Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.19
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Claude Gueux
0
45041
126555
126551
2026-09-12T17:12:15Z
SkoRo
5510
ald. trad. p756
126555
wikitext
text/x-wiki
'''Claude Gueux''', ''Victor Hugo'', 1834
''(Traduko: Vasko R., 2026)''
''Claude Gueux'' de Victor Hugo jam estas tradukita en Esperanton. La nuna traduko estis farita sendepende kiel tradukekzerco.
<div style="text-align: center; font-size: 160%;">
KLAŬDO GUEUX
</div>
<div style="width: 30%; margin: 15px auto;">
<hr>
</div>
<div style="margin-left: 20%; margin-right: 20%; text-align: justify; font-size: 90%; ">
<div style="text-indent: 1.5em;">
Antaŭ sep aŭ ok jaroj, viro nomata Klaŭdo Gueux<ref>Klaŭdo Gueux estis reala persono. Tial « Gueux » estas familia nomo kaj ne estas tradukenda. Ĝi estas prononcata /gø/ laŭ la franca prononco. Ĝia koincido kun la franca komuna nomo « gueux » (« mizerulo », « vagabondo ») estas hazarda.</ref>, malriĉa laboristo, loĝis en Parizo. Li kun si havis virinon, kiu estis lia amantino, kaj la infanon de tiu virino. Mi diras la aferojn tiel, kiel ili estas, lasante al la leganto kolekti la moralajn konsiderojn laŭgrade, kiam la faktoj semas ilin sur lia vojo. La laboristo estis kapabla, lerta, inteligenta, tre malbone traktita de la edukado, tre bone traktita de la naturo, ne scipovante legi kaj scipovante pensi. Unu vintron mankis laboro. Nek fajro, nek pano en la mansardo. La viro, la virino kaj la infano malsatis kaj malvarmis. La viro ŝtelis. Mi ne scias, kion li ŝtelis; mi ne scias, kie li ŝtelis. Kion mi scias, estas, ke tiu ŝtelo alportis al la virino kaj al la infano tri tagojn da pano kaj fajro, kaj al la viro kvin jarojn da malliberejo.
Por pasigi sian punon, la viro estis sendita al la centra malliberejo de Clairvaux. Clairvaux, abatejo, el kiu oni faris Bastilon; ĉelo, el kiu oni faris kabanon; altaro, el kiu oni faris pilorion. Kiam ni parolas pri progreso, jen kiel iuj homoj ĝin komprenas kaj efektivigas. Jen la afero, kiun ili metas sub nian vorton.
Ni daŭrigu.
Alveninte tien, oni metis lin en karceron dum la nokto kaj en laborejon dum la tago. Ne la laborejon mi kondamnas.
Klaŭdo Gueux, antaŭe honesta laboristo, de nun ŝtelisto, estis digna kaj serioza figuro. Li havis altan, jam sulkitan frunton, kvankam li ankoraŭ estis juna, kelkajn grizajn harojn perditajn inter nigraj tufoj, mildan kaj fortan okulon fortege profunditan sub bone formita brova arko, malfermajn naztruojn, elstaran mentonon, disdegnan lipon. Estis bela kapo. Ni vidos, kion la socio faris el ĝi.
Li havis maloftan parolon, maloftan geston, ion ordoneman en sia tuta persono, al kio oni obeis, pensan mienon, pli seriozan ol suferantan. Kaj tamen li multe suferis.
En la prizono, kie Klaŭdo Gueux estis enfermita, estis laborejestro, speco de funkciulo propra al malliberejoj, kiu havas samtempe ion de giĉetisto kaj komercisto, kiu faras samtempe mendon al la laboristo kaj minacon al la malliberulo, kiu metas la ilon en la manoj kaj la katenojn sur la piedoj. Tiu ĉi estis sin mem subspeco de la speco, vortŝpara viro, tirana, sekvante siajn ideojn, ĉiam tenante sian estrecon per mallonga kondukilo ; cetere, okaze, bona kunulo, bona princo, joviala, mokanta kun gracio ; malmola pli ol firma ; kun neniu rezonante, eĉ ne kun si mem ; bona patro, bona edzo, sendube, kio estas devo, ne virto ; en unu vorto, ne malica, aĉa. Estis unu el tiuj homoj, kiuj havas nenion vibrantan nek elastan, kiuj konsistas el inertaj molekuloj, kiuj ne resonas je la ŝoko de iu ajn ideo, je la kontakto de iu ajn sento, kiuj havas glaciajn kolerojn, mornajn malamojn, incitiĝojn sen emocioj, kiuj flamiĝas sen varmiĝi, kies varmkapablo estas nula, kaj kiujn oni ofte dirus faritaj el ligno ; ili flamas ĉe unu fino kaj estas malvarmaj ĉe la alia. La ĉefa linio, la diagonala linio de la karaktero de tiu ĉi viro, estis la tenaceco. Li estis fiera esti tenaca, kaj komparis sin al Napoleono. Tio estas nur optika iluzio. Estas multaj homoj, kiuj estas trompitaj de tio kaj kiuj, je certa distanco, prenas tenacecon por volo, kaj kandelon por stelo. Do, kiam tiu ĉi viro estis unufoje laŭiginta tion, kion li nomis ''sian volon'', al io sensenca, li iris kun fiera kapo kaj tra ĉiu densejo ĝis la fino de la sensencaĵo. Obstineco sen inteligento estas malsaĝeco veldita al la fino de la stulteco kaj servanta al ĝi kiel plilongigo. Tio iras malproksimen. Ĝenerale, kiam privata aŭ publika katastrofo falis sur nin, se ni, laŭ la ruboj kuŝantaj sur la tero, analizas, kiel ĝi estis konceptita, ni preskaŭ ĉiam trovas, ke ĝi estis blinde konstruita de mediokra kaj obstina homo, kiu fidis al si mem kaj sin mem admiris. Tra la mondo estas multaj el tiuj etaj obstinaj fataloj, kiuj kredas sin providencoj.
