Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.17
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Uzanto:Castelobranco/Provejo
2
45025
126487
2026-08-28T20:44:00Z
Castelobranco
7
+1
126487
wikitext
text/x-wiki
{{f|'''NUMOLOGIO'''<ref>Scienco de la monecaj demandoj.</ref>|c|g=150%}}
{{f|'''Projekto pri internacia monsistemo.'''|c|g=120%}}
Kiel tre prave skribis D-ro C. BOURLET en la lasta numero de Scienca Revuo:
« Ĉio, kio povas faciligi la interrilatojn ĉu sciencajn ĉu komercajn inter la
homoj de diversaj nacioj nepre devas interesi la Esperantistojn. Ili ja laboras
por la renverso de la ĉefa barilo, kiu ekzistas inter la popoloj, la lingva barilo ;
sed flanke de tiu fundamenta demando troviĝas multaj malpli gravaj, kvankam
tre studindaj problemoj, kies solvo estos signita senŝarĝo por la homaro.
Mi ne intencas paroli tie ĉi pri problemoj internaciecaj, kiuj interesas
nur ian kategorion da homoj aŭ ian specialan fakon de la homa aktiveco.
Ĉar kontraŭ la diskutado de tiaj problemoj, la Esperantistaro devas
prizorgi sian neŭtralecon. Cetere, estas tre facile sciiĝi, ĉu ia internacieca
demando estas interesonta ĉiujn Esperantistojn an nur kelkajn: per aliaj
vortoj : ĉu la solvo de tia demando estos akceptebla de ĉiu homo, kiaj ajn
estas liaj politikaj, religiaj aŭ naciaj opinioj.
Kompreneble, ia ajn proponata solvo devas antaŭ ĉio esti praktika kaj
utila, t. e.: ĝi devas cele anstataŭi estantan staton de afero per estonta
stato pli simpla. Sed, eĉ tio ne estas la plej grava vidpunkto por la
Esperantistoj : internacieca problemo estos diskutebla kaj solvebla de la
----
<references />
tuta Esperantistaro, nur se ĝia solvo povas liveri ''lingvan'' utilon, ĉar
estas tute neŭtralaj nur la demandoi pri la lingvo. Tamen, estas dezirinde
ke oni ne malkomprenu la sencon de la esprimo « lingva demando ».
La ĉefa celo de Esperanto estas komprenebligi por ĉiu homo la ideojn
entenatajn en la vortoj naciaj. Ekzemple : la vorto ''patro'' estas internacia
ilo farita por komprenebligi la ideon entenatan ĉu en la Franca vorto
« ''père'' », ĉu en la Angla « ''father'' », ĉu en la Germana « ''vater'' », k. t. p.,
kaj oni povas esprimi tiun fakton per la identaĵoj:
:(Esp.) PATRO = (F.) père = (A.) father = (G.) vater = ....
Sammaniere, ĉar la longo da 1 metro egalas la longon da 3,281.. futoj
anglaj, aŭ la longon da 0.469..saĵenoj rusaj, k. t. p., oni povus skribi:
:(Esp.) 1 METRO = (F.) 1 mètre = (A.) 3,281.. feet = (G.) 1 Meter = (R.) 0,469.. saĵeni = ...
kaj konsideri la teknikan esprimon internacian « ''1 metro'' » kiel la
''tradukon'' de la teknika angla esprimo « ''3,281... feet'' », aŭ de la teknika
rusa esprimo « ''0,469.. saĵeni'' »<ref>Kompreneble tiu teknika traduko ne forigos la tradukojn de la komuna lingvo, kiel: (Esp.) FUTO = (A.) foot = (Fr.) pied = (G.) Fuss.</ref>.
Tiu vidpunkto estas tre grava : efektive la ĉi supra difino de la teknika
vorto ''metro'', kvankam nur lingva difino, estus tute same kiel la definitiva
alpreno de la metra sistemo ĉe la Esperantistaro; ĉar, laŭ la logiko
internacia, de ''a = b'' sekvas ''10 a == 10 b'', ''100 a = 100 b'', kaj laŭ la
Esperantaj vortfaradaj reguloj : 1 metrodeko = 1 deko da metroi, 1 metrodekono
= 1 dekono da metro. Sekve sen pliaj difinoj:
:(Esp) 1 METRO = (F.) 1 mètre = (A.) 3,281... feet = (G.) 1 Meter = (R.) 0,469... saĵeni = ...
