Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.48.0-wmf.5 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/5 104 4222 128064 109270 2026-11-18T12:11:37Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 128064 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude> Tamen, kio estas io literatureca, ĉu nur komplikaj esprimoj kaj parolturnoj, teksto farĉita de hidaj aŭ lindaj neologismoj? Kial anstataŭ simplismo devas regi komplikismo? Cetere mi ŝategas simplismon, tial dum mia tuta vivo mi intence min esprimis per simplaj sed drastaj kaj abruptaj formuloj, kiuj vundas la konformismon. La vivo, la homo, la socio estas tiaj: drastaj, abruptaj, akraj. Tiel dum la relego de miaj «Virusoj» mi decidis senŝanĝe aperigi ilin ĉar ili estas entute aktualaj. La legantoj, kiuj samopinios kiel Norbert Bartelmes, bonvolu senkulpigi min. {{dekstra|''Gilbert R. Ledon''}} <small>Marto 1999</small> ----- <references /> {{Page break}} {{f|'''Enkonduko'''|g=150%|c}} La rutina vivo inside nin ĉirkaŭas, mallarĝigas nian vidon, tiel ke ofte ni forgesas nian idealon, niajn proprajn homajn kondiĉojn. Tiu senkonscia brutiĝo fariĝas tiel grava, ke ni, en la areno vastega de la ekzisto, eĉ ne scias plu pensi, taksi. Ni ludas nian aŭtomatan rolon, ja imitante perfektan aktoron, sed bedaŭrinde la scenojn ni ne enkarnigas laŭ la spirito de la aŭtoro!… Tio estas, laŭ niaj raciaj, deveno, evoluo, tuta ekzistado. Tial, kiuj bonvolos perdi horeton el sia kutima vivmimiko per iel spekti ĉi tiujn etajn scenojn de kelkaj el la grandaj virusoj kiuj plagas nian socion, tiuj eble rekonscios, ke ĉio ne estas perdita, ke ni devas foriĝi el nia letargio kaj ke ankoraŭ restas ioma batalo por soci-hom-perfektecon atingi. Tio estas mia tutkora sopiro. {{dekstra|''La aŭtoro''}} Brazilio, oktobro 1955<noinclude><references/></noinclude> auvi0ivzhol6pv37robmvfh6ebsqbzm Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/6 104 4593 128065 109271 2026-11-18T12:11:50Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 128065 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><center>'''La Paranojulo'''</center> Personoj: <poem> '''Petro:''' La paranojulo. '''Ŝi:''' La edzino de la paranojulo. '''Giĉjo:''' La infano de la paranojulo. </poem><noinclude><references/></noinclude> akhnhu9edc10bzyy8vn9880jct2vque Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/1 104 5502 128061 100979 2026-11-18T12:10:58Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 128061 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><center> Gilbert R. Ledon <big>'''VIRUSOJ'''</big> [[Virusoj/La Paranojulo|La Paranojulo]] [[Virusoj/Viktimoj|Viktimoj]] [[Virusoj/Niaj Patriotoj|Niaj Patriotoj]] [[Virusoj/Ĉe la burokratejo|Ĉe la burokratejo]] '''KVAR<br>TEATRAĴETOJ''' </center><noinclude> <references/></noinclude> 9i6v6tliag84uixerk19cz7ybqigwpf Virusoj 0 5503 128060 86206 2026-11-18T12:10:06Z HenriLeFoll 4277 128060 wikitext text/x-wiki <pages index="Ledon - Virusoj, 1999.pdf" from=1 to=5 header=1 /> [[Kategorio:Esperantlingvaj teatraĵoj]] [[Kategorio:Esperanta lingvo]] 5dook98snfek15baw2u25e4a4gurwct Aŭtoro:Gilbert Ledon 102 5505 128082 110734 2026-11-18T13:56:21Z HenriLeFoll 4277 128082 wikitext text/x-wiki {{aŭtoro}} == Verkoj == * [[Virusoj]] - Kvar teatraĵoj ** [[Virusoj/Enkonduko|Enkonduko]] ** [[Virusoj/La_Paranojulo|La paranojulo]] ** [[Virusoj/Viktimoj|Viktimoj]] ** [[Virusoj/Niaj_Patriotoj|Niaj patriotoj]] ** [[Virusoj/Ĉe la burokratejo|Ĉe la burokratejo]] * '''''Satana Anĝelo''''' (trilingva: Esperanto / franca / portugala) - 1983. : socia kritiko - membiografio. * '''''Moderna Mito: La Kolektiveco''''' - 1986. : filozofia eseo. * '''''Sennaciece tra nia mondo''''' - 1989 : siaspica vojaĝlibro. * '''''Al la tero returne''''' - 1992 : unu solvo por la homaj sociaj problemoj. * '''''Teknikaj Kajeroj''''' - 1996/1997/1999 : pri personaj spertoj. ** A) Manekenoj kaj Ni ** B) Hermetikaj pumpiloj ** C) Anarkia konstruo ** Ĉ) Familia lingvo = Esperanto ** D) Ikaro ne sonĝis * '''''Analoj de EASP''''' - 1997 : 60 jaroj sub steloflagrado == Eldonoj == * '''''Karuseloj...''''' de Sara Larbar - 1987. * '''''La Evangelio de la Horo''''' - de Paul Berthelot - 1990. * '''''Florville kaj Courval''''' - de Markizo de Sade - 1992. * '''''Kiel kuiri sen viando''''' - de Clara de Hess - 1998 : kunlabore kun ''Fonto''. ** ''La disvendado de ĉi tiu eldono, fare de esperantistaj libro-servoj aŭ organizaĵoj ne celas profiton por la eldonanto sed helpon al la diskonigado kaj vivigado de la homa kulturo per Esperanto''. [[Kategorio:Brazilaj esperantistoj]] [[Kategorio:Francaj aŭtoroj]] kpmbb0z020av36e7t4xazh8b0zflkuh Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/4 104 5579 128063 100905 2026-11-18T12:11:23Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 128063 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude> <center>'''Historiaj notoj'''</center> Mi ĵus retrovis, post 45 jaroj, la manuskripton de tiuj «Virusoj», kiun mi vere, entute estis forgesinta. Mi evidente eklegis la aferon por refreŝigi mian memoron, antaŭ ol forĵeti la flaviĝintan paperon. Sed jen, tion mi ne faris, ĉar mi konstatis, ke mia «idealo», mia maniero taksi la mondon dum tiu preskaŭa duonjarcento ne ŝanĝiĝis, kaj tio estis ia debuto en mia verkado... Sed teatraĵoj!... Amuze, ĉu ne? des pli ke mi estas nek bona aktoro, nek asidua spektanto... maksimume socia klaŭno mi estas, kiel ĉiuj. En 1955 mi submetis tiun manuskripton por taksado al la eterna junulo kun “juneca ardo”<ref>“Juneca Ardo” kaj “Ne plu ludo” estas rakontoj de tiama redaktoro, recenzisto de ''Sennaciulo'' Norbert Bartelmes (Barthelmess) ankaŭ verkisto de romano ''Vartejoj'' kaj tradukisto de ''Faŭsto'' (de Goethe).