Jen do kio estis la laborejestro de la centra malliberejo de Clairvaux. Jen el kio estis farita la fajrilo, per kiu la socio frapis ĉiutage sur la malliberulojn por eltiri el ili fajrerojn.
La fajrero, kiun tiaj fajriloj elŝiras el tiaj ŝtonetoj, ofte flamigas incendiojn.
Ni jam diris, ke post sia alveno al Clairvaux, Klaŭdo Gueux estis numerita en laborejo kaj nitita al tasko. La laborejestro konatiĝis kun li, trovis lin bona laboristo kaj traktis lin bone. Eĉ ŝajnas ke unu tagon, estante bonhumora kaj vidante Klaŭdon Gueux tre malĝoja, ĉar tiu viro ĉiam pensis pri tiu, kiun li nomis ''sian virinon'', li rakontis al li, pro jovialeco kaj por pasigi la tempon, kaj ankaŭ por konsoli lin, ke tiu malfeliĉulino fariĝis publikulino. Klaŭdo demandis malvarme, kio fariĝis el la infano. Oni ne sciis.
Post kelkaj monatoj, Klaŭdo alklimatiĝis al la aero de la malliberejo kaj ŝajnis ne plu pensi pri io ajn. Ia severa sereno, propra al lia karaktero, estis repreninta la superecon.
Post proksimume sama daŭro de tempo, Klaŭdo estis akirinta apartan influon super ĉiuj siaj kunuloj. Kiel per ia neesprimita konvencio, kaj sen ke iu ajn sciu kial, eĉ ne li mem, ĉiuj tiuj homoj konsultis lin, aŭskultis lin, admiris lin kaj imitis lin, kio estas la lasta supreniranta grado de admiro. Ne estis malgranda glorio esti obeita de ĉiuj tiuj malobeemaj naturoj. Tiu imperio venis al li sen ke li pri ĝi estu pensinta. Tio venis de la rigardo, kiun li havis en la okuloj. La okulo de la homo estas fenestro, tra kiu oni vidas la pensojn, kiuj iras kaj venas en lia kapo.
Metu homon, kiu enhavas ideojn inter homojn, kiuj ne enhavas ilin ; post difinita tempo kaj pro nerezistebla leĝo de altiro, ĉiuj mallumaj cerboj humile kaj kun adoro gravitos ĉirkaŭ la radianta cerbo. Estas homoj, kiuj estas fero, kaj homoj, kiuj estas magneto. Klaŭdo estis magneto.
En malpli ol tri monatoj, do, Klaŭdo estis fariĝinta la animo, la leĝo kaj la ordo de la laborejo. Ĉiuj tiuj nadloj turniĝis sur lia ciferplato. Li devis kelkfoje mem dubi, ĉu li estis reĝo aŭ malliberulo. Estis ia mallibera papo kun siaj kardinaloj.
Kaj, per natura reakcio, kies efiko plenumiĝas sur ĉiuj skaloj, amata de malliberuloj, li estis malamata de la provosoj. Estas ĉiam tiel. La populareco neniam iras sen la malfavoro. Amo de la sklavoj ĉiam estas duobligita de la malamo de la mastroj.
Klaŭdo Gueux estis grandega manĝulo. Estis apartaĵo de lia konsisto. Li havis la stomakon farita tiel, ke la manĝaĵo de du ordinaraj viroj apenaŭ sufiĉis por lia tago. S-ro de Cotadilla havis unu el tiuj apetitoj, kaj ridis pri ĝi ; sed tio, kio estas ĝoja okazo por granda Hispana duko, kiu havas kvincent mil ŝafojn, estas ŝarĝo por laboristo, kaj malfeliĉo por malliberulo.
Klaŭdo Gueux, libera en sia subtegmento, laboris la tutan tagon, gajnis sian kvar-funtan panon kaj manĝis ĝin. Klaŭdo Gueux, en malliberejo, laboris la tutan tagon kaj ricevis senŝanĝe por sia peno unu kaj duono funtoj da pano kaj kvar uncojn da viando. La porcio estas neelpetebla. Klaŭdo do kutime malsatis en la malliberejo de Clairvaux.
Li malsatis, kaj estis ĉio. Li ne parolis pri tio. Tiel estis lia naturo.
