Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.19 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Claude Gueux 0 45041 126542 126539 2026-09-08T20:41:13Z SkoRo 5510 126542 wikitext text/x-wiki '''Claude Gueux''' ''Victor Hugo'' ''Tradukis SkoRo'' <div style="text-align: center; font-size: 160%;"> CLAUDE GUEUX </div> <div style="width: 30%; margin: 15px auto;"> <hr> </div> <div style="margin-left: 20%; margin-right: 20%; text-align: justify; font-size: 90%; "> <div style="text-indent: 1.5em;"> Antaŭ sep aŭ ok jaroj, viro nomata Klaŭdo Gueux<ref>Claude Gueux estis reala persono. Tial « Gueux » estas familia nomo kaj ne estas tradukenda. Ĝi estas prononcata /gø/ laŭ la franca prononco. Ĝia koincido kun la franca komuna nomo « gueux » (« mizerulo », « vagabondo ») estas hazarda.</ref>, malriĉa laboristo, loĝis en Parizo. Li kun si havis virinon, kiu estis lia amantino, kaj la infanon de tiu virino. Mi diras la aferojn tiel, kiel ili estas, lasante al la leganto kolekti la moralajn konsiderojn laŭgrade, kiam la faktoj semas ilin sur lia vojo. La laboristo estis kapabla, lerta, inteligenta, tre malbone traktita de la edukado, tre bone traktita de la naturo, ne scipovante legi kaj scipovante pensi. Unu vintron mankis laboro. Nek fajro, nek pano en la mansardo. La viro, la virino kaj la infano malsatis kaj malvarmis. La viro ŝtelis. Mi ne scias, kion li ŝtelis; mi ne scias, kie li ŝtelis. Kion mi scias, estas, ke tiu ŝtelo alportis al la virino kaj al la infano tri tagojn da pano kaj fajro, kaj al la viro kvin jarojn da malliberejo. Por pasigi sian punon, la viro estis sendita al la centra malliberejo de Clairvaux. Clairvaux, abatejo, el kiu oni faris Bastilon; ĉelo, el kiu oni faris kabanon; altaro, el kiu oni faris pilorion. Kiam ni parolas pri progreso, jen kiel iuj homoj ĝin komprenas kaj efektivigas. Jen la afero, kiun ili metas sub nian vorton. Ni daŭrigu. Alveninte tien, oni metis lin en karceron dum la nokto kaj en laborejon dum la tago. Ne la laborejon mi kondamnas. Klaŭdo Gueux, antaŭe honesta laboristo, de nun ŝtelisto, estis digna kaj serioza figuro. Li havis altan, jam sulkitan frunton, kvankam li ankoraŭ estis juna, kelkajn grizajn harojn perditajn inter nigraj tufoj, mildan kaj fortan okulon fortege profunditan sub bone formita brova arko, malfermajn naztruojn, elstaran mentonon, disdegnan lipon. Estis bela kapo. Ni vidos, kion la socio faris el ĝi. Li havis maloftan parolon, maloftan geston, ion ordoneman en sia tuta persono, al kio oni obeis, pensan mienon, pli seriozan ol suferantan. Kaj tamen li multe suferis. En la prizono, kie Klaŭdo Gueux estis enfermita, estis laborejestro, speco de funkciulo propra al malliberejoj, kiu havas samtempe ion de giĉetisto kaj komercisto, kiu faras samtempe mendon al la laboristo kaj minacon al la malliberulo, kiu metas la ilon en la manoj kaj la katenojn sur la piedoj. Tiu ĉi estis sin mem subspeco de la speco, vortŝpara viro, tirana, sekvante siajn ideojn, ĉiam tenante sian estrecon per mallonga kondukilo ; cetere, okaze, bona kunulo, bona princo, joviala, mokanta kun gracio ; malmola pli ol firma ; kun neniu rezonante, eĉ ne kun si mem ; bona patro, bona edzo, sendube, kio estas devo, ne virto ; en unu vorto, ne malica, aĉa. Estis unu el tiuj homoj, kiuj havas nenion vibrantan nek elastan, kiuj konsistas el inertaj molekuloj, kiuj ne resonas je la ŝoko de iu ajn ideo, je la kontakto de iu ajn sento, kiuj havas glaciajn kolerojn, mornajn malamojn, incitiĝojn sen emocioj, kiuj flamiĝas sen varmiĝi, kies varmkapablo estas nula, kaj kiujn oni ofte dirus faritaj el ligno ; ili flamas ĉe unu fino kaj estas malvarmaj ĉe la alia. La ĉefa linio, la diagonala linio de la karaktero de tiu ĉi viro, estis la tenaceco. Li estis fiera esti tenaca, kaj komparis sin al Napoleono. Tio estas nur optika iluzio. Estas multaj homoj, kiuj estas trompitaj de tio kaj kiuj, je certa distanco, prenas tenacecon por volo, kaj kandelon por stelo. Do, kiam tiu ĉi viro estis unufoje laŭiginta tion, kion li nomis ''sian volon'', al io sensenca, li iris kun fiera kapo kaj tra ĉiu densejo ĝis la fino de la sensencaĵo. Obstineco sen inteligento estas malsaĝeco veldita al la fino de la stulteco kaj servanta al ĝi kiel plilongigo. Tio iras malproksimen. Ĝenerale, kiam privata aŭ publika katastrofo falis sur nin, se ni, laŭ la ruboj kuŝantaj sur la tero, analizas, kiel ĝi estis konceptita, ni preskaŭ ĉiam trovas, ke ĝi estis blinde konstruita de mediokra kaj obstina homo, kiu fidis al si mem kaj sin mem admiris. Tra la mondo estas multaj el tiuj etaj obstinaj fataloj, kiuj kredas sin providencoj. Jen do kio estis la laborejestro de la centra malliberejo de Clairvaux. Jen el kio estis farita la fajrilo, per kiu la socio frapis ĉiutage sur la malliberulojn por eltiri el ili fajrerojn. La fajrero, kiun tiaj fajriloj elŝiras el tiaj ŝtonetoj, ofte flamigas incendiojn. Ni jam diris, ke post sia alveno al Clairvaux, Klaŭdo Gueux estis numerita en laborejo kaj nitita al tasko. La laborejestro konatiĝis kun li, trovis lin bona laboristo kaj traktis lin bone. Eĉ ŝajnas ke unu tagon, estante bonhumora kaj vidante Klaŭdon Gueux tre malĝoja, ĉar tiu viro ĉiam pensis pri tiu, kiun li nomis ''sian virinon'', li rakontis al li, pro jovialeco kaj por pasigi la tempon, kaj ankaŭ por konsoli lin, ke tiu malfeliĉulino fariĝis publikulino. Klaŭdo demandis malvarme, kio fariĝis el la infano. Oni ne sciis. Post kelkaj monatoj, Klaŭdo alklimatiĝis al la aero de la malliberejo kaj ŝajnis ne plu pensi pri io ajn. Ia severa sereno, propra al lia karaktero, estis repreninta la superecon. Post proksimume sama daŭro de tempo, Klaŭdo estis akirinta apartan