Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.48.0-wmf.4 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/27 104 18445 127932 61673 2026-11-14T15:00:43Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127932 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Unufoje, kiam mi estis deksep-jara fraŭlino, mi ekamis... nun eĉ estas por diri ridinde, — malkleran vilaĝanon junan! Vere li estis belulo, kuraĝa ĉasisto kaj ĝoja kolego; sed tiu ĉi mia amo estis malfeliĉa. La patro rifuzis min doni al li... Mi petegis lin, ploris, minacis min mortigi mem — li estis neŝancelebla. Somere mia amato devis fariĝi soldato kaj forveturi malproksimen. Antaŭ nia disiĝo ni renkontiĝis en la arbaro, ambaŭ ekploris, plendis je la sorto kaj promesis resti fidelaj. Tiam mi unuan fojon ekkonis malĝojon. La koro doloregis, l’ animo estis premata de freŝaj rememoroj feliĉaj. Simile al frenezulino, mi vagadis en la arbaro la tutan tagon ne sentante malsatecon aŭ soifon. La tago estis varmega, sed l’ ombro arbara moderigis la varmegon. En senforteco mi malleviĝis teren; apude kreskis en granda nombro vakcinioj. Ilia suko bongusta prosperis trankviligi min iom... — La patro min ne amas, li neniam bedaŭros eĉ se mi pereos ĉi tie... Ke li kvankam unu fojo, maltrankviliĝu pri mi; ke li serĉu min ĉi tie!... — mi parolis. Kaj neatendite en mia kapo naskiĝis penso kuraĝa pasigi en la arbaro la nokton venontan. Ekrigardinte la ĉielon, mi ekmiris. La sunglobo varmega jam malleviĝis post la senfine granda arbaro; ĝiaj radioj lastaj ankaŭ malaperis en la arbarfoliaro densa; ĉio trempiĝis en la malvarmeta duonlumo vespera kaj nur, de ie malrapide ŝoviĝanta, malfruiĝinta nubeto, kolorita per ruĝo purpura, rememorigis ĵus pasintan tagon varmegan. Baldaŭ mi prosperis trovi grandan betulon, sub<noinclude><references/></noinclude> iy2b51m888rdbgyk0vztg72v8c5ji2k Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/28 104 18446 127934 61674 2026-11-14T15:17:01Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127934 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kies branĉoj, apud ĝia trunko, kuŝis abiŝtipo dika. Sur ĝi mi decidis pasigi la nokton sendorme. Post iom da tempo, malpeza, kiel flugilo anĝela, la roso silente ĉirkaŭkovris per sia malsekaĵo la muskon molan, la herbaron kun luksaj floroj kaj la sablon disŝutitan larĝestrie laŭ fluvaĵo de la rivero proksima. La tero, ekdormante, ekspiris plenbruste. Tiu ĉi ĝia ekspiro eksonis kiel eĥo de tondro malproksima kaj malfluidiĝis en densa blanka vaporo, dissterniĝanta super la riverakvo trankvila. Venteto malforta trakuris tra branĉoj, ekmovis karese foliojn kunmetiĝintajn de l’ tagvarmego, kaj de ĉiuj flankoj eksonis mallaŭta melodia brueto, interparolado amika. La malafabla belulino de l’ nokto — la duonluno pala — dismetis la densajn nubetojn kaj, kun scivolemo, ekrigardis la mondon ekdormantan. Ĝiaj pli junaj fratinoj — l’ oraj steletoj — ankaŭ volas vidi la panoramon de l’ nokto disvolviĝantan sub iliaj piedoj; sed malfeliĉe, ili estas tro junaj, malgrandaj kaj senfortaj, la nuboj do estas tre grandaj kaj multepezaj; kiamaniere ili dismetos la nubojn? Krom tio, ilia pli maljuna fratino, malgraŭ sia maljuneco, opinias sin mem belulino; ŝi ankoraŭ ne perdis l’ esperon edziĝi kaj, timante, ke ŝiaj fratinoj ne delogu ŝian fianĉon — ian bravulon senzorgeman, konatan al ĉiu en la tuta stelmondo, malpermesas severe al siaj fratinoj montri sian vizaĝon post la kortpordoj. Sed oni scias, ke se ia fraŭlino volos fari ion malpermesitan, do tiam ne povos malhelpi al ŝi eĉ la patrino, des pli la fratino... Tial l’ orbuklulinoj senatente aŭskultas la konsilon de la ĵaluzema fratino, atendante l’ okazon kiam la nuboj formigros kaj neniu malhelpos rigardi kion ili volos.