Unu tagon, Klaŭdo ĵus englutis sian magran porcion, kaj denove rekomencis labori sur sia teksilo, kredante trompi la malsaton per la laboro. La aliaj malliberuloj manĝis ĝoje. Juna, pala, blanka, malforta viro venis stari ĉe li. Li tenis en la mano sian porcion, kiun li ankoraŭ ne tuŝis, kaj tranĉilon. Li restis tie, starante apud Klaŭdo, mienante voli paroli kaj ne aŭdaci. Tiu viro, kaj lia pano, kaj lia viando ĝenis Klaŭdon.
— Kion vi volas ? Li diris fine, abrupte.
— Ke vi faru al mi servon, diris timeme la juna viro
— Kion ? rediris Klaŭdo.
— Ke vi helpu min manĝi tion. Mi havas tro multe da ĝi.
Larmo rulis en la fiera okulo de Klaŭdo. Li prenis la tranĉilon, dividis la porcion de la juna viro en du egalajn partojn, prenis unu el ili kaj ekmanĝis.
— Dankon, diris la juna viro. Se vi volas, ni tiel dividos ĉiutage.
— Kiel vi nomiĝas? diris Klaŭdo Gueux.
— Albino.
— Kial vi estas ĉi tie ? rediris Klaŭdo.
— Mi ŝtelis.
— Ankaŭ mi, diris Klaŭdo.
Efektive, ili tiel dividis ĉiutage. Klaŭdo Gueux estis tridek-ses-jara, kaj kelkfoje li ŝajnis kvindekjara, tiom severa estis lia kutima penso. Albino estis dudek-jara, oni donus al li dek sep jarojn, tiom da senkulpeco ankoraŭ estis en la rigardo de tiu ŝtelisto. Intima amikeco estiĝis inter tiuj du viroj. Amikeco de patro al filo pli ol de frato al frato. Albino estis ankoraŭ preskaŭ infano ; Klaŭdo estis jam preskaŭ maljunulo.
Ili laboris en la sama laborejo, ili kuŝis sub la sama ŝlosoŝtono, ili promenis en la sama korto, ili mordis la saman panon. Ĉiu el la du amikoj estis la universo por la alia. Ŝajnas, ke ili estis feliĉaj.
Ni jam parolis pri la laborejestro. Tiu viro, malamata de la malliberuloj, ofte estis devigita, por ke ili obeu lin, uzi Klaŭdon Gueux, kiu estis amata de ili. Ofte okazis, ke por antaŭhaltigi ribelon aŭ tumulton, la aŭtoritato sen titolo de Klaŭdo Gueux donis helpon al la oficiala aŭtoritato de la estro. Efektive, por reteni la malliberulojn, dek paroloj de Klaŭdo valoris dek ĝendarmojn. Klaŭdo plurfoje faris tiun servon al la estro. Tial la estro kore malamis lin. Li ĵaluzis ĉi tiun ŝteliston. Li havis en la profundo de sia koro sekretan, envian, nefleksiĝeman malamon kontraŭ Klaŭdo, malamon de suvereno de leĝo al suvereno de fakto, de tera povo al spirita povo.
Tiuj malamoj estas la plej aĉaj.
Klaŭdo multe amis Albinon, kaj ne pensis pri la estro.
Unu tagon, unu matenon, kiam la kondamnitoj pasadis duope de la dormejo al la laborejo, giĉetisto vokis Albinon, kiu staris apud Klaŭdo kaj avertis lin, ke la estro alvokis lin.
— Kio oni volas de vi ? diris Klaŭdo.
— Mi ne scias, diris Albino.
La giĉetisto forkondukis Albinon.
La mateno pasis. Albino ne revenis al la laborejo. Kiam alvenis la horo de la manĝo, Klaŭdo pensis, ke li renkontos Albinon en la korto. Albino ne estis en la korto. Oni revenis al la laborejo, Albino ne reaperis en la laborejo. La tago fluis tiel. En la vespero, kiam oni forkondukis la malliberulojn en ilian dormejon, Klaŭdo serĉis Albinon per la okuloj, kaj ne vidis lin. Ŝajnas, ke li multe suferis en tiu momento, ĉar li alparolis giĉetiston, kion li neniam faris.
— Ĉu Albino estas malsana ? li diris.
— Ne, respondis la giĉetisto.
— Do, de kie tio venas, ke li ne reaperis hodiaŭ?
— Nu ! diris neglekteme la ŝlosilportulo, tio estas, ke oni translokis lin al alia zono.
La atestantoj, kiuj poste atestis pri tiuj faktoj, rimarkis, ke ĉe tiu respondo de la giĉetisto, la mano de Klaŭdo, kiu portis en ĝi flamantan kandelon, iomete tremis. Li rediris trankvile :
— Kiu ordonis tion ?
La giĉetisto respondis
— M. D.
La laborejestro nomiĝis M. D.
La sekva tago pasis same kiel la antaŭa, sen Albino.
