Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.48.0-wmf.4
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/27
104
19239
127878
64131
2026-11-12T20:45:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127878
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Li sin klinis antaŭ ĉiu el la gesinjoroj, sed ŝajnis, kvazaŭ li sin klinis nur por restariĝi pli alte. Venante ĉe fraŭlino Sofia, la sango supreniris en lian palan vizaĝon, kaj li flustris longan francan komplimenton.
Ĉetable li preskaŭ ne deturnis la okulojn de ŝi, eĉ kiam li parolis kun la aliaj. Dume ŝi lin ŝtelrigardis, sed mi bruligis mian manon je la telero tiel, ke ĝi estas hodiaŭ kovrita je veziketoj; ho, ke tio estu la sola loko, kiu min doloris!
{{---|3em}}
{{titolo|Thiele, la 20-an de Novembro 1711}}
Estas sendube: el tio fariĝos geedziĝo. Oni bezonas nur atenti la sinjorinon. Kiam ŝi rigardis la fraŭlinon, ŝi posten ĵetis la kapon kvazaŭ anaso, kiu havas plenan kropon, deturnas la okulojn kaj fermas ilin, kvazaŭ ŝi estus ekdormonta, kaj tiam ŝi diras: "Un cavalier accompli, ma fille! n’est-ce pas vrai? et il vous aime, c’est trop clair!"<ref>Perfekta kavaliro, mia filino! Ĉu ne vere? Li vin amas, tio estas tute klara.</ref>
Ho ve, jes, tio estas sufiĉe klara; kaj ŝi reciproke lin amas, ankaŭ tio estas klara. Ŝi estiĝu feliĉa.
{{---|3em}}
{{titolo|Thiele, la 4-an de Decembro 1711}}
Lia ekscelenca moŝto ankoraŭ ne multe amuziĝis per la ĉasado; du fojojn ni ĉasis, sed ĉiufoje tio jam enuigis lin duonvoje. Estas ĉasotaĵo hejme en la bieno, kiu altiras lin kiel magneto. Ve, ke mi estu restinta en Kopenhago!
{{---|3em}}<noinclude><references/></noinclude>
kne7xnspwjbx9dauewqs0zmi5fjgic0
Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/28
104
19240
127879
64132
2026-11-12T21:01:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127879
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{titolo|Thiele, la 8-an de Decembro 1711}}
Hodiaŭ la geedziĝo estas publike deklarita, kaj post ok tagoj okazos la edziĝa festo. Kie mi kaŝos min tiel longe? Mi ĝin ne eltenos; kiam li metas sian brakon ĉirkaŭ ŝia talio, estas, kvazaŭ iu trapikas mian koron per tranĉilo — —
Ho, kara ĉielo! Mi kredas, ke Jens kaj mi estas samsortuloj; kiam mi al li diris tion pri la geedziĝo, li tiel forte puŝis la pafilon teren, ke la pafiltenilo dispeciĝis, kaj tiam li kuris kun la stumpo en erikejon. Mi do ne estas la sola malsaĝulo en la mondo.
{{---|3em}}
{{titolo|Thiele, la 16-an de Decembro 1711}}
La variolo atakis fraŭlinon Sofian. Ve! Kiel mi tremas pro ŝia vivo! Ho, se mi povus morti anstataŭ ŝi, sed mi povas havi tiun malsanon nur unu fojon. Ŝia bela vizaĝo estas tute kovrata de ulceroj.