:(Esp) 1 METRODEKO = (F.) 1 décamètre = (A.) 32,81... feet = (G.) 1 Dekameter = (R.) 4,69... saĵeni = ...
:(Esp) 1 METROCENTO = (F.) 1 hectomètre = (A.) 328,1... feet = (G.) 1 Hektometer = (R.) 46,9... saĵeni = ...
:(Esp) 1 METROMILO = (F.) 1 kilomètre = (A.) 3281,... feet = (G.) 1 Kilometer = (R.) 469,... saĵeni = ...
:(Esp) 1 METRODEKONO = (F.) 1 décimètre = (A.) 0,3281... feet = (G.) 1 Dezimeter = (R.) 0,0469... saĵenj = ...
:(Esp) 1 METROCENTONO = (F.) 1 centimètre = (A.) 0,03281... feet = (G.) 1 Hektometer = (R.) 0,00469... saĵenj = ...
----
<references />
:1 METROMILONO = 1 millimètre = 0,003281... feet = 1 Millimeter = 0,000469... saĵenj =...
La tuta metrosistemo kuŝas tie ĉi, kaj estas rimarkinde ke per
la uzado de Esperanto, la metra sistemo povas iĝi internacia sen deviga
altrudo de tiu sistemo al ĉiuj nacioj, ĉar la celo de ia ajn internacia
sistemo estas nur interkomprenigi sed ne forigi la naciajn sistemojn. Ni
Esperantistoj tre bone komprenas tion, ĉar la celo de nia lingvo estas
tute sama.
Sekve, se niaj Anglaj amikoj ne deziras alpreni la metran sistemon
por sia propra uzado, ili tute rajtas rifuzi ĝin<ref>La lastan monaton la Brita Parlamento malakceptis la proponon enkonduki la metran sistemon en Anglujon.</ref>. Sed, se la Internacia
Scienca Komitato Esperantista decidas alpreni la esprimon « ''unu
metro'' » kiel la « teknika » traduko de la esprimoj: (A.) « ''3,281 feet'' »,
(F.) « ''1 mètre'' », (G.) « ''1 Meter'' », (R.) « 0,469. ''saĵenj'' ». k.t. p., kaj
se tiu decido estos aprobita de la Lingva Komitato, ĉiuj Esperantistoj
(Anglaj kaj Rusaj ankaŭ) devos esprimi la longecajn mezurojn per metroj,
metromiloj, aŭ metrocentonoj, metromilonoi, k. t. p.; kaj se, pro ia ajn
kaŭzo, ili deziras esprimi longecan mezuron per nacia unuo, ili devos
aldoni inter krampoj en la teksto, la teknikan sencon de tia mezuro, t.e.
la tradukon en la internacia sistemo.
Oni tuj vidas ke saman aŭ similan metodon oni povus peruzi por krei
aliajn internaciajn sistemojn, kiuj estos nur internaciaj kompreniĝiloj,
ŝanĝante aŭ altrudante neniel la naciajn kutimojn ; kaj por atingi tian
celon ne estas necese ricevi la aprobon de la diversaj regnestraroj;
sufiĉas havi tiun de la Esperantistaro: la disvastiĝon de tiaj internaciaj
sistemoj tra la tuta mondo prizorgos la lingvo mem Esperanto, ĉar pli
potencegan disvastigilon oni ne povas trovi.
Inter la plej gravaj internaciaj sistemoj proponeblaj troviĝas unuavice:
''internacia sistemo por monaj valoroj''.
Tia sistemo estas tre dezirinda, ĉar oni bezonas nur legi la anoncojn
presitajn en la Esperantaj revuoj kaj gazetoj por esti konvinkita, ke la
alpreno de internacia mono estas urĝa, almenaŭ ĉe la Esperantistoj (legu
ekzemple la kovertpaĝojn de Scienca Revuo).