<noinclude><references/></noinclude> dm64qacgvsrkr1bvr56et4y840uaudg Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/29 104 18447 127936 66364 2026-11-14T15:24:57Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127936 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Kelkaj nubetoj flugas rapide, senĉese ŝanĝante sian fantazian vidon, aliaj — malrapide. De tempo al tempo inter ili tie aŭ tie ĉi ekaperas malgrandaj pecetoj de klara ĉielo, en kies profundaĵoj tuj ekbrilas la malgrandaj okuletoj de petolaj steloj. Ilia brilo afable penetras en la densaĵon de foliaro kaj arĝentumas ĝin per sia lumo sorĉema. De l’ nordo ekmoviĝis granda nigra nubego kaj kovris l’ arbaron per nepenetrebla kovrilo malluma. En la kaverno profunda de la betulo putriĝinta ekvekiĝis gufo: jen ĝi purigis l’ okulojn, ekkombis per ungo sian kolon lanugan kaj eksendis al l’ arbaro sian saluton vesperan: «Hu-hu-hu... u!» Mia koro sentema ekbatis de tiu ĉi neatendita krio; la najtingalo, iom intencinta komenci kantadon, subite interrompis sian trilon. L’ arbaro ektremis, la folioj silenliĝis interparoladon en la plej interesanta loko. Laŭta eĥo ripetis la noktkanton de l’ gufo kaj longe ne povis silentiĝi en la aero vespera. La mallumo densiĝis. Inter l’ arbotrunkoj timeme englitis la noktaj fantomoj facilaj kaj maldikaj, simile al fumnubo aŭ vaporo. Per paŝoj neaŭdeblaj ili ekiris laŭlonge kaj laŭlarĝe la tutan arbaron. Ili paŝetas silente kaj nur malofte esprimas sian miron aŭ indignon per movo de siaj longaj malgraciaj manoj. De ilia akra rigardo povas kaŝiĝi nenio... Noverompita branĉo de abio, rabita nesto de birdo, ofendita besteto — ĉio altiradis ilian atenton, ĉio atendis ilian rigardon kaj helpon, kiuj estis tuj aperantaj. Kiom da mirindaĵoj okazis dum tiu nokto en la arbaro antaŭ miaj okuloj!... La branĉoj rompitaj estis tuj kuracitaj, la nestetoj rabitaj pleniĝadis per no-<noinclude><references/></noinclude> mw2q8pid6s32nfop8t4z2rxzm3erk2a Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/30 104 18448 127937 66365 2026-11-14T15:37:18Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127937 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>vaj ovetoj, la malsanaj kaj ofenditaj birdoj kaj bestetoj ricevis konsolon kaj resaniĝon. Jam pasis la noktomezo. Sur la oriento malproksima ekbruliĝis jam la ĉielruĝo matena, tamen la bonfaremaj fantomoj senlace daŭrigis sian agadon kompatplenan. Malproksime ekkantis koko; la fantomoj maltrankviliĝis, rigardis la ĉielon ekruĝiĝintan kaj rapidis antaŭen... rekte al mi. Ia teruro nekomprenebla ĉirkaŭkaptis min kaj ia forto netenebla min tiris for de l’ fantomoj. Fine, laciĝinta, mi ekfaletis je arbo kuŝinta kaj falis, ferminte l’ okulojn de timo. Io facila, kiel venteto, ĉirkaŭkaptis min; ia voĉo delikata trasonis melodie super mia orelo, kaj kordoloro kun laceco tuj malaperis kiel sonĝo malagrabla... Longe mi kuŝis kun okuloj fermitaj, ne volante lasi la trankvilecon; fine, mi ilin malfermis kaj kion mi ekvidis? Mi kuŝis jam ne en la arbaro malproksima, sed en la ĝardeno apud la domo mem patra. Ies mano zorgema ĵetis sub min amason da musko mola, kaj antaŭ mi, sub ombro de altaj aceroj, staris la fantomoj, apenaŭ videblaj ĉe la lumo de l’ suno reaperiĝanta. Simile al nubeto pluva, disblovata de vento, ili malgrandiĝadis kaj tute malaperis en la bluaĵo matena. Kun vigleco mi eksaltis de la kuŝilo muska, retrovinte la senzorgecon infanan, kiun mi perdis antaŭ nelonge per l’ enamiĝo kaj kiun revenigis al mi la bonaj fantomoj arbaraj. Fraŭlinoj, karaj miaj amikinoj, volu aŭskulti mian konsilon: simile al mi — ne timu la amon: ĝi estas ja sola benita donaco ĉiela, donita al la homoj.