Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.48.0-wmf.4
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/35
104
18453
127976
66367
2026-11-15T21:52:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127976
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>gardema, ĉar la ĉielo blua forglitis de ĝiaj piedoj — ĝi perdis la egalpezecon kaj falis senfundan aeran profundaĵon. Ĝiaj radioj falis sur la soldaton kuŝantan; agrabla sonĝo kunigis liajn okulharojn, disverŝinte laŭ la malsanema vizaĝo ĝojan plezuron.
«La bela vilaĝo, ĉirkaŭita per densaj ĝardenoj kaj betuloj maljunaj, rebrilas en la kristala supraĵo de rivero. Tie kaj tie ĉi verdiĝas senfinaj kampoj kovritaj per sekalo matura. Knabinoj, gaje kantante, revenas hejmen kun la rikoltiloj sur ŝultroj; — ilia kanto sonas simile al sonoriletoj arĝentaj. Petoluloj — junuloj — amasiĝas apud ili, ŝercas kun ili kaj penas superi ilian kanton per ĝoja rido, malproksime aŭdata. Sur la amaso de garboj sidas malgaja virino juna — lia edzino kun filo malgranda en brakoj. Li metis sian beletan vizaĝon al brusto patrina kaj dormas. Jen li levis la kapon, tiras la patrinon je mano kaj murmuretas: «Panjo! Kie estas la patro?... Ĉu li baldaŭ revenos al ni... ĉi...
Ŝi respondas nenion, nur, kovrinte sian vizaĝon per la antaŭtuko, ŝi ekspiras malfacile kaj ploras...»
{{***}}
Io maltrankviligas la dormanton. Li malfermis okulojn: la nigra, nepenetrebla mallumo kuŝis ĉirkaŭe. La malsekaĵo nokta penetris tra lia disŝirita vestaĵo ĝis lia korpo; li ekmoviĝis kaj paro de iaj birdoj kun malagrabla krio forflugis de liaj piedoj, svingante malfacile per siaj grandaj flugiloj.
— La korvoj jam antaŭsentas baldaŭan akiron... bone!... Ke morto venu pli rapide!... Ho, Dio mia, kia doloro en brusto, en ventro!... — li ekĝemis tusante malfacile.<noinclude><references/></noinclude>
3jd4ojirb7oss9nyvs5fdj5mi9af1pc
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/36
104
18454
127977
66368
2026-11-16T06:57:29Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127977
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Li penas ĉion forgesi, ree ekdormi, sed ĵus vidita sonĝo malhelpas. Ĝi ree transportis lin el la fremda malafabla stepo en la vilaĝon parencan.
— Mi mortos ĉi tie sen pento... Fremdlando estos mia tombo, — kontraŭvole zumis la penso malgaja en lia kapo. — Neniu enterigos mian korpon: — ĝin disbekos la birdoj sovaĝaj kaj dismetos la stepventoj... Mia filo ne vidos min plu. Neniu povos montri al li tombon de la patro...
Ree nerimarkeble venetas la dormo feliĉa, ĉirkaŭprenante per sia varma spirado la malvarmiĝintan suferanton. Ree li sonĝas:
«En densa nebulo estas vidata sulkiĝinta vizaĝo de ia maljunulino; laŭ ŝiaj vangoj maldikaj rapidas larmoj. Ŝi kuras al li, svingante malespere per manoj aere. Vento furioza ŝiras ŝiajn dismetiĝintajn grizajn harojn. Ŝi estas tre bone konata al li, sed kiu ŝi estas, li nun ne povas diri.
— Kien vi kuras?... Kion vi perdis? Ne ploru! — li penas ekkrii, sed lia voĉo ne obeas al li: li vidas sian patrinon.
— Ne forveturu, mia fileto!... Kiu enterigos min, maljunulinon?... Ho, ne veturu militi... oni mortigos vin!...
Ŝiaj vortoj estas senfortaj: li brave sidiĝas sur la ĉevalon kaj krias:
— Haltu, panjo! Ne kuru... konsoliĝu! Mi baldaŭ revenos...
Sed volas patrino ankoraŭ, eble por la lasta fojo, meti la kapon de sia ido al la suferanta koro patrina...
Jen ŝi ekkaptis lin je mano, kisas ĝin... Larmoj, simile al rivereto printempa, neteneble fluas sur ĉe-<noinclude><references/></noinclude>
t0hg9au407eovof9344ld5tnu4nmrr2
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/37
104
18455
127978
66369
2026-11-16T07:01:17Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127978
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>valon, teron, glitas laŭ ŝia vestaĵo. Li ekbatis per la vipo sian ĉevalon kaj veturas antaŭen; ŝi, sin apoginte je acero, laŭte ploregas...»
{{***}}
Sed ekbrilis kvazaŭ fulmo kaj malaperis la malproksima patrujo kun siaj altaj arbaroj kaj densaj ĝardenoj; malaperis la knabinoj kantantaj, la filo... eĉ la patrino maljuna. Li kuŝas senmove, silente meze de fremda, nekonata stepo kun manoj kunmetitaj kruce sur la brusto, kun l’ okuloj fermitaj por ĉiam. La brusto heroa jam plu ne moviĝas, la koro laciĝinta ne batas...
Tamen en liaj oreloj ankoraŭ estas aŭdataj resonoj de ia mirinda melodio. Ĝi iom similas al la sonoj de konata vilaĝa muziko kaj al la kantoj senzorgaj de knabinoj, sed pli bela, pli pura ĝi estas.
