Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.18
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Claude Gueux
0
45041
126530
126529
2026-09-06T18:27:38Z
~2026-48335-06
5511
changement de la note sur le nom du personnage principal
126530
wikitext
text/x-wiki
'''Claude Gueux'''
''Victor Hugo''
''Tradukis SkoRo''
<div style="text-align: center; font-size: 160%;">
CLAUDE GUEUX
</div>
<div style="width: 30%; margin: 15px auto;">
<hr>
</div>
<div style="margin-left: 20%; margin-right: 20%; text-align: justify; font-size: 90%; ">
Antaŭ sep aŭ ok jaroj, viro nomata Klaŭdo Gueux<ref>Claude Gueux estis reala persono. Tial « Gueux » estas familia nomo kaj ne estas tradukenda. Ĝi estas prononcata /gø/ laŭ la franca prononco. Ĝia koincido kun la franca komuna nomo « gueux » (« mizerulo », « vagabondo ») estas hazarda.</ref>, malriĉa laboristo, loĝis en Parizo. Li kun si havis virinon, kiu estis lia amantino, kaj la infanon de tiu virino. Mi diras la aferojn tiel, kiel ili estas, lasante al la leganto kolekti la moralajn konsiderojn laŭgrade, kiam la faktoj semas ilin sur lia vojo. La laboristo estis kapabla, lerta, inteligenta, tre malbone traktita de la edukado, tre bone traktita de la naturo, ne scipovante legi kaj scipovante pensi. Unu vintron mankis laboro. Nek fajro, nek pano en la mansardo. La viro, la virino kaj la infano malsatis kaj malvarmis. La viro ŝtelis. Mi ne scias, kion li ŝtelis; mi ne scias, kie li ŝtelis. Kion mi scias, estas, ke tiu ŝtelo alportis al la virino kaj al la infano tri tagojn da pano kaj fajro, kaj al la viro kvin jarojn da malliberejo.
Por pasigi sian punon, la viro estis sendita al la centra malliberejo de Clairvaux. Clairvaux, abatejo, el kiu oni faris Bastilon; ĉelo, el kiu oni faris kabanon; altaro, el kiu oni faris pilorion. Kiam ni parolas pri progreso, jen kiel iuj homoj ĝin komprenas kaj efektivigas. Jen la afero, kiun ili metas sub nian vorton.
Ni daŭrigu.
Alveninte tien, oni metis lin en karceron dum la nokto kaj en laborejon dum la tago. Ne la laborejon mi kondamnas.
Klaŭdo Gueux, antaŭe honesta laboristo, de nun ŝtelisto, estis digna kaj serioza figuro. Li havis altan, jam sulkitan frunton, kvankam li ankoraŭ estis juna, kelkajn grizajn harojn perditajn inter nigraj tufoj, mildan kaj fortan okulon fortege profunditan sub bone formita brova arko, malfermajn naztruojn, elstaran mentonon, disdegnan lipon. Estis bela kapo. Ni vidos, kion la socio faris el ĝi.
Li havis maloftan parolon, maloftan geston, ion ordoneman en sia tuta persono, al kio oni obeis, pensan mienon, pli seriozan ol suferantan. Kaj tamen li multe suferis.