<noinclude><references/></noinclude> 7hqwb8ojcl1rvf4llaeupjx452d4ik7 Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/31 104 18449 127938 61678 2026-11-14T15:41:32Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127938 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Vere, ĝi iafoje kaŭzas al ni, malfeliĉulinoj, maltrankvilon, malĝojon, eĉ suferojn... sed ne forgesu ankaŭ la feliĉajn noktojn sendormajn, kiujn ĝi ofte donacas al vi, la multon da revoj dolĉaj kaj sennombrajn varmajn kisojn... Kiam do l’ amo turmentos vian koron, kiam vi lacaj, malgajaj, serĉados konsilojn aŭ partoprenon en via amo malfeliĉa ĉe viaj amikoj kaj ne trovos ilin — tiam iru en la arbaron, kuŝiĝu sub larĝbranĉan betulon kaj tie pasigu la nokton. Tie en la malvarmeto bonodoranta la brusto spiras pli facile kaj la koro, vundita per l’ amsago, batas pli trankvile. Tie, eble, vizitos vin ankaŭ la fantomoj kaj proponos al vi siajn bonservojn... Aŭ, eble, ili ne loĝas en viaj arbaroj?...<noinclude><references/></noinclude> izl6o6s7f4hpqiz0g759n37e34r30x0 Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/32 104 18450 127939 61680 2026-11-14T15:48:32Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127939 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|LA MILITOFERO|c|g=200%}} {{---|25px}} La stepo senlima, senfina, — kovrita de herbaro alta, inter kiu tie kaj tie ĉi balanciĝis la kano, rozo sovaĝa kaj tearbo, — dormis ankoraŭ. La oriento jam iom ruĝiĝis, sed en la naturo ankoraŭ nenio volis vekiĝi. Stepfloroj avideme ensuĉadis la delikatajn gutetojn de l’ roso malvarma; alaŭdoj silentis, metinte la kapon sub flugilon, en la densa herbaro, kiu en kelkaj lokoj estis ĉifita, kovrita per iaj strangaj malfluidiĝintaj ruĝaj marĉaĵoj. Ĉirkaŭe estis vidataj la nigraj konturoj de iaj objektoj senorde disĵetitaj laŭ la tero; la mallumo matenkrepuska malhelpis vidi ilin bone. Sur la herbaro ĉirkaŭĉifita kuŝis homo juna, forta. Liaj okuloj estis fermitaj — li dormis ankaŭ. Disŝirita soldata vestaĵo kovris liajn piedojn, korpon, dismetitajn manojn kaj malsupran parton de vizaĝo. Apude kuŝis, kovrita per makuloj sangaj, lia trapafita ĉapo, pafilo kun bajoneto rompita kaj senorde disŝutitaj kartoĉoj, rompaĵetoj de kuglegoj kaj malplena akvujo. Li dormis maltrankvile kaj lia korpo iam post iam tremadis, iaj teruraj sonoj de suferado neelportebla flugadis el lia gorĝo... Videble li estis vundita (ĉar sub lia dorso ruĝiĝis sanga marĉaĵo). Teruraj sonĝoj premis lian animon elturniĝintan kaj malhelpis trankviliĝi. Li sonĝis batalon.<noinclude><references/></noinclude> slump2awhjf93lftrp5otkkx6o7dqjz Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/33 104 18451 127940 61681 2026-11-14T15:56:13Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127940 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> «La fajro, fumo, bruego de pafilegoj, la fajfo de kugloj flugantaj, la muĝo de bomboj krevantaj, la krioj de komando. Li staris en la unua vico de sia regimento. Antaŭ ili — en la malproksimeco — sin trovas la multenombra amaso de la malamikoj. Iliaj laŭtaj krioj kaj insultoj simile al eĥo malproksima estas aŭdataj de iliaj terfosaĵoj fortikaj. Io ekbrulas en la malproksimeco, rapidas antaŭen kaj, ekfajfinte apud li mem, entrafas lian malsupran parton de l’ ventro...» Li vekiĝis, ektremis, laŭte ekĝemis de doloro kaj ekpremis per mano la vunditan lokon, kvazaŭ la malamika kuglo ĵus vundis lin. {{***}} Alaŭdo, dorminta najbare, ekaŭdis tiun ĉi ĝemon, vekiĝis, levis singardeme la kapon, sed ĉio estis jam silenta, nenie estis vidata danĝero kaj ĝi trankviliĝis: La sonĝo daŭriĝas: «Meztago... La sunaj radioj brulas la suferantan korpon soifantan... — Trinki!... akvon!... — nevole elflugas peto el gorĝo lia. Sed neniu aŭdas la voĉon de l’ heroo forlasita. Ia bruado ŝancelis aeron silentan... la sonoj de paŝoj estas pli kaj pli aŭdeblaj. Jen iaj soldatoj, videble fremduloj, proksimiĝas, preterkondukante vunditojn... Antaŭ ĉiuj du soldatoj kondukas maljunan oficiron kun mano rompita: li kuŝigis sian kapon grizharan sur ŝultron de unu soldato kaj ion murmuretas. Poste iras silente, sin apogante je mano de kolego, unu maldika, palvizaĝa soldato juna. Liaj vizaĝtrajtoj estas malbonformigitaj de suferado turmentema: sur lia nuko estas vidata granda makulo sanga...