</ref>, la tiam konata “mallongpantalonulo” de SAT, t.e. Norbert Bartelmes. La rezulto de la aprecado estis senkuraĝiga: “Verko ne sufiĉe literatureca, drastaj terminoj, abruptaj formuloj, troa simplismo”, ktp. Restis nur unu solvo: flanken ŝoti la fatrason kaj forgesi tiun aventuron, kio okazis ĝis nun.<noinclude><references/></noinclude> hs4ociz70ubamg0nf13al5dy19l9odi Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/2 104 5580 128062 100988 2026-11-18T12:11:08Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 128062 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''''VIRUSOJ'''''|c|g=200%}} {{f|La paranojulo|c|g=150%}} {{f|Viktimoj|c|g=150%}} {{f|Niaj patriotoj|c|g=150%}} {{f|Ĉe la burokratejo|c|g=150%}}<noinclude><references/></noinclude> kcko6rveh0drhmm6ajyyse4lo7oyzmf Virusoj/La Paranojulo 0 6788 128075 49351 2026-11-18T12:22:44Z HenriLeFoll 4277 128075 wikitext text/x-wiki {{paĝokapo | titolo = Virusoj | aŭtoro = Gilbert Ledon | jaro = 1999 | kvalito = 1 | notoj = }} <pages index="Ledon - Virusoj, 1999.pdf" from=9 to=22 /> sevpk5xwpiihnlrb4tns0x7rpmf7d50 Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/7 104 13326 128066 100936 2026-11-18T12:12:03Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 128066 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude> <center>'''Sceno 1'''</center> ''(Simpla kampara, komuna ĉambro. - Tablo en'' ''la mezo, kie la bubo manĝas kaj ludas per'' ''paneroj. En angulo, lavujo, kie virino, Ŝi,'' ''laboras.)'' '''Ŝi:''' Petro, ĉu vi bonvolos ellitiĝi hodiaŭ? Jam la naŭa forpasis kaj sola mi laboras… Kiel ĉiam, cetere! ''(al si mem)'' Dudek jarojn tiel mi travivis. Sklave en laboro mi eluzas miajn fortoin, por kia celo, kia motivo, plezuro?… li, ĉiam malsana… nervoj, stomako… kaj tiu ĵaluzo!… eterna turmento. ''(Ŝi rigardas subite al la bubo)'' Apenaŭ mi rajtas iri ĝis la magazeno, la riproĉoj pluvas dum horoj. Mi ne povas agi. Kvazaŭ najlumita mi streĉe ekzistaĉas, Ha! mia anĝelo, se mi ne havus vin!… Vi, mia kara bubo, tiom senkulpa… Mi scias, Giĉjo, via patro ne kulpas, li tre sobre vivas. Ho ve! Tiel ne estis je via praavo, kiam boteloj da vino postsekvis pokalojn da alkoholo, pakojn da tabako. ''(ŝi prenas la infanon en la brakojn.)'' Kai nun, mia karega, kiel sekvo al la bonaj agoj, familiaj plagoj persistas, neniigas ĉiujn, iom post iom, kancere… Jen tuberkulozo, jen<noinclude><references/></noinclude> qilu0ekmwhgbomm065rt2o0juub7bqa Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/8 104 13327 128067 49348 2026-11-18T12:12:17Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 128067 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude>frenezo, jen kor-nervomalsanoj; ok gefilojn li al via praavino kaskigis, ok fokusojn de degenero. ''(kortuŝe)'' Diru al via panjo, Giĉjo! Vi ĉiam kondutos bone, konscie, vi ĉiam restos sobra, homa… kaj tiel… vi restos ĉiam bela, forta, ĉu ne? '''Giĉjo:''' Jes panjo mia, kial ne? '''Ŝi:''' ''(Ŝi residigas la bubon)'' Ha mia karega, mi timas tiun tagon… piedmalvarma statis via patro, tutnokte… li apenaŭ dormis horeton kaj nerve saltegis, kvazaŭ elektrizita!… Estas krizo. ''(Al la edzo alvoke.)'' Petro, ĉu vi venas? Mi jam plenumis preskaŭ la tutan laboron: la porkoj manĝis, la kokinoj ricevis sian porcion, via matenmanĝo, preta en la bovlo, vin atendas ĉe la fajrujo. Kaj vi scias, ni devas melki la bovinojn, suĉigi la bovidojn, do, venu min helpi, ĉio muĝas en la stalo. '''Petro:''' ''(alvenante kaj ridegante)'' Ha, ha! Mi scias, vi faris ĉiom! Ha, ha! Sed nun mi scias, mi vidis, nun mi scias, kial vi ellitiĝas tiom frue, ha, ha! ''(Li serioziĝas, la rigardo fariĝas fiksa kaj vigla.)'' Mi aŭdis vin ambaŭ apud la barilo. En mallumo susurantaj vi restis duonhoron, koro ĉe koro atendantaj. Iom poste, senbrue, kiel pekantaj fantomoj, en la porkejon vi ŝoviĝis… Ne diru ne, ne plu neu, mi vidis vin! Mi ĉiam tion sentis, kaj nun, sen spiono, mi malkovris, ne eraris, erari ne povas mi… '''Ŝi:''' Petro, mi petas, ne estu stulta, vi scias, ke mi elliris nur por prilabori miajn ĉiutagajn taskojn, por preni pajlon, akvon, lignaĵetojn, stipojn… Vi scias, ĉu ne? '''Petro:''' ''(Li rigardas fikse el la pordo sur la ŝtuparon.)'' Mi scias… mi scias… '''Ŝi:''' Ne rigardu tiel emfaze tiujn