Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.17 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/139 104 25281 126491 106004 2026-08-30T17:03:43Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 126491 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> Kaj ĉirkaŭprenis min per la manetoj; Do konvinkiĝis mi, ke Hatfe vivas, Ĉar batis ŝia kor' ĉe mia koro. Sed morgaŭ fulme trafis min sortbato. Filin'!!! — Sed kial koron dolorigi? Kaj ŝin de mi kruela mort' elŝiris! Kaj ĉi filin' sur miaj brakoj mortis! Momento estis plej terura, kiam Doloroj mortigantaj ŝin turmentis. Ŝi vokis: „Savu min! ho savu, patro!” Ŝi havis tiam la buŝeton ruĝa, Kiele juna rozo ekfloranta. Kaj tiel mortis tiu knabineto, Ke mia patra kor' kvaron'-ŝiriĝis. Anĝele bela estis ŝi post morto! Pro mi, malfeliĉulo, venis plori Gardistoj, — forprenante tiun korpon, Per hoko senatente ĝin alkroĉis; La hok' sur blankan, rondan bruston falis, Ĉi tie — kiel mi, ne mortu ili! — jen ĉe okuloj miaj ĝin disŝiris. Al ili tion, Dio, vi memoros! Mi prenis ŝin kaj portis mem al tombo. Kun manoj krucigitaj sur la brusto Tri tagojn sidis la patrin' senmove, </poem><noinclude><references/> {{rh|130||}}</noinclude> 05fo2otsttrnbr28vstihw2n5l16ac2 Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/140 104 25282 126488 106005 2026-08-30T16:54:13Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 126488 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> En tend-angulo, tute flaviĝinte. Idet' fariĝis pala kaj plorema, Ĉar la patrina mamo sekiĝadis. Plorado nur aŭdiĝis en lulilo. Sinjor', infanojn vi en tomb' ne havas! Al vi alie ŝajnas la dezerto, Orbrila eble, hela kaj ĝojeca? Por mi ĝi estas ebenaĵ' infera! Tra tiu sabla ebenaĵo oni Kadavrojn trenis de infanoj miaj! Kaj sur monteto, kien batas maro, Por vi la maro bruas — por mi muĝas. Kaj kiam vent' al bordoj ĝin ne ĵetas, Por vi murmuras mar' — por mi ĝi ploras. En la vespera horo, ĉiutage, Mi aŭdis la kantantan muezenon: Li, kvazaŭ kompatante mian sorton, Per voĉo pli malgaja nun anoncis, Kriante el la sabla konusego Al malfeliĉa patr' — grandecon Dian. Ho! estu do al mi laŭdata Allaĥ! Per bru' de l' flam', vilaĝojn bruliganta, Per terotrem', la renversanta urbojn, Per pest', infanojn miajn ekstermanta, Kaj el patrina sin' — prenanta filojn. Ho! Allaĥ! Akbar Allaĥ! estas granda! </poem><noinclude><references/> {{rh|||131}}</noinclude> l3p5g4jfi0k8fovib1kyb9ta7g2osvb Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/141 104 25283 126489 106006 2026-08-30T16:57:39Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 126489 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> Vizaĝo ĉiu homa nun komencis Eviti min plej eble malproksime. Ĉe mia tend', teksita de filinoj, Tolaĵoj pro la roso nun nigriĝis, Ŝiriĝis, kaj, streĉite nur iome, Similis al putraĵ' el homaj ĉerkoj. La pest' videbla estis sur la tendo. Aŭskultu! eĉ da paseretoj aroj, Ĉi tien kunflugintaj ĉe l' tagiĝo, Panerojn manĝi, bani sin en sablo, De kiam miaj idoj malpliiĝis, Pro l' manĝo tute ĉesis kunflugadi. Ĉu ilin fortimigis tol' ŝirita Ĉe mia tendo? ĉu vizaĝo mia? Eĉ unu pasereto ne alflugis, Mi tion ĉi rimarkis — kaj malĝojis. Post la filin' tri tagojn — Dio mia! La mar' vespere jam komencis muĝi; Kaŝiĝis malserena suno-rondo, Kaj nigraj nuboj kovris la ĉielon. Alvenis nokt' terura, memoriĝa, Malluma, kaj de ruĝaj fulmoj — hela. Eĉ nun mi sentas, vidas kaj mi aŭdas, Mi aŭdas, kiel pluvoj vipas tendon: Ĝi distiriĝas kaj obtuze bruas, Sin super mi balancas en mallumo, </poem><noinclude><references/> {{rh|132||}}</noinclude> qcydqqdnq0sdrmaktcvetwjpa4slrkt Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/142 104 25284 126490 106007 2026-08-30T17:00:46Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 126490 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> Kaj de la fulmoj tute helruĝiĝas, Simile al vampira tombo flama. Mi kvazaŭ aŭdis, krom fulmbato-krakoj, Malantaŭ tend' infanojn, la malvivajn, Kaj ili ĉiuj ĝemis terurige — Do streĉis mi vidsenton kaj orelon, Kaj kun timego mi meditis, kiel En tomb' infanoj statas dum ĉi nokto? Subite... Kial morto, la perfida, Mallaŭte tiel sub la tendon venis? La fulmoj batis krake — kaj subite Ekploris en lulil' infan' mallaŭte — Sed plor' esprimon havis teruregan, Ĉar tuj — patrin' kaj mi — ni ambaŭ kune, Ekkuris al vermeto la mizera. Infana ĝemo, kvankam tre mallaŭta, Laŭtega tiel al ni ambaŭ ŝajnis, Ŝiranta tiel kaj malĝoja tiel, Venanta el profunda internaĵo! Prudenta tiel! tiel malbenita!!! Ke ni ekkuris ambaŭ, fulmtrafite, Kaj sen espero jam, kaj sen konscio! Kaj nin ne trompis antaŭsent' funebra! Ĝin pest' mortigis, kiel la aliajn, Ĝi iris kuŝi ĉe gefrat'-kadavroj, Plej kara ido mia! — kaj la lasta!!! </poem><noinclude><references/> {{rh|||133}}</noinclude> 0nys0i4sf6as22618av6ap0ebciem5r