Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.48.0-wmf.5
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/38
104
18456
128052
61687
2026-11-18T09:36:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128052
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|LA PIGNESTO|c|g=200%}}
{{---|25px}}
Post longedaŭra norda vintro kun ĝiaj kruelaj frostoj, neĝaj ventegoj kaj melankolia ventplorego dum longaj vesperoj, fine, alflugis longe atendita gasto: la printempo.
La neĝo profunda rapide degelis sub blovado de vento akra. Tie kaj tie ĉi jam estis vidataj arbetaĵoj, elstarantaj el neĝaj amasegoj, kaj malaltaj kreskaĵoj. Frugilegoj blanknazaj — unuaj sciaĵportistoj de revenanta printempo — jam sin balancis sur la nigraj branĉoj de betuloj apud konstruitaj nestoj; estis atendataj aliaj birdoj: sturnoj, alaŭdoj, kaj gruoj. La birdoj nemigraj ankaŭ elmontris neordinaran movadon: paseroj ĝoje pepadis, saltante laŭ arbetaĵoj; pigoj longvostaj laŭte kriis en densaĵo de maljuna multebranĉa pomarbo. Ili estis elektantaj la lokon oportunan por konstrui la neston fortikan; ili, videble, serĉadis la lokon, kie la ĝardenmastro ne povus rimarki ilian konstruaĵon, kie la homo malbona ne povus kaŭzi malutilon al pigidoj sendependaj.
Unu paro da pigoj nespertaj malprospere elektis lokon por sia nesto apud mia fenestro sur malsupraj branĉoj de maljuna, duonputriĝinta pomarbo kaj vigle komencis laboron. Antaŭe, mi neniam estis vidinta konstruadon de pignesto kaj scivole mi rigardis, kaŝita, la birdlaboron.<noinclude><references/></noinclude>
luaqzy8kknt2gj95xchsnoy9bsy2qkp
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/39
104
18457
128053
61688
2026-11-18T09:44:17Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128053
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Unu pigo, videble pigino, diligente kolektadis la sekiĝintajn arbbranĉojn, tabuletojn de korboj rompitaj, pecojn de stupo kaj musko, prenitajn el la domfendoj, kaj portadis ilin al sia amanto, kiu uzis la materialon liveritan kun arto mirinda.
Kiom da klopodoj, kiom da zorgoj havis tiam tiuj ĉi birdoj laboremaj! Kuŝiginte en la nestfundamenton ian branĉeton aŭ muskpeceton, la konstruanto forsaltis de la nesto, ĉirkaŭrigardis ĝin, rigardante ĉu bone ĝi estas kuŝigita. Poste li ree komencis laboron kaj ree ĉirkaŭrigardis atente la konstruaĵon. Lia edzino fidela de tempo al tempo aperis apud li kun nova materialo, prospere trovita, en sia beko. Ŝi saltadis ĉirkaŭ sia edzo kaj, per laŭta krio, aprobis ĝian laboron.
Vespere la nesto estis tute finita. La birdoj kontentaj sidis apud ĝi, silente revante pri idoj naskotaj, pri ilia zumado ĝoja... kia feliĉo!...
Dum la tago sekvanta ambaŭ birdoj ien forestis, malofte vizitante sian neston; ili estis devigitaj flugadi malproksimen por trovi molan lanaĵon.
Mia neatendita forveturo en la vilaĝon proksiman, preninta de mi du tagojn, malhelpis al mi daŭrigi la observadon komencitan. Reveninte hejmen, mi ekiris ĝardenon al l’ arbo konata. Ĵus mi proksimiĝis al nesto, la paro da birdoj, maltrankvile kriante, elflugis el ĝi. En tiu ĉi krio ilia estis aŭdataj ploro, petegoj. Metinte ŝtuparon al arbo, mi ekvidis unu oveton, kuŝantan en la nesto kaj, kompreninte la kaŭzon de maltrankvileco de birdoj, decidis plu ne ripeti vizitojn al la nesto.
Post kelkaj tagoj, la ĝardenmastro venis la ĝardenon. La krio de pigoj altiris lian atenton.<noinclude><references/></noinclude>
jopqwj32gm2c6ad4rme16pps2enslfd
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/40
104
18458
128054
61689
2026-11-18T10:01:41Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128054
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Malbenitaj pigoj!... li murmuris. Ili estas tre... malutilaj.
Apud la ĝardena ĉirkaŭbaraĵo staris amaseto da infanoj. Lia rigardo falis sur ilin. Svinginte per mano al knaboj, li diris:
— Rompu la neston!... malbenitaj bird...
Malferminte la fenestron, mi petis la senkorulon, indulgi la birdojn, eĉ proponis monon por la malutilo kaŭzota de la nestgemastroj. Sed li ne volis aŭskulti min.
Unu knabo, vigligata de l’ pastro, alrampis al la nesto kaj per unu movo de l’ mano renversis la neston teren. Du iaj objektoj elfalis el ĝi kaj disbatiĝis...
Plu rigardi mi ne povis; la larmoj nebuligis miajn okulojn. Longe post tio ĉi mi ne povis aŭskulti indiferente la krion korŝirantan, senesperan de birdoj senidiĝintaj, ne volantaj forflugi for de sia nesto kuŝanta sur la tero.
Mi pensis malgaje: en kelkaj landoj infanoj aranĝas ligojn de birddefendantoj, sed ĉe ni oni instruas ilin ruinigi birdnestojn... Kia kontrasto!<noinclude><references/></noinclude>
oium0cypg6zwfs3vc2mzpb4dpk9v5ua
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/42
104
18460
128055
61694
2026-11-18T10:12:34Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128055
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|DUM ATENDO DE L’PRAMO|c|g=200%}}
{{---|25px}}
La pluva aŭtuna tago proksimiĝis al vespero. Nuboj nigraj, pelataj de vento en nombro nekalkulebla, rapide kuris laŭ la malafabla ĉielo. La herbaro jam flaviĝis; la apudvojaj betuloj estis senfoliigitaj kaj malgaje movetis siajn nudajn branĉojn. Gutoj de pluvo faladis iel mallerte, kvazaŭ kontraŭvole, kaj falante formis sur la supraĵo de marĉaĵoj vezikojn — antaŭsigno de longedaŭra malbona vetero.
Mi rapidis al bordo de rivero, kie mi intencis sidiĝi en la pramon kaj transveturi. La pluvo sukcesis malsekigi min tute kaj tremo kuradis laŭ miaj malvarmiĝintaj membroj. Mi esperis trovi la pramon jam ĉe mia bordo — imagu do mian ĉagrenon, kiam mi, veninte borden, ekvidis, ke ĝi ĵus forveturis la alian flankon. La pluvo pligrandiĝis kaj mi rapidis en malgrandan tabulan tendon, starigitan sur la bordo (ordinare nomata «atendejo»). Iu jam sidis tie, ĉar mi aŭdis interparoladon.
La tendo estis malgranda; tra la putriĝintaj tabuloj de la muroj blovis vento akra kaj en unu loko de tegmento estis truo, tra kiu la tuta akvo de la tegmento fluis internen. Sur la benko sidis du virinoj, apud la pordo staris, kredeble ĵus veninta, vilaĝano.<noinclude><references/></noinclude>
lqyx70tyotw2msj4krw3eojtqbqwqt4
Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/184
104
36815
128056
127492
2026-11-18T10:21:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128056
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh||II. A. Gazetartikoloj el|}}
{{---}}</noinclude><section begin="II75"/>{{rh|N-ro 75.|paĝ: 111—112|}}
{{f|Respondoj al la amikoj|c}}
Al s-ro ***, — Mi miras, ke vi nun deziras ankoraŭ, ke ni parolu
en la „Esperantisto“ pri ŝanĝoj en la lingvo. Ni ja tiom multe jam
parolis pri tiu ĉi objekto kaj ni montris, ke la cirkonstancoj devigis
nin ĉesigi absolute ĉian priparoladon de ŝanĝoj en la teksto de la
gazeto, ĉar tiu ĉi demando ne havas finon kaj nur malvarmigas la
amikojn al nia afero. Ne parolante jam pri tio, ke en tia okazo Esperanto
baldaŭ mortus por eterne, ni ja ne havas eĉ la fizikan eblon
presadi en nia malgranda gazeto la senfinan nombron da artikoloj kaj
kontraŭ-artikoloj en tiu ĉi demando, en kiu ĉiu pensas, ke nur li sola
montras la plej veran kaj logikan vojon!! Ni devis decidi akcepti
ĉiujn proponojn pri ŝanĝoj nur en la rubrikon de pagataj anoncoj;
alie agi estis absolute ne eble. Kial vi ne volas tion ĉi kompreni?
Vi diras, ke anstataŭ „Ligo“ devas ekzisti „Komitato“, — bone, kial
do vi ne proponas tion ĉi al la Ligo? Vi volas Komitaton, dua volas
Ligon, tria volas Kongreson, kvara volas, ke nenio simila ekzistu, —
kial do vi ne proponas tion ĉi al la Ligo? Ĉu estas fizike eble, ke
ni mem de nia propra volo enkonduku ĉiujn tiujn ĉi reciproke kontraŭparolajn
proponojn?
{{dekstra|Redakcio.}}
<section end="II75"/>
<section begin="II76"/>{{rh|N-ro 76.|paĝ. 114—116|}}
{{f|Kelkaj rimarkoj pri la Ligo<ref>''La tuta enhavo pruvas la Zamenhofecon de la artikolo; ĉi tie evidente parolas la „redaktoro“, kiu ricevis la „leterojn“.''</ref>|c}}
El diversaj rimarkoj, kiujn ni ricevas tuŝante nian Ligon, ni vidas,
ke kelkaj amikoj tute erare komprenas la esencon de la Ligo. Supozante,
ke tiuj ĉi ricevataj opinioj prezentas eble la opinion ankaŭ de
multaj aliaj personoj, kiuj silentas, ni analizos tie ĉi kelkajn el la plej
gravaj punktoj, kiujn niaj korespondantoj tuŝas en siaj leteroj.
1) Kelkaj amikoj ne ĉesas vidi en la Ligo danĝeron por nia afero.
