Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.23
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Claude Gueux
0
45041
127266
126931
2026-10-11T13:00:31Z
SkoRo
5510
Traduction p760
127266
wikitext
text/x-wiki
'''Claude Gueux''', ''Victor Hugo'', 1834
''(Traduko: Vasko R., 2026)''
''Claude Gueux'' de Victor Hugo jam estas tradukita en Esperanton. La nuna traduko estis farita sendepende kiel tradukekzerco.
<div style="text-align: center; font-size: 160%;">
KLAŬDO GUEUX
</div>
<div style="width: 30%; margin: 15px auto;">
<hr>
</div>
<div style="margin-left: 20%; margin-right: 20%; text-align: justify; font-size: 90%; ">
<div style="text-indent: 1.5em;">
Antaŭ sep aŭ ok jaroj, viro nomata Klaŭdo Gueux<ref>Klaŭdo Gueux estis reala persono. Tial « Gueux » estas familia nomo kaj ne estas tradukenda. Ĝi estas prononcata /gø/ laŭ la franca prononco. Ĝia koincido kun la franca komuna nomo « gueux » (« mizerulo », « vagabondo ») estas hazarda.</ref>, malriĉa laboristo, loĝis en Parizo. Li kun si havis virinon, kiu estis lia amantino, kaj la infanon de tiu virino. Mi diras la aferojn tiel, kiel ili estas, lasante al la leganto kolekti la moralajn konsiderojn laŭgrade, kiam la faktoj semas ilin sur lia vojo. La laboristo estis kapabla, lerta, inteligenta, tre malbone traktita de la edukado, tre bone traktita de la naturo, ne scipovante legi kaj scipovante pensi. Unu vintron mankis laboro. Nek fajro, nek pano en la mansardo. La viro, la virino kaj la infano malsatis kaj malvarmis. La viro ŝtelis. Mi ne scias, kion li ŝtelis; mi ne scias, kie li ŝtelis. Kion mi scias, estas, ke tiu ŝtelo alportis al la virino kaj al la infano tri tagojn da pano kaj fajro, kaj al la viro kvin jarojn da malliberejo.
Por pasigi sian punon, la viro estis sendita al la centra malliberejo de Clairvaux. Clairvaux, abatejo, el kiu oni faris Bastilon; ĉelo, el kiu oni faris kabanon; altaro, el kiu oni faris pilorion. Kiam ni parolas pri progreso, jen kiel iuj homoj ĝin komprenas kaj efektivigas. Jen la afero, kiun ili metas sub nian vorton.
Ni daŭrigu.
Alveninte tien, oni metis lin en karceron dum la nokto kaj en laborejon dum la tago. Ne la laborejon mi kondamnas.
Klaŭdo Gueux, antaŭe honesta laboristo, de nun ŝtelisto, estis digna kaj serioza figuro. Li havis altan, jam sulkitan frunton, kvankam li ankoraŭ estis juna, kelkajn grizajn harojn perditajn inter nigraj tufoj, mildan kaj fortan okulon fortege profunditan sub bone formita brova arko, malfermajn naztruojn, elstaran mentonon, disdegnan lipon. Estis bela kapo. Ni vidos, kion la socio faris el ĝi.
Li havis maloftan parolon, maloftan geston, ion ordoneman en sia tuta persono, al kio oni obeis, pensan mienon, pli seriozan ol suferantan. Kaj tamen li multe suferis.
En la prizono, kie Klaŭdo Gueux estis enfermita, estis laborejestro, speco de funkciulo propra al malliberejoj, kiu havas samtempe ion de giĉetisto kaj komercisto, kiu faras samtempe mendon al la laboristo kaj minacon al la malliberulo, kiu metas la ilon en la manoj kaj la katenojn sur la piedoj. Tiu ĉi estis sin mem subspeco de la speco, vortŝpara viro, tirana, sekvante siajn ideojn, ĉiam tenante sian estrecon per mallonga kondukilo ; cetere, okaze, bona kunulo, bona princo, joviala, mokanta kun gracio ; malmola pli ol firma ; kun neniu rezonante, eĉ ne kun si mem ; bona patro, bona edzo, sendube, kio estas devo, ne virto ; en unu vorto, ne malica, aĉa. Estis unu el tiuj homoj, kiuj havas nenion vibrantan nek elastan, kiuj konsistas el inertaj molekuloj, kiuj ne resonas je la ŝoko de iu ajn ideo, je la kontakto de iu ajn sento, kiuj havas glaciajn kolerojn, mornajn malamojn, incitiĝojn sen emocioj, kiuj flamiĝas sen varmiĝi, kies varmkapablo estas nula, kaj kiujn oni ofte dirus faritaj el ligno ; ili flamas ĉe unu fino kaj estas malvarmaj ĉe la alia. La ĉefa linio, la diagonala linio de la karaktero de tiu ĉi viro, estis la tenaceco. Li estis fiera esti tenaca, kaj komparis sin al Napoleono. Tio estas nur optika iluzio. Estas multaj homoj, kiuj estas trompitaj de tio kaj kiuj, je certa distanco, prenas tenacecon por volo, kaj kandelon por stelo. Do, kiam tiu ĉi viro estis unufoje laŭiginta tion, kion li nomis ''sian volon'', al io sensenca, li iris kun fiera kapo kaj tra ĉiu densejo ĝis la fino de la sensencaĵo. Obstineco sen inteligento estas malsaĝeco veldita al la fino de la stulteco kaj servanta al ĝi kiel plilongigo. Tio iras malproksimen. Ĝenerale, kiam privata aŭ publika katastrofo falis sur nin, se ni, laŭ la ruboj kuŝantaj sur la tero, analizas, kiel ĝi estis konceptita, ni preskaŭ ĉiam trovas, ke ĝi estis blinde konstruita de mediokra kaj obstina homo, kiu fidis al si mem kaj sin mem admiris. Tra la mondo estas multaj el tiuj etaj obstinaj fataloj, kiuj kredas sin providencoj.