La vento purigis ĉielon de nuboj kaj de la supro de nokta blua ĉielo ekrigardis miliono da steloj gajaj. Subite ili paliĝis kaj ĉesigis sian rondon dancan, vidinte l’ oferaĵon kuŝantan en stepo, l’ oferon alportitan al dio monstra, nesatigebla, al la milito...<noinclude><references/></noinclude>
rf0dka9vzx6nx585ng50o99431tn679
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/170
104
45511
127950
2026-11-15T12:45:07Z
Poslovitch
3651
/* Provlegita */
127950
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude>estas en plena unuiĝo. Due, la principo
de unueco inter la armeo kaj la popolo, kiu
signifas teni disciplinon, kiu malpermesas
ĉian plej etan malrespekton kontraŭ la
interesoj de la popolo, fari propagandon
inter la popolamasoj, organizi kaj armi ilin,
redukti iliajn ekonomiajn ŝarĝojn kaj frakasi
la naciperfidulojn, kiaj faras malutilaĵon
kontraŭ la armeo kaj la popolo — kiel
rezulto de tio la armeo intime unuiĝis kun
la popolo kaj estas ĉie bonvenigata de ĝi.
Trie, la principo de malkomponado de la
malamikaj trupoj kaj malsevera traktado
de militkaptitoj. Nia venko dependas ne
nur de niaj militaj operacioj sed ankaŭ de
la malkomponado de la malamikaj trupoj.
{{Moto|“Interparolo kun Brita Ĵurnalisto {{lingvo|en|James Bertram}}” (25 oktobro 1937), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}}
Nia armeo devas observi la ĝustajn principojn
kaj absolute ne fari erarojn de mili-<noinclude><references/></noinclude>
e2ouf4sgjyqalrvmx6sutyai9sieneo
127956
127950
2026-11-15T17:19:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
127956
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>estas en plena unuiĝo. Due, la principo
de unueco inter la armeo kaj la popolo, kiu
signifas teni disciplinon, kiu malpermesas
ĉian plej etan malrespekton kontraŭ la
interesoj de la popolo, fari propagandon
inter la popolamasoj, organizi kaj armi ilin,
redukti iliajn ekonomiajn ŝarĝojn kaj frakasi
la naciperfidulojn, kiaj faras malutilaĵon
kontraŭ la armeo kaj la popolo — kiel
rezulto de tio la armeo intime unuiĝis kun
la popolo kaj estas ĉie bonvenigata de ĝi.
Trie, la principo de malkomponado de la
malamikaj trupoj kaj malsevera traktado
de militkaptitoj. Nia venko dependas ne
nur de niaj militaj operacioj sed ankaŭ de
la malkomponado de la malamikaj trupoj.
{{Moto|“Interparolo kun Brita Ĵurnalisto {{lingvo|en|James Bertram}}” (25 oktobro 1937), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}}
Nia armeo devas observi la ĝustajn principojn
kaj absolute ne fari erarojn de mili-<noinclude><references/></noinclude>
ovyxk42owhfz703hbemheqpj98cqr9m
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/171
104
45512
127951
2026-11-15T12:51:47Z
Poslovitch
3651
/* Provlegita */
127951
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude>tarismo en la rilatoj inter la armeo kaj
popolo, inter la armeo kaj registaro, inter
la armeo kaj Partio, inter oficiroj kaj soldatoj,
inter militaj kaj politikaj laboroj, kaj
inter kadroj. Oficiroj devas zorgi soldatojn
kaj ne devas esti indiferentaj pri ili
aŭ alpreni korpan punon; la armeo devas
zorgi la popolon kaj ne damaĝi ĝiajn interesojn;
la armeo devas respekti la registaron
kaj Partion kaj ne pretendi pri sendependeco.
{{Moto|“Organiziĝu!” (29 novembro 1943), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. III.}}
Devas esti sendiference aplikata la politiko
de liberigo al ĉiuj militkaptitoj el la japanaj,
pupaj kaj kontraŭ komunistaj trupoj, escepte
de tiuj kiuj estas malamegataj de la amasoj,
nepre ekzekutendaj kaj cetere la mortkondamno
estas sankciita de la superaj aŭtoritatoj.
Inter ili, kiuj estis devige rekrutigitaj<noinclude><references/></noinclude>
4hir8iot17ju7mfzwsm7av50n2axwaj
127958
127951
2026-11-15T17:24:13Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
127958
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tarismo en la rilatoj inter la armeo kaj
popolo, inter la armeo kaj registaro, inter
la armeo kaj Partio, inter oficiroj kaj soldatoj,
inter militaj kaj politikaj laboroj, kaj
inter kadroj. Oficiroj devas zorgi soldatojn
kaj ne devas esti indiferentaj pri ili
aŭ alpreni korpan punon; la armeo devas
zorgi la popolon kaj ne damaĝi ĝiajn interesojn;
la armeo devas respekti la registaron
kaj Partion kaj ne pretendi pri sendependeco.
{{Moto|“Organiziĝu!” (29 novembro 1943), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. III.}}
Devas esti sendiference aplikata la politiko
de liberigo al ĉiuj militkaptitoj el la japanaj,
pupaj kaj kontraŭ komunistaj trupoj, escepte
de tiuj kiuj estas malamegataj de la amasoj,
nepre ekzekutendaj kaj cetere la mortkondamno
estas sankciita de la superaj aŭtoritatoj.
Inter ili, kiuj estis devige rekrutigitaj<noinclude><references/></noinclude>
gupsm1dj01evr38a4vb052cqes46qyi
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/172
104
45513
127952
2026-11-15T14:07:39Z
Poslovitch
3651
/* Provlegita */
127952
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude>kaj havas pli malpli inklinon al revolucio,
devas esti grandnombre gajnataj por servi
al nia armeo, kaj la aliaj devas esti
senescepte liberigitaj. Se ili ree venas,
ili estus ree liberigitaj post rekapto. Ne
insultu la militkaptitojn, nek traserĉu iliajn
personajn havaĵojn, ne postulu sindenuncon,
sed senescepte traktu ilin ĉiujn en sinteno
sincera kaj afabla. Al ĉiuj, tute egale, kiel
ajn reakciaj ili estas, apliku tiun politikon.
