Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.20 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk La Liro de la Esperantistoj 0 3352 127171 68745 2026-09-20T20:44:11Z ~2026-50837-80 5528 127171 wikitext text/x-wiki <pages index="Grabowski - La Liro de la Esperantistoj, 1893.pdf" header=(+-...//?={{ש®/> [[Kategorio:La Liro de la Esperantistoj|*]] 3806hpm3x24a94pyb4muel9xlkwa6pl 127172 127171 2026-09-21T00:51:10Z Castelobranco 7 Revertis redakto de [[Special:Contributions/~2026-50837-80|~2026-50837-80]] ([[User talk:~2026-50837-80|diskuto]]) al lasta revizio de [[User:Lepticed7|Lepticed7]] 68745 wikitext text/x-wiki <pages index="Grabowski - La Liro de la Esperantistoj, 1893.pdf" header=1 /> [[Kategorio:La Liro de la Esperantistoj|*]] eagauxit22a6vk5n1845zq65evb97kp Paĝo:Sennaciulo - 15 Januaro 1925.pdf/2 104 45047 127156 126562 2026-09-20T12:03:32Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127156 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj"/>kiel fundamentan celon de sia ĉinia politiko haltigon de Japanio de plua antaŭenirado kaj laŭeble — ĝian forpuŝon returnen. (Kiel ilo de tiu ĉi politiko aperas la principo de “malfermitaj pordoj“ kontraŭe al la defendata de Japanio principo — de specialaj interesoj kaj de influ-sferoj.) De tie ĉi — la akreco de la lukto sur la ĉina teritorio — de la lukto, kiu haltiĝas nur en la momentoj, kiam Ĉinio estas penanta leviĝi sur piedojn kaj kiam kontraŭ ĝi renoviĝas la unueca fronto de imperiistoj. Konforme al la postuloj de sia politiko, Japanio jam antaŭlonge subigis al sia nura influo manĝurian registaron - kun Ĉĵan-Czo-Lin ĝi estigis „nedisŝireblan kunligon” (la esprimo de “Osaka Majniĉi” — 6. oktobro). Sed ne kontentiĝante per tio, Japanio aspiras, iufoje sukcese, ankaŭ kontrolon super la centra registaro. Tamen lastatempe, post Vaŝingtono, post falo de “anjfuana“ partio, kiu konsistis el japanaj dungitoj kaj favoritoj, post la tertremo, kiu treege malfortigis la landon, — Japanio sur ĉina teritorio estis devigita sin defendi. De alia flanko, Ameriko estis sukcesinta organizi pli-malpli unuecan fronton kun Anglio kaj per tio pli embarasi la situacion de l’ malamiko. Plue Ameriko plifortigis sian specialan influon sur ĉĵilian bandon, t. e. sur pekinan registaron. Japanio, nature, estis reveninta al sia tradicia politiko — al subteno de la landekstremaĵo kontraŭ la centro. Nome ĝi estis unuiginta ĉiujn nekontentajn elementojn kaj estis fondinta la minacantan kontraŭ-ĉĵilian koalicion. {{Dekstra|''Trad. S.Ŝabarin.''}} {{c|(Finota)}} <section end="Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj"/> <section begin="Nova Prezidanto en Meksiko"/>{{f|'''Nova Prezidanto en Meksiko'''|g=150%|c}} Kvankam neniam membro de Socialista Partio, laŭ sia propra aserto, S.ro Calles estis ĉiam socialisto kaj amiko de laboristaro. Li estas ekonomie sendependa, preskaŭ riĉa, kaj devenas de la peona<ref>Meksika servutulo.</ref> klaso, el kiuj grandnombro liberiĝis pro multaj revolucioj. La plej grava el tiuj estis en 1910 kontraŭ regado de Diaz, kiu reprezentadis la profitinteresojn de feŭdala aristokrataro meksika kaj de eksterlandaj koncesianoj. La grandaj bienposedantoj estis kaj ankoraŭ estas tre riĉaj kaj donas okupon al grandaj masoj da peonoj, kies salajroj estas 10 — 20 cendojn potage; tiuj peonoj ne povas libere forlasi siajn laborojn ĉar ili ĉiam ŝuldas iun sumon al siaj mastroj. Madera, kiu balote kaj milite venkis Diaz, estis negocisto kaj reprezentadis la ekstarantan burĝan klason meksikan kaj la usonajn olefont-posedantojn. La plej riĉa el tiuj estas Doheny, fifamiĝinta dum la lastjara oleskandalo. Madera, tamen, estis murdigita de Huerta, kiu iĝis prezidanto kaj kiu favoris anglajn koncesianojn. La tiama usona prezidanto Wilson, kiel ĉiam la estetikulo, estis tiel spiritfrapita ke li ne akceptis la registaron de Huerta, okaze la usonaj kapitalistoj subtenadis Carranza kiu 1913 forpelis Huerta. La batalantaj grupoj proletaj de Zapatta kaj Villa, kvankam ne povantaj forigi kapitalistan ekspluatadon, plibonigis la sorton de mizerularo kaj enmetis armilojn en iliajn manojn; tiamaniere eknaskiĝis memcerteco de homegaleco en la animoj de la hieraŭaj servutuloj. Kiel diras D.ro Scott Nearing<ref>Doktoro Scott Nearing estis profesoro en pensilvania universitato kaj estis eksigita pro sia vereca interpreto de Politika Ekonomio; dum la milito kontraŭ li estis procesite kiel kontraŭmilitemulo pro liaj asertoj en sia libro.