Jen do kio estis la laborejestro de la centra malliberejo de Clairvaux. Jen el kio estis farita la fajrilo, per kiu la socio frapis ĉiutage sur la malliberulojn por eltiri el ili fajrerojn.
La fajrero, kiun tiaj fajriloj elŝiras el tiaj ŝtonetoj, ofte flamigas incendiojn.
Ni jam diris, ke post sia alveno al Clairvaux, Klaŭdo Gueux estis numerita en laborejo kaj nitita al tasko. La laborejestro konatiĝis kun li, trovis lin bona laboristo kaj traktis lin bone. Eĉ ŝajnas ke unu tagon, estante bonhumora kaj vidante Klaŭdon Gueux tre malĝoja, ĉar tiu viro ĉiam pensis pri tiu, kiun li nomis ''sian virinon'', li rakontis al li, pro jovialeco kaj por pasigi la tempon, kaj ankaŭ por konsoli lin, ke tiu malfeliĉulino fariĝis publikulino. Klaŭdo demandis malvarme, kio fariĝis el la infano. Oni ne sciis.
Post kelkaj monatoj, Klaŭdo alklimatiĝis al la aero de la malliberejo kaj ŝajnis ne plu pensi pri io ajn. Ia severa sereno, propra al lia karaktero, estis repreninta la superecon.
Post proksimume sama daŭro de tempo, Klaŭdo estis akirinta apartan influon super ĉiuj siaj kunuloj. Kiel per ia neesprimita konvencio, kaj sen ke iu ajn sciu kial, eĉ ne li mem, ĉiuj tiuj homoj konsultis lin, aŭskultis lin, admiris lin kaj imitis lin, kio estas la lasta supreniranta grado de admiro. Ne estis malgranda glorio esti obeita de ĉiuj tiuj malobeemaj naturoj. Tiu imperio venis al li sen ke li pri ĝi estu pensinta. Tio venis de la rigardo, kiun li havis en la okuloj. La okulo de la homo estas fenestro, tra kiu oni vidas la pensojn, kiuj iras kaj venas en lia kapo.
Metu homon, kiu enhavas ideojn inter homojn, kiuj ne enhavas ilin ; post difinita tempo kaj pro nerezistebla leĝo de altiro, ĉiuj mallumaj cerboj humile kaj kun adoro gravitos ĉirkaŭ la radianta cerbo. Estas homoj, kiuj estas fero, kaj homoj, kiuj estas magneto. Klaŭdo estis magneto.
En malpli ol tri monatoj, do, Klaŭdo estis fariĝinta la animo, la leĝo kaj la ordo de la laborejo. Ĉiuj tiuj nadloj turniĝis sur lia ciferplato. Li devis kelkfoje mem dubi, ĉu li estis reĝo aŭ malliberulo. Estis ia mallibera papo kun siaj kardinaloj.
Kaj, per natura reakcio, kies efiko plenumiĝas sur ĉiuj skaloj, amata de malliberuloj, li estis malamata de la provosoj. Estas ĉiam tiel. La populareco neniam iras sen la malfavoro. Amo de la sklavoj ĉiam estas duobligita de la malamo de la mastroj.
Klaŭdo Gueux estis grandega manĝulo. Estis apartaĵo de lia konsisto. Li havis la stomakon farita tiel, ke la manĝaĵo de du ordinaraj viroj apenaŭ sufiĉis por lia tago. S-ro de Cotadilla havis unu el tiuj apetitoj, kaj ridis pri ĝi ; sed tio, kio estas ĝoja okazo por granda Hispana duko, kiu havas kvincent mil ŝafojn, estas ŝarĝo por laboristo, kaj malfeliĉo por malliberulo.
Klaŭdo Gueux, libera en sia subtegmento, laboris la tutan tagon, gajnis sian kvar-funtan panon kaj manĝis ĝin. Klaŭdo Gueux, en malliberejo, laboris la tutan tagon kaj ricevis senŝanĝe por sia peno unu kaj duono funtoj da pano kaj kvar uncojn da viando. La porcio estas neelpetebla. Klaŭdo do kutime malsatis en la malliberejo de Clairvaux.
Li malsatis, kaj estis ĉio. Li ne parolis pri tio. Tiel estis lia naturo.
Unu tagon, Klaŭdo ĵus englutis sian magran porcion, kaj denove rekomencis labori sur sia teksilo, kredante trompi la malsaton per la laboro. La aliaj malliberuloj manĝis ĝoje. Juna, pala, blanka, malforta viro venis stari ĉe li. Li tenis en la mano sian porcion, kiun li ankoraŭ ne tuŝis, kaj tranĉilon. Li restis tie, starante apud Klaŭdo, mienante voli paroli kaj ne aŭdaci. Tiu viro, kaj lia pano, kaj lia viando ĝenis Klaŭdon.
— Kion vi volas ? Li diris fine, abrupte.