En la prizono, kie Klaŭdo Gueux estis enfermita, estis laborejestro, speco de funkciulo propra al malliberejoj, kiu havas samtempe ion de giĉetisto kaj komercisto, kiu faras samtempe mendon al la laboristo kaj minacon al la malliberulo, kiu metas la ilon en la manoj kaj la katenojn sur la piedoj. Tiu ĉi estis sin mem subspeco de la speco, vortŝpara viro, tirana, sekvante siajn ideojn, ĉiam tenante sian estrecon per mallonga kondukilo ; cetere, okaze, bona kunulo, bona princo, joviala, mokanta kun gracio ; malmola pli ol firma ; kun neniu rezonante, eĉ ne kun si mem ; bona patro, bona edzo, sendube, kio estas devo, ne virto ; en unu vorto, ne malica, aĉa. Estis unu el tiuj homoj, kiuj havas nenion vibrantan nek elastan, kiuj konsistas el inertaj molekuloj, kiuj ne resonas je la ŝoko de iu ajn ideo, je la kontakto de iu ajn sento, kiuj havas glaciajn kolerojn, mornajn malamojn, incitiĝojn sen emocioj, kiuj flamiĝas sen varmiĝi, kies varmkapablo estas nula, kaj kiujn oni ofte dirus faritaj el ligno ; ili flamas ĉe unu fino kaj estas malvarmaj ĉe la alia. La ĉefa linio, la diagonala linio de la karaktero de tiu ĉi viro, estis la tenaceco. Li estis fiera esti tenaca, kaj komparis sin al Napoleono. Tio estas nur optika iluzio. Estas multaj homoj, kiuj estas trompitaj de tio kaj kiuj, je certa distanco, prenas tenacecon por volo, kaj kandelon por stelo. Do, kiam tiu ĉi viro estis unufoje laŭiginta tion, kion li nomis ''sian volon'', al io sensenca, li iris kun fiera kapo kaj tra ĉiu densejo ĝis la fino de la sensencaĵo. Obstineco sen inteligento estas malsaĝeco veldita al la fino de la stulteco kaj servanta al ĝi kiel plilongigo. Tio iras malproksimen. Ĝenerale, kiam privata aŭ publika katastrofo falis sur nin, se ni, laŭ la ruboj kuŝantaj sur la tero, analizas, kiel ĝi estis konceptita, ni preskaŭ ĉiam trovas, ke ĝi estis blinde konstruita de mediokra kaj obstina homo, kiu fidis al si mem kaj sin mem admiris. Tra la mondo estas multaj el tiuj etaj obstinaj fataloj, kiuj kredas sin providencoj.
Jen do kio estis la laborejestro de la centra malliberejo de Clairvaux. Jen el kio estis farita la fajrilo, per kiu la socio frapis ĉiutage sur la malliberulojn por eltiri el ili fajrerojn.
La fajrero, kiun tiaj fajriloj elŝiras el tiaj ŝtonetoj, ofte flamigas incendiojn.
Ni jam diris, ke post sia alveno al Clairvaux, Klaŭdo Gueux estis numerita en laborejo kaj nitita al tasko. La laborejestro konatiĝis kun li, trovis lin bona laboristo kaj traktis lin bone. Eĉ ŝajnas ke unu tagon, estante bonhumora kaj vidante Klaŭdon Gueux tre malĝoja, ĉar tiu viro ĉiam pensis pri tiu, kiun li nomis ''sian virinon'', li rakontis al li, pro jovialeco kaj por pasigi la tempon, kaj ankaŭ por konsoli lin, ke tiu malfeliĉulino fariĝis publikulino. Klaŭdo demandis malvarme, kio fariĝis el la infano. Oni ne sciis.
Post kelkaj monatoj, Klaŭdo alklimatiĝis al la aero de la malliberejo, kaj ŝajnis ne plu pensi pri io ajn. Ia severa sereno, propra al lia karaktero, estis repreninta la superecon.
Post proksimume sama daŭro de tempo, Klaŭdo estis akirinta apartan influon super ĉiuj siaj kunuloj. Kiel per ia neesprimita konvencio, kaj sen ke iu ajn sciu kial, eĉ ne li mem, ĉiuj tiuj homoj konsultis lin, aŭskultis lin, admiris lin kaj imitis lin, kio estas la lasta supreniranta grado de admiro. Ne estis malgranda glorio esti obeita de ĉiuj tiuj malobeemaj naturoj. Tiu imperio venis al li sen ke li pri ĝi estu pensinta. Tio venis de la rigardo, kiun li havis en la okuloj. La okulo de la homo estas fenestro, tra kiu oni vidas la pensojn, kiuj iras kaj venas en lia kapo.
Metu homon, kiu enhavas ideojn inter homojn, kiuj ne enhavas ilin ; post difinita tempo kaj pro nerezistebla leĝo de altiro, ĉiuj mallumaj cerboj humile kaj kun adoro gravitos ĉirkaŭ la radianta cerbo. Estas homoj, kiuj estas fero, kaj homoj, kiuj estas magneto. Klaŭdo estis magneto.