paŝaĵojn, nenion misteran ili enhavas, estas viaj, hieraŭaj, kaj miaj, kaj tiuj de via patrino, vidu ili ne estas tute freŝaj! '''Petro:''' … Ili estas tamen tiom ampleksaj, kaj la plandaj desegnaĵoj strangaspektas en la koto. '''Ŝi:''' Ne tiom absurde cerbumu, vi priririgos vin. Venu manĝi, poste ni iros labori, kune trankvile. Aŭskultu kiom la brutaro bleke senpacienciĝas! ''(Li hezite ellasas la sojlon, paŝetas al la tablo'' ''kaj ekparolas pli akre, sed kiel plenkonscia'' ''homo.)'' '''Petro:''' Sed mi vidis! Diru, kiu estis kun vi apud la barilo! '''Ŝi:''' ''(Ribele, senpacience)'' Jes, jes, estis bela junulo, kavaliro. Kaj mi ĝuis, ĝuadis, adultis, amoris, amoris! Jen, ĉu vi estas kontenta nun? ''(Li konscias la mokon kaj ekhavas pli normalan'' ''sintenon. Li sidiĝas ĉe la tablo per manĝi.)''<noinclude><references/></noinclude> 856pi33jgqhfjzph5n5dho24nev5dox Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/9 104 13328 128068 100937 2026-11-18T12:12:27Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 128068 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Jen via manĝaĵo, gustumu kaj lasu viajn entojn, obsedojn. ''(Li atendas kaj repripensas dum la edzino'' ''eliras. La bubo ludetas per paneroj. Petro'' ''ekmanĝas kaj tuj, longe flaras la laktokafon.)'' '''Petro:''' Strange gustas ĉi laktokafo… gustas kiel, kiel… kvazaŭ bruligas la ezofagon… amaras, jukas, adstringas, kiel acido! Diru Giĉjo, kion metis via patrino en mian bovlon, ĉu vi ne vidas? '''Giĉjo:''' ''(Naive, distrite)'' ŝi metis kiel ĉiam, Paĉjo, varman lakton kaj kafon, kaj panon kaj sukeron, kaj ĉio estis preta! Ankaŭ mi scius prepari matenmanĝon, ĉu ne? '''Petro:''' Ĉu ŝi ne iris al murŝranko… ne prenis poteleton, paketon de tiuj pulvoroj, farunoj… vi scias…? '''Giĉjo:''' Ha, jes, paĉjo. Panjo prenis la saketon de stimulaĵo per la porkidoj kaj, ĉar la reston de la faruno ŝi ŝutis en la sitelon, mi ricevis la paperpoŝon kaj en ĝin mi blovegis, blovegadis, poste mi frapetis kaj tuk ĝi kreviĝis… Vere, ĝi ne estis solida, ĉu ne paĉjo? '''Petro:''' … kaj ŝi metis la reston en mian bovlon, kun arseno, ĉu ne? '''Giĉjo:''' Ho, ne, paĉjo! Panjo metis la farunon en la trogon de la porkidoj… ''(ridetante)'' … ne en vian bovlon! ''(Petro ĉesis la manĝadon kaj fiksokule revadas.'' ''La edzino revenas laborrapidante)'' '''Petro:''' ''(Al la edzino)'' Kion vi metis en mian manĝaĵon? ĝi gustaĉas, kaj ĉio enfajrigas mian stomakon. '''Ŝi:''' Per kio vi volas ke mi preparu ĝin?… kiel ĉiam, lakto, kafo… '''Petro:''' Ha mi ne scias! ''(kolere)'' Tiu gusto, tiu gusto!… Vi celas mian malaperon, mian morton, vi volas venemi min, vi volas ne plu vidi min, min malamegas, vi deziras vian liberon en adultado, tutan liberacan ĝuon… liberon! ''(Li ekstaras kun la bovlo en la mano kaj jetas'' ''ĉion al la direkto de la edzino. Ŝi kaj Giĉjo'' ''ekploras.)'' Nu, jen via libereco, via maorado, via krima agado, jen sufiĉas! '''Ŝi:''' ''(Irante preni la bubon.)'' Mia dio, kia rabio! Mia dio, kie la kulpo, kion mi faru, kion ni faru, Giĉjo, mia Giĉjo! {{c|''(KURTENO)''}}<noinclude><references/></noinclude> 4p0wtye0w0zesuzu9hbifwb3asgbyj8 Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/13 104 13330 128071 49339 2026-11-18T12:13:05Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 128071 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><center>'''Viktimoj'''</center> '''Personoj:''' '''Panjo:''' La malsanulino. '''La filo:''' Severmiena, aristokrata junulo. '''Alino:''' La servistino. '''Scenejo:''' ''La scenejo konsistas el du partoj: unue, dormoĉambro kun lito kaj simplega meblaro, en angulo etaĝeroj plenaj je liproj. La dua parto konsistas el koridoro konumikiĝanta kun la ĉambro per pordo; aliflanke, fenestro.''<noinclude><references/></noinclude> oousoyvzo82lhks6j4tas0t91c8r3zu Virusoj/Viktimoj 0 13332 128076 97134 2026-11-18T13:29:38Z HenriLeFoll 4277 128076 wikitext text/x-wiki <pages index="Ledon - Virusoj, 1999.pdf" from="23" to="36" header="1" /> [[Kategorio:Virusoj]] or327sgrq5iuut5jkwwekxxqc5fj89s Virusoj/Ĉe la burokratejo 0 13333 128079 97135 2026-11-18T13:44:24Z HenriLeFoll 4277 128079 wikitext text/x-wiki <pages index="Ledon - Virusoj, 1999.pdf" from="51" to="64" header="1" /> [[Kategorio:Virusoj]] mvtwtqtfj08ni0fvt6a3keo380poz9w Virusoj/Niaj Patriotoj 0 13334 128077 97136 2026-11-18T13:31:08Z HenriLeFoll 4277 128077 wikitext text/x-wiki <pages index="Ledon - Virusoj, 1999.pdf" from="37" to="50" header="1" /> [[Kategorio:Virusoj]] ap822qsy23u1pl2a5qy966d3lekjnfm Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/34 104 13335 128073 49342 2026-11-18T12:13:35Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 128073 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude>vas, ĉu tiel ne estas? Parolu, hundaĉo, aŭ mi strangolos vin!… '''Oficisto:''' ''(timege)'' Ĉesu… ĉesu, se ne mi alvokos la policon tuj!