— Ke vi faru al mi servon, diris timeme la juna viro.
— Kion ? rediris Klaŭdo.
— Ke vi helpu min manĝi tion. Mi havas tro multe da ĝi.
Larmo rulis en la fiera okulo de Klaŭdo. Li prenis la tranĉilon, dividis la porcion de la juna viro en du egalajn partojn, prenis unu el ili kaj ekmanĝis.
— Dankon, diris la juna viro. Se vi volas, ni tiel dividos ĉiutage.
— Kiel vi nomiĝas? diris Klaŭdo Gueux.
— Albino.
— Kial vi estas ĉi tie ? rediris Klaŭdo.
— Mi ŝtelis.
— Ankaŭ mi, diris Klaŭdo.
Efektive, ili tiel dividis ĉiutage. Klaŭdo Gueux estis tridek-ses-jara, kaj kelkfoje li ŝajnis kvindekjara, tiom severa estis lia kutima penso. Albino estis dudek-jara, oni donus al li dek sep jarojn, tiom da senkulpeco ankoraŭ estis en la rigardo de tiu ŝtelisto. Intima amikeco estiĝis inter tiuj du viroj. Amikeco de patro al filo pli ol de frato al frato. Albino estis ankoraŭ preskaŭ infano ; Klaŭdo estis jam preskaŭ maljunulo.
Ili laboris en la sama laborejo, ili kuŝis sub la sama ŝlosoŝtono, ili promenis en la sama korto, ili mordis la saman panon. Ĉiu el la du amikoj estis la universo por la alia. Ŝajnas, ke ili estis feliĉaj.
Ni jam parolis pri la laborejestro. Tiu viro, malamata de la malliberuloj, ofte estis devigita, por ke ili obeu lin, uzi Klaŭdon Gueux, kiu estis amata de ili. Ofte okazis, ke por antaŭhaltigi ribelon aŭ tumulton, la aŭtoritato sen titolo de Klaŭdo Gueux donis helpon al la oficiala aŭtoritato de la estro. Efektive, por reteni la malliberulojn, dek paroloj de Klaŭdo valoris dek ĝendarmojn. Klaŭdo plurfoje faris tiun servon al la estro. Tial la estro kore malamis lin. Li ĵaluzis ĉi tiun ŝteliston. Li havis en la profundo de sia koro sekretan, envian, nefleksiĝeman malamon kontraŭ Klaŭdo, malamon de suvereno de leĝo al suvereno de fakto, de tera povo al spirita povo.
Tiuj malamoj estas la plej aĉaj.
Klaŭdo multe amis Albinon, kaj ne pensis pri la estro.
Unu tagon, unu matenon, kiam la kondamnitoj pasadis duope de la dormejo al la laborejo, giĉetisto vokis Albinon, kiu staris apud Klaŭdo kaj avertis lin, ke la estro alvokis lin.
— Kio oni volas de vi ? diris Klaŭdo.
— Mi ne scias, diris Albino.
La giĉetisto forkondukis Albinon.
La mateno pasis. Albino ne revenis al la laborejo. Kiam alvenis la horo de la manĝo, Klaŭdo pensis, ke li renkontos Albinon en la korto. Albino ne estis en la korto. Oni revenis al la laborejo, Albino ne reaperis en la laborejo. La tago fluis tiel. En la vespero, kiam oni forkondukis la malliberulojn en ilian dormejon, Klaŭdo serĉis Albinon per la okuloj, kaj ne vidis lin. Ŝajnas, ke li multe suferis en tiu momento, ĉar li alparolis giĉetiston, kion li neniam faris.
— Ĉu Albino estas malsana ? li diris.
— Ne, respondis la giĉetisto.
— Do, de kie tio venas, ke li ne reaperis hodiaŭ?
— Nu ! diris neglekteme la ŝlosilportulo, tio estas, ke oni translokis lin al alia zono.
La atestantoj, kiuj poste atestis pri tiuj faktoj, rimarkis, ke ĉe tiu respondo de la giĉetisto, la mano de Klaŭdo, kiu portis en ĝi flamantan kandelon, iomete tremis. Li rediris trankvile :
— Kiu ordonis tion ?
La giĉetisto respondis
— M. D.
La laborejestro nomiĝis M. D.
La sekva tago pasis same kiel la antaŭa, sen Albino.
Vespere, je la horo de la fino de la laboroj, la estro, M. D. venis fari sian kutiman rundon en la laborejo. Tuj kiam Klaŭdo vidis lin, li demetis sian ĉapon el dika lano, li butonumis sian grizan veston, mornan livreon de Clairvaux, ĉar en malliberejoj oni konsideras, ke respekte butonumita vesto faras bonan impreson al la superuloj, kaj li staris, kun sia ĉapo en la mano, ĉe la enirejo de sia benko, atendante la pason de la estro. La estro pasis.
— Sinjoro! diris Klaŭdo
La estro haltis kaj deturnis sin duone.
— Sinjoro, rediris Klaŭdo, ĉu vere oni translokis Albinon de zono?
— Jes, respondis la estro.
— Sinjoro, daŭrigis Klaŭdo, mi bezonas Albinon por vivi.
Li aldonis:
— Vi scias, ke mi ne havas sufiĉe por manĝi kun la hejma porcio, kaj Albino dividis sian panon kun mi.
— Estis lia afero, diris la estro.
— Sinjoro, ĉu ne ekzistas maniero remeti Albinon en la saman zonon kiel mi ?