----
<references />
La solvo de la demando pri internacia mono (aŭ valormezurilo) ne
estas malfacila sed ĝi ne estas tute simila kiel la demando pri internacia
sistemo de pezoj kaj mezuroj. Efektive, ĉar la metra sistemo estas la sola
''decimala'' mezursistemo, ĝi montriĝis tiom pli oportuna ol la aliaj, ke ĝi
prosperas altrudi sin iom post iom al ĉiuj nacioj. Male, inter la diversaj
monsistemoj naciaj, preskaŭ ĉiuj estas jam decimalaj, ekzemple: la
Franca (1 franko == 100 centimojn), la Germana (1 marko = 100
pfenigojn), la U. Ŝ. A.'a (1 dolaro == 100 cendojn), la Itala (1 liro = 100
centezimojn), la Hispana (1 peseto = 100 centimojn), la Rusa (1 rublo
= 100 kopekojn), la Greka (1 drakmo = 100 leptojn), la Portugala
(1 milrejso = 1000 rejsojn), k. t. p. Oni do, ne pro senduba supereco,
povas altrudi unu el tiuj naciaj sistemoj al la tuta mondo<ref>Oni rimarku tie ĉi ke la Franca aŭ pli ĝuste la Latina monsistemo estas teorie malpli arbitra ol la aliaj, ĉar ekzistas simpla rilato inter la monunuo kaj la metra pezunuo (1 franko = 5 gr. da arĝento) sed tia rilato ne tre taŭgas, ĉar la monvaloroj estas nuntempe fiksitaj per la ora metalo ne per la arĝenta; la valoro de l'arĝento tiom plimalaltiĝis, ke la valoro de 1 franko estus tro malgranda por internacia monunuo. Plie, la franka unuo ne estas neŭtrala unuo.</ref>.
La sola rimedo por solvi la demandon estas la elpenso de ''artefarita neŭtrala mono'', tute
same kiel Esperanto estas artefarita neŭtrala lingvo. Ĉiuj nacioj povos
konservi sian kutiman monon, sed ĉiufoje kiam oni skribos aŭ parolos
Esperante (t. e.: ĉiufoje kiam oni interrilatas kun fremduloj), oni devos
esprimi ĉiujn monvalorojn per la internacia monunuo; kaj se pro ia
ajn kaŭzo oni deziras uzi naciajn monunuojn, oni devos tuj klarigi la
nomitan valoron per internacia monunuo<ref>Tiamaniere sufiĉos se ĉiu homo lernos la nacian monsistemon sian kaj la internacian, la saman por ĉiuj.</ref>.
Mi parolu nun pri la elekto de la internacia monunuo : oni devas unue
atenti, ke la tagaj varioj de la valoro de l'naciaj moneroj (kursvarioj)
tute ne koncernas la demandon pri internacia artefarita mono, ĉar la
nova universala monunuo estas fiksota rilate kun sia interna ''ora'' valoro
sendepende de ia ajn kursdiferenco kaj de ia disnivelo de paper- aŭ
arĝentmono rilate kun oro.
Ankaŭ ne estos necese, ke ekzistos realaj moneroj de la proponata
mono internacia; monunuo teoria kaj artefarita tute sufiĉas, ĉar ĝi estas
nur la difino de ia vorto teknika proponata por la Esperanta teknika
vortaro. Cetere oni jam konas la rilatecajn valorojn de la diversaj naciaj
monoj, ekzemple: 2,08 frankoj = 1,652 ŝilingojn = 1,69 markojn =
----
<references />
0,407 dolarojn = 0,78 rublojn =...; sekve, se mi signas la universalan
monunuon per la vorto ''speso'', la difino de tiu nova teknika vorto estos jena :
:(Esp.) ''x'' SPESOJ<ref>Tiu vorto estas devenigita de la Franca vorto « ''espèce'' », aŭ de la Angla « ''specie'' ».</ref> = (Fr.) 2,08 francs = (A.) 1,652 shillings == (G.) 1,69 Marken == (U. Ŝ. A.) 0,407 dollars = (R.) 0,78 rubl. =...
kaj la problemo estos tute solvita tuj kiam la kvanto ''x'' estos ricevinta difinitan nombran valoron.