La timo, ke eble la Ligo ĉiam farados diversajn ŝanĝojn en la lingvo,
pendas super nia afero, kiel la glavo de Damoklo; oni ne volas lerni,
oni ne volas labori, oni ne volas eldoni novajn verkojn pro la timo,
„ke eble morgaŭ oni devos ĉion relerni denove, eble la hodiaŭ eldonotaj
verkoj morgaŭ perdos ĉian indon kaj estos de neniu aĉetataj“. Per si
mem la ĵus esprimita opinio estas tre vera, tute vera; sed erara ŝajnas
al ni la uzado de tiu ĉi opinio. La erareco konsistas en tio, ke la
amikoj miksas inter si du tute diversajn objektojn: „Ligo“ kaj „ŝanĝado
de la lingvo“. La Ligo tute ne estas kreita por ŝanĝadi, sed por
administradi kaj regadi en nia afero. Se la amikoj de nia afero
memoros pri la danĝero de ŝanĝado kaj estos singardaj, tiam ankaŭ
<section end="II76"/><noinclude><references/>
{{rh|182||}}</noinclude>
5pmb66iuhd2qnczxzb078ad04qg9ta0
Paĝo:Victoria (Esperanto).djvu/1
104
36939
128057
112313
2026-11-18T10:29:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128057
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{dekstre|Knut{{kaŝita|sun}}|d}}
{{dekstre|Hamsun|d}}
{{kaŝita|sun}}
{{f|'''Victoria'''|c|g=200%}}<noinclude><references/></noinclude>
nv4usz5p9fl1j5x4g8lgea3itxgymvi
Paĝo:Victoria (Esperanto).djvu/5
104
36943
128058
112317
2026-11-18T10:33:33Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128058
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|KNUT HAMSUN|c|g=125%}}
{{f|'''VICTORIA'''|c|g=250%}}
{{f|EL LA NORVEGA TRADUKIS|c}}
{{f|OLAV RYGG|c}}
{{---|3em}}
{{kaŝita|.}}
{{f|ELDONITA DE |c|g=75%}}
{{f|NORVEGA ESPERANTISTA LIGO |c|g=75%}}
{{f|OSLO 1938|c|g=75%}}<noinclude><references/></noinclude>
c5dax9rkhr9uwkcyoza8nzsopyffv9z
Paĝo:Victoria (Esperanto).djvu/6
104
36944
128059
112318
2026-11-18T10:40:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128059
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Victoria (Esperanto) (page 6 crop).jpg|centra|500px]]
{{c|KNUT HAMSUN}}<noinclude><references/></noinclude>
f82clgrg4dlkleehp93vaxidqpqnzih
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/112
104
37482
128030
128008
2026-11-17T12:05:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128030
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>fesoro! Eĉ se oni ĉion sciiĝos, oni nenion malbonan faros al vi, nur, eble, oni...
— Nur, eble, oni senigos vin je tagmanĝo por unu tago!.. — aldonis la signojunkro, ekridinte.
Nek aldoninte ankoraŭ ion al la dirita, nek adiaŭinte kun Joĉjo, la oficiroj ambaŭ, laŭte ridante, malaperis en la bierejo.
== X. Inter la amikoj. ==
— Nu, Georgo, ĉu vi estas kontenta? — diris la signojunkro, ĵus la amikoj sidiĝis al tablo en la bierejo. — Nun la knabaĉo por longa tempo perdos ĉian deziron daŭrigi siajn lecionojn. Mi tiel timigis lin, ke nun li longe ne trovos la vojon hejmen!
— Mi dankas vin, — memkontente respondis la leŭtenanto, — permesu ekpremi vian manon!
— Tio ĉi estas ne sufiĉa, s-ro leŭtenanto. Vi postulu ses botelojn da biero.
— Oho! Ĉu ne sufiĉos por ni du?..
— Ne. Vi diru al mi serioze, ĉu vi mem povus tiel konsterni la knabaĉon?.. — parolis la signojjunkro, verŝante bieron en sian glason kaj fikse rigardante en la okulojn de sia kolego.
— Se mi povus, mi ne invitus vin...
— Por sano de via Olnjo! — diris la signojunkro, levante sian glason kaj ekfrapinte ĝin je glaso de la leŭtenanto. — Nun vi povas esti trankvila: la knabaĉo plu ne aperos inter viaj gekonatoj... Li nek ofendos vin plu, nek havos okazon intervidiĝi kun la knabino. Tamen, — li daŭrigis, per unu fojo eldrinkante duonon da la glaso, — tamen, se vi vidos, ke mia leciono estas ne sufiĉa por la knabaĉo, mi plezure helpos al vi. En la kapo mi havas jenan planon mirind...
Sed li ne finis sian parolon, ĉar en tiu momento en la bierejon eniris lia estro, akompanata de du oficiroj, kiu malamis la signojunkron, kiel ankaŭ plimulto de oficiroj, kaj ĉiam evitadis lian ĉeeston. La signojunkro, kiu sciis kelkajn siajn kulpojn antaŭ la estro, tuj forlasis sian glason, leviĝis de la seĝo kaj, flustre, sin turnis al la leŭtenanto:
— Pruntedonu al mi, mi petas, cent rublojn... Morgaŭ mi redonos la monon, honora vorto de oficiro!
— Eĉ cent kopekojn mi ne havas!..
— Nu, kvindek rublojn!.. Hodiaŭ oni kartludos ĉe leŭtenanto Krutov. Mi sentas, ke hodiaŭ mi nepre gajnos...
— Vere, mi havas nenion!
— Nu, estu amiko, mi rapidas... Donu dudek rublojn!.. Honesta vorto...
La estro kun la oficiroj haltis apud najbara tablo. Li interŝanĝis saluton kun la leŭtenanto, la saman ankaŭ faris liaj akompanantoj. Dum ili salutis unu la alian, la signojunkro nerimarkeble foriris, malbenante la estron, kiu malhelpis al li, ankaŭ la leŭtenanton, de kiu li esperis ricevi hodiaŭ honorarion por la sukcese plenumita tasko.<noinclude><references/></noinclude>
g00dqqjn91pih68b55puy7eajcpt7da
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/114
104
40352
128031
128007
2026-11-17T12:19:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128031
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Preterirante horloĝmagazenon, hele lumigitan de interne, Joĉjo, ĉagrenita kaj konsternita de la vortoj de la oficiroj, tute neatendite por si mem, ekrigardis tra fenestro de la magazeno. En la fenestro pendis grandega horloĝo, kiu montris la kvinan horon de vespero. Li haltis antaŭ la fenestro, iom konsiderante kaj subite lia vizaĝo lumiĝis kaj gajiĝis kaj li rapidege ekspaŝis reen tra la strato. Li estis en tia stato, kiam homo nepre bezonas dividi kun iu sian malĝojon, sed krom Julia Andreevna, li sciis tion, neniu en la urbo povus ĝuste kompreni lian malĝojon kaj doni al li konsolon. Okaze ekrigardinte la horloĝon, Joĉjo rememoris, ke nun estis ĝuste tia horo, kiam la maljunulino estis hejme kaj akceptis vizitantojn.
La servistino, kiu malfermis por li la pordon, estis surprizita de la neĝustatempa, ne kutima vizito de Joĉjo kaj iom da tempo ŝi staris hezitante en la antaŭĉambro, konsiderante, ĉu ŝi devas aŭ ne devas raporti al la mastrino pri la vizitinto. La gastoĉambro estis kutime hele lumigita kaj el ĝi estis klare aŭdebla solene-trankvila, tamen kun kelka nuanco de ĉagreno, voĉo de Julia Andreevna.
– Ĉu oni povas tiel skribi?… Ha, kion vi faris! Vi neniam ellernos la lingvon. Vi ne kunmiksu la lingvojn, – ŝi parolis, kliniĝinte super la tablo kaj krajone korektante erarojn en kajero de Leskov. Ŝi tiel profundiĝis en sian okupon, ke ŝi tute ne rimarkis, kiel Joĉjo, mallaŭte paŝante tra la ĉambro, aperis antaŭ la tablo mem. – Rigardu, kion vi faris, ĝoju!...– ŝi diris, subite returniĝante al Joĉjo kun tia miemo, kvazaŭ lia vizito neatendita kaj neĝustatempa estis antaŭvidita kaj atendita de ŝi. – Mi ĉiam laŭdas Leskov'on, kaj li hodiaŭ faris en sia laboro tiom da eraroj nepardoneblaj, ke mi tute nescias, kion mi devos nun fari. Rigardu, en sia franclingva laboro li skribis preskaŭ ĉie ''kv'', anstataŭ ''qu'' kaj ''k'', anstataŭ ''c''!… Jen estas influo de viaj lecionoj, mia kara amiko!… Sidiĝu!… Vi, s-ro Leskov, reskribu vian laboron kaj plu ne eraru, vi ĉiam memoru en kia lingvo vi skribas. Morgaŭ mi daŭrigos la laboron.
– Mi mem, – profunde ekspirinte, diris Joĉjo, – antaŭ nelonge faris ion similan dum leciono de latina lingvo. Mi skribis sur klastabulo "kaj li diksit eis", anstataŭ "et dixit eis"…
– Bone, bone! – riproĉe balancante per la kapo kaj gaje rigardante Joĉjo'n, diris Julia Andreevna. – Kaj kio rezultis el tio ĉi?
– La instruisto koleriĝis, ekkriis… la kolegoj ekridis, sed mi ĝustatempe komprenis mian ne ĝustan skribaĵon kaj tuj forviŝis de la tablo ĉion skribitan.
– Mi ĝojas vidi vin hodiaŭ, mia kara! – diris Julia Andreevna al Joĉjo, ĵus Leskov foriris. – Sed mi antaŭsentas, ke io okazis al vi. Vi estas tia pala, konsternita! Nur via lasta noto pri via okazintaĵo dum la leciono de latina lingvo iom disblovis, mi rimarkis, ian vian malĝojon. Kio okazis al vi?
– Kara Julia Andreevna! – diris Joĉjo, kortuŝita de la boneco de la maljunulino. – Krom vi, mi havas neniun… – Li ekpalpebrumis konvulsie, sentante, ke larmoj tuj ekfluos torente el la okuloj.
– Mia infano! – diris Julia Andreevna, pli proksime almoviĝante al la junulo kaj koncentrigante je li tutan sian atenton. – Kio okazis? Estu sincera… Kredu, ke mi laŭforte…<noinclude><references/></noinclude>
2of1h8y3xqmsrrwu245h8knrbj94yf3
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/116
104
42728
128032
128006
2026-11-17T13:58:00Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128032
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>– Kara Julia Andreevna! Ne nomu min plu, mi petas, s-ro ''profesoro''… – Joĉjo diris, interrompante ŝin kaj ne havante plu fortojn por deteni larmojn. – Oni mokas je mi, oni mokeme alnomas min ''profesoro''!… – Kaj kiam Joĉjo iom trankviliĝis, vigligita de bonkoreco de Julia Andreevna, li rakontis al ŝi ĉion, kion li trasentis hieraŭ vespere post sia kunpuŝiĝo kun la leŭtenanto kaj pri la antaŭnelonga malagrabla renkontiĝo kun li kaj signojunkro Platonov.
Julia Andreevna silente aŭskultis sinceran, konfideman parolon de la junulo, nek interrompante ĝin, nek forturnante sian afablan, bonkorecan rigardon de lia emociita vizaĝo.
– Ĉu vi finis, mia kara? – ŝi diris, kiam Joĉjo silentiĝis kaj, gaje ekrigardinte en la okulojn de Julia Andreevna, honteme mallevis sian ruĝiĝintan vizaĝon.
– Mi finis… – li diris mallaŭte kaj ekspiris plifacilige.
– Mi tre, tre dankas vin, ke vi senpere vin turnis al mi, ke vi sincere konfidis al mi viajn pensojn kaj sentojn. De la unua renkontiĝo kun vi, mi ekamis vin, kiel filon, kaj nun kun ĝojo mi vidas, ke mi ne eraris… ke vi estas inda je la amo.
Julia Andreevna prenis Joĉjon je la mano, alproksimigis lin al si kaj kovris lian vizaĝon, kaj frunton per delikataj, varmaj kisoj.