Tio estas treege efika rimedo por izoli la
reakcian tendaron.
{{Moto|“Pri Politiko” (25 decembro 1940), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}}
Armiloj estas grava faktoro en milito,
sed ne la decida faktoro; tio, kio decidas,
estas homoj sed ne objektoj. La
konkuro de fortoj estas ne nur konkuro de
militaj kaj ekonomiaj fortoj, sed ankaŭ tiu
de la forto kaj animo de homoj. Militaj kaj<noinclude><references/></noinclude>
ivug29x78m2ujn0yr3cphryt2ub0t9r
127959
127952
2026-11-15T17:26:57Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
127959
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj havas pli malpli inklinon al revolucio,
devas esti grandnombre gajnataj por servi
al nia armeo, kaj la aliaj devas esti
senescepte liberigitaj. Se ili ree venas,
ili estus ree liberigitaj post rekapto. Ne
insultu la militkaptitojn, nek traserĉu iliajn
personajn havaĵojn, ne postulu sindenuncon,
sed senescepte traktu ilin ĉiujn en sinteno
sincera kaj afabla. Al ĉiuj, tute egale, kiel
ajn reakciaj ili estas, apliku tiun politikon.
Tio estas treege efika rimedo por izoli la
reakcian tendaron.
{{Moto|“Pri Politiko” (25 decembro 1940), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}}
Armiloj estas grava faktoro en milito,
sed ne la decida faktoro; tio, kio decidas,
estas homoj sed ne objektoj. La
konkuro de fortoj estas ne nur konkuro de
militaj kaj ekonomiaj fortoj, sed ankaŭ tiu
de la forto kaj animo de homoj. Militaj kaj<noinclude><references/></noinclude>
gqm4rdtggbnjfowdztpyylhg9pufi76
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/173
104
45514
127953
2026-11-15T14:11:42Z
Poslovitch
3651
/* Provlegita */
127953
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude>ekonomiaj fortoj estas necese manipulataj
de homoj.
{{Moto|“Pri Longdaŭra Milito” (majo 1938), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}}
Atombombo estas papera tigro uzata de
la usonaj reakciuloj por timigi aliajn,
timinda en aspekto, sed fakte ne. Kompreneble,
atombombo estas armilo por
grandskala amasbuĉado, sed tio, kio decidas
la venkon aŭ malvenkon de milito, estas
la popolo, sed ne unu aŭ du novtipaj armiloj.
{{Moto|“Interparolo kun Usona Ĵurnalistino {{lingvo|en|Anna Louise Strong}}” (aūgusto 1946), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. IV.}}
Armeo havas sian fundamenton sur
soldatoj; se ĝi ne estas plenigita per progresema
politika spirito, kaj se tia spirito
ne estas nutrata per progresema politika<noinclude><references/></noinclude>
ihvwl6hge9r3badz6sxr1hdt6j0qrlk
127960
127953
2026-11-15T17:29:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
127960
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ekonomiaj fortoj estas necese manipulataj
de homoj.
{{Moto|“Pri Longdaŭra Milito” (majo 1938), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}}
Atombombo estas papera tigro uzata de
la usonaj reakciuloj por timigi aliajn,
timinda en aspekto, sed fakte ne. Kompreneble,
atombombo estas armilo por
grandskala amasbuĉado, sed tio, kio decidas
la venkon aŭ malvenkon de milito, estas
la popolo, sed ne unu aŭ du novtipaj armiloj.
{{Moto|“Interparolo kun Usona Ĵurnalistino {{lingvo|en|Anna Louise Strong}}” (aūgusto 1946), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. IV.}}
Armeo havas sian fundamenton sur
soldatoj; se ĝi ne estas plenigita per progresema
politika spirito, kaj se tia spirito
ne estas nutrata per progresema politika<noinclude><references/></noinclude>
drubppiwyh7nwgh4z5w3hy269wt1dzf
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/174
104
45515
127954
2026-11-15T15:44:19Z
Poslovitch
3651
/* Provlegita */
127954
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude>laboro, estas neeble atingi veran unuiĝon
inter oficiroj kaj soldatoj, nek ardigi maksimume
ilian fervoron al la Rezistmilito, nek
havigi plej bonan bazon al ĉiuj teknikoj kaj
taktikoj por ke ili elvolvu plene sian
efikon.
{{Moto|“Pri Longdaŭra Milito” (majo 1938), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}}
La pure milita vidpunkto estas multe
disvolvita en parto de kamaradoj en la
Ruĝa Armeo. Ĝi manifestiĝas jene:
(1) Tiuj kamaradoj rigardas militajn
aferojn kaj politikon kiel kontraŭstarajn
unu al la alia kaj rifuzas rekoni ke militaj
aferoj estas nur unu el la rimedoj por plenumi
politikajn taskojn. Kelkaj eĉ diras:
“Se vi estas bona milite, nature vi estas
bona politike; se vi estas nebona milite, vi
ne povas esti bona ankaŭ politike.” —
Tiuj do iras ankoraŭ pli malproksimen kaj<noinclude><references/></noinclude>
jd2sz5fasobvndm5weex7ciorla2p4t
127962
127954
2026-11-15T17:33:08Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
127962
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>laboro, estas neeble atingi veran unuiĝon
inter oficiroj kaj soldatoj, nek ardigi maksimume
ilian fervoron al la Rezistmilito, nek
havigi plej bonan bazon al ĉiuj teknikoj kaj
taktikoj por ke ili elvolvu plene sian
efikon.
