Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.19
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Vikifontaro:Diskutejo
4
1288
126558
126554
2026-09-13T12:40:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Dulingvaj verkoj */ Respondo
126558
wikitext
text/x-wiki
__NEWSECTIONLINK__
[[kategorio:Vikifontaro:Uzantoj| {{paĝonomo}}]]
{|class="wikitable" style="width:100%"
! [[File:Information.svg|30px]]
|'''Bonvenon''' al la esperantlingva Diskutejo en Vikifontaro! Pri sistemkomunikaĵoj bonvolu regardi sur [[Vikifontaro:Sistemkomunikaĵoj|la koncerna paĝo]].<br />
Estas IRC-a kanalo pri Vikifontaro en [http://webchat.freenode.net/ freenode] nome ''#wikisource-eo''.<br />
Metu viajn demandojn kaj atentigojn '''je la finon de la listo'''.<br />
'''Arkivo:''' [[/Arkivo/2008|2008]] • <s>2009</s> • [[/Arkivo/2010|2010]] • [[/Arkivo/2011|2011]] • [[/Arkivo/2012|2012]] • [[/Arkivo/2013|2013]] • [[/Arkivo/2014|2014]] • [[/Arkivo/2015|2015]] • [[/Arkivo/2016|2016]] • [[/Arkivo/2017|2017]] • [[/Arkivo/2018|2018]] • [[/Arkivo/2020|2020]] • [[/Arkivo/2021|2021]] • [[/Arkivo/2022|2022]] • [[/Arkivo/2023|2023]]
* '''en:''' Requests for the [[m:bot|bot]] flag should be made on this page. This wiki uses the [[m:bot policy|standard bot policy]], and allows [[m:bot policy#Global_bots|global bots]] and [[m:bot policy#Automatic_approval|automatic approval of certain types of bots]]. Other bots should apply below, and then [[m:Steward requests/Bot status|request access]] from a steward if there is no objection.
|}
__FORCETOC__
== Invitation to join January Wikisource Community Meeting ==
Hello fellow Wikisource enthusiasts!
We are the hosting this month’s [[:m:Wikisource Community meetings|Wikisource Community meeting]] on '''27 January 2024, 3 PM UTC''' ([https://zonestamp.toolforge.org/1706367600 check your local time]).
As we gear up for our upcoming Wikisource Community meeting, we are excited to share some additional information with you.
The meetings will now be held on the last Saturday of each month. We understand the importance of accommodating different time zones, so to better cater to our global community, we've decided to alternate meeting times. The meeting will take place at 3 pm UTC this month, and next month it will be scheduled for 7 am UTC on the last Saturday. This rotation will continue, allowing for a balanced representation of different time zones.
As always, the meeting agenda will be divided into two halves. The first half of the meeting will focus on non-technical updates, including discussions about events, conferences, proofread-a-thons, and collaborations. The second half will delve into technical updates and conversations, addressing major challenges faced by Wikisource communities, similar to our previous Community meetings.
If you are interested in joining the meeting, kindly leave a message on '''klawal-ctr@wikimedia.org''' and we will add you to the calendar invite.
Meanwhile, feel free to check out [[:m:Wikisource Community meetings|the page on Meta-wiki]] and suggest any other topics for the agenda.
Regards
[[:m:User:KLawal-WMF|KLawal-WMF]], [[:m:User:SWilson (WMF)|Sam Wilson (WMF)]], and [[:m:User:SGill (WMF)|Satdeep Gill (WMF)]]
<small> Sent using [[Uzanto:MediaWiki message delivery|MediaWiki message delivery]] ([[Uzanto-Diskuto:MediaWiki message delivery|diskuto]]) 10:54, 18 jan. 2024 (UTC)</small>
<!-- Message sent by User:KLawal-WMF@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=User:SGill_(WMF)/lists/WS_VPs&oldid=25768507 -->
== Ciferecaj fontoj en Vikifontaro ==
Saluton, mi volus komenci la diskuton pri tio, ĉu Vikifontaro devus aŭ ne devus inkluzivi ankaŭ tekstojn el ciferecaj fontoj. La diskuto origine komencis je [[Uzanto-Diskuto:Lepticed7#Malapero de pluraj gravaj paroladoj de Zamenhof]] kie baze temas pri du malsamaj opinioj - laŭ tiu de [[Uzanto:Lepticed7]] oni ne povas fidi la elektronikajn dokumentojn, ĉar ne eblas poste kontroli ĉu ili ne ŝanĝiĝis kaj la vikifontarigita teksto do vere reprezentas la verkon kiel eblas ĉe skanitaj verkoj - laŭ la vidpunkto de mi ni povas aŭ lasi la elektronikajn dokumentojn en Vikifontaro (se ili plenumas la aliajn kutimajn kondiĉojn por vikifontaraj tekstoj) kaj se ni volus starigi iun kontroleblon ni povus uzi arĥivigajn servojn kiel Internet Archive aŭ Archive.is per kiuj oni povus kontroli ĉu la teksto en VF vere reprezentas la originalan.
Mi esperas, ke mi bone priskribis la problemon kaj mi invitas @[[Uzanto:Lepticed7]], se vi volas, pli detale resumi vian vidpunkton. Poste mi aldonus la mian. [[Uzanto:Venca24|Venca24]] ([[Uzanto-Diskuto:Venca24|diskuto]]) 16:24, 21 jan. 2024 (UTC)
: Mi opinias, ke ciferecaj fontoj tute bone povas (r)esti en Vikifontaro. Ĉu la rekontrolebleco estas postula en iu nia regulo / rekomendo? En kiu? Ĉiuokaze, en granda plejparto de okazoj mi tute konsentas pri uzo de interetaj arĥivigaj servoj, kiel menciite de Venca24. Eventuale mi povas imagi adapton de niaj ŝablonoj por postuli parametron kun ligilo al arĥiva versio, kaj se tiu ligilo ne ĉeestas, montri averton kun antaŭplenigita ligilo por facila arĥivigo de la fonto. --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 15:40, 24 jan. 2024 (UTC)
::Saluton. Dankon @[[Uzanto:Venca24|Venca24]] por komenci tiun diskuton. Mi volas bone respondi, sed mi ne tro havas tempon nun. Mi provos respondi dum la venonta semajno. Ĝis, [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 14:21, 25 jan. 2024 (UTC)
:::Saluton. Vikifontaro ne estas konstruata por enhavi senskanaĵajn tekstojn. Ĉiuj tekstoj devus havi skanaĵojn. Alie, ili estas listitaj en [[Specialaĵo:PagesWithoutScans|Specialaĵo:Paĝoj sen skanaĵoj]]. Mi opinias, ke, krom tiuj teknikaĵoj, havi skanaĵojn ebligi kontroli la tekstojn en Vikifontaro. Kiam la skanaĵo estas en la projekto, la kontribuado estas nur en Vikifontaro, kaj ni ne bezonas iri en aliaj retejoj. Kontrolebleco estas grava, ĉar verkoj povas havi multajn eldonojn, kaj ni bezonas koni tiujn eldonojn. Dum la lastaj jaroj, mi ĉefe aldonis skanaĵojn al senskanaĵaj paĝoj, kaj mi multokaze trovi erarojn (en la titoloj, en la aŭtoroj, en la tekstoj). Kun tiu konstato, mi pensis, ke ni ne povus enhavi ciferecaj fontoj, ĉar ili estus senskanaĵaj. Ili povus ŝanĝi post iliaj enirado en Vikifontaro, kaj ni bezonus aldoni ilin al Internet Archives. Tio ŝajnis tro komplika. Mi ne estas kontraŭ ciferecaj tekstoj. Mi estas kontraŭ nekontroleblaj tekstoj. Sed ekzistas solvon, proponitan de @[[Uzanto:Noé|Noé]], por enhavi kontroleblajn ciferecajn fontojn: ni povus uzi ilojn por krei PDF-on el URL-o (ekzemple [https://pdfmyurl.com/]). Se ni uzus tiun metodon, mi akceptas enhavi ciferecajn tekstojn, kaj mi restarigos la forigitajn tekstojn. @[[Uzanto:Venca24|Venca24]], @[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] : Kion vi pensas pri tio? (Tio estas la ĝenerala propono, estas detaloj, kiujn ni devas diskuti pri). Ĝis, [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 19:24, 1 feb. 2024 (UTC)
::::Mi simple ne konsentas kun la esprimo, ke "Vikifontaro ne estas konstruata por enhavi senskanaĵajn tekstojn", ĉar 1) ĝi origine estis kreita tiel, 2) ĝi permesas ilin en pluraj siaj lingvaj versioj, kiel mi montris kaj 3) ĝi akceptas komunumajn tradukojn el alilingvaj Vikifontaroj, kio laŭdifine estas senskanaĵa enhavo (ĉar la traduko okazas en Vikifontaro mem). Estas klare, ke preferindas havi skanaĵojn de printe eldonitaj tekstoj, sed mi ne forigus la aliajn tiom ĝenerale. Ĉefe en la kazo de komunumaj tradukoj mi konsiderus tion esti ege domaĝe por la projekto.
::::Mi rigardis al la PDF-igo de retejoj. Kun tute liberaj retejoj ĝi verŝajne funkcios, sed kion fari se ni volus "skani" liberan tekston el retejo kun neliberaj aspekto kaj/aŭ bildoj? Se ni volus alŝuti tekston el tia retejo, ni devus aparte forigi la neliberajn partojn el la PDF, sed tiam estas ankaŭ facile ŝanĝi la tekston (aŭ hazarde aŭ intence) kaj ni ne povus kontroli, ĉu la ŝanĝo okazis en la retejo aŭ dum la prilaborado de la PDF, kio – laŭ mia kompreno – ne solvas la problemon, kiun ni volus solvi per tiu ĉi metodo. Aŭ ĉu @[[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] aŭ iu alia havas solvon por tio? --[[Uzanto:Venca24|Venca24]] ([[Uzanto-Diskuto:Venca24|diskuto]]) 16:01, 4 feb. 2024 (UTC)
:::::Saluton @[[Uzanto:Venca24|Venca24]]. Ĝi estis kreita tiel, ĉar ne ekzistas ilon por kontribui. Sed post 3 jaroj, do en 2006, Proofread estas kreita kaj uzita en Vikifontaro. La ĉefa uzo de skanaĵoj estas kontrolebleco. Aliaj vikifontaroj povus akcepti ilin, same kiel vi povus skribi Vikipediajn paĝojn sen fontoj: vi ne povas kontroli. La tradukoj el alilingvaj tekstoj havas skanaĵojn: [[:Kategorio:Indeksoj - Vikifontara traduko]].
:::::Pli ĝenerale, ni bezonas pensi pri kio estas Vikifontaro. Kial proponi tekstojn, kiuj estas ciferece haveblaj alie en la Interreto? Kial proponi ciferecajn versiojn de ciferecaj tekstoj? Niaj versioj povus esti malfreŝa, kaj iufoje, ni ne povus proponi la bildojn, kiuj akompanas la tekstoj. Ĉu Vikifontaro estas kunigilo de ĉiuj esperantaj tekstoj? Ĉu Vikifontaro estas malbona spegulretejo, kun malfreŝaj tekstoj? Mi pensas, ke nia forto estas proponi ciferecajn versiojn de neciferecaj tekstoj. Estas multaj neciferecaj tekstoj, ni ne bezonas ciferecaj tekstoj por kontribui…
:::::Mi ne havas solvon pri la problemo, kiun vi prezentas. Mi aldonas alian demandon pri la ciferecaj tekstoj: ĉu oni povas inkludi tekstojn el blogoj aŭ personaj retejoj?
:::::Ĝis, [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 17:40, 4 feb. 2024 (UTC)
::::::Saluton @[[Uzanto:Venca24|Venca24]]. Eble mi trovis solvon pri la libera teksto/nelibera aspekto problemon: ekzistas stuciloj por PDF-o. Ekzemple, [www.sejda.com/ Sejda] ebligas krei PDF-on el retetoj, stuci partojn de paĝoj, kaj forigi paĝojn. Ekzemple, el [tiu artikolo de Libera Folio], mi kreis [https://www.sejda.com/share/1fe0be6ed9274bdca3b0599390762cb6-HP33ZKD6cB4a5iWpuMj2gXE4gsgIqkI_6pWsvzqBd9AXC67EMzNMfeoT9A2qY_nP tiun PDF-on]. Kion vi opinias? Ĉu tio estas bona solvo? Eble @[[Uzanto:Alzinous|Alzinous]] kaj @[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] havas opinion pri tio? Ĝis, [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 07:05, 8 feb. 2024 (UTC)
:::::: Kontroleblecon eblas realigi diversmaniere. Ekzemple, vi povas viziti bibliotekon kaj kontroli. [[Uzanto:VladimirPF|VladimirPF]] ([[Uzanto-Diskuto:VladimirPF|diskuto]]) 11:08, 8 feb. 2024 (UTC)
:::::::Viziti bibliotekon ne estas kontentiga solvo ĉar nur la ulo kiu persone vizitas la bibliotekon povas kontroli la tekston. La aliaj kontribuantoj devus fidi al tiu ulo. [[Uzanto:Darmo117|Darmo117]] ([[Uzanto-Diskuto:Darmo117|diskuto]]) 15:53, 8 feb. 2024 (UTC)
::::::::Rimarku ke en Vikipedio fontoj kontroleblas tute same - iru en bibliotekon - kaj neniu havas problemon pri tio. [[Uzanto:Blahma|Blahma]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 22:01, 9 feb. 2024 (UTC)
:::::::: Ĝenerale ne gravas al kiu ko estas kontentiga: gravas eblo realigi kontroleblecon. Des pli, ke en elektronikaj versioj (skanaĵoj, fotoj ktp) ĉiam estas ŝanco de fuŝkorektoj. [[Uzanto:VladimirPF|VladimirPF]] ([[Uzanto-Diskuto:VladimirPF|diskuto]]) 14:11, 10 feb. 2024 (UTC)
::::::: Saluton @[[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]], mi provis la programon Sejda, kiu kompreneble helpas por krei PDF-on el HTML, sed laŭ tio kion mi vidis, ĝi simple agas kiel ajna alia PDF-ilo. Ĝi kompreneble kapabligas la uzanton krei la PDF-on pli efike, sed daŭre la procedo mem ne provizas kontrolon kontraŭ (ne)intencaj ŝanĝoj de la teksto fare de la PDF-kreanto. Laŭ mia opinio ligilo al Interreta Arĥivo provizas pli grandan fidindecon, ĉar la konservo estas farita de iu alia fidinda parto, kiu ŝirmas la kontribuanton kontraŭ ebleco ŝanĝi la tekston, sed la kontribuanto povas iniciati la konservon por vidigi al la tuta VF-komunumo la tekston en la stato, en kiu ĝi trovis la tekston kun marko pri tempo kaj fonto.
::::::: Rilate al la demando pri tekstoj el blogoj kaj personaj retejoj: Kutime la teksto por Vikifontaro devus esti eldonita de iu alia parto ol la aŭtoro de la teksto (eldonisto) aŭ iri tra iu redakta revizio (revuoj, gazetoj aŭ gazetaraj komunikoj – eĉ tiuj de UEA). Memeldonitaj tekstoj ĝenerale ne devus esti inkluzivitaj en VF, sed eblas ja esceptoj en kazoj kiam tiel estis eldonitaj signifaj aŭ influaj verkoj. Ankaŭ paroloj estas siaspece "memeldonitaj", sed alilingvaj Vikifontaroj akceptas ilin. Kaj same estas kun leteroj de signifaj homoj. Analoge eblas pritrakti ankaŭ ciferecajn tekstojn. Do se temas pri blogoj aŭ retejoj, kiujn la komunumo pritaksos valora aŭ signifa, tiam mi ne vidas problemon pri inkluzivo de ankaŭ tiaj fontoj.