– Vi estas ĉarma, bona knabo! Mi envias al via panjo, ke ŝi havas tian filon… Kaj ne sole mi, sed ĉiu, kiu konas vin, ŝatas vin… la grafinoj-fratinoj… Olnjo, ŝia patro… Ĉu vi ankoraŭ ne konas tiun ĉi noblan homon?… Vi nepre devos konatiĝi kun li! Li delonge jam volas tion.
Ŝi interfingrigis la manojn kaj kelkfoje afable kaj konsolige ekbalancis per la kapo, kvazaŭ konsentante kun ĉio, ĵus eldirita de ŝi kaj konsiderante ion. Poste ŝi sin apogis je la tablo kaj, iom sulkiĝinte, ekparolis per vigla voĉo, ĉiu vorto kies, kiel miraklofaranta, saniga balzamo, nerimarkeble, sed sentige, penetris en la koron mem kaj en plej profundajn sekretejojn de la animo de la junulo kaj, mallaŭte kaj delikate iom post iom forigis lastajn postsignojn de la malĝojo ankoraŭ antaŭnelonga.
– Al la leŭtenanto, mia kara, vi diris nenion ofendan, kaj tio, kion vi diris, estis vero… Via timo, ke niaj lecionoj de nun devos ĉesiĝi, ke vi aŭ iu ajn el iliaj parolprenantoj povas submetiĝi al danĝero, kiel aludis la signojunkro estas, laŭ mi, antaŭtempa kaj senbaza. Mi ĉe okazo priparolos la aferon kun s-ro Veselov. Li konas vian inspektoron kaj, vi estu trankvila, li ĉiam scios forkonduki de vi fulmotondron ĝustatempe, ĵus super via kapo aperos ia nubeto minacanta. Estu tute certa pri tio, mia ĉarma, ke viaj amikoj neniam forlasos vin sendefenda. La malsaĝa ago de la oficiroj ankaŭ plu ne ripetiĝos, vi kredu al mi. Vi pardonu ilin grandanime kaj ne pensu eĉ pri ia venĝo. Dio gardu vin de tio ĉi. Per malbono, mia infano, vi neniam repagu por malbono.
Ja fajron oni ankoraŭ neniam sukcesis estingi per petrolo. Vi estu afabla al viaj ofendintoj, kvazaŭ ili kaŭzis al vi nenian malbonon kaj, se vi havus okazon fari al ili ian gravan bonservon, tio ĉi estus laŭdinda… Nia devo, devo de kristanoj, estas pardoni niajn malamikojn, preĝi pri ili kaj bonfari al ili… Ŝajne, vi jam bone scias ĉion tion ĉi, ĉar viaj gepatroj edukis vin guste kristane.<noinclude><references/></noinclude>
an5p68r47ijohpcbcy024wmf2awv6t1
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/118
104
42730
128033
128005
2026-11-17T14:11:52Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128033
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Ŝi ekspiris kaj ekrigardis la angulon, de kie milde rigardis la mildajn animojn bildo de la Savinto dornkronita. Joĉjo ankaŭ turnis tien sian rigardon nevole, kvazaŭ pro sugestio kaj ili ambaŭ samtempe faris krucosignon.
– Serĉu, mia ĉarma, ĉiam helpon de Li kaj vi neniam restos senigita je ĝi, – ŝi aldonis kortuŝita kaj forsvingis per la mano grandan larmon, kiu ekbrilis, kiel perlero, sur ŝia okulo.
– La leŭtenanto ne estas kapabla fari al vi ian malutilon, – Julia Andreevna daŭrigis post nelonga paŭzo. – Vere, iafoje, eble, li mokos je iu kaj nur… Tiu ĉi sinjoro estas kun tre limigitaj kapablecoj.
– Kaj la signojunknro? – demandis Joĉjo.
– Ho, li estas abomeninda junulo! – respondis Julia Andreevna. – Li estas filo de oficisto, liaj gepatroj sciis nek eduki lin, nek influi lin, pro tio li provis lerni, ŝajne, en ĉiuj lernejoj de la urbo kaj nenie oni povis toleri lin. De ĉie oni pelis lin, kiel maldiligentan kaj arogantan junulon kaj skandalulon. Komencinte la militservon antaŭ nelonge, li trovis nenian simpation inter oficiroj, krom malamo, kiun elmontris al li jam multaj. Mi aŭdis, ke li baldaŭ estos eksigita… Alie ne povas esti la afero. Li malhonorigas oficirecon per sia koruptemeco. Por kelkaj rubloj, iafoje por unu botelo da vino, li faros ĉion eĉ plej malnoblan, kion oni postulos de li. Jam kelkfoje li tiamaniere ofendis kelkajn personojn tute ne meritite, kiel ankaŭ vin…
– Ĉu la leŭtenanto koruptis lin? – diris Joĉjo.
– Pri tiu ĉi demando ne povas esti du malsamaj opinioj.
– Sed, bona Julia Andreevna, kial la leŭtenanto tiel malamas min? Ankoraŭ tute ne konante min, kiam ni komencis tiam tie ĉi konversacion pri Esperanto, li kelkfoje penis elmontri min ridinda. Kie estas, laŭ via opinio, kaŭzo de tiu ĉi nekomprenebla, neklarigebla agado de li?
– Kie estas kaŭzo, mia kara? – diris Julia Andreevna, rektiĝante kaj sin apogante dorse je la seĝo. – Kie estas la kaŭzo? – ŝi ripetis, sulkigante la frunton. Ja ombro de malgajo trakuris tra noblaj trajtoj de ŝia bona vizaĝo kaj kripligis ĝin. Estis evidente, ke tio, kion ŝi devis diri, estis tre neagrabla kaj doloriga por ŝi. Ŝi ree, kutime, interfingrigis la manojn sur siaj genuoj kaj, kun ekspiro-ekĝemo, mallaŭte, preskaŭ flustre diris: – Olnjo!…
– Ĉu Olnjo?… – laŭte, eksaltante pro surprizo de sia seĝo, ekkriis Joĉjo, je unua fojo nomante la knabinon je la nomo.
– Jes!… – diris Julia Andreevna, evidente neniom surprizita de la neatendita emocio de la junulo. – Kompreneble, tio ĉi estas tre natura. Ili estas laktaj gefratoj – ilin ambaŭ mamnutris la sama mamnutristino, ili kune pasigis sian infanecon. Olnjo ja estas neordinara knabino kaj ŝi plaĉas al multaj junuloj…
Julia Andreevna ĉe tiuj ĉi vortoj esploreme fiksis sian rigardon al la kaŝtankoloraj ok-<noinclude><references/></noinclude>
p2l0c4xxzfei781rduh6sb8nlaxn5ti
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/122
104
42733
128035
128003
2026-11-17T14:38:55Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128035
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>dek poŝtkartojn, – ŝi senĉese babilis per sia voĉeto sonora, kiel per sonorileto arĝenta. – Hodiaŭ mi ricevis unu poŝtkarton ilustritan el Francujo de samideano Marcel Lucas kaj grandan leteron el Svedujo de fraŭlino Hilda Karlson. Rigardu, – ŝi sin turnis al Julia Andreevna kaj al Joĉjo, – kia bela estas la poŝtkarto, sed mi preferas belajn vidaĵojn kolorigitajn de antikvaj ruinoj, apudmaraj urboj... Mi skribos ''al mia Marĉjo'', ke li plu ne sendu al mi tiajn malspritajn poŝtkartojn...
– Vi jam amikiĝis kun via franca samideano? – ridetante, diris Julia Andreevna, am-admirante la ĝojan, feliĉan vizaĝeton de la knabino. – Vi jam nomas lin ''Marĉjo''!
– Ho, jes! Marĉjo, Marĉjo, Marĉjo!.. Mi eĉ skribos al li jene: „Mia kara samideano Marĉjo!..” Ke li skribu al mi „Olnjo”, mi nenion havas kontraŭ tio ĉi, ja ĉiuj min nomas Olnjo...
– Ho, Olnjo, Olnjo!.. – riproĉe diris Julia Andreevna. – Sed la leŭtenanto? Li ja freneziĝos pro ĵaluzo!
Julia Andreevna kaj Olnjo laŭte ekridis.
– Ĉio tio ĉi estas bagatelo, – la knabino daŭrigis gaje, – vi rigardu, rigardu, kion skribas al mi Marĉjo: „Mi kisas viajn manetojn kaj piedetojn!”
– Ho, mia Dio! Jen, oni tuj rekonas francan ĝentilecon!... Malfeliĉa leŭtenanto! – diris Julia Andreevna.
– Mi ĵus ekvidos lin, mi tuj montros al li la poŝtkarton kaj tradukos tion ĉi, – diris Olnjo, ridante.
– Olnjo, vi estas senkora!
– Kaj pluajn leterojn mi ne tradukos al li, mi diros, ke li mem lernu la lingvon, se li volas scii, kion skribas al mi junuloj.
Kiam la poŝtkarto estis trarigardita de Joĉjo kaj Julia Andreevna, la knabino elprenis dikan koverton, en kiu estis letero de la svedino, ŝia fotografaĵo kaj luksa albumo da vidaĵoj de Kolmar – ŝia parenca urbo.
– Mi bedaŭras, – diris Olnjo, – ke mi nenion havas por sendi al Hilnjo interŝanĝe. Ni havas nek albumojn kun vidaĵoj, nek poŝtkartojn de la urbo... Tamen estas malfrua horo, mi devas tuj reveni hejmen por ne maltrankviligi la paĉjon (Olnjo nomis la doktoron „paĉjo-doktoro”, al kio ŝi alkutimiĝis de tiam, kiam ŝi komencis paroli). Kara Julia Andreevna, ĉu vi permesos, ke Danjo akompanu min ĝis la hejmo? Mi timas iri sola tra stratoj vespere...
– Danjo?.. – diris enpensiĝeme Julia Andreevna. – Ĉu Danjo?.. Eble akompanos vin la juna homo? – ŝi ekrigardis komence Joĉjon, poste la knabinon. – Kial vi nenion respondas? Ĵustokaze, mia kara, ne nomu lin plu s-ro profesoro...
– Mi neniam nomis lin... – Olnjo respondis, demande rigardante jen la mastrinon, jen Joĉjon.
– Ni ĉiuj nomu lin de nun simple... Joĉjo, li petas.
Joĉjo ruĝiĝis.<noinclude><references/></noinclude>
0xwi7g0dlxn5twacaxqz3ddu5545vvg
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/126
104
42734
128043
128015
2026-11-17T16:05:11Z
U-sign
2952
/* Вычитана */
128043
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="U-sign" /></noinclude>– Mi...
– Fleksu vian manon jen tiel... Ne levu ĝin tro alte, mi vere rompos hodiaŭ miajn manojn... – ridante, instruis la knabino Joĉjon. – Jen tiel, bone!..
Ŝi alpremiĝis per la kapeto al lia ŝultro kaj ili ekpaŝis tra la strato ne lumigita.
== XI. Ĉu en sonĝo? ==
Gaje babilante dum la tuta vojo, Olnjo kun sia akompananto trairis kelkajn stratojn kaj stratetojn hele lumigitajn kaj haltis ĉe perono de unu granda domo... "Ĉu ni jam venis? Ĉu jam finiĝis mia promeno kun la knabino mirinda?" – pensis Joĉjo kun bedaŭro, kiam Olnjo liberigis sian manon el lia mano kaj eksonorigis. La promeno daŭra ŝajnis al li unu bela sonĝo, post kiu devis sekvi, kiel supozis Joĉjo, realeco, senigita je tiu ĉarmeco kaj fantazieco, kiujn li ĝuis ankoraŭ neniam. Sed li eraris. La bela sonĝo nur interrompiĝis por tempo nelonga por daŭri ankoraŭ dum longaj horoj en kondiĉoj de vivo tute nekutima, ne konata por li.