{{Moto|“Pri Longdaŭra Milito” (majo 1938), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}}
La pure milita vidpunkto estas multe
disvolvita en parto de kamaradoj en la
Ruĝa Armeo. Ĝi manifestiĝas jene:
(1) Tiuj kamaradoj rigardas militajn
aferojn kaj politikon kiel kontraŭstarajn
unu al la alia kaj rifuzas rekoni ke militaj
aferoj estas nur unu el la rimedoj por plenumi
politikajn taskojn. Kelkaj eĉ diras:
“Se vi estas bona milite, nature vi estas
bona politike; se vi estas nebona milite, vi
ne povas esti bona ankaŭ politike.” —
Tiuj do iras ankoraŭ pli malproksimen kaj<noinclude><references/></noinclude>
ehnot2nsuuyihymf9e4gwznavvv69c7
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/175
104
45516
127955
2026-11-15T15:47:16Z
Poslovitch
3651
/* Provlegita */
127955
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude>donas al militaj aferoj gvidan pozicion super
politiko.
..............
{{Moto|“Pri Korekto de Eraroj Ideoj en la Partio” (decembro 1929), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}}
Preni en manon ideologian edukadon
estas la centra ĉenero en unuigo de la tuta
Partio por fari grandan politikan batalon.
Se tiu ĉi tasko ne estas solvita, ĉiuj
politikaj taskoj de la Partio ne povas esti
plenumitaj.
{{Moto|“Pri Koalicio Registaro” (24 aprilo 1945), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. III.}}
Inter la intelektuloj kaj junaj studentoj
malfortiĝis lastatempe la ideologi-politika
laboro kaj aperis iuj malsanecaj tendencoj.
Al iuj personoj ŝajnas ke ĉu politiko,
ĉu la estonteco de la patrio, ĉu la idealoj<noinclude><references/></noinclude>
kj53ri5m529fktn9hn67imuw227d36r
127963
127955
2026-11-15T17:36:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
127963
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>donas al militaj aferoj gvidan pozicion super
politiko.
..............
{{Moto|“Pri Korekto de Eraroj Ideoj en la Partio” (decembro 1929), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}}
Preni en manon ideologian edukadon
estas la centra ĉenero en unuigo de la tuta
Partio por fari grandan politikan batalon.
Se tiu ĉi tasko ne estas solvita, ĉiuj
politikaj taskoj de la Partio ne povas esti
plenumitaj.
{{Moto|“Pri Koalicio Registaro” (24 aprilo 1945), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. III.}}
Inter la intelektuloj kaj junaj studentoj
malfortiĝis lastatempe la ideologi-politika
laboro kaj aperis iuj malsanecaj tendencoj.
Al iuj personoj ŝajnas ke ĉu politiko,
ĉu la estonteco de la patrio, ĉu la idealoj<noinclude><references/></noinclude>
bwmogs0uerjzqv0h8nu47a1nq45gew1
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/176
104
45517
127957
2026-11-15T17:22:22Z
Poslovitch
3651
/* Provlegita */
127957
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude>de la homaro, nenio estas prizorginda.
Ŝajnas ke marksismo, kiu furoris iutempe,
estas nun ne tiel en modo. Kontraŭ tiu
situacio ni devas plifortigi la ideologipolitikan
laboron. Kaj la intelektuloj
kaj la junaj studentoj devas streĉi siajn
fortojn por lerni. Krom lerni specialigitajn
studobjektojn, ili devas lerni marksismon,
lerni kurantajn aferojn kaj politikon, por
progresi ideologie kaj ankaŭ politike.
Ne havi ĝustan politikan vidpunkton egalas
ne havi animon. … Ĉiuj instancoj kaj
organizoj devas preni sur sin la respondecon
rilate al la ideologi politika laboro. Ĝin
devas prizorgi la Komunista Partio, la
Junulara Ligo, la koncernataj registaraj
departementoj kaj precipe la estroj kaj
instruistoj de lernejoj.
{{moto|''Pri la Ĝusta Traktado de Kontraŭdiroj Interne de la Popolo'' (27 februaro 1957).}}<noinclude><references/></noinclude>
n9aqlt7e750yz5o3tpgi9v5vlbl4v1t
127964
127957
2026-11-15T17:40:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
127964
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>de la homaro, nenio estas prizorginda.
Ŝajnas ke marksismo, kiu furoris iutempe,
estas nun ne tiel en modo. Kontraŭ tiu
situacio ni devas plifortigi la ideologi-politikan
laboron. Kaj la intelektuloj
kaj la junaj studentoj devas streĉi siajn
fortojn por lerni. Krom lerni specialigitajn
studobjektojn, ili devas lerni marksismon,
lerni kurantajn aferojn kaj politikon, por
progresi ideologie kaj ankaŭ politike.
Ne havi ĝustan politikan vidpunkton egalas
ne havi animon. … Ĉiuj instancoj kaj
organizoj devas preni sur sin la respondecon
rilate al la ideologi-politika laboro. Ĝin
devas prizorgi la Komunista Partio, la
Junulara Ligo, la koncernataj registaraj
departementoj kaj precipe la estroj kaj
instruistoj de lernejoj.
{{moto|''Pri la Ĝusta Traktado de Kontraŭdiroj Interne de la Popolo'' (27 februaro 1957).}}<noinclude><references/></noinclude>
nuuspqss04te1w9wevdfy8jvipxj97n
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/177
104
45518
127961
2026-11-15T17:31:36Z
Poslovitch
3651
/* Provlegita */
127961
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude><nowiki/>
Post politika edukado la soldatoj de la
Ruĝa Armeo ekhavis klasan konscion kaj
sciojn pri distribuo de la tero, establo de
regpotenco, armado de la laboristoj kaj
kamparanoj ktp., kaj eksciis, ke ili batalas
por si mem kaj por la laborista kaj kamparana
klasoj. Tial ili povas elporti la severan
batalon sen plendo. Ĉiu roto, bataliono aŭ
regimento ekhavis sian soldatan komitaton,
kiu reprezentas la interesojn de la soldatoj
kaj sin okupas pri politikaj kaj amasaj laboroj.
