Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.24 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Indekso:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf 106 18104 127270 60957 2026-10-23T00:18:34Z Lepticed7 3194 127270 proofread-index text/x-wiki {{:MediaWiki:Proofreadpage_index_template |Tipo=book |Titolo=[[Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta]] |Subtitolo= |Volumo= |Aŭtoro={{de|Émile Boirac}} |Tradukinto= |Redaktoro= |Antaŭparolisto= |Lingvo= |Eldonejo= |Eldona_loko= |Jaro=1911 |Fonto=pdf |Bildo=10 |Serio= |Paĝoj=<pagelist 1to5="-" 11="-" 42to44="-" /> |Enhavo= |Rimarkoj= |Vikifontaro_Traduko=false }} drm75ze4zp0jv9t4gpiw5acbbgumb3g 127273 127270 2026-10-23T00:41:34Z Lepticed7 3194 127273 proofread-index text/x-wiki {{:MediaWiki:Proofreadpage_index_template |Tipo=book |Titolo=[[Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta]] |Subtitolo= |Volumo= |Aŭtoro={{de|Émile Boirac}} |Tradukinto= |Redaktoro= |Antaŭparolisto= |Lingvo= |Eldonejo=Hachette et Cie |Eldona_loko=Paris |Jaro=1911 |Fonto=pdf |Bildo=10 |Serio= |Paĝoj=<pagelist 1to5="-" 11="-" 42to44="-" /> |Enhavo= |Rimarkoj= |Vikifontaro_Traduko=false }} 2f0sg60fr7b0dim6nrx6vqaqdcum9n5 Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/17 104 29718 127276 90654 2026-10-23T00:54:17Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127276 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>nelacigeblaj kunlaborantaj. Ni faris nur unu paŝon sur la vojo, kiun espereble aliaj post ni traesploros. Sed ĉar ni renkontis en nia tuta laboro multajn malfacilaĵojn, kiuj al la estontaj laborantoj povus esti evitataj per sufiĉe simplaj aranĝoj, ni petas permeson elparoli tie ĉi kelkajn konsilojn por la verkontoj de novaj Vortaroj naciesperantaj. Unue estus, laŭ nia opinio, plej senutile, aŭ por pli ĝuste diri, malutile, se ili enkondukus vortojn ne efektive apartenantajn al ilia propra lingvo, sed okaze prunteprenitajn de ia tute diferenca lingvo, kiel ekz. en Vortaro Angla aŭ Franca vortojn arabajn, ĥinajn, japanajn, k. t. p., per kiuj ofte vojaĝantoj kolormiksaĉas la rakontojn pri siaj vojaĝoj: apud tiaspecaj vortoj, kiel (ni citas el la Angla Vortaro lit B): ''bakŝiŝo, baŝibazuko, batmano, begumo'', ''bolaso, bulbulo'', k. t. p., ni metis la noteton (voj) t. e. ''vojaĝoj'', kaj ofte ankaŭ ''demandan pukton'', kio signifas: ĉu estas utile havi tiajn vortojn en Esperanta Vortaro, aŭ ĉu ne estus preferinde lasi ilin en ilia nacia formo? — Same estus pli bone, laŭ nia opinio, ne enkonkudi vortojn apartenantajn efektive al la nacia lingvo de la vortaristoj sed ne havantajn signifon internacian, kiel ekz. pri la diversaj kartludoj, manĝaĵoj, k. t. p. kiuj diferencas de unu lando al alia, kaj de unu jarcento aŭ eĉ de unu jaro al alia, k. ekz.: ''buljoto, babao, bekeŝo'', k. t. p. Almenaŭ la vortaristoj devus enkonduki tiajn vortojn nur trovinte ilin jam uzitaj en la verkoj de kelkaj aŭtoroj, tute ne trudante ilin al Esperanto pro preteksto traduki mem per simpla transskribado vortojn de ilia nacia vortaro. Due, se la estontaj aŭtoroj de naciesperantaj Vortaroj bonvolus ricevi niajn konsilojn ni insiste<noinclude><references/></noinclude> sqq1irg8aggzygsrka3lcsmj4smrsty Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/12 104 45284 127271 2026-10-23T00:23:48Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127271 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>{{f|Fundamentaj Principoj|c|g=125%}} {{f|DE LA|c|g=80%}} {{f|ESPERANTA VORTARO|c|g=200%}} ---- {{c|I}} En la unuaj tagoj de la vivo de Esperanto, la sola repertuaro de la uzeblaj vortradikoj estis la « Universala Vortaro », kombinita de la kreinto mem de la lingvo, {{Dro|Zamenhof}}, tiamaniere ke ĝi povu taŭgi por ĉiuj bezonoj de la komuna interkompreniĝo; kaj la unuaj verkistoj penis por esprimi ĉiujn ideojn nur per la helpo de la radikoj entenataj en tiu vortaro. Sed ju pli la lingvo kaj la literaturo disvolviĝis, des