::::::: Aldone ni devus konscii, ke pro grandeco de la E-komunumo kaj E-kulturo estas pli kutime, ke signifaj kaj influaj verkoj estas pli ofte memeldonataj ol povas esti la kutimo en aliaj lingvaj komunumoj. Se ni simple rifuzus memeldonitaj verkoj sen pritakso de ilia graveco, tiam ni ne povus havi ĉi tie ekzemple [[w:Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko|PMEG-on]], kiu estas ege influa en la Esperanto-komunumo. Simile se ni konsiderus podkaston [[w:kern.punkto|kern.punkto]] esti persona blogo, tiam ankaŭ tiu influa enhavo estus por ni perdita. --[[Uzanto:Venca24|Venca24]] ([[Uzanto-Diskuto:Venca24|diskuto]]) 13:21, 24 feb. 2024 (UTC)
::::::::Saluton @[[Uzanto:Venca24|Venca24]]. Skanaĵoj ankaŭ povas esti (ne)intence ŝanĝitaj. Do estas preferinda aldoni la retejon al la dosiero en la komunejo. Krom tiuj indikoj en la komunejo, la franca vikifontaro ankaŭ aldonas la originon al indekso-paĝoj. Ni povus same fari. Tiel, estas ambaŭ la indekso, por pli utila kontribuado, kaj ligilo al la artikolo en retejo kie la teksto estas trovebla. Ĉu tio estus bona solvo por vi? [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 07:24, 2 mar. 2024 (UTC)
:::::::::Tiu solvo ŝajnas al mi uzebla por skanaĵoj, verkoj eldonitaj en PDF-formo aŭ PDF-versioj de liberaj retejoj, sed mi ne vidus tion kiel la ununuran solvon (speciale por liberaj tekstoj el neliberaj retejoj ks. kiel menciite antaŭe), kiu devas kontraŭstari uzon de ligilo al la arkivigaj servoj. Mi fakte ne vidas kialon kial tiuj du sistemoj ne povus kunekzisti. Indikon de origino en la indekso-paĝo ni kompreneble povas havi. --[[Uzanto:Venca24|Venca24]] ([[Uzanto-Diskuto:Venca24|diskuto]]) 16:33, 23 jun. 2024 (UTC)
:::: Bonvolu montri postulon de nepra skanaĵo de fontoj. [[Uzanto:VladimirPF|VladimirPF]] ([[Uzanto-Diskuto:VladimirPF|diskuto]]) 11:06, 8 feb. 2024 (UTC)
::Elektronikaj dokumentoj hodiaŭ gravas same kiel la printitaj. Kelkaj dokumentoj eĉ ne estas alie publikataj. Pro tio laŭ mi indas trovi vojon, kiel ili povas esti akceptataj ĉe Vikifontaro (konsiderante la aliajn kondiĉojn por akceptado de tekstoj).
::Ili estis longe akceptataj ĉe esperanta Vikifontaro kaj ili estas daŭre akceptataj ankaŭ ĉe alilingvaj Vikifontaroj. Almenaŭ la [[:en:2023 Hong Kong Policy Act Report|anglalingva]] kaj [[:cs:Novoroční projev prezidenta ČSSR Václava Havla|ĉeĥlingva]] Vikifontaroj akceptas ilin – ekzemple ĉe politikaj paroloj tio ofte estas la ununura oficiala fonto.
::Mi subtenas la uzadon de OCR Tool por ciferecigado de liberaj libroj kaj printitaj dokumentoj, sed laŭ mia ĝisnuna scio, ĝin ne eblas uzi por elektronikaj dokumentoj aperitaj en retejoj (ĉe liberaj tekstoj ĉe PDF eblus uzi ĝin). Ĝi kompreneble havas la avantaĝon de kontrolo de la teksto konteraŭ konkreta eldono de ĝi kaj atrubuo de tia versio. Sed se nia ĉefa postulo estus havi eblecon referenci konkretan version de la fonta dokumento por havi kontrolon, ĉu la teksto respegulas la originan eĉ se tiu povis poste ŝangi, tiam ni eventuale havas aliajn ilojn por fari tion. Ni havas je dispono [[w:Interreta Arkivo|Interretan Arkivon]] kaj [[w:archive.today|archive.today]], kiuj kapablas teni la fontan version por ĝia kontrolo kaj atribuo.
::Do sume: mi ne vidas problemon kun akcepto de elektronikaj dokumentoj en Vikifontaro kaze ke ili daŭre plenumas la aliajn kondiĉojn. Se ni tamen bezonus referenci konkretajn versiojn de la tekstoj, por ke ni povu kontroli ilin malgraŭ ilia ebla posta ŝanĝo, tiam ni povus trovi regulojn, kiuj plenumus tiun taskon (ekz. postuli ligilon al Interreta Arĥivo). --[[Uzanto:Venca24|Venca24]] ([[Uzanto-Diskuto:Venca24|diskuto]]) 20:19, 1 feb. 2024 (UTC)
:::@[[Uzanto:Venca24|Venca24]] Ĉu krei PDF-on el retejo estas bonan solvon por vi? [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 22:31, 1 feb. 2024 (UTC)
:El mia vidpunkto elektronikaj dokumentoj estas perfekte validaj. Ĝi estas kriterio kiun sekvas ankaŭ la kataluna Vikipedio kaj la hispana Vikipedio, en kiuj mi kunlaboras. [[Uzanto:Alzinous|Alzinous]] ([[Uzanto-Diskuto:Alzinous|diskuto]]) 16:44, 4 feb. 2024 (UTC)
::Saluton @[[Uzanto:Alzinous|Alzinous]]. Mi ne komprenas kial Vikipedioj estas cititaj? [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 17:42, 4 feb. 2024 (UTC)
:::Saluton. Vi pravas. Mi volis diri Vikifontaro. Mi pardonpetas pro la eraro. [[Uzanto:Alzinous|Alzinous]] ([[Uzanto-Diskuto:Alzinous|diskuto]]) 17:54, 4 feb. 2024 (UTC)
:Se mi bone komprenis, nur du vidpunktoj aperas en la supra diskuto kontraŭ la akcepto de dokumentoj kies fonto estas havebla nur interrete:
:# ke ne eblas rekontroli fidinde la fonton, kiu povas ŝanĝiĝi (aŭ malaperi);
:# ke ne utilas meti en Vikifontaron tekston jam haveblan aliloke en Interreto.
:Favore al tia akcepto estas, ke pluraj alilingvaj vikifontaroj jam akceptas ciferecajn fontojn sen skanaĵoj, kaj ke pluraj gravaj dokumentoj neniam estas eldonitaj surpapere.<br><br>
:Pri la '''eblo rekontroli''' (#1), @[[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] mencias ke @[[Uzanto:Noé|Noé]] proponis anstataŭi skanaĵon per PDF-igo de la origina retpaĝo; @[[Uzanto:Venca24|Venca24]] rimarkis ke tio ne ĉiam eblas, ĉar en la paĝo povas esti neliberaj eroj kune kun libera teksto.
:Tamen, en pluraj okazoj ja eblas PDF-igi libere la originan retpaĝon. Almenaŭ en tiuj okazoj ne estas kialo malakcepti ciferecajn dokumentojn, gardante la PDF-ojn kiel samvalorajn al skanaĵoj. (Rimarko: Oni povus ankaŭ konsideri foton anstataŭ PDF.)
:En la ceteraj okazoj, la proponitaj solvoj (Interreta Arkivo / ''archive.today'' aŭ PDF-igo per apartaj iloj, ekzemple ''sejda.com'') estas laŭ mi pli malcertaj kaj verdire mi ne multe ŝatas ilin (el la du, mi preferas ''sejda.com''). Sed indas pridiskuti ilin plu.<br><br>
:Aldone, mi kredas ke oportunas montri al la leganto la fontotipon de ĉiu dokumento: ĉu skanaĵon, ĉu PDF-igon de interreta paĝo, ĉu alian.
:Pri la '''utilo''' (#2), menciita ĉefe de Lepticed7, mi kredas ke indas detale klarigi kiam tio utilas - ĉefe, laŭ mi, por gravaj aŭ historiaj dokumentoj. Sed laŭ mi ja utilas havi tiajn dokumentojn en Vikifontaro. [[Uzanto:Rdelre|Rdelre]] ([[Uzanto-Diskuto:Rdelre|diskuto]]) 10:48, 8 feb. 2024 (UTC)
::Se ni volas akcepti interretajn tekstojn, mi pensas, ke la propono de @[[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] pri la uzo de PDF-oj kiel "skanaĵoj" estas bona kompromiso. Tio permesas havi la referencajn tekstojn, kiuj povas esti rekontrolitaj. Plie, la uzo de PDF-oj eblas, ke Vikifontaro ne dependas de aliaj retejoj (ekz.: Wayback Machine). Pri la problemo de neliberaj eroj en retpaĝoj, eble ni povus trovi ilon, kiu nur eksportas la tekston?, sen la bildoj kaj la aliaj neliberaj aĵoj. Tamen, mi ne scias kion fari se teksto mencias neeksportitajn bildojn. [[Uzanto:Darmo117|Darmo117]] ([[Uzanto-Diskuto:Darmo117|diskuto]]) 15:44, 8 feb. 2024 (UTC)
::: tute ne estas bona ideo: libro povas havi ristrikton por kopii kaj ties tekstoj - ne. [[Uzanto:VladimirPF|VladimirPF]] ([[Uzanto-Diskuto:VladimirPF|diskuto]]) 14:14, 10 feb. 2024 (UTC)
:Saluton
Mi pensas, ke en Vikifontaro ni bezonas fontdosieron. Tiu fonto devas troviĝi ĉe "commons". Tiel ĝi ĉiam estu alirebla, kaj ĝiaj modifoj trakeblaj.
Se dokumento estas modifita, tiam ĝi fariĝas nova dokumento. Simile al eldono por libro.[[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]])
Saluton! Mi ĝojas pro la apero de kelkaj "novaj vizaĝoj" el Francio, kiuj klopodas enriĉigi krom tou franca ankaŭ la Esperantan Vikifontaron. Mi ne sciis, ke ili estas tiom multaj, sed koincide preskaů ĉiuj subtenantoj de devigaj skanaĵoj, kiuj aperis en tiu ĉi diskuto, ŝajnas esti membroj de tiu grupo.
Kontribuante estas tamen grave distingi inter la unuopaj projektoj kaj iliaj reguloj, tradicio kaj komunumo. Same kiel oni ne permesas originalan esploron en Vikipedio (sed jes en ekz. Vikivojaĝo) aŭ oni ne permesas "justan uzon" en ĉeĥa Vikipedio (sed jes ja en la angla), oni evidente ne permesas verkojn sen skanaĵoj en la franca Vikifontaro (sed jes ja en la Esperanta!). Ignorante la establitajn kutimojn, kvankam kun bona intenco kaj eble sen konscii tion, oni riskas konflikton kun la loka komunumo kak ĉefe malrespektas la laboron de intertempe jam generacio da antaŭloj, aparte se onia konduto iras tiom for kiom forviŝado de aliula laboro nur ĉar ĝi ne sekvas regulon kiun la forviŝanto subtenas.
En la Esperanta Vikifontaro dum la 20 jaroj de ĝia ekzisto neniam ekzistis la devo subteni la publikigitajn verkojn per skanaĵo. Laŭ mia esploro en anglalingvaj fontoj proksimaj al la Fondaĵo Vikimedio, tia regulo ankaŭ ne estas kerna al Vikifontaro ĝenerale kaj nur akceptiĝis en kelkaj lingvaj versioj de la projekto. La Esperanta klare ne apartenas al ili, tial kaze de postulado de tia nova limigo necesas trakti ĝin kiel novan regulon kaj minimume diskuti/voĉdonigi/akceptigi ĝin al la komunumo, kaj aldone al tio prefere ankaŭ pensi kion okaze de akceptiĝo fari pri la jam amasiĝinta enhavo kiu ĝis nun bone servis al la deklaritaj celoj de la projekto, kiu estas parto de libera kulturo (kaze de tiu Esperanta aparte rara, preskaŭ kvazaŭ nacia heredaĵo) kaj pri kies pretigo centoj da homoj elspezis multegajn horojn da sia tempo jam en jaroj kiam la novalvenintoj eble eĉ tute ne konis Vikifontaron aŭ eĉ Esperanton.
Ne mislegu min ĉi tie - mi neniom intencas bagateligi ĉi tie la entuziasmon de novaj (kaj supozeble junaj) kontribuantoj kaj Esperantistoj (male, mi ĝojas pri sincera interesiĝo pri la projekto kaj pri nia lingvo!), sed mi nur el mia pozicio de "memoranta maljunulo" (nu, 35-jaraĝa) permesas al mi memorigi pri historio de ĉi tiu projekto kaj alvoki al respekto de kunkontribu{a,i}ntoj, kiu montreblas ankaŭ per estimo de ilia laboro kaj atentema proponado de ŝanĝoj kontraste al ilia sendemanda trudado. Ja la ĉi-tiea komunumo ne estas granda, do mi komprenas ke oni malfacile povas lerni de aliaj kaj facile surprenas decidojn mem. Sed ŝanĝo de politiko devas unue esti zorge pridiskutita kaj akceptita; kaj se tiel ne okazis kaj oni tamen aplikas ĝin, aparte kiam tio gvidas al detruo de aliula laboro, kaj se tio gravas al iu, estas necese ĉesi, cedi el siaj pozicioj kaj fari tion, kio prefere estu farita jam antaŭe: nome bone pripensi kaj poste proponi novan regulon por diskuto, anstataŭ tuj sendiskute (kaj, laŭ la supre komenciĝinta diskuto, almenaŭ parte ankaŭ senpripense) komenci apliki ĝin, ne nur al siaj verkoj, sed ankaŭ al aliulaj kaj eĉ al ĉiu historia enhavo de la projekto, kaj nome pere de maniero aparte damaĝa, do forigado de enhavo. Des pli en Esperantujo, kie la fortoj estas aparte raraj kaj la literaturo aparte delikata (ne ekzisto de ŝtataj bibliotekoj ktp.) kaj kie la Vikimediaj projektoj tradicie ludas gravan rolon kiel konservantoj de kultuta heredaĵo de la Esperanto-komunumo, kie ĉia nedevigita perdo de ĝenerale senproblema verko riskigas ĝian malhavebligon al granda parto de la jam negranda kaj diaspora publiko, aŭ eĉ malaperon entutan.
Mi do alvokas al restarigo de paĝoj forigitaj surbaze de la ĉi-projekte nevalidanta regulo kaj invitas ĝiajn subtenantojn zorge ĝin formuli kaj sekve diskutigi kaj eventuale voĉdonigi ĝin al la tuta komunumo de la projekto. Dankon pro komprenemo,
--Blahma, longjara administranto de la Esperanta Vikipedio, fojfoja kontribuanto al la Esperanta Vikifontaro, membro de Vikimedio Esperanto, eksmembro de la Akademio de Esperanto, kuniciatinto de bretaro.net. [[Uzanto:Blahma|Blahma]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 22:46, 9 feb. 2024 (UTC)
:Por mi, fonta dosiero povas esti teksto, bildo, video aŭ sonregistraĵo.
:Se iu deziras traduki dokumenton en Esperanton, li povas provizi la fonton en la originala lingvo kaj produkti la tradukon en Vikifontaro.
:Ŝajnas al mi, ke se iu volas krei neeldonitan verkon en Esperanto, li prefere uzu Vikilibroj.
:Se dokumento estis forigita el Vikifontaro,mi pensas ke estus eble reakiri ĝin kaj krei PDF-dosieron de tiu dokumento kaj meti tiun PDF-dosieron en Commons.
:Se dubo ekzistas pri la aŭtenteco de tiu dokumento, necesus aldoni averton sur la komenca paĝo de la dokumento.̰ [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 10:22, 10 feb. 2024 (UTC)
== Invitation to join February Wikisource Community Meeting ==
Hello fellow Wikisource enthusiasts!
We are the hosting this month’s [[:m:Wikisource Community meetings|Wikisource Community meeting]] on '''24 February 2024, 7 AM UTC''' ([https://zonestamp.toolforge.org/1708758000 check your local time]).
The meeting agenda will be divided into two halves. The first half of the meeting will focus on non-technical updates, including discussions about events, conferences, proofread-a-thons, and collaborations. The second half will delve into technical updates and conversations, addressing major challenges faced by Wikisource communities, similar to our previous Community meetings.
If you are interested in joining the meeting, kindly leave a message on '''klawal-ctr@wikimedia.org''' and we will add you to the calendar invite.
Meanwhile, feel free to check out [[:m:Wikisource Community meetings|the page on Meta-wiki]] and suggest any other topics for the agenda.