influon super ĉiuj siaj kunuloj. Kiel per ia neesprimita konvencio, kaj sen ke iu ajn sciu kial, eĉ ne li mem, ĉiuj tiuj homoj konsultis lin, aŭskultis lin, admiris lin kaj imitis lin, kio estas la lasta supreniranta grado de admiro. Ne estis malgranda glorio esti obeita de ĉiuj tiuj malobeemaj naturoj. Tiu imperio venis al li sen ke li pri ĝi estu pensinta. Tio venis de la rigardo, kiun li havis en la okuloj. La okulo de la homo estas fenestro, tra kiu oni vidas la pensojn, kiuj iras kaj venas en lia kapo. Metu homon, kiu enhavas ideojn inter homojn, kiuj ne enhavas ilin ; post difinita tempo kaj pro nerezistebla leĝo de altiro, ĉiuj mallumaj cerboj humile kaj kun adoro gravitos ĉirkaŭ la radianta cerbo. Estas homoj, kiuj estas fero, kaj homoj, kiuj estas magneto. Klaŭdo estis magneto. En malpli ol tri monatoj, do, Klaŭdo estis fariĝinta la animo, la leĝo kaj la ordo de la laborejo. Ĉiuj tiuj nadloj turniĝis sur lia ciferplato. Li devis kelkfoje mem dubi, ĉu li estis reĝo aŭ malliberulo. Estis ia mallibera papo kun siaj kardinaloj. Kaj, per natura reakcio, kies efiko plenumiĝas sur ĉiuj skaloj, amata de malliberuloj, li estis malamata de la provosoj. Estas ĉiam tiel. La populareco neniam iras sen la malfavoro. Amo de la sklavoj ĉiam estas duobligita de la malamo de la mastroj. Klaŭdo Gueux estis grandega manĝulo. Estis apartaĵo de lia konsisto. Li havis la stomakon farita tiel, ke la manĝaĵo de du ordinaraj viroj apenaŭ sufiĉis por lia tago. S-ro de Cotadilla havis unu el tiuj apetitoj, kaj ridis pri ĝi ; sed tio, kio estas ĝoja okazo por granda Hispana duko, kiu havas kvincent mil ŝafojn, estas ŝarĝo por laboristo, kaj malfeliĉo por malliberulo. Klaŭdo Gueux, libera en sia subtegmento, laboris la tutan tagon, gajnis sian kvar-funtan panon kaj manĝis ĝin. Klaŭdo Gueux, en malliberejo, laboris la tutan tagon kaj ricevis senŝanĝe por sia peno unu kaj duono funtoj da pano kaj kvar uncojn da viando. La porcio estas neelpetebla. Klaŭdo do kutime malsatis en la malliberejo de Clairvaux. Li malsatis, kaj estis ĉio. Li ne parolis pri tio. Tiel estis lia naturo. Unu tagon, Klaŭdo ĵus englutis sian magran porcion, kaj denove eklaboris sur sia teksilo, kredante trompi la malsaton per la laboro. La aliaj malliberuloj manĝis ĝoje. Juna, pala, blanka, malforta viro venis stari ĉe li. Li tenis en la mano sian porcion, kiun li ankoraŭ ne tuŝis, kaj tranĉilon. Li restis tie, starante apud Klaŭdo, mienante voli paroli kaj ne aŭdaci. Tiu viro, kaj lia pano, kaj lia viando ĝenis Klaŭdon. — Kion vi volas ? Li diris fine, abrupte. — Ke vi faru al mi servon, diris timeme la juna viro — Kion ? rediris Klaŭdo. — Ke vi helpu min manĝi tion. Mi havas tro multe da ĝi. Larmo rulis en la fiera okulo de Klaŭdo. Li prenis la tranĉilon, dividis la porcion de la juna viro en du egalajn partojn, prenis unu el ili kaj ekmanĝis. — Dankon, diris la juna viro. Se vi volas, ni tiel dividos ĉiutage. — Kiel vi nomiĝas? diris Klaŭdo Gueux. — Albino. — Kial vi estas ĉi tie ? rediris Klaŭdo. — Mi ŝtelis. — Ankaŭ mi, diris Klaŭdo. Efektive, ili tiel dividis ĉiutage. Klaŭdo Gueux estis tridek-ses-jara, kaj kelkfoje li ŝajnis kvindekjara, tiom severa estis lia kutima penso. Albino estis dudek-jara, oni donus al li dek sep jarojn, tiom da senkulpeco ankoraŭ estis en la rigardo de tiu ŝtelisto. Intima amikeco estiĝis inter tiuj du viroj. Amikeco de patro al filo pli ol de frato al frato. Albino estis ankoraŭ preskaŭ infano ; Klaŭdo estis jam preskaŭ maljunulo. Ili laboris en la sama laborejo, ili kuŝis sub la sama ŝlosoŝtono, ili promenis en la sama korto, ili mordis la saman panon. Ĉiu el la du amikoj estis la universo por la alia. Ŝajnas, ke ili estis feliĉaj. Ni jam parolis pri la laborejestro. Tiu viro, malamata de la malliberuloj, ofte estis devigita, por ke ili obeu lin, uzi Klaŭdon Gueux, kiu estis amata de ili. Ofte okazis, ke por antaŭhaltigi ribelon aŭ tumulton, la aŭtoritato sen titolo de Klaŭdo Gueux donis helpon al la oficiala aŭtoritato de la estro. Efektive, por reteni la malliberulojn, dek paroloj de Klaŭdo valoris dek ĝendarmojn. Klaŭdo plurfoje faris tiun servon al la estro. Tial la estro kore malamis lin. Li ĵaluzis ĉi tiun ŝteliston. Li havis en la profundo de sia koro sekretan, envian, nefleksiĝeman malamon kontraŭ Klaŭdo, malamon de suvereno de leĝo al suvereno de fakto, de tera povo al spirita povo. Tiuj malamoj estas la plej aĉaj. Klaŭdo multe amis Albinon, kaj ne pensis pri la estro. Unu tagon, unu matenon, kiam la kondamnitoj pasadis duope de la dormejo al la laborejo, giĉetisto vokis Albinon, kiu staris apud Klaŭdo kaj avertis lin, ke la estro alvokis lin. — Kio oni volas de vi ? diris Klaŭdo. — Mi ne scias, diris Albino. La giĉetisto forkondukis Albinon. La mateno pasis. Albino ne revenis al la laborejo. Kiam alvenis la horo de la manĝo, Klaŭdo pensis, ke li renkontos Albinon en la korto. Albino ne estis en la korto. Oni revenis al la laborejo, Albino ne reaperis en la laborejo. La tago fluis tiel. En la vespero, kiam oni forkondukis la malliberulojn en ilian dormejon, Klaŭdo serĉis Albinon per la okuloj, kaj ne vidis lin. Ŝajnas, ke li multe suferis en tiu momento, ĉar li alparolis giĉetiston, kion li neniam faris. — Ĉu Albino estas malsana ? li diris. — Ne, respondis la giĉetisto. — Do, de kie tio venas, ke li ne reaperis hodiaŭ? — Nu ! diris neglekteme la ŝlosportulo, tio estas, ke oni translokis lin al alia zono. La atestantoj, kiuj poste atestis pri tiuj faktoj, rimarkis, ke ĉe tiu respondo de la giĉetisto, la mano de Klaŭdo, kiu portis en ĝi flamantan kandelon, iomete tremis. Li rediris trankvile : — Kiu ordonis tion ? La giĉetisto respondis — M. D. La laborejestro