En malpli ol tri monatoj, do, Klaŭdo estis fariĝinta la animo, la leĝo kaj la ordo de la laborejo. Ĉiuj tiuj nadloj turniĝis sur lia ciferplato. Li devis kelkfoje mem dubi, ĉu li estis reĝo aŭ malliberulo. Estis ia mallibera papo kun siaj kardinaloj.
Kaj, per natura reakcio, kies efiko plenumiĝas sur ĉiuj skaloj, amata de malliberuloj, li estis malamata de la provosoj. Estas ĉiam tiel. La populareco neniam iras sen la malfavoro. Amo de la sklavoj ĉiam estas duobligita de la malamo de la mastroj.
</div>
2l92jttfvo6kx4orurksw4ceyf9fa14
126531
126530
2026-09-06T20:44:41Z
SkoRo
5510
ajout texte jusqu'au milieu de la 5è page (751).
126531
wikitext
text/x-wiki
'''Claude Gueux'''
''Victor Hugo''
''Tradukis SkoRo''
<div style="text-align: center; font-size: 160%;">
CLAUDE GUEUX
</div>
<div style="width: 30%; margin: 15px auto;">
<hr>
</div>
<div style="margin-left: 20%; margin-right: 20%; text-align: justify; font-size: 90%; ">
<div style="text-indent: 1.5em;">

Klaŭdo Gueux estis grandega manĝulo. Estis apartaĵo de lia konsisto. Li havis la stomakon farita tiel, ke la manĝaĵo de du ordinaraj viroj apenaŭ sufiĉis por lia tago. Sro de Cotadilla havis unu el tiuj apetitoj, kaj ridis pri ĝi ; sed tio, kio estas ĝoja okazo por granda Hispana duko, kiu havas kvincent mil ŝafojn, estas ŝarĝo por laboristo, kaj malfeliĉo por malliberulo.
Klaŭdo Gueux, libera en sia subtegmento, laboris la tutan tagon, gajnis sian kvar-funtan panon kaj manĝis ĝin. Klaŭdo Gueux, en malliberejo, laboris la tutan tagon kaj ricevis senŝanĝe por sia peno unu kaj duono funtoj da pano kaj kvar uncojn da viando. La porcio estas neelpetebla. Klaŭdo do kutime malsatis en la malliberejo de Clairvaux.
Li malsatis, kaj estis ĉio. Li ne parolis pri tio. Tiel estis lia naturo.
Unu tagon, Klaŭdo ĵus estis englutinta sian magran porcion, kaj denove eklaboris, kredante trompi la malsaton per la laboro. La aliaj malliberuloj manĝis ĝoje. Juna viro, pala, blanka, malforta venis stari ĉe li. Li tenis en la mano sian porcion, kiun li ankoraŭ ne tuŝis, kaj tranĉilon. Li restis tie, starante apud Klaŭdo, mienante voli paroli kaj ne aŭdaci. Tiu viro, kaj lia pano, kaj lia viando ĝenis Klaŭdon.
— Kion vi volas ? Li diris fine, abrupte.
— Ke vi faru al mi servon, diris timeme la juna viro
— Kion ? rediris Klaŭdo.
— Ke vi helpu min manĝi tion. Mi havas tro multe da ĝi.
Larmo rulis en la fiera okulo de Klaŭdo. Li prenis la tranĉilon, dividis la porcion de la juna viro en du egalajn partojn, prenis unu el ili kaj ekmanĝis.
— Dankon, diris la juna viro. Se vi volas, ni tiel dividos ĉiutage.
— Kiel vi nomiĝas? diris Klaŭdo Gueux.
— Albino.
— Kial vi estas ĉi tie ? rediris Klaŭdo.
— Mi ŝtelis.
— Ankaŭ mi, diris Klaŭdo.
Efektive, ili tiel dividis ĉiutage. Klaŭdo Gueux estis tridek-ses-jara, kaj kelkfoje li ŝajnis kvindekjara, tiom severa estis lia kutima penso. Albino estis dudek-jara, oni donus al li dek sep jarojn, tiom da senkulpeco ankoraŭ estis en la rigardo de tiu ŝtelisto. Intima amikeco estiĝis inter tiuj du viroj. Amikeco de patro al filo pli ol de frato al frato. Albino estis ankoraŭ preskaŭ infano ; Klaŭdo estis jam preskaŭ maljunulo.