pli enŝoviĝis kvazaŭ nesenteble kaj nevole novaj vortoj ordinare ĉerpitaj el la sama internacia fundo, el kiu jam ĉerpis {{Dro|Zamenhof}}; kaj la Majstro mem, en siaj cirkuleroj, en la artikoloj de la tiama ''Lingvo Internacia'', uzis tian liberecon enkonduki novajn vortojn. Aliparte, kiam estis verkata la unua Vortaro nacia-esperanta, t. e. la Vortaro franca-esperanta, aperis por traduki multajn vortojn de lingvo, kiun kompreneble la laboro de grandnombraj centjaroj<noinclude><references/></noinclude> nsglhyg62bct8v9z97x4fdqq6jgvsdw Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/16 104 45285 127272 2026-10-23T00:38:15Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127272 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>''acino'', ''akrodinio'', ''akronika'', ''adiabata'', ''adurolo'', ''agaragaro'', ''agenezio'', ''agnoteto'' (?){{sic||,}} ''amielotrofio'', ''anabrokismo'' (?), ''ankilostomo'' kaj ''ankilostomiazo'', ''aratologio'' (kies signifon ni povis neniel retrovi, kvankam esplorinte sufiĉe plenajn enciklopediojn), k. t. p., k. t. p.; en la dua ni trovas, krom multaj el la ĉi supre cititaj, la vortojn ''amanito'', ''amaŭrozo'', ''amentaceo'', ''amikto'', ''amido'', ''amio'', ''amorozo'', ''amfibolo'', ''amfibraĥo'', ''amfiktionoj'', ''anakardo'', ''analektoj'', ''analemo'', ''anamorfozo'', ''anaforo'', ''anastrofo'', ''ankolio'' (anstataŭ ''akvilegio''), k. t. p., k. t. p. Tiamaniere per la naciesperantaj Vortaroj alfluas en la esperantan vortaron multego da vortoj, tute senregule kaj kvazaŭ hazarde alprenitaj el la diversaj teknikaj lingvaĵoj; kaj pri tia fakto ankaŭ ni devas atenti kaj zorgi, ke ĝi ne difektu la unuecon de la lingvon. Unu ekzemplo montros, ke tie ĉi ankaŭ estas necese kontroli la diversajn vortlibrojn unu per la alia, se ni ne volas fali en veran babelecon{{sic|,|.}} La besto nomita france ''{{Lang|fr|paresseux}}'', angle, ''{{Lang|en|sloth}}'', kaj en la ambaŭ lingvoj ''{{Lang|fr|aï}}'', ricevas en Esperanto kvar diferencajn nomojn: t. e. en la Angla Vortaro, ''aĥeo'' kaj ''tardigrado'', en la Franca ''aĥeo'' kaj ''bradipo''; en la Teknika Vortaro de Verax, ''akeo'' kaj same ''bradipo'': oni eble opinios, ke estas iom tro multe da nomoj por unu sola besto. Fine ni havis ankaŭ la deziron enkonduki en nian radikaron ĉiujn novajn radikojn uzitajn de la plej aŭtoritataj verkistoj de la Esperantista literaturo, {{Dro|Zamenhof}}, Grabowski, Kofman, Devjatnin, Kabe, k. t. p., eĉ citante la lokojn; sed bedaŭrinde ni devas konfesi, ke ni tre malkontentige plenumis tion plej utilan sed ankaŭ plej malfacilan parton de nia entrepreno. Ne unu homo povas efektivigi tiun necesan kolektadon, sed nur anaro de multaj kaj<noinclude><references/></noinclude> qddre2sn2huu0x4qlv5cwa60mvqd74w Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta 0 45286 127274 2026-10-23T00:42:29Z Lepticed7 3194 Kreis novan paĝon kun "<pages index="Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf" from="10" to="37" header="1" />" 127274 wikitext text/x-wiki <pages index="Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf" from="10" to="37" header="1" /> dadzlcgacojgbcyu4feahbo7wrwc012 127275 127274 2026-10-23T00:42:43Z Lepticed7 3194 127275 wikitext text/x-wiki <pages index="Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf" from="12" to="37" header="1" /> hmdyu3g9t0e0t7te7etdn9etsiwdy7k Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/18 104 45287 127277 2026-10-23T01:05:00Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127277 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>petus ilin, ke ili montru per ia signo, ekz. per steleto, ĉiajn novajn radikvortojn, kiujn ili prenas sur sin enkonduki, kiel faris la aŭroroj de la Granda Vortaro Franca-esperanta (''{{Lang|fr|Grand Dictionnaire français-esperanto}}'') en la jam aperintaj kajeroj de ilia verko. Estus ankaŭ laŭdinda kutimo aldoni en la fino tabelon de tiuj novaj radikoj, kiel faris