nomiĝis M. D. La sekva tago pasis same kiel la antaŭa, sen Albino. Vespere, je la horo de la fino de la laboroj, la estro, M. D. venis fari sian kutiman rundon en la laborejo. Tuj kiam Klaŭdo vidis lin, li demetis sian ĉapon el dika lano, li butonumis sian grizan veston, mornan livreon de Clairvaux, ĉar en malliberejoj oni konsideras, ke respekte butonumita vesto faras bonan impreson al la superuloj, kaj li staris, kun sia ĉapo en la mano, ĉe la enirejo de sia benko, atendante la pason de la estro. La estro pasis. — Sinjoro! diris Klaŭdo La estro haltis kaj deturnis sin duone. — Sinjoro, rediris Klaŭdo, ĉu vere oni translokis Albinon de zono? — Jes, respondis la estro. — Sinjoro, daŭrigis Klaŭdo, mi bezonas Albinon por vivi. Li aldonis: — Vi scias, ke mi ne havas sufiĉe por manĝi kun la hejma porcio, kaj Albino dividis sian panon kun mi. — Estis lia afero, diris la estro. — Sinjoro, ĉu ne ekzistas maniero remeti Albinon en la saman zonon kiel mi ? — Neeble. Estas prenita decido. — De kiu ? — De mi. — Sinjoro D., rediris Klaŭdo, temas pri vivo aŭ morto por mi, kaj tio dependas de vi. — Mi neniam revenas pri miaj decidoj. — Sinjoro, ĉu mi faris ion al vi? Kion mi faris al vi? — Nenio. — En tiu kazo, diris Klaŭdo, kial vi apartigas min de Albino? — Ĉar, diris la estro. Tiu klarigo donita, la estro pasis plu. Klaŭdo mallevis la kapon kaj ne replikis. Povra leono en kaĝo, al kiu oni prenis lian hundon! Ni devas diri, ke la ĉagreno pro tiu apartigo neniel ŝanĝis la kvazaŭ malsanan manĝavidon de tiu malliberulo. Cetere, ĉe li nenio ŝajnis rimarkeble ŝanĝiĝi. Li ne parolis pri Albino al neniu el siaj kunuloj. Li promenis sola en la korto dum la horoj de ripozo, kaj li malsatis. Nenio plu. Tamen, tiuj, kiuj bone konis lin, rimarkis ion sinistran kaj malhelan, kio densiĝis sur lia vizaĝo tagon post tago. Cetere, li estis pli pacema ol iam. Pluraj volis dividi sian porcion kun li, sed li rifuzis ridetante. Ĉiuvespere, ekde la klarigo, kiun donis al li la estro, li faris ian frenezaĵon, kiu mirigis ĉe viro tiel serioza. Kiam la estro, reveninte je la kutima horo de sia rundo, pasis antaŭ la teksilo de Klaŭdo, Klaŭdo levis la okulojn kaj fiksrigardis lin, poste li alparolis lin per tono plena je angoro kaj kolero, kiu estis samtempe preĝa kaj minaca, nur per tiuj du vortoj : ''Kaj Albino?'' La estro afektis ne aŭdi aŭ foriris ŝultrumante. Tiu viro malpravis ŝultrumanti, ĉar estis evidente por ĉiuj spektantoj de tiuj strangaj scenoj, ke Klaŭdo Gueux estis interne decidinta ion. La tuta malliberejo atendis kun anksio, kia estas la rezulto de tiu lukto inter tenaceco kaj decido. Estis konstatite, ke unu fojon interalie Klaŭdo diris al la estro : — Aŭskultu, sinjoro, redonu al mi mian kunulon. Vi faros bone, mi certigas al vi. Rimarku, ke mi diras tion al vi. Alia fojo, unu dimanĉon, kiam li estis en la korto, sidanta sur ŝtono, kun la kubutoj sur la genuoj kaj la frunto en la manoj, senmove dum horoj en la sama sinteno, la kondamnito Faillette alproksimiĝis al li, kaj kriis al li ridante : — Al diablo, kion do vi faras tie, Klaŭdo? Klaŭdo malrapide levis sian severan kapon, kaj diris: — ''Mi juĝas iun.'' Fine, unu vesperon, la 25-an de oktobro 1831, kiam la estro faris sian rundon, Klaŭdo frakasis sub sia piedo, kun vitra bruo, vitron de brakhorloĝo, kiun li trovis matene en koridoro. La estro demandis, de kie venis tiu bruo. — Nenio, diris Klaŭdo, estas mi. Sinjoro la estro, redonu al mi Albinon, redonu al mi mian kunulon. — Neeble, diris la mastro. — Tamen necesas, diris Klaŭdo per mallaŭta kaj firma voĉo ; kaj, rigardante la estron rekte en la vizaĝon, li aldonis : — Pripensu. Hodiaŭ ni estas la 25-a de oktobro. Mi donas al vi ĝis la 4-a de novembro. Giĉetisto rimarkigis al M. D., ke Klaŭdo minacis lin kaj ke tio estis kazo por karcero. — Ne, ne karcero, diris la estro kun malŝatema rideto, necesas esti bonkora kun tiaj homoj! La sekvan tagon, la kondamnito Pernot alparolis Klaŭdon, kiu promenis sola kaj pensema, lasante la aliajn malliberulojn petoli en malgranda sunluma kvadrato ĉe la alia fino de la korto. — He! Klaŭdo, pri kio vi pensas? Vi ŝajnas malfeliĉa. — ''Mi timas'', diris Klaŭdo, ''ke baldaŭ okazos ia malfeliĉo al tiu bona M. D.'' Estas naŭ plenaj tagoj de la 25-a de oktobro ĝis la 4-a de novembro. Klaŭdo ne lasis pasi eĉ unu sen serioze averti la estron pri la stato pli kaj pli dolora en kiun la malapero de Albinon metis lin. La estro, laca, punis lin unufoje dudek kvar horoj da karcero, ĉar lia preĝo tro similis al ordono. Jen ĉio, kion Klaŭdo ricevis. La 4-a de novembro alvenis. Tiun ĉi tagon, Klaŭdo vekiĝis kun serena vizaĝo, kiun oni ankoraŭ ne vidis ĉe li ekde la tago, kiam la decido de M. D. apartigis lin de sia amiko. Leviĝante, li priserĉis en speco de kesto el blanka ligno, kiu estis ĉe la piedo de lia lito kaj kiu enhavis liajn kelkajn ĉifonvestojn. Li eltiris el ĝi tondilon de kudristino. Tio estis, kun nekompleta volumo de l'Émile, la sola afero kiu restis al li de lia edzino, kiun li amis, de la patrino de lia infano, de lia iama feliĉa eta hejmo. Du moveblaĵoj tute senutilaj por Klaŭdo : la tondilo povis servi nur al virino, la libro nur al instruitulo. Klaŭdo sciis nek kudri nek legi. </div> </div> 67h1brzckzqc2oztrw48t0dph7bcioj 126543 126542 2026-09-08T20:41:32Z SkoRo 5510 126543 wikitext text/x-wiki '''Claude Gueux''' ''Victor Hugo'' ''Tradukis SkoRo'' <div style="text-align: center; font-size: 160%;"> CLAUDE GUEUX </div> <div style="width: 30%; margin: 15px auto;"> <hr> </div> <div style="margin-left: 20%; margin-right: 20%; text-align: justify; font-size: 90%; "> <div style="text-indent: 1.5em;"> Antaŭ sep aŭ ok jaroj, viro nomata Klaŭdo Gueux<ref>Claude Gueux estis reala persono. Tial « Gueux » estas familia nomo kaj ne estas tradukenda. Ĝi estas prononcata /gø/ laŭ la franca prononco. Ĝia koincido kun la franca komuna nomo « gueux » (« mizerulo », « vagabondo ») estas hazarda.