Pordisto, simple vestita, tuj malfermis la pordon kaj ĝentile helpis senvestiĝi al la gejunuloj en la antaŭĉambro.
– Ĉu la paĉjo estas hejme? – Olnjo demandis, ordigante la harojn kaj ĉifitajn manikojn de la vestaĵo. – Ĉu li forveturis ien?
– Ne, fraŭlino. Ambaŭ viaj paĉjoj estas hejme, – respondis la servanto, gaje ridetante kaj ordigante siajn lipharojn.
– Bone. Ni iru!.. – kaj la knabino, kiel monta kapridino, rapide ekkuris supren laŭ larĝa fanditfera ŝtuparo tapiŝkovrita.
Paŝante per unu fojo trans du-tri ŝtupoj, Joĉjo apenaŭ povis atingi ŝin sur supra placeto de la ŝtuparo, kie ŝi kunpuŝiĝis kun ia viro altkreska kaj korpulenta kun larĝa razita vizaĝo kaj bonaj bluaj okuloj, kiuj ĉiam afable ridetis tra okulvitroj.
– Ha, mia hirundo! – li diris afable, alpremante la knabinon al sia brusto. – Mi jam delonge atendas vin kaj enuas sen vi kun la doktoro... Kiu akompanis vin?..
La knabino ĉirkaŭprenis la patron (tiu ĉi estis s-ro Veselov) kaj karesis lin per la mano je la kapo kaj je la kolo.
– Min akompanis hodiaŭ mia instruisto...
– Kia instruisto?.. – li interrompis la filinon, turnante la kapon al Joĉjo, ĉirkaŭrigardante lin de la kapo ĝis la piedoj mem kaj farante severe-seriozan mienon. – Kian instruiston vi trovis ankoraŭ?..
– Li estas mia instruisto... Nu, li estas tiu... vi scias... mia profesoro de Esperanto... Sed Julia Andreevna diris al mi hodiaŭ, ke de nun neniu plu nomu lin tiel, sed {{vdk|sim|ple}}<noinclude><references/></noinclude>
st7w80d0f6kr56ro9p9k04h3sb0bujh
128044
128043
2026-11-17T21:06:57Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128044
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>– Mi...

owy6qd7yqe9njoot2vxatzm2plyizbq
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/120
104
42735
128034
128004
2026-11-17T14:24:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128034
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>uloj de Joĉjo. Joĉjo ruĝiĝis kaj mallevis la okulojn.
– Ĉio plua estas jam klara por vi. Somere de nuna jaro la leŭtenanto faris al Olnjo edziĝoproponon…
– Kaj?..
– Kaj li ricevis rifuzon!
– Olnjo, – diris Joĉjo, kun speciala ĝuo laŭte kaj klare elparolante la nomon de la knabino, – Olnjo ne povis agi alimaniero.
– Vere. Ŝi estas ankoraŭ duonknabino – duonfraŭlino, ŝi ja estas ankoraŭ deksesjara! Krom tio s-ro Veselov – ŝia patro kaj la doktoro volas nenion aŭdi aŭ pensi pri ŝia edziniĝo. Ili ambaŭ mortos, se ili disiĝos kun ŝi. Nu, ili respondis al la fianĉo, ke li havu nenian penson pri la edziĝo, sed restu, se li volas, kiel antaŭe, ŝia amiko.
– Kaj Olnjo mem? Kiel ŝi rilatis al tiu ĉi decido de la patro? – demandis Joĉjo.
– Mi jam diris al vi, mia amiko, ke ŝi estas neordinara knabino: ŝi tre indiferente rilatas al siaj multenombraj flirtantoj, neniam preferante iun, sed ĉiam restante ĝentila kaj diskreta kun iu ajn pri siaj sentoj. Ŝi tuj submetiĝis al la decido de la patro kaj de la doktoro, sed la leŭtenanto ne perdas esperon iam atingi sian celon. Li zorgeme gardas la knabinon kaj… tre ĵaluzas ŝin al ĉiu junulo, kiu ajn li estus. Ĉu mi devas daŭrigi? Nun ĉio estas klara: vi aperis, la knabino forlogiĝis de la lingvo, kiun vi instruas… – ŝi silentiĝis por unu momento.
Iu eksonorigis.
– Ŝi senĉese parolas pri vi, pri la lingvo. Nature, ke la ĵaluzulo turnis al vi sian atenton…
– Danjo! – ŝi ekkriis al la servistino, kiu ĵus enlasis iun en la antaŭĉambron kaj fermis la pordon.
– La fraŭlino… Olnjo! – diris la servistino, enirante.
– Ha! Jen estas ankoraŭ unu vizito neatendita, – diris Julia Andreevna, leviĝante kaj ekpaŝante renkonten al la fraŭlino.
Joĉjo sekvis ŝian ekzemplon.
En la pordo ili renkontis Olnjon. Ŝi estis vestita hejme je simpla, sed bela vestaĵo mallonga rozkolora, kiu tre harmoniis kun ŝia vizaĝeto ruĝiĝita de frosto. Ŝiaj haroj silkaj, kutime, ne kunplektitaj, sed simple kunligitaj per roza rubando malantaŭe, estis ornamitaj je tiu ĉi fojo per unu malgranda banteto, alpinglita super la frunto.
– Kiel mi estas feliĉa hodiaŭ!.. Kiel mi estas feliĉa!.. – ŝi laŭte diris, kisante Julia’on Andreevna kaj svingante en aero per la mano, en kiu estis ia paketo.
Ŝi amike ekpremis la manon de Joĉjo kaj afable ekrigardis liajn okulojn.
– Fu!.. – ŝi diris, sidiĝante kaj malfacile spirante, – kiel mi laciĝis! Ĉu vi kredas, mi ĝis la domo mem kuris… La paĝio diris, ke mi dungu glitveturilon, sed al veturigisto ja mi devus pagi 40 kopekojn kaj por tiu ĉi mono mi havos eblon sendi eksterlanden kvar leterojn aŭ<noinclude><references/></noinclude>
elx8wpqhsypwayech7qwi7yg5zwamqw
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/130
104
42764
128041
128021
2026-11-17T16:04:44Z
U-sign
2952
/* Вычитана */
128041
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="U-sign" /></noinclude>– En nia bieno Veselovo, kien vi sendube venos somere, – diris la knabino, kiu konjektis la pensojn de Joĉjo, – vere estas aĵoj mirindaj, sed ĉio tiea ĉi estas bagatelo kompare kun ĉio, kion vi vidos tie. Tie ni havas grandegan domon, mi, kompreneble, havas mian ĉambron, kiu estas pli granda ol tiu ĉi kabineto kaj la kabineto tiea estas ne malpli granda ol la tuta loĝejo urba. Krom ĉambroj ĝeneralaj tie estas „la ĉambro de Olnjo”, loĝata de neniu, muroj kies estas tute ornamitaj de grandaj kaj malgrandaj fotografaĵoj de mi, komence de mia naskiĝo ĝis nuna jaro. En la kabineto de la paĉjo estas grandega biblioteko, enhavanta kelkajn milojn da libroj. La paĉjo-doktoro, kiu…
– Kio?.. Kion vi tie parolas?.. – subite ekaŭdiĝis post la dorsoj de la gejunuloj laŭta voĉo, kiu interrompis la knabinon.
– Ho! Kiel vi timigis min, paĉjo-doktoro! – ekkriis Olnjo, almetante la manojn al la brusto, kvazaŭ dezirante per tio trankviligi la koron maltrankvile ekbatintan.
– Pardonu… Daŭrigu, daŭrigu vian konversacion, mi plu ne malhelpos al vi, – parolis la doktoro – la amiko de s-ro Veselov.
Li estis mezkreska dikulo, tute grizhara kun serioza, ĉiam pensoplena, miemo, kun grandaj okuloj ŝajne-ruzemaj kaj delikataj vizaĝtrajtoj.
– Bonjour! kiel parolas francoj, – li sin turnis al Joĉjo, premante lian manon maldiketan inter ambaŭ siaj manoj molaj kaj dikaj, kiel kusenoj. – Kiel mi konjektas, vi estas tiu juna homo danĝera, kiu, pardonu min – mi estas medicinisto kaj mi alkutimiĝis esprimadi miajn pensojn konforme al mia specialeco… Vi estas tiu junulo, kiu tiel fervore semas infekton, egale danĝeran por junuloj, ankaŭ por ni – maljunuloj?..
Joĉjo ruĝiĝis pro konfuziĝo kaj staris mallevinte la okulojn.
– Vere, la infekto estas danĝera, – daŭrigis la doktoro, sidiĝante apud Joĉjo, kiu per peteganta rigardo petis helpon de la knabino. – Mia amiko s-ro Veselov jam havis malfeliĉon infektiĝi, nun en la familio sola mi min detenas ankoraŭ de forlogiĝo je ideo de unu komuna lingvo, semojn kies vi nun semas.
– Kio detenas vin?.. – malkuraĝe demandis Joĉjo. Farante la demandon, li unumomente ekrigardis la doktoron kaj poste li ree mallevis la okulojn honteme.
– Mia kara, mia ja estas maljunulo. Estas hontinde, havante tian respektindan aĝon kaj la senharaĵon preskaŭ tra la tuta kapo kaj la grizan barbon, ree, kiel antaŭ kvardek jaroj, preni lernolibrojn en la manojn kaj lerni diversajn deklinaciojn, konjugaciojn, – li respondis gaje kaj laŭte ekridinte bonanime. – Krom tio, – li daŭrigis post nelonge, – krom tio mi neniel povas kompreni, kian celon oni havas, varbante maljunulojn? Julia Andreevna, s-ro Veselov… nu, fine, mi, – ni ĉiuj jam sufiĉe vivis, ni ĉiuj jam estas maljunuloj, starantoj per unu piedo en ĉerko… Kia utilo estos por la homaro, se ni ellernos la lingvon kaj hodiaŭ – morgaŭ mortos?..
– Li ĉiam estas kontraŭ ni!.. – Olnjo sin turnis al Joĉjo per mallaŭta ofendita tono, {{vdk|kva|zaŭ}}<noinclude><references/></noinclude>
4hjiciazven1zyphvkjaxf05g5vxwg9
128046
128041
2026-11-17T21:59:32Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128046
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>– En nia bieno Veselovo, kien vi sendube venos somere, – diris la knabino, kiu konjektis la pensojn de Joĉjo, – vere estas aĵoj mirindaj, sed ĉio tiea ĉi estas bagatelo kompare kun ĉio, kion vi vidos tie. Tie ni havas grandegan domon, mi, kompreneble, havas mian ĉambron, kiu estas pli granda ol tiu ĉi kabineto kaj la kabineto tiea estas ne malpli granda ol la tuta loĝejo urba. Krom ĉambroj ĝeneralaj tie estas „la ĉambro de Olnjo”, loĝata de neniu, muroj kies estas tute ornamitaj de grandaj kaj malgrandaj fotografaĵoj de mi, komence de mia naskiĝo ĝis nuna jaro. En la kabineto de la paĉjo estas grandega biblioteko, enhavanta kelkajn milojn da libroj. La paĉjo-doktoro, kiu…
– Kio?.. Kion vi tie parolas?.. – subite ekaŭdiĝis post la dorsoj de la gejunuloj laŭta voĉo, kiu interrompis la knabinon.