</ref>, kiu ĵus revenis de Meksiko, “ĉiu malriĉulo aĉetas por si per sia ŝparita mono unue 44-kalibran revolveron kaj se li ankoraŭ havas monon li ankaŭ aĉetas por si pantalonon“. Laboristaro en la juna industrivivo meksika, kiel ĉiam, fartas pli bone ol dum sia kampar-feŭda vivo; ili organiziĝas spontane kaj senorde, kotizoj estas preskaŭ nekonataj kaj oficistoj ne estas pagataj. La registaro tre afable disdonas poziciojn al ĉiuj kompetentaj laborist-gvidantoj kaj tiamaniere malradikaligas la kompetentulojn. Sed la amaso, kiu ankoraŭ vivas sub la aŭreolo de 1910 — 20 revolucio, ĉiam naskas novajn revolucifortojn, kaj tio klarigas la efikecon de tiea Kom. Partio. Koncize, la situacio estas tia: Oleo fariĝis unu el la plej necesaj produktaĵoj en la mondo. En la Tampika distrikto Doheny kaj aliaj posedas multegajn fontojn; iuj el tiuj fontoj elŝprucigas po ''220000 barelojn potage''. (Antaŭ nelonge Doheny donis kiel subaĉeto 100 000 ''$'' ĉekon kaj por 650 000 ''$'' oleovalorrajton al meksika oficisto en hotelo Waldorf-Astoria, Nov-Jorko). Nu, Usono aŭ usonaj kapitalistoj (kio estas la sama), procentenmetis 4 bilionojn da dolaroj en Meksiko, kio jam igas tiun landon ekonomie usona, kvankam politike ĝi ankoraŭ estas meksika. Ĉe manĝfesto kiu estis aranĝita de Nov-Jorkaj bankistoj por honori Calles li promesis gardi la interesojn de usona kapitalo kaj al meksika kampar- kaj laborul-popolo li promesis ke li laboros por ilia profito. Li proponas, kiel oni diras ĉi tie, rajdi sur du ĉevaloj. Se li estos fidela al meksika malriĉularo, li povos fariĝi martiro kaj samtempe la lasta prezidanto de tiu lando, aliel li aliĝos la jam multnombran vicon de Scheidemann, Hillquit, Makdonald kaj kompanio. {{Dekstra|''Georgo Saville''}} <section end="Nova Prezidanto en Meksiko"/> <section begin="Pri Meksiklando"/>{{f|'''Pri Meksiklando'''|g=150%|c}} ''Ĉi-okaze ni aldonas por kompletigo jenan skizon eltiritan'' ''el “Arguso“, kaj. nov. dec. 1924:'' Komparante la meksikan historion kun, ekzemple, tiu de Usono, oni facile komprenos la kialon de la grandega diferenco inter iliaj nunaj popoloj kaj problemoj. Al Usono alvenis ne nur militistoj kaj aventuremuloj sed ankaŭ multaj konvenaj migrantoj anglaj, holandaj, francaj, plej parte honora anaro forkurante de politikaj aŭ religiaj eŭropaj malfacilaĵoj por serĉi trankvilecon kaj pacon. Meksiklandon alvenis per ĉiu ŝipo multaj senkonsciaj aventuristoj, inter ili ĉiuspecaj perfiduloj al kiuj estis neeble restadi en sia patrujo. Venis pastroj por konverti idolanaron al kristanismo, kaj post ĉi tiuj lastaj, multaj aliaj por fondi monaĥejojn. La ĉefaj estroj foje kunportadis familion, kiu nur restadis dum kelke da tempo, reirante Hispanion tiel baldaŭ kiel la viroj forlasis la postenojn, jam riĉiĝintaj. Kompreneble, la aventuristoj klopodis riĉegiĝi je ia ajn maniero: aldone, la monaĥoj nenion produktadis, dume, la enlanduloj devis labori por subteni ĉiujn. La sankta inkvizicio branĉiĝis en Nova Hispanio starigante la neprajn “Autos de Fe“.<ref>Aŭtodafeo {{=}} brulmortigo de herezuloj. ''(Red.)''</ref> Plendoj pri mistrakto iĝis tiel oftaj, ke oni leĝdonis kvazaŭ protektante la brunajn enlandulojn, sed tiuj leĝoj taŭgis nur por ilin konsideri kiel infanoj aŭ bestoj. Poste, oni enportis sklavajn negrojn por iom mildigi la sorton de indiĝenoj. Du jarcentoj post la konkiro, jam estis centmiloj da kreoloj-hispanidoj, mestizoj kaj mulatoj-nigrindiĝenidoj, — krom la senfina alfluo de hispanianoj. Sed la registarajn postenojn havis nur la lastaj, la blankuloj naskitaj en la lando kaj la mestizoj, kvankam blankuloj, estis subpremitaj same kiel la indiĝenoj. Resume: la nuraj mastroj estis la blankuloj naskitaj en Hispanio; ne gravis kiel mallertaj aŭ malkleraj ili estis. Pro ĉio-ĉi kreskadis la malamo kontraŭ la “gachupin“, vorto eble alportita de hispanoj mem, signifante aventuristo, kiu en buŝo de la enlandularo kaj kreolaro iĝis malŝata, malama signo. En provinco Yucatan, dum la jaro 1761, Ĥacinto Kanek, “maya“ indiĝeno, ekbribelis kontraŭ hispanoj. Post persekutado fine lia armeeto estis venkita, kaj oni kaptis lin. Oni lin<section end="Pri Meksiklando"/><noinclude><references/></noinclude> t2mveso1xtiha8j2qawnyj9p5dk60e0 Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Aprilo 1907.pdf/11 104 45065 127157 126798 2026-09-20T12:16:42Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127157 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|— 7 —}}</noinclude><section begin="Kroniko"/>estis eble tiu, kiu la plej helpis la rapidajn progresojn de Esperanto inter ni, komencis, dank'al Sro. Alcindo Guanabara, en ''O Paiz'', serion da bonegaj lecionoj, kies rezultatoj tuj oni ekvidis. Samtempe kiam Dro. Backheuser komencis la lecionojn de Esperanto, ekpublikigis la mem ĵurnalo kurson de franca - kaj angla - lingvoj; kaj por pruvi la grandegan facilon de Esperanto, je la tria aŭ kvara leciono li ricevis leterojn, jam skribitajn en tiu mirinda lingvo de personoj, kiuj ĝis tiu dato nenion aŭdis pri Esperanto, kaj tiuj leteroj - oni devas rimarki - estis malmulte eraraj; dume, la personoj ŝarĝitaj de la fakoj de franca kaj angla-lingvoj, la malmultajn leterojn, kiujn ili ricevis, estis tute erarplenaj kaj preskaŭ nelegeblaj. Dro. Backheuser proponis en Junio la fondon de klubo por la propagando de Esperanto, kaj tiu ideo estis entuziasme ricevita kaj grandnombro da personoj tuj sin enskribis kiel anoj. La 29<sup>an</sup>, de Junio kunsidis en la sidejo de ''O Paiz'' pli ol 100 personoj kaj oni fondis la klubon, kiu ricevis la