</ref>, malriĉa laboristo, loĝis en Parizo. Li kun si havis virinon, kiu estis lia amantino, kaj la infanon de tiu virino. Mi diras la aferojn tiel, kiel ili estas, lasante al la leganto kolekti la moralajn konsiderojn laŭgrade, kiam la faktoj semas ilin sur lia vojo. La laboristo estis kapabla, lerta, inteligenta, tre malbone traktita de la edukado, tre bone traktita de la naturo, ne scipovante legi kaj scipovante pensi. Unu vintron mankis laboro. Nek fajro, nek pano en la mansardo. La viro, la virino kaj la infano malsatis kaj malvarmis. La viro ŝtelis. Mi ne scias, kion li ŝtelis; mi ne scias, kie li ŝtelis. Kion mi scias, estas, ke tiu ŝtelo alportis al la virino kaj al la infano tri tagojn da pano kaj fajro, kaj al la viro kvin jarojn da malliberejo. Por pasigi sian punon, la viro estis sendita al la centra malliberejo de Clairvaux. Clairvaux, abatejo, el kiu oni faris Bastilon; ĉelo, el kiu oni faris kabanon; altaro, el kiu oni faris pilorion. Kiam ni parolas pri progreso, jen kiel iuj homoj ĝin komprenas kaj efektivigas. Jen la afero, kiun ili metas sub nian vorton. Ni daŭrigu. Alveninte tien, oni metis lin en karceron dum la nokto kaj en laborejon dum la tago. Ne la laborejon mi kondamnas. Klaŭdo Gueux, antaŭe honesta laboristo, de nun ŝtelisto, estis digna kaj serioza figuro. Li havis altan, jam sulkitan frunton, kvankam li ankoraŭ estis juna, kelkajn grizajn harojn perditajn inter nigraj tufoj, mildan kaj fortan okulon fortege profunditan sub bone formita brova arko, malfermajn naztruojn, elstaran mentonon, disdegnan lipon. Estis bela kapo. Ni vidos, kion la socio faris el ĝi. Li havis maloftan parolon, maloftan geston, ion ordoneman en sia tuta persono, al kio oni obeis, pensan mienon, pli seriozan ol suferantan. Kaj tamen li multe suferis. En la prizono, kie Klaŭdo Gueux estis enfermita, estis laborejestro, speco de funkciulo propra al malliberejoj, kiu havas samtempe ion de giĉetisto kaj komercisto, kiu faras samtempe mendon al la laboristo kaj minacon al la malliberulo, kiu metas la ilon en la manoj kaj la katenojn sur la piedoj. Tiu ĉi estis sin mem subspeco de la speco, vortŝpara viro, tirana, sekvante siajn ideojn, ĉiam tenante sian estrecon per mallonga kondukilo ; cetere, okaze, bona kunulo, bona princo, joviala, mokanta kun gracio ; malmola pli ol firma ; kun neniu rezonante, eĉ ne kun si mem ; bona patro, bona edzo, sendube, kio estas devo, ne virto ; en unu vorto, ne malica, aĉa. Estis unu el tiuj homoj, kiuj havas nenion vibrantan nek elastan, kiuj konsistas el inertaj molekuloj, kiuj ne resonas je la ŝoko de iu ajn ideo, je la kontakto de iu ajn sento, kiuj havas glaciajn kolerojn, mornajn malamojn, incitiĝojn sen emocioj, kiuj flamiĝas sen varmiĝi, kies varmkapablo estas nula, kaj kiujn oni ofte dirus faritaj el ligno ; ili flamas ĉe unu fino kaj estas malvarmaj ĉe la alia. La ĉefa linio, la diagonala linio de la karaktero de tiu ĉi viro, estis la tenaceco. Li estis fiera esti tenaca, kaj komparis sin al Napoleono. Tio estas nur optika iluzio. Estas multaj homoj, kiuj estas trompitaj de tio kaj kiuj, je certa distanco, prenas tenacecon por volo, kaj kandelon por stelo. Do, kiam tiu ĉi viro estis unufoje laŭiginta tion, kion li nomis ''sian volon'', al io sensenca, li iris kun fiera kapo kaj tra ĉiu densejo ĝis la fino de la sensencaĵo. Obstineco sen inteligento estas malsaĝeco veldita al la fino de la stulteco kaj servanta al ĝi kiel plilongigo. Tio iras malproksimen. Ĝenerale, kiam privata aŭ publika katastrofo falis sur nin, se ni, laŭ la ruboj kuŝantaj sur la tero, analizas, kiel ĝi estis konceptita, ni preskaŭ ĉiam trovas, ke ĝi estis blinde konstruita de mediokra kaj obstina homo, kiu fidis al si mem kaj sin mem admiris. Tra la mondo estas multaj el tiuj etaj obstinaj fataloj, kiuj kredas sin providencoj. Jen do kio estis la laborejestro de la centra malliberejo de Clairvaux. Jen el kio estis farita la fajrilo, per kiu la socio frapis ĉiutage sur la malliberulojn por eltiri el ili fajrerojn. La fajrero, kiun tiaj fajriloj elŝiras el tiaj ŝtonetoj, ofte flamigas incendiojn. Ni jam diris, ke post sia alveno al Clairvaux, Klaŭdo Gueux estis numerita en laborejo kaj nitita al tasko. La laborejestro konatiĝis kun li, trovis lin bona laboristo kaj traktis lin bone. Eĉ ŝajnas ke unu tagon, estante bonhumora kaj vidante Klaŭdon Gueux tre malĝoja, ĉar tiu viro ĉiam pensis pri tiu, kiun li nomis ''sian virinon'', li rakontis al li, pro jovialeco kaj por pasigi la tempon, kaj ankaŭ por konsoli lin, ke tiu malfeliĉulino fariĝis publikulino. Klaŭdo demandis malvarme, kio fariĝis el la infano. Oni ne sciis. Post kelkaj monatoj, Klaŭdo alklimatiĝis al la aero de la malliberejo kaj ŝajnis ne plu pensi pri io ajn. Ia severa sereno, propra al lia karaktero, estis repreninta la superecon. Post proksimume sama daŭro de tempo, Klaŭdo estis akirinta apartan influon super ĉiuj siaj kunuloj. Kiel per ia neesprimita konvencio, kaj sen ke iu ajn sciu kial, eĉ ne li mem, ĉiuj tiuj homoj konsultis lin, aŭskultis lin, admiris lin kaj imitis lin, kio estas la lasta supreniranta grado de admiro. Ne estis malgranda glorio esti obeita de ĉiuj tiuj malobeemaj naturoj. Tiu imperio venis al li sen ke li pri ĝi estu pensinta. Tio venis de la rigardo, kiun li havis en la okuloj. La okulo de la homo estas fenestro, tra kiu oni vidas la pensojn, kiuj iras kaj venas en lia kapo. Metu homon, kiu enhavas