– Ho! Kiel vi timigis min, paĉjo-doktoro! – ekkriis Olnjo, almetante la manojn al la brusto, kvazaŭ dezirante per tio trankviligi la koron maltrankvile ekbatintan.
– Pardonu… Daŭrigu, daŭrigu vian konversacion, mi plu ne malhelpos al vi, – parolis la doktoro – la amiko de s-ro Veselov.
Li estis mezkreska dikulo, tute grizhara kun serioza, ĉiam pensoplena, miemo, kun grandaj okuloj ŝajne-ruzemaj kaj delikataj vizaĝtrajtoj.
– Bonjour! kiel parolas francoj, – li sin turnis al Joĉjo, premante lian manon maldiketan inter ambaŭ siaj manoj molaj kaj dikaj, kiel kusenoj. – Kiel mi konjektas, vi estas tiu juna homo danĝera, kiu, pardonu min – mi estas medicinisto kaj mi alkutimiĝis esprimadi miajn pensojn konforme al mia specialeco… Vi estas tiu junulo, kiu tiel fervore semas infekton, egale danĝeran por junuloj, ankaŭ por ni – maljunuloj?..
Joĉjo ruĝiĝis pro konfuziĝo kaj staris mallevinte la okulojn.
– Vere, la infekto estas danĝera, – daŭrigis la doktoro, sidiĝante apud Joĉjo, kiu per peteganta rigardo petis helpon de la knabino. – Mia amiko s-ro Veselov jam havis malfeliĉon infektiĝi, nun en la familio sola mi min detenas ankoraŭ de forlogiĝo je ideo de unu komuna lingvo, semojn kies vi nun semas.
– Kio detenas vin?.. – malkuraĝe demandis Joĉjo. Farante la demandon, li unumomente ekrigardis la doktoron kaj poste li ree mallevis la okulojn honteme.
– Mia kara, mia ja estas maljunulo. Estas hontinde, havante tian respektindan aĝon kaj la senharaĵon preskaŭ tra la tuta kapo kaj la grizan barbon, ree, kiel antaŭ kvardek jaroj, preni lernolibrojn en la manojn kaj lerni diversajn deklinaciojn, konjugaciojn, – li respondis gaje kaj laŭte ekridinte bonanime. – Krom tio, – li daŭrigis post nelonge, – krom tio mi neniel povas kompreni, kian celon oni havas, varbante maljunulojn? Julia Andreevna, s-ro Veselov… nu, fine, mi, – ni ĉiuj jam sufiĉe vivis, ni ĉiuj jam estas maljunuloj, starantoj per unu piedo en ĉerko… Kia utilo estos por la homaro, se ni ellernos la lingvon kaj hodiaŭ – morgaŭ mortos?..
– Li ĉiam estas kontraŭ ni!.. – Olnjo sin turnis al Joĉjo per mallaŭta ofendita tono, {{vdk|kva|zaŭ}}<noinclude><references/></noinclude>
5w1rw0ex5yf9ktn37hveinxq4efqvjg
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/132
104
42776
128040
128022
2026-11-17T16:04:32Z
U-sign
2952
/* Вычитана */
128040
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="U-sign" /></noinclude>{{vdf|kva|zaŭ}} tute forgesinte, ke la doktoro ĉeestis tie. – Antaŭe li parolis, ke esperantistoj estas tre malmultenombraj ankoraŭ, ke oni kun malfacileco povos trovi ie samideanon, ke estas pli facile trovi feliĉulon, gajnintan 200.000 rublojn, ol esperantiston. Kiam mi prezentis al li pruvojn de rapida disvastiĝado de la lingvo dum la lasta tempo, li jam plu ne kontraŭstaras, sed poste li trovis, ke Esperanto estas iom tre maldelikata lingvo, ke antaŭe oni devus plibonigi ĝin… nun estas nova preteksto – antaŭe ankoraŭ neniam aŭdita de mi: li jam estas maljunulo!..
Kaj alproksimiĝinte al la doktoro kaj ĉirkaŭkaptinte lian kolon, ŝi diris, kisante lin, kun larmoj en la voĉo:
– Vi scias, kiel mi amas vin, kara!.. Kial vi malgajigas min per tiaj vortoj kruelaj? Vi, ankaŭ la paĉjo, tute ne estas maljunuloj! Ĉu tiaj estas maljunuloj? Rigardu, via vizaĝo estas junaspekta…
– Ha, ĉu vi jam disputas? Mi ŝatas partopreni disputojn, – diris s-ro Veselov, enirante en la ĉambron kun cigaro en la mano kaj sidiĝante apud la doktoro.
– Mi parolas, ke la paĉjo-doktoro antaŭe parolis, ke Esperanton oni devas plibonigi… – Olnjo sin turnis al la patro, kvazaŭ esperante trovi subtenon por si.
– Jes, jes… Plibonigi, vi parolas? Kion vi opinias pri plibonigoj necesaj en la lingvo? – s-ro Veselov sin turnis al Joĉjo. – Ni ofte tuŝetas tie ĉi la demandon, sed ni ĉiuj estas nur komencantoj, nenion legintaj en la lingvo kaj konantaj neniun samideanon, krom vi. Al mi persone, ekzemple, ŝajnas tre maldelikata por ni rusoj, kompreneble, kombinaĵo de vortoj simila al la jena: mi danka'''s vin''', ŝi peta'''s vin''', li kisa'''s vin'''… Imagu al vi, ke ni ĉeestas en bona societo de inteligentaj fraŭlinoj kaj sinjorinoj, kiuj tute nenion aŭdis pri la bakitaĵo de estiminda Zamenhof, – ĉu ne tranĉus malagrable ilian aŭdosenton delikatan tiu ĉi senĉesa „'''svin'''<ref>Ruse '''svin'''ja estas porko.</ref>“ kaj ĉu ili povus bone sin senti en ĉeesto de similaj kunparolantoj?..
Joĉjo konfuziĝeme ruĝiĝis kaj ree ekrigardis Olnjon kun petego en la rigardo.
– Mi jam ne unufoje montris al vi, paĉjo, ke vi nur lokŝanĝu la vortojn, kiuj tiel konfuzas vin, t. e. ke vi parolu „mi vin dankas, mi vin petas“ – kaj la demando estos sukcese solvita por ambaŭ flankoj: la bela lingvo restos netuŝita kaj nenies aŭdosento, kiom ajn ĝi estus delikata, ne estos ofendita de „svin′aĵoj“.
– Vi, mia kara infano, ĉiam solvas problemojn rapide kaj tre sukcese, sed mi volis pli frue aŭdi opinion de li… de via prof…
– Ha, ne nomu, ne nomu plu tiel lin! – Olnjo ekkriis, interrompante la patron. – Nomu lin simple…
– Pardonu!.. Sed mi preferus aŭdi opinion de Joĉjo pri la demando. Kion vi diros? – s-ro Veselov ree sin turnis al la junulo.
Legantoj jam aŭdis antaŭe, ke nia heroo estis junulo tre konfuziĝema kaj ne {{vdk|parol|ema}}<noinclude><references/></noinclude>
gqg37p06s2wjyns371w6gadg0oci29h
128047
128040
2026-11-17T22:07:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128047
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|kva|zaŭ}} tute forgesinte, ke la doktoro ĉeestis tie. – Antaŭe li parolis, ke esperantistoj estas tre malmultenombraj ankoraŭ, ke oni kun malfacileco povos trovi ie samideanon, ke estas pli facile trovi feliĉulon, gajnintan 200.000 rublojn, ol esperantiston. Kiam mi prezentis al li pruvojn de rapida disvastiĝado de la lingvo dum la lasta tempo, li jam plu ne kontraŭstaras, sed poste li trovis, ke Esperanto estas iom tre maldelikata lingvo, ke antaŭe oni devus plibonigi ĝin… nun estas nova preteksto – antaŭe ankoraŭ neniam aŭdita de mi: li jam estas maljunulo!..
Kaj alproksimiĝinte al la doktoro kaj ĉirkaŭkaptinte lian kolon, ŝi diris, kisante lin, kun larmoj en la voĉo:
– Vi scias, kiel mi amas vin, kara!.. Kial vi malgajigas min per tiaj vortoj kruelaj? Vi, ankaŭ la paĉjo, tute ne estas maljunuloj! Ĉu tiaj estas maljunuloj? Rigardu, via vizaĝo estas junaspekta…
– Ha, ĉu vi jam disputas? Mi ŝatas partopreni disputojn, – diris s-ro Veselov, enirante en la ĉambron kun cigaro en la mano kaj sidiĝante apud la doktoro.
– Mi parolas, ke la paĉjo-doktoro antaŭe parolis, ke Esperanton oni devas plibonigi… – Olnjo sin turnis al la patro, kvazaŭ esperante trovi subtenon por si.
– Jes, jes… Plibonigi, vi parolas? Kion vi opinias pri plibonigoj necesaj en la lingvo? – s-ro Veselov sin turnis al Joĉjo. – Ni ofte tuŝetas tie ĉi la demandon, sed ni ĉiuj estas nur komencantoj, nenion legintaj en la lingvo kaj konantaj neniun samideanon, krom vi. Al mi persone, ekzemple, ŝajnas tre maldelikata por ni rusoj, kompreneble, kombinaĵo de vortoj simila al la jena: mi danka'''s vin''', ŝi peta'''s vin''', li kisa'''s vin'''… Imagu al vi, ke ni ĉeestas en bona societo de inteligentaj fraŭlinoj kaj sinjorinoj, kiuj tute nenion aŭdis pri la bakitaĵo de estiminda Zamenhof, – ĉu ne tranĉus malagrable ilian aŭdosenton delikatan tiu ĉi senĉesa „'''svin'''<ref>Ruse '''svin'''ja estas porko.</ref>“ kaj ĉu ili povus bone sin senti en ĉeesto de similaj kunparolantoj?..
Joĉjo konfuziĝeme ruĝiĝis kaj ree ekrigardis Olnjon kun petego en la rigardo.
– Mi jam ne unufoje montris al vi, paĉjo, ke vi nur lokŝanĝu la vortojn, kiuj tiel konfuzas vin, t. e. ke vi parolu „mi vin dankas, mi vin petas“ – kaj la demando estos sukcese solvita por ambaŭ flankoj: la bela lingvo restos netuŝita kaj nenies aŭdosento, kiom ajn ĝi estus delikata, ne estos ofendita de „svin′aĵoj“.
– Vi, mia kara infano, ĉiam solvas problemojn rapide kaj tre sukcese, sed mi volis pli frue aŭdi opinion de li… de via prof…
– Ha, ne nomu, ne nomu plu tiel lin! – Olnjo ekkriis, interrompante la patron. – Nomu lin simple…
– Pardonu!.. Sed mi preferus aŭdi opinion de Joĉjo pri la demando. Kion vi diros? – s-ro Veselov ree sin turnis al la junulo.