nomon de ''Brazila Klubo « Esperanto »''. Poste oni diskutis kaj aprobis la regularon de la nova societo kaj unuvoĉe estis proklamita la jena estraro: Dro. Everardo Backheuser, prezidanto; Dro. Nuno Baena, 1<sup>a</sup> vicprezidanto; Dro. Nerval de Gouvêa, 2<sup>a</sup> vicprezidanto; Sro. Lauriano das Trinas, sekretario; kaj Sro. Honorio Leal, kasisto. Daŭrigis la ''Klubo'' la propagandon jam komencitan, malfermante serion da paroladoj, kies la 1<sup>a</sup> estis farita de Dro. Nuno Baena. Je la 9<sup>a</sup> de Aŭgusto, Dro Everardo Backheuser malfermis la 1<sup>an</sup> kurson de la ''Klubo'' ĉe Lernejo Spencer, en Niterojo, farinte antaŭe ĉarman paroladon pri la nova lingvo. Je la 28<sup>a</sup> de Aŭgusto, Dro Nerval de Gouvêa, faris en la nobla salono de la grava Asocio de Komercoficistoj la 3<sup>an</sup> paroladón de l' ''Klubo'' entuziasmigante la aŭdantaron, ĉirkaŭe 300 personoj, pri la historio de tutmonda lingvo, de li rakontita je la elokventeco, kiun ĉiuj lin rekonas. Poste oni malfermis la duan parolan kurson de Esperanto, fondita sub aŭspicioj de la ''Klubo'' kaj kies direktadon, malgraŭ nemerite, oni min komisiis. De tiutempo antaŭen, ''Brazila Klubo'' penadis por la progresoj de la bela lingvo, malfermante kursojn, kaj farigante paroladojn. <section end="Kroniko"/><noinclude><references/></noinclude> ra9wrq26t3c53c1s9obbsk02p5hrc1f Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Aprilo 1907.pdf/12 104 45066 127158 126799 2026-09-20T14:21:58Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127158 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|— 8 —}}</noinclude><section begin="Kroniko"/>La lasta parolado de ''Brazila Klubo'', estis farata de la eminenta literaturisto Medeiros e Albuquerque entuziasme aplaŭdita de pli ol 800 personoj, kiuj tute plenigis la grandegan salonon de Asocio de Komercoficistoj. La titolo de la parolado estis « De Babelo ĝis Esperanto » kaj malgraŭ la tiel longa vojaĝo, la parolinto altiris ĉiam la atenton de l'aŭdantaro, ĉarmigita de lia neimitebla ''savoir dire''. Nun funkciadas laŭ influo de ''Brazila Klubo'' la jenaj kursoj de Lernejo Spencer kaj de Nacia Gimnazio, direktataj de Dro Backheuser; de Pedagogium, direktata de Dro Nuno Baena; de Colomy Club, de Dro Couto Fernandes; de Asocio de Komercoficistoj, de Hernani Mendes; du en Kolegio Milita, direktataj de Dro Daltro Santos; en Lernejo Cayrú, de Sro Lauriano Trinas; alia en Niterojo, de Sro Francisco Almeida Junior (blindulo) kaj eble kiam la legantaro legas tiujn ĉi liniojn, estos malfermataj novaj kursoj de la grava asocio esperantista. Pri la kunigo de niaj samideanoj, ankaŭ la progresoj ne estas malgrandaj, ĉar ĉi-tie, en tio, kion ni povas nomi la centron de Brazilujo, jam estas kvar esperantistaj societoj : ''Brazila Klubo Esperanto'', ''Grupo Verda Stelo'', ĵus fondita, grupo de laboristoj, laŭ titolo ''Laboristara Grupo Esperantista'' kaj ''Societo Brazila Esperantista'', kies prezidanto estas Dro Alberto Vieira. Tiu ĉi lasta klubo ĵus malfermis ĝian unuan kurson ĉe ''Liceo de Artes e Officios'' kaj ankaŭ havas en lernejo ''Alfredo Gomes'', kurson de Esperanto, direktata de Dro Leonel Fonseca. Antaŭ ne longe oni fondigis en Niterojo grupo filia de ''Brazila Klubo'', ''Niteroj' a Grupo''. Ĉi tiu grupo por festigi la posedon de ĝia estraro faris mirindan feston, kiu konsistis el parolado pri l'internacia lingvo, el belegaj musikaĵoj elluditaj grandsente kaj artege; estis elparolataj malgrandaj poezioj, kiuj multe kontentigis la publikon grand nombran kaj elektitan, kiu ''tutege'' plenigis la teatron João Caetano, de l' najbara urbo. La personoj neesperantistaj pli malpli bone komprenis la poeziojn, ĉar ili estis deklamitaj per bonega elparolado kaj sento. Ni bezonas citi tie ĉi blindulon, sron Francisco Almeida, kiu sin distingis inter ĉiuj per la poezio - ''Preĝo sub la verda standardo'', - de Dro Zamenhof. <section end="Kroniko"/><noinclude><references/></noinclude> pvebca396by198x323czb886g24807b Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Aprilo 1907.pdf/13 104 45067 127159 126800 2026-09-20T14:56:23Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127159 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|— 9 —}}</noinclude><section begin="Kroniko"/>Multe plaĉis an kaŭ la himno ''L'Espero'', vortoj de Dro Zamenhof kaj muziko de l' brazila muzikestro, Sro Gurgulino de Souza, kantita de l'geesperantistoj de Niterojo. Oni bezonas rimarki ke ĉiuj personoj kiuj partoprenis en tiu festo, kaj kiuj lernis de Dro E. Backheuser, estis ricevintaj nur dek lecionojn de la nova lingvo. En Rio Grande do Sul fondiĝis antaŭ ne longe ''Esperanta Societo Sud-Rio Granda'', en kies estraro estas la eminentaj esperantistoj C. Kræmer kaj R. Geyer. En tiu Ŝtato grandegaj estas la progresoj de Esperanto, ĉar en 1894<sup>a</sup> Sro. Arno Philipp, direktoro de ''Deutsche Zeitung'' skribis favoran artikolon, antaŭdirinte sukceson de Esperanto. Ankaŭ Sro. Valdimir Lorenz sendis, en 1896<sup>a</sup>, broŝuron