almenaŭ parte la aŭtoro de la Angla-esperanta Vortaro (Rhodes). Al la aŭtoroj de Teknikaj Vortaroj aŭ Terminaroj ni faros ankaŭ tiun lastan peton; kaj plie, se iliaj verkoj ne estos ordigitaj laŭ alfabeta ordo (kiel ekz. la ''Anatomia Vortaro de {{Sro|{{Dro|Bouchard}}}}, la ''Muzika'' ''Terminaro'' de {{Sro|De Ménil}}, k. t. p.), ni insiste petos ilin, ke ili aldonu alfabetan liston de ĉiuj novaj terminoj, ne lasante al iu alia taskon por ili tre facile plenumeblan; ĉar per tiu rimedo ili ne nur faciligos mirinde la laboron de la estontaj plenvortaristoj, sed ankaŭ faros mem siajn verkojn dekoble pli utiligeblaj por ĉiuj legontoj kaj uzontoj. Ni volonte turnus nin kun la sama peto al ĉiuj gazetistoj kaj kritikistoj, kiuj ekzemple de {{Sro|Boulet}} kaj de la ''Lingvo Internacia'', publikigas liston de novaj vortradikoj rimarkitaj en la plej freŝdataj verkoj ĉu de {{Dro|Zamenhof}}, ĉu de aliaj eminentaj literaturistoj, Kabe, Grabowski, k. t. p. Plej ofte ili citas tiujn vortojn iom hazarde, kiel ili renkontis ilin de paĝo al paĝo en sia tralegado. Ne estus por ili tre granda laboro, kaj estus por la publiko kaj por la estontaj vortaristoj grandega servo, se ili zorgus ordigi siajn eltrovaĵojn laŭ alfabeto ordo. Fine, se ni ne timus ŝajni tro postulemaj, ni dirus ankaŭ al ĉiuj verkistoj: « Ĉu tio tre ĝenus vin atentigi iamaniere la legantoj pri ĉiu nova vortradiko, kiun vi deziros kaj provos enkonduki en la<noinclude><references/></noinclude> 85bwasru3rsqeruwjjoq21izfbznlth Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/19 104 45288 127278 2026-10-23T01:13:33Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127278 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>komunan uzon? Tion ĉi vi povus tre oportune fari, ĉu (kiel faris {{Sro|Sentis}} en ''Urso en montoj'') signante per noteto malsupre de la paĝo la novan vortradikon, kies signifon kaj devenon vi montrus, ĉu aldonante en fino de la libro liston de ĉiuj vortradikoj de vi enkondukitaj kun mallonga traduko nacia aŭ klarigo esperanta. Almenaŭ, se la lastaj rimedoj ŝajnas tro penigaj, estus bone distingi tiajn vortojn per speciala marko, k. ekz. steleto aŭ kursivaj presliteroj, k. t. p. Nur, kiam la agado de tiuj aŭ similaj procedoj fariĝos ĝenerala kaj konstanta kutimo en la Esperanta verkistaro, nur tiam la Lingva Komitato povos efike plenumi la oficon al ĝi truditan de la Esperantistoj, t. e. kontroli kaj reguligi la evoluadon de la lingvo. {{c|II}} Pri la traduko aŭ klarigo de la radikoj, ni penis atingi kiel eble plej altan gradon de klareco, uzante tamen kiel eble plej malgrandan nombron da vortoj: sed ni plene konscias, ke laŭ tiu rilato ni restis ankaŭ tre {{sic|malprokisme|malproksisme}} de la celo. Nia sola senkulpigo estas, ke ni provis unuaj fari ion ne ankoraŭ provitan. Tiuj pli bone faros, kiuj venos poste Eble oni miros, ke en Vortaro Esperanto-esperanta, do esence internacia ni aldonis tamen francan do nacian tradukon al la internacia aŭ esperanta traduko. Tion ĉi ni decidis fari pro la jenaj kaŭzoj. Unue, ni deziris, ke nia Vortaro, krom ĝia internacia utiligebleco, povu ankaŭ servi por la {{sic|divastigo|disvastigo}} de Esperanto inter niaj samlandanoj t. e. en<noinclude><references/></noinclude> qdw059p0edf3euxsrabf5usatfrd2pf 127279 127278 2026-10-23T01:13:58Z Lepticed7 3194 127279 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>komunan uzon? Tion ĉi vi povus tre oportune fari, ĉu (kiel faris {{Sro|Sentis}} en ''Urso en montoj'') signante per noteto malsupre de la paĝo la novan vortradikon, kies signifon kaj devenon vi montrus, ĉu aldonante en fino de la libro liston de ĉiuj vortradikoj de vi enkondukitaj kun mallonga traduko nacia aŭ klarigo esperanta. Almenaŭ, se la lastaj rimedoj ŝajnas tro penigaj, estus bone distingi tiajn vortojn per speciala marko, k. ekz. steleto aŭ kursivaj presliteroj, k. t. p. Nur, kiam la agado de tiuj aŭ similaj procedoj fariĝos ĝenerala kaj konstanta