Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.18
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Sennaciulo - 22 Januaro 1925.pdf/2
104
45040
126523
2026-09-05T20:49:21Z
Poslovitch
3651
/* Provlegita */
126523
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude>klasajn kontraŭecojn, plifortigos la klasbatalon, ĵetegos la
proletariaron en senfinan mizeron kaj pereon, el kiuj nure
la Revolucio povos ĝin savi. Per tiu verko, kiu estas efektiva
daŭrigo de la ĉefverko de Karl Marks, „Kapitalo“,
Roza Luksemburg por ĉiam konkiris lokon en la unua
rango de la postmarksa marksismo. Jam en 1900, ŝi pruvis,
ke eĉ la trustiĝo kaj ja pli kaj pli firmaj organizo kaj interligiteco
de la kapitalistaj entreprenoj ne forigas la anarĥion
de la kapitalista produktado, sed ĝin reproduktas sur pli
alta kaj vasta skalo. Ŝi montris sur la bazo de la valorleĝo
de Marks, ke en kapitalista socio, pure sindikata agado
kaj reformpolitiko neniam povis doni al la laboristaro iom
post iom salajron egalan al la valoro de ĝia tuta produktaĵo,
sekve neniam povas forigi la kapitalistan sistemon mem.
Lenin analizis la internan strukturon de la kapitalista socio
en la periodo de imperialismo. Li elmontris, ke la indiferentiĝo
de partoj de la laborista klaso rilate al la klasbatalo
estis fatala, sed nedaŭra fakto. La ekspluatado de
la kolonioj permesis al la kapitalistaro de la imperialistaj
ŝtatoj, akiri en la kolonioj grasajn kromprofitojn, tiel ke ili
ne bezonis ĝissange ekspluati la proletarion de la kapitalistaj
ŝtatoj. Dank’ al tiuj kromprofitoj, ili sukcesis interesigi
parton de la kapitallanda laboristaro al la imperialista
politiko kaj al la koloniekspluatado. Tiamaniere per ĝusta
uzado de la Marksa teorio, Lenin komprenebligas la fakton,
ke je la komenco de la milito grandaj amasoj da laboristoj
aprobis la militeman politikon de siaj burĝaj registaroj.<ref>
El tiu socia disiĝo de la laboristaro li konkludis, ke estas
necese starigi firmdiscipline organizitan partion revolucian de l’
proletariaro, por kontraŭbatali senindulge ĉiujn teoriajn kaj praktikajn
erarojn enportatajn en la laboristan movadon de la partoj
de l’ proletariaro profitantaj dank’ al la kromprofitoj de la kolonioj.</ref>
Bazante sin sur la detruminaco de l’ kapitalismo kontraŭ la
koloniaj popoloj, kiuj fariĝis unuarangaj faktoroj revoluciaj,
Lenin starigis la lozungon de la komuna batalado de l’ proletariaro
industria kun la kojoniaj popoloj subpremataj kontraŭ
la burĝa tiraneco. Lenin konkludas el la monopolista
karaktero de la lastepoka kapitalismo, kiu ekspluatas
ĉiujn klasojn de la moderna socio, ke la proletariaro devas
serĉi kunbatalantojn ankaŭ en la kamparanaro. La kunligo
de ĉiuj revoluciaj fortoj en la momento de la superega
krizo de l’kapitalista sistemo al li ŝajnis plej necesa. Ke
tiu krizo alproksimiĝis malgraŭ la klasharmoniaj iluzioj de
certaj imperialismemaj socialistoj — ''ne nur teorie'' ĝin elmontris
Lenin kaj Roza Luksemburg, sed la eksplodo de
la mondmilito en 1914 ĝin ''praktike pruvis''. For estis la
iluzioj pri mildiĝo de la klasaj antagonismoj, for estis la
utopioj pri malapero de la klasbatalo, de perpaca alvena
al socialismo! La kapitalistaj hienoj tenis la laboristan
klason firme ĉe la gorĝo kaj per senindulgaj batoj ĝin instruis,
ke necesas perforto por liberiĝi de perforto.
Roza Luksemburg estis mortigita sur la sojlo de la nova
mondo, kiun konstruos la proletariaro. Lenin penetris en
ĝin kaj gvidis la unuajn paŝojn de la venkinta laboristaro.
Li restarigis la Marksan teorion pri la ŝtato, kiel subpremilo
de reganta klaso, teorion, kiun la socialista movado estis
forgesinta depost Marks kaj Engels. Kaj per la turno de
la direktilo de la rusa politiko en 1922, per la Nova Ekonomia
Politiko (NEP), li donis vivantan pravigon historian
al la teorio marksista de la historia materialismo.