Regards
[[:m:User:KLawal-WMF|KLawal-WMF]], [[:m:User:SWilson (WMF)|Sam Wilson (WMF)]], and [[:m:User:SGill (WMF)|Satdeep Gill (WMF)]]
<small> Sent using [[Uzanto:MediaWiki message delivery|MediaWiki message delivery]] ([[Uzanto-Diskuto:MediaWiki message delivery|diskuto]]) 11:11, 20 feb. 2024 (UTC)</small>
<!-- Message sent by User:KLawal-WMF@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=User:SGill_(WMF)/lists/WS_VPs&oldid=25768507 -->
== Invitation to join March Wikisource Community Meeting ==
Hello fellow Wikisource enthusiasts!
We're excited to announce our upcoming Wikisource Community meeting, scheduled for '''30 March 2024, 3 PM UTC''' ([https://zonestamp.toolforge.org/1711810800 check your local time]). As always, your participation is crucial to the success of our community discussions.
Similar to previous meetings, the agenda will be split into two segments. The first half will cover non-technical updates, such as events, conferences, proofread-a-thons, and collaborations. In the second half, we'll dive into technical updates and discussions, addressing key challenges faced by Wikisource communities.
'''New Feature: Event Registration!''' <br />
Exciting news! We're switching to a new event registration feature for our meetings. You can now register for the event through our dedicated page on Meta-wiki. Simply follow the link below to secure your spot and engage with fellow Wikisource enthusiasts:
[[:m:Event:Wikisource Community Meeting March 2024|Event Registration Page]]
'''Agenda Suggestions:''' <br />
Your input matters! Feel free to suggest any additional topics you'd like to see included in the agenda.
If you have any suggestions or would just prefer being added to the meeting the old way,
simply drop a message on '''klawal-ctr@wikimedia.org'''.
Thank you for your continued dedication to Wikisource. We look forward to your active participation in our upcoming meeting.
Best regards, <br />
[[:m:User:KLawal-WMF|KLawal-WMF]], [[:m:User:SWilson (WMF)|Sam Wilson (WMF)]], and [[:m:User:SGill (WMF)|Satdeep Gill (WMF)]]
<!-- Message sent by User:KLawal-WMF@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=User:SGill_(WMF)/lists/WS_VPs&oldid=25768507 -->
== Helpopaĝoj ==
Saluton, mi skribis du helpopaĝojn: [[Helpo:Kiel Vikifontaro funkcias?]] kaj [[Helpo:Nomspaco “Paĝo”]] por ekspliki la funkciadon de nia projekto. Ne hezitu legi tiujn paĝojn, kaj komenti aŭ korekti ilin. Se vi legus la paĝojn, vi vidus, ke estas multaj mankantaj paĝoj. Mi penos skribi ilin dum la venontaj semajnoj. Ĝis, [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 21:56, 12 apr. 2024 (UTC)
== Invitation to join April Wikisource Community Meeting ==
Hello fellow Wikisource enthusiasts!
We are the hosting this month’s Wikisource Community meeting on '''27 April 2024, 7 AM UTC''' ([https://zonestamp.toolforge.org/1714201200 check your local time]).
Similar to previous meetings, the agenda will be split into two segments. The first half will cover non-technical updates, such as events, conferences, proofread-a-thons, and collaborations. In the second half, we'll dive into technical updates and discussions, addressing key challenges faced by Wikisource communities.
Simply follow the link below to secure your spot and engage with fellow Wikisource enthusiasts:
[[:m:Event:Wikisource Community Meeting April 2024|Event Registration Page]]
If you have any suggestions or would just prefer being added to the meeting the old way,
simply drop a message on '''klawal-ctr@wikimedia.org'''.
Thank you for your continued dedication to Wikisource. We look forward to your active participation in our upcoming meeting.
Regards
[[:m:User:KLawal-WMF|KLawal-WMF]], [[:m:User:SWilson (WMF)|Sam Wilson (WMF)]], and [[:m:User:SGill (WMF)|Satdeep Gill (WMF)]]
<small> Sent using [[Uzanto:MediaWiki message delivery|MediaWiki message delivery]] ([[Uzanto-Diskuto:MediaWiki message delivery|diskuto]]) 12:21, 22 apr. 2024 (UTC)</small>
<!-- Message sent by User:KLawal-WMF@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=User:SGill_(WMF)/lists/WS_VPs&oldid=25768507 -->
== Invitation to join May Wikisource Community Meeting ==
Hello fellow Wikisource enthusiasts!
We're excited to announce our upcoming Wikisource Community meeting, scheduled for '''25 May 2024, 3 PM UTC''' ([https://zonestamp.toolforge.org/1716649200 check your local time]).
As always, your participation is crucial to the success of our community discussions.
Similar to previous meetings, the agenda will be split into two segments. The first half will cover non-technical updates, such as events, conferences, proofread-a-thons, and collaborations. In the second half, we'll dive into technical updates and discussions, addressing key challenges faced by Wikisource communities.
Simply follow the link below to secure your spot and engage with fellow Wikisource enthusiasts:
[[:m:Event:Wikisource Community Meeting May 2024|Event Registration Page]]
Agenda Suggestions:
Your input matters! Feel free to suggest any additional topics you'd like to see included in the agenda.
If you have any suggestions or would just prefer being added to the meeting the old way,
simply drop a message on '''klawal-ctr@wikimedia.org'''.
Thank you for your continued dedication to Wikisource. We look forward to your active participation in our upcoming meeting.
Regards,
[[:m:User:KLawal-WMF|KLawal-WMF]], [[:m:User:SWilson (WMF)|Sam Wilson (WMF)]], and [[:m:User:SGill (WMF)|Satdeep Gill (WMF)]]
<small> Sent using [[Uzanto:MediaWiki message delivery|MediaWiki message delivery]] ([[Uzanto-Diskuto:MediaWiki message delivery|diskuto]]) 11:34, 20 maj. 2024 (UTC)</small>
<!-- Message sent by User:KLawal-WMF@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=User:SGill_(WMF)/lists/WS_VPs&oldid=25768507 -->
== Kutimoj kaj reguloj ==
Ĉi tio estas mia respondo al @[[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] kiu reagis al mia klarigo ĉe [[Diskuto:Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto”]]. Mi skribas ĝin ĉi tien, ĉar mi pensas, ke Esperanta Vikifontaro bezonas klariĝon pri kutimoj kaj reguloj, kiujn nuntempe ĉi tie malsamaj homoj malsame komprenas kaj eĉ malsamajn sekvas.
Saluton! La scienca projekto "Ciferecigo de la Zamenhofaj adresaroj" farita en 2010-2014 kaj subvenciita de Esperantic Studies Foundation, celis ciferecigon kaj rekunmetigon de verko eldonita poparte tra multaj jaroj kaj ankoraŭ neniam en la historio tiel prilaboritan. La vasta Esperanto-komunumo inkluzive de renomaj Esperantologoj bonvenigis tiun iniciaton kaj Vikifontaro estis natura loko por disponigi la rezulton, kun la intenco certigi ĝian longtempan kaj jure senduban disponeblon kaj lun la kromefiko de kunlaboreblo. La solaj diferencoj disde kutima ciferecigo de prozo estas la unueca prilaboro kaj la aldonitaj notoj (kiuj ja toleratas ankaů ĉe kutimaj verkoj, kvankam manke de ordigindeco kutime prezentataj en formo de piednotoj). Ĉiu alia "scienca esplorado" okazis ekstere (kaj tial mi nun pri ĝi skribis ĉi-supre kaj tial vi eble antaŭe ne sciis pri ĝi), do laŭ mia opinio la farita laboro bone kongruas kun la misio de Vikifontaro.
Dek jarojn poste venas vi kaj komencas kontribui al Vikifontaro per transskriboj de novaj libroj kaj identigo de aŭtorrajtaj problemoj, ekuzante pli amase modernajn teknikojn intertempe elprovitajn en alilingvaj versioj; sed ankaŭ trudante tiun labormanieron al ĉiuj aliaj kaj, plej grave, kontraŭante ĉian antaŭe aldonitan enhavon kiu ne kongruas kun ĝi. Mi aprezas vian sperton kaj kontribuemon al la libera biblioteko de Esperantaj tekstoj, sed bonvolu memori ke tio ĉi estas Esperanta Vikifontaro kaj ne la Franca. Kadre de la difinitaj ĝeneralaj limoj, ĝi rajtas funkcii kaj efektive jam ekde 2011 funkcias laŭ iom apartaj kutimoj, simile al preskaŭ ĉiu alia vikimedia projekto, kiu posedas certajn tradiciojn pro sia specifa historio kaj emoj de la kontribuintoj. Eble tia konstato ankoraŭ mankas al vi, se laŭ via profilo vi aktivas nur en franclingvaj projektoj kaj el alilingvaj ĝuste nur Vikifontaro.
En diskutoj kiel ĉi tia, vi ofte prezentas kiel regulojn kaj solajn eblajn labormanierojn tiujn, kiujn vi alportis ĉi tien el la Franca Vikifontaro. Neniu malhelpas al vi persone sekvi ilin, sed ilia entrudado el la pozicio de administranto kaj forigado de antaŭe kontribuita enhavo al ili nekongrua nature gvidas al konfliktoj kun la pli frue aktivaj membroj de la komunumo, kiuj kun bona intenco investis tempon en tiun laboron kaj kiuj neniam oficiale akceptis tion kion vi proprainiciate komencis konsideri reguloj (ekz. neniuj tekstoj sen skanaĵoj aŭ ekskluziva uzo de la Proofread-aldonaĵo). Se oni efektive akceptu la ŝanĝojn, kiujn vi proponas, tio ne povas okazi sen antaŭa larĝskala diskuto kaj verŝajne voĉdono kaj tio inkluzivu ankaŭ la demandon pri la sorto de la jam kontribuita enhavo (kiu povus ekzemple ricevi ian historian escepton). Antaŭ ol tio okazis, estas de vi misgvide subite prezenti principojn de vi preferatajn, kaj eble validajn ĉe iu alia projekto, kiel principojn validajn ankaŭ ĉi tie, kaj des pli devigante ties sekvadon.
Mi konscias, ke la Esperanta Vikifontaro havas etan komunumon, kiu aldone ne estas tre stabila kaj precipe konsistas el homoj foje forvagantaj ĉi tien el Vikipedio, sed tio tamen ne signifas ke oni povas libere ignori tion, kio dum la 13 jaroj ĉi tie jam kreiĝis. Malkiel mi, multaj el tiuj homoj ne plu sekvas la projekton hodiaŭ kaj do eĉ ne scias, kiel vi komencis detruadi ilian laboron, kaj ne povas sin defendi, kio siavice eble donas al vi malveran senton de praviĝo pri la propra agado. En la Diskutejo jam troveblas ekzemplo de situacio kiam vi rapide forigis kaj poste restarigis nur post eksplicita averto fare de homo kiu la forigon rimarkis kaj havis okazon averti vin ke ĝi estis senkiala ĉar ja estis donita permeso de la aŭtoro.
Kaj ankaŭ min rilate al la Adresaroj vi neniam provis kontakti, kvankam mia retadreso publike montriĝas ĉi tie. Anstataŭe, kion vi faris, estis forigi la jam prilaboritan unuan milon da adresoj, anstataŭigante ilin per la provlega interfaco, per kiu vi tamen nur 53 el tiuj 1000 homoj denove provlegis (kial?) kaj la aferon en tia disrompita stato forlasis, efektive kreinte netan damaĝon al io, kio antaŭe dum multaj jaroj jam estis ekzistanta kaj kompleta. Kaj se ne nun post 8 monatoj mi hazarde trovintus tion kaj restarigintus la plenan version, tiam la nekompleta eble tie plu restadus senfine… Via konduto memorigas min pri la delecionistoj de kelkaj Vikipedioj, ĉi-kaze tamen des pli stranga ĉar efektive ĉi-kaze vi forigis enhavon nur por tuj poste komenci ĝin denove mem rekreadi (kaj neniam finis tion…). Kredu al mi, tio ne indas la penon! La laboro jam estas farita, mi kaj kolegoj pasigis centojn da horoj ciferecigante la Zamenhofajn adresarojn. Mi rekomendas al vi ne plu perdadi vian tempon pri ili kaj anstataŭe daŭrigi la laŭdindan ciferecigadon de antaŭe ankoraŭ ne prilaboritaj verkoj, pri kiu vi ja jam longtempe okupiĝas kaj kiu, malkiel pridubigado de laboro jam farita de antaŭuloj kaj jam de jaroj uzata de multaj al ĉies kontento, efektive donas tujan utilon al la tuta Esperantistaro. [[Uzanto:Blahma|Blahma]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 12:29, 21 jun. 2024 (UTC)
:Mi tute subtenas la vidpunkton de Marek. Verdire mi plene perdis la entuziasmon kontribui por Vikifontaro ekde kiam @[[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] aplikas, ofte tre damaĝe, siajn privatajn, nepridiskutitajn sed pridiskutendajn regulojn. Subite malaperas kategorioj anstataŭigataj per nenio (vidu la kategoriojn de la teksto [[Jakobo Ŝapiro (Joŝo)]] ekzemple), dosieroj ŝanĝas la nomon, malaperas ligoj al aliaj projektoj, la formatado de multmonata laboro estas subite tute aliigata pro kaprico de unu homo. Ne tiel devas funkcii la projekto. [[Uzanto:Wierzbowski|Pŝemek Vjeĵbofski]] ([[Uzanto-Diskuto:Wierzbowski|diskuto]]) 06:49, 22 jul. 2024 (UTC)
::Mi konsentas kun Marek kaj Pŝemek kaj plene subskribas kion ili ambaŭ skribis. Mi ankaŭ finis mian ajnan laboron post kiam estis forigitaj de mi aldonitaj tekstoj el [[Libera Folio]] aŭ la aŭtora(!) paĝo [[Aŭtoro:Bertilo Wennergren]] kaj la libertekstaj kantoj de [[Aŭtoro:Persone]] (dum kiam la aŭtora paĝo restis) kaj pliajn ekzemplojn mi ne povas trovi, ĉar nature la forigitaj paĝoj ne aperas en la listo de miaj kontribuoj. Tio plene kontrastas al la fakto, ke ankoraŭ en 2023 mi gvidis trajnadon pri Vikifontaro por esperantistoj en Slovakio. Neniu el la ekzemploj estis markita kiel rompo de aŭtoraj rajtoj kaj ankaŭ mi ne estis kontaktita kiel kreinto de la forviŝontaj paĝoj. Mi volus ankoraŭfoje utiligi la okazon kaj alvoki @[[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] rekonsideri, ĉu la agoj faritaj surbaze de eble bona intenco kaj kutimo ne kaŭzis [https://80000hours.org/articles/accidental-harm/#6-creating-other-coordination-problems neintencan damaĝon] al la projekto kaj ke li 1) aŭ renversu ĉiujn siajn forviŝojn ekde almenaŭ 2023 por ke ili povu esti rekonsideritaj 2) aŭ ke li kunlaboru provizante de liston de ĉiuj de li almenaŭ de 2023 forviŝitaj paĝoj kun restarigo de de-ni-markitaj paĝoj, kiuj ne rompis aŭtorrajton. La Esperanto-komunumo ne estas tiom granda por ke ni povu havi plurajn projektojn kiel tiu ĉi kaj ni ne havas ĉe Vikifontaro tiom grandan komunumon por ke ni povu permesi al ni disigojn kaj forpelon de la kontribuantoj kaj forĵeton de horoj da ilia laboro. --[[Uzanto:Venca24|Venca24]] ([[Uzanto-Diskuto:Venca24|diskuto]]) 16:58, 28 jun. 2026 (UTC)
:::Saluton @[[Uzanto:Venca24|Venca24]], mi restarigos la tekstojn dum la somero. [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 08:53, 29 jun. 2026 (UTC)
::::Saluton, @[[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]]! Kiel progresas restarigo de la paĝoj post Vikimanio? --[[Uzanto:Venca24|Venca24]] ([[Uzanto-Diskuto:Venca24|diskuto]]) 07:20, 21 aŭg. 2026 (UTC)
:::::Saluton @[[Uzanto:Venca24|Venca24]]. Mi komencis listigi la tekstojn. Mi ne estas hejme nun ĝis la 2a de septembro, do estas malfacila fari plie. Sed mi eklistigis :) [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 10:37, 25 aŭg. 2026 (UTC)
== Invitation to join June Wikisource Community Meeting ==
Hello fellow Wikisource enthusiasts!