kutimo en la Esperanta verkistaro, nur tiam la Lingva Komitato povos efike plenumi la oficon al ĝi truditan de la Esperantistoj, t. e. kontroli kaj reguligi la evoluadon de la lingvo. {{c|II}} Pri la traduko aŭ klarigo de la radikoj, ni penis atingi kiel eble plej altan gradon de klareco, uzante tamen kiel eble plej malgrandan nombron da vortoj: sed ni plene konscias, ke laŭ tiu rilato ni restis ankaŭ tre {{sic|malprokisme|malproksime}} de la celo. Nia sola senkulpigo estas, ke ni provis unuaj fari ion ne ankoraŭ provitan. Tiuj pli bone faros, kiuj venos poste Eble oni miros, ke en Vortaro Esperanto-esperanta, do esence internacia ni aldonis tamen francan do nacian tradukon al la internacia aŭ esperanta traduko. Tion ĉi ni decidis fari pro la jenaj kaŭzoj. Unue, ni deziris, ke nia Vortaro, krom ĝia internacia utiligebleco, povu ankaŭ servi por la {{sic|divastigo|disvastigo}} de Esperanto inter niaj samlandanoj t. e. en<noinclude><references/></noinclude> dhg635r3w3hp1pdhgrdfeo45n8dtmyc Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/20 104 45289 127280 2026-10-23T01:26:01Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127280 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>Francujo kaj samtempe por la disvastigo de Franca lingvo inter niaj alilandaj samideanoj t. e. en la tuta mondo. La Francaj Esperantistoj ricevis ofte de siaj samlandanoj la riproĉon, ke, klopodante por la disvastigo de Esperanto, ili rekte laboras kontraŭ Francujo, kies lingvo povas rajte pretendi la oficon de universala interkomunikilo, kaj ke ili estas do malamikoj de sia propra patrujo. Sed la ofico, kiun povas rajte pretendi la franca lingvo ekster Francujo, tute diferencas de la rolo celata kaj jam parte plenumita de Esperanto kiel internacia helplingvaĵo. Eĉ se Esperanto estus fariĝinta la dua lingvo de ĉiu homo sur la tuta terglobo, restus ankaŭ ĉe ĉiuj kleruloj, ĉe ĉiuj amantoj de alta civiliziteco, la deziro konatiĝi kun la franca lingvo, ne por uzi ĝin kiel rimedon por internaciaj rilatoj, sed por ĝui ĝin kiel esprimon de unu el la plej belaj naciaj spiritoj en la homaro t. e. la spirito mem de Francujo. Pli vere, en tiu hipotezo, la nombro de aspirantoj al Franca kulturo senmezure pligrandiĝus en ĉiuj partoj de la mondo, ĉar ĉiuj homoj, al kia ajn nacio ili apartenus, povus havi dank’ al Esperanto mirindajn faciligojn por lerni la lingvon kaj esplori la literaturon francan. Tion ĉi mi jam klarigis en mia antaŭparolo al la ''Esperantista Gramatiko de'' ''Franca Lingvo'' verkita de {{Sro|Boulet}}; kaj pro tio ĉi ankaŭ mi aldonis al la jena Vortaro Esperanto-esperanta tradukaron francan, tiamaniere ke ĝi povu utili al la tuta internacia Esperantistaro por la lernado de nia nacia franca lingvo<ref>Estas ankoraŭ alia tre grava kaŭzo, kiun mi klarigos en venonta ''Postparolo al Plena Vortaro Esperanto-Esperanta''.</ref>. Cetere ni estus tre feliĉaj, se nia ekzemplo estus imitata de niaj alilandaj samideanoj, t. e. se aperus<noinclude><references/></noinclude> pi3xefo658siwllmp3rco7565tw72t0 Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/21 104 45290 127281 2026-10-23T01:37:33Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127281 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>same en Germanujo Plena Vortaro Esperanto esperanta kun tradukaro germana, en Anglujo kun tradukaro angla, en Italujo kun tradukaro itala, k. t. p. La aranĝo, kiun ni elektis por tiu ĉi verko laŭ tri kolonoj, unu havanta la vortradikojn esperantajn, la dua la klarigojn en Esperanto, la tria la tradukojn en Franca lingvo, tre faciligus kredeble tiun plivastigon de nia ellaboraĵo; ĉar sufiĉus, restigante sen ŝanĝo la du unuajn kolonojn, anstataŭigi en la tria la francan tradukaron per angla, germana, itala, k. t. p. {{c|III}} Laŭ la metodo kaj ekzemplo de {{Dro|Zamenhof}} en ''Universala Vortaro'', ni allasis en nia Plena Vortaro ne nur la vortradikojn sed ankaŭ la finiĝojn kaj afiksojn. Pri