ideojn inter homojn, kiuj ne enhavas ilin ; post difinita tempo kaj pro nerezistebla leĝo de altiro, ĉiuj mallumaj cerboj humile kaj kun adoro gravitos ĉirkaŭ la radianta cerbo. Estas homoj, kiuj estas fero, kaj homoj, kiuj estas magneto. Klaŭdo estis magneto. En malpli ol tri monatoj, do, Klaŭdo estis fariĝinta la animo, la leĝo kaj la ordo de la laborejo. Ĉiuj tiuj nadloj turniĝis sur lia ciferplato. Li devis kelkfoje mem dubi, ĉu li estis reĝo aŭ malliberulo. Estis ia mallibera papo kun siaj kardinaloj. Kaj, per natura reakcio, kies efiko plenumiĝas sur ĉiuj skaloj, amata de malliberuloj, li estis malamata de la provosoj. Estas ĉiam tiel. La populareco neniam iras sen la malfavoro. Amo de la sklavoj ĉiam estas duobligita de la malamo de la mastroj. Klaŭdo Gueux estis grandega manĝulo. Estis apartaĵo de lia konsisto. Li havis la stomakon farita tiel, ke la manĝaĵo de du ordinaraj viroj apenaŭ sufiĉis por lia tago. S-ro de Cotadilla havis unu el tiuj apetitoj, kaj ridis pri ĝi ; sed tio, kio estas ĝoja okazo por granda Hispana duko, kiu havas kvincent mil ŝafojn, estas ŝarĝo por laboristo, kaj malfeliĉo por malliberulo. Klaŭdo Gueux, libera en sia subtegmento, laboris la tutan tagon, gajnis sian kvar-funtan panon kaj manĝis ĝin. Klaŭdo Gueux, en malliberejo, laboris la tutan tagon kaj ricevis senŝanĝe por sia peno unu kaj duono funtoj da pano kaj kvar uncojn da viando. La porcio estas neelpetebla. Klaŭdo do kutime malsatis en la malliberejo de Clairvaux. Li malsatis, kaj estis ĉio. Li ne parolis pri tio. Tiel estis lia naturo. Unu tagon, Klaŭdo ĵus englutis sian magran porcion, kaj denove eklaboris sur sia teksilo, kredante trompi la malsaton per la laboro. La aliaj malliberuloj manĝis ĝoje. Juna, pala, blanka, malforta viro venis stari ĉe li. Li tenis en la mano sian porcion, kiun li ankoraŭ ne tuŝis, kaj tranĉilon. Li restis tie, starante apud Klaŭdo, mienante voli paroli kaj ne aŭdaci. Tiu viro, kaj lia pano, kaj lia viando ĝenis Klaŭdon. — Kion vi volas ? Li diris fine, abrupte. — Ke vi faru al mi servon, diris timeme la juna viro — Kion ? rediris Klaŭdo. — Ke vi helpu min manĝi tion. Mi havas tro multe da ĝi. Larmo rulis en la fiera okulo de Klaŭdo. Li prenis la tranĉilon, dividis la porcion de la juna viro en du egalajn partojn, prenis unu el ili kaj ekmanĝis. — Dankon, diris la juna viro. Se vi volas, ni tiel dividos ĉiutage. — Kiel vi nomiĝas? diris Klaŭdo Gueux. — Albino. — Kial vi estas ĉi tie ? rediris Klaŭdo. — Mi ŝtelis. — Ankaŭ mi, diris Klaŭdo. Efektive, ili tiel dividis ĉiutage. Klaŭdo Gueux estis tridek-ses-jara, kaj kelkfoje li ŝajnis kvindekjara, tiom severa estis lia kutima penso. Albino estis dudek-jara, oni donus al li dek sep jarojn, tiom da senkulpeco ankoraŭ estis en la rigardo de tiu ŝtelisto. Intima amikeco estiĝis inter tiuj du viroj. Amikeco de patro al filo pli ol de frato al frato. Albino estis ankoraŭ preskaŭ infano ; Klaŭdo estis jam preskaŭ maljunulo. Ili laboris en la sama laborejo, ili kuŝis sub la sama ŝlosoŝtono, ili promenis en la sama korto, ili mordis la saman panon. Ĉiu el la du amikoj estis la universo por la alia. Ŝajnas, ke ili estis feliĉaj. Ni jam parolis pri la laborejestro. Tiu viro, malamata de la malliberuloj, ofte estis devigita, por ke ili obeu lin, uzi Klaŭdon Gueux, kiu estis amata de ili. Ofte okazis, ke por antaŭhaltigi ribelon aŭ tumulton, la aŭtoritato sen titolo de Klaŭdo Gueux donis helpon al la oficiala aŭtoritato de la estro. Efektive, por reteni la malliberulojn, dek paroloj de Klaŭdo valoris dek ĝendarmojn. Klaŭdo plurfoje faris tiun servon al la estro. Tial la estro kore malamis lin. Li ĵaluzis ĉi tiun ŝteliston. Li havis en la profundo de sia koro sekretan, envian, nefleksiĝeman malamon kontraŭ Klaŭdo, malamon de suvereno de leĝo al suvereno de fakto, de tera povo al spirita povo. Tiuj malamoj estas la plej aĉaj. Klaŭdo multe amis Albinon, kaj ne pensis pri la estro. Unu tagon, unu matenon, kiam la kondamnitoj pasadis duope de la dormejo al la laborejo, giĉetisto vokis Albinon, kiu staris apud Klaŭdo kaj avertis lin, ke la estro alvokis lin. — Kio oni volas de vi ? diris Klaŭdo. — Mi ne scias, diris Albino. La giĉetisto forkondukis Albinon. La mateno pasis. Albino ne revenis al la laborejo. Kiam alvenis la horo de la manĝo, Klaŭdo pensis, ke li renkontos Albinon en la korto. Albino ne estis en la korto. Oni revenis al la laborejo, Albino ne reaperis en la laborejo. La tago fluis tiel. En la vespero, kiam oni forkondukis la malliberulojn en ilian dormejon, Klaŭdo serĉis Albinon per la okuloj, kaj ne vidis lin. Ŝajnas, ke li multe suferis en tiu momento, ĉar li alparolis giĉetiston, kion li neniam faris. — Ĉu Albino estas malsana ? li diris. — Ne, respondis la giĉetisto. — Do, de kie tio venas, ke li ne reaperis hodiaŭ? — Nu ! diris neglekteme la ŝlosilportulo, tio estas, ke oni translokis lin al alia zono. La atestantoj, kiuj poste atestis pri tiuj faktoj, rimarkis, ke ĉe tiu respondo de la giĉetisto, la mano de Klaŭdo, kiu portis en ĝi flamantan kandelon, iomete tremis. Li rediris trankvile : — Kiu ordonis tion ? La giĉetisto respondis — M. D. La laborejestro nomiĝis M. D. La sekva tago pasis same kiel la antaŭa, sen Albino. Vespere, je la horo de la fino de la laboroj, la estro, M. D. venis fari sian kutiman rundon en la laborejo. Tuj kiam Klaŭdo vidis lin, li demetis sian ĉapon el dika lano, li butonumis sian grizan veston, mornan livreon de Clairvaux, ĉar en malliberejoj oni konsideras, ke respekte butonumita vesto faras bonan impreson al la superuloj, kaj li staris, kun sia ĉapo en la mano, ĉe la enirejo de sia benko, atendante la pason de la estro. La estro pasis. — Sinjoro! diris