propagandan al librejo kiu, tiutempe, ĝin ne akceptis. Pri Sro. Valdimir Lorenz estas kuriozaĵo li lernis la lingvon ĥinan per Esperanto, korespondante kun ĥino, kiu loĝas en Alaska. Sro. Christiano Kiæmer, unu el la plej malnovaj kaj plej entuziasmaj esperantistoj de Rio Grande igis la tieajn librejojn, mendi lernolibrojn de Esperanto kaj specialajn presliterojn por tiu lingvo, kaj nun estas tri librejoj kun supersignitaj literoj. Laŭ notico de tie, oni vendis pli ol 1.000 librojn de lernado ĉi-tiun lastan jaron. Sro. Frederico Geyer, granda prolaboremulo, faras en Rio Grande specialan kurson por laboristoj kiuj, la plimulto, preskaŭ ne scias portugallingvon kaj pli bone konas l'internacian idiomon; Sro. Geyer diras, ke li nur devas korekti portugalaĵon de l'tradukoj! Kaj ankoraŭ ekzistas personoj kiu diras ke Esperanto nur taŭgas por saĝuloj ! Preter tio Sro. Kræmer donas konstantan kunlaboradon kiu tre plaĉas, en ''Correio do Povo'' de Porto-Alegre kaj ankaŭ li donas bonegajn lecionojn de internacia idiomo. Unu el la plej entuziasmaj esperantistoj de Rio Grande estas Sro. Samorim Gustavo de Andrade, kiu estis granda ''volapükisto''. Ni kredas ke nun ne estas regiono en Brazillando, kie ne ekzistas almenaŭ unu esperantisto kaj eĉ en Pará, jurnalo ekpublikigis kurson de Esperanto kaj eble baldaŭ tie fondiĝos klubo. » {{dekstre|''(Daŭrigota).''}} <section end="Kroniko"/><noinclude><references/></noinclude> apnpv93nti3tdnsjynjo9xizpllv32h Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Aprilo 1907.pdf/14 104 45068 127160 126782 2026-09-20T15:15:47Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127160 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|— 10 —}}</noinclude><section begin="Brazila Klubo Esperanto"/>;Brazila Klubo « Esperanto » :(Fondita la 29<sup>an</sup> de Januaro 1906<sup>a</sup>) :Hon. prez: Dro Lazaro L. Zamenhof; Markizo de Beaufront kaj Murillo Furtado. :Nuna komitato - Prez: Medeiros e Albuquerque, deputato ; 1<sup>a</sup> vicprez: Dro Nerval de Gouvêa, profesoro kaj kuracisto; 2<sup>a</sup> vicprez: Lauriano das Trinas, publikoficisto; sek: Hernani Mendes, studento; kas: Honorio Leal, telegrafisto. - S. S. - rua Ourives 85 (1<sup>o</sup> andar) Jarkotizo: 10$000. KONKURSO - Post la longa supretransskribita priskribo farita de Sro Hernani Mendes ni ne bezonas ion diri pri ĉi tiu klubo. Ĝi senlace bataladas por la venko de nia Ideo. De unu monato ĝi malfermis konkurson inter ĉiuj esperantoj brazilaj por la traduko de l'tre interesa rakonteto de ''Coelho Netto'' - LA BAPTO. Premioj estos donitaj al la tri plej bonaj tradukontoj; 1<sup>a</sup>: la publikigo de la traduko en nia revuo kaj unu ekzemplero de ''Esperanta Sintakso'' de P. Fruictier; 2<sup>a</sup>: unu ekzemplero de ''Fundamenta Krestomatio'' de Dro Zamenhof; 3<sup>a</sup>: jarabono, laŭdeziro, de ''Revuo'', ''Lingvo Internacia'' aŭ ''Tra la Mondo''. La konkurso estos fermata la 30<sup>an</sup> de Aprilo. Por pligrandaj klarigoj oni devas sin turni al sekretario de B. K. E. <section end="Brazila Klubo Esperanto"/> <section begin="G. E. Suda Stelaro"/>;G. E. « Suda Stelaro » :(Fondita la 17<sup>an</sup> de Marto 1906<sup>a</sup>) :Prez.: Dro João Keating, professoro; Vic-prez.: Tobias A. Rabello Leite, ingeniero; Sek: Carlos Steventon, ingeniero; kas: Jorge Berggren, fervojoficisto. Tiu ĉi grupo estis la unua fondita en Brazilujo, dank'al klopodoj de ĝia prezidanto. La unua estraro elektita estis: prez.: Dro João Keating; Vic-prez.: Tobias Rabello Leite; sek: Henrique Serra, kaj kas: Arthur Levy. Ĝi havas kvindek anoj, kies la du trionoj vizitadas la du kursojn direktatajn de la prez. kaj de la vic-prez, de l' grupo. <section end="G. E. Suda Stelaro"/><noinclude><references/></noinclude> mg5fa6ojzy46zl7ye8a9j2bdv7qffbu 127162 127160 2026-09-20T15:37:52Z HenriLeFoll 4277 127162 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|— 10 —}}</noinclude><section begin="Brazila Klubo Esperanto"/>;Brazila Klubo « Esperanto » :(Fondita la 29<sup>an</sup> de Januaro 1906<sup>a</sup>) ::Hon. prez: Dro Lazaro L. Zamenhof; Markizo de Beaufront kaj Murillo Furtado. ::Nuna komitato - Prez: Medeiros e Albuquerque, deputato ; 1<sup>a</sup> vicprez: Dro Nerval de Gouvêa, profesoro kaj kuracisto; 2<sup>a</sup> vicprez: Lauriano das Trinas, publikoficisto; sek: Hernani Mendes, studento; kas: Honorio Leal, telegrafisto. - S. S. - rua Ourives 85 (1<sup>o</sup> andar) Jarkotizo: 10$000. KONKURSO - Post la longa supretransskribita priskribo farita de Sro Hernani Mendes ni ne bezonas ion diri pri ĉi tiu klubo. Ĝi senlace bataladas por la venko de nia Ideo. De unu monato ĝi malfermis konkurson inter ĉiuj esperantoj brazilaj por la traduko de l'tre interesa rakonteto de ''Coelho Netto'' - LA BAPTO. Premioj estos donitaj al la tri plej bonaj tradukontoj; 1<sup>a</sup>: la publikigo de la traduko en nia revuo kaj unu ekzemplero de ''Esperanta Sintakso'' de P. Fruictier; 2<sup>a</sup>: unu ekzemplero de ''Fundamenta Krestomatio'' de Dro