Vespere, je la horo de la fino de la laboroj, la estro, M. D. venis fari sian kutiman rundon en la laborejo. Tuj kiam Klaŭdo vidis lin, li demetis sian ĉapon el dika lano, li butonumis sian grizan veston, mornan livreon de Clairvaux, ĉar en malliberejoj oni konsideras, ke respekte butonumita vesto faras bonan impreson al la superuloj, kaj li staris, kun sia ĉapo en la mano, ĉe la enirejo de sia benko, atendante la pason de la estro. La estro pasis.
— Sinjoro! diris Klaŭdo
La estro haltis kaj deturnis sin duone.
— Sinjoro, rediris Klaŭdo, ĉu vere oni translokis Albinon de zono?
— Jes, respondis la estro.
— Sinjoro, daŭrigis Klaŭdo, mi bezonas Albinon por vivi.
Li aldonis:
— Vi scias, ke mi ne havas sufiĉe por manĝi kun la hejma porcio, kaj Albino dividis sian panon kun mi.
— Estis lia afero, diris la estro.
— Sinjoro, ĉu ne ekzistas maniero remeti Albinon en la saman zonon kiel mi ?
— Neeble. Estas prenita decido.
— De kiu ?
— De mi.
— Sinjoro D., rediris Klaŭdo, temas pri vivo aŭ morto por mi, kaj tio dependas de vi.
— Mi neniam revenas pri miaj decidoj.
— Sinjoro, ĉu mi faris ion al vi? Kion mi faris al vi?
— Nenio.
— En tiu kazo, diris Klaŭdo, kial vi apartigas min de Albino?
— Ĉar, diris la estro.
Tiu klarigo donita, la estro pasis plu.
Klaŭdo mallevis la kapon kaj ne replikis. Povra leono en kaĝo, al kiu oni prenis lian hundon!
Ni devas diri, ke la ĉagreno pro tiu apartigo neniel ŝanĝis la kvazaŭ malsanan manĝavidon de tiu malliberulo. Cetere, ĉe li nenio ŝajnis rimarkeble ŝanĝiĝi. Li ne parolis pri Albino al neniu el siaj kunuloj. Li promenis sola en la korto dum la horoj de ripozo, kaj li malsatis. Nenio plu.
Tamen, tiuj, kiuj bone konis lin, rimarkis ion sinistran kaj malhelan, kio densiĝis sur lia vizaĝo tagon post tago. Cetere, li estis pli pacema ol iam.
Pluraj volis dividi sian porcion kun li, sed li rifuzis ridetante.
Ĉiuvespere, ekde la klarigo, kiun donis al li la estro, li faris ian frenezaĵon, kiu mirigis ĉe viro tiel serioza. Kiam la estro, reveninte je la kutima horo de sia rundo, pasis antaŭ la teksilo de Klaŭdo, Klaŭdo levis la okulojn kaj fiksrigardis lin, poste li alparolis lin per tono plena je angoro kaj kolero, kiu estis samtempe preĝa kaj minaca, nur per tiuj du vortoj : ''Kaj Albino?'' La estro afektis ne aŭdi aŭ foriris ŝultrumante.
Tiu viro malpravis ŝultrumanti, ĉar estis evidente por ĉiuj spektantoj de tiuj strangaj scenoj, ke Klaŭdo Gueux estis interne decidinta ion. La tuta malliberejo atendis kun anksio, kia estas la rezulto de tiu lukto inter tenaceco kaj decido.
Estis konstatite, ke unu fojon interalie Klaŭdo diris al la estro :
— Aŭskultu, sinjoro, redonu al mi mian kunulon. Vi faros bone, mi certigas al vi. Rimarku, ke mi diras tion al vi.
Alia fojo, unu dimanĉon, kiam li estis en la korto, sidanta sur ŝtono, kun la kubutoj sur la genuoj kaj la frunto en la manoj, senmove dum horoj en la sama sinteno, la kondamnito Faillette alproksimiĝis al li, kaj kriis al li ridante :
— Al diablo, kion do vi faras tie, Klaŭdo?
Klaŭdo malrapide levis sian severan kapon, kaj diris:
— ''Mi juĝas iun.''
Fine, unu vesperon, la 25-an de oktobro 1831, kiam la estro faris sian rundon, Klaŭdo frakasis sub sia piedo, kun vitra bruo, vitron de brakhorloĝo, kiun li trovis matene en koridoro. La estro demandis, de kie venis tiu bruo.
— Nenio, diris Klaŭdo, estas mi. Sinjoro la estro, redonu al mi Albinon, redonu al mi mian kunulon.
— Neeble, diris la mastro.
— Tamen necesas, diris Klaŭdo per mallaŭta kaj firma voĉo ; kaj, rigardante la estron rekte en la vizaĝon, li aldonis :
— Pripensu. Hodiaŭ ni estas la 25-a de oktobro. Mi donas al vi ĝis la 4-a de novembro.
Giĉetisto rimarkigis al M. D., ke Klaŭdo minacis lin kaj ke tio estis kazo por karcero.
— Ne, ne karcero, diris la estro kun malŝatema rideto, necesas esti bonkora kun tiaj homoj!