We're excited to announce our upcoming Wikisource Community meeting, scheduled for '''29 June 2024, 7 AM UTC''' ([https://zonestamp.toolforge.org/1719644400 check your local time]).
As always, your participation is crucial to the success of our community discussions.
Similar to previous meetings, the agenda will be split into two segments. The first half will cover non-technical updates, such as events, conferences, proofread-a-thons, and collaborations. In the second half, we'll dive into technical updates and discussions, addressing key challenges faced by Wikisource communities.
Simply follow the link below to secure your spot and engage with fellow Wikisource enthusiasts:
[[:m:Event:Wikisource Community Meeting June 2024|Event Registration Page]]
Agenda Suggestions:
Your input matters! Feel free to suggest any additional topics you'd like to see included in the agenda.
If you have any suggestions or would just prefer being added to the meeting the old way,
simply drop a message on '''sgill@wikimedia.org'''.
Thank you for your continued dedication to Wikisource. We look forward to your active participation in our upcoming meeting.
Regards,
[[:m:User:KLawal-WMF|KLawal-WMF]], [[:m:User:SWilson (WMF)|Sam Wilson (WMF)]], and [[:m:User:SGill (WMF)|Satdeep Gill (WMF)]]
<small> Sent using [[Uzanto:MediaWiki message delivery|MediaWiki message delivery]] ([[Uzanto-Diskuto:MediaWiki message delivery|diskuto]]) 17:17, 26 jun. 2024 (UTC)</small>
<!-- Message sent by User:KLawal-WMF@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=User:SGill_(WMF)/lists/WS_VPs&oldid=25768507 -->
== Ŝanĝo de la funkciado de la Elektita fragmento en la Ĉefpaĝo ==
Saluton, @[[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] proponis ke, la elektita fragmento prezentita en la ĉefpaĝo estus regule ŝanĝita. Do estas almenaŭ tridemandojn:
* ĉu vi konsentas?
* kio povas esti la frekvenco (ĉiutage, ĉiusemajne, ĉiumonate)?
* kiel selekti la prezentontaj fragmentoj?
Ĝis, [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 07:53, 30 aŭg. 2024 (UTC)
:Mi pensas, ke ĝi estas bona ideo. La frekvenco eble povas esti ĉiumonate, por komenci? [[Uzanto:Poslovitch|Poslovitch]] ([[Uzanto-Diskuto:Poslovitch|diskuto]]) 11:39, 30 aŭg. 2024 (UTC)
:Saluton.
:* Mi ne scias kiel selekti la textojn, sed prefereble kun la komenco de textoj. (kun proximume la 1 000 unuaj literojn)
:Se estas ebla kun kompletaj validigitaj frazoj.
:* Mi pensas ke ĉiusemajne estus tre bona frekvenco por stimuli uzantoj kaj vikifontaristoj veni vidi la paĝon.
:[[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 10:27, 1 sep. 2024 (UTC)
== Stefan Zweig, Ŝaknovelo ==
Mi alŝutis [[:Dosiero:Stefan Zweig, Ŝaknovelo.pdf]] ĝi videblas en Komunejo sed ne en Vikifontaro. Provante krei [[Indekso:Stefan Zweig, Ŝaknovelo.pdf|Indekson]] kiam mi alklakas "Antaŭvidu paĝoliston" mi ricevas jenan erarmesaĝon: La sekva eraro okazis dum sintaksa analizado de la pagelist-etikedo interne de la sistemo, Eraro: nevalida intervalo [[Uzanto:Agloforto|Agloforto]] ([[Uzanto-Diskuto:Agloforto|diskuto]]) 10:29, 28 sep. 2024 (UTC)
:Saluton @[[Uzanto:Agloforto|Agloforto]]. Kiam tiu okazas, vi devas fari la agon "purge" unue sur la dosiero, due sur la indekso. Mi faris tion kaj la problemo estas solvita. Ĝis, [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 11:42, 28 sep. 2024 (UTC)
::dankon! [[Uzanto:Agloforto|Agloforto]] ([[Uzanto-Diskuto:Agloforto|diskuto]]) 12:01, 28 sep. 2024 (UTC)
== Kandidato de administranto de Lepticed7 ==
Saluton. Mia statuso de administranto eksvalidiĝos hodiaŭ, do mi devas rekandidatiĝi. Bonvolu voĉdoni [[Vikifontaro:Administrantoj/kandidatoj/Lepticed7#14/05/2025|tie]]. Ĝis, [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 22:21, 13 maj. 2025 (UTC)
== 8-a Kunsido de Ĝenerala asembleo de Vikimedio EO (2025-2) ==
Mi invitas vin al la 8-a Kunsido de Ĝenerala asembleo de organizo [https://esperanto.wiki/ Vikimedio EO], kiu okazos rete la 16-an de Novembro 2025. Ni traktos precipe la Jarajn planon kaj buĝeton 2026, revizion de la [[:meta:|Strategia plano 2025-2026]] kaj eventuale ankaŭ aliajn aferojn. La kunsido estas celata al membroj de la organizo, kaj ankaŭ malfermita al Vikimediaj redaktistoj kiel vi. Bv. vidi pliajn informojn kaj aliĝu ĉe la '''[https://esperanto.wiki/evento/8-a-kunsido-de-generala-asembleo-2025-2 oficiala anonco]'''. [[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 14:28, 16 okt. 2025 (UTC)
: Jam ĉi-dimanĉe, la '''16-an de Novembro 2025''', ni havos '''[https://esperanto.wiki/evento/8-a-kunsido-de-generala-asembleo-2025-2 Kunsidon de Ĝenerala asembleo de Vikimedio EO]''' (se vi volas partopreni, bv aliĝi anticipe). Kaj mi havas al vi 2 petojn.
: '''Ni serĉas 2 novajn Estraranojn'''
: Ni bezonas plivigligi nian Estraron por pli juste distribui internan laboron, esti pli daŭropova kaj pli bone subteni Vikimediajn redaktantojn. Aldone ni bezonas ankaŭ Kasiston kaj Ĝeneralan sekretarion (kiuj povas, sed ne devas esti Estraranoj) kaj ni aprezus ankaŭ plian / rezervan membron de Revizia komisiono. Se vi spertas pri gvidado de neprofitcela, plejparte volontula organizo, kandidatiĝu nun, aŭ plej malfrue dum la kunsido mem. '''[https://esperanto.wiki/2025/kandidatigu-al-la-estraro-revizia-komisiono-au-kiel-kasisto-au-sekretario-ekde-2025 Vidu pliajn detalojn en la artikolo]'''.
: '''Dokumentoj jam duonpretaj - trastudu ilin antaŭ la kunsido'''
: Mi finas verkon de la gravaj dokumentoj, kiujn ni traktos dum la kunsido:
:* '''[[meta:Esperanto kaj Libera Scio/Annual agendas/2026|Jara plano 2026]]''' - la enhavo preskaŭ pretas per lista formo, ankoraŭ mi plibeligos ĝian prezenton
:** se vi mem volas (kun)gvidi iun aldonan laboron, aldonu ĝin rekte en la viki-paĝon kaj mi ĝin ankoraŭ konsideros
:* '''[https://docs.google.com/spreadsheets/d/1bFPg0iQaPoDvM0UriDrbb4paiyT625peYEViNird-Nc/edit Jara buĝeto 2026]''' - mi atendis stabiligon de la Jara plano, kaj aldonos numerojn probable en sabato
:** vi povas komenti rekte en la dokumento (elektu komentatan tekston kaj premu Ctrl+Alt+M)
:* '''[https://docs.google.com/document/d/1EfasAA49GnM8dZNbX_vjidakqM3PogvKSZYBNXrxMdg/edit Revizio de la Strategia plano 2025-2026]''' - jam estas provizita detala klarigo pri la bezono de revizio, kaj la resuma prezento, al kiu mi aldonos enhavon probable sabate
:** vi povas komenti rekte en la dokumento (elektu komentatan tekston kaj premu Ctrl+Alt+M)
: Bv. trastudi la dokumentojn antaŭ la kunsido. Ili devus preti sabate antaŭ noktomezo, plej malfrue dimanĉe kelkajn horojn antaŭ la kunsido. Tiel ni dum la kunsido povos fokusiĝi al eventualaj demandoj kaj pli facile trakti aprobon.
: Mi antaŭĝojas vidi vin dimanĉe. --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 21:27, 14 nov. 2025 (UTC)
== 10 000 ==
<div style="border-style:solid; border-color:grey; background-color:lightblue; border-width:1px; text-align:left; padding:8px;" class="plainlinks">[[Dosiero:Wikisource-logo-eo.svg|left|62px]] [[Dosiero:Bein.jpg|right|60px]]
Hodiaŭ, '''Vikivortaro''' atingis la mejloŝtonon de '''10 000 enhavaj paĝoj'''! Gratulojn al ĉiuj redaktantoj, kiuj kunlaboras por krei la plej grandan Esperantan bibliotekon sur la interreto!
::<small>''Nia 10 000-a enhava paĝo estas "[[Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Narvalo]]", parto de la verko de Kabe [[Vortaro de Esperanto]] (1922).''</small>[[Image:Twemoji 1f609.svg|16px]]</div>
[[Uzanto:Castelobranco|<span style="color:#778899; font-family:Verdana; font-size:1em;">CasteloBranco</span>]]<sup>[[Uzanta diskuto:Castelobranco|<span style="color:#00008b;">diskuto</span>]]</sup> 18:52, 23 apr. 2026 (UTC)
:Saluton, mi ĵus vidis tiun mesaĝon. 🍾 Gratulojn kaj dankon al ĉiuj pro via agado! [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 09:53, 20 maj. 2026 (UTC)
== Administranto-kandidatiĝo CasteloBranco (4) ==
Saluton, mi petis statuson de administranto. Bonvolu voĉdoni [[Vikifontaro:Administrantoj/kandidatoj/Castelobranco|tie]]. [[Uzanto:Castelobranco|<span style="color:#778899; font-family:Verdana; font-size:1em;">CasteloBranco</span>]]<sup>[[Uzanto-Diskuto:Castelobranco|<span style="color:#00008b;">diskuto</span>]]</sup> 15:23, 30 jun. 2026 (UTC)
== Dulingvaj verkoj ==
Saluton! Mi preparas partnerecon kun kultura institucio por kunhavigi ĝian kolekton. Kelkaj el ĝiaj publikaĵoj estas dulingvaj (pt/eo). Iafoje, ili havas paĝon tute en Esperanto sekvatan de paĝo kun la sama enhavo en la portugala. Alifoje, ili havas sekciojn en Esperanto sekvatajn de sekcioj en la portugala sur la sama paĝo. Kio estas la plej bona maniero labori kun tio? [[Uzanto:Castelobranco|<span style="color:#778899; font-family:Verdana; font-size:1em;">CasteloBranco</span>]]<sup>[[Uzanto-Diskuto:Castelobranco|<span style="color:#00008b;">diskuto</span>]]</sup> 20:49, 11 sep. 2026 (UTC)
:@[[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]], @[[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]], @[[Uzanto:Ciampix|Ciampix]], @[[Uzanto:Poslovitch|Poslovitch]], @[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]]. [[Uzanto:Castelobranco|<span style="color:#778899; font-family:Verdana; font-size:1em;">CasteloBranco</span>]]<sup>[[Uzanto-Diskuto:Castelobranco|<span style="color:#00008b;">diskuto</span>]]</sup> 04:30, 12 sep. 2026 (UTC)
::Saluton. Kutime, mi nur transskribas la esperantan parton. [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 08:26, 12 sep. 2026 (UTC)
::Saluton! (mi ne povas tre bone paroli Esperanto, sed mi penas): en la franca Vikifontaro, tia depende de la divido de la paĝoj. Se "unu franca paĝo tiam unu alilingvo paĝo", ni nur transskribas la francajn pagôjn. Se "du lingvoj sur eĉ paĝoj", mi ne scias kie ni faras. [[Uzanto:Poslovitch|Poslovitch]] ([[Uzanto-Diskuto:Poslovitch|diskuto]]) 09:45, 12 sep. 2026 (UTC)
::Ekzemple :
::https://eo.wikisource.org/wiki/Indekso:Cart_-_Trafendita_Turo,_1905.pdf
::<nowiki>{{IwPage|fr}}</nowiki>
::https://fr.wikisource.org/wiki/Livre:Cart_-_Trafendita_Turo,_1905.pdf
::<nowiki>{{iwpage|eo}}</nowiki>
::https://en.wikisource.org/wiki/Page:The_Esperanto_Monthly_-_Septembro_1919.pdf/3
::<nowiki>{{iwpage|eo}}</nowiki>
::Mi ne scias kio fari por pli malfacilaj paĝoj, sed mi ŝatus scii:
::[[Paĝo:The Esperanto Monthly - Aprilo 1913.pdf/5]] [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 12:40, 13 sep. 2026 (UTC)
akrvv3d6q4hbsktjkiiq7pik226u4t2
Paĝo:EO Lidja Zamenhof - Danĝeraj vojoj.pdf/1
104
14875
126577
99916
2026-09-14T08:32:25Z
Ciampix
3284
/* Provlegita */
126577
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" /></noinclude>{{f|DANĜERAJ VOJOJ.|c|g=200%|antau=1em}}
{{Ĉeflitero|T|atroj}}! Ĉarma montaro! Flanke-vi staras, for de l’ bruego de la mondo. Ĉe viaj piedoj ne rezidas luksegaj restejoj, ne blindigas {{SIC|okuloj|okulojn}} palac-hoteloj, ne turnas sin rado de ruledo. Vizitantoj ne venas el malproksime kun Baedeker’oj sub la brako, kaj vi staras modesta, amata kaj adorata nur de tiuj, kiuj vin konas.
Tamen, ho Tatroj, via sino kaŝas misterojn, viaj vojoj kondukas al surprizo, sur viaj irejoj ofte paŝas danĝero kaj etendas la ostajn manojn al kuraĝulo, kiu facilanime riskis flankeniĝi sur malĝustan vojon.
{{---|10em}}
Ĉe roka deklivaĵo sidis maljuna montarano. Jam de multaj jaroj oni vidadis lin tie, kvazaŭ postenanta ĉe la vojdisiĝo. Homoj iradis en la montojn, revenadis aŭ ne revenadis — li senĉese sidis sur sia ŝtono, per la agla okulo estrante malgrandan ŝafaron, kiu paŝtis sin sur proksima herbejo.
Li konis la montaron, ho, li konis ĝin bonege. En la tempoj de l’ juneco li ofte tramarŝadis ĝin tien kaj reen, gvidis tra erarejoj aŭ portis helpon al kuraĝuloj, kiuj, devojiĝinte, perdis jam ĉian esperon.
Li estis saĝa. Li sciis, ke la montoj ne amas esti invadataj de iu ajn, kiu, subnajlinte la ŝuojn, tuj opinias sin tatristo, por kiu ne ekzistas danĝeroj. Kaj li ofte avertadis nespertajn turistojn kontraŭ tro riskaj ekskursoj.
Tiu kaj iu pripensis kaj haltis. Sed junaj bravulaĉoj ne kutimis obei la vortojn de la {{SIC|grizbarda|grizbarba}} paŝtisto. Ili iradis. Kaj la maljuna montarano estis ofte la lasta, kiun rigardis iliaj okuloj.