… '''Proleto:''' ''(interrompe kaj kolere)'' … Jes, nun vi pri polico ekpensas, kiel lasta elsavigilo, por subpremi la ĝenantojn, tiujn kiuj eĉ ne obeas la kodan voĉon! Nu, voku, mi nenion por timi havas, ĉar tiel vivi apenaŭ povas mi, mian honestecon, mian tutan homecon viaj leĝoj perfidis, pro via tuta paperaĉejo mia homa digno hontas. Tamen vi kaj via tuta aparataro eĉ ne valoras kraĉaĵon de mizerulo kiel mi… ''(li prenas staplon de libroj kaj paperoj el la balkono, kaj ĵetas ĝin kraĉante al la oficisto, kiu fuĝe sin kaŝas en la fundon de la oficejo.)'' Mi dakas vian afablan servon kaj jen mia provizora kaŭcio, sed kompletan pagon, ni mi kaj ĉiuj proletoj, baldaŭ al vi kaj viaj sinjoroj fabrikestroj transdonos… ''(Foriras.)'' <center>''(KURTENO)''</center> <center>'''FINO'''</center><noinclude><references/></noinclude> l5letuftaho72nm45wzp1tv0yx3k3x2 Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/35 104 13336 128074 49343 2026-11-18T12:13:47Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 128074 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><center>Gilbert R. Ledon <big>'''VIRUSOJ'''</big> (kvar teatraĵetoj) '''La vivo, la homo, la socio<br />estas tiaj:<br />drastaj, abruptaj, akraj.''' '''La rutina vivo inside nin ĉirkaŭas,<br />mallarĝigas nian vidon,<br />tiel ke ofte ni forgesas nian idealon,<br />niajn proprajn homajn kondiĉojn.''' '''En ĉi tiu libreto vi povas spekti<br />etajn scenojn el la grandaj virusoj<br />kiuj plagas nian socion.'''</center><noinclude><references/></noinclude> dile9p2aor5nordyincr6opjd0t08k0 Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/10 104 13362 128069 100935 2026-11-18T12:12:41Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 128069 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><center>'''Sceno 2'''</center> ''(Sama ĉambro; Petro sidas ĉe la tablo silenta,'' ''kaj reve, fikse rigardas al la pordo dum la'' ''edzino laboras.)'' '''Ŝi:''' Petro, vi sufiĉe revis, vi devas hodiaŭ plugi la marnan kampon, estas la epoko per plantadi la terpomojn, kaj neniu agro estas preta, ni terure prokrastas ĉi-jare, ĉu vi aŭdas min? ''(Li daŭre revas, ne respondas.)'' '''Ŝi:''' ''(al si men) Estas kiel se mi kantus, kiel se mi konversacius kun la muroj. Ĉu mi devas mem iri, mem plugi, mem kuiri, mem fari ĉion, pli ol mi povas, por daŭre ĝui tiun martiran vivon?… Se mi povus kuraci, kuracigi lin, normaligi tiun teruran staton! Sed, ĉio ebla, pova estas jam farita, provita; miloj da drogoj, piloloj, siropoj kaj «elekrtoŝokoj»… por kio, kial? Ha kompatinda mondo! ''(paŭzo)'' Ho, se mi povus revidi tiun drinkulan praavon! Se mi povus lin renkonti, revivigi, mi plezure masakrus lin, murdus lin tuj… Nu jes, mi donacus alkoholon, vinon, putinojn, ĝuon, ĉian ekstazon, mi regalus lian diboĉemon. Nun estas vi, mi kai ĉiuj samgeneracianoj, viaj filoj, ankaŭ eble, kiuj pagas la ekscesojn, la litrojn de drinkaĵo kaj la tutan krimaĵon lian… Ha, se mi tenus tiun mortintan maljunulaĉon, kiom plezure mi strangolus lin, ĝis kiam li fariĝus… blua, ruĝa, verda, nigra, putra!… ''(paŭzo)'' Malracio, malsaĝo homa, jen via resultato, via daŭra produkto! ''(Ŝi montras la edzon ĉiam fikse revantan)'' Kial inokuli al vi kuracilojn, homoj, vi mem kreas ciajn suferojn. Generacio post generacio enradikiĝas kaj ampleksiĝas via kreita veneno, dum via spiro, en stertoro, anoncas dekadencon de l' fiziko kaj moralo. Vi parolas pri eduko kaj etiko, statuigas viajn sciulojn; la dimanĉojn, ja preĝas vi kun emfazo antaŭ ĉi lumo de l' pereo. Kaj via volo, via konscio kaj konscienco? ĉu utilas scienso, filozofio, viaj ismoj, se vi, homoj, post ceremonia juro kaj promesoj, denove dronas en la maro de la avideco kaj ĝuemo? Homo, ĉu vi vere bezonas fumi, drinki, bordelumi? ĉu tiom da mono por vi estas nepra, ĉu al vi helpas subaĉeto kaj perfido? Kial vi leĝigas viajn sintenojn por, poste, tiel detrui vin? ĉu vere, homoj, vi paŝas sur la ĝusta vojo, sur la vojo de l' feliĉo?… Mi dubas, mi tro suferas, provas vin kompreni. Ho ve, ne naŭzigas min viaj teorioj, viaj statutoj kaj statutoj; mi malamas viajn doktrinojn, viajn diojn kaj moralojn. Jes, mi volus spiri, spiri libere, ne pensi… ne senti la mankojn… la mankojn, kiujn vi kreas. Sola sub la suno, volus mi paŝi, senti min en harmonio kun la<noinclude><references/></noinclude> 6pjk67xrujkyxasf3o2pc7fts5v1wrx Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/11 104 13363 128070 100939 2026-11-18T12:12:51Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 128070 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude>naturo kiu min kreis… en simpleco, sen artifikoj… mi volus admiri, for la turmentoj, la formiĝon de mia kara fileto, ĝis kiam, vera homo, bela homo li fariĝu… kaj… dezirus mi, ke ĉiuj homoj venu, kiel fratoj sin amantaj… puraj… tute simple, tute nature, en tiun grandan rondon, kiun mi volus nomi socio! Mi dezirus, ke ĉiuj estu ĵetintaj ĉion koruptan, kaj ke ĉiuj egalaj, nudaj, fortaj, ili unisone suĉu en harmonia feliĉo, la sukon de la tero, de l' ĉielo, de la saĝo… ''(Post momenta revo, sin turnante kaj montrante la edzon.)'' Ho ve! Malracio, jen via rezultato! ''(li subite eliras la fiksan revon dum la edzino foriras.)'' '''Petro:''' Ha jes, plugi la marnon! {{c|''(KURTENO)''}} <center>'''Sceno 3'''</center><noinclude><references/></noinclude> 3jpkls0crl2ei12gsw21vmmu03oxdnr Paĝo:EO Lidja Zamenhof - Danĝeraj vojoj.pdf/1 104 14875 128106 126577 2026-11-19T08:45:38Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 128106 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|DANĜERAJ VOJOJ.