{{moto|“La Batalo en Ginggang-montaro” (25 novembro 1928), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}}
Dank’ al la korekta disvolvo de la movado
de plendado (pri maljustaĵoj faritaj al la
laboranta popolo de la malnova socio kaj
reakciuloj) kaj de la tri kontroloj (pri klasa<noinclude><references/></noinclude>
qq4tjez1qnf33t9hnk9q54ch6it6ivd
127966
127961
2026-11-15T17:43:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
127966
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/>

38c3s35tnhn3kjec72ywnlrxzoey7y8
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/178
104
45519
127965
2026-11-15T17:40:59Z
Poslovitch
3651
/* Provlegita */
127965
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude>origino, plenumado de laboro kaj batalvolo)
ege plialtiĝis la politika konscio de komandantoj
kaj batalantoj tra la tuta armeo en
la batalo por la emancipo de la ekspluataj
laborantaj amasoj, por la agrara reformo
tra la tuta lando kaj por la ekstermo de la
bandita kliko de Ĉiang Kajŝek — la komuna
malamiko de la popolo. Tio ankaŭ multe
fortigis la solidan unuiĝon de ĉiuj komandantoj
kaj batalantoj sub la gvido de la
Komunista Partio. Sur tiu bazo, la armeo
atingis plialtan purecon en siaj vicoj, plifortigis
disciplinon, disetendis amasan movadon
de trejnado kaj disvolvis sian
politikan, ekonomian kaj militan demokration
en komplete gvidata kaj laŭorda
maniero. Tiamaniere, la armeo unuiĝis
kiel unu homo kaj ĉiuj ĝiaj anoj kontribuas
siajn ideojn kaj fortojn, ne timas vivoferon,
kapablas venki materiajn mal-<noinclude><references/></noinclude>
mwiwmdplpqq14tixwhyl4n2jsv1b3um
127968
127965
2026-11-15T17:49:34Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
127968
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>origino, plenumado de laboro kaj batalvolo)
ege plialtiĝis la politika konscio de komandantoj
kaj batalantoj tra la tuta armeo en
la batalo por la emancipo de la ekspluatataj
laborantaj amasoj, por la agrara reformo
tra la tuta lando kaj por la ekstermo de la
bandita kliko de Ĉiang Kajŝek — la komuna
malamiko de la popolo. Tio ankaŭ multe
fortigis la solidan unuiĝon de ĉiuj komandantoj
kaj batalantoj sub la gvido de la
Komunista Partio. Sur tiu bazo, la armeo
atingis plialtan purecon en siaj vicoj, plifortigis
disciplinon, disetendis amasan movadon
de trejnado kaj disvolvis sian
politikan, ekonomian kaj militan demokration
en komplete gvidata kaj laŭorda
maniero. Tiamaniere, la armeo unuiĝis
kiel unu homo kaj ĉiuj ĝiaj anoj kontribuas
siajn ideojn kaj fortojn, ne timas vivoferon,
kapablas venki materiajn mal-<noinclude><references/></noinclude>
r1tv214nx2a68ytxqs8j6jw5uy6zpgy
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/179
104
45520
127967
2026-11-15T17:45:03Z
Poslovitch
3651
/* Provlegita */
127967
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude>facilojn kaj brave ekstermi la malamikon
kun amasa heroismo kaj kuraĝo. Tia
armeo estos nevenkebla en la mondo.
{{moto|“Pri la Granda Venko en la Nordokcidento kaj pri la Novtipa Ideologia Eduka Movado en la Liberiga Armeo” (7 marto 1948), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. IV.}}
En la lastaj kelkaj monatoj preskaŭ
ĉiuj trupoj de la Popola Liberiga Armeo
utiligis la paŭzojn inter bataloj por fari
grandskalajn ideologian edukadon kaj trejnadon.
Tiaj ideologia edukado kaj trejnado
estas efektivigitaj tute sub gvido, laŭ
ordo kaj en demokratia maniero. Dank’
al tio, ekscitiĝis la revolucia fervoro de la
vastaj amasoj de komandantoj kaj batalantoj,
al ili klare kompreniĝis la celo de
la milito, eliminiĝis certaj nekorektaj
ideologiaj tendencoj kaj malbonaj fenomenoj
en la armeo, la kadroj kaj batalantoj<noinclude><references/></noinclude>
nczm9e31ryaoup0t5n0b1wcm7949no8
127970
127967
2026-11-15T17:54:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
127970
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>facilojn kaj brave ekstermi la malamikon
kun amasa heroismo kaj kuraĝo. Tia
armeo estos nevenkebla en la mondo.
{{moto|“Pri la Granda Venko en la Nordokcidento kaj pri la Novtipa Ideologia Eduka Movado en la Liberiga Armeo” (7 marto 1948), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. IV.}}
En la lastaj kelkaj monatoj preskaŭ
ĉiuj trupoj de la Popola Liberiga Armeo
utiligis la paŭzojn inter bataloj por fari
grandskalajn ideologian edukadon kaj trejnadon.
Tiaj ideologia edukado kaj trejnado
estas efektivigitaj tute sub gvido, laŭ
ordo kaj en demokratia maniero. Dank’
al tio, ekscitiĝis la revolucia fervoro de la
vastaj amasoj de komandantoj kaj batalantoj,
al ili klare kompreniĝis la celo de
la milito, eliminiĝis certaj nekorektaj
ideologiaj tendencoj kaj malbonaj fenomenoj
en la armeo, la kadroj kaj batalantoj<noinclude><references/></noinclude>
bl8gw1bked8pqgvkvyi76zdfhq8sl29
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/180
104
45521
127969
2026-11-15T17:51:29Z
Poslovitch
3651
/* Provlegita */
127969
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude>ricevis edukon, kaj multege leviĝis la batalforto.