Unu tagon al la piedoj de la montaro venis junulo. Antaŭ nelonge ankoraŭ li tremis sub severa rigardo de profesoro, sed hodiaŭ tio jam estas for. Li posedas la diplomon, li estas matura homo. Nun li ĝuos la sendependecon! Vartistinon en la montaro li ne bezonas. Homo inteligenta trovos ja en libro ĉion, kion li volas. Forta bastono, longa ŝnuro, gvidlibro en la poŝo — tio sufiĉas.<noinclude><references/></noinclude>
lgce1h16oz8c555yeijest63eg2ej84
Paĝo:Cart - Trafendita Turo, 1905.pdf/6
104
20720
126575
69195
2026-09-14T05:38:16Z
Ciampix
3284
/* Provlegita */
126575
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><CENTER>THÉOPHILE CART</CENTER>
<BIG><BIG><BIG>
<CENTER>Trafendita</CENTER>
<CENTER>Turo</CENTER>
</BIG></BIG></BIG>
<CENTER>PARIZO</CENTER>
<CENTER>EL LA PRESEJO DE «LINGVO INTERNACIA»</CENTER>
<CENTER>33, Rue Lacépède, 33</CENTER>
<CENTER>1905</CENTER><noinclude><references/></noinclude>
dtk3nugnb862tq7y1r8j26k4e05c9gj
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/41
104
27327
126559
84450
2026-09-13T13:11:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126559
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĉapeto; li ŝirmis sian vizaĝon per la kurbigita brako, por ke la suno ne brilu al li en la okulojn. Johano kapsignis al li adiaŭon, kaj la spirito svingis sian ruĝan ĉapeton, metis la manon sur la koron kaj sendis al li per la fingroj multe da kisoj, por montri al li, ke li deziras al li multe da bono kaj antaŭ ĉio tre feliĉan vojaĝon.
Johano pensis pri tio, kiom multe da belaĵoj li nun vidos en la granda bela mondo, kaj li iris ĉiam pluen kaj pluen, tiel malproksimen, kiel li neniam antaŭe estis; li ne konis la urbojn, tra kiuj li iris, nek la homojn, kiujn li renkontis; li estis malproksime en fremdaj lokoj.
La unuan nokton li devis tradormi sur fojnamaso meze de senbara kampo; alian liton li ne havis. Sed ĝuste tio ŝajnis al li tre bela; neniu reĝo, li pensis, povas senti sin pli bone. La tuta kampo kun la rivereto kaj kun la fojnamaso, kaj super ĉio la blua ĉielo, tio estis ja bela dormoĉambro. La verda herbo kun la malgrandaj ruĝaj kaj blankaj floroj estis la subpieda tapiŝo, la arbetaĵoj de siringo kaj de sovaĝaj rozoj estis bukedoj da floroj, kaj anstataŭ lavujo li havis antaŭ si la tutan rivereton kun la klara, freŝa akvo, kie la junkoj kliniĝadis tien kaj reen, dezirante al li bonan vesperon kaj bonan matenon. La luno estis grandega nokta lampo, alte supre en la blua aero, kaj ĉe tiu lampo ne ekzistis danĝero, ke povas ekbruli la kurtenoj. Johano povis dormi tute senzorge, kaj tion li efektive faris. Li vekiĝis nur tiam, kiam la suno leviĝis kaj ĉiuj birdetoj ĉirkaŭ li kantis: "Bonan matenon, bonan matenon! Ĉu vi ankoraŭ ne vekiĝis?"
La sonoriloj vokadis al la preĝejo, estis dimanĉo. La homoj iris al la prediko, kaj Johano ilin sekvis, partoprenis en la kantado de sanktaj kantoj kaj aŭskultis la vorton de Dio. Li havis impreson, kvazaŭ li troviĝas en sia propra preĝejo, en kiu li estis baptita kaj tiel ofte kantis kun sia patro la Diservajn kantojn.
Ekstere sur la tombejo estis granda nombro da tomboj, kaj sur multaj el ili kreskis alta herbo. Johano ekpensis pri la tombo de sia patro, kiu iam ankaŭ povas aspekti kiel ĉi tiuj, ĉar li ne povos ĝin purigi kaj ornami. Tial li sidiĝis kaj deŝiris la herbon, restarigis la falintajn lignajn krucojn, kaj la florkronojn, kiujn la vento forblovis de la tomboj, li metis denove sur ilian lokon, pensante: "Eble iu faros tion saman sur la tombo de mia patro, kiam mi ne povos tion fari!"
Antaŭ la pordo de la tombejo staris maljuna almozulo, apogante sin sur sia lambastono. Johano donis al li la kelke da spesdekoj, kiujn li havis, kaj poste li feliĉa kaj gaja iris pluen, en la malproksiman mondon.
Ĉirkaŭ la vespero fariĝis terure malbona vetero. Johano rapidis, por<noinclude><references/></noinclude>
mr5v08kor9j8w3290fcra95m3p06lgs
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/42
104
27328
126561
84451
2026-09-13T13:52:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126561
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>trovi ian rifuĝejon, sed baldaŭ fariĝis mallumega nokto. Fine li atingis malgrandan preĝejon, kiu staris tute solece sur monteto. La pordo feliĉe estis nur fermita senŝlose, kaj li eniris. Ĉi tie li volis transatendi la malbonan veteron.
"Mi sidiĝos en angulo", li diris, "mi estas tute laca, kaj mi bone meritis ripozon". Li sidiĝis, kunmetis la manojn, eldiris vesperan preĝon, kaj, antaŭ ol li povis rimarki, li endormiĝis kaj eksonĝis, dum ekstere tondris kaj fulmis.
Kiam li vekiĝis, estis mezo de la nokto; la malbonvetero pasis, kaj la luno brilis tra la fenestro. En la mezo de la preĝeja navo staris nefermita ĉerko kun mortinta viro, kiu ne estis ankoraŭ enterigita. Johano, kiu havis puran konsciencon, ne timis; li ankaŭ sciis, ke la mortintoj al neniu faras ion malbonan; nur vivantaj malbonaj homoj faras al ni malbonon. El tiu speco de vivantaj malbonaj homoj staris nun du apud la mortinta viro, kiun oni antaŭ la enterigo restigis en la preĝejo. Al li tiuj homoj volis fari malbonon, ne lasi lin kuŝi en lia ĉerko, sed elĵeti lin antaŭ la pordon de la preĝejo, la kompatindan mortintan homon.
"Kial vi volas tion fari?" demandis Johano; "tio estus ago malbona, lasu lin ripozi en la nomo de Jesuo!"
"Babilaĵo!" diris ambaŭ malbonaj homoj; "li nin trompis; li ŝuldas al ni monon kaj ne povis tion repagi. Ĉar li nun nuligis sian kalkulon per la morto, ni ne ricevos eĉ unu speson. Tial ni volas venĝi al li; kiel hundo li kuŝu ekstere antaŭ la preĝeja pordo!"
"Mi havas ne pli ol kvindek spesmilojn", diris Johano, "tio estas mia tuta heredaĵo; tion mi volonte donos al vi, se vi promesos al mi honeste, ke vi lasos la kompatindan viron trankvila. Mi certe helpos al mi ankaŭ sen mono, ĉar mi havas sanajn fortajn membrojn, kaj la bona Dio subtenos min."
"Jes", diris la malbonaj homoj, "se vi efektive volas pagi lian ŝuldon, tiam ni certe nenion faros al li, vi povas esti certa!" Ili prenis la monon, kiun Johano donis al ili, mokis lin pro lia bonkoreco kaj foriris. Johano returne aranĝis la mortinton en lia ĉerko, kunmetis liajn manojn, diris al li adiaŭ, kaj poste li en bona humoro kaj kun kontenta spirito iris pluen tra la granda arbaro.
Ĉirkaŭe ĉiuflanke, kien ajn la luno povis lumi tra inter la arboj, li vidis plej ĉarmajn malgrandajn elfojn, kiuj gaje ludis unuj kun la aliaj. Ili ne interrompis sian ludadon, ĉar ili ja sciis, ke li estas bona kaj senkulpa homo. Nur la malbonaj homoj ne sukcesas vidi la elfojn. Kelkaj el ili estis ne pli grandaj ol fingro, kaj iliaj longaj blondaj haroj estis interfiksitaj per oraj kombiloj. Duope ili sin balancadis sur la<noinclude><references/></noinclude>
quersuaxhyhmj9zcge7rdd53oylvcyw
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/43
104
27329
126565
84452
2026-09-13T16:10:22Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126565
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>grandaj gutoj da roso, kiuj kuŝis sur la folioj kaj sur la alta herbo. De tempo al tempo ia guto deruliĝis kaj restis pendante inter la longaj trunketoj de la herbo, kaj tiam fariĝis laŭta ridado kaj bruo inter la malgranduloj. Tio estis tre amuza! Ili kantis, kaj Johano rekonis tre klare ĉiujn belajn melodiojn, kiujn li lernis, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano. Grandaj diverskoloraj araneoj kun arĝentaj kronoj sur la kapo devis ŝpini de unu arbo al alia longajn pendantajn pontojn kaj palacojn, kiuj, kiam la roso falis sur ilin, aspektis kiel briletanta oro en la lumo de la luno. Tiel tio daŭris senĉese ĝis la leviĝo de la suno. Tiam la malgrandaj elfoj enrampis en la burĝonojn de la floroj kaj la vento forŝiris la pontojn kaj la palacojn tiel, ke ili flugadis tra la aero kiel grandaj araneaĵoj.
Apenaŭ Johano eliris el la arbaro, forta vira voĉo ekkriis al li: "He, kamarado! kien vi migras?"
"For en la malproksiman mondon!" diris Johano. "Mi havas nek patron nek patrinon, mi estas malriĉa junulo, sed la bona Dio certe al mi helpos."
"Mi ankaŭ volas iri en la malproksiman mondon", diris la fremdulo. "Ĉu vi konsentas, ke ni vojaĝu kune?"
"Certe!" diris Johano, kaj de nun ili iris kune. Ili baldaŭ korinkliniĝis unu al la alia, ĉar ili ambaŭ estis bonaj homoj. Sed Johano baldaŭ rimarkis, ke la fremdulo estas pli saĝa ol li. Li estis travojaĝinta preskaŭ la tutan mondon kaj povosciis rakonti pri ĉiuj eblaj aferoj.
La suno staris jam alte, kiam ili sidiĝis sub granda arbo, por manĝi sian matenmanĝon. Subite aperis maljuna virino. Ŝi estis tre maljuna kaj tute ĝibiĝinta. Ŝi apogis sin sur apogbastono kaj havis sur sia dorso faskon da bruloligno, kiun ŝi estis kolektinta en la arbaro. Ŝia antaŭtuko estis suprentirita, kaj Johano rimarkis, ke el ĝi elstaris tri grandaj vergoj el filiko kaj saliko. Kiam ŝi estis tre proksime de ili, ŝia piedo elglitiĝis, ŝi falis kaj laŭte ekkriis, ĉar ŝi rompis al si piedon, la maljuna kompatinda virino.
Johano tuj proponis, ke ili ambaŭ prenu ŝin sur siajn manojn kaj portu ŝin al ŝia loĝejo; sed la fremdulo malfermis sian tornistron, elprenis vazeton kaj diris, ke li havas tie ŝmiraĵon, kiu povus tuj fari ŝian piedon sendifekta kaj sana tiel, ke ŝi mem povus iri hejmen, kvazaŭ ŝi neniam estus rompinta la piedon. Sed kiel rekompencon li postulis, ke ŝi donacu al li la tri vergojn, kiujn ŝi havis en sia antaŭtuko.
"Tio estus tre kara pago!" diris la maljunulino, mistere balancante la kapon. Ŝi ne havis deziron fordoni siajn vergojn, sed kuŝi kun rompita piedo ankaŭ ne estis io agrabla. Tial ŝi fine donis la vergojn; kaj apenaŭ<noinclude><references/></noinclude>
1do8lxo7fpvcf174fwsg7cck2uh2mum
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/44
104
27330
126566
84453
2026-09-13T16:45:26Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126566
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>li enfrotis al ŝi la ŝmiraĵon en la piedon, la maljunulino leviĝis kaj ekiris multe pli vigle ol antaŭe. Tian efikon havis la ŝmiraĵo. Sed oni ankaŭ ne povis ricevi ĝin en apoteko.
"Por kio vi bezonas la vergojn?" demandis Johano sian vojkamaradon. "Tio estas tri beletaj vergoj", respondis ĉi tiu, "mi amas tiajn, ĉar mi estas stranga knabego".
Ili iris ankoraŭ kelkan distancon.
"Vidu, kia malbonvetero baldaŭ fariĝos!" diris Johano, montrante rekte antaŭ sin. "Jen estas terure densa nubo!"
"Ne", diris la vojkamarado, "tio ne estas nubo, tio estas monto, belega granda monto, sur kiu oni povas esti alte super la nuboj en la libera monta aero. Kiel belege estas tie! Morgaŭ ni certe estos jam alte en la montoj!"
Tio ne estis tiel proksima, kiel ĝi aspektis. Ili devis iri ankoraŭ dum tuta tago, antaŭ ol ili atingis la monton, sur kiu la nigraj arbaroj levis sian supron al la ĉielo kaj kie troviĝis rokoj tiel grandaj, kiel tuta urbo. Transiri tiun monton oni certe ne povis sen forta ŝvitado; tial Johano kun sia kamarado eniris en gastejon, por antaŭe bone ripozi kaj kolekti fortojn por la morgaŭa irado.
En la granda drinkĉambro de la gastejo estis tre multe da homoj, ĉar tie troviĝis pupteatristo. Li ĵus starigis sian malgrandan teatron, kaj la homoj sidis ĉirkaŭe, por rigardi la komedion. La ĉefan kaj plej bonan lokon okupis maljuna dika viandisto; lia granda buldogo, kiu aspektis tre sovaĝa kaj mordema, sidis apud li kaj larĝe malfermis la okulojn, kiel ĉiuj aliaj.
Jen komenciĝis la prezentado, kaj tio estis tre bela dramo kun reĝo kaj reĝino, kiuj sidis sur velura trono, havis orajn kronojn sur la kapo kaj longajn trenaĵojn ĉe la vestoj, ĉar iliaj rimedoj tion permesis al ili. La ĉarmaj lignaj pupoj kun vitraj okuloj kaj grandaj lipharoj staris ĉe ĉiuj pordoj kaj malfermadis kaj fermadis ilin, por enlasadi freŝan aeron en la ĉambron. Tio estis mirinde bela teatraĵo kaj tute ne malgaja; sed ĝuste en la momento, kiam la reĝino sin levis kaj ekiris sur la planko, tiam, - Dio scias, kion en efektiveco pensis en si la granda buldogo - la hundo, ne tenata de la dika viandisto, saltis en la teatron, kaptis la reĝinon je ŝia gracia korpo tiel, ke oni klare aŭdis sonon de rompiĝo. Estis tute terure.
La kompatinda homo, al kiu apartenis la pupteatro, ektremis de teruro kaj estis tre afliktita pri sia reĝino, ĉar tio estis la plej ĉarma pupo, kiun li posedis, kaj nun la abomeninda buldogo demordis al ĝi la kapon. Sed kiam la homoj foriris, la fremdulo: la sama, kiu venis<noinclude><references/></noinclude>
joe37ndo1d4yb4om4qzxweo0mg6qdge
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/45
104
27331
126567
84454
2026-09-13T16:53:29Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126567
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kun Johano, diris, ke li ree ĝin metos en bonan staton. Li elprenis sian vazeton kaj ŝmiris la pupon per la ŝmiraĵo, per kiu li helpis al la kompatinda maljuna virino, kiu rompis al si la piedon. Kiam la pupo estis ŝmirita, ĝi tuj fariĝis denove sendifekta, ĝi eĉ povis mem movadi ĉiujn siajn membrojn, oni tute ne bezonis plu tiri la ŝnuron. La pupo fariĝis kvazaŭ vivanta homo. La homo, al kiu apartenis la malgranda pupteatro, tre ekĝojis. Nun li plu ne bezonis tenadi la pupon, ĝi povis mem danci. Neniu el la aliaj povis tion fari.