|c|g=200%|antau=1em}} {{Ĉeflitero|T|atroj}}! Ĉarma montaro! Flanke-vi staras, for de l’ bruego de la mondo. Ĉe viaj piedoj ne rezidas luksegaj restejoj, ne blindigas {{SIC|okuloj|okulojn}} palac-hoteloj, ne turnas sin rado de ruledo. Vizitantoj ne venas el malproksime kun Baedeker’oj sub la brako, kaj vi staras modesta, amata kaj adorata nur de tiuj, kiuj vin konas. Tamen, ho Tatroj, via sino kaŝas misterojn, viaj vojoj kondukas al surprizo, sur viaj irejoj ofte paŝas danĝero kaj etendas la ostajn manojn al kuraĝulo, kiu facilanime riskis flankeniĝi sur malĝustan vojon. {{---|10em}} Ĉe roka deklivaĵo sidis maljuna montarano. Jam de multaj jaroj oni vidadis lin tie, kvazaŭ postenanta ĉe la vojdisiĝo. Homoj iradis en la montojn, revenadis aŭ ne revenadis — li senĉese sidis sur sia ŝtono, per la agla okulo estrante malgrandan ŝafaron, kiu paŝtis sin sur proksima herbejo. Li konis la montaron, ho, li konis ĝin bonege. En la tempoj de l’ juneco li ofte tramarŝadis ĝin tien kaj reen, gvidis tra erarejoj aŭ portis helpon al kuraĝuloj, kiuj, devojiĝinte, perdis jam ĉian esperon. Li estis saĝa. Li sciis, ke la montoj ne amas esti invadataj de iu ajn, kiu, subnajlinte la ŝuojn, tuj opinias sin tatristo, por kiu ne ekzistas danĝeroj. Kaj li ofte avertadis nespertajn turistojn kontraŭ tro riskaj ekskursoj. Tiu kaj iu pripensis kaj haltis. Sed junaj bravulaĉoj ne kutimis obei la vortojn de la {{SIC|grizbarda|grizbarba}} paŝtisto. Ili iradis. Kaj la maljuna montarano estis ofte la lasta, kiun rigardis iliaj okuloj. Unu tagon al la piedoj de la montaro venis junulo. Antaŭ nelonge ankoraŭ li tremis sub severa rigardo de profesoro, sed hodiaŭ tio jam estas for. Li posedas la diplomon, li estas matura homo. Nun li ĝuos la sendependecon! Vartistinon en la montaro li ne bezonas. Homo inteligenta trovos ja en libro ĉion, kion li volas. Forta bastono, longa ŝnuro, gvidlibro en la poŝo — tio sufiĉas.<noinclude><references/></noinclude> qv1cpcc4g2309dn34pdqmqzju3lgowq Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/43 104 18461 128100 61695 2026-11-18T19:42:21Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 128100 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Mi rapide sidiĝis kaj distre rigardis miajn najbarojn. La vilaĝano estis alta viro kun longa nazo kaj larĝa flavruĝa barbo; grandaj botoj kaj jako el hejma nankeno estis lia vestaĵo. Laŭ lia ruĝa vizaĝo, lipharoj kaj barbo fluis ŝvito, miksiĝanta kune kun gutoj da pluvo. Preninte el poŝo tukon malpuran li ĉirkaŭviŝis la vizaĝon. Tuj post ĉi tiu operacio, li komencis alian. El alia poŝo li elprenis malgrandan betulŝelan tabakujon, metis ĝin al nazo kaj longe kaj peneme ŝarĝis ĝin per pulvoro tabaka. Mi eksentis la malagrablan odoron kaj tuj ekternis. La virinoj indiferente rigardis jen min, jen la vilaĝanon, manĝante pecojn da pano. Unu el ili estis malalta, maldika maljunulino. Ŝia vizaĝo kaj manoj estis tiom maldikaj, ke ŝi estis pli simila al mortinto ol al homo vivanta. L’ okulkavaĵoj estis tre profundaj kaj sur ilia fundo brilis senvive du malklaraj okuloj. Ŝajnis, ke ia ŝerculo intence ĉirkaŭmetis ŝian kranion kaj ostojn per haŭto sola por timigi la bonajn homojn. En unu mano ŝi tenis grandan pecon da pano, en alia ian ĉifonaĵon, kiu anstataŭigas tukon; per ĝi ŝi viŝadis senĉese sian vizaĝon malsekiĝintan de larmoj; apude staris ŝia junipera bastono. La alia virino estis sufiĉe juna vilaĝanino en hela kalikota vestaĵo. Ke pluvo ne povu malsekigi ŝian kapon, ŝi, laŭ kutimo de vilaĝaninoj ŝparemaj, metis sur la kapon la parton malsupran de l’ sarafano. La vilaĝano rigardis la virinojn malamike kaj, fine, ekmurmuris severe al la maljunulino ploranta: — Nu! Kio okazis? Ĉesu!... Ĉu vi esperas helpi per larmoj?... Malsaĝaj virinoj... Vere oni parolas, ke virino havas la harojn longajn kaj saĝon mallongan!...