<noinclude><references/></noinclude> q65fvxc55fyt9mzeuykpno7q0zqfl8r Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/34 104 18452 127941 66366 2026-11-14T16:03:32Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127941 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Post ili moviĝas vico senfina da herooj kripligitaj; kelkaj el ili iras kun rimarkinda pacienco, aliaj krias, malbenas la tutan mondon kaj varmaj larmoj ĉirkaŭverŝas iliajn vizaĝojn suferantajn... — Ho, mia Dio! Kiom da oferoj superfluaj, bezonaj al neniu!... Kiom da sufero, malĝojo... Kiom da sango!... — li murmuretas, rigardante la vunditajn kolegojn. — Trinki!... Donu akvon! — fine ekkriis li, sentinte la soifon reaperiĝintan. Unu soldato, portanta portilon kun vundito kuŝanta, haltas, ekrigardas ĉirkaŭe, serĉante per okuloj la krianton; venas al li kaj metas al liaj lipoj plenan akvujon; poste li kovras lin per ies vestaĵo ŝirita...» Li ree vekiĝis. Li volis danki la soldaton bonan, helpintan al li, sed neniu estas apud li. Li ĉirkaŭrigardas kaj kun malĝojo konscias, ke malsanema sonĝo donis al li nenion konsolantan krom ripeto de terura pasintaĵo. Per manoj tremantaj li prenis l’ akvujon kaj trinkis restaĵon de varmiĝinta malbongusta akvo. La suno ekrigardis la batalkampon, sed tuj returniĝis de abomena hombuĉejo, sin kaŝinte post delikata facila roza nubeto. {{***}} La nokta mallumo ree kovris la teron per sia malvarma kovrilo. Ie malproksime krias ĥoroj, festante pro herooj mortintaj kaj ilia krio malagrabla sonas en la pura aero, rompante harmonion sorĉan de l’ nokto mistera. Ektremis la koro de unu steleto kompatema, ekvidinta de alta ĉielo la solan forlasiton. Ĝi ekvolis sin klini pli malsupre al li, karesi lian palan vizaĝon per siaj molaj radioj... Sed, videble, ĝi estis nesin-<noinclude><references/></noinclude> fge0gyq2c0cbn5kk1tmrp2f4zmjl97x Sep rakontoj/Kompleta teksto 0 45506 127933 2026-11-14T15:10:39Z HenriLeFoll 4277 Kreis novan paĝon kun "<pages index="Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf" from="10" to="88" exclude= header=1 /> [[Kategorio:Sep rakontoj| Kompleta teksto]] [[Kategorio:Esperantlingvaj noveloj|Sep rakontoj]]" 127933 wikitext text/x-wiki <pages index="Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf" from="10" to="88" exclude= header=1 /> [[Kategorio:Sep rakontoj| Kompleta teksto]] [[Kategorio:Esperantlingvaj noveloj|Sep rakontoj]] 8cn5szebzrzcmezs758d2e3jpnfpb7w 127935 127933 2026-11-14T15:18:03Z HenriLeFoll 4277 127935 wikitext text/x-wiki <pages index="Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf" from="10" to="88" exclude=11 header=1 /> [[Kategorio:Sep rakontoj| Kompleta teksto]] [[Kategorio:Esperantlingvaj noveloj|Sep rakontoj]] 17f9tyc6civneuj4tv9mv9lp8f84wfv Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/193 104 45507 127942 2026-11-14T22:09:08Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127942 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>{{Titolo|XV. TRI VASTAJ DEMOKRATIOJ}} En la armeo devas esti praktikata certagrada demokratio, ĉefe per la forigo de feŭdisma praktikado de insulto kaj bato kaj per la interdivido de ĝojo kaj sufero inter oficiroj kaj soldatoj. Tiamaniere la unueco inter oficiroj kaj soldatoj povas esti atingita, la batalforto de la armeo ege pliiĝos kaj la ebleco por subteni la longdaŭran, kruelan militon estos certigita. {{Moto|“Pri Longdaŭra Milito” (majo 1938), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}} Krom la