Kiam fariĝis nokto kaj ĉiuj homoj en la gastejo enlitiĝis, oni subite ekaŭdis, ke iu tre profunde ĝemas; la ĝemado estis tiel senĉesa, ke ĉiuj ree leviĝis, por vidi, kiu tiel ĝemas. La homo, kiu estis prezentinta la komedion, iris al sia teatro, ĉar el tie estis aŭdata la ĝemado. Ĉiuj lignaj pupoj kuŝis senorde, la reĝo kaj ĉiuj korteganoj, kaj estis ili, kiuj tiel plende ĝemadis kaj rigardadis per siaj grandaj vitraj okuloj, ĉar ili tre deziris ankaŭ esti iom ŝmiritaj per la ŝmiraĵo, por ke ili ankaŭ ricevu la kapablon movi sin mem. La reĝino staris sur la genuoj, tenis alte sian oran kronon kaj petis: "Forprenu ĝin de mi, sed nur ŝmiru mian edzon kaj miajn korteganojn!" Tiam la kompatinda homo, al kiu apartenis la teatro kaj ĉiuj pupoj, ne povis deteni sin de larmoj, ĉar li bedaŭris ŝin sincere. Li tuj promesis al la vojkamarado, ke li fordonos al li la tutan monon, kiun li enspezos pro la prezentado en la sekvanta vespero, se li nur ŝmiros kvar aŭ kvin el liaj plej belaj pupoj. Sed la vojkamarado respondis, ke li postulas nenion alian krom la granda sabro, kiun la teatristo portas ĉe sia flanko; kaj kiam li ĝin ricevis, li ŝmiris ses pupojn, kiuj tuj komencis danci, kaj ili dancis tiel ĉarme, ke ĉiuj knabinoj, la vivantaj homaj knabinoj, kiuj tion vidis, ne povis kontraŭstari al la deziro danci ankaŭ. La veturigisto kaj la kuiristino dancis, la kelnero kaj la ĉambristino, ĉiuj fremduloj, eĉ la fajroŝovelilo kaj la fajroprenilo. Sed ĉi tiuj du renversiĝis tuj, kiam ili faris la unuajn saltojn. Jes tio estis gaja nokto.
La sekvantan matenon Johano kaj lia vojkamarado diris adiaŭ al ĉiuj, ekiris supren; sur la altajn montojn, tra densaj pinarbaroj. Ili venis tiel alten, ke la preĝejaj turoj sub ili fine aspektis nur kiel malgrandaj ruĝaj beroj en la tuta verdaĵo. Ili povis rigardi malproksimen, sur la distancon de tre multe da mejloj, sur tiajn lokojn, kie ili neniam estis. Tiom multe da belaĵoj en la mondo Johano neniam antaŭe vidis per unu fojo, kaj la suno lumis tiel varme el la freŝa blua aero, li aŭdis ankaŭ, kiel la ĉasistoj inter la montoj blovadis per kornoj; ĉio estis tiel bela kaj ĉarma, ke en liaj okuloj aperis larmoj de ĝojo, kaj nevole li ekkriis: "Ho bona, amata Dio! mi volus vin kisi pro tio, ke vi estas<noinclude><references/></noinclude>
kbyck4hxe45c5073bwsffw1bq6g6iqt
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/46
104
27332
126568
84455
2026-09-13T17:01:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126568
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tiel bona por ni ĉiuj kaj donacis al ni ĉiuj la multajn belaĵojn en la mondo!"
Ankaŭ la vojkamarado staris kun kunmetitaj manoj kaj rigardis trans la urbojn kaj arbarojn en la belan lumon de la suno. Subite super iliaj kapoj aŭdiĝis strangaj sonoj. Ili rigardis supren: granda blanka cigno ŝvebis en la aero. Ĝi estis tiel bela kaj kantis tiel, kiel ili neniam aŭdis alian birdon kanti. Sed la kantado fariĝis ĉiam pli kaj pli malforta; la cigno klinis la kapon kaj falis malrapide antaŭ iliajn piedojn, kie ĝi restis senviva, la bela birdo.
"Du tiaj belaj flugiloj", diris la vojkamarado, "tiel blankaj kaj grandaj, kiajn havas ĉi tiu birdo, havas grandan valoron; mi prenos ilin kun mi. Nun vi vidos, kiel bone estis, ke mi ricevis la sabron!" Kaj per unu frapo li dehakis ambaŭ flugilojn de la mortinta birdo.
Ili vojaĝis multe, multe da mejloj, trans la montoj, ĝis ili fine atingis grandan urbon kun pli ol cent turoj, kiuj brilis kiel arĝento en la lumo de la suno. En la mezo de la urbo staris belega marmora palaco kun brilanta ora tegmento, kaj ĉi tie loĝis la reĝo.
Johano kaj la vojkamarado ne volis tuj eniri en la urbon, sed ili restis en eksterurba gastejo, por ke ili antaŭe povu bonaranĝi siajn vestojn, ĉar ili volis ja bele aspekti, kiam ili montros sin sur la stratoj. La mastro rakontis al ili, ke la reĝo estas bona kaj afabla homo, kiu al neniu homo faras ian malbonon, sed lia filino - ho, Dio nin gardu, ŝi estas tre malbona reĝidino. Beleco al ŝi ne mankas, kontraŭe, neniu povas esti tiel bela kaj alloga; sed por kio tio servas? Ŝi estas malbona, kruela sorĉistino, kaj ŝi estas la kaŭzo, pro kiu multaj bonegaj reĝidoj perdis sian vivon. Ĉiuj homoj havas la permeson aspiri pri edziĝo kun ŝi; ĉiu povas veni, tute egale, ĉu li estas reĝido, ĉu almozulo; sed li devas diveni tri aferojn, pri kiuj ŝi demandas. Se li povos tion fari, ŝi edziniĝos kun li, kaj post la morto de ŝia patro li fariĝos reĝo super la tuta lando; sed se li ne povas diveni la tri aferojn, ŝi ordonas pendigi aŭ senkapigi lin; tiel malbona kaj kruela estas la reĝidino. Ŝia patro, la maljuna reĝo, estas tre malĝoja pro tio, li tamen ne povas malpermesi al ŝi esti tiel malbona, ĉar li unu fojon diris, ke en la aferon de ŝiaj aspirantoj li ne volas sin enmiksi, ke ŝi povas mem agi, kiel plaĉas al ŝi. Ĉiun fojon, kiam venas reĝido kaj devas diveni, por ricevi la reĝidinon, li tion ne povas fari, kaj tiam oni lin pendigas aŭ senkapigas. Oni ja ĝustatempe avertis lin, li povis ja rifuzi la svatiĝadon. La maljuna reĝo estas tiel afliktita de tiu tuta malbonaĵo kaj malfeliĉaĵo, ke ĉiujare li dum tuta tago kuŝas sur la genuoj kune kun ĉiuj siaj soldatoj kaj preĝas, ke la reĝidino fariĝu pli bona, ŝi tamen tute ne volas tion fari. La maljunaj<noinclude><references/></noinclude>
9vyz464cks7kjqqad0zp455ej05kw5o
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/47
104
27333
126569
84456
2026-09-13T18:07:44Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126569
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>virinoj, kiuj trinkas brandon, por funebro donas al ĝi antaŭ la trinkado tute nigran koloron, pli ili ja ne povas fari.
"Malbonega reĝidino!" diris Johano, "ŝi efektive devus ricevi vergojn, tio bone efikus. Se mi estus la maljuna reĝo, tiam certe ne mankus al ŝi decaj punoj!"
En la sama momento ili ekaŭdis, ke la popolo sur la stratoj krias hura. La reĝidino preterrajdis, kaj ŝi efektive estis tiel bela, ke ĉiuj forgesis, kiel kruela ŝi estas, kaj tial ili kriis hura. Dekdu belaj junulinoj, ĉiuj en blankaj silkaj vestoj kaj tenante en la mano oran tulipon, rajdis sur karbonigraj ĉevaloj flanke de ŝi; la reĝidino rajdis sur neĝblanka ĉevalo, ŝi estis ornamita per diamantoj kaj rubenoj, ŝia rajdvesto estis el plej pura oro, kaj la vipeto, kiun ŝi tenis en la mano, aspektis kiel radio de la suno. La ora krono sur ŝia kapo aspektis kiel amaso da steloj de la ĉielfirmaĵo, kaj ŝia mantelo estis kunmetita el pli ol mil belegaj flugiloj de papilioj; sed ŝi mem estis pli bela ol ĉiuj ŝiaj vestoj.
Kiam Johano ŝin ekvidis, li ruĝiĝis ĝis la frunto kaj ne povis eldiri eĉ unu vorton. La reĝidino estis kopie simila al la bela knabino kun la ora krono, kiun li vidis en sonĝo en tiu nokto, kiam mortis lia patro. Li trovis ŝin tiel bela, ke li sammomente enamiĝis en ŝin. "Tio certe ne estas vera", li diris, "ke ŝi estas malbona sorĉistino, kiu lasas pendigi kaj senkapigi homojn, se ili ne povas diveni, kion ŝi postulas de ili. Ĉiu havas ja la permeson svatiĝi je ŝi, eĉ la plej malriĉa almozulo; tial mi ankaŭ iros en la palacon, ĉar mi ne povas agi alie!"
Ĉiuj diris, ke li tion ne faru, ke al li certe okazos tio sama, kio okazis al la aliaj. Ankaŭ la vojkamarado konsilis al li ne fari tion, sed Johano diris, ke ĉio estos bona, li brosis al si la botojn kaj la surtuton, kombis al si la belajn blondajn harojn kaj iris tute sola en la urbon kaj al la palaco.
"Eniru!" diris la maljuna reĝo, kiam Johano frapis je la pordo. Johano malfermis, kaj la maljuna reĝo, en nokta robo kaj broditaj pantofloj, iris renkonte al li; la oran kronon li havis sur la kapo, la sceptron en unu mano kaj la regnoglobon en la dua, "Atendu momenton!" li diris, kaj li prenis la regnoglobon sub la brakon, por povi doni la manon al Johano. Sed kiam li aŭdis, ke tio estas svatiĝanto, li tiel ekploris, ke la sceptro kaj la regnoglobo falis sur la teron, kaj li devis viŝi al si la okulojn per sia nokta robo. Kompatinda maljuna reĝo!
"Lasu tion!" li diris, "vi havos tre malbonan finon, kiel ĉiuj aliaj; vi bedaŭrinde tion vidos". Li kondukis Johanon en la ĝardenon de la reĝidino. Tie montriĝis terura vidaĵo! Sur la supro de ĉiu arbo pendis tri aŭ kvar reĝidoj, kiuj estis svatiĝintaj pri la reĝidino, sed ne povis diveni la<noinclude><references/></noinclude>
sgg95btka9xfov87nokzqabs3ozwz3z
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/48
104
27334
126570
84457
2026-09-13T18:15:14Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126570
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>aferojn, kiujn ŝi taskis al ili. Ĉiufoje, kiam leviĝis vento, ĉiuj skeletoj klakadis tiel, ke la birdetoj timis kaj neniam kuraĝis veni en la ĝardenon; ĉiuj floroj estis alligitaj al ostoj de homoj, kaj en la florpotoj staris kapoj de mortintoj kaj rikanis. Tio estis stranga ĝardeno por reĝidino.
"Jen vi povas vidi!" diris la maljuna reĝo, "vi havos tute tian sorton, kiel ĉiuj, kiujn vi ĉi tie vidas; tial pli bone estos, se vi forlasos la aferon. Vi farus min efektive malfeliĉa, ĉar tio min tiel forte turmentas!"
Johano kisis la manon al la bona maljuna reĝo kaj diris, ke ĉio certe iros bone, ĉar li tiel varmege amas la reĝidinon.
En tiu momento la reĝidino kun ĉiuj siaj sinjorinoj enrajdis en la palacon. Tial ili eliris al ŝi kaj diris al ŝi bonan tagon. Ŝi estis efektive mirinde bela, ŝi donis al Johano la manon, kaj li enamiĝis je ŝi ankoraŭ pli. Ŝi certe ja ne povis esti malbona, kruela sorĉistino, kiel ĉiuj homoj diris pri ŝi. Poste ili iris supren en la salonon, kaj la paĝioj antaŭmetis al li konfitaĵon kaj spiconuksojn; sed la maljuna reĝo pro malĝojo tute ne povis manĝi, kaj la spiconuksoj estis ankaŭ tro malmolaj por li.
Estis nun interkonsentite, ke Jobano en la sekvanta mateno denove venos en la palacon, kie estos kolektiĝintaj la juĝistoj kaj la tuta konsilistaro, por aŭdi, kiel li faras sian ekzamenon. Se li divenos ĝuste, tiam li devos veni ankoraŭ du fojojn; tamen ĝis nun troviĝis ankoraŭ neniu, kiu havus sukceson en la provo unuafoja, kaj ĉiuj perdis sian vivon.
Johano tute ne estis maltrankvila pri tio, kiel la afero iros, kontraŭe, li estis tre gaja, li pensis nur pri la mirinde bela reĝidino kaj havis plenan konfidon, ke la bona Dio al li helpos; sed kiamaniere tiu helpo venos, li kompreneble tute ne sciis, kaj li preferis tute ne pensi pri tio. Reirante al la gastejo, en kiu lia vojkamarado lin atendis, li dancis laŭlonge de la tuta vojo.
Johano ne povis ĉesi kun sia rakontado pri tio, kiel afabla la reĝidino estis rilate al li kaj kiel mirinde bela ŝi estas. Li sopiris jam senmezure pri la morgaŭa tago, kiam li devos en la palaco provi sian feliĉon per divenado.
Sed la vojkamarado balancis la kapon kaj estis tre malĝoja. "Mi vin amas", li diris, "ni povus aukoraŭ longe resti kune, sed nun mi devas jam perdi vin! Ho kompatinda kara Johano, larmoj venas en miajn okulojn, tamen en la eble lasta vespero, kiun ni pasigas kune, mi ne volas malhelpi vian ĝojon. Ni estu gajaj, tre gajaj; morgaŭ, kiam vi plu ne estos ĉi tie, mi povos sufiĉe plori."
Ĉiuj homoj en la urbo tuj eksciis, ke venis nova svatiĝanto je la reĝidino, kaj tial granda malĝojo estis ĉie en la urbo, la teatro restis fermita, ĉiuj kukistinoj alligis nigran krepon al siaj sukerpupoj, la reĝo kaj la<noinclude><references/></noinclude>
22eko32ztynden1blbr9w89575pmovq
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/49
104
27335
126571
84458
2026-09-13T18:23:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126571
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>pastroj kuŝis surgenue en la preĝejoj; kien ajn oni rigardis, oni vidis signojn de sincera malĝojo, ĉar la sorto de Johano neniel povis ja esti pli bona, ol estis la sorto de la aliaj svatiĝintoj.
Ĉirkaŭ la vespero la vojkamarado pretigis grandan vazon da punĉo kaj diris al Johano, ke ili estu nun tre gajaj kaj trinku pro la sano de la regidino. Sed kiam Johano eltrinkis du glasojn, li fariĝis tiel dormema, ke li ne povis plu teni la okulojn nefermitaj kaj li endormiĝis. La vojkamarado levis lin tre mallaŭte de la seĝo kaj metis lin en lian liton; kaj kiam fariĝis tute malluma nokto, li prenis la du grandajn flugilojn, kiujn li estis dehakinta de la cigno, kaj alligis ilin al si fortike al la ŝultroj. La plej grandan el la vergoj, kiujn li ricevis de la maljuna virino, kiu estis falinta kaj rompinta al si la piedon, li metis en la poŝon, kaj tiam li super la urbo flugis rekte al la palaco, kie li sidiĝis en angulo sub la fenestro, kiu apartenis al la dormoĉambro de la reĝidino.
En la tuta urbo estis tute silente. Jen la horloĝo sonis tri kvaronojn de la dek-dua, la fenestro malfermiĝis, kaj la reĝidino en granda blanka mantelo kaj kun longaj nigraj flugiloj flugis super la urbo eksteren, al granda monto. Sed la vojkamarado faris sin nevidebla, tiel, ke ŝi ne povis lin vidi, li flugis malantaŭ ŝi kaj vipadis la reĝidinon per sia vergo tiamaniere, ke ĉie, kie li frapis, elŝprucis sango. Kia flugado tra la aero tio estis! La vento blovis en ŝian mantelon, kiu etendiĝadis ĉiuflanken simile al granda velo de ŝipo, kaj la luno lumis tra ĝin.