Jam ses jaroj pasis depost la mortigo de Roza Luksemburg,
jam unu jaro depost la morto de Lenin. Ilia malapero
malfermas disstarantan malplenaĵon en la vicoj de
la revolucia, marksista teoriularo de la laborista movado.
Ilia morto forprenis al la laborista klaso la plej geniajn
cerbojn depost Karl Marks kaj Frederik Engels.
{{dekstre|''L. Revo''.}}
{{titolo|Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj}}
{{centre|''A. Kantoroviĉ''}}
{{titolo|IV}}
Sur la bazo de la supre klarigita<ref>vidi n.o 16.</ref>, ni povas veni al la
analizo de l’ alilandaj faktoroj en la ĵus finiĝinta fazo de
ĉina interna lukto. Post sia malvenko en la jaro 1922
Ĉĵan-Czo-Lin estis pene fortiĝanta kaj armiĝanta sub japana
defendo kaj kun japana akcelo. Duaflanke Ameriko, celante
forpeli Japanion el ĝia ĉefa apogejo — Manĝurio, instigis
pekinan registaron unuigi la landon kaj finvenki la landekstremajn
ribelantojn. Konflikto estis kreskonta neeviteble,
komenciĝo de militagoj estis ĝia natura finaĵo.
De la komenco mem de la milito Japania malkaŝe subtenis
Ĉĵan-Czo-Lin’on. Al li estis permesite transveturigi
militistarojn laŭ Sud-Manĝuria Fervojo, oni lin provizis el
Japanio per mono, provizaĵoj kaj nutraĵaro. En dajrenaj
dokoj estis instalataj por li militistaj ŝipoj. Eĉ pli : ekstremaj
rondoj de japano militarismo postulis rektan enmiksiĝon
de Japanio en la militon — „por defendo de specialaj
rajtoj kaj interesoj ĝiaj en Manĝurio kaj Mongolio.“ Argumentoj
por kaj kontraŭ tiu-ĉi interveno ĉiutage estis diskutataj
en ĉiuj japanaj ĵurnaloj kaj ĝenerale observantoj
konstatis, ke de la tempo de rus-japana milito de 1904 en
Japanio ne estis tia ekscito („{{lingvo|en|Far Eastern Times}}“ 12. X.).
La registaro ĝis certa tempo daŭrigis deklari — kun kelkaj
aludoj pri la samaj specialaj rajtoj en Manĝurio kaj Mongolio
— pri sia neŭtraleco, ĉar Japanio konsideris, ke interveno
povis plirapidigi la konflikton kun Ameriko kaj elvoki
la saman rektan kontraŭ-intervenon de Ameriko kaj
Anglio, kies rezultojn estus malfacile antaŭvidi. Sed la
pozicio de Japanio kaj la lingvo de japana gazetaro estigis
neniajn dubojn nek pri ĝiaj simpatioj nek pri tio, ke en la
okazo de malvenko de Ĉĵan-Czo-Lin ĝi haltigos atakon de
ĉĵiliaj militistaroj ĉe enirejo de Manĝurio.
La situacio de U-Pej-Fu, se oni atentos realan forton
kaj influon de Japanio, estis tiamaniere de la komenco mem
treege profita. Baldaŭ jam klariĝis, ke angla-amerika subteno
de ĉĵilianoj tute ne estis tiel aktiva, kiel oni povis
opinii pli frue. Dum Ĉĵan-Czo-Lin havis havis sufiĉe da mono
por militi, U-Pej-Fu de la unua momento komencis suferi
financan krizon. Liaj militistaroj ekestis en malbona materiala
stato: ilin oni ne nutris kaj ne provizis, oni ilin ne
salajris. Nome per tiuj ĉi cirkonstancoj Fin-Juj-Sjan klarigis
sian perfidon al ĉĵilia partio. Cetere, ĉu indas paroli,
ke Japanio ankaŭ senpere partoprenis en ĉi-afero? (La tuto
historio de la renverso estis antaŭdirita en japanaj ĵurnaloj
antaŭ unu kaj du semajnoj ĝis kiam ĝi estis okazinta.)
{{titolo|V.}}
La venko de Ĉĵan-Czo-Lin kaj de liaj alianculoj kaj prezidantigo
de anjfuano Tuan-Ĉi-Ĝu signifas seriozan venkon de
Japanio en tutĉinia skalo kaj same seriozan malvenkon de
Ameriko. Anstataŭ forigi per la manoj de U-Pej-Fu Japanion
kaj malfermi por sia kapitalo larĝajn „malfermitajn
pordojn“ en Norda Ĉinio, Ameriko kaj Anglio troviĝas antaŭ
la perspektivo de nova epoko de eksterordinara japana influo
ne nur en la landekstremaĵo, sed ankaŭ en la centro
de Ĉinio. Dank’ al tiu influo la militist-politika potenco
de Japanio ekkreskos kaj japana kapitalo en la lukto pro
Ĉinio troviĝos en speciale favoraj kondiĉoj kaj per tio ĝi
fariĝos ankoraŭ pli danĝera por siaj konkurantoj.