tiuj ĉi lastaj ne estos senutile prezenti kelkajn rimarkojn. Kompreneble oni trovos tie ĉi la tutan afiksaron elpensitan de la Majstro; kaj ni penis klarigi kiel eble plej precize la signifon kaj oficon de ĉiu afikso en ĝia alfabeta loko. Sed ŝajnas al ni, ke por plene kompreni tiun ĉefan parton de la Zamenhofa kreaĵo, oni devas konsideri laŭ iliaj interrilatoj kaj kvazaŭ membrojn de unu nedividebla tutaĵo. Laŭ nia opinio, oni povas distingi inter ili du grandajn kategoriojn. Unuflanke estas ''universalaj'' afiksoj, kiuj povas kuniĝi kun ĉiuspecaj radikoj, verbaj, substantivaj aŭ adjektivaj, kaj povas same naski ĉiuspecajn vortojn derivitajn, verbojn, substantivojn aŭ adjektivojn. Aliflanke estas pli malpli ''specialaj'' afiksoj, kiuj kuniĝas prefere aŭ eĉ eksklu-<noinclude><references/></noinclude> jrarube4dicx7sfsi11twm16hf1y9nq Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/22 104 45291 127282 2026-10-23T01:48:51Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127282 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>zive kun unu speco de radikoj, ĉu verbaj, ĉu substantivaj, ĉu adjektivaj, kaj naskas, almenaŭ senpere kaj primitive, nur unu specon de vortoj derivitaj, ĉu verbojn, ĉu substantivojn, ĉu adjektivojn. Kiel oni vidas, ni starigis kiel esencan principon de Esperanto la specifikan diversecon de ĝiaj radikoj. Tiu principo ŝajnas unuavide kontraŭa al ia cirkonstanco, ke ''Universala Vortaro'' entenas krudajn radikojn sen finiĝoj kaj sekve sen gramatikaj diferencigoj; de kio oni eble povus konkludi, ke ili estas per si mem indiferentaj al ĉiu gramatika signifo, ke ili estas gramatike neŭtralaj, kaj ke sekve ili estas kapablaj vesti kun egala facileco ĉiujn gramatikajn diferenciĝojn, ĉu verbajn, ĉu substantivajn, ĉu adjektivajn. Sed tiu cirkonstanco venas nur de tio, ke ''Universala Vortaro'' estas antaŭ ĉio difinita por faciligi al neesperantistoj la tujan analizon kaj komprenon de esperantistaj tekstoj; kaj oni povas nenion konkludi de tio pri la efektiva strukturo de la lingvo. Estus facile montri, ke la radikoj de ''Universala Vortaro'' regule dispartiĝas en diferencajn kategoriojn t. e. verbajn, substantivajn, adjektivajn, k. t. p., kiel oni povas konstati per la diversnaciaj tradukoj de ĉiu el ili, kaj kiel cetere postulas la naturo mem de la realaĵoj kaj de la homa penso. La ''principo de la specifika diverseco de la radikoj'' estas pozitiva, eksperimenta fakto, multe pli grava ol la simple teoria kaj subjektiva regulo (ne principo) de ''returnebleco'', kiun kelkaj malprave pretendis kontraŭstarigi al ĝi<ref>La teorio elmontrita en la poste aperinta verko « ''Logiko konstruo de la vortoj en Esperanto'' » ŝajnas tute fondita sur tiu principo.</ref>.<noinclude><references/></noinclude> fqyn3jltpbbt2601xhgkwjnrv6e1jrx Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/37 104 45292 127283 2026-10-23T01:58:35Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127283 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>tio ŝajnas al ni, ke ekster Eŭropo kaj kelkaj partoj de Azio kaj Afriko, ĉie aliloke, nome en Ameriko, oni devas formi la nomojn per la unua procedo. ''Brazilo'', ''Ĉilo'', ''Peruo'', ''Meksiko'', ''Kanado'', k. t. p. ne estas, laŭ nia opinio, loĝantoj de ''Brazilujo'', ''Ĉilujo'', ''Peruujo'', ''Meksikujo'', ''Kanadujo'', sed kontraŭe landoj, kies loĝantoj estas ''Brazilanoj'', ''Ĉilanoj'', ''Peruanoj'', ''Meksikanoj'', ''Kanadanoj'', k. t. p. Ni do tre deziras, ke ĉiuj Esperantistoj konsentu pri tiu ĉi regulo: « En okazo de dubo oni ĉiam preferu la sufikson ''an'' al la sufikso ''uj'' por formi la nomojn de popoloj kaj de landoj. »<noinclude><references/></noinclude> fw6d7hvn9canrgqtfvqdi9w2z3yfu5d Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/36 104 45293 127284 2026-10-23T02:05:13Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127284 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>internaciaj, due ke ili apartenas