Klaŭdo La estro haltis kaj deturnis sin duone. — Sinjoro, rediris Klaŭdo, ĉu vere oni translokis Albinon de zono? — Jes, respondis la estro. — Sinjoro, daŭrigis Klaŭdo, mi bezonas Albinon por vivi. Li aldonis: — Vi scias, ke mi ne havas sufiĉe por manĝi kun la hejma porcio, kaj Albino dividis sian panon kun mi. — Estis lia afero, diris la estro. — Sinjoro, ĉu ne ekzistas maniero remeti Albinon en la saman zonon kiel mi ? — Neeble. Estas prenita decido. — De kiu ? — De mi. — Sinjoro D., rediris Klaŭdo, temas pri vivo aŭ morto por mi, kaj tio dependas de vi. — Mi neniam revenas pri miaj decidoj. — Sinjoro, ĉu mi faris ion al vi? Kion mi faris al vi? — Nenio. — En tiu kazo, diris Klaŭdo, kial vi apartigas min de Albino? — Ĉar, diris la estro. Tiu klarigo donita, la estro pasis plu. Klaŭdo mallevis la kapon kaj ne replikis. Povra leono en kaĝo, al kiu oni prenis lian hundon! Ni devas diri, ke la ĉagreno pro tiu apartigo neniel ŝanĝis la kvazaŭ malsanan manĝavidon de tiu malliberulo. Cetere, ĉe li nenio ŝajnis rimarkeble ŝanĝiĝi. Li ne parolis pri Albino al neniu el siaj kunuloj. Li promenis sola en la korto dum la horoj de ripozo, kaj li malsatis. Nenio plu. Tamen, tiuj, kiuj bone konis lin, rimarkis ion sinistran kaj malhelan, kio densiĝis sur lia vizaĝo tagon post tago. Cetere, li estis pli pacema ol iam. Pluraj volis dividi sian porcion kun li, sed li rifuzis ridetante. Ĉiuvespere, ekde la klarigo, kiun donis al li la estro, li faris ian frenezaĵon, kiu mirigis ĉe viro tiel serioza. Kiam la estro, reveninte je la kutima horo de sia rundo, pasis antaŭ la teksilo de Klaŭdo, Klaŭdo levis la okulojn kaj fiksrigardis lin, poste li alparolis lin per tono plena je angoro kaj kolero, kiu estis samtempe preĝa kaj minaca, nur per tiuj du vortoj : ''Kaj Albino?'' La estro afektis ne aŭdi aŭ foriris ŝultrumante. Tiu viro malpravis ŝultrumanti, ĉar estis evidente por ĉiuj spektantoj de tiuj strangaj scenoj, ke Klaŭdo Gueux estis interne decidinta ion. La tuta malliberejo atendis kun anksio, kia estas la rezulto de tiu lukto inter tenaceco kaj decido. Estis konstatite, ke unu fojon interalie Klaŭdo diris al la estro : — Aŭskultu, sinjoro, redonu al mi mian kunulon. Vi faros bone, mi certigas al vi. Rimarku, ke mi diras tion al vi. Alia fojo, unu dimanĉon, kiam li estis en la korto, sidanta sur ŝtono, kun la kubutoj sur la genuoj kaj la frunto en la manoj, senmove dum horoj en la sama sinteno, la kondamnito Faillette alproksimiĝis al li, kaj kriis al li ridante : — Al diablo, kion do vi faras tie, Klaŭdo? Klaŭdo malrapide levis sian severan kapon, kaj diris: — ''Mi juĝas iun.'' Fine, unu vesperon, la 25-an de oktobro 1831, kiam la estro faris sian rundon, Klaŭdo frakasis sub sia piedo, kun vitra bruo, vitron de brakhorloĝo, kiun li trovis matene en koridoro. La estro demandis, de kie venis tiu bruo. — Nenio, diris Klaŭdo, estas mi. Sinjoro la estro, redonu al mi Albinon, redonu al mi mian kunulon. — Neeble, diris la mastro. — Tamen necesas, diris Klaŭdo per mallaŭta kaj firma voĉo ; kaj, rigardante la estron rekte en la vizaĝon, li aldonis : — Pripensu. Hodiaŭ ni estas la 25-a de oktobro. Mi donas al vi ĝis la 4-a de novembro. Giĉetisto rimarkigis al M. D., ke Klaŭdo minacis lin kaj ke tio estis kazo por karcero. — Ne, ne karcero, diris la estro kun malŝatema rideto, necesas esti bonkora kun tiaj homoj! La sekvan tagon, la kondamnito Pernot alparolis Klaŭdon, kiu promenis sola kaj pensema, lasante la aliajn malliberulojn petoli en malgranda sunluma kvadrato ĉe la alia fino de la korto. — He! Klaŭdo, pri kio vi pensas? Vi ŝajnas malfeliĉa. — ''Mi timas'', diris Klaŭdo, ''ke baldaŭ okazos ia malfeliĉo al tiu bona M. D.'' Estas naŭ plenaj tagoj de la 25-a de oktobro ĝis la 4-a de novembro. Klaŭdo ne lasis pasi eĉ unu sen serioze averti la estron pri la stato pli kaj pli dolora en kiun la malapero de Albinon metis lin. La estro, laca, punis lin unufoje dudek kvar horoj da karcero, ĉar lia preĝo tro similis al ordono. Jen ĉio, kion Klaŭdo ricevis. La 4-a de novembro alvenis. Tiun ĉi tagon, Klaŭdo vekiĝis kun serena vizaĝo, kiun oni ankoraŭ ne vidis ĉe li ekde la tago, kiam la decido de M. D. apartigis lin de sia amiko. Leviĝante, li priserĉis en speco de kesto el blanka ligno, kiu estis ĉe la piedo de lia lito kaj kiu enhavis liajn kelkajn ĉifonvestojn. Li eltiris el ĝi tondilon de kudristino. Tio estis, kun nekompleta volumo de l'Émile, la sola afero kiu restis al li de lia edzino, kiun li amis, de la patrino de lia infano, de lia iama feliĉa eta hejmo. Du moveblaĵoj tute senutilaj por Klaŭdo : la tondilo povis servi nur al virino, la libro nur al instruitulo. Klaŭdo sciis nek kudri nek legi. </div> </div> b2nww8pk6nbmc2iiieqo75ctmozfsg2 Paĝo:Sennaciulo - 22 Januaro 1925.pdf/3 104 45044 126541 2026-09-08T14:45:52Z Poslovitch 3651 /* Ne provlegita */ 126541 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Poslovitch" /></noinclude>nome ili elektos, kiel sian ilon — U-Pej-Fu’on, kiu ja ne foriros tute for de la scenejo aŭ iun el novaj homoj. Tiel aŭ aliel — la lukto estos daŭranta… super la faligita korpo de ĉina popolo. {{dekstre|El la rusa trad. S. ŜABARIN.