Estas memkompreneble, ke nek Anglio nek precipe
Ameriko povas paciĝi kun tiu-ci aferstato (koncerne Francion
— ĝi mem havas apartajn lokajn interesojn en sudo de
Ĉinio — en Junkano) kaj tial li ne estas tro emaj al la principo
de „malfermitaj pordoj“. La malvenko kondukos nur
al plifortiga de ilia aktiveco en Ĉinio. Restas ekscii, kiun<noinclude><references/></noinclude>
gzr232d67go4udcb7kf1j1oo4fo76om
Https://eo.wikisource.org/wiki/Claude Gueux
0
45041
126524
2026-09-05T22:27:42Z
SkoRo
5510
Kreado de la paĝo por la esperanta traduko
126524
wikitext
text/x-wiki
'''Claude Gueux'''
''Victor Hugo''
''Tradukis SkoRo''
33zakvnyy9t7me07ngb53pm131or6zi
126525
126524
2026-09-05T23:08:09Z
SkoRo
5510
Aldono de la unuaj tri paĝoj de la Esperanto-traduko de « Claude Gueux » de Victor Hugo.
126525
wikitext
text/x-wiki
'''Claude Gueux'''
''Victor Hugo''
''Tradukis SkoRo''
== Teksto ==
Antaŭ sep aŭ ok jaroj, viro nomata Klaŭdo Gueux<ref>La nomo « Gueux » estas prononcata /gø/ laŭ la franca prononco. Ĝi signifas « mizerulo » aŭ « vagabondo » en la franca.</ref>, malriĉa laboristo, loĝis en Parizo. Li kun si havis virinon, kiu estis lia amantino, kaj la infanon de tiu virino. Mi diras la aferojn tiel, kiel ili estas, lasante al la leganto kolekti la moralajn konsiderojn laŭgrade, kiam la faktoj semas ilin sur lia vojo. La laboristo estis kapabla, lerta, inteligenta, tre malbone traktita de la edukado, tre bone traktita de la naturo, ne scipovante legi kaj scipovante pensi. Unu vintron mankis laboro. Nek fajro, nek pano en la mansardo. La viro, la virino kaj la infano malsatis kaj malvarmis. La viro ŝtelis. Mi ne scias, kion li ŝtelis; mi ne scias, kie li ŝtelis. Kion mi scias, estas, ke tiu ŝtelo alportis al la virino kaj al la infano tri tagojn da pano kaj fajro, kaj al la viro kvin jarojn da malliberejo.
Por pasigi sian punon, la viro estis sendita al la centra malliberejo de Clairvaux. Clairvaux, abatejo, el kiu oni faris Bastilon; ĉelo, el kiu oni faris kabanon; altaro, el kiu oni faris pilorion. Kiam ni parolas pri progreso, jen kiel iuj homoj ĝin komprenas kaj efektivigas. Jen la afero, kiun ili metas sub nian vorton.
Ni daŭrigu.
Alveninte tien, oni metis lin en karceron dum la nokto kaj en laborejon dum la tago. Ne la laborejon mi kondamnas.
Klaŭdo Gueux, antaŭe honesta laboristo, de nun ŝtelisto, estis digna kaj serioza figuro. Li havis altan, jam sulkitan frunton, kvankam li ankoraŭ estis juna, kelkajn grizajn harojn perditajn inter nigraj tufoj, mildan kaj fortan okulon fortege profunditan sub bone formita brova arko, malfermajn naztruojn, elstaran mentonon, disdegnan lipon. Estis bela kapo. Ni vidos, kion la socio faris el ĝi.
Li havis maloftan parolon, maloftan geston, io ordoneman en sia tuta persono, al kio oni obeis, pensan mienon, pli serioza ol suferanta. Kaj tamen li multe suferis.