— Neeble. Estas prenita decido.
— De kiu ?
— De mi.
— Sinjoro D., rediris Klaŭdo, temas pri vivo aŭ morto por mi, kaj tio dependas de vi.
— Mi neniam revenas pri miaj decidoj.
— Sinjoro, ĉu mi faris ion al vi? Kion mi faris al vi?
— Nenio.
— En tiu kazo, diris Klaŭdo, kial vi apartigas min de Albino?
— Ĉar, diris la estro.
Tiu klarigo donita, la estro pasis plu.
Klaŭdo mallevis la kapon kaj ne replikis. Povra leono en kaĝo, al kiu oni prenis lian hundon!
Ni devas diri, ke la ĉagreno pro tiu apartigo neniel ŝanĝis la kvazaŭ malsanan manĝavidon de tiu malliberulo. Cetere, ĉe li nenio ŝajnis rimarkeble ŝanĝiĝi. Li ne parolis pri Albino al neniu el siaj kunuloj. Li promenis sola en la korto dum la horoj de ripozo, kaj li malsatis. Nenio plu.
Tamen, tiuj, kiuj bone konis lin, rimarkis ion sinistran kaj malhelan, kio densiĝis sur lia vizaĝo tagon post tago. Cetere, li estis pli pacema ol iam.
Pluraj volis dividi sian porcion kun li, sed li rifuzis ridetante.
Ĉiuvespere, ekde la klarigo, kiun donis al li la estro, li faris ian frenezaĵon, kiu mirigis ĉe viro tiel serioza. Kiam la estro, reveninte je la kutima horo de sia rundo, pasis antaŭ la teksilo de Klaŭdo, Klaŭdo levis la okulojn kaj fiksrigardis lin, poste li alparolis lin per tono plena je angoro kaj kolero, kiu estis samtempe preĝa kaj minaca, nur per tiuj du vortoj : ''Kaj Albino?'' La estro afektis ne aŭdi aŭ foriris ŝultrumante.
Tiu viro malpravis ŝultrumanti, ĉar estis evidente por ĉiuj spektantoj de tiuj strangaj scenoj, ke Klaŭdo Gueux estis interne decidinta ion. La tuta malliberejo atendis kun anksio, kia estas la rezulto de tiu lukto inter tenaceco kaj decido.
Estis konstatite, ke unu fojon interalie Klaŭdo diris al la estro :
— Aŭskultu, sinjoro, redonu al mi mian kunulon. Vi faros bone, mi certigas al vi. Rimarku, ke mi diras tion al vi.
Alia fojo, unu dimanĉon, kiam li estis en la korto, sidanta sur ŝtono, kun la kubutoj sur la genuoj kaj la frunto en la manoj, senmove dum horoj en la sama sinteno, la kondamnito Faillette alproksimiĝis al li, kaj kriis al li ridante :
— Al diablo, kion do vi faras tie, Klaŭdo?
Klaŭdo malrapide levis sian severan kapon, kaj diris:
— ''Mi juĝas iun.''
Fine, unu vesperon, la 25-an de oktobro 1831, kiam la estro faris sian rundon, Klaŭdo frakasis sub sia piedo, kun vitra bruo, vitron de brakhorloĝo, kiun li trovis matene en koridoro. La estro demandis, de kie venis tiu bruo.
— Nenio, diris Klaŭdo, estas mi. Sinjoro la estro, redonu al mi Albinon, redonu al mi mian kunulon.
— Neeble, diris la mastro.
— Tamen necesas, diris Klaŭdo per mallaŭta kaj firma voĉo ; kaj, rigardante la estron rekte en la vizaĝon, li aldonis :
— Pripensu. Hodiaŭ ni estas la 25-a de oktobro. Mi donas al vi ĝis la 4-a de novembro.
Giĉetisto rimarkigis al M. D., ke Klaŭdo minacis lin kaj ke tio estis kazo por karcero.
— Ne, ne karcero, diris la estro kun malŝatema rideto, necesas esti bonkora kun tiaj homoj!
La sekvan tagon, la kondamnito Pernot alparolis Klaŭdon, kiu promenis sola kaj pensema, lasante la aliajn malliberulojn petoli en malgranda sunluma kvadrato ĉe la alia fino de la korto.
— He! Klaŭdo, pri kio vi pensas? Vi ŝajnas malfeliĉa.
— ''Mi timas'', diris Klaŭdo, ''ke baldaŭ okazos ia malfeliĉo al tiu bona M. D.''
Estas naŭ plenaj tagoj de la 25-a de oktobro ĝis la 4-a de novembro. Klaŭdo ne lasis pasi eĉ unu sen serioze averti la estron pri la stato pli kaj pli dolora en kiun la malapero de Albinon metis lin. La estro, laca, punis lin unufoje dudek kvar horoj da karcero, ĉar lia preĝo tro similis al ordono. Jen ĉio, kion Klaŭdo ricevis.
La 4-a de novembro alvenis. Tiun ĉi tagon, Klaŭdo vekiĝis kun serena vizaĝo, kiun oni ankoraŭ ne vidis ĉe li ekde la tago, kiam la decido de M. D. apartigis lin de sia amiko. Leviĝante, li priserĉis en speco de kesto el blanka ligno, kiu estis ĉe la piedo de lia lito kaj kiu enhavis liajn kelkajn ĉifonvestojn. Li eltiris el ĝi tondilon de kudristino. Tio estis, kun nekompleta volumo de l'''Émile'', la sola afero kiu restis al li de lia edzino, kiun li amis, de la patrino de lia infano, de lia iama feliĉa eta hejmo. Du moveblaĵoj tute senutilaj por Klaŭdo : la tondilo povis servi nur al virino, la libro nur al instruitulo. Klaŭdo sciis nek kudri nek legi.