<noinclude><references/></noinclude> jjg1s27msagyenp1xno33544mlqr5yv Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/44 104 18462 128101 66370 2026-11-18T19:48:38Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 128101 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — He, mia kara!... — komencis la maljunulino, — mi estas tre malfeliĉa!... — Ŝia nepo malgranda malaperis... — interrompis ŝin la juna virino. Li ie promenis kaj ne revenis hejmen... Mi parolas al ŝi, konvinkas ŝin, ke li estas viva... ke lin «kondukas» la spirito malbona... — Ne mensogu!... — diris severe la vilaĝano. — Ĉu la diablo bezonas knabojn? Jen, se ''li'' renkontus vin!... — Ĉu vi freneziĝis? Mi ja estas baptita; mi kredas je Dio!... Mi havas krucon sur la kolo... — ''Li'' ne timas vian krucon!... — persiste rediris la vilaĝano. — Ne! Li timas!... ĉar kruco kaj timiano estas du solaj objektoj timigantaj diablon. Aŭskultu, kion rakontis mia edzo mortinta... — Sekve vi jam prosperis liberiĝi de unu edzo?! Ha! Vi estas lertulino! Kaj, kredeble, vi baldaŭ posedos alian?... — interrompis la vilaĝano malice rigardante la junan virinon. — He, vi malbenita! Ĉesu, se vi volas aŭskulti! Mia edzo mortinta, ke Dio pacigu lian pekan animon, rakontis: «Unufoje mi iris vespere laŭ la arbaro kaj vidis: diablo maljuna tiras antaŭ mi vilaĝanon ebrian... La vilaĝano estis forta kaj la diablo — pli forta... La vilaĝano volas forkuri — ne lasas lin la diablo. Fine, la diablo ekvidis proksime la riveron kaj decidis dronigi lin. Li ĉirkaŭprenis la vilaĝanon kaj ekkuris al la rivero grandpaŝe — la vilaĝano krias, skuas per manoj kaj piedoj, esperante liberiĝi... ne! — la diablo forte lin tenas per manoj. Jen ili proksimiĝis al la rivero... La vilaĝano ploras, preĝas... Nenio hel-<noinclude><references/></noinclude> m6z9kh9ay6wu6y5tv2tjmsxae79vtyv Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/45 104 18463 128102 66371 2026-11-18T19:53:30Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 128102 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>pas! La diablo kolektis ĉiujn siajn fortojn kaj ĵetis la vilaĝanon en la riveron. Sed ne dronis la vilaĝano, li eĉ ne falis en l’ akvon, sed al la piedoj de la senkompata diablo. Tiu ĉi ekkoleris; li puŝas sian akiron en l’ akvon per piedoj kaj manoj — la vilaĝano tamen kuŝas sur la bordo. La diablo eĉ miris; li staras kaj gratas la kapon nekombitan per fingroj. Fine, li ĉion komprenis — eĉ ekridegis de ĝojo. Sin klininte al la vilaĝano kuŝanta, li disŝiris lian ĉemizon kaj... vidas ĉirkaŭ la kolo estas metita ŝnureto de kruco. Li etendis manon malpian al la ŝnuro, intencante forŝiri ĝin, kaj tuj retiris la manon kaj laŭte ekkriis, kvazaŭ iu bruligis ĝin... Ree li provis formeti la krucon malhelpantan, — ne!... De kolero kaj doloro la diablo ĝemis, kraĉis la vilaĝanon kaj forkuris...» — Mia edzo vidis ĉion ĉi tion per propraj okuloj, sidante en la arbetaĵo... Subite li vidas, ke la diablo, lasinte la vilaĝanon ebrian, iras rekte al li... Sed ne tro ektimis mia edzo — li estis sentimulo!... Ĵus la diablo proksimiĝis al li — li tuj rektiĝis kaj faris signon de kruco antaŭ mem la vizaĝego diabla... Tiu ĉi ekblekis, poste li ekkuris laŭ la arbaro, rompante laŭvoje centjarajn kverkojn, acerojn...» La virino finis. Ni ĉiuj sidis silente; la vilaĝano komencis la unua: — Ĉu vi vokis la pramon? — li demandis la virinojn. — Ne! — respondis la maljunulino, — Ĝi alnaĝos ĉi tien sen nia voko. — Mi vidas ke vi neniam veturis sur pramoj. Ĉi tiuj pramveturigistoj estas grandegaj friponoj. Nun ili sidas, kredeble, apud lignaro brulanta kaj ne volas pensi pri ni... Jen mi ilin!...<noinclude><references/></noinclude> klhcuiv14x48lnhs84yp15ubgq33fj9 Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/46 104 18464 128103 61698 2026-11-18T19:59:20Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 128103 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Li eliris ei tendo kaj laŭte kriis, svingante per manoj: «He, vi, friponoj, alkonduku la pramon ĉi tien!... Sen-taŭ-gu-u-loj!... Ĉu vi surdiĝis?... Hundoj malbenitaj!...» Longe li ĝuis je insultaĵoj; fine tuta lia provizo da insultaĵoj malpleniĝis kaj li, kun vizaĝo kontenta, revenis la tendeton. Dum unu minuto neniu parolis, nur de tempo al tempo la maljunulino interrompadis la silenton per ploro, aŭ subita atako de vento furioza supersonadis la pluvbruon tegmentan. — Kien vi iras? — demandis la vilaĝano la maljunulinon plorantan. — En la urbon, mia kara! En la urbon!... Mi sciigos la policon... Ree silentiĝo. Nur estas aŭdataj malproksimaj krioj de veturantaj pramistoj. La juna virino formanĝis la panon, stariĝis, faris signon de kruco kaj ree sidiĝis ekspirinte profunde. — Kial vi, najbarino, spiras tiom profunde; ĉu vi rememoris vian mortinton?... Nu!... Kial vi nun klinigis vian nazon? Rakontu ankoraŭ ion pri la diablo. Vi, ŝajnas, bone lin konas... Mi ekridetis. Tiom ridinda estis ĉi tiu sceno. Ŝi rimarkis mian rideton kaj, iom konfuziĝinte, sin turnis al mi: — Vi, sinjoro, ne aŭskultu lin, malsaĝulon, mokulon!... Li kredas nek je Dio, nek je diablo... — Ne, vi mensogas!... ekkoleris la vilaĝano. Mi kredas je Dio, sed vi longlanga virino — je diablo... — Foriru, sentaŭgulo! Kiu mezuris mian langon?... Vi mem posedas ĝin pli longan... Foriru!