En la prizono, kie Klaŭdo Gueux estis enfermita, estis laborejestro, speco de funkciulo propra al malliberejoj, kiu havas samtempe ion de giĉetisto kaj komercisto, kiu faras samtempe mendon al la laboristo kaj minacon al la malliberulo, kiu metas la ilon en la manoj kaj la katenojn sur la piedoj. Tiu-ĉi estis sin-mem subspeco de la speco, vortŝpara homo, tirana, sekvante siajn ideojn, ĉiam tenante sian estrecon per mallonga kondukilo ; cetere, okaze, bona kunulo, bona princo, joviala, mokanta kun gracio ; malmola pli ol firma ; kun neniu rezonante, eĉ ne kun si mem ; bona patro, bona edzo, sendube, kio estas devo, ne virto ; en unu vorto, ne malica, aĉa. Estis unu el tiuj homoj, kiuj havas nenion vibrantan nek elastan, kiuj konstistas el inertaj molekuloj, kiuj ne resonas je la ŝoko de iu ajn ideo, je la kontakto de iu ajn sento, kiuj havas glaciajn kolerojn, mornajn malamojn, incitiĝojn sen emocioj, kiuj flamiĝas sen varmiĝi, kies varmkapablo estas nula, kaj kiujn oni ofte dirus faritaj el ligno ; ili flamas ĉe unu fino kaj estas malvarmaj ĉe la alia. La ĉefa linio, la diagonala linio de la karaktero de tiu ĉi homo, estis la tenaceco. Li estis fiera esti tenaca, kaj komparis sin al Napoleono. Tio estas nur optika iluzio. Estas multaj homoj, kiuj estas trompitaj de tio kaj kiuj, je certa distanco, prenas tenacecon por volo, kaj kandelon por stelo. Do, kiam tiu ĉi homo estis unufoje laŭiginta tion, kion li nomis ''sian volon'', al io sensenca, li iris kun fiera kapo kaj tra ĉiu densejo ĝis la fino de la sensencaĵo. Obstineco sen inteligento estas malsaĝeco veldita al la fino de la stulteco kaj servanta al ĝi kiel plilongigo. Tio iras malproksimen. Ĝenerale, kiam privata aŭ publika katastrofo falis sur nin, se ni, laŭ la kuŝantaj ruboj sur la tero, analizas, kiel ĝi estis konceptita, ni preskaŭ ĉiam trovas, ke ĝi estis blinde konstruita de mediokra kaj obstina homo, kiuj fidis al si-mem kaj admiris sin. Tra la mondo, estas multaj el tiuj etaj obstinaj fataloj, kiu kredas sin providencoj.
Jen do kio estis la laborejestro de la centra malliberejo de Clairvaux. Jen el kio estis farita la fajrilo per kiu la socio frapis ĉiutage sur la malliberulojn por eltiri el ili fajrerojn.
La fajrero kiun tiaj fajriloj elŝiras el tiaj ŝtonetoj, ofte flamigas incendiojn.
Ni jam diris, ke post sia alveno al Clairvaux, Klaŭdo Gueux estis numerita en laborejo kaj nitita al tasko. La laborejesro konatiĝis kun li, trovis lin bona laboristo kaj traktis lin bone. Eĉ ŝajnas ke unu tagon, estante bonhumora kaj vidante Klaŭdon Gueux tre malĝoja, ĉar tiu homo ĉiam pensis pri tiu, kiun li nomis ''sian virinon'', li rakontis al li, pro jovialeco kaj por pasigi la tempon, kaj ankaŭ por konsoli lin, ke tiu malfeliĉulino devigis fariĝis publikulinon. Klaŭdo demandis malvarme kio fariĝis el la infano. Oni ne sciis.
Post kelkaj monatoj, Klaŭdo alklimatiĝis al la aero de la malliberejo, kaj ŝajnis ne plu pensi pri io ajn. Ia severa sereno, propra al lia karaktero, estis repreninta la superecon.
Post proksimume sama daŭro de tempo, Klaŭdo estis akirinta apartan influon super ĉiuj siaj kunuloj. Kiel per ia neesprimita konvencio, kaj sen ke iu ajn sciis kial, eĉ ne li mem, ĉiuj tiuj homoj konsultis lin, aŭskultis lin, admiris lin kaj imitis lin, kio estas la lasta supreniranta grado de admiro. Ne estis malgranda glorio esti obeita de ĉiuj tiuj malobeemaj naturoj. Tiu imperio venis al li sen ke li pri ĝi estu pensinta. Tio venis de la rigardo kiu li havis en la okuloj. La okulo de la homo estas fenestro tra kiu oni vidas la pensojn, kiuj iras kaj venas en lia menso.
Metu homon, kiu enhavas ideojn inter homojn, kiuj ne enhavas ilin ; post difinita tempo kaj pro nerezistebla leĝo de altiro, ĉiuj mallumaj cerboj humile kaj kun adoro gravitos cirkaŭ la radianta cerbo. Estas homoj, kiuj estas fero kaj homoj, kiuj estas magneto. Klaŭdo estis magneto.
En mapli ol tri monatoj, do, Klaŭdo estis fariĝinta la animo, la leĝo kaj la ordo de la laborejo. Ĉiuj tiuj nadloj turniĝis sur lia ciferplato. Li devis kelkfoje mem dubi, ĉu li estis reĝo aŭ malliberulo. Estis ia mallibera papo kun siaj kardinaloj.