Por fiksi la valoron de ''x'', mi proponas la jenan metodon:
1º Oni donu al la universala unuo « speso » teorian monvaloron tre malgrandan, tiamaniere ke oni povu esprimi ian ajn monsumon nacian per nombro entjera da spesoj.
2° Flanke de la teoria unuo « speso » (uzota nur por kalkuloj) oni uzu praktikan unuon milfoje pli grandvaloran, kies nomo estos kompreneble: ''spesmilo''. La spesmilo estus do por la Esperantistoj tute same kiel la franko por la Francoj, la ŝilingo por la Angloj, la marko por la Germanoj, la dolaro por la Amerikanoj, k. t. p.; fine oni uzu ankaŭ la vorton ''spesdeko'' por signi la centonan parton de unu spesmilo, ĉar en preskaŭ ĉiu lando oni kutimas uzi du monunuojn, unu centfoje pli grandvaloran ol la alia (ekz. frankoj kaj centimoj, markoj kaj pfenigoj, dolaroj kaj cendoj, k. t. p.).
Resume, mi proponas du praktikajn unuojn (la spesmilo kaj la spesdeko) tiajn ke:
:1 spesmilo == 100 spesdekojn (1 Sm. = 100 Sd.)
kaj unu teorian unuon (la speso) tian ke:
:1 spesmilo == 1000 spesojn (1 Sm. = 1000 S.)
:1 spesdeko = 10 spesojn (1 Sd. = 10 S.)
3° Oni fiksu la teorian valoron de la speso per la valoro de la spesmilo,
kiu estos tiamaniere elektita, ke ĝi egalvaloros kiel eble plej proksime
la diversajn naciajn unuojn aŭ iliajn oblojn. Nun, se oni observas ke:
:2,522 (F.) frankoj = 2,042 (G.) markojn = 2 (A.) ŝilingoin = 0,4866 = (U. Ŝ. A.) dolarojn = 0,97 (Jap.) yenojn = 0,494 (Meks.) pesojn =...,
oni povas skribi:
:1 SPESMILO = 2 ½ frankojn ±α = 2 markojn ±β = 2 ŝilingojn ±γ = ½ dolaron ±δ = 1 yenon ±ε = ½ peson ±ξ =...
la kvantoj α, β, γ, δ, ε, ξ,... estante tiom malgrandaj, ke en la plej multaj
okazoj oni povos ilin malatenti, kaj konsideri unu spesmilon proksimume
kiel 2 ½ frankojn, aŭ kiel 2 markojn, aŭ kiel 2 ŝilingojn, aŭ ½ dolaron,
aŭ 1 yenon, aŭ ½ peson, k. t. p., laŭ la bezonoj.
----
<references />
{{Steletoj}}
Tamen tia difino de la teknika vorto « spesmilo » estas nur ''alproksimiĝa'',
kaj estas necese por la komercistaj kaj la bankistaj kalkuloj, ke oni
fiksu pli precize la valoron de l'spesmilo, t. e. ke ''oni rilatigu ĝian valoron
lun preciza pezo da pura oro''.
Tiucele, mi citu la verkon de S-ro Maurice L. MUHLEMAN (''Diversaj monsistemoj de l'mondo''<ref>« ''Monetary systems of the world'' », New-York, 1895, ĉe Ch. H. Nicoll.</ref>, p. 168):
:« La tre dezirinda internacia monunuo estas ankoraŭ estontaĵo, ĉefe pro
diverseco de la nunaj unuoj kaj pro la malfacileco ŝanĝi ilin tiele, ke oni ne
estos devigata fari kalkulegojn por aliformigi naciajn monvalorojn en internacian.
:« Ormonero da 25 frankoj estas rekomendita por tiu celo. La ekarto inter
ĝi kaj similaj moneroj de aliaj ĉefaj nacioj estos plej bone montrita, se oni
komparas la pezojn da pura oro, kiun ili entenas, jene:
:« 25 frankoj = 7,258 gramojn da pura oro
:« 5 dolaroj = 7,523 » » » »
:« 1 livro st. = 7,322 » » » »
:« 20 markoj = 7,168 » » » »
Pri tiuj valoroj oni povas fari tri rimarkojn : 1<sup>e</sup> tiuj gravaj ormoneroj
naciaj valoras ciuj proksimume 10 spesmiloin (ĉar 1 spesmilo valoras
proksimume 2,50 frankojn) sekve la fundamenta universala orunuo estos :
''10 spesmiloj'' (aŭ ''1 spesdekmilo'').