preskaŭ senescepte, ne al la komuna lingvo, sed al la speciala idiomo de la scienculoj, kleruloj, k. t. p., kaj ke la internacieco povas sen granda malutilo superi la simplecon kaj regulecon, kiam la demando estas ne pri la komuna lingvo sed pri tiu speciala idiomo, des pli ke lingvo internacia tute ne devas celi teorian perfektecon, sed sufiĉas, ke ĝi estu praktike plej oportuna por ĉiuj kategorioj de homoj ĝin uzantaj. {{c|V}} Nur kelkaj vortoj pri la propraj nomoj. La nomojn de personoj ni allasis nur escepte; sed oni trovis sufiĉe grandan nombron da nomoj de popoloj kaj landoj, kvankam laŭ tiu rilato nia Vortaro prezentas certe multajn mankojn. Ni ne provis solvi la malfacilan demandon pri la plej bona maniero formi tiajn nomojn; tamen ni starigis kiel principon, ke la ĉefa kaj plej ĝenerala maniero estas nomi primitive la landon kaj devenigi la nomon de ĝiaj loĝantoj per la sufikso ''an'', kiel ekz. ''Eŭropo'', ''Eŭropano''; ''Irlando'', ''Irlandano''; ''Parizo'', ''Parizano'', k. t. p., kaj ke la alia maniero, t. e. nomante primitive la genton aŭ nacion kaj devenigante la nomon de la lando per la sufikso ''uj'', kiel ekz. ''Franco'', ''Francujo'', ''Germano'', ''Germanujo'', estas dua, akcesora, sekve en okazo de dubo neniam preferinda. Nur kiam ekzistas efektive gentoj, nacioj, havantaj propran historion, nur tiam oni povas diri, ke la popolo nomas sian landon, kaj uzi la duan procedon; sed en ĉiuj ceteraj okazoj estas pli ĝuste diri, ke la terloko nomas siajn loĝantojn; kaj pro<noinclude><references/></noinclude> 9whhupakfbmfcquoc7761k1ywuijy5v Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/23 104 45294 127285 2026-10-23T02:14:48Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127285 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude><nowiki /> La ''universalaj'' afiksoj en Esperanto estas kvar, kiuj servas ĉu por altigi, ĉu por malaltigi ian econ, agon, estaĵon ĝis la plej ekstrema grado, ĉu eĉ por nuligi kaj anstataŭ ĝin per io kontraŭa, ĉu por aludi ian ajn rilaton kun ĝi. Ili estas la sufiksoj ''eg'', plejgrandiga; ''et'', malplejgrandiga; la prefikso ''mal'', inversiga; kaj fine la sufikso ''um'', sen difinita senco. Ekzemple: ''varmega'', ''varmeta'', ''malvarma''; ''fermeti'', ''fermegi'', ''malfermi''; ''orumi'', ''kolumo'', ''proksimuma'', k. t. p. Oni povos ankaŭ meti en tiun klason la novan sufikson ''aĉ'', kiu estas kvazaŭ ''morale'' malplejgrandiga, kaj aldonas malŝatan nuancon al ĉiuspeca radiko, kun kiu oni kombinas ĝin: ''domaĉo'', ''obstinaĉa'', ''ridaĉi'', k. t. p.; kaj oni povus teorie imagi sufikson ''morale'' plejgrandigan, t. e. aproban, laŭdan, k. t. p.; sed tiu sufikso {{sic|sajnas|ŝajnas}} praktike senutila, ĉar oni renkontas ĝin en preskaŭ nenia lingvo (komparu tamen en la franca lingvo: ''{{Lang|fr|grand, grandiose}}''). Aliparte la adverbo ''ne'', la prepozicio ''sen'', uzataj kiel prefiksoj, ludas rolon tute kompareblan al tiu de la afikso ''mal'' (komparu ''neutila, senutila'', ''malutila''). La ''specialaj'' afiksoj dividiĝas nature en tri specojn: 1{{o}} ''verbaj'', t. e. naskantaj unualoke kaj senpere verbojn (kaj ankaŭ sed ne senescepte, kuniĝantaj prefere kun verbaj radikoj); 2{{o}} ''adjektivaj'' t. e. naskantaj unualoke kaj senpere adjektivojn; 3{{o}} ''substantivaj'' t. e. naskantaj unualoke kaj sepere substantivojn. La unua klaso entenas la tri sufiksojn: ''ad, ig'' kaj ''iĝ''. — Pri ''ad'' oni povas rimarki, ke ĝi kuniĝas, ĉu kun verbaj ĉu kun nomaj, neniam kun adjektivaj radikoj. Kiam ĝi kuniĝas kun verbaj radikoj, ĝi<noinclude><references/></noinclude> nemvtebi6zcdm93clvqrvf42y0x9zy2 Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/24 104 45295 127286 2026-10-23T02:27:18Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127286 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>naskas derivitajn verbojn, kiuj aldonas al la senco de la primitiva verbo nuancon de ripeto, daŭro, kutimo: ekz.: ''kanti, kantadi''; ''pafi, pafadi''; ''vivi'', ''vivadi'', k. t. p. Kiam ĝi kuniĝas kun nomaj radikoj, oni povas dubi, ĉu ĝi naskas unualoke verbojn (kies signifo ne multe diferencus de la verboj senpere derivitaj de la tiuj samaj radikoj: ''kroni'', ''kronadi'', ''tamburi, tamburadi'', k. t. p.) aŭ ĉu ĝi ne naskas pli ĝuste nomojn verbajn: t. e. ĉu ĝi ne aldonas al la primitivaj substantivoj novan sencon de agado: ''krono, kronado; tamburo, tamburado'', k. t. p. Sed ĉiumaniere la sufikso ''ad'' havas esencan rilaton kun verba ideo. La sufiksoj ''ig'' kaj ''iĝ'' kuniĝas kun substantivaj kaj adjektivaj radikoj por naski derivitajn vortojn; kaj tio ĉi enhavas nenian malfacilaĵon, kiel ekz: ''ŝtonigi'', ''ŝtoniĝi; virigi, viriĝi; paligi, paliĝi; fortigi, fortiĝi''; k. t. p. Sed la afero estas iom pli malfacila, kiam la kuniĝo estas kun verbaj radikoj; kiel ekz.: ''venigi'', ''faligi, dormigi, farigi, kantigi; veniĝi, faliĝi, dormiĝi'', ''fariĝi, kantiĝi'', k. t. p. Ni ne povas tie ĉi diskuti detale la demandon; sed ni nur atentigos nian legantojn pri la neceseco uzi tiujn du sufiksojn, (kiel cetere ĉiujn sufiksojn) nur en okazo de efektiva bezono. Tre ofte (precipe, ŝajnas al ni, en la britaj esperantistaj verkoj) la formoj kun ''ig'' kaj ''iĝ'' anstataŭas tute senutile kaj eĉ malutile la simplajn formojn: oni ne vekas, oni ''vekigas'' iun; io ne estas naskita, sed ''naskigita'', . t. p. Same oni ''haltiĝas'', ''droniĝas'', k. t. p. anstataŭ halti, droni, k. t. p. Al tiuj tri sufiksoj oni proponis de longa tempo, precipe inter la sciencistoj kaj teknikistoj, aldoni novajn sufiksojn samspecajn t. e. verbajn, por devenigi pli precize verbojn de substantivaj radikoj,<noinclude><references/></noinclude> 9lpxik3sbtuqxiw0ptm7scwcd1qbsf5 Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/25 104 45296 127287 2026-10-23T02:36:53Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127287 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>Ekz.: ''iz'' anstataŭ ''um'' aŭ simpla ''i'': ''elektrizi'', ''orizi'', ''arĝentizi'', k. t. p. Sed ŝajnas, ke en la komuna lingvo, kiu ne bezonas matematikan precizecon, tiaj sufiksoj estas ŝarĝo pli ol helpo. Oni ne uzas razilon por tranĉi lignon. La afiksoj ''adjektivaj'', estas ''ebl, em, ind'', kiuj kuniĝas ekskluzive kun verboj, ekz: ''kredebla, kredema'', ''kredinda; videbla, videma, vidinda'', k. t. p. La unua prezentas sencon pasivan kaj signifas: kiun oni povas kredi, vidi, k. t. p. aŭ kiu povas esti kredata, vidata, k. t. p. Sekve ĝi povas kombiniĝi nur kun aktivaj verbradikoj: formoj kiel: ''estebla'', ''povebla, vivebla, mortebla'', havas nenian signifon (nur se oni aktivigas okaze kelkajn el tiuj verboj, ekz. se ''vivebla'' signifas: ne, kiu povas vivi, sed, kiun oni povas vivi: ''tia vivo ne estas vivebla''). La aktiva sufikso responda al ''ebl'' ne ekzistas en Esperanto: oni ĝis nun uzis anstataŭe, ĉu la radikojn ''pov, kapabl'', kiel ekz.: ''vivopova, pagokapabla'', ĉu la sufikson ''em'', kiam la diferenco inter kapablo kaj inklino ŝajnas negrava kaj neatentinda, kiel ekz: ''mortema, brulema'', ĉu la simplan finiĝon ''a'', kiel ekz: ''instrua, nutra'', k. t. p. — Oni tamen proponis, precipe inter filozofoj kaj sciencistoj, enkonduki novan {{sic|ŝufikson|sufikson}} ''iv'' kun tiu speciala senco: ekz.: ''voliva'', ''sentiva, aŭdiva, vidiva'', k. t. p. signifus kapabla voli, senti, aŭdi, vidi, k. t. p. kaj naskus la abstraktajn nomojn: ''voliveco, sentiveco, aŭdiveco, vidiveco'', k. t. p., kiujn ŝajnas bezoni la filozofio kaj naturaj sciencoj. El la du ceteraj ''em'' kaj ''ind'', la unua prezentas sencon aktivan kaj respondas al la proponita ''iv''; sed ĝi signifas pli ol simplan povon aŭ kapablon t. e. efektivan inklinon, « tendencon », tiel ke « mortema »<noinclude><references/></noinclude> 7ccvu0qj1uad6tnmot0fejt461ynk1n Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/26 104 45297 127288 