Kaj, per natura reakcio, kies efiko plenumiĝas sur ĉiuj skaloj, amata de malliberuloj, li estis malamata de la provosoj. Estas ĉiam tiel. La populareco neniam iras sen la malfavoro. Amo de la sklavoj ĉiam estas duobligita de la malamo de la mastroj.
qsblrjt4pxzrt6k7oqudre27yomspr6
126526
126525
2026-09-05T23:20:55Z
SkoRo
5510
vorteraro
126526
wikitext
text/x-wiki
'''Claude Gueux'''
''Victor Hugo''
''Tradukis SkoRo''
== Teksto ==
Antaŭ sep aŭ ok jaroj, viro nomata Klaŭdo Gueux<ref>La nomo « Gueux » estas prononcata /gø/ laŭ la franca prononco. Ĝi signifas « mizerulo » aŭ « vagabondo » en la franca.</ref>, malriĉa laboristo, loĝis en Parizo. Li kun si havis virinon, kiu estis lia amantino, kaj la infanon de tiu virino. Mi diras la aferojn tiel, kiel ili estas, lasante al la leganto kolekti la moralajn konsiderojn laŭgrade, kiam la faktoj semas ilin sur lia vojo. La laboristo estis kapabla, lerta, inteligenta, tre malbone traktita de la edukado, tre bone traktita de la naturo, ne scipovante legi kaj scipovante pensi. Unu vintron mankis laboro. Nek fajro, nek pano en la mansardo. La viro, la virino kaj la infano malsatis kaj malvarmis. La viro ŝtelis. Mi ne scias, kion li ŝtelis; mi ne scias, kie li ŝtelis. Kion mi scias, estas, ke tiu ŝtelo alportis al la virino kaj al la infano tri tagojn da pano kaj fajro, kaj al la viro kvin jarojn da malliberejo.
Por pasigi sian punon, la viro estis sendita al la centra malliberejo de Clairvaux. Clairvaux, abatejo, el kiu oni faris Bastilon; ĉelo, el kiu oni faris kabanon; altaro, el kiu oni faris pilorion. Kiam ni parolas pri progreso, jen kiel iuj homoj ĝin komprenas kaj efektivigas. Jen la afero, kiun ili metas sub nian vorton.
Ni daŭrigu.
Alveninte tien, oni metis lin en karceron dum la nokto kaj en laborejon dum la tago. Ne la laborejon mi kondamnas.
Klaŭdo Gueux, antaŭe honesta laboristo, de nun ŝtelisto, estis digna kaj serioza figuro. Li havis altan, jam sulkitan frunton, kvankam li ankoraŭ estis juna, kelkajn grizajn harojn perditajn inter nigraj tufoj, mildan kaj fortan okulon fortege profunditan sub bone formita brova arko, malfermajn naztruojn, elstaran mentonon, disdegnan lipon. Estis bela kapo. Ni vidos, kion la socio faris el ĝi.
Li havis maloftan parolon, maloftan geston, io ordoneman en sia tuta persono, al kio oni obeis, pensan mienon, pli serioza ol suferanta. Kaj tamen li multe suferis.
En la prizono, kie Klaŭdo Gueux estis enfermita, estis laborejestro, speco de funkciulo propra al malliberejoj, kiu havas samtempe ion de giĉetisto kaj komercisto, kiu faras samtempe mendon al la laboristo kaj minacon al la malliberulo, kiu metas la ilon en la manoj kaj la katenojn sur la piedoj. Tiu-ĉi estis sin-mem subspeco de la speco, vortŝpara homo, tirana, sekvante siajn ideojn, ĉiam tenante sian estrecon per mallonga kondukilo ; cetere, okaze, bona kunulo, bona princo, joviala, mokanta kun gracio ; malmola pli ol firma ; kun neniu rezonante, eĉ ne kun si mem ; bona patro, bona edzo, sendube, kio estas devo, ne virto ; en unu vorto, ne malica, aĉa. Estis unu el tiuj homoj, kiuj havas nenion vibrantan nek elastan, kiuj konstistas el inertaj molekuloj, kiuj ne resonas je la ŝoko de iu ajn ideo, je la kontakto de iu ajn sento, kiuj havas glaciajn kolerojn, mornajn malamojn, incitiĝojn sen emocioj, kiuj flamiĝas sen varmiĝi, kies varmkapablo estas nula, kaj kiujn oni ofte dirus faritaj el ligno ; ili flamas ĉe unu fino kaj estas malvarmaj ĉe la alia. La ĉefa linio, la diagonala linio de la karaktero de tiu ĉi homo, estis la tenaceco. Li estis fiera esti tenaca, kaj komparis sin al Napoleono. Tio estas nur optika iluzio. Estas multaj homoj, kiuj estas trompitaj de tio kaj kiuj, je certa distanco, prenas tenacecon por volo, kaj kandelon por stelo. Do, kiam tiu ĉi homo estis unufoje laŭiginta tion, kion li nomis ''sian volon'', al io sensenca, li iris kun fiera kapo kaj tra ĉiu densejo ĝis la fino de la sensencaĵo. Obstineco sen inteligento estas malsaĝeco veldita al la fino de la stulteco kaj servanta al ĝi kiel plilongigo. Tio iras malproksimen. Ĝenerale, kiam privata aŭ publika katastrofo falis sur nin, se ni, laŭ la kuŝantaj ruboj sur la tero, analizas, kiel ĝi estis konceptita, ni preskaŭ ĉiam trovas, ke ĝi estis blinde konstruita de mediokra kaj obstina homo, kiuj fidis al si-mem kaj admiris sin. Tra la mondo, estas multaj el tiuj etaj obstinaj fataloj, kiu kredas sin providencoj.
