Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.21 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Aŭgusto 1907.pdf/20 104 45157 127187 126914 2026-09-26T13:35:19Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127187 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|144}}</noinclude><section begin="Esperanto Praktika"/>La distancoj inter urboj, landoj kaj kontinentoj, iam nemezureblaj, igas pli kaj pli mallongaj, de kiam ni povas la horoj mezuri la vojoj tramaraj tiel facile kaj oportune, kiel la stratetoj de niaj urboj. Naturaj baroj, montaro kaj oceano, arbarego, klimato, jam tre malmulte ĝenas la homojn, kaj tute jam ne estas la gravaj faktoroj, kiuj antaŭe difinis kaj fiksis la gentajn, la urbajn kaj landajn karakterojn ĉe la loĝantoj, kiuj senĉese penadas, kaj sukcese, liberiĝante de kunnaskitaj katenoj, progresante al la celo, supera, konscia vivado. Estas la puŝo de vivo disrompanta la sen vivajn murojn miljarajn. La homoj sin ĵetas unu kontraŭ la aliaj, sed pacemaj sin mem rekonante ĉe ĉiu fremdulo. Estas historia, nekontraŭstarebla emo al la unuiĝo, kiu animas la homojn kaj ili tiun ĉi realigas eĉ kontraŭvole, ne kiel utopion kriman, naskita de tirana perfortulo kronita. sed kiel funde sentatan bezonon de la tuta homaro propramove konstruante sian propran feliĉecon. Tial, nia lingvo nur kiam ni povas ĝin uzi buše en interparolado kun la fremduloj nin donas plenan kaj puran ĝojon. La unuan fojon, en nia lando, Esperanto servis por kompreniĝo inter diverslingvuloj, okaze de l'veno de nia samideano Paul Berthelot, kiu perlaborante sian vivon kiel kompoŝtisto travojaĝas la mondon, dissemante ĝermojn de sana entuziasmo por nia afero. Paul Berthelot parolas kelke da lingvoj, tamen ne la portugalan de kiu li ne komprenas eĉ unu frazon. kvankam li scias la hispanan, skribe al ĝi tre simila kaj por ni facilega... Ni estas, do, laŭvorte devigataj kun li paroli per la helpa lingvo, kaj kia intensiva ĝojo nin kaptas, kiam, ni, kiuj dum tiom da jaroj studas lingvojn poste taŭgaj apenaŭ por legado, tiel bone ''kapablas'' diri ĉion, ĉion, kion ni volas, rapide, korekte, per tiu mirinda Esperanto, lernita en iom da monatoj de liber-hora, kvazaŭluda laboro. Pri ĉiuj temoj ni babilas, seriozaj, premantaj, humoraĵoj, kaj tiel oni kutimas la orelojn al la sonoj amikaj de ''nia'' lingvo, ke oni, post disiĝo, ankoraŭ penas ilin reteni, kaj oni sentas vivan aŭdan impreson, kiel se ĉiuj preter-pasantoj ne jam parolus portugale sed ĉiuj nian, la ''naturan'' lingvon... Iafoje okazas, ke ni estas rondo da diverslingvuloj, italoj, hispanoj, francoj, kiuj, ĉiuj, pli-malpli bone parolas portugale, escepte Berthelot; tiam kvazaŭ nature oni parolas la helpan lingvon kaj, mirinde, post la unuaj momentoj, eĉ la personoj nesciantaj Esperanton ekdivenas kaj fine komprenas ĉion. Kiam oni ilin revidas... gramatikon de nia lingvo certege oni trovas en iliaj manoj. Kion ne faris longa serio da argumentoj, sola fakto palpebla tuj realigis. Jes, kiel la ''naturaj'' lingvoj, Esperanto precipe estas parolota, estas buŝa interkomprenilo.<section end="Esperanto Praktika"/><noinclude><references/></noinclude> ofp2c95giwsutg0mlvkz4py7nm56hll Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Aŭgusto 1907.pdf/12 104 45160 127185 126928 2026-09-26T12:05:33Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127185 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|136}}</noinclude><section begin="Kroniko"/>«Kvankam ĉiuj havas kelkajn erarojn, tamen la rezultato estas kontentiga. Ŝajnas al ni, ke la plej granda klopodo de la tradukintoj estis la elekto de konvena traduko por kelkaj vortoj, kiel ''aspero tojo, trovador, ronda, candido, batidos, aba, errante, encolhida'', kiujn ne enhavas niaj vortaroj en la senco kun