La sekvan tagon, la kondamnito Pernot alparolis Klaŭdon, kiu promenis sola kaj pensema, lasante la aliajn malliberulojn petoli en malgranda sunluma kvadrato ĉe la alia fino de la korto.
— He! Klaŭdo, pri kio vi pensas? Vi ŝajnas malfeliĉa.
— ''Mi timas'', diris Klaŭdo, ''ke baldaŭ okazos ia malfeliĉo al tiu bona M. D.''
Estas naŭ plenaj tagoj de la 25-a de oktobro ĝis la 4-a de novembro. Klaŭdo ne lasis pasi eĉ unu sen serioze averti la estron pri la stato pli kaj pli dolora en kiun la malapero de Albinon metis lin. La estro, laca, punis lin unufoje dudek kvar horoj da karcero, ĉar lia preĝo tro similis al ordono. Jen ĉio, kion Klaŭdo ricevis.
La 4-a de novembro alvenis. Tiun ĉi tagon, Klaŭdo vekiĝis kun serena vizaĝo, kiun oni ankoraŭ ne vidis ĉe li ekde la tago, kiam la decido de M. D. apartigis lin de sia amiko. Leviĝante, li priserĉis en speco de kesto el blanka ligno, kiu estis ĉe la piedo de lia lito kaj kiu enhavis liajn kelkajn ĉifonvestojn. Li eltiris el ĝi tondilon de kudristino. Tio estis, kun nekompleta volumo de l'''Émile'', la sola afero kiu restis al li de lia edzino, kiun li amis, de la patrino de lia infano, de lia iama feliĉa eta hejmo. Du moveblaĵoj tute senutilaj por Klaŭdo : la tondilo povis servi nur al virino, la libro nur al instruitulo. Klaŭdo sciis nek kudri nek legi.
Kiam li trairis la malnovan, senhonorigitan kaj kalkblankigitan klaŭstron, kiu servas kiel promenejo vintre, li proksimiĝis al la kondamnito Ferrari, kiu atente rigardis la grandegajn rungojn de fenestro. Klaŭdo tenis en la mano la malgrandan tondilon ; li montris ĝin al Ferrari, dirante :
— Ĉi vespere mi tranĉos ĉi tiujn rungojn per ĉi tiu tondilo.
Ferrari, nekredema, ekridis, kaj ankaŭ Klaŭdo.
Tiun matenon, li laboris pli fervore ol kutime ; neniam li laboris tiel rapide kaj tiel bone. Li ŝajnis doni grandan prezon al tio, ke li finu matene ĉapelon el pajlo, kiun antaŭpagis al li honesta burĝo el Troyes, s-ro Bressier.
Preskaŭ antaŭ tagmezo, li malsupreniris pretekste al la laborejo de la lignaĵistoj, kiu troviĝis en la teretaĝo, sub la etaĝo, kie li laboris. Klaŭdo estis amata tie, kiel cetere ĉie, sed li malofte eniris. Ankaŭ :
— Ha! Jen Klaŭdo!
Oni ĉirkaŭis lin. Estis festo. Klaŭdo ĉirkaŭrigardis en la ĉambro. Neniu kontrolisto estis tie.
— Ĉu iu havas hakilon por prunti al mi ? li diris.
— Por kio fari ? oni demandis lin.
Li respondis :
— Por mortigi ĉi-vespere la laborejestron.
Oni prezentis al li plurajn hakilojn, por ke li elektu. Li prenis la plej malgrandan, kiu estis tre akra, kaŝis ĝin en sia pantalono kaj eliris. Estis tie dudek sep malliberuloj. Li ne petis ilin konservi la sekreton. Ĉiuj gardis ĝin.
Ili eĉ ne parolis pri la afero inter si.
Ĉiu atendis siaflanke, kio okazos. La afero estis terura, rekta kaj simpla. Neniu komplikaĵo estis ebla. Klaŭdo povis esti nek konsilita nek denuncita.
Post unu horo, li alparolis junan dek-ses jaran kondamniton, kiu oscedis en la promenejo, kaj konsilis al li lerni legi. En tiu momento, la malliberulo Faillette aliris Klaŭdon kaj demandis lin, kion diable li kaŝis tie en sia pantolono. Klaŭdo diris:
— Tio estas hakilo por mortigi M. D. ĉi-vespere.
Li aldonis:
— Ĉu tio videblas ?
— Iomete, diris Faillette.
La resto de la tago estis ordinara. Je la sepa horo, oni refermis la malliberulojn, ĉiun sekcion en ĝia asignata laborejo ; kaj la kontrolistoj eliris el la laborĉambroj, kiel ŝajnis esti la kutimo, por ne reveni ĝis post la rundo de la estro.
Klaŭdo Gueux estis do riglita, kiel la aliaj en sia laborejo kun siaj kunuloj de teksilo.
Tiam okazis en tiu laborejo eksterordinara sceno, sceno nek sen majesto nek sen teruro, la sola de tiu speco, kiun neniu historio povas rakonti.
Estis tie, kiel konstatis la posta juĝa enketo, okdek du ŝtelistoj, inkluzive de Klaŭdo.