Legantoj jam aŭdis antaŭe, ke nia heroo estis junulo tre konfuziĝema kaj ne {{vdk|parol|ema}}<noinclude><references/></noinclude>
jjkvhlyggdbgv7269htsy3f57bghe52
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/134
104
45366
128039
128023
2026-11-17T16:04:12Z
U-sign
2952
/* Вычитана */
128039
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="U-sign" /></noinclude>{{vdf|parol|ema}}. Li povis plezurege aŭskulti eĉ dum kelkaj tagoj ies ajn parolojn, konversaciojn, – sed kiam venis lia alterno ion paroli, li plej ofte tuj konfuziĝis, ruĝiĝis, pensoj intermiksiĝis en lia kapo kaj, anstataŭ iafoje atendata de li detala respondo, li liberiĝadis de la tasko malfacila per ne multaj vortoj ne signifaj.
„Ŝi, tiu ĉi bona knabino – Olnjo, – ja bone respondis“, – li pensis hezite, metante en la poŝojn jen unu manon, jen la alian, kvazaŭ esperante trovi tie vortojn dirotajn. – „Kion ankoraŭ mi devas aldoni al la dirita? Kion oni bezonas ankoraŭ?“
– Laŭ mi, – post sufiĉe longa paŭzo li komencis malkuraĝe kaj mallaŭte, – laŭ mia opinio... mi tute ne scias, kion ankoraŭ oni povas aldoni al la respondo de...
Je proksime, ŝajne, en najbara ĉambro eksonis mallaŭta melodia sonorileto kaj ĉiuj stariĝis rapideme. Joĉjo decidis, ke lia tasko malfacila estas finita kaj ke estas superflue aldoni ion ankoraŭ al tio, kion li ĵus diris.
– Ni iru vespermanĝi, sinjoroj, – diris s-ro Veselov, invitante per rigardo la doktoron kaj Joĉjon kaj prenante je la mano la filinon, kaj ne rapide foriris. La doktoro proponis sian manon al Joĉjo. Ili iris paŝo post paŝo post la unua paro silente, dume la patro, kliniĝinte al la orelo de la filino, longe ion flustris. Responde ŝi gaje ridetis kaj kelkfoje rerigardis la junulon. Lia konfuziĝo ĉiam kreskis, li sentis, kiom ridinda nun li ŝajnis al ĉiuj.
En la manĝoĉambro oni sidigis Joĉjon inter Veselov kaj la doktoro kaj Olnjo prenis devon de mastrino, disverŝante kaj dismetante manĝaĵojn. Antaŭe ol sidiĝi sian lokon, Joĉjo iom da tempo hezitis, vidinte, ke neniu preĝis, aŭ almenaŭ faris krucosignon antaŭ la vespermanĝo, kvankam en la ĉambro estis ikonoj. En lia animo dum tiu ĉi momento estis kaŝita kaj vigla batalo: ĉu li devas, laŭ sia hejma-parenca kutimo, preĝi, ĉu, sekvante ekzemplon de la konatuloj, tiom inteligentaj, sidiĝi al la tablo ne preĝinte? Li rememoris admonojn de sia patrino, ke li neniam hontu konfesi aŭ elmontri al iu ajn, ke li estas kredanta kristano, ke neniu tiun ĉi emon mallaŭdos, kaj, fiksinte siajn belajn kaŝtankolorajn okulojn al la ikonoj, li respektoplene, ne rapidante, faris kelkfoje krucosignon. Kiam li, ruĝiĝante, ekrigardis la vizaĝojn de la sidintoj, sur ili, al sia miro, li rimarkis nek ian mokrideton, nek okulsignon mokeman, – kontraŭe, la vizaĝoj de ĉiuj estis seriozaj kaj pensoplenaj.
Dum la vespermanĝo ŝercoj senĉese ŝutiĝis de lipoj de la najbaroj de Joĉjo. Estis tre gaje, sed li, kutime, silentis, nur iafoje ekridante aŭ balancante per la kapo (kiam ia demando estis turnita al li), kio devis signifi, ke li estas konsenta. Olnjo kaj la doktoro fervore metadis plej grandajn kaj plej bonajn pecojn sur lian teleron, alparolante ĉiufoje, ke li devas pli multe manĝi por plidikiĝi.
Post la vespermanĝo s-ro Veselov ien foriris, Olnjo daŭrigis klopodi en la manĝoĉambro kaj Joĉjon la doktoro kondukis en la gastoĉambron. Sidiĝinte sur molan kanapon, la doktoro ekfumis cigaredon kaj, atente pririgardante la junulon, kvazaŭ li neniam vidis lin pli frue komencis:<noinclude><references/></noinclude>
o8c5jglfrg7byy2uuldlnb6wv6scbdo
128048
128039
2026-11-17T22:17:08Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128048
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|parol|ema}}. Li povis plezurege aŭskulti eĉ dum kelkaj tagoj ies ajn parolojn, konversaciojn, – sed kiam venis lia alterno ion paroli, li plej ofte tuj konfuziĝis, ruĝiĝis, pensoj intermiksiĝis en lia kapo kaj, anstataŭ iafoje atendata de li detala respondo, li liberiĝadis de la tasko malfacila per ne multaj vortoj ne signifaj.
„Ŝi, tiu ĉi bona knabino – Olnjo, – ja bone respondis“, – li pensis hezite, metante en la poŝojn jen unu manon, jen la alian, kvazaŭ esperante trovi tie vortojn dirotajn. – „Kion ankoraŭ mi devas aldoni al la dirita? Kion oni bezonas ankoraŭ?“
– Laŭ mi, – post sufiĉe longa paŭzo li komencis malkuraĝe kaj mallaŭte, – laŭ mia opinio... mi tute ne scias, kion ankoraŭ oni povas aldoni al la respondo de...
Je proksime, ŝajne, en najbara ĉambro eksonis mallaŭta melodia sonorileto kaj ĉiuj stariĝis rapideme. Joĉjo decidis, ke lia tasko malfacila estas finita kaj ke estas superflue aldoni ion ankoraŭ al tio, kion li ĵus diris.
– Ni iru vespermanĝi, sinjoroj, – diris s-ro Veselov, invitante per rigardo la doktoron kaj Joĉjon kaj prenante je la mano la filinon, kaj ne rapide foriris. La doktoro proponis sian manon al Joĉjo. Ili iris paŝo post paŝo post la unua paro silente, dume la patro, kliniĝinte al la orelo de la filino, longe ion flustris. Responde ŝi gaje ridetis kaj kelkfoje rerigardis la junulon. Lia konfuziĝo ĉiam kreskis, li sentis, kiom ridinda nun li ŝajnis al ĉiuj.
En la manĝoĉambro oni sidigis Joĉjon inter Veselov kaj la doktoro kaj Olnjo prenis devon de mastrino, disverŝante kaj dismetante manĝaĵojn. Antaŭe ol sidiĝi sian lokon, Joĉjo iom da tempo hezitis, vidinte, ke neniu preĝis, aŭ almenaŭ faris krucosignon antaŭ la vespermanĝo, kvankam en la ĉambro estis ikonoj. En lia animo dum tiu ĉi momento estis kaŝita kaj vigla batalo: ĉu li devas, laŭ sia hejma-parenca kutimo, preĝi, ĉu, sekvante ekzemplon de la konatuloj, tiom inteligentaj, sidiĝi al la tablo ne preĝinte? Li rememoris admonojn de sia patrino, ke li neniam hontu konfesi aŭ elmontri al iu ajn, ke li estas kredanta kristano, ke neniu tiun ĉi emon mallaŭdos, kaj, fiksinte siajn belajn kaŝtankolorajn okulojn al la ikonoj, li respektoplene, ne rapidante, faris kelkfoje krucosignon. Kiam li, ruĝiĝante, ekrigardis la vizaĝojn de la sidintoj, sur ili, al sia miro, li rimarkis nek ian mokrideton, nek okulsignon mokeman, – kontraŭe, la vizaĝoj de ĉiuj estis seriozaj kaj pensoplenaj.
Dum la vespermanĝo ŝercoj senĉese ŝutiĝis de lipoj de la najbaroj de Joĉjo. Estis tre gaje, sed li, kutime, silentis, nur iafoje ekridante aŭ balancante per la kapo (kiam ia demando estis turnita al li), kio devis signifi, ke li estas konsenta. Olnjo kaj la doktoro fervore metadis plej grandajn kaj plej bonajn pecojn sur lian teleron, alparolante ĉiufoje, ke li devas pli multe manĝi por plidikiĝi.
Post la vespermanĝo s-ro Veselov ien foriris, Olnjo daŭrigis klopodi en la manĝoĉambro kaj Joĉjon la doktoro kondukis en la gastoĉambron. Sidiĝinte sur molan kanapon, la doktoro ekfumis cigaredon kaj, atente pririgardante la junulon, kvazaŭ li neniam vidis lin pli frue komencis:<noinclude><references/></noinclude>
gunsi96fyprjrry8pjq6azpd6bxt85f
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/128
104
45377
128042
128020
2026-11-17T16:04:57Z
U-sign
2952
/* Вычитана */
128042
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="U-sign" /></noinclude>{{vdf|sim|ple}}… Joĉjo…
La knabino konfuziĝis kaj kaŝis sian kapon sur la brusto de la patro.
– Ha-a!.. – diris s-ro Veselov, ankoraŭ fikse rigardante Joĉjon, kiu ankaŭ konfuziĝis pro tio, ke la knabino nomis lin antaŭ la patro Joĉjo kaj pro severe-serioza mieno, kiu estis ankoraŭ sur lia vizaĝo. – Mi ĝojas, mi tre ĝojas, sinjoro… juna sinjoro… Joĉjo… Mi delonge deziris konatiĝi kun vi.
Kaj s-ro Veselov, ĉiam ankoraŭ fikse rigardante kuntiriĝintan kaj ridinde-konfuziĝeman figuron de Joĉjo, jam gaje ridetante kaj eltirante al li sian grandan larĝan manon kun belaj fingroj muzikemaj, aldonis:
– Jen kiu delogis mian filinon!.. Jen kiu nebuligis la kapon de ŝi!.. Nu, ni iru! Ni estu amikoj…
– Paĉjo! – flustre parolis Olnjo, gaje saltante antaŭ ili, – li estas tia stranga, konfuziĝema. Hodiaŭ mi longe instruis lin… Imagu, li eĉ tute scias nek vesti fraŭlinojn, nek promeni kun ili je la mano…
– Tiu ĉi arto estas facile ellernebla. Atendu iom da tempo kaj sub via gvidado li baldaŭ fariĝos nerekonebla lerta kavaliro, flirtulo…
Ili eniris en la kabineton de s-ro Veselov.