Jen do kio estis la laborejestro de la centra malliberejo de Clairvaux. Jen el kio estis farita la fajrilo per kiu la socio frapis ĉiutage sur la malliberulojn por eltiri el ili fajrerojn.
La fajrero kiun tiaj fajriloj elŝiras el tiaj ŝtonetoj, ofte flamigas incendiojn.
Ni jam diris, ke post sia alveno al Clairvaux, Klaŭdo Gueux estis numerita en laborejo kaj nitita al tasko. La laborejestro konatiĝis kun li, trovis lin bona laboristo kaj traktis lin bone. Eĉ ŝajnas ke unu tagon, estante bonhumora kaj vidante Klaŭdon Gueux tre malĝoja, ĉar tiu homo ĉiam pensis pri tiu, kiun li nomis ''sian virinon'', li rakontis al li, pro jovialeco kaj por pasigi la tempon, kaj ankaŭ por konsoli lin, ke tiu malfeliĉulino devigis fariĝis publikulinon. Klaŭdo demandis malvarme kio fariĝis el la infano. Oni ne sciis.

t0iobtxz7gdc8lstbmvgmfldrvj9q2m
126527
126526
2026-09-06T10:13:53Z
SkoRo
5510
/* Teksto */
126527
wikitext
text/x-wiki
'''Claude Gueux'''
''Victor Hugo''
''Tradukis SkoRo''
<div style="text-align: center; font-size: 160%;">
CLAUDE GUEUX
</div>
<div style="width: 30%; margin: 15px auto;">
<hr>
</div>
<div style="margin-left: 20%; margin-right: 20%; text-align: justify; font-size: 90%; ">

gdgprl9q6u3nkqxvs9h11hsgzhbtuo0
126528
126527
2026-09-06T10:16:40Z
SkoRo
5510
correction mise en page et d'un mot

Ni jam diris, ke post sia alveno al Clairvaux, Klaŭdo Gueux estis numerita en laborejo kaj nitita al tasko. La laborejestro konatiĝis kun li, trovis lin bona laboristo kaj traktis lin bone. Eĉ ŝajnas ke unu tagon, estante bonhumora kaj vidante Klaŭdon Gueux tre malĝoja, ĉar tiu viro ĉiam pensis pri tiu, kiun li nomis ''sian virinon'', li rakontis al li, pro jovialeco kaj por pasigi la tempon, kaj ankaŭ por konsoli lin, ke tiu malfeliĉulino devigis fariĝis publikulinon. Klaŭdo demandis malvarme kio fariĝis el la infano. Oni ne sciis.
Post kelkaj monatoj, Klaŭdo alklimatiĝis al la aero de la malliberejo, kaj ŝajnis ne plu pensi pri io ajn. Ia severa sereno, propra al lia karaktero, estis repreninta la superecon.
Post proksimume sama daŭro de tempo, Klaŭdo estis akirinta apartan influon super ĉiuj siaj kunuloj. Kiel per ia neesprimita konvencio, kaj sen ke iu ajn sciis kial, eĉ ne li mem, ĉiuj tiuj homoj konsultis lin, aŭskultis lin, admiris lin kaj imitis lin, kio estas la lasta supreniranta grado de admiro. Ne estis malgranda glorio esti obeita de ĉiuj tiuj malobeemaj naturoj. Tiu imperio venis al li sen ke li pri ĝi estu pensinta. Tio venis de la rigardo kiu li havis en la okuloj. La okulo de la homo estas fenestro tra kiu oni vidas la pensojn, kiuj iras kaj venas en lia menso.
Metu homon, kiu enhavas ideojn inter homojn, kiuj ne enhavas ilin ; post difinita tempo kaj pro nerezistebla leĝo de altiro, ĉiuj mallumaj cerboj humile kaj kun adoro gravitos cirkaŭ la radianta cerbo. Estas homoj, kiuj estas fero kaj homoj, kiuj estas magneto. Klaŭdo estis magneto.