Post kiam la kontrolistoj lasis ilin solaj, Klaŭdo ekstaris sur sia benko, kaj anoncis al la tuta ĉambraro, ke li havis ion por diri. Oni silentis.
Tiam Klaŭdo laŭtigis la voĉon kaj diris:
— Vi ĉiuj scias, ke Albino estis mia frato. Mi ne havas sufiĉe por manĝi el tio, kion oni donas al mi ĉi tie. Eĉ aĉetante nur panon per la malmulto kiun mi gajnas, tio ne sufiĉus. Albino dividis sian porcion kun mi ; mi amis lin unue, ĉar li nutris min, poste ĉar li amis min. La estro, M. D., apartigis nin. Tio neniel ĝenis lin, ke ni estu kune ; sed li estas malica viro, kiu ĝuas turmenti. Mi redemandis al li Albinon. Ĉu vi vidis ? Li ne volis. Mi donis al li ĝis la 4-a de novembro, por ke li redonu al mi Albinon. Li metigis min en karcero pro tio, ke mi tion diris. Mi, dum tiu tempo, juĝis lin kaj kondamnis lin al morto. Ni estas la 4-a de novembro. Li venos post du horoj por fari sian rundon. Mi avertas vin, ke mi estas mortigonta lin. Ĉu vi havas ion por diri pri tio ?
Ĉiuj silentis.
Klaŭdo daŭrigis. Li parolis, laŭŝajne, per neordinara elokventeco, kiu cetere al li estis natura. Li deklaris ke li bone scias, ke li estas faronta perfortan agon, sed ke li ne kredis malpravi. Li apelaciis al la konscienco de la okdek unu ŝtelistoj, kiuj aŭskultis lin :
Ke li troviĝas en kruda ekstremaĵo;
Ke la neceso fari al si mem justecon estas senelirejo, en kiu oni kelkfoje troviĝas engaĝita;
Ke vere, li ne povas preni la vivon de la estro sen doni la sian, sed ke li trovas bone doni sian vivon por justa afero;
Ke li longe pripensas, kaj nur pri tio, jam de du monatoj;
Ke li kredas bone ke li ne lasos sin forkonduki de la rankoro, sed ke, se tiel estus, li petegas, ke oni avertu lin;
Ke li honeste submetas siajn kialojn al justaj homoj, kiuj ĉirkaŭas lin;
Ke li do estas mortigonta M. D., sed ke, se iu havas ion por riproĉi al li, li estas preta aŭskulti ĝin.
Nur unu voĉo leviĝis kaj diris ke antaŭ ol mortigi la estron, Klaŭdo devas lastfoje provi paroli al li kaj klini lin.
— Tio estas justa, diris Klaŭdo, kaj mi faros tion.
Ok horoj sonoris ĉe la granda horloĝo. La estro devis veni al la naŭa horo.
Post kiam tiu stranga kasacio kvazaŭ ratifis la kondamnon, kiun li prononcis, Klaŭdo tute reprenis sian serenecon. Li metis sur tablon ĉion, kion li posedis el tolaĵoj kaj vestaĵoj, la povran havaĵon de la malliberulo, kaj, alvokante unu post la alia, tiujn el siaj kunuloj, kiujn li amis plej multe post Albino, li disdonis al ili ĉion. Li gardis nur la malgrandan tondilon.
Poste, li kisis ĉiujn. Kelkaj ploris, kaj li ridetis al tiuj.
En tiu lasta horo estis momentoj, kiam li parolis kun tiom da trankvilo kaj eĉ da gajeco, ke pluraj el liaj kunuloj interne esperis, kiel ili poste deklaris, ke li eble forlasos sian rezolucion. Li eĉ unu fojon amuziĝis per la estingado de unu el la malmultaj kandeloj, kiuj lumigis la laborejon, per la blovo de sia naztruo, ĉar li havis malbonajn kutimojn de sia edukado, kiuj ĝenis lian naturan dignon pli ofte ol necesus. Nenio povis malhelpi, ke tiu iama stratknabo kelkfoje havu la odoron de la Pariza stratkanaleto.
Li ekvidis junan kondamniton, kiu estis pala, kiu rigardis lin per fiksaj okuloj kaj kiu tremis, sendube atendante tion, kion li estis vidonta.
— Nu! Kuraĝon, juna viro! diris Klaŭdo milde al li, tio daŭros nur momenton.
Kiam li estis disdoninta ĉiujn siajn vestaĉojn, farinta siajn adiaŭojn, manpreminta al ĉiuj, li ĉesigis kelkajn maltrankvilajn babiladojn, kiuj okazis tie kaj tie en la plej malhelaj anguloj de la laborejo kaj li ordonis, ke oni rekomencu labori. Ĉiuj obeis silente.