Ĝi estis sufice granda ĉambro, komforte meblita, en kies mezo staris bela skribotablo kun luksa skribilaro kaj kelkaj fotografaĵoj, inter kiuj Joĉjo tuj rimarkis portreton de Olnjo. Meze de la tablo en ordo severa kuŝis paperoj kaj kelkaj libroj. Du molaj apogseĝoj estis almovitaj al ĝi. Dekstre de la skribotablo, laŭlonge de muro staris du libroŝrankoj, el kiuj tra vitroj estis vidataj luksaj bindoj de enciklopedio kaj aliaj libroj. Laŭlonge de la muro kontraŭa staris granda tablo longa de simpla laboro, ĉirkaŭita de seĝoj kaj sur ĝi jam senorde kuŝis amasoj de paperoj, diversaj sennombraj albumoj, novaj libroj, dikaj ĵurnaloj kaj ĵus ricevitaj gazetoj vesperaj. Apud la libroŝrankoj staris granda leda kanapo.
– Jen estas mia laborĉambro, – diris s-ro Veselov, gaje ridetante. – Vi povas trovi tie, – li montris al Joĉjo la grandan tablon, – multajn interesajn por vi objektojn. La filino montros ĉion al vi.
– La paĉjo ne ŝatas labori je sia skribotablo, – diris la knabino, ĵus s-ro Veselov eliris el la ĉambro. – Ĝi estas tro malgranda por tio… Li ordinare laboras je tiu ĉi tablo granda, je kiu iafoje laboras ankaŭ mi kaj la paĉjo-doktoro. Sidiĝu!.. Jen estas lernolibro de Esperanto kaj aliaj libroj esperantaj. La paĉjo ion tradukas aŭ verkas en Esperanto, – ŝi aldonis kun serioza mieno, montrante paperojn de la patro.
La knabino almovis al la junulo albumon de familiaj fotografaĵoj, kie tutaj grandaj paĝoj estis okupitaj de portretoj de Olnjo de tiu epoko, kiam oni ankoraŭ vestis ŝin je knabaj vestaĵoj. Joĉjo kun miro rigardis jen la knabinon, jen la fotografaĵojn, ĉar li neniam vidis tian diversecon de fotografaĵoj de sama persono.<noinclude><references/></noinclude>
nwy6kugwrjbrh3annelxh0jvj55hlde
128045
128042
2026-11-17T21:51:04Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128045
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|sim|ple}}… Joĉjo…

4ox7ude55i6p91z1nykzqkwi8y5g6f3
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/136
104
45379
128038
128024
2026-11-17T16:03:09Z
U-sign
2952
/* Вычитана */
128038
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="U-sign" /></noinclude>– Ĉu vi havas en la urbo konatulojn, krom viaj nunaj lernantoj? Ĉu vi vizitas ilin? Mi rimarkas, ke vi nenie estis en societo, pro tio vi estas tro konfuziĝema. Juna homo, vi devas pli ofte vizitadi societon! Mi scias, ke plimulto de lernantoj estas senigita je eblo fari tion, sed kiu havas tian eblon, tiu devas bonuzi ĝin. Ĝi povas havi gravan signifon por via estonteco. Laŭ mi, estas necese por vi pli ofte vizitadi tiun ĉi domon gastaman kaj somere nepre pasigi kelkajn semajnojn en la bieno de s-ro Veselov. Cetere, la somero estas ankoraŭ malproksima, baldaŭ venos Kristnasko... Ĉu vi povas resti por la festo en la urbo? S-ro Veselov kun Olnjo kutime entreprenas maskobalon, vojaĝon al ĉirkaŭaĵoj de la urbo... Unuvorte, tie ĉi estos tre interese. Vi havos okazon konatiĝi kun multaj gejunuloj kaj lerni sintenadon. Se via intenco resti en la urbo dum la festoj kaj partopreni tieajn ĉi festajn amuzojn renkontus malhelpon de via lerneja estraro, – ilin forigus facile s-ro Veselov, kiu konas ĉiujn viajn instruistojn kaj la inspektoron, – laŭ lia peto mi hodiaŭ faras al vi tiun ĉi proponon, kiun li delonge jam pripensis kun la filino, ankoraŭ ne konante vin persone.
– Ĉu vi restos?..
Joĉjo ektremis, subite ekaŭdinte ĉarman voĉon de Olnjo, kiu staris dum la monologo ne rimarkita de li post lia dorso.
– Ĉu vi ne forveturos hejmen?.. – la knabino daŭrigis, alpremiĝante al la doktoro kaj fikse rigardante la junulon.
– Pri tia feliĉo mi revis neniam... vi estas tro bonaj, – Joĉjo respondis. – Sed ĉu mi ne malĝojigos la gepatrojn? Ili kutimis modeste renkontadi la feston en ĉeesto de ĉiuj siaj infanoj. Krom tio... ili estas ne riĉaj kaj ĉiu rublo estas tre valora por ili... Dume, se mi restus en la urbo, ili devus pagi por mia loĝejo kaj nutrado superfluan monon...
– Vi loĝos en mia loĝejo, senpage, – Olnjo rapidis konsoli la junulon. – La paĉjo estos ĝoja al tio. Al viaj gepatroj vi skribu, ke al vi ni proponis la loĝejon kaj gastamon kun permeso de via estraro... Eble, vi eĉ aldonos por ilia konsolo ian mensogaĵon malgrandan?.. Ekzemple, ke vi esperas dum la festoj ion perlabori per lecionoj por helpi al ili... Mi ne kutimis mensogi, sed por trankviligi ilin... Paĉjo-doktoro! – ŝi demandis lin, karesante per la mano lian ŝultron, – kion vi opinias pri tio ĉi?
La doktoro ekrigardis ilin ambaŭ, kvazaŭ penante tralegi sur iliaj vizaĝoj, kion ili pensis, ordigis sur sia brusto oran horloĝĉeneton kaj diris malrapide, laŭte kaj klare:
– Ĉu mensogi? Laŭ mi, vi ne devas mensogi! Mensogo ĉiam restos mensogo, kiel ajn belajn celojn ĝi havus kaj, kiel tia, ĝi estas ĉiam abomena.
Olnjo ruĝiĝis pro honto kaj petis pardonon, ke ŝi tiom ne pripensite donis al Joĉjo sian konsilon. La konversacio daŭris ankoraŭ dum duonhoro. Joĉjo promesis ree viziti la familion post tri tagoj, al tiu tempo li devis pripensi la proponon kaj sciigi sian decidon, ke la mastro povu ĝustatempe ricevi permeson de la inspektoro de la seminario.
{{---|3em}}<noinclude><references/></noinclude>
97s7yj3rvuc7av3e7fvbb54fuy6h5ut
128049
128038
2026-11-17T22:25:00Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128049
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>– Ĉu vi havas en la urbo konatulojn, krom viaj nunaj lernantoj? Ĉu vi vizitas ilin? Mi rimarkas, ke vi nenie estis en societo, pro tio vi estas tro konfuziĝema. Juna homo, vi devas pli ofte vizitadi societon! Mi scias, ke plimulto de lernantoj estas senigita je eblo fari tion, sed kiu havas tian eblon, tiu devas bonuzi ĝin. Ĝi povas havi gravan signifon por via estonteco. Laŭ mi, estas necese por vi pli ofte vizitadi tiun ĉi domon gastaman kaj somere nepre pasigi kelkajn semajnojn en la bieno de s-ro Veselov. Cetere, la somero estas ankoraŭ malproksima, baldaŭ venos Kristnasko... Ĉu vi povas resti por la festo en la urbo? S-ro Veselov kun Olnjo kutime entreprenas maskobalon, vojaĝon al ĉirkaŭaĵoj de la urbo... Unuvorte, tie ĉi estos tre interese. Vi havos okazon konatiĝi kun multaj gejunuloj kaj lerni sintenadon. Se via intenco resti en la urbo dum la festoj kaj partopreni tieajn ĉi festajn amuzojn renkontus malhelpon de via lerneja estraro, – ilin forigus facile s-ro Veselov, kiu konas ĉiujn viajn instruistojn kaj la inspektoron, – laŭ lia peto mi hodiaŭ faras al vi tiun ĉi proponon, kiun li delonge jam pripensis kun la filino, ankoraŭ ne konante vin persone.
– Ĉu vi restos?..
Joĉjo ektremis, subite ekaŭdinte ĉarman voĉon de Olnjo, kiu staris dum la monologo ne rimarkita de li post lia dorso.
– Ĉu vi ne forveturos hejmen?.. – la knabino daŭrigis, alpremiĝante al la doktoro kaj fikse rigardante la junulon.
– Pri tia feliĉo mi revis neniam... vi estas tro bonaj, – Joĉjo respondis. – Sed ĉu mi ne malĝojigos la gepatrojn? Ili kutimis modeste renkontadi la feston en ĉeesto de ĉiuj siaj infanoj. Krom tio... ili estas ne riĉaj kaj ĉiu rublo estas tre valora por ili... Dume, se mi restus en la urbo, ili devus pagi por mia loĝejo kaj nutrado superfluan monon...
– Vi loĝos en mia loĝejo, senpage, – Olnjo rapidis konsoli la junulon. – La paĉjo estos ĝoja al tio. Al viaj gepatroj vi skribu, ke al vi ni proponis la loĝejon kaj gastamon kun permeso de via estraro... Eble, vi eĉ aldonos por ilia konsolo ian mensogaĵon malgrandan?.. Ekzemple, ke vi esperas dum la festoj ion perlabori per lecionoj por helpi al ili... Mi ne kutimis mensogi, sed por trankviligi ilin... Paĉjo-doktoro! – ŝi demandis lin, karesante per la mano lian ŝultron, – kion vi opinias pri tio ĉi?
La doktoro ekrigardis ilin ambaŭ, kvazaŭ penante tralegi sur iliaj vizaĝoj, kion ili pensis, ordigis sur sia brusto oran horloĝĉeneton kaj diris malrapide, laŭte kaj klare:
– Ĉu mensogi? Laŭ mi, vi ne devas mensogi! Mensogo ĉiam restos mensogo, kiel ajn belajn celojn ĝi havus kaj, kiel tia, ĝi estas ĉiam abomena.
Olnjo ruĝiĝis pro honto kaj petis pardonon, ke ŝi tiom ne pripensite donis al Joĉjo sian konsilon. La konversacio daŭris ankoraŭ dum duonhoro. Joĉjo promesis ree viziti la familion post tri tagoj, al tiu tempo li devis pripensi la proponon kaj sciigi sian decidon, ke la mastro povu ĝustatempe ricevi permeson de la inspektoro de la seminario.
{{---|3em}}<noinclude><references/></noinclude>
fa8p35v2asa3imzavzqpztsvxch3yeb
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/138
104
45533
128037
128025
2026-11-17T16:02:55Z
U-sign
2952
/* Вычитана */
128037
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="U-sign" /></noinclude>{{f|'''XII'''|c}}
{{f|'''La akcidento'''|c}}
En la sabato sekvinta en la horo kutima Julia Andreevna kaj kelkaj samideanoj, venintaj al la leciono, longe vane atendis Joĉjon. Ĝis nun li ĉiam estis akurata, tial lia neatendita foresto estis temo de longa konversacio de la ĉeestintoj. Oni faris plej diversajn supozojn kaj, fine, decidis, ke la instruisto subite malsaniĝis, kaj disiris.
Sed Joĉjo estis sana, li nepre vizitus la kunvenon, se ne okazus al li io tre grava, havinta grandajn sekvojn por lia estonteco.