{{---|3em}}
{{titolo|Thiele, la 19-an de Decembro 1711}}
Ĉi tie estas granda malĝojo. Fraŭlino Maria mortis, kaj la sinjoro estas nekonsolebla; sed la sinjorino parolas nur pri ŝia enterigo kaj kiel tio okazos. Fraŭlino Sofia ja sekvos sian fratinon, ĉar ŝi estas tre malsana. Lia ekscelenca moŝto estas forvojaĝonta. — Feliĉan vojaĝon! —
{{---|3em}}
{{titolo|Thiele, la 13-an de Marto 1712}}
Refoje mi ellitiĝis post longdaŭra malsano. Mi kredis, ke ĝi estus la lasta, kaj kore petegis al mia Dio pri savo. Sed mi promenos ankoraŭ momenton en tiu ĉi ĉagrenejo — tio estas lia<noinclude><references/></noinclude>
2p17kgeq537i9c2o5tofgubnexjpmqs
Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/29
104
19241
127880
64133
2026-11-12T22:23:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127880
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>volo — kiu estu! Estas al mi, kvazaŭ mi forsavis min de la morto, kaj ŝajnas al mi, ke tiu tri-monata malsano daŭris tri jarojn. Hieraŭ mi ŝin revidis unuafoje de post mia enlitiĝo, kaj eĉ kun malkonsterno, preskaŭ mi kredus, ke la malsano forprenis kun si mian malsaĝan amon. Ŝi estis iom pala, kaj mi opiniis, ke ŝi ne aspektis tre ĝoje. Ho ve! Ŝi ne havas specialan kaŭzon por tio. Lia ekscelenca moŝto revenis la estintan semajnon, kiel mi aŭdis. Li sendube estas granda diboĉulo; antaŭ nelonge mi vidis tra fendaĵo de mia pordo, ke li kondutis tre maldece kun la servistino de la sinjorino. Ho, la kompatinda fraŭlino Sofia! Se mi estus lia ekscelenca moŝto, mi ŝin alpreĝus kiel anĝelon de la ĉielo.
{{---|3em}}
{{titolo|Thiele, la 1-an de Majo 1712}}
Lia ekscelenca moŝto forvojaĝis kaj lasis tie ĉi sian karulinon. Ŝi jam enuigis lin, — Dio pardonu min! — mi kredas, ke li same enuigis ŝin. Ŝi sekve ne plu sopiras je li, ĉar ŝi estas tiel vivoplena kiel antaŭe, preskaŭ pli vivoplena; tamen de tempo al tempo iom fiera. Kelkfoje ŝi parolas al mi kvazaŭ al almozulo kaj kelkfoje kvazaŭ mi estus ŝia egalulo. Mi kompatindulo, mi preskaŭ kredas, ke ŝi min mokas —. Mi ne estiĝis ankoraŭ saĝa, ĉar ŝi povas fari min ĝoja aŭ malĝoja, tute laŭ sia plaĉo.
{{---|3em}}
{{titolo|Thiele, la 3-an de Junio 1712}}
Mian sanon mi neniam reakiros; la vigleco de mia juna aĝo tute foriĝis. Mi sentas min peza kaj laca en tuta mia estaĵo, kaj nenio povas min amuzi. Mi ne deziras ĉasi nek legi; mia pafilo kaj<noinclude><references/></noinclude>
1kqj2pq9y6elhnqa4so5n3soxifpebs
Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/30
104
19242
127881
64135
2026-11-12T22:33:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127881
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>mia Ovidius estas ambaŭ polvokovritaj. La franca lingvo, kiun mi tiel amis antaŭe, komencas malplaĉi al mi, mi ne volas plu legi nek aŭdi ĝin — ĝi estas trompa lingvo!
{{---|3em}}
{{titolo|Thiele, la 2-an de Julio 1712}}
Jens kaj mi interŝanĝis nian ĉambron. Li fine volis havi la mian, ĉar li ne kuraĝis kuŝi tute apud la enferigejo, la malsaĝulo! Tamen li mem iam kuŝos tie por ĉiam. La interŝanĝo tre plaĉas al mi, ĉar nun tra la fenestro mi povas vidi la tombojn de miaj karaj gepatroj — ili estas bone protektataj — Dio ĝojigu iliajn animojn en la ĉielo! Tie malproksime estas la tombo de sinjoro Søren; ĉiam kreskas sur ĝi ĉiaj kardoj — mi devas ilin elŝiri!
{{---|3em}}
{{titolo|Thiele, la 13-an de Decembro 1712}}
La servistino de la sinjorino naskis fileton. Ŝi kulpigis puntovendiston — sed en la tuta bieno ĉiu scias, kiu estas la kulpulo. La juna fraŭlino mem mokŝercis pri tio. Mi ne komprenas, kiel ŝi povis tion fari; sed ŝi estas senzorga kaj ridas pri ĉio — mi ne havas tian karakteron.