En mapli ol tri monatoj, do, Klaŭdo estis fariĝinta la animo, la leĝo kaj la ordo de la laborejo. Ĉiuj tiuj nadloj turniĝis sur lia ciferplato. Li devis kelkfoje mem dubi, ĉu li estis reĝo aŭ malliberulo. Estis ia mallibera papo kun siaj kardinaloj.
Kaj, per natura reakcio, kies efiko plenumiĝas sur ĉiuj skaloj, amata de malliberuloj, li estis malamata de la provosoj. Estas ĉiam tiel. La populareco neniam iras sen la malfavoro. Amo de la sklavoj ĉiam estas duobligita de la malamo de la mastroj.
</div>
m2agc2jbhoxey6splqbz13g6rfbkswa
126529
126528
2026-09-06T11:08:02Z
SkoRo
5510
ortografio
126529
wikitext
text/x-wiki
'''Claude Gueux'''
''Victor Hugo''
''Tradukis SkoRo''
<div style="text-align: center; font-size: 160%;">
CLAUDE GUEUX
</div>
<div style="width: 30%; margin: 15px auto;">
<hr>
</div>
<div style="margin-left: 20%; margin-right: 20%; text-align: justify; font-size: 90%; ">
Antaŭ sep aŭ ok jaroj, viro nomata Klaŭdo Gueux<ref>La nomo « Gueux » estas prononcata /gø/ laŭ la franca prononco. Ĝi signifas « mizerulo » aŭ « vagabondo » en la franca.</ref>, malriĉa laboristo, loĝis en Parizo. Li kun si havis virinon, kiu estis lia amantino, kaj la infanon de tiu virino. Mi diras la aferojn tiel, kiel ili estas, lasante al la leganto kolekti la moralajn konsiderojn laŭgrade, kiam la faktoj semas ilin sur lia vojo. La laboristo estis kapabla, lerta, inteligenta, tre malbone traktita de la edukado, tre bone traktita de la naturo, ne scipovante legi kaj scipovante pensi. Unu vintron mankis laboro. Nek fajro, nek pano en la mansardo. La viro, la virino kaj la infano malsatis kaj malvarmis. La viro ŝtelis. Mi ne scias, kion li ŝtelis; mi ne scias, kie li ŝtelis. Kion mi scias, estas, ke tiu ŝtelo alportis al la virino kaj al la infano tri tagojn da pano kaj fajro, kaj al la viro kvin jarojn da malliberejo.
Por pasigi sian punon, la viro estis sendita al la centra malliberejo de Clairvaux. Clairvaux, abatejo, el kiu oni faris Bastilon; ĉelo, el kiu oni faris kabanon; altaro, el kiu oni faris pilorion. Kiam ni parolas pri progreso, jen kiel iuj homoj ĝin komprenas kaj efektivigas. Jen la afero, kiun ili metas sub nian vorton.
Ni daŭrigu.
Alveninte tien, oni metis lin en karceron dum la nokto kaj en laborejon dum la tago. Ne la laborejon mi kondamnas.
Klaŭdo Gueux, antaŭe honesta laboristo, de nun ŝtelisto, estis digna kaj serioza figuro. Li havis altan, jam sulkitan frunton, kvankam li ankoraŭ estis juna, kelkajn grizajn harojn perditajn inter nigraj tufoj, mildan kaj fortan okulon fortege profunditan sub bone formita brova arko, malfermajn naztruojn, elstaran mentonon, disdegnan lipon. Estis bela kapo. Ni vidos, kion la socio faris el ĝi.
Li havis maloftan parolon, maloftan geston, ion ordoneman en sia tuta persono, al kio oni obeis, pensan mienon, pli seriozan ol suferantan. Kaj tamen li multe suferis.