Kiam li trairis la malnovan, senhonorigitan kaj kalkblankigitan klaŭstron, kiu servas kiel promenejo vintre, li proksimiĝis al la kondamnito Ferrari, kiu atente rigardis la grandegajn rungojn de fenestro. Klaŭdo tenis en la mano la malgrandan tondilon ; li montris ĝin al Ferrari, dirante :
— Ĉi vespere mi tranĉos ĉi tiujn rungojn per ĉi tiu tondilo.
Ferrari, nekredema, ekridis, kaj ankaŭ Klaŭdo.
Tiun matenon, li laboris pli fervore ol kutime ; neniam li laboris tiel rapide kaj tiel bone. Li ŝajnis doni grandan prezon al tio, ke li finu matene ĉapelon el pajlo, kiun antaŭpagis al li honesta burĝo el Troyes, s-ro Bressier.
Preskaŭ antaŭ tagmezo, li malsupreniris pretekste al la laborejo de la lignaĵistoj, kiu troviĝis en la teretaĝo, sub la etaĝo, kie li laboris. Klaŭdo estis amata tie, kiel cetere ĉie, sed li malofte eniris. Ankaŭ :
— Ha! Jen Klaŭdo!
Oni ĉirkaŭis lin. Estis festo. Klaŭdo ĉirkaŭrigardis en la ĉambro. Neniu kontrolisto estis tie.
— Ĉu iu havas hakilon por prunti al mi ? li diris.
— Por kio fari ? oni demandis lin.
Li respondis :
— Por mortigi ĉi-vespere la laborejestron.
Oni prezentis al li plurajn hakilojn, por ke li elektu. Li prenis la plej malgrandan, kiu estis tre akra, kaŝis ĝin en sia pantalono kaj eliris. Estis tie dudek sep malliberuloj. Li ne petis ilin konservi la sekreton. Ĉiuj gardis ĝin.
Ili eĉ ne parolis pri la afero inter si.
Ĉiu atendis siaflanke, kio okazos. La afero estis terura, rekta kaj simpla. Neniu komplikaĵo estis ebla. Klaŭdo povis esti nek konsilita nek denuncita.
Post unu horo, li alparolis junan dek-ses jaran kondamniton, kiu oscedis en la promenejo, kaj konsilis al li lerni legi. En tiu momento, la malliberulo Faillette aliris Klaŭdon kaj demandis lin, kion diable li kaŝis tie en sia pantolono. Klaŭdo diris:
— Tio estas hakilo por mortigi M. D. ĉi-vespere.
Li aldonis:
— Ĉu tio videblas ?
— Iomete, diris Faillette.
La resto de la tago estis ordinara. Je la sepa horo, oni refermis la malliberulojn, ĉiun sekcion en ĝia asignata laborejo ; kaj la kontrolistoj eliris el la laborĉambroj, kiel ŝajnis esti la kutimo, por ne reveni ĝis post la rundo de la estro.
Klaŭdo Gueux estis do riglita, kiel la aliaj en sia laborejo kun siaj kunuloj de teksilo.
Tiam okazis en tiu laborejo eksterordinara sceno, sceno nek sen majesto nek sen teruro, la sola de tiu speco, kiun neniu historio povas rakonti.
Estis tie, kiel konstatis la posta juĝa enketo, okdek du ŝtelistoj, inkluzive de Klaŭdo.
Post kiam la kontrolistoj lasis ilin solaj, Klaŭdo ekstaris sur sia benko, kaj anoncis al la tuta ĉambraro, ke li havis ion por diri. Oni silentis.
Tiam Klaŭdo laŭtigis la voĉon kaj diris:
— Vi ĉiuj scias, ke Albino estis mia frato. Mi ne havas sufiĉe por manĝi el tio, kion oni donas al mi ĉi tie. Eĉ aĉetante nur panon per la malmulto kiun mi gajnas, tio ne sufiĉus. Albino dividis sian porcion kun mi ; mi amis lin unue, ĉar li nutris min, poste ĉar li amis min. La estro, M. D., apartigis nin. Tio neniel ĝenis lin, ke ni estu kune ; sed li estas malica viro, kiu ĝuas turmenti. Mi redemandis al li Albinon. Ĉu vi vidis ? Li ne volis. Mi donis al li ĝis la 4-a de novembro, por ke li redonu al mi Albinon. Li metigis min en karcero pro tio, ke mi tion diris. Mi, dum tiu tempo, juĝis lin kaj kondamnis lin al morto. Ni estas la 4-a de novembro. Li venos post du horoj por fari sian rundon. Mi avertas vin, ke mi estas mortigonta lin. Ĉu vi havas ion por diri pri tio ?
Ĉiuj silentis.