<noinclude><references/></noinclude> 7q0m007leqw6mvdz003wcqye6mjcqx6 Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/47 104 18465 128104 61699 2026-11-18T20:38:52Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 128104 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Kial vi algiuiĝis al mi, — ŝi ekkriis minace, puŝante la vilaĝanon per kubuto. La vilaĝano foriris murmuretante ion. La vizaĝoj de miaj najbarinoj gajiĝis; mi rimarkis, ke lia apudesto ne estis plaĉanta al ili. — Vi, eble, konis, sinjoro, — ŝi sin turnis al mi, — l’ onklon Mitrofan’on el vilaĝo Rogopivcevo? Li estis bona, pia vilaĝano!... Nur li trouzis brandon... Li rakontis al mi dum la pasinta Kristnasko, sidante ĉe ni je tablo kun ĉerpilo da biero en mano, kiel la diablo mokis je li. — Ree oni komencis paroli pri diablo! — murmuris timeme la maljunulino, apenaŭ movante siajn makzelojn sendentajn. Pardonu min, pekulinon, Sinjoro!... Baldaŭ estos nokto... kaj ili babilas pri diablo. — Unufoje iom ebria, li revenis hejmen, el urbo, de foiro, — rekomencis la virino, kvazaŭ ne aŭdinte la rediron de la maljunulino. — Estis aŭtuna vespero. La piedoj glitas laŭ la terkoto, la pluvo batas en vizaĝon... li iras en la arbaro kaj laŭte parolas ion kun si mem. Subite li vidas: proksimiĝas al li nia pastro vilaĝa Patro Nikifor... salutas lin kaj ridetas. — Kien vi iras, Mitrofano? Baldaŭ jam venos la nokto malluma. — Mi timas nenion! —respondis Mitrofano. — Bone! bone! — la pastro laŭdas lin. — Ĉu vi, Mitrofano, volas drinki brandon?... — Mi volas!... Donu, pastro sankta; ĉu vi posedas ĝin? — Iru post mi, ĉi tie proksime estas mia loĝejo... «Dio mia! — ekpensis Mitrofano, haltinte por unu momento, — la pastro Nikifor ja mortis antaŭ<noinclude><references/></noinclude> 08zl341flf044ssavcmfului3bcup2a Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/48 104 18466 128105 66372 2026-11-19T08:33:34Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 128105 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude> kvar jaroj; kiamaniere li reaperis? Mi ja per miaj propraj manoj fosis la tombon por li... — Mitrofan’ staras senmove kaj pensas. — Iru, iru post mi!... rapidigas lin pastro Nikifor. — Mi tre laciĝis... Mi nun bone drinkos kune kun vi. «Ree Mitrofano ekmiris: — la mortinta pastro estis homo tre pia kaj trinkis nenian drinkaĵon... «Tamen li decidis rigardi la pastran loĝejon kaj drinki la brandon — ja malofte venas okazo drinki brandon senpage! Post du-tri paŝoj Mitrofano ekvidis bonegan duetaĝan domon, ĉirkaŭitan per abioj senorde plantitaj; tra la grandaj fenestroj gaje brilas lumo. — Jen estas mia domo! — parolas la pastro. — Eniru!... «Mitrofano eniras. Kiaj ĉambroj!... La reĝo ne posedas tiajn en sia palaco, — li pensas. En mezo de granda tablo staras granda lampo kaj ĉirkaŭ ĝi... neelparoleble... longa, sennombra vico da boteloj kun brando, vinoj... Rigardas Mitrofano la pastron — li forĵetis la ĉapelon pastran kaj eksaltis kien?... — Rekte la tablon kun boteloj!... — Sidiĝu, bona homo, drinku!... — kaj li enverŝis tuj por Mitrofano plenan teglason da brando. Mitrofano prenis en la maldekstran manon la glason kaj intencis, laŭ la bona moro de kristanoj, fari per dekstra mano la signon de kruco... Sed tuj li vidas: ho, mirindaĵo!... ĉio malaperis kaj la pastro bona, kaj domo kaj eĉ la brando... kaj mem Mitrofano staras en profunda kavaĵo akvoplena...» La rakontinto silentis por iom da tempo. La voĉoj de pramistoj proksimiĝantaj jam estis klare aŭ-<noinclude><references/></noinclude> 9r80dt733sqrlgmgh3e9ta6ymryljjf Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/49 104 18467 128107 66373 2026-11-19T08:55:13Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 128107 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>dataj. Baldaŭ al ili aliĝis la konata voĉo de la vilaĝano. La virinoj leviĝis de siaj lokoj. — Vi aŭdis la parolon malsaĝan de tiu vilaĝano, ke diablo ne timas la krucon, — parolis la juna virino, elirante kun mi el la «atendejo», — nun vi scias, ke li timas eĉ signon de kruco, metata sur la vizaĝo de homo...<noinclude><references/></noinclude> bso0wwgb64zou5osa4dqbnfbkbs8f6t Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/50 104 18468 128108 61703 2026-11-19T09:01:59Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 128108 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|REMEMORO|c|g=200%}} {{---|25px}} Sendube ĉiu homo iam dum sia juneco provis kaj ĝuis la unuan amon. Kia mirinda vorto — ''la unua amo''! Kiom da pureco kaj ĉasteco sonas en ĝi... Kaj kio povas esti por homo pli bona, pli ensorĉiganta ol tiu ĉi unua amo? Kiam la homo estas pli feliĉa, se ne tiam, kiam li vidas apud si je unua fojo la knabinon amatan?... Tiam ja la koro brulegas per flamo de espero, tiam la idealo luma staras antaŭ ni kaj, simile al lumturo en la maro ondiĝanta, montras al ni la veran vojon. Kaj mi — obeema al komuna leĝo de l’ naturo — iam estis juna. Kaj mi havis iam la unuan amon... Mi tiam estis instruisto vilaĝa... mi ekamis junan, belan, lumsaĝan fraŭlinon; ŝin oni nomis Annjo. Estis printempo. La arboj verdiĝis, la herbaro floris kaj verŝis bonodoradon ĉirkaŭe. Ni tiam estis enamiĝintaj kaj promenadis kun mano en mano laŭ la bordo de l’ rivero rapida. La ondoj glitadis laŭ la ŝtonetoj brilaj, kaj ŝajnis al ni, murmurante ion nekompreneblan, sorĉan, misteran... Ni evitadis la rigardojn de l’ homoj ĉar homoj tre ofte ne komprenas la sentojn homajn... Vi eble miras, leganto? Ĉi tio ŝajnas al vi iom stranga?...