2º la mezvaloro de la ĉi supre cititaj orpezoj estas : ''7,318 gramoj'' da oro.
3° se oni atentas, ke la moneroj ne estas puroraj, ĉar la kvanto da oro
kiun ili entenas estas kutime nur la {{frakcio|9|10}} (0,900) aŭ la {{frakcio|11|12}} (0,916 {{frakcio|2|3}}) de
ilia pezo, oni tuj vidas ke la elektota universala orunuo estas pezonta:
''8 gramojn''<ref>Por ke, se iam oni presigos internacian ormoneron da 10 spesmiloj, ĝia pezo estu esprimebla per entjera nombro da gramoj.</ref>.
Nun por plene difini la valoron de 10 spesmiloj, oni bezonas nur
decidi kian proporcion da pura oro tiu ormonero devos enteni ; ĉu {{frakcio|9|10}}
(Franca aŭ Latina kutimo), ĉu {{frakcio|11|12}} (Angla kutimo)?
En la unua okazo, la kvanto ''x'' da pura oro entenata en la 10-spesmila
ormonero estus liverita per la ekvacio: ''x'' + {{frakcio|''x''|9}} = 8; en la dua okazo,
per: ''x'' + {{frakcio|''x''|11}} = 8. T. e. : en la unua okazo:
: ''x'' = 7,2 g. = preskañ precize ''25 frankojn'', kaj en la dua okazo:
: ''x'' = 7,333.. g. = preskaŭ precize ''1 liv. sterl.''
----
<references />
Sed se oni rememoras, ke la pezo da puroro entenota en la universala
orunuo devas ankaŭ, kiel eble, alproksimiĝi la mezan pezon : 7,318 gramoj
(vidu rimarkon duan), oni konkludos ke la valoro ''x'' = 7,333... gr.
estas multe pli oportuna ol la valoro ''x'' = 7,2 gr.
Efektive, se oni iam presigus internacian ormoneron da 8 gramoj je
0,900 la Francoj kaj Latinoj ne akceptus ĝin anstataŭ 25 fr., nek la
Angloj anstataŭ 1 liv. st., nek la Amerikanoj anstataŭ 5 dolarojn; ĉar
7,2 < 7,258 < 7,322 < 7,523.
Sekve la valoro de l'''speso'' estos difinita jentiele:
:''10 spesmiloj'' (aŭ ''1 spesdekmilo'') ''estas la valoro de 8 gramoj da oro je {{frakcio|11|12}}''.
Ĉar 10-spesmila ormonero entenas 7,333... gr. da puroro, oni havas la
proporciojn:
:10 Sm. = 1 liv. st. = 25 fr. = 20 M. = 5 g
:7,333... 7,322 7,258 7,168 7,523
aŭ per aliaj vortoj:
:10 SPESMILOJ = 1,0015 liv. sterl. = 1 £ + {{frakcio|1|2}} penco.
::: = 25,26 frankojn = 25 fr. + 25 cent.
::: = 20,46 markojn = 20 M. + 45 pf.
::: = 4,875 dolarojn = 5 $ - 12 ½ cend. ({{frakcio|1|8}} $).
Se tia rezultato ŝajnas iom favori la Anglojn, oni ne devas forgesi ke
ĝi estas ricevita nur per kalkulo sen ia aju nacieca priokupo; plie tiu
rezultato estas la plej oportuna, ĉar la Angla sistemo estas la ununura
monsistemo, kiu ne estas decimala (1 £ = 20 ŝ. = 240p.). Sekve, kvankam
oni povos preskaŭ ĉiam anstataŭi 10 spesmilojn per 1 £, tamen la
internacia decimala sistemo estos tute malsama kiel la Angla sistemo, kaj ne
ekzistos simpla rilato inter la spesoj kaj la Anglaj pencoj. Efektive oni
havos: 2 ŝilingoj = 1 spesmilon (aŭ pli precize: 2 ŝilingoj = 998 ½
spesojn), sed 1 penco = 41 {{frakcio|2|3}} spesojn. Oni do vidas, ke la kalkulo
necesa por aliformigi nacian monsumon en internacian, ne estos pli
facila por la Angloj ol por la aliaj nacioj; la kalkuloj estos samfacilaj por
ĉiuj nacioj, pro la fakto kial la aliaj nacioj jam posedas decimalain
sistemojn.