Klaŭdo daŭrigis. Li parolis, laŭŝajne, per neordinara elokventeco, kiu cetere al li estis natura. Li deklaris ke li bone scias, ke li estas faronta perfortan agon, sed ke li ne kredis malpravi. Li apelaciis al la konscienco de la okdek unu ŝtelistoj, kiuj aŭskultis lin :
Ke li troviĝas en kruda ekstremaĵo;
Ke la neceso fari al si mem justecon estas senelirejo, en kiu oni kelkfoje troviĝas engaĝita;
Ke vere, li ne povas preni la vivon de la estro sen doni la sian, sed ke li trovas bone doni sian vivon por justa afero;
Ke li longe pripensas, kaj nur pri tio, jam de du monatoj;
Ke li kredas bone ke li ne lasos sin forkonduki de la rankoro, sed ke, se tiel estus, li petegas, ke oni avertu lin;
Ke li honeste submetas siajn kialojn al justaj homoj, kiuj ĉirkaŭas lin;
Ke li do estas mortigonta M. D., sed ke, se iu havas ion por riproĉi al li, li estas preta aŭskulti ĝin.
Nur unu voĉo leviĝis kaj diris ke antaŭ ol mortigi la estron, Klaŭdo devas lastfoje provi paroli al li kaj klini lin.
— Tio estas justa, diris Klaŭdo, kaj mi faros tion.
Ok horoj sonoris ĉe la granda horloĝo. La estro devis veni al la naŭa horo.
Post kiam tiu stranga kasacio kvazaŭ ratifis la kondamnon, kiun li prononcis, Klaŭdo tute reprenis sian serenecon. Li metis sur tablon ĉion, kion li posedis el tolaĵoj kaj vestaĵoj, la povran havaĵon de la malliberulo, kaj, alvokante unu post la alia, tiujn el siaj kunuloj, kiujn li amis plej multe post Albino, li disdonis al ili ĉion. Li gardis nur la malgrandan tondilon.
Poste, li kisis ĉiujn. Kelkaj ploris, kaj li ridetis al tiuj.
En tiu lasta horo estis momentoj, kiam li parolis kun tiom da trankvilo kaj eĉ da gajeco, ke pluraj el liaj kunuloj interne esperis, kiel ili poste deklaris, ke li eble forlasos sian rezolucion. Li eĉ unu fojon amuziĝis per la estingado de unu el la malmultaj kandeloj, kiuj lumigis la laborejon, per la blovo de sia naztruo, ĉar li havis malbonajn kutimojn de sia edukado, kiuj ĝenis lian naturan dignon pli ofte ol necesus. Nenio povis malhelpi, ke tiu iama stratknabo kelkfoje havu la odoron de la Pariza stratkanaleto.
Li ekvidis junan kondamniton, kiu estis pala, kiu rigardis lin per fiksaj okuloj kaj kiu tremis, sendube atendante tion, kion li estis vidonta.
— Nu! Kuraĝon, juna viro! diris Klaŭdo milde al li, tio daŭros nur momenton.
Kiam li estis disdoninta ĉiujn siajn vestaĉojn, farinta siajn adiaŭojn, manpreminta al ĉiuj, li ĉesigis kelkajn maltrankvilajn babiladojn, kiuj okazis tie kaj tie en la plej malhelaj anguloj de la laborejo kaj li ordonis, ke oni rekomencu labori. Ĉiuj obeis silente.
La laborejo, kie tio okazis, estis oblonga ĉambro, longa paralelogramo, truita de fenestroj en ĝiaj du longaj flankoj kaj de du pordoj, kiuj frontis unu la alian ĉe ĝiaj du ekstremoj. La teksiloj kun siaj benkoj estis vicigitaj ĉe ĉiu flanko apud la fenestroj, la benkoj tuŝantaj la muron laŭ rekta angulo, kaj la restinta libera spaco inter la du vicoj de teksiloj formis ian longan vojon, kiu iris rekte de unu pordo al la alia kaj tiel trairis la tutan ĉambron. Estis tiu longa vojo, sufiĉe mallarĝa, kiun la estro devis travoji dum sia inspektado ; li devis eniri tra la suda pordo kaj eliri tra la norda pordo, post kiam li estis rigardinta la laborulojn dekstre kaj maldekstre. Ordinare, li faris tiun trairon rapide kaj sen halti.
Klaŭdo mem reiris al sia benko kaj rekomencis labori, kiel Jacques Clément rekomencis preĝi.
Ĉiuj atendis. La momento proksimiĝis. Subite, oni aŭdis frapon de sonorilo. Klaŭdo diris :
— Estas antaŭsonoro.
Tiam li leviĝis, grave trairis parton de la ĉambro kaj iris apogi sin per la kubuto sur la angulon de la unua teksilo maldekstre, tute apud la enirpordo. Lia vizaĝo estis tute kvieta kaj bonvolema.
Naŭ horoj sonis. La pordo malfermiĝis. La estro eniris.
En tiu momento, en la laborejo fariĝis silento de statuoj.
La estro estis sola, kiel kutime.
Li eniris kun sia joviala, kontenta kaj necedema vizaĝo, ne vidis Klaŭdon, kiu staris maldekstre de la pordo, kun la dekstra mano kaŝita en sia pantolono, kaj pasis rapide antaŭ la unuaj teksiloj, balancante la kapon, maĉante siajn parolojn kaj ĵetante tien kaj tien sian banalan rigardon, sen rimarki, ke ĉiuj okuloj ĉirkaŭ li estis fiksitaj sur terura ideo.
Subite, li abrupte deturniĝis, surprizite aŭdinte paŝon malantaŭ si.
Estis Klaŭdo, kiu silente sekvis lin dum kelkaj momentoj.
— Kion faras ci tie, ci? diris la estro ; kial ci ne estas ĉe cia loko?
Ĉar homo ne plu estas homo tie. Estas hundo. Oni cias lin.