Zamenhof; 3<sup>a</sup>: jarabono, laŭdeziro, de ''Revuo'', ''Lingvo Internacia'' aŭ ''Tra la Mondo''. La konkurso estos fermata la 30<sup>an</sup> de Aprilo. Por pligrandaj klarigoj oni devas sin turni al sekretario de B. K. E. <section end="Brazila Klubo Esperanto"/> <section begin="G. E. Suda Stelaro"/>;G. E. « Suda Stelaro » :(Fondita la 17<sup>an</sup> de Marto 1906<sup>a</sup>) ::Prez.: Dro João Keating, professoro; Vic-prez.: Tobias A. Rabello Leite, ingeniero; Sek: Carlos Steventon, ingeniero; kas: Jorge Berggren, fervojoficisto. Tiu ĉi grupo estis la unua fondita en Brazilujo, dank'al klopodoj de ĝia prezidanto. La unua estraro elektita estis: prez.: Dro João Keating; Vic-prez.: Tobias Rabello Leite; sek: Henrique Serra, kaj kas: Arthur Levy. Ĝi havas kvindek anoj, kies la du trionoj vizitadas la du kursojn direktatajn de la prez. kaj de la vic-prez, de l' grupo. <section end="G. E. Suda Stelaro"/><noinclude><references/></noinclude> tij9kw0pglfef8m2i6jvas8wzknbyvq Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Aprilo 1907.pdf/16 104 45070 127161 126792 2026-09-20T15:36:54Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127161 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|— 12 —}}</noinclude><section begin="G. E. Suda Stelaro"/>Sro Dro J. Keating estas senlaca en sia agado poresperanta; li ĉiam estas preta por helpi siajn samideanojn kaj la ideo de la estonta kongreso estis tuj akceptita de li, kiu ĝin propagandis per la gazetoj de la progresema Ŝtato de São Paulo. <section end="G. E. Suda Stelaro"/> <section begin="Esperanta Societo Sud-Rio-Granda"/>;Esperanta Societo {{sic|Sud-Rio-Grande|Sud-Rio-Granda}} (E. S. S.). :Fondita la 2<sup>an</sup> de Septembro 1906<sup>a</sup> en Porto Alegre. ::Honoraj prezidantoj: Dro Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj Sro L. de Beaufront; prezidanto efektiva: Cristiano Krarmer; vic-prezidanto: Dro Joaquim A. Ribeiro; 1<sup>a</sup> sekretario: Reynaldo Fred. Geyer; 2<sup>a</sup> secretario: Hellmuth Pohlmann {{sic|:|;}} kasisto: Illidio Augusto ; helpanta kasisto: {{sic|Leutenanto|Leŭtenanto}} Mario Cruz; bibliotekisto Alberto Goetze; direktoroj: Emilio Altmeyer Champignelle, Dro João Plinio de Castro Menezes, Dro José Rafael Alves de Azambuja, Stefan Michalski, Ulisses Cabral kaj Dro Manoel da Conceição Montójos. La tagon de l'fonda kunveno de tiu ĉi societo estis organizita ekspozicieto de esperantaĵoj, kiujn tre favore impresis la ĉeestantoj, inter ili ankaŭ la gazetistoj, kiuj donis bonajn priskribojn, precipe ''Correio do Povo'', ''Deutsche Zeitung'' kaj ''Rio Grandenser Vaterland''. Monoferado por telegramoj atingis 108$000, kaj ''Brazila Klubo Esperanto'' estis sciigata telegrafe pri la fondo de nia societo. Responde ni ricevis la jenan telegramon: «Agradecemos communicação; calorosamente abraçamos caros samideanoj. Vivu Zamenhof! Vivu nia lingvo ! Tial, ke niaj amikoj de Ĉilio tiam suferis pro terura tertremo, E. S. S. sendis al ''Ĉilia Esperantista Societo'' kondolencan telegramon, ricevinte kiel respondo la sekvantajn vortojn el Santiago: «Kordankon gratulojn. » Alia telegramo, pri kiu nenion plu ni eksciis, estis sendita al la 2<sup>a</sup> Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo. Jen la teksto: «Esperanta Societo Sud-Rio-Granda, hodiaŭ fondita, salutas fruktodonan kongreson kaj siajn honorajn prezidantojn Zamenhof kaj Beaufront. 122 societanoj ». Vane ni serĉis en la ''plenaj'' raportoj simplan aludon al ĝi; la nomoj « Brazilujo » aŭ « Brazilo » ne vidiĝas eĉ unu fojon en la <section end="Esperanta Societo Sud-Rio-Granda"/><noinclude><references/></noinclude> erjwxmtmaljyn0rc5ignq3a08pqlcqn Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Aprilo 1907.pdf/18 104 45072 127163 126793 2026-09-20T15:57:13Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127163 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|— 14 —}}</noinclude><section begin="Esperanta Societo Sud-Rio-Granda"/>du kajeroj de ''Lingvo Internacia''. Ni penu por ke ĉe la ''Tria Kongreso'' oni aŭdu iom pri nia movado. De la glora Majstro kaj de Sro. de Beaufront, E. S. S. ricevis la jenajn respondojn al leteroj ilin sciigantaj pri la honora prezidanteco: - Varsovio, 28-X-06. Karaj sinjoroj! Al la Esperanta Societo Sud-Rio-Granda mi sendas koran saluton kaj deziron de la plej bonaj sukcesoj. Via - ''Zamenhof''. P. S. La titolon de Honora Prezidanto, afable donacita al mi de via societo, mi akceptas kun kora danko. (''Subskrita nelegeble''). - Louviers, 24-10-1906. Kara Sinjoro. - Mi tutkore dankas la Esperantan Societon Sud-Rio-Grandan pro la honoro, kiun ĝi faris al mi kaj volonte akceptas la titolon « Honora Prezidanto » de tiu ĉi nova familio esperantista. Ĝi brilege sukcesu kaj konstante pligrandiĝadu en la belega tero de Brazilujo, kiun mi vizitis antaŭ multaj jaroj ! Kun amika saluto por via societo kaj vi mem. Kore via, ''L. de Beaufront''. Por cirkulero, E. S. S. siigis ĉiujn esperantajn gazetojn kaj grandan nombron da societoj aŭ grupoj