Ekde nun, ni devas kontinue
okupiĝi en nia armeo pri tia novtipa ideologia
eduka movado kun demokratia kaj
amasa karaktero.
{{moto|“Parolado en Konferenco de Kadroj en la Liberigita Regiono de Ŝanhi kaj Sujjuan” (1 aprilo 1948), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. IV.}}
La eduka orientilo de la Kontraŭjapana
[Milita kaj Politika] Kolegio estas: firma kaj
ĝusta politika direkto, penema kaj modesta
laborstilo, elastaj kaj flekseblaj strategio
kaj taktikoj. Tiuj ĉi tri punktoj estas
nemalhaveblaj por prepari kontraŭjapanan,
revolucian militiston. Surbaze de ili, edukas
kaj lernas la funkciuloj, instruistoj kaj
studentoj en la Kontraŭjapana Kolegio.
{{moto|“Esti Oponata de la Malamikoj Estas Afero Bona sed Ne Malbona” (26 majo 1939).}}<noinclude><references/></noinclude>
4w3qde6rseb73krkj3f3ya25ejgbged
127971
127969
2026-11-15T17:58:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
127971
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ricevis edukon, kaj multege leviĝis la batalforto.
Ekde nun, ni devas kontinue
okupiĝi en nia armeo pri tia novtipa ideologia
eduka movado kun demokratia kaj
amasa karaktero.
{{moto|“Parolado en Konferenco de Kadroj en la Liberigita Regiono de Ŝanhi kaj Sujjuan” (1 aprilo 1948), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. IV.}}
La eduka orientilo de la Kontraŭjapana
[Milita kaj Politika] Kolegio estas: firma kaj
ĝusta politika direkto, penema kaj modesta
laborstilo, elastaj kaj flekseblaj strategio
kaj taktikoj. Tiuj ĉi tri punktoj estas
nemalhaveblaj por prepari kontraŭjapanan,
revolucian militiston. Surbaze de ili, edukas
kaj lernas la funkciuloj, instruistoj kaj
studentoj en la Kontraŭjapana Kolegio.
{{moto|“Esti Oponata de la Malamikoj Estas Afero Bona sed Ne Malbona” (26 majo 1939).}}<noinclude><references/></noinclude>
ox2tg1hgvz91sttemg8hdnlmrtvmeye
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/181
104
45522
127972
2026-11-15T18:37:19Z
Poslovitch
3651
/* Provlegita */
127972
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude><nowiki/>
Nia nacio ĉiam havas tradician stilon de
penega batalo, kiun ni devas disvolvi. …
Plue, la Komunista Partio ĉiam pledas por
firma kaj ĝusta politika direkto. … Tiu
ĉi firma kaj ĝusta politika direkto estas
nedisigebla de laborstilo de penega batalo.
Sen firma kaj ĝusta politika direkto,
estas neeble instigi laborstilon de penega
batalo; sen laborstilo de penega batalo,
estas neeble efektivigi firman kaj ĝustan
politikan direkton.
{{moto|“Parolado ĉe la Celebra Kolektiĝo por la Internacia Labora Tago ‘La Unua de Majo’, Okazigita en Jan-an” (1 majo 1939).}}
Estu unuigitaj, streĉaj, seriozaj kaj viglaj.
{{moto|Devizo por la Kontraŭjapana Milita kaj Politika Kolegio.}}<noinclude><references/></noinclude>
75j79mnovnux2qc7jj3clp8ueevhwrt
127974
127972
2026-11-15T21:36:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
127974
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/>
Nia nacio ĉiam havas tradician stilon de
penega batalo, kiun ni devas disvolvi. …
Plue, la Komunista Partio ĉiam pledas por
firma kaj ĝusta politika direkto. … Tiu
ĉi firma kaj ĝusta politika direkto estas
nedisigebla de laborstilo de penega batalo.
Sen firma kaj ĝusta politika direkto,
estas neeble instigi laborstilon de penega
batalo; sen laborstilo de penega batalo,
estas neeble efektivigi firman kaj ĝustan
politikan direkton.
{{moto|“Parolado ĉe la Celebra Kolektiĝo por la Internacia Labora Tago ‘La Unua de Majo’, Okazigita en Jan-an” (1 majo 1939).}}
Estu unuigitaj, streĉaj, seriozaj kaj viglaj.
{{moto|Devizo por la Kontraŭjapana Milita kaj Politika Kolegio.}}<noinclude><references/></noinclude>
8m300psiju564a8zgb0352bxtp0y66f
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/182
104
45523
127973
2026-11-15T18:39:20Z
Poslovitch
3651
/* Provlegita */
127973
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude><nowiki/>
Kio vere gravas en la mondo estas la
vorto “seriozeco”, kaj la Komunista Partio
plej taksas seriozecon.
{{moto|Parolo en renkontiĝo kun ĉinaj studentoj kaj trejnatoj en Moskvo (17 novembro 1957).}}<noinclude><references/></noinclude>
7z6tvba3uaogppq0neuxxfew7jnjox1
127975
127973
2026-11-15T21:37:02Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
127975
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/>
Kio vere gravas en la mondo estas la
vorto “seriozeco”, kaj la Komunista Partio
plej taksas seriozecon.