"Kia hajlo! Kia hajlo!" diris la reĝidino ĉe ĉiu frapo, kiun ŝi ricevis de la vergo, kaj tion ŝi certe meritis. Fine ŝi atingis la monton kaj ekfrapis. Kun tondrosimila bruo la monto malfermiĝis, kaj la reĝidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj post ŝi, ĉar neniu povis lin vidi, li estis ja nevidebla. Ili iris tra granda, longa koridoro, kie la muroj briletis tre strange: tio estis pli ol mil brilantaj araneoj, kiuj kuradis sur la muroj tien kaj reen kaj lumis tute kiel fajro. Jen la venintoj eniris en grandan salonon, konstruitan el oro kaj arĝento. Floroj, havantaj la grandecon de sunfloroj, ruĝaj kaj bluaj, brilis ĉe la muroj, sed neniu povis deŝiri la florojn, ĉar iliaj trunketoj estis abomenindaj, venenaj serpentoj, kaj la floroj mem estis fajro, kiu flamis el iliaj faŭkoj. Ĉe la plafono brilis lampiroj kaj ĉielbluaj vespertoj, kiuj frapadis per la maldikaj flugiloj. Ĉio aspektis tre strange. En la mezo sur la tero staris trono, kiun portis sur si kvar ĉevalskeletoj, havantaj jungilaron el ruĝaj fajraraneoj. La trono mem estis el laktoblanka vitro, kaj la kuseno sur ĝi konsistis el malgrandaj nigraj musoj, kiuj reciproke mordadis al si la vostojn. Super la trono estis baldakeno el rozokoloraj araneaĵoj, inkrustitaj per plej ĉarmaj malgrandaj verdaj muŝoj, kiuj brilis kiel multekostaj ŝtonoj. Sur la trono<noinclude><references/></noinclude>
qxjrufnn0brdxntlnphrh9t22g1jz3l
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/50
104
27336
126572
84460
2026-09-13T18:31:43Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126572
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sidis maljuna sorĉisto kun krono sur la abomeninda kapo kaj kun sceptro en la mano. Li kisis la reĝidinon sur la frunto, sidigis ŝin flanke de si sur la multekosta trono, kaj nun komenciĝis la muziko. Grandaj nigraj akridoj ludis sur buŝharmoniko kaj strigo frapadis sin sur la ventron, ĉar ĝi ne havis tamburon. Tio estis amuza koncerto. Malgrandaj etaj koboldoj kun vaglumo sur la ĉapo dancis ĉirkaŭe en la salono. La vojkamaradon neniu povis vidi, li stariĝis ĝuste malantaŭ la trono kaj vidis kaj aŭdis ĉion. La korteganoj, kiuj nun ankaŭ aperis, estis elegantaj kaj grandsinjoraj, sed kiu povosciis bone rigardi, tiu povis tuj rimarki, kia estis ilia esenco. Ili estis bastonoj de balailoj kun brasikaj kapoj supre, nenio pli. La sorĉisto nur ensorĉis en ilin vivon kaj donis al ili broditajn vestojn. Sed tio ne estis ja grava, ili estis ja uzataj nur por parado.
Post kelktempa dancado la reĝidino rakontis al la sorĉisto, ke ŝi ricevis novan svatiĝanton, kaj demandis lin, pri kio ŝi pensu, por ke en la sekvanta mateno ŝi lin demandu pri tio, kiam li venos en la palacon.
"Aŭdu!" diris la sorĉisto, "mi ion diros al vi. Elektu ion tre facilan, tiam ĝi certe ne venos al li en la kapon. Pensu pri via ŝuo. Tion li ne divenos. Tiam lasu dehaki al li la kapon, sed ne forgesu, kiam vi morgaŭ nokte denove venos al mi, kunporti kun vi liajn okulojn, ĉar mi volas ilin manĝi."
La reĝidino kliniĝis tre profunde kaj diris, ke ŝi ne forgesos pri la okuloj. Tiam la sorĉisto malfermis la monton, kaj ŝi flugis returne hejmen, sed la vojkamarado sekvis ŝin kaj batadis ŝin per la vergo tiel forte, ke ŝi laŭte ĝemadis pro la terura hajlo kaj penis per ĉiuj fortoj kiel eble plej rapide veni tra la fenestro en sian dormoĉambron. La vojkamarado flugis al la gastejo, kie Johano ĉiam ankoraŭ dormis, li malligis siajn flugilojn kaj poste metis sin ankaŭ en la liton, ĉar li estis kompreneble tre laca.
Estis ankoraŭ frue matene, kiam Johano vekiĝis. La vojkamarado ankaŭ leviĝis kaj rakontis, ke li havis en la nokto tre strangan sonĝon pri la reĝidino kaj pri ŝia ŝuo, kaj tial li petis, ke Johano demandu, ĉu la reĝidino ne pensis pri sia ŝuo. Tion li aŭdis ja de la sorĉisto en la monto, sed pri tio li ne volis rakonti al Johano.
"Mi povas demandi tion tiel same bone, kiel ĉion alian", diris Johano; "eble tio estas ĝusta, kion vi sonĝis, ĉar mi firme konfidas, ke la bona Dio al mi helpos. Sed por ĉiu okazo mi volas diri al vi porĉiaman adiaŭ, ĉar se mi divenos malĝuste, mi vin plu neniam vidos."
Ili kisis sin reciproke, kaj Johano iris en la urbon, al la palaco. La tuta salono estis plena de homoj, la juĝistoj sidis en siaj apogseĝoj kaj havis malantaŭ la kapo kusenojn el lanugo de molanasoj, ĉar ili devis<noinclude><references/></noinclude>
6sfzi91cf50khb98e71ix2wy75vkam4
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/51
104
27337
126573
84461
2026-09-13T18:46:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126573
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>multe pensi. La maljuna reĝo leviĝis kaj viŝis al si la okulojn per blanka poŝtuko. Jen eniris la reĝidino; ŝi estis ankoraŭ multe pli bela ol hieraŭ kaj salutis plej afable la ĉeestantojn, sed al Johano ŝi donis la manon kaj diris: "Bonan tagon, mia kara!"
Nun Johano devis diveni, pri kio ŝi pensis. Ho Dio, kiel amike ŝi lin rigardis! Sed apenaŭ ŝi aŭdis, ke li eldiris la solan vorton "ŝuo", ŝia vizaĝo fariĝis blanka kiel kreto kaj tremo trakuris ŝian tutan korpon; nenio tamen povis helpi al ŝi, ĉar li divenis ĝuste.
Ha, kiel ĝoja fariĝis la maljuna reĝo! Pro raviteco li faris transkapiĝan salton, kaj ĉiuj homoj laŭte aplaŭdis al li kaj al Johano, kiu nun la unuan fojon ĝuste divenis.
La vojkamarado lumradiis de ĝojo, kiam li aŭdis, kiel bone la afero pasis; sed Johano kunmetis la manojn kaj dankis al la bona Dio, kiu certe helpos al li ankaŭ la du aliajn fojojn. En la sekvanta tago li devis jam diveni denove.
La vespero pasis kiel la hieraŭa. Kiam Johano dormis, la vojkamarado flugis malantaŭ la reĝidino al la monto kaj vipadis ŝin ankoraŭ pli forte ol la unuan fojon, ĉar nun li kunprenis kun si du vergojn. Neniu povis lin vidi, kaj li ĉion aŭdis. La reĝidino decidis pensi pri sia ganto, kaj tion li rakontis al Johano, kvazaŭ li tion sonĝis. Johano facile povis ĝuste diveni, kaj en la palaco fariĝis plej granda ĝojo. Nun la tuta kortego saltis transkapiĝe, imitante tion, kion la reĝo faris la unuan fojon, sed la reĝidino kuŝis sur sofo kaj ne povis diri eĉ unu vorton. Nun ĉio dependis de tio, ĉu Johano ankaŭ la trian fojon povos bone diveni. Se li sukcesos, li ricevos ja la belan reĝidinon kaj heredos la tutan regnon post la morto de la maljuna reĝo; sed se li divenos malĝuste, li perdos sian vivon kaj la sorĉisto manĝos liajn belajn bluajn okulojn.
En la vespero antaŭ tiu lasta divenado Johano frue enlitiĝis, faris sian vesperan preĝon kaj trankvile endormiĝis; sed la vojkamarado alligis siajn flugilojn al la dorso, zonis la sabron al sia flanko kaj prenis kun si ĉiujn tri vergojn, kaj tiam li flugis al la palaco.
Estis mallumega nokto; estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj kaj en la ĝardeno la arboj, sur kiuj pendis la skeletoj, ĉiuminute fleksis sin kiel kano. Fulmadis senĉese, kaj tondroj bruadis dum la tuta nokto tiamaniere, kvazaŭ tio estus unu seninterrompa frapo. Jen la fenestro malfermiĝis, kaj la reĝidino elflugis. Ŝi estis pala, kiel la morto, sed ŝi ridis pri la malbona vetero, kiu ŝajnis al ŝi ankoraŭ ne sufiĉe sovaĝa kaj ventega, kaj ŝia blanka mantelo saltadis en la aero kiel granda velo de ŝipo. Sed la vojkamarado vipadis ŝin per siaj tri<noinclude><references/></noinclude>
jmfuxrwxqu34mp8rtmir0ak2tqhn3ag
Paĝo:Sennaciulo - 15 Januaro 1925.pdf/1
104
45046
126574
126556
2026-09-13T22:00:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
126574
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{rh|1-a Jaro, N-o 15 ||15. Januaro 1925}}
{{Ornamaĵo}}
<section begin="Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj"/>{{f|'''Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj'''|g=150%|c}}
{{c|''A. Kantoroviĉ''}}
{{c|I}}
Nuntempa Ĉinio kun siaj grandegaj naturaj riĉaĵoj estas
unu el la plej altvaloraj premioj de tutmonda konkurado
de imperiismaj potencoj — la kampo, kie tiu ĉi konkurado
estas speciale akra. La civitana milito en Ĉinio, samkiel
ankaŭ en kelkaj sudamerikaj ŝtatoj, estas nur unu el formoj
aŭ rimedoj de tiaspeca konkurado. Eĉ pli, kaŭze de sia
geografia situacio kaj de siaj krudaĵaj kaj nutraĵaj provizoj,
Ĉinio iĝas senpera kaj ĉefa centro de tiu grandega lukto,
kiu rezultas el specialaj cirkonstancoj sur pacifika Oceano
kaj ĝiaj bordoj.
La cirkonstancoj kunmetiĝas el tri fundamentaj momentoj:
1) senbrida aspirado de Japanio al demografia,
ekonomia kaj politika ekspansio, al kreo de potenca imperio
kun vastaj kontinentaj kaj insulaj posedaĵoj, kie maldensigita
japana loĝantaro estus aperinta kiel superreganta klaso;
2) same decidema kontraŭago de Ameriko, kiu havas siajn
planojn koncerne ambaŭ pacifikoceanajn bordojn kaj taksas
la japanan ekspansion, kiel senperan minacon por si;
3) kaŭzata per tio pli-malpli neevitebla malkaŝa japan-amerika
konflikto.
{{c|II}}
Ke Japanio estas la plej grava kaj agresiva el alilandaj
faktoroj de l’nuntempa ĉinia efektiveco, pri tio oni ne povas
havi eĉ plej malgrandan dubon. Sed ankaŭ inverse —
Ĉinio prezentas por Japanio la objekton de tute eksterordinara
eksterpolitika kaj ekonomia intereso.
La ekonomia flanko de japana interesemo je Ĉinio
estas ligita kun bezonoj de Japanio en krudaĵoj, nutraĵoj
kaj merkatoj por ĝiaj faritaĵoj kaj kun sentata de Japanio
insista neceso plilarĝigi la bazon de sia kapitalisma
disvolviĝo. En ĉiuj-ĉi rilatoj Ĉinio, situita geografie tiel
proksime de Japanio, riĉa per provizoj, tute ne plene ankoraŭ
eluzitaj kaj posedanta grandegan potencialan sorbkapablon
de l’merkato, devas prezenti por Japanio tute eksterordinaran
signifon.
Japanio celas subigi al si la tutan ekonomian vivon de
Ĉinio sklaviginte ĝin por si kaj iom-post-iom foriginte de
tie eŭropan kaj amerikan kapitalon.
Tiuj ĉi lastaj problemoj postulas certe politikajn metodojn.
Kaj efektive, Ĉinio servas kiel objekto de maksimuma
aktiveco de japana ekstera politiko kaj strategio. Nuntempe
kiel notas “{{Lingvo|en|japan {{sic|Cronicle|Chronicle}} }}” (14. oktobro), japana strategio
ĝenerale distingiĝas per sia lukto pro Ĉinio kaj formuliĝas
jene: 1) subteno de siaj armitaj fortoj sur tia nivelo, ke
ili povu malhelpi al ajna kombinaĵo de potencoj, kiu estus
provinta per militista forto solvi ĉiniajn problemojn kontraŭ
interesoj kaj agoj japanaj en Ĉinio; 2) garantiigo de
komunikado kun ''Norda Ĉinio'' en la okazo de milito kun ajna
kombinaĵo de potencoj — celante subtenadon de kunligoj kun
la fontoj de krudaĵoj kaj nutraĵoj en ''Manĝurio'' kaj ''Mongolio''.
Tiamaniere Ĉinio fariĝas la ĉefa nodo de eksterpolitikaj,
eksterekonomiaj kaj eĉ de pure-militaj interesoj de Japanio.
La tuta ekstremorienta historio de la lastaj jaroj estas la
historio de japana ofensivo en Ĉinion.
La celoj de japana imperiismo en Ĉinio nuntempe estas
duspecaj. Antaŭ ĉio Japanio aspiras al iom-post-ioma alkutimigo
kaj fincele al la rekta anekso de plej gravaj por ĝi
vastaj terspacoj de Nord-Orienta Ĉinio — Manĝurio kaj
Mongolio, kie ĝi jam estis sukcesinta firme fondiĝi.
Fervojoj, industrio, komerco kaj eĉ moncirkulado estas en la
manoj de japanoj. Japanoj ĝuas tie ĉi eksterordinaran
politikan influon kaj specialajn jurajn privilegiojn. Plua
plifirmiĝo sur tiuj ĉi pozicioj estas la nacia programo —
minimumo de japana politiko, kiun povas rifuzi ne unu el
alternantaj japanaj registaroj.
Sed post la programo-minimumo staras ankaŭ la
programo-maksimumo, enhavanta la ideon pri aliformigo
de tuta Ĉinio en postfronton de japana metropolo, kio
starigos Japanion en la unuan vicon de tutmondaj imperiismaj
potencoj kaj ĉiaokaze alportas al ĝi superregadon
sur Pacifika Oceano. “Azio por azianoj sub direkto de
Japanio” — jen la devizo de tiu ĉi politiko. Por sia
sukceso ĝi postulas subteni Ĉinion en la stato de kolonia
malforteco kaj forigi el ĝi alian, krom japana, alilandan
kapitalon. Super tiu ĉi problemo agresiva japana imperiismo
senlace laboras, eluzante Manĝurion kaj internan Mongolion
kiel militejon kaj enirante aŭ forirante de tie laŭ
cirkonstancoj.
{{c|III}}
Estas nature, ke tiu ĉi agresiveco de japana politiko
devis renkonti akran kontraŭstaron antaŭ ĉio flanke de la
plej granda oceana ŝtato — Ameriko, al kiu senpere minacas
plifortiĝo de japana potenco kaj kiu krome riskas perdi
sian ĉinian merkaton kaj plie — flanke de Anglio, kies
komercaj pozicioj en Ĉinio troviĝas en danĝero. Ameriko
kun pli granda, Anglio kun multe malplia aktiveco starigas,
<section end="Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj"/><noinclude><references/></noinclude>
bikb9b1x2eli9h727bwnrb7ja710e4w
Paĝo:Sennaciulo - 15 Januaro 1925.pdf/2
104
45047
126562
126557
2026-09-13T14:08:57Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
126562
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude><section begin="Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj"/>kiel fundamentan celon de sia ĉinia politiko haltigon de
Japanio de plua antaŭenirado kaj laŭeble — ĝian forpuŝon
returnen. (Kiel ilo de tiu ĉi politiko aperas la principo de
“malfermitaj pordoj“ kontraŭe al la defendata de Japanio
principo — de specialaj interesoj kaj de influ-sferoj.) De
tie ĉi — la akreco de la lukto sur la ĉina teritorio —
de la lukto, kiu haltiĝas nur en la momentoj, kiam Ĉinio
estas penanta leviĝi sur piedojn kaj kiam kontraŭ ĝi
renoviĝas la unueca fronto de imperiistoj.