rolo ludata de la Partio, la kaŭzo, dank’ al kiu la Ruĝa Armeo povis teni sin vigla spite al tiel malbonaj materiaj kon-<noinclude><references/></noinclude> kinlvpvjni8w3ypyb0ztmprh9jrndk7 127947 127942 2026-11-15T00:08:23Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127947 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|XV. TRI VASTAJ DEMOKRATIOJ}} En la armeo devas esti praktikata certagrada demokratio, ĉefe per la forigo de feŭdisma praktikado de insulto kaj bato kaj per la interdivido de ĝojo kaj sufero inter oficiroj kaj soldatoj. Tiamaniere la unueco inter oficiroj kaj soldatoj povas esti atingita, la batalforto de la armeo ege pliiĝos kaj la ebleco por subteni la longdaŭran, kruelan militon estos certigita. {{Moto|“Pri Longdaŭra Milito” (majo 1938), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}} Krom la rolo ludata de la Partio, la kaŭzo, dank’ al kiu la Ruĝa Armeo povis teni sin vigla spite al tiel malbonaj materiaj kon-<noinclude><references/></noinclude> l47t6smct2xgg2ysq6cujewde1tekhz Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/194 104 45508 127943 2026-11-14T22:15:27Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127943 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>diĉoj kaj tiel ofta batalado, estas la praktikado de demokratio interne de la armeo. La oficiroj ne batas soldatojn; oficiroj kaj soldatoj ricevas egalan traktadon; soldatoj havas rajton libere kunveni kaj paroli; bagatelaj formalaĵoj estas forigitaj; kaj la financo estas publika al ĉiuj por inspekto. … En Ĉinio ne nur la popolo bezonas demokration, sed ankaŭ la armeo ĝin bezonas. Demokratia sistemo en la armeo estas grava armilo por detrui la feŭdan dungitan armeon. {{Moto|“La Batalo en Ginggang-montaro” (25 novembro 1928), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}} La principo de politika laboro interne de nia armeo estas senrezerve mobilizi la soldatajn amasojn, la komandantojn kaj ĉiujn laborantojn por atingi tri gravajn celojn pere de demokratia movado sub centralizita gvido, nome, altgradan politikan unuiĝon, plibonigon de vivkondiĉoj<noinclude><references/></noinclude> nwxti002lm7zhtrcwi038rdfnohftje 127948 127943 2026-11-15T00:11:14Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127948 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>diĉoj kaj tiel ofta batalado, estas la praktikado de demokratio interne de la armeo. La oficiroj ne batas soldatojn; oficiroj kaj soldatoj ricevas egalan traktadon; soldatoj havas rajton libere kunveni kaj paroli; bagatelaj formalaĵoj estas forigitaj; kaj la financo estas publika al ĉiuj por inspekto. … En Ĉinio ne nur la popolo bezonas demokration, sed ankaŭ la armeo ĝin bezonas. Demokratia sistemo en la armeo estas grava armilo por detrui la feŭdan dungitan armeon. {{Moto|“La Batalo en Ginggang-montaro” (25 novembro 1928), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}} La principo de politika laboro interne de nia armeo estas senrezerve mobilizi la soldatajn amasojn, la komandantojn kaj ĉiujn laborantojn por atingi tri gravajn celojn pere de demokratia movado sub centralizita gvido, nome, altgradan politikan unuiĝon, plibonigon de vivkondiĉoj<noinclude><references/></noinclude> 842kr6nynokk3a77neaufahz494pq6c Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/195 104 45509 127944 2026-11-14T22:59:50Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127944 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>kaj plialtigon de militaj tekniko kaj taktiko. La movado de tri kontroloj kaj tri plibonigoj, nun entuziasme efektivigata interne de nia armeo, estas destinita por atingi la unuajn el tiuj celoj per la metodoj de politika kaj ekonomia demokratio. Rilate al la ekonomia demokratio, la reprezentantoj elektitaj de la soldatoj devas esti rajtigitaj