Klaŭdo Gueux respondis respekte:
— Tio estas, ke mi devas paroli al vi, sinjoro la estro.
— Pri kio?
— Pri Albino.
— Ankoraŭ! diris la estro.
— Ĉiam! diris Klaŭdo.
— Nu! daŭrigis la estro plu marŝante, ĉu ci do ne havis sufiĉe de dudek kvar horoj en karcero?
Klaŭdo respondis, daŭre sekvante lin :
— Sinjoro la estro, redonu al mi mian kunulon.
— Neeble.
— Sinjoro la estro, diris Klaŭdo kun voĉo, kiu estus kortuŝinta la demonon, mi petegas vin, remetu Albinon kun mi, vi vidos, kiel bone mi laboros. Vi, kiu estas libera, por vi tio ne gravas; vi ne scias, kio estas amiko ; sed mi, mi havas nur la kvar murojn de la prizono. Vi povas iri kaj veni, vi ; mi, mi havas nur Albinon. Redonu lin al mi. Albino nutris min, vi tion bone scias. Tio kostus al vi nur la penon diri jes. Kion tio faras al vi, se en la sama ĉambro estas viro kiu nomiĝas Klaŭdo Gueux, kaj alia, kiu nomiĝas Albino? Ĉar tio ne estas pli komplika ol tio. Sinjoro la estro, mia bona sinjoro D., mi vere petegas vin, en la nomo de la ĉielo!
Klaŭdo eble neniam antaŭe diris tiom multe samfoje al provoso. Post tiu peno, elĉerpita, li atendis.
La estro replikis kun gesto de malpacienco :
— Neeble. Estas dirite. Nu, ne plu parolu al mi pri tio. Ci enuigas min.
Kaj, ĉar li hastis, li plirapidigis sian paŝon. Klaŭdo same. Tiel parolante, ili ambaŭ alvenis apud la elirpordon. La okdek ŝtelistoj rigardis kaj aŭskultis, anhelante.
Klaŭdo delikate prenis la baskon de la vesto de la estro.
— Sed almenaŭ, por ke mi sciu, kial mi estas mortkondamnita! Diru al mi, kial vi apartigis lin de mi.
— Mi jam diris tion al ci, respondis la estro. Ĉar.
Kaj, turnante la dorson al Klaŭdo, li etendis la manon al la klinko de la elirpordo.
Post la respondo de la estro, Klaŭdo malantaŭeniris unu paŝon. La okdek statuoj, kiuj estis tie, vidis eliri el lia pantalono lian dekstran manon kun la hakilo. Tiu mano leviĝis, kaj antaŭ ol la estro povis ekkrii, tri hakoj, terura afero diri, frapitaj en la sama vundo, malfermis lian kranion. Dum li falis malantaŭen, kvara hako tranĉvundis lian vizaĝon. Poste, kiel lanĉita furiozo ne haltas subite, Klaŭdo Gueux fendis lian dekstran femuron per kvina, senutila hako. La estro estis morta.
Tiam Klaŭdo ĵetis sian hakilon kaj ekkriis : ''Nun al la alia!'' La alia estis li mem. Oni vidis lin tiri el sia vesto la malgrandan tondilon de « sia edzino », kaj, sen ke iu pensu malhelpi lin, li enpuŝis ĝin en sian bruston. La klingo estis mallonga, la brusto profunda. Li fosis en ĝi longe kaj pli ol dudek fojojn, kriante : — Koro de damnito, mi ne trovos vin! — Kaj fine, li falis banita en sia sango, sveninta sur la mortiton.
Kiu el la duo estis viktimo de la alia?
Kiam Klaŭdo rekonsciiĝis; li estis en lito, kovrita per tolaĵoj kaj bandaĝoj, superŝutita per kuracado. Ĉe lia litkapo estis monaĥinoj de Karitato, kaj ankaŭ, juĝisto de enketo, kiu okupiĝis pri la afero kaj demandis lin kun granda intereso: — ''Kiel vi fartas ?''
Li perdis grandan kvanton da sango, sed la tondilo, per kiu li havis la kortuŝan superstiĉon sin bati, ne bone plenumis sian devon ; neniu el la batoj kiujn li portis al si estis danĝera. Estis mortigaj por li nur la vundoj, kiujn li faris al M. D.
La pridemandadoj komenciĝis. Oni demandis al li, ĉu li estis tiu, kiu mortigis la laborejestron de la malliberejo de Clairvaux. Li respondis: ''Jes''. Oni demandis al li, kial. Li respondis : ''Ĉar''.
Tamen, en iu momento, liaj vundoj plimalboniĝis. Li estis kaptita de malbona febro por kiu li preskaŭ mortis.
Novembro, decembro, januaro kaj februaro pasis en kuracadoj kaj preparoj. Kuracistoj kaj juĝistoj diligente okupiĝis pri Klaŭdo. Unuj kuracis liajn vundojn, aliaj starigis lian eŝafodon.
Ni mallongigu. La 16-an de marto 1832, li aperis, perfekte kuracita, antaŭ la krima kortumo de Troyes. Ĉio, kion la urbo povis doni en popolamason, estis tie.
Klaŭdo havis bonan sintenon antaŭ la korto. Li estis zorge razita, li havis nudan kapon, li portis tiun mornan veston de la malliberuloj de Clairvaux, fenditan je du specoj de grizo.