pri la fondo kaj proponis amikajn rilatojn. Ankaŭ ĉiuj ĵurnaloj kaj revuoj de Rio Grande do Sul, eĉ kelkaj de l'Eksterlando, ricevis tre favore nian sciigon. Estas rimarkinde, ke la gravaj ĵurnaloj de Montevideo ''El Siglo'' kaj ''La Razon'' dankis letere per Esperanto, dezirante al nia afero la plej gradan sukceson. Estas sekretario de tiuj du gazetoj nia samideano ''Henriko Muñoz''. El nia ŝtato, ''O Dever'', de Bajé, enpresis la dankesprimon esperante. Bedaŭrinde, E. S. S. ankoraŭ ne povis malfermi kursojn, pro diversaj malfacilaĵoj, precipe la tro malmulta libertempo de nia treege okupata prezidanto. Tamen oni pripensu ke la malfermado de kursoj ne estas la sola rimedo de propagando, kaj kiel pruvas la leterojn, kiujn ni ricevas, E. S. S. donis ne senvaloran antaŭ enpuŝon al nia afero en Brazilujo. - R. <section end="Esperanta Societo Sud-Rio-Granda"/><noinclude><references/></noinclude> f0ij5gg8z43rjwbfydkdr3q45bsyiev Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Aprilo 1907.pdf/22 104 45077 127165 126788 2026-09-20T17:04:15Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127165 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|— 18 —}}</noinclude><section begin="Esperanto en la Telegrafo"/>Nia agema samideano petis al Lia Moŝto Sro Ministro de Pu­bliklaboroj la enskribon de Esperanto inter la lingvaĵoj, kiujn nia telegrafo nomas klarajn. La lingvoj klaraj laŭ la telegrafo brazila estis ĝis nun nur : portugala, franca, angla, germana, itala, his­pana, holanda kaj latina. Hodiaŭ, dank’al permeso donita de Sro Lauro Müller, Mi­nistro de Publiklaboraj, Esperanto estas enskribita en tiu ĉi nomaro. Pro tio la telegramojn esperante skribitajn oni pagos pli malkare ol {{sic|autaŭe|antaŭe}}. S<sup>ro</sup> Direktoro de l’Telegrafo dissendis cirkuleron al ''ĉiuj'' tele­grafistoj, kaj nun neniu el ili povos nescii la ekzistadon de nia lingvo. <section end="Esperanto en la Telegrafo"/> <section begin="Konsuloj kaj konsulejoj"/>;Konsuloj kaj konsulejoj Nur en Rio de Janeiro la brazilaj esperantistoj, laŭ deziro de la dua kongreso, elektis siajn konsulojn, kiuj estas Sroj. Everardo Backheuser (Escola Polytechnica) kaj Raymundo Cantão (r. dos Ourives 107). Sed ni kredas tre taŭga por la pligrandigo de nia afero la elekton de konsuloj en ĉiu urbo aŭ urbeto, kie estas esperantistoj, ĉar la konsuloj facile montros al la neesperantistoj la utilecon kaj pratikecon de Esperanto. Aliflanke, ni braziloj devas utili Esperanton por informi al ĉiuj mondanoj, precipe al Eŭro­panoj, ke ni ne estas sovaĝuloj kiel {{sic|ail|al}} relki lejkimagas, kaj po tiu afero la konsulejoj, t. e. ejoj kie la fremdaj esperantistoj renkontos almenaŭ unu personon, kiu parolas Esperanton, estos bonegaj por ni, ĉar tiamaniere ni povos montri al ĉiuj niajn riĉaĵojn mineralajn, nian kreskeman terkulturon, niajn ĉiuspecajn progre­sadojn. Oni petas al elektitaj aŭ elektotaj konsuloj rekte sin turni al Sro. Rousseau, Place Carriat, 6, Bourg (Ain) France, sciigante lin pri ĉiuj konsulaferoj aŭ petante informojn de li. <section end="Konsuloj kaj konsulejoj"/><noinclude><references/></noinclude> gzkahy60pmf12kyl8bg0562tdnhs9l8 Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Aprilo 1907.pdf/24 104 45079 127166 126778 2026-09-20T17:22:29Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127166 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Brazila Kongreso de Esperanto"/>{{f|'''Brazila Kongreso de Esperanto'''|g=150%|c}} {{---|25px}} {{f|CIRKULERO|g=125%|c}} :Rio de Janeiro, la 30<sup>an</sup> de Marto 1907<sup>a</sup> {{dekstre|Estiminda Samideano}} La neceso sistematigi la propagandon kaj la lernadon de la helplingvo internacia Esperanto, en Brazilujo, ĝis nun farata sen ia metodo kaj pli malpli per iniciativo persona de kelkaj pli varmaj batalantoj, faris ke oni proponis kaj estis akceptita de l'ĉefaj esperantistoj brazilaj la kunveno, en tiu ĉi jaro, de Brazila Kongreso de Esperanto. Krom ĉi tiu, estas aliaj aferoj, kiuj jam sin montras sur la programo provisora aŭ kiuj ankoraŭ povos sin enmeti en ĝin, laŭ propono de iu ajn kongresano, sendita ĝis la 31<sup>an</sup> de Majo. Inter tiuj, kiuj jam estas en metitaj, oni povas citi la faradon de vortaro portugal-esperanta. Ĝi ja estas ago de granda graveco, kiu estas estinta provata en fremdlando de izoluloj, tio kio ekokazis en nia lando, kie diversaj esperantistoj komencis tute sole tiun meritindan laboron, kiu, pro manko de interkonsento, povus naski multe da malgrandaj verketoj neperfektaj. La penado kuna de ĉiuj brazilaj esperantistoj estas do gravega. La komisio kiu organizos la vortaron konsistas el la plej lertaj, kiuj estas en nia esperantista mondo. Sed ĉe la Kongreso ĉiuj, eĉ la plej modestaj, ĝin diskutados kaj tiel - ni kredas - la brazila esperantistaro prezentos al Tutmondo ekzemplon imitindan : la tiela farado de nacia vortaro. {{---|25px}} Ni esperas, sinjoro, ke vi bonvolu aliĝi al tiu Kongreso kaj honori ĝin per via ĉeesto. La programo subtransskribita montros