{{---|3em}}
{{titolo|Thiele, la 27-an de Februaro 1713}}
Ĉu mi sonĝas aŭ ĉu mi maldormas? Ĉu mia prudento min trompis, aŭ ĉu vere ŝi estis mia? Jes, ŝi estis mia — mi ŝin ĉirkaŭbrakis per miaj brakoj, ŝi ripozis sur mia brusto kaj kovris mian vizaĝon per kisoj — per varmegaj kisoj — nun<noinclude><references/></noinclude>
cjj0apnhxbxmxc35a6kbwx517ju2we6
Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/31
104
19243
127882
64136
2026-11-12T22:42:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127882
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>mi volonte mortus, tiel feliĉa mi estos neniam plu. Sed ne! kiel tio okazis al mi? Ĉu mi revas? Kion mi faris? Ve, mi ne scias, kion mi skribas — mi timas, ke mi freneziĝos.
{{---|3em}}
{{titolo|Thiele, la 5-an de Marto 1713}}
Mi memore revokas ĉi tiun dolĉan matenon! Mi bone pripensu, kiel feliĉega mi estis; estas nur nun, ke mi kvazaŭ elebriiĝas. — La sinjoro revenis de ĉasado, kaj Jens estis restinta en la arbaro por eltiri la hundon, kiu estis falinta en truegon. Mi bone sciis, ke li ne revenos antaŭ tagiĝo, kaj tiel min ekkaptis la deziro kuŝi en mia antaŭa ĉambro. Mi ĵus ekdormis, kiam mi estis vekata per kiso. Terurite mi eksidis kaj estis vokonta; tiam subite mi sentis manon sur mia buŝo kaj brakon ĉirkaŭ mia nuko, kaj dolĉa voĉo flustris — ho ĉielo! Tio estis la ŝia, mi ne kuraĝis eldiri ŝian nomon. Tiam — tiam — ho mi pekulo! mi hardita pekulo! mi perfidis mian sinjoron! kaj mi eĉ ne povas sincere kaj kore bedaŭri tion. Ĉiufoje kiam mi volas pentofari, mi estas malhelpata de kaŝita ĝojo, kiu mokas pri mia pento. Mi sentas tion: mi sopiras ripeti tiun malbonfaron, kiun mi devus malbeni.
"Eterne la mia!" estis la unuaj vortoj, kiujn mi provis eldiri; sed tiam ŝi sin eltiris el miaj brakoj kun ekkrio, kaj — mi estis sola. La pordo knaris, kaj mi eksidis en mia lito; mi dubas, ĉu ĉio tio estas fantomaĵo.
Ho! kial ŝi forkuris? kial do ŝi eniris al mi nevokita, netentita? Ĉu ŝi min amis, kiel mi amis ŝin, silente, interne, brulante?
{{---|3em}}<noinclude><references/></noinclude>
589vh227wlw4p4oidzmmtm8682ur34i
Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/32
104
19244
127883
64137
2026-11-12T22:55:44Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127883
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{titolo|Thiele, la 6-an de Marto 1713}}
Ho mondo! ho mondo! kiel trompa vi estas! Honesteco jam ne ekzistas, virto kaj honoro estas piedpremataj! Sed kial mi volas plendi? Ĉu mi estas pli bona ol ŝi? Ĉu mia peko estis pli malgranda, ĉar mi kredis, ke mia amo estas pli granda? Ho ve, mi akiris la rekompencon, kiun mi indas, ni estas egale malbonaj, unu perfidas la alian. Ho! vi trompa virino! vi falsa edzino de Potifaro! estis tial, kial vi eligis ekkrion kaj forkuris pro tio, ke vi aŭdis mian voĉon. Tio do estas malnova kutimo — kiam vi serĉis mian liton — ne, la liton de Jens! Malnova amo, malnova peko! dum mi vin adoris, dum mi konsideris vin kun respekto kiel sanktan anĝelon, tiam vi amintrigis kun mia kunservisto!
— — Estis en la mezo de la nokto. Ebria pro dolĉaj rememoroj, mi iris en la ĝardenon. En malluma vojo mi vidis ion moviĝantan — ŝajnis al mi, ke tio estas ŝi. Rapide mi tien kuris — estis ŝi! Jes, estis ŝi, sed kiel mi ŝin trovis? Sur la genuo de Jens, kun la brakoj ĉirkaŭ lia kolo — ekterurite ĉiu forkuris sian vojon, kaj mi staris, kvazaŭ mi estis tuj falonta en abismon. La suno trovis min sur tiu sama loko, estis al mi malvarmege — mi tremis kiel poplofolio. Ho, vi mizera trompa malvirtigita mondo!