La prokuroro de la reĝo plenigis la ĉambron per bajonetoj « por ke, li diris al la publiko, ili povu enteni ĉiujn kanajlojn kiuj devis figuri kiel atestantoj en tiu afero. »
Kiam oni devis komenci la debatojn, aperis neordinara malfacilaĵo. Neniu el la atestantoj de la eventoj de la 4-a de novembro volis atesti kontraŭ Klaŭdo. La prezidanto minacis ilin per sia arbitra povo. Tio estis vana. Tiam Klaŭdo ordonis al ili atesti. Ĉiuj langoj malligiĝis. Ili diris tion, kion ili vidis.
Klaŭdo aŭskultis ilin ĉiujn kun profunda atento. Kiam unu el ili, pro forgeso, aŭ pro kora inklino al Klaŭdo, preterlasis faktojn malfavorajn al la akuzato, Klaŭdo ilin restarigis.
De atesto al atesto, la serio de la faktoj kiujn ni ĵus disvolvis, disvolviĝis antaŭ la korto.
Estis momento, kiam la virinoj, kiuj estis tie, ploris. La juĝeja vokisto alvokis la kondamniton Albino. Estis lia vico atesti. Li eniris ŝancelante. Li plorĝemis. La ĝendarmoj ne povis malhelpi lin fali en la brakojn de Klaŭdo. Klaŭdo subtenis lin kaj diris ridetante al la prokuroro de la reĝo : — Jen kanajlo, kiu dividas sian panon kun ĉiuj, kiuj malsatas. — Kaj li kisis la manon de Albino.
La listo de la atestantoj elĉerpita, sinjoro la prokuroro de la reĝo leviĝis kaj parolis tiel : — Sinjoroj la ĵurianoj, la socio ŝancelus ĝis siaj fundamentoj, se la publika punpostulo ne atingus la grandajn kulpulojn, kiel tiun, kiu, ktp.
Post ĉi tiu memorinda parolado, la advokato de Klaŭdo parolis. La pledado kontraŭ kaj la pledado por faris, ĉiu siavice, la evoluojn, kiujn ili kutime faras en tiu speco de ĉevalkurejo, kiun oni nomas kriminala proceso.
Klaŭdo juĝis, ke ĉio ankoraŭ ne estis dirita. Li leviĝis siavice. Li parolis tiel, ke inteligenta homo kiu ĉeestis tiun aŭdiencon, revenis de ĝi frapita de mirego. Ŝajnis, ke en tiu kompatinda laboristo troviĝis pli ĝuste oratoro ol murdinto. Li parolis starante, per penetrema kaj bone moderigita voĉo, kun klara, honesta kaj rezoluta okulo, per gesto preskaŭ ĉiam sama, sed plena de aŭtoritato. Li diris la aferojn, tiel, kiel ili estis, simple, serioze, sen troigi nek malgravigi, li konfesis ĉion, rigardis la artkolon 296 fronte kaj metis sian kapon sub ĝin. Li havis momentojn de vere alta elokvento, kiuj ekmovigis la homamason, kaj dum kiuj oni flustre ripetis unu al la alia en la juĝoĉambro tion, kion li ĵus diris. Tio estigis murmuron, dum kiu Klaŭdo reprenis la spiron, ĵetante fieran rigardon al la ĉeestantoj. En aliaj momentoj, tiu homo, kiu ne sciis legi, estis milda, ĝentila, rafinita kiel klerulo ; poste, ankoraŭ en aliaj momentoj, modesta, mezurita, atenta, marŝante paŝon post paŝo tra la incita parto de la pledado, bonvola al la juĝistoj. Unufoje nur, li lasis sin forporti de subita kolero. La prokuroro de la reĝo estis asertinta en la parolado, kiun ni plene citis, ke Klaŭdo Gueux murdis la laborejestron sen fizika atenco nek perforto fare de la estro, do ''sen provoko''.
— Kio ! ekkriis Klaŭdo, mi ne estis provokita! Ah! Jes, vere, ĝuste. Mi komprenas vin. Ebria viro pugnobatas min, mi mortigas lin, mi estis provokita, vi pardonas al mi, vi sendas min al galeroj. Sed homo, kiu ne estas ebria kaj havas plenan racion, premas mian koron dum kvar jaroj, humiligas min dum kvar jaroj, pikas min ĉiutage, ĉiuhore, ĉiuminute, per pinglopiko en iu neatendita loko dum kvar jaroj! Mi havis virinon, por kiu mi ŝtelis, li torturas min per tiu virino ; mi havis infanon por kiu mi ŝtelis, li torturas min per tiu infano ; mi ne havas sufiĉe da pano, amiko donas al mi iom, li forprenas de mi mian amikon kaj mian panon. Mi denove petas, ke oni redonu al mi mian amikon, li metas min en karceron. Mi diras ''vi'' al li, al tiu stukaĉo, li diras al mi ''ci''. Mi diras al li, ke mi suferas, li diras al mi, ke mi tedas lin. Do, kion vi volas, ke mi faru ? Mi mortigas lin. Estas bone. Mi estas monstro, mi mortigis tiun viron, mi ne estis provokita, vi detranĉas mian kapon. Faru ! —
Sublima movo, laŭ ni, kiu subite elstarigis super la sistemo de materia provoko, sur kiu apogas sin la malproporcia skalo de malpligravigaj cirkonstancoj, tutan teorion pri morala provoko, forgesitan de la leĝo.
</div>
</div>
65k7u919xmko6pnr58z72lpvzbhvroo