La laborejo, kie tio okazis, estis oblonga ĉambro, longa paralelogramo, truita de fenestroj en ĝiaj du longaj flankoj kaj de du pordoj, kiuj frontis unu la alian ĉe ĝiaj du ekstremoj. La teksiloj kun siaj benkoj estis vicigitaj ĉe ĉiu flanko apud la fenestroj, la benkoj tuŝantaj la muron laŭ rekta angulo, kaj la restinta libera spaco inter la du vicoj de teksiloj formis ian longan vojon, kiu iris rekte de unu pordo al la alia kaj tiel trairis la tutan ĉambron. Estis tiu longa vojo, sufiĉe mallarĝa, kiun la estro devis travoji dum sia inspektado ; li devis eniri tra la suda pordo kaj eliri tra la norda pordo, post kiam li estis rigardinta la laborulojn dekstre kaj maldekstre. Ordinare, li faris tiun trairon rapide kaj sen halti.
</div>
</div>
cmpq4d37430uxcctl7depdaeunxyo68
Paĝo:Sennaciulo - 15 Januaro 1925.pdf/1
104
45046
126556
126549
2026-09-13T07:22:33Z
Lepticed7
3194
126556
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude><section begin="Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj"/>{{f|'''Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj'''|g=150%|c}}
{{c|''A. Kantoroviĉ''}}
{{c|I}}
Nuntempa Ĉinio kun siaj grandegaj naturaj riĉaĵoj estas
unu el la plej altvaloraj premioj de tutmonda konkurado
de imperiismaj potencoj — la kampo, kie tiu ĉi konkurado
estas speciale akra. La civitana milito en Ĉinio, samkiel
ankaŭ en kelkaj sudamerikaj ŝtatoj, estas nur unu el formoj
aŭ rimedoj de tiaspeca konkurado. Eĉ pli, kaŭze de sia
geografia situacio kaj de siaj krudaĵaj kaj nutraĵaj provizoj,
Ĉinio iĝas senpera kaj ĉefa centro de tiu grandega lukto,
kiu rezultas el specialaj cirkonstancoj sur pacifika Oceano
kaj ĝiaj bordoj.
La cirkonstancoj kunmetiĝas el tri fundamentaj momentoj:
1) senbrida aspirado de Japanio al demografia,
ekonomia kaj politika ekspansio, al kreo de potenca imperio
kun vastaj kontinentaj kaj insulaj posedaĵoj, kie maldensigita
japana loĝantaro estus aperinta kiel superreganta klaso;
2) same decidema kontraŭago de Ameriko, kiu havas siajn
planojn koncerne ambaŭ pacifikoceanajn bordojn kaj taksas
la japanan ekspansion, kiel senperan minacon por si;
3) kaŭzata per tio pli-malpli neevitebla malkaŝa japan-amerika
konflikto.
{{c|II}}
Ke Japanio estas la plej grava kaj agresiva el alilandaj
faktoroj de l’nuntempa ĉinia efektiveco, pri tio oni ne povas
havi eĉ plej malgrandan dubon. Sed ankaŭ inverse —
Ĉinio prezentas por Japanio la objekton de tute eksterordinara
eksterpolitika kaj ekonomia intereso.
La ekonomia flanko de japana interesemo je Ĉinio
estas ligita kun bezonoj de Japanio en krudaĵoj, nutraĵoj
kaj merkatoj por ĝiaj faritaĵoj kaj kun sentata de Japanio
insista neceso plilarĝigi la bazon de sia kapitalisma
disvolviĝo. En ĉiuj-ĉi rilatoj Ĉinio, situita geografie tiel
proksime de Japanio, riĉa per provizoj, tute ne plene ankoraŭ
eluzitaj kaj posedanta grandegan potencialan sorbkapablon
de l’merkato, devas prezenti por Japanio tute eksterordinaran
signifon.
Japanio celas subigi al si la tutan ekonomian vivon de
Ĉinio sklaviginte ĝin por si kaj iom-post-iom foriginte de
tie eŭropan kaj amerikan kapitalon.
Tiuj ĉi lastaj problemoj postulas certe politikajn metodojn.
Kaj efektive, Ĉinio servas kiel objekto de maksimuma
aktiveco de japana ekstera politiko kaj strategio. Nuntempe
kiel notas “{{Lingvo|en|japan {{sic|Cronicle|Chronicle}}” (14. oktobro), japana strategio
ĝenerale distingiĝas per sia lukto pro Ĉinio kaj formuliĝas
jene: 1) subteno de siaj armitaj fortoj sur tia nivelo, ke
ili povu malhelpi al ajna kombinaĵo de potencoj, kiu estus
provinta per militista forto solvi ĉiniajn problemojn kontraŭ
interesoj kaj agoj japanaj en Ĉinio; 2) garantiigo de
komunikado kun ''Norda Ĉinio'' en la okazo de milito kun ajna
kombinaĵo de potencoj — celante subtenadon de kunligoj kun
la fontoj de krudaĵoj kaj nutraĵoj en ''Manĝurio'' kaj ''Mongolio''.
Tiamaniere Ĉinio fariĝas la ĉefa nodo de eksterpolitikaj,
eksterekonomiaj kaj eĉ de pure-militaj interesoj de Japanio.
La tuta ekstremorienta historio de la lastaj jaroj estas la
historio de japana ofensivo en Ĉinion.