Ili laboris en la sama laborejo, ili kuŝis sub la sama ŝlosoŝtono, ili promenis en la sama korto, ili mordis la saman panon. Ĉiu el la du amikoj estis la universo por la alia. Ŝajnas, ke ili estis feliĉaj.
Ni jam parolis pri la laborejestro. Tiu viro, malamata de la malliberuloj, ofte estis devigita, por ke ili obeu lin, uzi Klaŭdon Gueux, kiu estis amata de ili. Ofte okazis, ke por antaŭhaltigi ribelon aŭ tumulton, la aŭtoritato sen titolo de Klaŭdo Gueux donis helpon al la oficiala aŭtoritato de la estro. Efektive, por reteni la malliberulojn, dek paroloj de Klaŭdo valoris dek ĝendarmojn. Klaŭdo plurfoje faris tiun servon al la estro. Tial la estro kore malamis lin. Li ĵaluzis ĉi tiun ŝteliston. Li havis en la profundo de sia koro sekretan, envian, nefleksiĝeman malamon kontraŭ Klaŭdo, malamon de suvereno de leĝo al suvereno de fakto, de tera povo al spirita povo.
Tiuj malamoj estas la plej aĉaj.
Klaŭdo multe amis Albinon, kaj ne pensis pri la estro.
Unu tagon, unu matenon, kiam la kondamnitoj pasadis duope de la dormejo al la laborejo, giĉetisto vokis Albinon, kiu staris apud Klaŭdo kaj avertis lin, ke la estro alvokis lin.
— Kio oni volas de vi ? diris Klaŭdo.
— Mi ne scias, diris Albino..
La giĉetisto forkondukis Albinon
La mateno pasis. Albino ne revenis al la laborejo. Kiam alvenis la horo de la manĝo, Klaŭdo pensis, ke li renkontos Albinon en la korto. Albino ne estis en la korto. Oni revenis al la laborejo, Albino ne reaperis en la laborejo. La tago fluis tiel. En la vespero, kiam oni forkondukis la malliberulojn en ilian dormejon, Klaŭdo serĉis Albinon per la okuloj, kaj ne vidis lin. Ŝajnas, ke li multe suferis en tiu momento, ĉar li alparolis giĉetiston, kion li neniam faris.
— Ĉu Albino estas malsana ? li diris.
— Ne, respondis la giĉetisto.
— Do, de kie tio venas, ke li ne reaperis hodiaŭ?
— Nu ! diris neglekteme la ŝlosportulo, tio estas, ke oni translokis lin al alia zono.
La atestantoj, kiuj poste atestis pri tiuj faktoj, rimarkis, ke ĉe tiu respondo de la giĉetisto, la mano de Klaŭdo, kiu portis en ĝi flamantan kandelon, iomete tremis. Li rediris trankvile :
— Kiu ordonis tion ?
La giĉetisto respondis
— M. D.
La laborejestro nomiĝis M. D.
La sekva tago pasis same kiel la antaŭa, sen Albino.
</div>
</div>
odnv1fqbfvks800bq9rhegxa10zrke0
126532
126531
2026-09-06T21:26:11Z

— Mi ne scias, diris Albino.

qoo9ucpaa8fl5ljyt4q53fgv2ji6mlf
126533
126532
2026-09-06T21:27:15Z

La giĉetisto forkondukis Albinon.

otps2y8bsrb7p1f47vbgcs9vnen5i0c
126534
126533
2026-09-07T05:30:27Z
Tmv
3596
Tmv movis paĝon [[Https://eo.wikisource.org/wiki/Claude Gueux]] al [[Claude Gueux]]: Malĝusta titolo: La iama titolo enhavas retadreson

Https://eo.wikisource.org/wiki/Claude Gueux
0
45042
126535
2026-09-07T05:30:27Z
Tmv
3596
Tmv movis paĝon [[Https://eo.wikisource.org/wiki/Claude Gueux]] al [[Claude Gueux]]: Malĝusta titolo: La iama titolo enhavas retadreson
126535
wikitext
text/x-wiki
#ALIDIREKTI [[Claude Gueux]]
drbinso2nfgu3dqdv0d325mvscge95m