{{moto|Parolo en renkontiĝo kun ĉinaj studentoj kaj trejnatoj en Moskvo (17 novembro 1957).}}<noinclude><references/></noinclude>
kdpenttidzj48r1aclmp745c2fbomz3
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/5
104
45524
127979
2026-11-16T07:03:22Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127979
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|PROLETOJ DE ĈIUJ LANDOJ, UNUIĜU!|c}}<noinclude><references/></noinclude>
83xx7yihjubbgahtln615jl0c47towo
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/7
104
45525
127980
2026-11-16T07:07:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127980
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|VORTOJ DE|c|g=200%}}
{{f|PREZIDANTO|c|g=200%}}
{{f|MAŬ ZEDONG|c|g=200%}}
{{f|★|c|g=200%}}
{{kaŝita|k}}
{{kaŝita|k}}
{{f|FREMDLINGVA ELDONEJO|c}}
{{f|PEKINO 1967|c}}<noinclude><references/></noinclude>
djvl6qd0cy0vgrqqeifno4yaz6orrpe
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/8
104
45526
127981
2026-11-16T07:08:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127981
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|Presita en Ĉina Popola Respubliko|c}}<noinclude><references/></noinclude>
59j0tfdljqoedpnvtm3x5lsiwgbg7c9
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/10
104
45527
127982
2026-11-16T07:08:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Sen teksto */
127982
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Presita en ĉiua Popola Kespubliho<noinclude><references/></noinclude>
189uk6q3f2yjuw9t13r6q5fqiv0dy99
127983
127982
2026-11-16T07:09:26Z
HenriLeFoll
4277
127983
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Presita en Ĉina Popola Respubliko<noinclude><references/></noinclude>
9leslrxeumgcu8porn03nu2lbq2v2fo
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/14
104
45528
127984
2026-11-16T07:12:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127984
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Studu la verkojn de Prezidanto Maŭ,
aŭskultu liajn instruojn kaj agu laŭ liaj
instrukcioj.
{{dekstre|Lin Biaŭ}}
{{kaŝita|k}}
{{kaŝita|k}}
Sur la antaŭa paĝo estas faksimilo
de la manskribaĵo de Kamarado
Lin Biaŭ, kaj ĝian tradukon oni
trovu supre.<noinclude><references/></noinclude>
l5tk6qvfifgjgghcpalinapmldqet4i
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/15
104
45529
127985
2026-11-16T07:17:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127985
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''ANTAUPAROLO AL LA'''|c|g=125%}}
{{f|'''DUA ELDONO'''|c|g=125%}}
Kamarado Maŭ Zedong estas la plej
granda marksist-leninisto en la nuna epoko.
Kamarado Maŭ Zedong genie, kreive kaj
plenamplekse heredis, defendis kaj disvolvis
marksism-leninismon, kaj levis ĝin
al tute nova stadio.
La penso de Maŭ Zedong estas marksism-leninismo
de la epoko, en kiu imperiismo
iras al kompleta disfalo, dum socialismo
iras al venko en la tuta mondo. La penso
de Maŭ Zedong estas potenca ideologia
armilo por oponi imperiismon, potenca
ideologia armilo por oponi reviziismon kaj
dogmismon. La penso de Maŭ Zedong
estas la gvidprincipo de ĉiuj laboroj de
niaj tuta partio, tuta armeo kaj tuta lando.<noinclude><references/></noinclude>
aa2bo9c0nd8e1vkrh7331e0zdiypcz3
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/16
104
45530
127986
2026-11-16T07:22:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127986
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Tial, la plej baza tasko de la politik-ideologia
laboto de nia partio estas ĉiam
alte teni la grandan ruĝan standardon de la
penso de Maŭ Zedong, armi la cerbon de
la tutlanda popolo per la penso de Maŭ
Zedong kaj persiste meti ĝin en komandon
en ĉiuj laboroj. La vastaj laboristaj, kamparanaj
kaj soldataj amasoj, la vastaj amasoj
de revoluciaj kadroj kaj intelektuloj devas
efektive posedi la penson de Maŭ Zedong;
ili ĉiuj devas studi la verkojn de Prezidanto
Maŭ, aŭskulti liajn instruojn, agi laŭ liaj
instrukcioj kaj esti liaj bonaj batalantoj.
En la lernado de la verkoj de Prezidanto
Maŭ, oni devas studi kun demandoj,
studi kaj apliki ilin kreive, kombini studon
kun apliko, studi unue kion oni urĝe bezonas
por rikolti tujajn rezultojn, kaj peni
plej energie pri aplikado de ĉio studita.
Por efektive posedi la penson de Maŭ
Zedong oni devas ripetade studi multajn
fundamentajn vidpunktojn de Prezidanto
Maŭ, kaj estas plej bone parkere memori,<noinclude><references/></noinclude>
etozi19sfjtgt0o165qzcxz5b0vgg70
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/17
104
45531
127987
2026-11-16T07:26:59Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127987
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>konstante studi kaj apliki kelkajn devizojn.
Sur la ĵurnaloj estas necese, en kombino
kun praktiko, konstante publiki cititajn
vortojn de Prezidanto Mau, por ke la
legantoj povu ilin studi kaj apliki. La
sperto de kreiva studo kaj kreiva apliko
de la verkoj de Prezidanto Maŭ fare de
la vastaj popolamasoj en la lastaj jaroj
pruvis, ke la elekta studo de cititaj vortoj
de Prezidanto Maŭ kun demandoj estas
bona metodo por studi la penson de
Maŭ Zedong, kaj povas facile rikolti tujajn
rezultojn.
Por helpi la vastajn popolamasojn pli
bone studi la penson de Maŭ Zedong,
ni kompilis la nunan libron ''Vortoj de''
''Prezidanto Maŭ Zedong''. Organizante la
studon, diversaj institucioj kaj organizaĵoj
devas elekti koncernan enhavon en kombino
kun la situacio, taskoj kaj la ideologia stato
kaj laborstato de la amasoj.