La celoj de japana imperiismo en Ĉinio nuntempe estas
duspecaj. Antaŭ ĉio Japanio aspiras al iom-post-ioma alkutimigo
kaj fincele al la rekta anekso de plej gravaj por ĝi
vastaj terspacoj de Nord-Orienta Ĉinio — Manĝurio kaj
Mongolio, kie ĝi jam estis sukcesinta firme fondiĝi.
Fervojoj, industrio, komerco kaj eĉ moncirkulado estas en la
manoj de japanoj. Japanoj ĝuas tie ĉi eksterordinaran
politikan influon kaj specialajn jurajn privilegiojn. Plua
plifirmiĝo sur tiuj ĉi pozicioj estas la nacia programo —
minimumo de japana politiko, kiun povas rifuzi ne unu el
alternantaj japanaj registaroj.
Sed post la programo-minimumo staras ankaŭ la
programo-maksimumo, enhavanta la ideon pri aliformigo
de tuta Ĉinio en postfronton de japana metropolo, kio
starigos Japanion en la unuan vicon de tutmondaj imperiismaj
potencoj kaj ĉiaokaze alportas al ĝi superregadon
sur Pacifika Oceano. “Azio por azianoj sub direkto de
Japanio” — jen la devizo de tiu ĉi politiko. Por sia
sukceso ĝi postulas subteni Ĉinion en la stato de kolonia
malforteco kaj forigi el ĝi alian, krom japana, alilandan
kapitalon. Super tiu ĉi problemo agresiva japana imperiismo
senlace laboras, eluzante Manĝurion kaj internan Mongolion
kiel militejon kaj enirante aŭ forirante de tie laŭ
cirkonstancoj.
{{c|III}}
Estas nature, ke tiu ĉi agresiveco de japana politiko
devis renkonti akran kontraŭstaron antaŭ ĉio flanke de la
plej granda oceana ŝtato — Ameriko, al kiu senpere minacas
plifortiĝo de japana potenco kaj kiu krome riskas perdi
sian ĉinian merkaton kaj plie — flanke de Anglio, kies
komercaj pozicioj en Ĉinio troviĝas en danĝero. Ameriko
kun pli granda, Anglio kun multe malplia aktiveco starigas,
<section end="Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj"/><noinclude><references/></noinclude>
73ble78yl7obhee5w0e4ohubg2ifwkh
Paĝo:Sennaciulo - 15 Januaro 1925.pdf/2
104
45047
126557
2026-09-13T07:31:26Z
Lepticed7
3194
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "<section begin="Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj"/>kiel fundamentan celon de sia ĉinia politiko haltigon de Japanio de plua antaŭenirado kaj laŭeble — ĝian forpuŝon returnen. (Kiel ilo de tiu ĉi politiko aperas la principo de “malfermitaj pordoj“ kontraŭe al la defendata de Japanio principo — de specialaj interesoj kaj de influ-sferoj.) De tie ĉi — la akreco de la lukto sur la ĉina teritorio — de la lukto, kiu haltiĝas nur en la mo..."
126557
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Lepticed7" /></noinclude><section begin="Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj"/>kiel fundamentan celon de sia ĉinia politiko haltigon de
Japanio de plua antaŭenirado kaj laŭeble — ĝian forpuŝon
returnen. (Kiel ilo de tiu ĉi politiko aperas la principo de
“malfermitaj pordoj“ kontraŭe al la defendata de Japanio
principo — de specialaj interesoj kaj de influ-sferoj.) De
tie ĉi — la akreco de la lukto sur la ĉina teritorio —
de la lukto, kiu haltiĝas nur en la momentoj, kiam Ĉinio
estas penanta leviĝi sur piedojn kaj kiam kontraŭ ĝi
renoviĝas la unueca fronto de imperiistoj.
Konforme al la postuloj de sia politiko, Japanio jam
antaŭlonge subigis al sia estigis „nedisŝireblan kunligon”
(la esprimo de “Osaka Majniĉi” — 6. oktobro). Sed ne
kontentiĝante per tio, Japanio aspiras, iufoje sukcese, ankaŭ
kontrolon super la centra registaro. Tamen lastatempe, post
Vaŝingtono, post falo de “anjfuana“ partio, kiu konsistis
el japanaj dungitoj kaj favoritoj, post la tertremo, kiu treege
malfortigis la landon, — Japanio sur ĉina teritorio estis
devigita sin defendi. De alia flanko, Ameriko estis sukcesinta
organizi pli-malpli unuecan fronton kun Anglio kaj per
tio pli embarasi la situacion de l’ malamiko. Plue Ameriko
plifortigis sian specialan influon sur ĉĵilian bandon, t. e. sur
pekinan registaron. Japanio, nature, estis reveninta al sia
tradicia politiko — al subteno de la landekstremaĵo kontraŭ
la centro. Nome ĝi estis unuiginta ĉiujn nekontentajn
elementojn kaj estis fondinta la minacantan kontraŭ-ĉĵilian
koalicion.
{{Dekstra|''Trad. S.Ŝabarin.''}}
{{c|(Finota)}}
<section end="Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj"/><noinclude><references/></noinclude>
ax12tkytkmlk3teosq3hsozbk4gcjhl