}} --- {{centre|Travivaĵoj en Budapest}} Reveninte de Budapesto al mi estas nun eble skribi pri la vivado tiea. De tie mi ne kuraĝis, ĉar mi ne volis est enkarcerigita en hungara kaptitejo kiel okazis al filo de iu germana direktoro, sciiginte siajn gepatrojn, kiel plaĉas al li la restado en la hungara ĉefurbo. Ĉiuj leteroj, kartoj, presaĵoj, entute ĉiaj poŝtaĵoj estas cenzurataj, kaj oni ankaŭ trovis la koncernan leteron de la direktorfilo. Tuj la polico venis al lia laborejo kaj enkarcerigis lin. Poste, oni rakontis, ke li estis vundbatita de la policanoj. Multon li devis suferi, multon lia patro devis pagi, antaŭ ol li estis liberigita kaj ĉio nur okazis, ĉar li skribis la veron ; li estis akuzita pro land- kaj policofendo kaj similaj „krimoj“. Mi veturis Hungarion tra Bavario kaj Aŭstrio kaj jam je la limkontrolejo mi rimarkis ke blovas tute alia vento, t. e. oni kontrolis la pasportojn, pakaĵojn kaj eĉ la homojn pli akurate ol ĉe la limo Germanio-Aŭstrio. Dum la veturado malantaŭ la hungara limo mi kelkfoje provis sendi telegramon al mia korespondanto, kies adreson mi trovis en la SAT-jarlibro, kiun mi estis petinta, informi min pri la vivkondiĉoj kaj la aliaj necesaj sciindaĵoj. Ĉiufoje mi malsukcesis, ĉar mi ne scipovis skribi ĝin hungare, spite oni komprenis min, donante al mi germanlingvan respondon. Sola mi estis tial je la stacidomo en Budapesto, kaj post kelkaj penadoj mi trovis hotelon, kie mi povis ripozi de mia 35 hora vojaĝo. Matene je la 9a mi vekiĝis, petis la kelneron telefoni al la firmo kiu dungis min kaj ricevis la proponon uzi fiakron. La pakaĵportisto ekspedis mian pakaĵon en ĝin, mi sekvis kaj havis belan veturadon interesan tra la plej distingaj kvartaloj de Budapesto. Sed mi ne povis vidi multon ; mia tuta atento estis kaptita de la veturigisto. Po ĉiuj 2—300 metrojn la rimeno de la vipo klaĉis senkompateme sur la dorson de la ĉevalo, kiu sufiĉe rapide formovis la fiakron. La turmentado konstanta malpaciencigis min tiom, ke mi meditis, ĉu mi devus diri al la veturigisto, ke li haltu kaj mi uzu alian, ĉu mi komprenigu lin, ke mi ne estas kutiminta vidi tian senĉesan turmentadon senefikan, ke tia agado ne estas inda je homo, kiu sin nomas „civilizita“. Tre kontenta mi tial estis, kiam ni haltis antaŭ la fabriko, kaj mi povis forlasi la veturilon. Post la anonco tie kaj ĉe polico mi havis sufiĉan tempon por vizita kamaradon fidindan, kies adreson mi ricevis per nia bone kaj akurate funkcianta administrejo. Sed mi lin ne renkontis. Lia frato helpeme akompanis min por serĉi loĝejon. Ni atingis post nelonge alian straton, je kies kruciĝo troviĝis ligna stratvendejeto, kiu estis plene gluita per manskribitaj anoncetoj plej diversaj. Tuj ni notis kelkajn adresojn; ni iris eble kvin minutojn, la kamarado ekstaris antaŭ dometo kies tegmento estis tiom riparenda, ke mi tute ne volis kredi, ke homoj loĝus en ĝi. Ni eniris la korton, la antaŭlasta pordo estis la de ni serĉita. Dufoje ni frapis ĝin, antaŭ ol oni malfermis; hungare diris mia akompananto nian deziron, kaj la vidvino petis enveni. Malbonodoro preskaŭ sufokis nin, pro malhelo ni vidis nenion (ni venis el hela sunbrilado). La vidvino faris grandan paroladon, kaj miaj okuloj iom post iom alkutimiĝis al la malhelo, ekkonis mallarĝan ejon, kies spaco estis plenigita per du malpuregaj litoj, malgranda forno kaj kesto, laŭŝajne anstataŭante la tablon. Kiam ni elestis, la k.do resumis la paroladon jene: la vidvino ne plu kapabla labori iel ajn pro maljuneco, trovas siajn vivbezonaĵojn per la luigado de la duo lito, en kiu ofte dormis kune dum monatoj, eĉ kvaronjaroj du personoj. Kostoj posemajne 50 miloj da kronoj hungaraj.<noinclude><references/></noinclude> ioqhx27cn0tfq76qdmb2ob4j8181hqr 126544 126541 2026-09-08T21:21:00Z Poslovitch 3651 /* Provlegita */ 126544 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude>nome ili elektos, kiel sian ilon — U-Pej-Fu’on, kiu ja ne foriros tute for de la scenejo aŭ iun el novaj homoj. Tiel aŭ aliel — la lukto estos daŭranta… super la faligita korpo de ĉina popolo. {{dekstre|El la rusa trad. S. ŜABARIN.}} --- {{centre|Travivaĵoj en Budapest}} Reveninte de Budapesto al mi estas nun eble skribi pri la vivado tiea. De tie mi ne kuraĝis, ĉar mi ne volis est enkarcerigita en hungara kaptitejo kiel okazis al filo de iu germana direktoro, sciiginte siajn gepatrojn, kiel plaĉas al li la restado en la hungara ĉefurbo. Ĉiuj leteroj, kartoj, presaĵoj, entute ĉiaj poŝtaĵoj estas cenzurataj, kaj oni ankaŭ trovis la koncernan leteron de la direktorfilo. Tuj la polico venis al lia laborejo kaj enkarcerigis lin. Poste, oni rakontis, ke li estis vundbatita de la policanoj. Multon li devis suferi, multon lia patro devis pagi, antaŭ ol li estis liberigita kaj ĉio nur okazis, ĉar li skribis la veron ; li estis akuzita pro land- kaj policofendo kaj similaj „krimoj“. Mi veturis Hungarion tra Bavario kaj Aŭstrio kaj jam je la limkontrolejo mi rimarkis ke blovas tute alia vento, t. e. oni kontrolis la pasportojn, pakaĵojn kaj eĉ la homojn pli akurate ol ĉe la limo Germanio-Aŭstrio. Dum la veturado malantaŭ la hungara limo mi kelkfoje provis sendi telegramon al mia korespondanto, kies adreson mi trovis en la SAT-jarlibro, kiun mi estis petinta, informi min pri la vivkondiĉoj kaj la aliaj necesaj sciindaĵoj. Ĉiufoje mi malsukcesis, ĉar mi ne scipovis skribi ĝin hungare, spite oni komprenis min, donante al mi germanlingvan respondon. Sola mi estis tial je la stacidomo en Budapesto, kaj post kelkaj penadoj mi trovis hotelon, kie mi povis ripozi de mia 35 hora vojaĝo. Matene je la 9a mi vekiĝis, petis la kelneron telefoni al la firmo kiu dungis min kaj ricevis la proponon uzi fiakron. La pakaĵportisto ekspedis mian pakaĵon en ĝin, mi sekvis kaj havis belan veturadon interesan tra la plej distingaj kvartaloj de Budapesto. Sed mi ne povis vidi multon ; mia tuta atento estis kaptita de la veturigisto. Po ĉiuj 2—300 metrojn la rimeno de la vipo klaĉis senkompateme sur la dorson de la ĉevalo, kiu sufiĉe rapide formovis la fiakron. La turmentado konstanta malpaciencigis min tiom, ke mi meditis, ĉu mi devus diri al la veturigisto, ke li haltu kaj mi uzu alian, ĉu mi komprenigu