{{---|3em}}
{{titolo|Thiele, la 9-an de Marto 1713}}
Mi ŝin vidis por la unua fojo post tiu pekoplena nokto. Subita ruĝiĝo trakuris ŝian vizaĝon, ŝi ĉirkaŭrigardis en la ĉambro por ne vidi min. Mi sentis, ke mi fariĝas malvarma kaj varma samtempe. En la momento, kiam ni estis solaj,<noinclude><references/></noinclude>
2c9b8i4xb1dg0644cgxjmphzx3ajj4g
Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/33
104
19245
127884
64138
2026-11-12T23:06:19Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127884
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ŝi preteriris min rapide kaj diris kun duone fermitaj okuloj: "Silence!" Samtempe ŝi premis mian manon, kaj jen ŝi estis ekster la ĉambro.
{{---|3em}}
{{titolo|Thiele, la 13-an de Aprilo 1713}}
Ĉiuj en la bieno scias ĉion: La sinjoro, la sinjorino, tuta la bieno tion scias, kaj estas Mamsel Lapus, kiu ĝin malkovris kaj publikigis. La juna fraŭlino volonte ŝin mokŝercis; sed tion ŝi bone enskribis en sian memoron. Neniu rimarkis, ke tiu ruza virino komprenas la danan lingvon, kaj tial oni kelkfoje ne singarde diris ion, pri kio ŝi eksciis la veron. Poste ŝi tiel longe spionadis, ke fine ŝi sukcesis vidi ilin kune en la lito.
Ĉielo! kia skandalo estiĝis el tio! La sinjoro ĉirkaŭ-iradis kiel frenezulo kun sia pafilo por pafmortigi Jens’on, sed Jens estis jam malproksime sur sia ĉevalo. La juna fraŭlino sidis kiel malliberulino en la angulsalono, por ke la sinjoro ne faru al ŝi malbonon. Kara ĉielo! Kiel tio finiĝos? Mi tremas ĉiufoje, kiam mi aŭdas lian voĉon. Mia konscienco min kondamnas kaj faras min timemulo. Pento kaj timego tiel min atakis, ke amo kaj ĵaluzo estas tute pelitaj el mia brusto. Ho, ke mi estu kvindek mejlojn sub la tero!
{{---|3em}}
{{titolo|Thiele, la 14-an de Aprilo 1713}}
Jens estis tie ĉi. Li venis en la nokto en mian ĉambron por ekaŭdi, kiel ĉio okazas. Li estis kvazaŭ ebria homo, ploris kaj blasfemis samtempe. "Ne malkaŝu, ke mi estis tie ĉi," li diris, kiam li iris for, "alie vi estos morta homo!" Li sendube plenumos sian promeson; kaj mi estu singarda. Sed kion li do intencas? Li mem ne scias tion.<noinclude><references/></noinclude>
4fo9xodai74nf8x1y34cfokrkwfnvco
Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/21
104
45487
127874
127869
2026-11-12T19:14:21Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
127874
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>operacio, sed en la kritika momento ŝi eksentis, ke
ŝi perdas la kuraĝon. Kion ŝi faros, se la doktoro
diros, ke la operacio estas nepra? Oni buĉos la
infanon antaŭ ŝiaj okuloj. Dio kompatema!
Ŝi ekstaris sur la sojlo kaj per timplenaj
okuloj rigardis la ĉambron. La subĥirurgo lavis la
manojn apud la kameno, la doktoro ion esploris ĉe tre
luma lampo, ŝia patro, sidante sur la lito, ridetis
senpense.
Kaj sur la dua lito kuŝis Joĉjo. Lia vizaĝeto,
anstataŭ ruĝa, estis pala, li havis bandaĝitan kolon,
sed ne baraktis plu, aspektis pli trankvile, kaj antaŭ
ĉio — ne spiregis tiel terure, kiel antaŭ ŝia foriro.
— Nenia operacio estos jam necesa —ekparolis la doktoro.—
Malgranda tranĉo estas jam farita,
kaj mi estas preskaŭ certa, ke la infano estos sana.
La virino aŭskultis ravita, ne kredante al siaj
oreloj.