En la prizono, kie Klaŭdo Gueux estis enfermita, estis laborejestro, speco de funkciulo propra al malliberejoj, kiu havas samtempe ion de giĉetisto kaj komercisto, kiu faras samtempe mendon al la laboristo kaj minacon al la malliberulo, kiu metas la ilon en la manoj kaj la katenojn sur la piedoj. Tiu ĉi estis sin mem subspeco de la speco, vortŝpara viro, tirana, sekvante siajn ideojn, ĉiam tenante sian estrecon per mallonga kondukilo ; cetere, okaze, bona kunulo, bona princo, joviala, mokanta kun gracio ; malmola pli ol firma ; kun neniu rezonante, eĉ ne kun si mem ; bona patro, bona edzo, sendube, kio estas devo, ne virto ; en unu vorto, ne malica, aĉa. Estis unu el tiuj homoj, kiuj havas nenion vibrantan nek elastan, kiuj konsistas el inertaj molekuloj, kiuj ne resonas je la ŝoko de iu ajn ideo, je la kontakto de iu ajn sento, kiuj havas glaciajn kolerojn, mornajn malamojn, incitiĝojn sen emocioj, kiuj flamiĝas sen varmiĝi, kies varmkapablo estas nula, kaj kiujn oni ofte dirus faritaj el ligno ; ili flamas ĉe unu fino kaj estas malvarmaj ĉe la alia. La ĉefa linio, la diagonala linio de la karaktero de tiu ĉi viro, estis la tenaceco. Li estis fiera esti tenaca, kaj komparis sin al Napoleono. Tio estas nur optika iluzio. Estas multaj homoj, kiuj estas trompitaj de tio kaj kiuj, je certa distanco, prenas tenacecon por volo, kaj kandelon por stelo. Do, kiam tiu ĉi viro estis unufoje laŭiginta tion, kion li nomis ''sian volon'', al io sensenca, li iris kun fiera kapo kaj tra ĉiu densejo ĝis la fino de la sensencaĵo. Obstineco sen inteligento estas malsaĝeco veldita al la fino de la stulteco kaj servanta al ĝi kiel plilongigo. Tio iras malproksimen. Ĝenerale, kiam privata aŭ publika katastrofo falis sur nin, se ni, laŭ la ruboj kuŝantaj sur la tero, analizas, kiel ĝi estis konceptita, ni preskaŭ ĉiam trovas, ke ĝi estis blinde konstruita de mediokra kaj obstina homo, kiu fidis al si mem kaj sin mem admiris. Tra la mondo estas multaj el tiuj etaj obstinaj fataloj, kiuj kredas sin providencoj.
Jen do kio estis la laborejestro de la centra malliberejo de Clairvaux. Jen el kio estis farita la fajrilo, per kiu la socio frapis ĉiutage sur la malliberulojn por eltiri el ili fajrerojn.
La fajrero, kiun tiaj fajriloj elŝiras el tiaj ŝtonetoj, ofte flamigas incendiojn.
Ni jam diris, ke post sia alveno al Clairvaux, Klaŭdo Gueux estis numerita en laborejo kaj nitita al tasko. La laborejestro konatiĝis kun li, trovis lin bona laboristo kaj traktis lin bone. Eĉ ŝajnas ke unu tagon, estante bonhumora kaj vidante Klaŭdon Gueux tre malĝoja, ĉar tiu viro ĉiam pensis pri tiu, kiun li nomis ''sian virinon'', li rakontis al li, pro jovialeco kaj por pasigi la tempon, kaj ankaŭ por konsoli lin, ke tiu malfeliĉulino fariĝis publikulino. Klaŭdo demandis malvarme, kio fariĝis el la infano. Oni ne sciis.
Post kelkaj monatoj, Klaŭdo alklimatiĝis al la aero de la malliberejo, kaj ŝajnis ne plu pensi pri io ajn. Ia severa sereno, propra al lia karaktero, estis repreninta la superecon.
Post proksimume sama daŭro de tempo, Klaŭdo estis akirinta apartan influon super ĉiuj siaj kunuloj. Kiel per ia neesprimita konvencio, kaj sen ke iu ajn sciu kial, eĉ ne li mem, ĉiuj tiuj homoj konsultis lin, aŭskultis lin, admiris lin kaj imitis lin, kio estas la lasta supreniranta grado de admiro. Ne estis malgranda glorio esti obeita de ĉiuj tiuj malobeemaj naturoj. Tiu imperio venis al li sen ke li pri ĝi estu pensinta. Tio venis de la rigardo, kiun li havis en la okuloj. La okulo de la homo estas fenestro, tra kiu oni vidas la pensojn, kiuj iras kaj venas en lia kapo.
Metu homon, kiu enhavas ideojn inter homojn, kiuj ne enhavas ilin ; post difinita tempo kaj pro nerezistebla leĝo de altiro, ĉiuj mallumaj cerboj humile kaj kun adoro gravitos ĉirkaŭ la radianta cerbo. Estas homoj, kiuj estas fero, kaj homoj, kiuj estas magneto. Klaŭdo estis magneto.
En malpli ol tri monatoj, do, Klaŭdo estis fariĝinta la animo, la leĝo kaj la ordo de la laborejo. Ĉiuj tiuj nadloj turniĝis sur lia ciferplato. Li devis kelkfoje mem dubi, ĉu li estis reĝo aŭ malliberulo. Estis ia mallibera papo kun siaj kardinaloj.
Kaj, per natura reakcio, kies efiko plenumiĝas sur ĉiuj skaloj, amata de malliberuloj, li estis malamata de la provosoj. Estas ĉiam tiel. La populareco neniam iras sen la malfavoro. Amo de la sklavoj ĉiam estas duobligita de la malamo de la mastroj.
</div>
9uqhc8yfky7acuqsmkdmfe2e6nonvu2