lin, ke mi ne estas kutiminta vidi tian senĉesan turmentadon senefikan, ke tia agado ne estas inda je homo, kiu sin nomas „civilizita“. Tre kontenta mi tial estis, kiam ni haltis antaŭ la fabriko, kaj mi povis forlasi la veturilon. Post la anonco tie kaj ĉe polico mi havis sufiĉan tempon por vizita kamaradon fidindan, kies adreson mi ricevis per nia bone kaj akurate funkcianta administrejo. Sed mi lin ne renkontis. Lia frato helpeme akompanis min por serĉi loĝejon. Ni atingis post nelonge alian straton, je kies kruciĝo troviĝis ligna stratvendejeto, kiu estis plene gluita per manskribitaj anoncetoj plej diversaj. Tuj ni notis kelkajn adresojn; ni iris eble kvin minutojn, la kamarado ekstaris antaŭ dometo kies tegmento estis tiom riparenda, ke mi tute ne volis kredi, ke homoj loĝus en ĝi. Ni eniris la korton, la antaŭlasta pordo estis la de ni serĉita. Dufoje ni frapis ĝin, antaŭ ol oni malfermis; hungare diris mia akompananto nian deziron, kaj la vidvino petis enveni. Malbonodoro preskaŭ sufokis nin, pro malhelo ni vidis nenion (ni venis el hela sunbrilado). La vidvino faris grandan paroladon, kaj miaj okuloj iom post iom alkutimiĝis al la malhelo, ekkonis mallarĝan ejon, kies spaco estis plenigita per du malpuregaj litoj, malgranda forno kaj kesto, laŭŝajne anstataŭante la tablon. Kiam ni elestis, la k.do resumis la paroladon jene: la vidvino ne plu kapabla labori iel ajn pro maljuneco, trovas siajn vivbezonaĵojn per la luigado de la duo lito, en kiu ofte dormis kune dum monatoj, eĉ kvaronjaroj du personoj. Kostoj posemajne 50 miloj da kronoj hungaraj. Alia bildo: Kelo malseka, 6 malgrandaj infanoj preskaŭ nur kovritaj per ĉifonoj, la plej maljuna knabo purigas la plej junan kiu sidas en ĉifonita ĉemizeto sur la cementa planko. La patrino estis en laborejo; kie estis la patro, ni ne povis sciiĝi, la infanoj mem ne sciis, kaj la solan liton oni intencis doni al fremdulo, por ke ĉiuj infanoj almenaŭ ricevu la necesan panon. La tria estis en proksimo de fabriko ; sur la antaŭa domo estis kvin- aŭ sesfoje anoncite, ke dormejo estas luebla; ni demandis laboriston, kiu staris antaŭ la pordo fumante sian longan pipon. Li diris: „Tio ne plaĉos al vi, tion m scias. Germanoj neniam loĝas en tiaj malbonaj domoj. Dum la milito longtempe mi vivis en Germanio kiel vundito. Tamen, eniru por konvinki vin, la sepa pordo dekstre estas la loĝejo“. Ni frapis ĉe la koncerna pordo kaj eniris. Varmega vaporo miksita kun malbonodorego kaj fumo ĉirkaŭis nin. Maldekstre en la kontraŭa angulo ia grizaĵo nedifinebla, ĉu ĝi estas putrantaj ĉifonoj, ŝlimo aŭ io alia. Rekte kontraŭ ni, laŭ la helaj radioj, la forno aŭ alia fajrujo. La posedantino de tiu ĉi „loĝejo“ irigas nin en apudan ĉambreton. En la mezo forneto, maldekstre de ĝi sep litoj, dekstre kvin — preskaŭ ne imageble, ke tri personoj samtempe povas esti starante en neokupita spaco, ĉar laŭlonge la pordon je la alia flanko staris la lito de la mastrino kaj tableto sur kiu troviĝis ŝajne la manĝaĵo por kvin tie dormantaj, kiuj sidis laŭ ebleco en siaj litoj. La mastrino klarigis al ni, ke ĉiuj 12 litoj estas okupitaj; tamen ŝi povus havigi ankoraŭ dormokazon por ni ambaŭ; ja eĉ 16 ope ili dormis en la ĉambreto, krom ŝi! ''Ŝi sola meze inter 16 viroj''. Mi ne volis kredi, kaj la kamarado demandis trifoje kaj ricevis ĉiufoje la jesigon pri tio! Nun imagu: La litoj staras plej dense unu ĉe la alia, ne lasante spacon inter la du longaj muroj; unu enloĝanto devas superpâsi la alian, kiam li havis la „feliĉon“ ricevi dormokazon. Unu lito kostis 17 mil kronojn. Mi mem post kelkaj minutoj, kiam mi jam estis sur la strato, ne konsciis, ĉu tio estis vero, ĉu mi vidis tion mem per miaj okuloj aŭ ĉu nur image kaŭzis tion la vaporo kaj malbonodorego! La k.do ankaŭ ĝis nun ne vidis tian loĝejon; sed ĝi ekzistis antaŭ ¼ jaro kaj ekzistas verŝajne ankoraŭ hodiaŭ en Buda<ref> Buda estas la malnova parto de Budapest, kiu nomo signifias du urbojn. </ref> Zsigmond-ter. En la fabrikoj la laboristoj estas same ekspluatataj kiel en Germanio, sed ili ne havas fabrik-sovetojn, kaj pli malmulte da rajtoj; decidi pli laborkomenco kaj -fino ili tute ne rajtas. Sed despli multe la laboristaro, precipe en fabrikoj kie estas okupataj prefere inaj laboristoj, estas titulata per ĉiuspecaj bestnomoj. La salajroj eĉ ne sufiĉas por la plej simplaj vivnecesaĵoj; laboristino okupata en la sama fabriko kiel mi, foje diris al mi tute senhonte, ke ŝi, kiam ŝi havas okazon, vendas sin mem por mono, se la amsoifanta voluptulo donacas al ŝi sufiĉe grandan sumon. Klarige ŝi aldonis, ke la perlabora salajro estas tro malmulta por aĉeti vestaĵon, pagi la luprezon ktp., ja, ĝi eĉ estas tro malmulta por povi aĉeti tutan dumsemajnan manĝaĵon, spite ke ĝi konsistas plej multe nur el pano, papriko, iomete da lardo kaj dumsomere multe da melonoj, kiujn oni volonte manĝas pro ilia malvarm-enhavo. La junaj laboristinoj, aĉetinte ekster la fabriko manĝaĵojn, ĉiufoje antaŭ sia foriro estis traserĉataj kaj ĉirkaŭpalpataj sur la tuta korpo, por ke ili ne povu — ŝteli ion. Antaŭ la vespera foriro ĉiuj laboristinoj devis elpreni globeton el malvasta saketo; ti-kiu nun havis la ŝancon, ekkapti helan, devis toleri, ke post la vestigo ŝi estis traserĉata kaj ĉirkaŭpalpata, sed ti-kiuj devis montri nigran, devis senvestigi sin en apuda ejo ĝis la ĉemizo, kie ili eĉ devas demeti (ne ĉiufoje) la ŝtrumpojn, ĉar povus esti, ke eble iu sub la propraj portus ŝtelitajn. Kaj tio tamen okazis. Mi persone vidis ke pro kelkaj paroj da ŝtrumpoj multaj policanoj estis penadigitaj fiksi kiom kaj kiamaniere ili estis elport-<noinclude><references/></noinclude> 7gngynjw4dfxokk6jj3bh8j4uyl4ags