al vi ke, krom la intelektaj laboradoj, estis organizita {{vdk|mal|granda}}<section end="Brazila Kongreso de Esperanto"/><noinclude><references/></noinclude> 8a1bb8qce6j664sb0ld88xerofwdw66 Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Aprilo 1907.pdf/26 104 45081 127167 126780 2026-09-20T18:13:50Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127167 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|— 22 —}}</noinclude><section begin="Brazila Kongreso de Esperanto"/>granda serio da festetoj kaj promenoj, kie la geesperantistoj de ĉi tiu vastega lando povas inicii amikajn rilatojn pli daŭremajn. Ni kredas, ke estos al ni eble sukcesigi ĉi tiun parton, dank'al bonvoleco de niaj Rio'aj kaj Niteroi'aj samideanoj, ĉiam tiel sindonemaj por nia Kaŭzo. Pro manko de pli bona aŭ pli praktika rimedo, ni elektis la diversajn specialajn komisiojn, kiuj, justatempe, publikigos iliajn raportojn, por ke la kongresanoj pli bone sin preparu por la diskutado. {{---|25%}} Ĉiuj - esp. aŭ neesperantistoj, - kiuj volos partopreni en la Kongreso aŭ, almenaŭ, prezenti projektojn por la diskutado devos, ĝis la 15<sup>a</sup> de Junio, sendi al komisio organiza la sumon da 10$000, tuj ricevonte de ĝi lian titolon, en verda karto, riĉe presita. {{---|25%}} La organiza komisio penados por havigi el la Registraro kaj Ŝip-aŭ-Fervoj-Kompanioj malpligrandigo de la kosto de l'biletoj. La kongresanoj, kiuj volos havigi tiun favoron, petu ĝin al la Komisio ĝis la 31<sup>a</sup> de Majo. {{---|25%}} '''Oni intencas ankaŭ, organizi malgrandan ekspozicion esperantistan, kaj tial oni petas al la tuta esperantistaro, brazila au fremda, sendi, kiel eble plej baldau, ciuspecajn dokumomentojn pri-por kaj peresperantajn.''' {{---|25%}} Sendi ĉiam la korespondadon prikongresan rekte al ''Commissão do Congresso Brazileiro de Esperanto'', rua dos Ourives, 85 (1<sup>a</sup> andar). {{f|'''KOMISIOJ'''|c}} {{f|POR LA ORGANIZADO DE LA PROPAGANDO KAJ LERNADO|c}} :Dr. João Keating, ''raportanto'', (Campinas). :Christiano Kramer (Porto Alegre). :Lauriano Trinas (Rio de Janeiro). :Severino de Freitas (Niteroi). :Emilio Rouede (Santos). :Baggi de Araujo (Petropolis). <section end="Brazila Kongreso de Esperanto"/><noinclude><references/></noinclude> ntjtqql89wpdud6udt54juzh8b6zhld Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Aprilo 1907.pdf/28 104 45083 127168 126779 2026-09-20T18:17:04Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127168 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|— 24 —}}</noinclude><section begin="Brazila Kongreso de Esperanto"/>{{f|POR LA FARADO DE L'VORTARO|c}} :Arlindo de Souza, raportanto, (Rio de Janeiro). :Caetano Coutinho (Minas Geraes). :Dr. J. Avellar (Minas Geraes). :Benjamin Camozato (Santa Catharina). :Murillo Furtado (Rio Grande do Sul). :Leonel Fonseca (Rio de Janeiro). {{f|POR LA ORGANO OFICIALA|c}} :Reynaldo Geyer, raportanto, (Porto Alegre). :Alberto A. F. Vieira (Rio de Janeiro). :Daltro Santos (Rio de Janeiro). :Haroldo Amaral (S. Paulo). {{f|POR ALIAJ PROPONOJ|c}} :Alberto Couto Fernandes, raportanto, (Rio de Janeiro). :Arno Ernst (Rio Grande do Sul). :E. S. Hunter (Santos). :Menezes Wanderley (Nova Friburgo). {{f|PROGRAMO|c}} {{f|DE LA 12<sup>an</sup> {{sic|GIS|ĜIS}} LA 19<sup>an</sup> DE JULIO 1907<sup>a</sup>|c}} :La 12<sup>an</sup> — Kunveno prepara por la elekto de l'estra komitato kaj prezentado de l'raportoj. :La 13<sup>an</sup> — Publika kunveno malferma — Parolado pri la lingvo Esperanto. :La 14<sup>an</sup> — Diskutado pri la raporto « ''Organizado de la propagando kaj lernado.'' » :La 15<sup>an</sup> — Diskutato pri la raporto: « ''organo oficiala'' » ::Nokte : Festo de l'esperantistoj niteiroj-aj, antaŭigita de promeno tra tiu urbo. :La 16<sup>an</sup> — Diskutado pri la raporto: « ''Vortaro'' ». ::Promeno al iu ajn bela antaŭrbo Rio-a. :La 17<sup>an</sup> — Diskutado pri aliaj prezentitaj raportoj. <section end="Brazila Kongreso de Esperanto"/><noinclude><references/></noinclude> dnv8lchi12yicpg0dbym0lix33337fv Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Aprilo 1907.pdf/30 104 45085 127169 126777 2026-09-20T18:20:13Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127169 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|— 26 —}}</noinclude><section begin="Brazila Kongreso de Esperanto"/>:La 18<sup>an</sup> — Fina diskutado kaj voĉdonado de ĉiuj raportoj kaj konkludoj sendontaj al Kembriĝa Kongreso. :{{sic|Notke|Nokte}} : Festo de l' Rio'aj Esperantistoj :La 19<sup>an</sup> — Solena fermkunsido. {{---|25%}} La organizantoj ne fiksas {{sic|ĵustaj|justaj}} horoj por la laboroj ĉar tio, plibonmaniere, decidos la Kongresomem, tiel kiel la lokoj kunvenaj, ĉar, malgraŭ ĝiaj penadoj, ne estis ĉiuj elektitaj. La komisio nur garantias ke la Kongreso kunvenos ĉe la plej bonaj ĉambregoj de Rio de Janeiro kaj la promenoj estos farataj je la maksimumo da komforto. {{f|La organiza komisiitaro:|c}} ::{{Etmajuskloj|Everardo Backheuser}}, prezidanto. ::{{Etmajuskloj|Hernani