Plie, se iam oni presigos 10-spesmilan ormoneron internacian, sendube
la Latinoj (Francoj, Italoj, Hispanoj, k. t. p.) akceptos ĝin anstataŭ
25 fr., la Angloj anstataŭ 1 liv. st., la Germanoj anstataŭ 20 markojn, la
Portugaloj anstataŭ 4 ½ milrejsojn; nur la Amerikanoj ne akceptus ĝin
anstataŭ 5 dolarojn, sed la korektilo estus tre simpla por ili, ĉar ni vidis
----
ke 10 spesmiloj == 4 {{frakcio|7|8}} dolarojn, aŭ 20 Sm. = 9 {{frakcio|3|4}} $, aŭ pli bone:
2 X (10 Sm.) + {{frakcio|1|4}} $ = 10 $. Sekve la Amerikanoj akceptus anstataŭ
10 dolarojn : 2 orajn spesdekmilojn kaj 1 kvaronon da dolaro (arĝenta
monero tre uzata en la Unuiĝitaj Ŝtatoj).
Por la Rusoj, ''1 ora spesdekmilo estus praktike'' la samo kiel 9 ½ ''rubloj''
(ĉar la diferenco estas nur 3 kopekojn).
Jen estas tabelo montrante la valoron de la diversaj naciaj monunuoj
rilate kun la internacia:
----
Laŭ tiu tabelo la ''lingva'' difino de la nova teknika vorto « speso »
estos jena:
:(Esp.) 1 SPESO = (F.) 0,002526 frankojn
::: = (A.) 0,00010015 liv. st.
::: = (G) 0,002046 markojn
::: = (U. Ŝ. A.) 0,0004875 dolarojn
::: ...
Kiel ekzemplo de la uzmaniero de tiu ĉi vorto teknika, mi citu la jenan frazon: « ''La prezo de la jara abono al internacia Scienca Revuo estas 2,75 Sm. (2 spesmiloj 75 spesdekoj) antaùpageblaj per poŝtmandato''. »
Estus dezirinde, se la demando pri internacia monunuo povus esti
studata kaj diskutata de la Internacia Scienca Komitato kiel eble plej
baldaŭ, kaj ĝia decido submetata al la Lingva Komitato por definitiva
aprobo. Eble la aferon oni povos ankaŭ diskuti en Cambridge (Angl.),
okaze de la tria Universala Kongreso.
Intertempe oni uzu provizore la proponatan teknikan esprimon ''speso'',
kiel ian ajn alian novan vorton, t. e.: Ĉiufoje kiam oni bezonos tiun vorton
por esprimi internacie monvalorojn. Oni tiam uzu la jenajn mallongigojn.
: ''S.'' = speso, ''Sd.'' = spesdeko, ''Sm.'' = spesmilo, kaj kelkafoje: ''Sdm.'' = spesdekmilo, ''Sc.'' = spescento.
La internacia monunuo « speso » estus ankaŭ tre taŭga por la poŝtaj
spezoj kaj por internaciaj poŝtmarkoj; la nuna transporta pago de letero
sendota fremdlanden estas: 25 centimoj, aŭ 20 pfenigoj, au 5 cendoj, aŭ
2 {{frakcio|1|2}} pencoj, t. e. internacie: ''10 spesdekoj'' (aŭ ''1 spescento''). Plie, se la
regnestraroj interkonsentus presigi internaciajn poŝtmarkojn je 1
spescento, 1 spesdeko kaj 1 speso, oni povus uzi ilin kiel internacian
monon sendeblan per letero kaj tute taŭgan por malgrandaj elpagoj.
{{dekstre|René de SAUSSURE,}}
{{dekstre|''Ĝenevo (Svis.).''}}
m6o284593fcywohe3331dujpt5fu0nq