Nun en nia granda patrio aperas nova
epoko en kiu la laboristoj, kamparanoj kaj<noinclude><references/></noinclude>
hl3qut1m4vr5c84cxoo6lchk0gglqg2
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/18
104
45532
127988
2026-11-16T07:30:57Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127988
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>soldatoj ekposedas marksism-leninismon,
la penson de Maŭ Zedong. La penso de
Maŭ Zedong fariĝos neelĉerpebla forto kaj
senkompare potenca spirita atombombo,
post kiam ĝi estas posedita de la vastaj
popolamasoj. La grandkvanta eldono de
''Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong'' estas
rimedo de primara graveco por posedigi
la penson de Maŭ Zedong al la vastaj amasoj
kaj antaŭenigi la ideologian revoluciigon
de nia popolo. Ni esperas ke ĉiuj kamaradoj
serioze kaj diligente studos, levos tra la
tuta lando novan alttajdon de kreiva studo
kaj kreiva apliko de la verkoj de Prezidanto
Maŭ, kaj sub la granda ruĝa standardo de
la penso de Maŭ Zedong luktos por konstrui nian landon en grandan socialisman landon kun moderna agrikulturo, moderna
industrio, moderna scienco kaj kulturo kaj
moderna nacidefendo!
{{dekstre|'''Lin Biau'''}}
{{dekstre|16 decembro 1966}}<noinclude><references/></noinclude>
pyjinmr4pu2ylwdcygd0bpme1g1p5eo
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/138
104
45533
127989
2026-11-16T08:59:49Z
U-sign
2952
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "XII La akcidento En la sabato sekvinta en la horo kutima Julia Andreevna kaj kelkaj samideanoj, venintaj al la leciono, longe vane atendis Joĉjon. Ĝis nun li ĉiam estis akurata, tial lia neatendita foresto estis temo de longa konversacio de la ĉeestintoj. Oni faris plej diversajn supozojn kaj, fine, decidis, ke la instruisto subite malsaniĝis, kaj disiris. Sed Joĉjo estis sana, li nepre vizitus la kunvenon, se ne okazus al li io tre grava, havinta...
127989
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="U-sign" /></noinclude>XII
La akcidento
En la sabato sekvinta en la horo kutima Julia Andreevna kaj kelkaj samideanoj, venintaj al la leciono, longe vane atendis Joĉjon. Ĝis nun li ĉiam estis akurata, tial lia neatendita foresto estis temo de longa konversacio de la ĉeestintoj. Oni faris plej diversajn supozojn kaj, fine, decidis, ke la instruisto subite malsaniĝis, kaj disiris.
Sed Joĉjo estis sana, li nepre vizitus la kunvenon, se ne okazus al li io tre grava, havinta grandajn sekvajn por lia estonteco.
Revenite el la lernejo, en tiu tago Joĉjo trovis leteron de Olnjo. Ŝi petis, ke li tuj post tagmanĝo venu al ŝi kaj akompanu ŝin al urba malsanulejo, kuŝinta sur rando mem de la urbo. Olnjo devis viziti unu konatan fraŭlinon, kiu havis en la urbo neniajn parencojn kaj nun estis resaniĝanta. El la malsanulejo la gejunuloj ambaŭ devis tuj veni al Julia Andreevna.
– Ni malfruiĝos! – Olnjo diris kun ĉagreno en la voĉo, ĵus venis Joĉjo. – Dum du horoj mi jam atendas vin kaj nun estas jam mallume en la stratoj.
La knabino pro ĉagreno estis kolerema.
Joĉjo petis pardonon, li asertis, ke li hejme ne prokrastis eĉ unu minuton, ke kun li – tia fidinda akompananto – ŝi povas timi nenion eĉ nokte kaj, fine, iom post iom li tute trankviligis la knabinon. Post kvaronhoro ŝi kun bona ridetanta vizaĝeto aperis antaŭ li, vestita por la promeno. Haltinte en la antaŭĉambro antaŭ la junulo, ŝi koketeme demandis:
– Ĉu mi estas bela fraŭlino?.. – kaj, ne ricevinte respondon, ŝi aldonis: – Ni iru!..
Joĉjo ne sciis, kion respondi, tiel neatendita estis la demando. Pli belan, pli ĉarman knabinon li eĉ neniam sonĝis, sed konfesi je tio ĉi antaŭ ŝi li ne havis kuraĝon.
Ili iris silente la mano je la mano. Estis frosta vespero. Neĝo knaris sub la piedoj kaj brilis, kiel diamanto. Trairinte unu homriĉan straton kaj komercan placon, la gejunuloj baldaŭ eniris straton malriĉan kun mizeraj domaĉoj kaj longaj lignaj bariloj, per kiuj estis baritaj legomejoj, kiuj tiriĝis tie ĉi je ambaŭ flankoj laŭlonge de la strato. Ĉio – la domaĉoj, neĝo ne forbalaita de trotuaroj, sed amase kuŝinta ĉie, eĉ renkontatoj mizere kaj malriĉe vestitaj, – ĉio atestis, ke ili ĉiam estis pli kaj pli for de la centro de la urbo, ke ili alproksimiĝis al la antaŭurbo. Krepusko rapide densiĝis, jam estis neeble pro mallumo vidi vizaĝojn de irintoj de kontraŭa flanko de la strato mallarĝa, tamen neniu rapidis bruligi stratajn lanternojn, sendube, pro ekonomio de petrolo kaj ĉefe pro konvinkiĝo, ke ili, pro sia malmulteco kaj lummalfortikeco ne multe dispelos noktan mallumon de la strato. Kiam la gejunuloj renkontadis ebriulojn, ĉifonvestitajn homojn suspektindajn, Olnjo pli proksime alpremiĝadis al Joĉjo, fermis la okulojn kaj la orelojn, se est<noinclude><references/></noinclude>
45entl4iedotlc56myfi4df3zh6uo5f