Mendes}}, sekretario. ::{{Etmajuskloj|Honorio Leal}}, kasisto. ::{{Etmajuskloj|Francisco Ramos}}. ::{{Etmajuskloj|Manoel T. de Paiva Araujo}}. ::{{Etmajuskloj|Raul Gitahy de Alencastro}}. {{---|25%}} <section end="Brazila Kongreso de Esperanto"/> <section begin="Murillo Furtado"/>{{f|'''MURILLO FURTADO'''|c}} Je la fino de Marto alvenis Rion nia tre kara amiko Sro Murillo Furtado, prezidanto honora de la ''Brazila Klubo'', kiu ĉeestis kune kun Medeiros e Albuquerque la duan kongreson de Esperanto kaj kiu estas aŭtoro de tre bona gramatiko. Sro M. Furtado jam forveturis Rio-Granden, sed {{sic|autaŭe|antaŭe}} li ĉarmigis nin per familia interparalado pri la festoj, festenoj k. t. p., kiuj okazis en Ĝenebro. Malfeliĉe li ne povis fari publikan {{sic|paraladon|paroladon}}, ĉar li estis ankoraŭ malsaneta. <section end="Murillo Furtado"/><noinclude><references/></noinclude> 4do2jfbrsqpe341z5wl36m0zjxupsy9 Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Aprilo 1907.pdf/32 104 45087 127170 126704 2026-09-20T18:23:18Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127170 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Canção do Exilio'''|g=150%|c}} {{f|KANTO DE L'EKZILO|c}} {{dekstre|(Verkis Gonçalves Dias)}} {{Bloko centre/s}}<poem> Mia lando havas palmojn, kie kantas sabia'; <ref>''Sabiao'' estas birdo, kiu kantadas en la brazilaj arbaroj.</ref> birdoj, tie-ĉi kantantaj, tiel ne belsonas ja. Kaj ni havas pli da steloj, sur herbejoj pli da floroj, en arbaroj pli da vivo, pli da amo en la koroj. Tie nokte sobrevante pli da ĝoj'mi trovas ja; mia lando havas palmojn, kie kantas sabia'; Mia lando ĉarmojn havas, kiujn mi ne trovas ĉi; tie nokte sobrevante pli da ĝoj'mi trovas ja; mia lando havas palmojn, kie kantas sabia'. Di', ne volu, ke mi mortu, sen reveni tien, ha, sen ekĝui la belaĵojn, kiuj ĉi ne estas ja; sen revidi la palmarbojn, kie kantas sabia'. </poem>{{Bloko centre/e}} {{f|''Tradukis'' {{Etmajuskloj|Fr. V. Lorenz}}.|align=right}}<noinclude><references/></noinclude> il01vjovg7yrm7ocnzjcf96562q8rfi Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Aprilo 1907.pdf/20 104 45099 127164 126785 2026-09-20T16:37:34Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127164 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|— 16 —}}</noinclude> <section begin="Laboristara Esperantista Grupo"/>;{{sic|Laporistara|Laboristara}} Esperantista Grupo :Hon. prez. Dro. Lazaro L. Zamenhof - Direktoro sek: Francisco Ramos; direktoro kasisto: José Ferreira. S. S.- Rua do Hospicio, 145 (1º andar) - Rio de Janeiro. Tiu ĉi grupo estas fondita la 15<sup>an</sup>. de Decembro 1906<sup>a</sup>, kiam Sro. Francisco Ramos komencis kurson de Esperanto speciale farata por la laboristaro. Sro. Ramos estas agema propagandisto kaj li eklernis nian lingvon en Uruguay kun la tre konata profesoro Carlos Charrier. La lecionoj estas donataj ĉe la sindikato de Masonistoj kaj Ĉarpentistoj kaj {{sic|peskaŭ|preskaŭ}} 50 lernantoj tie sin instruas. La propagando de Esperanto inter la laboristoj estas tre bona por ili, ĉar ĝi permesos ke ili korespondas kun siaj kunuloj fremdaj, tio kio certe ne estus ebla per aliaj lingvoj, ĉiuj tre malfacilaj. {{sic|Daurigu|Daŭrigu}}, Sro. Ramos; la venko apartenas al ni! <section end="Laboristara Esperantista Grupo"/> <section begin="Grupo Verda Stelo"/>;Grupo « Verda Stelo » Filio de B. K. E. : Komitato : Prez.: Hernani Mendes; sek: Raul Gitahy de Alencastro; kas : Francisco Varzea. S. S.: Rua dos Ourives, 85 (1<sup>a</sup> andar); Monata kotizo: 1$000. En la 28<sup>a</sup> de Aŭgusto de la pasinta jaro, ''Brazila Klubo'' malfermis per Hernani Mendes, sian duan parolan kurson en Asocio de Komercofistoj. Kelkaj el la plej bonaj instruatoj fondis, je la 1<sup>a</sup> de lasta Decembro, malgrandan ''Grupon'' speciale por la propagando inter Komercoficistoj kaj ĝin filiigis al Brazila Klubo. ''Grupo « Verda Stelo »'', tiel estas nomata la nova kaj esperoplena Grupo, kiu jam funkciadigas noktan semajnan senpagan kurson en ĝia sidejo. <section end="Grupo Verda Stelo"/> <section begin="Esperanto en la Telegrafo"/>;Esperanto en la Telegrafo Kiel oni legis en la kroniko de nia sindona amiko Hernani Mendes la brazila registraro iom helpis la disvastigon de nia lingvo inter la brazilanoj, permesinte la malfermon de kelkaj kursoj ĉe oficialaj lernejoj. Tamen la plej grava helpo estas certe tiu havigita de Sro Medeiros e Albuquerque, prezidanto de ''Brazila Klubo''. <section end="Esperanto en la Telegrafo"/><noinclude><references/></noinclude> mlyp1bo0vklvpidvbqvwltwxgdonyim Lingvaj aferoj kaj bibliografio 0 45261 127173 2026-09-21T00:58:47Z Castelobranco 7 +1 127173 wikitext text/x-wiki <pages index="Brazila Revuo Esperantista - Septembro 1907.pdf" from="19" to="19" prev="[[Humoraĵoj (Brazila Revuo Esperantista, Septembro 1907)|Humoraĵoj]]" header=1 /> {{DEFAŬLTORDIGO:Lingvaj aferoj kaj bibliografio 190709}} [[Kategorio:Tekstoj de Brazila Esperantisto]] [[Kategorio:Tekstoj de 1907]] 21r9zhjqcpaq2kiqqa0rzneoiodanq2