— Mia helpanto — kontinuigis la doktoro —
restos tie ĉi dum la nokto, kaj li ŝanĝados la
bandaĝon, ne vi. Se okazos io grava, pri kio mi dubas,
li sciigos min. Morgaŭ vi kun la patro kaj la infano
translokiĝos en kuracejon. Vi ĉiuj bezonas komforton
kaj ripozon, kiun oni ne povas havi en tiu ĉi
loĝejo.
— Ni ne havas monon por kuracejo — flustris
la virino kun timo, proksimiĝante surfingre al la
infano.
— Vi havos, kaj ĉion vi pagos mem, el viaj
propraj enspezoj, tiel vi, kiel via patro.<noinclude><references/>
{{rh|||19}}</noinclude>
omqmq5ig2l8mzvim0s5l9isdifh7zo4
Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/22
104
45488
127875
127870
2026-11-12T19:26:08Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
127875
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Dirinte tion Ĉi, la doktoro surmetis la mantelon,
surtiris la ĉapon sur la kapon kaj rapide eliris
el la ĉambro. Sed sur la ŝtuparo iu haltigis lin: tio
estis la maljunulo. Li surgenuiĝis antaŭ la kuracisto
kaj plorante kisis liajn manojn.
{{f|VI.|c}}
{{tab}}Ĉerski revenis hejmen preskaŭ gaja. En la daŭro
de ne pli, ol unu horo, trafis lin kelkaj eksterordinaraj
okazoj, el kiuj, se li rajtas juĝi, li eliris —se
ne venke— almenaŭ neriproĉinde.
Se la mirinda okazo kun la gravuraĵo estis
halucinacio, neniel tamen la doktoro estis minacata de
freneziĝo. Ĉar li ne sole ne perdis eĉ por momento
la konscion kaj prudenton, sed leviĝis sur ankoraŭ
pli altan ŝtupon de morala evolucio, kaj tio ne
estas frenezo.
Kaj se la malapero de la Kristobildo estis la
„signo”, ankaŭ tiuokaze nenio devus al li minaci. Li
ja plenumis la ordonon, bonfarante al tiuj, kiuj agis
maljuste kontraŭ li.
Malgraŭ tiel prava rezonado la doktoro,
proksimiĝante al sia loĝejo, sentis kreskantan
maltrankvilon.
Kaj se la figuro de Kristo malaperis, ĉe la
kuprogravuraĵo, efektive malaperis, senrevene malaperis,
tiam…kio? Tiu terura gravuraĵo devos esti kaŝita de la
edzino, kiu ĝin konsideris unu el plej karaj relikvoj,
ĝi devos esti kaŝita de Kaziĉjo, kiu ĉiutage,
matene kaj vespere, diradis antaŭ ĝi siajn mallongajn<noinclude><references/>
{{rh|20||}}</noinclude>
j9xonz8u666trvqzlhm151tzq0pow0c
Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/23
104
45489
127876
127872
2026-11-12T19:39:13Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
127876
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>preĝetojn. Kaj tiuokaze Kristo estus pereinta ne sole
por li, sed por tiuj, kiujn li plej multe amas.
La doktoro malfermis la pordon de sia
antaŭĉambro, fordonis la mantelon kaj ĉapelon al la
servisto, kaj, kolektinte sian tutan kuraĝon, eniris per
decida paŝo en la kabineton. En tiu momento ŝajnis
al li, ke li iras kontraŭ ion, kio estas pli terura, ol
la morto mem, ke li kvazaŭ ludas paron-malparon
por animsavo aŭ kondamno. Ĉar, ĉu malgraŭ ĉiuj
teorioj kaj filozofiaj sistemoj, ne meritus titolon de
malbenito tiu, el kies domo en tiel neordinara
maniero foriĝis Kristo?
La doktoro proksimiĝis al la tablo, per nerva
movo forĵetis la paperojn, kovrantajn la gravuraĵon,
kaj rigardis.
Sur la roko, kovrita de floroj, sidis Kristo kaj
rigardis la honestan nekredulon per saĝaj kaj
malgajaj okuloj, en kiuj bruletis misteroj de senlimeco.
Do Li ree estas ĉi tie, ree rigardas do Li ne
forlasis lian hejmon kaj ne ĉesos kortuŝe benadi
lian laboradon, lian bonan edzinon kaj senkulpan
infanon.