2026-10-23T11:42:10Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127288 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>laŭvorte estas ne nur « kiu povas morti » sed eĉ « kiu celas, deziras, volas morti. » La dua « ''ind'' » respondas al « ''ebl'' » almenaŭ en tio, ke ĝi havas ankaŭ sencon pasivan. « Laŭdinda, kredinda » signifas « kiu meritas, ke oni laŭdu, kredu ĝin » aŭ « kiu meritas esti laŭdata, kredata » k. t. p. — Ĉu oni povus doni al ĝi la sencon proksiman kaj analogan: « kiu devas esti », aŭ ĉu estus necese, kiel opinias kelkaj aŭtoroj, enkonduki novan sufikson, kiel ''end'', por tiu ofico? Tio estas demando, kiun solvos nur la praktiko kaj komuna uzado. Ĝis nun oni uzis por esprimi la diritan sencon, krom ''ind'', ĉu la participan finiĝon ''ot'', kiu aludas estontecon pli ĝuste ol deviĝecon, ĉu {{sic|kummetitajn|kunmetitajn}} formojn, kiel ekz.: « La afero ''estas por fari'' tuj: mi ''havas'' tri leterojn ''por skribi'' antaŭ ol forveturi » k. t. p. Eble la rimedoj jam ekzistantaj sufiĉas sen aldono de nova komplikaĵo, des pli ke oni ne havas tre oftajn okazojn elparoli tiun iom specialan ideon. Sed ĉu adjektivoj povas deveni nur el verboj? ĉu oni ne povus ankaŭ devenigi kelkajn el nomoj aŭ adjektivoj? Se ni konsideras la aferon el tute teoria vidpunkto, la respondo estas certe jesa: sed ni ne devas forgesi, ke lingvo estas des pli bona praktike, ju pli simpla kaj facila ĝi estas, sekve ke ĝi entenas kiel eble plej malgrandan nombron da afiksoj t. e. nur la necesegajn afiksojn. Teorie do oni povas elpensi afiksojn nomadjektivajn, kiel ekz. por signifi: ĉu apartenanta al io nomita, ĉu havanta en si ion nomitan, aŭ similantan al ĝi, k. t. p.; sed la demando estas, ĉu tiuj pensnuancoj estas sufiĉe gravaj kaj renkontiĝas sufiĉe ofte en la parolado, por ke oni nepre bezonu specialajn signojn por ili.<noinclude><references/></noinclude> t01u3vo0os200ddka3uzaeuxhic9rp2 Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/27 104 45298 127289 2026-10-23T11:48:19Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127289 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude><nowiki /> Pri la unua senco « apartenanta al io nomita » Esperanto ĝis nun devenigis adjektivojn de primitivaj substantivoj nur per ŝanĝo de finiĝoj: ekz.: ''reĝa palaco'', t. e. palaco de la reĝo; ''suna lumo'', t. e. lumo de la suno; kaj neniam en la praktiko rezultis el tio ĉi eĉ la plej malgranda malfacilaĵo. Estas do tute senutile nuligi senfinan nombron da similaj formoj kiel ''reĝa'', ''suna'', k. t. p. kaj deklari ilin sensencaj kaj anstataŭmeti formojn komplikajn, kiel ''reĝala, sunala'', k. t. p. nur por kontentigi pure teoriajn postulojn. Pri la dua senco « havanta en si aŭ sur si aŭ kun si ion nomitan », ŝajnas, ke oni proponis novan sufikson nur en okazo de « multhaveco ». Ekz. la sufikso ''oz'', jam de longe proponita kaj eĉ uzita de scienculoj kaj teknikistoj por tiu ofico, signifas ne « kiu havas simple ion nomitan, » ekzemple, florojn, fruktojn, branĉojn, kornojn, k. t. p. sed « kiu havas multe da ĝi. » Por esprimi la unuan el tiuj du sencoj, Esperanto uzas la radikojn ''hav, port'', kiel ekz.: ''kornhava, fruktoporta'', k. t. p. Eble oni povus ankaŭ uzi la prepozicion ''kun'' kiel prefikson, same kiel oni uzas la respondan prepozicion ''sen''. Se oni diras: kreskaĵo ''senflora'', besto ''senkorna'' k. t. p., kial oni ne povus diri: kreskaĵo ''kunflora'', besto ''kunkorna'', k. t. p.? — Por esprimi la duan sencon, Esperanto ĝis nun uzis same radikojn, ''mult, plen, riĉ, don'', ĉu kiel prefikson, ekz.: ''multangula, multriska{{sic||,}} multokula, multorela'', k. t. p., ĉu kiel sufikson, ekz.: ''stelplena, herboriĉa'', ''oledona'', k. t. p. Sed povas esti, ke en kelkaj okazoj estus pli oportune havi specialan afikson pli malpezan ol tiuj kunmetitaj vortoj, kaj nenio malhelpas, ke la proponita sufikso ''oz'' plenumu tiun oficon, se tamen<noinclude><references/></noinclude> p5qfx1oxmnjz3l6jqpsffcndrb7h3ei