kiuj ili aperas en la rakonto. Ni rimarkis, en la tradukoj, precipe la erarojn: malproprecon de elektitaj vortoj, mankon de akuzativo, trouzon kaj malbonuzon de akuzativo kun prepozicioj kaj verboj netransitivaj (''esti''), de sia, de el; ke anstataŭ kiu, havi kiel nepersona kaj kiel helpa verbo, k. c. Estas ankoraŭ citinda la uzadon de pasiva participo kun verboj, kiuj ĝin ne akceptas, ''kreskita, longiĝita'' anstataŭ ''kreskinta, longiĝinta'', ĉar kreski kaj longiĝi forigas la ideon de ''aganto'', ne estante do ia ''suferanto''. La verboj formitaj per ''iĝi'' (fariĝi) havas ĉiam aktivan participon, kies finiĝo estas ''iĝanta, iĝinta, iĝonta''. La rezultato estis, ni ripetas plene kontentiga. La konkursoj havas tiun bonan econ: ili devigas la konkurantoj labori, studadi, perfektiĝi en nia kara Esperanto». Al ''Brazila Klubo'' ni prezentas la plej korajn gratulojn pri lia fruktodona iniciato, kiu kredeblo estos baldaŭ imitata de niaj grupoj en la ŝtatoj. Malferminte la kuvertojn, kiuj enhavis la verajn nomojn de l'konkurantoj, la estraro de B. K. E. konstatis ke la premiitoj estas: :1<sup>a</sup> João Keating, Campinas, esperantisto de du jaroj. :2<sup>a</sup> Arlindo de Souza, Rio de Janeiro. :3<sup>a</sup> E. St. Clair Hunter, Santos, esperantista de Junio 1906<sup>a</sup>. Pri la tri aliaj la juĝinta komisiitaro opinias ilin indaj de honora cito. La premioj estis disdonataj ĉe festa kunveno de l' ''Brazila Kongreso de Esperanto''. <section end="Kroniko"/><noinclude><references/></noinclude> eh6des6p8s7sgsnwysowrg9z5q3c3xu Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Aŭgusto 1907.pdf/13 104 45161 127186 126934 2026-09-26T13:01:26Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127186 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|137}}</noinclude><section begin="Kroniko"/>'''S. Paŭlo''' — De nia fervora propagandisto en S. Paulo, Sro. Haroldo Amaral, ni ricevas la ĝojan sciigon pri la fondo de virina grupo en la ĉefurbo de l'progresema ŝtato samnoma. ''Matena Stelo'' estas la nomo elektita de niaj Sanpaŭlaj samidea­noj. Jen la estraro: Hon. prez.<sup>ino</sup>: S.<sup>ino</sup> Rosa Junck ; prez.<sup>ino</sup> F.<sup>ino</sup> Clara Augusta Bresser; sek.<sup>ino</sup>: F.<sup>ino</sup> Dirce do Amaral ; Kas.<sup>ino</sup>: F.<sup>ino</sup> Maria da Annunciação Lima. Sidejo: Avenida da Intendencia n. 193. Multe ni atendas de l'agado de la virinoj por la enkonduko de Esperanto en Brazilujo, kaj ni kore gratulas la esperantis­tinoj de ''Matena Stelo'' pro la fruktodona iniciativo. Alia grupo, speciale por katolikoj, ''Espero Katolika'', estas nun plene organizita kio pruvas samtempe, ke Esperanto estas vere neŭtra ilo por ĉiuj ideoj aŭ interesoj kaj, ke niaj sanpaŭlaj katolikoj estas pli akravidaj kaj progresamaj ol Sro. A. C. Fe­liĉe nesame al Sro. A. C. pensas lia moŝto kardinala kaj la inte­ligenta sekretario de la ĉefepiskopo de Rio de Janeiro, la abato Benedito Marino. Jen la estraro de ''Espero Katolika''; Hon. prez.: L. L. Zame­nhof, Abato E. Peltier kaj Everardo Backeuser. Prez.: Haroldo Amaral ; 1<sup>a</sup> Sek.: J. F. de Assumpção J.<sup>or</sup>; 2<sup>a</sup> Sek.: Adolfo Ro­drigues; Kas.: Mariano Gotti. Fondita je la 21<sup>a</sup> de Julio, ĝi enhavas jam tridek anojn. {{---|20%}} <section end="Kroniko"/> <section begin="La Tri Amikinoj"/>{{f|'''LA TRI AMIKINOJ'''|g=150%|c}} {{f|(Verkis {{etmajuskloj|Armando Duval}})|g=100%|c}} La proksiman printempon ni nin renkontos ree en ĉi-tiu sama loko, ĉe l'ombro dc liu ĉi flora jasmenujo. Kaj ili foriris. Pasis la sunoj kaj la lunbriloj de vintro. La arboj komen­cis ornamiĝi kaj la lomciroj ekmalfermis siajn unuajn burĝo­nojn. <section end="La Tri Amikinoj"/><noinclude><references/></noinclude> i6rnkbmnk0jty8xksgk26ac05rr60dy