helpi (sed ne superi) la rotajn ĉefulojn en administrado de provizo kaj manĝo de la roto. Rilate al la milita demokratio, estas necese efektivigi, dum la periodo de trejnado, reciprokan instruadon inter la oficiroj kaj soldatoj kaj inter la soldatoj mem; kaj dum la periodo de batalo la rotoj devas okazigi ĉe la fronto grandajn kaj malgrandajn kunsidojn de diversaj specoj. Sub la direktado de la rotaj ĉefuloj, soldataj amasoj devas esti mobilizitaj por diskuti kiel konkeri malamikajn poziciojn kaj kiel plenumi la bataltaskojn. En batalado daŭranta plurajn tagojn, tiaj kunsidoj<noinclude><references/></noinclude> baghuzhwc1lbew4thsnxpeqtop247uo 127949 127944 2026-11-15T00:14:27Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127949 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj plialtigon de militaj tekniko kaj taktiko. La movado de tri kontroloj kaj tri plibonigoj, nun entuziasme efektivigata interne de nia armeo, estas destinita por atingi la unuajn el tiuj celoj per la metodoj de politika kaj ekonomia demokratio. Rilate al la ekonomia demokratio, la reprezentantoj elektitaj de la soldatoj devas esti rajtigitaj helpi (sed ne superi) la rotajn ĉefulojn en administrado de provizo kaj manĝo de la roto. Rilate al la milita demokratio, estas necese efektivigi, dum la periodo de trejnado, reciprokan instruadon inter la oficiroj kaj soldatoj kaj inter la soldatoj mem; kaj dum la periodo de batalo la rotoj devas okazigi ĉe la fronto grandajn kaj malgrandajn kunsidojn de diversaj specoj. Sub la direktado de la rotaj ĉefuloj, soldataj amasoj devas esti mobilizitaj por diskuti kiel konkeri malamikajn poziciojn kaj kiel plenumi la bataltaskojn. En batalado daŭranta plurajn tagojn, tiaj kunsidoj<noinclude><references/></noinclude> s3jufcg58n6aqip0x7cime68zpng5m1 Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/169 104 45510 127945 2026-11-14T23:38:48Z Poslovitch 3651 /* Provlegita */ 127945 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude>do, kiam okazas radikala ŝanĝiĝo en la sociekonomia sistemo. {{Moto|Enkonduka noto al “Serioza Leciono” (1955), ''Socialisma Alttajdo en la Ĉina Kamparo'', vol. I.}} “La partia filio estas organizita sur la bazo de roto”; tio estas unu el la gravaj kaŭzoj, kial la Ruĝa Armeo povis daŭrigi sian penigan batalon sen disfalo. {{Moto|“La Batalo en Ginggang-montaro” (25 novembro 1928), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}} Estas tri bazaj principoj en la politika laboro de la Oka-voja Armeo, nome: Unue, la principo de unueco inter oficiroj kaj soldatoj, kiu signifas plenan eliminon de feŭdismo en la armeo, abolon de la sistemo de bato kaj insulto, starigon de konscia disciplino kaj interdividon de ĝojo kaj sufero — kiel rezulto de tio la tuta armeo<noinclude><references/></noinclude> 0nvteyg5kkwbs2f2g30q26u9uq23di1 127946 127945 2026-11-15T00:05:56Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127946 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>do, kiam okazas radikala ŝanĝiĝo en la sociekonomia sistemo. {{Moto|Enkonduka noto al “Serioza Leciono” (1955), ''Socialisma Alttajdo en la Ĉina Kamparo'', vol. I.}} “La partia filio estas organizita sur la bazo de roto”; tio estas unu el la gravaj kaŭzoj, kial la Ruĝa Armeo povis daŭrigi sian penigan batalon sen disfalo. {{Moto|“La Batalo en Ginggang-montaro” (25 novembro 1928), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}} Estas tri bazaj principoj en la politika laboro de la Oka-voja Armeo, nome: Unue, la principo de unueco inter oficiroj kaj soldatoj, kiu signifas plenan eliminon de feŭdismo en la armeo, abolon de la sistemo de bato kaj insulto, starigon de konscia disciplino kaj interdividon de ĝojo kaj sufero — kiel rezulto de tio la tuta armeo<noinclude><references/></noinclude> 5tybyw7kftnf1mj01eknhuol78r3lq9