Revenite el la lernejo, en tiu tago Joĉjo trovis leteron de Olnjo. Ŝi petis, ke li tuj post tagmanĝo venu al ŝi kaj akompanu ŝin al urba malsanulejo, kuŝinta sur rando mem de la urbo. Olnjo devis viziti unu konatan fraŭlinon, kiu havis en la urbo neniajn parencojn kaj nun estis resaniĝanta. El la malsanulejo la gejunuloj ambaŭ devis tuj veni al Julia Andreevna.
– Ni malfruiĝos! – Olnjo diris kun ĉagreno en la voĉo, ĵus venis Joĉjo. – Dum du horoj mi jam atendas vin kaj nun estas jam mallume en la stratoj.
La knabino pro ĉagreno estis kolerema.
Joĉjo petis pardonon, li asertis, ke li hejme ne prokrastis eĉ unu minuton, ke kun li – tia fidinda akompananto – ŝi povas timi nenion eĉ nokte kaj, fine, iom post iom li tute trankviligis la knabinon. Post kvaronhoro ŝi kun bona ridetanta vizaĝeto aperis antaŭ li, vestita por la promeno. Haltinte en la antaŭĉambro antaŭ la junulo, ŝi koketeme demandis:
– Ĉu mi estas bela fraŭlino?.. – kaj, ne ricevinte respondon, ŝi aldonis: – Ni iru!..
Joĉjo ne sciis, kion respondi, tiel neatendita estis la demando. Pli belan, pli ĉarman knabinon li eĉ neniam sonĝis, sed konfesi je tio ĉi antaŭ ŝi li ne havis kuraĝon.
Ili iris silente la mano je la mano. Estis frosta vespero. Neĝo knaris sub la piedoj kaj brilis, kiel diamanto. Trairinte unu homriĉan straton kaj komercan placon, la gejunuloj baldaŭ eniris straton malriĉan kun mizeraj domaĉoj kaj longaj lignaj bariloj, per kiuj estis baritaj legomejoj, kiuj tiriĝis tie ĉi je ambaŭ flankoj laŭlonge de la strato. Ĉio – la domaĉoj, neĝo ne forbalaita de trotuaroj, sed amase kuŝinta ĉie, eĉ renkontatoj mizere kaj malriĉe vestitaj, – ĉio atestis, ke ili ĉiam estis pli kaj pli for de la centro de la urbo, ke ili alproksimiĝis al la antaŭurbo. Krepusko rapide densiĝis, jam estis neeble pro mallumo vidi vizaĝojn de irintoj de kontraŭa flanko de la strato mallarĝa, tamen neniu rapidis bruligi stratajn lanternojn, sendube, pro ekonomio de petrolo kaj ĉefe pro konvinkiĝo, ke ili, pro sia malmulteco kaj lummalfortikeco ne multe dispelos noktan mallumon de la strato. Kiam la gejunuloj renkontadis ebriulojn, ĉifonvestitajn homojn suspektindajn, Olnjo pli proksime alpremiĝadis al Joĉjo, fermis la okulojn kaj la orelojn, se est-<noinclude><references/></noinclude>
sctnpsedeupvjkwjj80om0tn4qgqm82
128050
128037
2026-11-17T22:34:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128050
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''XII'''|c}}

msdib6t0yrq7k3t918xc3aoem4vfbxd
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/142
104
45540
128036
2026-11-17T16:01:56Z
U-sign
2952
/* Вычитана */
128036
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="U-sign" /></noinclude>Je ĉiuj demandoj de la gejunuloj pri nomoj de la gepatroj, aŭ de la strato, en kiu ili loĝas, la knabeto aŭ tute silentis, aŭ donis respondojn malkompreneblajn, neĝustajn kaj ridindajn.
– Kion ni faros nun? – Olnjo ree demandis riproĉvoĉe Joĉjon. – Ni devas rapidi en la malsanulejon, kaj kien ni iros nun kun li?.. Li frostmortos... Kiu scias, kies li estas infano? Por kio vi timigis tiun knabaĉon... forkurintan?.. – ŝi murmuris malkontente, tamen senĉese karesante la infanon.
– Laŭ mi, li estas knabo el ia bona, riĉa familio, – pri tio atestas lia vestaĵo kaj eksteraĵo. Kiu scias, eble, iu forŝtelis lin kaj nun liaj gepatroj serĉas lin kun malespero?.. Ni venigu lin en policejon.
Preterveturinta glitveturilo baldaŭ venigis tien la trion. La knabeto dum la vojo estis tre gaja, sciiĝinte, ke oni veturigas lin hejmen al la panjo.
Deĵorinta policoficiro afable renkontis ilin, tuj konjektinte, ke la knabeto venigita estas ĝuste tiu, kiun oni senrezultate serĉis jam dum du tagoj. Li tuj telefonis ien, sidigis la gejunulojn kaj ili ankoraŭ ne finis sian rakonton pri la trovitaĵo, kiam en la ĉambro aperis malfacile spiranta bela altkreska viro en oficira vesto uniforma.
– Vladjo! Mia kara Vladjo, ĉu vi estas ankoraŭ vivanta? – li ekkriis, sinĵetante al la knabeto, pace dormetinta en brakoj de Olnjo, kaj ŝutante varmajn kisojn sur lian vizaĝeton kaj manetojn. – Ĉu mi ne sonĝas?.. Ne!.. Tio ĉi estas li, mia karulo...
La infano ektremis pro neatenditeco kaj ĝojo kaj kun laŭta krio delikata eltiris renkonte al li la manetojn. Nur preminte la infanon kaj iom trankviliĝinte pro emocioj, la patro feliĉa kvazaŭ rimarkis la trovintojn.
– Mi konjektas, kara fraŭlino, – li diris al Olnjo, ke vi savis la infanon. Diru al mi vian nomon, ke ĝi por ĉiam engravuriĝu en mia memoro.
Olnjo sin nomis kaj modeste klarigis, ke ne ŝi, sed Joĉjo estas la savinto. La oficiro riverencis kaj ekpremis dankeme la manojn de ili ambaŭ.
– Kiu ajn vi estus, karaj savintoj, mi devos inde rekompenci vin. Bonvolu sekvi kun mi! La patrino malfeliĉa... ne! Nun ŝi estas pli feliĉa ol iam... Ŝi atendas nin. Volu, miaj karaj, sekvi post mi: apud la perono nin atendas ĉevaloj.
Ne ĉesante kisi la feliĉan infanon, la ne malpli feliĉa patro transdonis lin en brakojn de servosoldato, starinta apude. La lasta per mano kutima kovris lin kun la kapo per dika mola ŝalo kaj malaperis post sia sinjoro. Olnjo kun Joĉjo sekvis post ili.
Apud la perono staris kaleŝo kovrita en kiun tuj sidiĝis la oficiro kun la soldato kaj por la gejunuloj tuj estis postulita speciala glitveturilo dungita. Apenaŭ ili sidiĝis, la ambaŭ glitveturiloj kun rapideco de birdo, kiu subite eksentis liberon post longa mallibereco, ekveturis tra stratoj senhomaj.
Olnjo estis tre gaja dum la vojo kaj ŝi jam ne unufoje dankis Joĉjon, ke li liberigis ĝustatempe de la knabaĉo la infaneton. Ŝi jam ne koleris je la junulo, ŝi jam ne bedaŭris la viziton<noinclude><references/></noinclude>
mypiy9tqd2eaxyswffnta7vg12pxasc
128051
128036
2026-11-18T07:36:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128051
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Je ĉiuj demandoj de la gejunuloj pri nomoj de la gepatroj, aŭ de la strato, en kiu ili loĝas, la knabeto aŭ tute silentis, aŭ donis respondojn malkompreneblajn, neĝustajn kaj ridindajn.
– Kion ni faros nun? – Olnjo ree demandis riproĉvoĉe Joĉjon. – Ni devas rapidi en la malsanulejon, kaj kien ni iros nun kun ''li''?.. Li frostmortos... Kiu scias, kies li estas infano? Por kio vi timigis tiun knabaĉon... forkurintan?.. – ŝi murmuris malkontente, tamen senĉese karesante la infanon.
– Laŭ mi, li estas knabo el ia bona, riĉa familio, – pri tio atestas lia vestaĵo kaj eksteraĵo. Kiu scias, eble, iu forŝtelis lin kaj nun liaj gepatroj serĉas lin kun malespero?.. Ni venigu lin en policejon.
Preterveturinta glitveturilo baldaŭ venigis tien la trion. La knabeto dum la vojo estis tre gaja, sciiĝinte, ke oni veturigas lin hejmen al la panjo.
Deĵorinta policoficiro afable renkontis ilin, tuj konjektinte, ke la knabeto venigita estas ĝuste tiu, kiun oni senrezultate serĉis jam dum du tagoj. Li tuj telefonis ien, sidigis la gejunulojn kaj ili ankoraŭ ne finis sian rakonton pri la trovitaĵo, kiam en la ĉambro aperis malfacile spiranta bela altkreska viro en oficira vesto uniforma.
– Vladĉjo! Mia kara Vladĉjo, ĉu vi estas ankoraŭ vivanta? – li ekkriis, sinĵetante al la knabeto, pace dormetinta en brakoj de Olnjo, kaj ŝutante varmajn kisojn sur lian vizaĝeton kaj manetojn. – Ĉu mi ne sonĝas?.. Ne!.. Tio ĉi estas li, mia karulo...
La infano ektremis pro neatenditeco kaj ĝojo kaj kun laŭta krio delikata eltiris renkonten al li la manetojn. Nur preminte la infanon kaj iom trankviliĝinte pro emocioj, la patro feliĉa kvazaŭ rimarkis la trovintojn.
– Mi konjektas, kara fraŭlino, – li diris al Olnjo, ke vi savis la infanon. Diru al mi vian nomon, ke ĝi por ĉiam engravuriĝu en mia memoro.
Olnjo sin nomis kaj modeste klarigis, ke ne ŝi, sed Joĉjo estas la savinto. La oficiro riverencis kaj ekpremis dankeme la manojn de ili ambaŭ.
– Kiu ajn vi estus, karaj savintoj, mi devos inde rekompenci vin. Bonvolu sekvi kun mi! La patrino malfeliĉa... ne! Nun ŝi estas pli feliĉa ol iam... Ŝi atendas nin. Volu, miaj karaj, sekvi post mi: apud la perono nin atendas ĉevaloj.
Ne ĉesante kisi la feliĉan infanon, la ne malpli feliĉa patro transdonis lin en brakojn de servosoldato, starinta apude. La lasta per mano kutima kovris lin kun la kapo per dika mola ŝalo kaj malaperis post sia sinjoro. Olnjo kun Joĉjo sekvis post ili.
Apud la perono staris kaleŝo kovrita en kiun tuj sidiĝis la oficiro kun la soldato kaj por la gejunuloj tuj estis postulita speciala glitveturilo dungita. Apenaŭ ili sidiĝis, la ambaŭ glitveturiloj kun rapideco de birdo, kiu subite eksentis liberon post longa mallibereco, ekveturis tra stratoj senhomaj.
Olnjo estis tre gaja dum la vojo kaj ŝi jam ne unufoje dankis Joĉjon, ke li liberigis ĝustatempe de la knabaĉo la infaneton. Ŝi jam ne koleris je la junulo, ŝi jam ne bedaŭris la viziton<noinclude><references/></noinclude>
lib6wrf1kxvr1fv5vi499cf6ytyp85w