{{----}}<noinclude><references/>
{{rh|||21}}</noinclude>
k1kfdshbjiq7v5osapfjc289yv7ipl4
Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/30
104
45490
127873
2026-11-12T14:10:48Z
Ciampix
3284
/* Provlegita */
127873
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" /></noinclude>ojn. Kaj denove post kelka tempo diradis la sinjorino:
— Enlitiĝu, enlitiĝu.
Kelkfoje al ŝiaj vortoj respondadis mia horloĝo,
batante la unuan.
Ili estis homoj junaj, nek belaj, nek
malbelaj, ĝenerale trankvilaj. Kiel mi memoras, la
sinjorino estis multe pli malgrasa, ol la edzo, kiu estis
tute bonstatura rilate al tia malgrava ofico.
Ĉiudimanĉe, ĉirkaŭ tagmezo, ili iris promeni,
tenante sin je la brakoj kaj revenadis hejmen
malfrue vespere. Ili tagmanĝis certe eksterhejme. Unu
fojon mi renkontis ilin ĉe la pordego, apartiganta la
Botanikan Ĝardenon de Łazienki. Ili aĉetis du glasojn
da bonega akvo kaj du grandajn mielkukojn,
havante ĉe tio trankvilajn fizionomiojn de urbanoj, kiuj
kutimas manĝadi ĉe la teo varman ŝinkon kun
kreno.
Ĝenerale malriĉaj homoj nemulte bezonas por
subteni sian spiritan egalpezon. Iom da nutraĵo,
multon da laboro kaj multon da sano.
Al miaj najbaroj, kiel ŝajnas, ne mankis nutraĵo,
kaj almenaŭ ne laboro. Sed la sano ne ĉiam
estis bonstata.
En julio la sinjoro iel malvarmumis, sed ne
tre. Tamen —stranga kuntrafo de cirkonstancoj—
li ricevis samtempe tiel fortan sangelfluon, ke li eĉ
perdis la konscion.
Tio okazis jam nokte. La edzino, kvietiginte lin
en la lito, venigis en la ĉambron la gardistedzinon,<noinclude><references/>
{{rh|28||}}</noinclude>
ig9jpnjp7q6j9zffckhpqv2a3ar4g93
127877
127873
2026-11-12T19:47:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
127877
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ojn. Kaj denove post kelka tempo diradis la sinjorino:
— Enlitiĝu, enlitiĝu.
Kelkfoje al ŝiaj vortoj respondadis mia horloĝo,
batante la unuan.
Ili estis homoj junaj, nek belaj, nek
malbelaj, ĝenerale trankvilaj. Kiel mi memoras, la
sinjorino estis multe pli malgrasa, ol la edzo, kiu estis
tute bonstatura rilate al tia malgrava ofico.
Ĉiudimanĉe, ĉirkaŭ tagmezo, ili iris promeni,
tenante sin je la brakoj kaj revenadis hejmen
malfrue vespere. Ili tagmanĝis certe eksterhejme. Unu
fojon mi renkontis ilin ĉe la pordego, apartiganta la
Botanikan Ĝardenon de Łazienki. Ili aĉetis du glasojn
da bonega akvo kaj du grandajn mielkukojn,
havante ĉe tio trankvilajn fizionomiojn de urbanoj, kiuj
kutimas manĝadi ĉe la teo varman ŝinkon kun
kreno.
Ĝenerale malriĉaj homoj nemulte bezonas por
subteni sian spiritan egalpezon. Iom da nutraĵo,
multon da laboro kaj multon da sano.
Al miaj najbaroj, kiel ŝajnas, ne mankis nutraĵo,
kaj almenaŭ ne laboro. Sed la sano ne ĉiam
estis bonstata.
En julio la sinjoro iel malvarmumis, sed ne
tre. Tamen —stranga kuntrafo de cirkonstancoj—
li ricevis samtempe tiel fortan sangelfluon, ke li eĉ
perdis la konscion.
Tio okazis jam nokte. La edzino, kvietiginte lin
en la lito, venigis en la ĉambron la gardistedzinon,<noinclude><references/>
{{rh|28||}}</noinclude>
5form83k0n81liilokqqeclxtd5n3tb