Konforme al la postuloj de sia politiko, Japanio jam
antaŭlonge subigis al sia estigis „nedisŝireblan kunligon”
(la esprimo de “Osaka Majniĉi” — 6. oktobro). Sed ne
kontentiĝante per tio, Japanio aspiras, iufoje sukcese, ankaŭ
kontrolon super la centra registaro. Tamen lastatempe, post
Vaŝingtono, post falo de “anjfuana“ partio, kiu konsistis
el japanaj dungitoj kaj favoritoj, post la tertremo, kiu treege
malfortigis la landon, — Japanio sur ĉina teritorio estis
devigita sin defendi. De alia flanko, Ameriko estis sukcesinta
organizi pli-malpli unuecan fronton kun Anglio kaj per
tio pli embarasi la situacion de l’ malamiko. Plue Ameriko
plifortigis sian specialan influon sur ĉĵilian bandon, t. e. sur
pekinan registaron. Japanio, nature, estis reveninta al sia
tradicia politiko — al subteno de la landekstremaĵo kontraŭ
la centro. Nome ĝi estis unuiginta ĉiujn nekontentajn
elementojn kaj estis fondinta la minacantan kontraŭ-ĉĵilian
koalicion.
{{Dekstra|''Trad. S.Ŝabarin.''}}
{{c|(Finota)}}
<section end="Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj"/>
<section begin="Nova Prezidanto en Meksiko"/>{{f|'''Nova Prezidanto en Meksiko'''|g=150%|c}}
Kvankam neniam membro de Socialista Partio, laŭ sia
propra aserto, S.ro Calles estis ĉiam socialisto kaj amiko de
laboristaro. Li estas ekonomie sendependa, preskaŭ riĉa,
kaj devenas de la peona<ref>Meksika servutulo.</ref> klaso, el kiuj grandnombro
liberiĝis pro multaj revolucioj. La plej grava el tiuj estis en
1910 kontraŭ regado de Diaz, kiu reprezentadis la
profitinteresojn de feŭdala aristokrataro meksika kaj de eksterlandaj
koncesianoj. La grandaj bienposedantoj estis kaj ankoraŭ
estas tre riĉaj kaj donas okupon al grandaj masoj da peonoj,
kies salajroj estas 10 — 20 cendojn potage; tiuj peonoj ne
povas libere forlasi siajn laborojn ĉar ili ĉiam ŝuldas iun
sumon al siaj mastroj.
Madera, kiu balote kaj milite venkis Diaz, estis
negocisto kaj reprezentadis la ekstarantan burĝan klason meksikan
kaj la usonajn olefont-posedantojn. La plej riĉa el tiuj
estas Doheny, fifamiĝinta dum la lastjara oleskandalo. Madera,
tamen, estis murdigita de Huerta, kiu iĝis prezidanto kaj
kiu favoris anglajn koncesianojn. La tiama usona prezidanto
Wilson, kiel ĉiam la estetikulo, estis tiel spiritfrapita ke li
ne akceptis la registaron de Huerta, okaze la usonaj kapitalistoj
subtenadis Carranza kiu 1913 forpelis Huerta.
La batalantaj grupoj proletaj de Zapatta kaj Villa, kvankam
ne povantaj forigi kapitalistan ekspluatadon, plibonigis
la sorton de mizerularo kaj enmetis armilojn en iliajn manojn;
tiamaniere eknaskiĝis memcerteco de homegaleco en la animoj
de la hieraŭaj servutuloj. Kiel diras D.ro Scott Nearing<ref>Doktoro Scott Nearing estis profesoro en pensilvania universitato kaj estis eksigita pro sia vereca interpreto de Politika Ekonomio; dum la milito kontraŭ li estis procesite kiel kontraŭmilitemulo </ref>,
kiu ĵus revenis de Meksiko, “ĉiu malriĉulo aĉetas por si per
sia ŝparita mono unue 44-kalibran revolveron kaj se li
ankoraŭ havas monon li ankaŭ aĉetas por si pantalonon“.
Laboristaro en la juna industrivivo meksika, kiel ĉiam,
fartas pli bone ol dum sia kampar-feŭda vivo; ili organiziĝas
spontane kaj senorde, kotizoj estas preskaŭ nekonataj kaj
oficistoj ne estas pagataj. La registaro tre afable disdonas
poziciojn al ĉiuj kompetentaj laborist-gvidantoj kaj tiamaniere
malradikaligas la kompetentulojn. Sed la amaso, kiu ankoraŭ
vivas sub la aŭreolo de 1910 — 20 revolucio, ĉiam naskas
novajn revolucifortojn, kaj tio klarigas la efikecon de tiea
Kom. Partio.
Koncize, la situacio estas tia: Oleo fariĝis unu el la plej
necesaj produktaĵoj en la mondo. En la Tampika distrikto
Doheny kaj aliaj posedas multegajn fontojn; iuj el tiuj fontoj
elŝprucigas po ''220000 barelojn potage''. (Antaŭ nelonge
Doheny donis kiel subaĉeto 100000 ''$'' ĉekon kaj por
650000 ''$'' oleovalorrajton al meksika oficisto en hotelo
Waldorf-Astoria, Nov-Jorko). Nu, Usono aŭ usonaj kapitalistoj
(kio estas la sama), procentenmetis 4 bilionojn da
dolaroj en Meksiko, kio jam igas tiun landon ekonomie
usona, kvankam politike ĝi ankoraŭ estas meksika.
Ĉe manĝfesto kiu estis aranĝita de Nov-Jorkaj bankistoj
por honori Calles li promesis gardi la interesojn de usona
kapitalo kaj al meksika kampar- kaj laborul-popolo li
promesis ke li laboros por ilia profito.
Li proponas, kiel oni diras ĉi tie, rajdi sur du ĉevaloj. Se
li estos fidela al meksika malriĉularo, li povos fariĝi martiro
kaj samtempe la lasta prezidanto de tiu lando, aliel li aliĝos
la jam multnombran vicon de Scheidemann, Hillquit,
Makdonald kaj kompanio.
{{Dekstra|''Georgo Saville''}}
<section end="Nova Prezidanto en Meksiko"/>
<section begin="Pri Meksiklando"/>{{f|'''Pri Meksiklando'''|g=150%|c}}
''Ĉi-okaze ni aldonas por kompletigo jenan skizon eltiritan''
''el “Arguso“, kaj. nov. dec. 1924:''
Komparante la meksikan historion kun, ekzemple, tiu de
Usono, oni facile komprenos la kialon de la grandega
diferenco inter iliaj nunaj popoloj kaj problemoj.
Al Usono alvenis ne nur militistoj kaj aventuremuloj sed
ankaŭ multaj konvenaj migrantoj anglaj, holandaj, francaj,
plej parte honora anaro forkurante de politikaj aŭ religiaj
eŭropaj malfacilaĵoj por serĉi trankvilecon kaj pacon.
Meksiklandon alvenis per ĉiu ŝipo multaj senkonsciaj
aventuristoj, inter ili ĉiuspecaj perfiduloj al kiuj estis neeble
restadi en sia patrujo. Venis pastroj por konverti idolanaron
al kristanismo, kaj post ĉi tiuj lastaj, multaj aliaj por fondi
monaĥejojn.
La ĉefaj estroj foje kunportadis familion, kiu nur restadis
dum kelke da tempo, reirante Hispanion tiel baldaŭ kiel la
viroj forlasis la postenojn, jam riĉiĝintaj.
Kompreneble, la aventuristoj klopodis riĉegiĝi je ia ajn
maniero: aldone, la monaĥoj nenion produktadis, dume, la
enlanduloj devis labori por subteni ĉiujn.
La sankta inkvizicio branĉiĝis en Nova Hispanio starigante
la neprajn “Autos de Fe“.<ref>Aŭtodafeo {{=}} brulmortigo de herezuloj. ''(Red.)''</ref>
Plendoj pri mistrakto iĝis tiel oftaj, ke oni leĝdonis
kvazaŭ protektante la brunajn enlandulojn, sed tiuj leĝoj
taŭgis nur por ilin konsideri kiel infanoj aŭ bestoj.
Poste, oni enportis sklavajn negrojn por iom mildigi la
sorton de indiĝenoj.
Du jarcentoj post la konkiro, jam estis centmiloj da
kreoloj-hispanidoj, mestizoj kaj mulatoj-nigrindiĝenidoj, —
krom la senfina alfluo de hispanianoj.
Sed la registarajn postenojn havis nur la lastaj, la blankuloj
naskitaj en la lando kaj la mestizoj, kvankam blankuloj, estis
subpremitaj same kiel la indiĝenoj.
Resume: la nuraj mastroj estis la blankuloj naskitaj en
Hispanio; ne gravis kiel mallertaj aŭ malkleraj ili estis.
Pro ĉio-ĉi kreskadis la malamo kontraŭ la “gachupin“,
vorto eble alportita de hispanoj mem, signifante aventuristo,
kiu en buŝo de la enlandularo kaj kreolaro iĝis malŝata,
malama signo.
En provinco Yucatan, dum la jaro 1761, Ĥacinto Kanek,
“maya“ indiĝeno, ekbribelis kontraŭ hispanoj. Post persekutado
fine lia armeeto estis venkita, kaj oni kaptis lin. Oni lin<section end="Pri Meksiklando"/><noinclude><references/></noinclude>
agg60yvmltlmnd7yjthdj6rajxpd6ct
Diskuto:Proletaria Kantaro/Varŝavjanka
1
45048
126560
2026-09-13T13:45:01Z
Venceslao S
5518
/* Ĉu misa vico de versoj? */ nova sekcio
126560
wikitext
text/x-wiki
== Ĉu misa vico de versoj? ==
Mi opinias, ke la vico de versoj en la sennacieca varianto de la rekantaĵo devas esti «Marŝ’, kamaradoj, / Al sangbatalo, / Pro l’ idealo! / Marŝ’, Kamarado!» Ĝuste tia ĝi estas en la muziknotacio, kiu akompanas la tekston, kaj cetere la teksto de la rekantaĵo estas dividita en du kolumnojn kun granda spaco inter ili, kio plej verŝajne indikas, ke komence oni legu la unuan kolumnon kaj poste la duan. [[Uzanto:Venceslao S|Venceslao S]] ([[Uzanto-Diskuto:Venceslao S|diskuto]]) 13:45, 13 sep. 2026 (UTC)
cx4atd9r2yv56rcsxb19udwhpdey13m
126576
126560
2026-09-14T07:42:06Z
Psychoslave
839
/* Ĉu misa vico de versoj? */ reply: @Lepticed7 ĉu vi havas opinion pri tio? (-) ([[mw:c:Special:MyLanguage/User:JWBTH/CD|CD]])
126576
wikitext
text/x-wiki
== Ĉu misa vico de versoj? ==
Mi opinias, ke la vico de versoj en la sennacieca varianto de la rekantaĵo devas esti «Marŝ’, kamaradoj, / Al sangbatalo, / Pro l’ idealo! / Marŝ’, Kamarado!» Ĝuste tia ĝi estas en la muziknotacio, kiu akompanas la tekston, kaj cetere la teksto de la rekantaĵo estas dividita en du kolumnojn kun granda spaco inter ili, kio plej verŝajne indikas, ke komence oni legu la unuan kolumnon kaj poste la duan. [[Uzanto:Venceslao S|Venceslao S]] ([[Uzanto-Diskuto:Venceslao S|diskuto]]) 13:45, 13 sep. 2026 (UTC)
: @[[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ĉu vi havas opinion pri tio? [[Uzanto:Psychoslave|Psychoslave]] ([[Uzanto-Diskuto:Psychoslave|diskuto]]) 07:42, 14 sep. 2026 (UTC)
ibhz0rylqxtj9nipxzy6ddnzqu2kt0a
126578
126576
2026-09-14T09:28:13Z
Lepticed7
3194
/* Ĉu misa vico de versoj? */ Respondo
126578
wikitext
text/x-wiki
== Ĉu misa vico de versoj? ==
Mi opinias, ke la vico de versoj en la sennacieca varianto de la rekantaĵo devas esti «Marŝ’, kamaradoj, / Al sangbatalo, / Pro l’ idealo! / Marŝ’, Kamarado!» Ĝuste tia ĝi estas en la muziknotacio, kiu akompanas la tekston, kaj cetere la teksto de la rekantaĵo estas dividita en du kolumnojn kun granda spaco inter ili, kio plej verŝajne indikas, ke komence oni legu la unuan kolumnon kaj poste la duan. [[Uzanto:Venceslao S|Venceslao S]] ([[Uzanto-Diskuto:Venceslao S|diskuto]]) 13:45, 13 sep. 2026 (UTC)
: @[[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ĉu vi havas opinion pri tio? [[Uzanto:Psychoslave|Psychoslave]] ([[Uzanto-Diskuto:Psychoslave|diskuto]]) 07:42, 14 sep. 2026 (UTC)
::Saluton @[[Uzanto:Venceslao S|Venceslao S]] kaj @[[Uzanto:Psychoslave|Psychoslave]]. Mi samopinias. Mi legas la noton en tiu vico: unua kolumno, dua kolumno, kaj ne per linio. [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 09:28, 14 sep. 2026 (UTC)
79ia44mcp1niw2xmnc2k0l3q2ggtvra
126579
126578
2026-09-14T09:43:15Z
Venceslao S
5518
/* Ĉu misa vico de versoj? */ Respondo
126579
wikitext
text/x-wiki
== Ĉu misa vico de versoj? ==
Mi opinias, ke la vico de versoj en la sennacieca varianto de la rekantaĵo devas esti «Marŝ’, kamaradoj, / Al sangbatalo, / Pro l’ idealo! / Marŝ’, Kamarado!» Ĝuste tia ĝi estas en la muziknotacio, kiu akompanas la tekston, kaj cetere la teksto de la rekantaĵo estas dividita en du kolumnojn kun granda spaco inter ili, kio plej verŝajne indikas, ke komence oni legu la unuan kolumnon kaj poste la duan. [[Uzanto:Venceslao S|Venceslao S]] ([[Uzanto-Diskuto:Venceslao S|diskuto]]) 13:45, 13 sep. 2026 (UTC)
: @[[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ĉu vi havas opinion pri tio? [[Uzanto:Psychoslave|Psychoslave]] ([[Uzanto-Diskuto:Psychoslave|diskuto]]) 07:42, 14 sep. 2026 (UTC)
::Saluton @[[Uzanto:Venceslao S|Venceslao S]] kaj @[[Uzanto:Psychoslave|Psychoslave]]. Mi samopinias. Mi legas la noton en tiu vico: unua kolumno, dua kolumno, kaj ne per linio. [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 09:28, 14 sep. 2026 (UTC)
:::Bone! Se vi scias, kiel korekti la tekston sur la paĝo, bonvolu fari tion. Al mi mankas sperto. [[Uzanto:Venceslao S|Venceslao S]] ([[Uzanto-Diskuto:Venceslao S|diskuto]]) 09:43, 14 sep. 2026 (UTC)
jmy76laeahackuazp8aef5flm1try1j
Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj
0
45049
126563
2026-09-13T14:41:45Z
Lepticed7
3194
Kreis novan paĝon kun "<pages index="Sennaciulo - 15 Januaro 1925.pdf" from="1" to="2" onlysection="Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj" header="1" /> [[Kategorio:Tekstoj de Sennaciulo]] [[Kategorio:Tekstoj de 1925]]"
126563
wikitext
text/x-wiki
<pages index="Sennaciulo - 15 Januaro 1925.pdf"
from="1" to="2"
onlysection="Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj"
header="1" />
[[Kategorio:Tekstoj de Sennaciulo]]
[[Kategorio:Tekstoj de 1925]]
1sc8fgqyrq84940bjvid4tvkgzlez5h
Nova Prezidanto en Meksiko
0
45050
126564
2026-09-13T14:51:59Z
Lepticed7
3194
Kreis novan paĝon kun "<pages index="Sennaciulo - 15 Januaro 1925.pdf" from="2" to="2" onlysection="Nova Prezidanto en Meksiko" header="1" /> [[Kategorio:Tekstoj de Sennaciulo]] [[Kategorio:Tekstoj de 1925]]"
126564
wikitext
text/x-wiki
<pages index="Sennaciulo - 15 Januaro 1925.pdf"
from="2" to="2"
onlysection="Nova Prezidanto en Meksiko"
header="1" />
[[Kategorio:Tekstoj de Sennaciulo]]
[[Kategorio:Tekstoj de 1925]]
3ponmkfn449syem2qgs562bprlt2g3n