<noinclude><references/></noinclude> nfahyjc383p9r941dba2zi5mw2pr4rt Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/51 104 18469 128109 66374 2026-11-19T09:06:33Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 128109 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Kaj nin kun plezuro rigardis la suno, dum nokto malluma la luno kaj steloj. Ili balancis per kapo al ni kaj senvorte parolis, ke ni ne perdu vane la tempon rapide forkurantan. Ni amis unu lokon. La vojeto ĉi tie krute iris malsupren al la rivero inter densaj arbetaĵoj de alno, saliko kaj sambuko, en kies foliaro ĉiuvespere kantadis najtingalo — la ĉiama akompananto de enamiĝintoj. Ankoraŭ pli malsupre estis ĵetita trans la rivero ponteto malgranda. Tie ĉi nin povis jam vidi neniu dum la horoj de la malfrua vespero. Annjo staris ordinare sin apoginte je la balustrado de la ponteto kaj ĵetadis florojn en la rapidajn ondojn. La luno lumis al ni kaj ni, rigardante la fornaĝantajn florojn, gaje babilis. Ofte dum ĉi tiaj minutoj la stranga antaŭsento de la morto proksima min ĉirkaŭprenadis. Kial ĝi aperis ĉe mi? Eĉ nun mi ne povas klarigi. — Annjo, — diris mi unufoje al ŝi. — Mi sentas, ke mi vivas lastan mian printempon. Dum la sekvanta printempo mi kuŝos jam tie, en la tombo profunda... — Ne maltrankviligu mian koron! Kial vi parolas pri morto, dum estas vivo ĉirkaŭe?... Ŝi iom ekpensis. Poste, ajn ion ekrememorinte, ŝi metis sian manon en poŝon, prenis el ĝi ian malgrandan objekton, rapide alligis al ĝi ŝnureton kaj pendigis ĝin sur mian kolon. Mi ne malhelpis al ŝi. Estis io mistere solena en ĉiuj tiuj ĉi movoj rapidaj. — Tiu ĉi objekto, — ŝi diris, — estas medaljono. Ĝin donis al mi mia patro antaŭ sia morto. Mi jam parolis al vi, kiel amis min mia patro... Kiam li sentis, ke post kelkaj minutoj li mortos, li ordonis ve-<noinclude><references/></noinclude> 7x521sp36q35ymrsd06fr43078koryj Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/52 104 18470 128110 66375 2026-11-19T09:11:35Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 128110 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>nigi min. Li kuŝis pala, senmova kun okuloj malbrilaj. Mi stariĝis antaŭ lin sur genuoj... larmoj neteneble fluis el miaj okuloj. — Patro! patreto! — mi murmuretis kisante lian frunton, vizaĝon kaj manojn. Ŝajnis al mi, ke li min ne rekonis, kaj la sento, ke mia patro amata min jam ne rekonas, min multe turmentis. Fine, li tuŝetis per mano mian kapon, ajn ion rememoris kaj diris per voĉo tremanta: «Ho, mia filino amata! mi estas malriĉa... mi restigas al vi nenian riĉaĵon... kaj ĉi tio estas mia kulpo. Pardonu min! Anstataŭ la riĉajo mi donos al vi ĝin... ĉi tiun medaljonon.» — Li montris al mi ian malgrandan objekton, pendantan sur lia kolo. Per manoj tremantaj li donis al mi ĝin, parolante: «Akceptu ĝin, mia filino, — ĝi posedas forton sorĉan. Ĝi konservos vin, aŭ la homon ĝin posedantan, de ĉiu malbono... ĝi longigos lian vivon. Se vi ekamos junulon korege, pasie, do donacu ĝin al li.» — Jen, mia kara, posedu ĝin; kaj ne timu vian antaŭsenton, nur kredu, ke ĝi vin konservos. Plu paroli ŝi ne povis. La larmoj de l’ amo, de bondeziro ekfluis el ŝiaj okuloj. Mi obeis al la vortoj de l’ amatino kaj konservadis ĝin, tiun ĉi malgrandetan arĝentan medaljonon, simile al ia sanktaĵo. Dum preskaŭ dekdu jaroj ĝi pendis sur mia kolo. {{***}} La tempo pasis. Mi jam maljuniĝis, miaj nigraj haroj jam blankiĝis, sulkoj kovris mian vizaĝon. Nun mi ne timas la morton, kontraŭe mi ĝin deziras, sed ĝi forkuras de mi kvazaŭ intence. Kial?... Mi ne estas homo superstiĉa, sed miaj pensoj nevole sin turnas al<noinclude><references/></noinclude> r7tz8qflv2umewqa0mkhoy44b0uxut4 Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/53 104 18471 128111 61706 2026-11-19T09:13:26Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 128111 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>malgranda objekto sur mia skribtablo, — al la medaljono arĝenta. En tiuj ĉi minutoj la malĝojo, malgajo plenigas mian koron kaj la sulkiĝintaj lipoj murmuretas: Kial?... — Se vi, Annjo, posedus ĝin, do vi eble vivus ankaŭ nun... Vi volis doni feliĉon al mi, kaj mi... kun ĝojego kuŝiĝus en tombon... Annjo, Annjo! reaperu!... Sed malgaje kaj vane sonas mia voĉo en la ĉambro. La homo ne povas revoki alian homon el tombo. ... Mallume brulas petrolo en lampo sur mia tablo labora, lumigante senordan amason da paperoj kaj ŝian lastan donacon, la medaljonon, mian ĝojon kaj malfeliĉon.<noinclude><references/></noinclude> kxtsoce57yk20heaocqksx8d7nmj1ll Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/54 104 26584 128112 83308 2026-11-19T09:22:23Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 128112 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''CIGANINO'''|c}} {{---|3em}} {{f|I|c}} {{f|KANTO MALNOVA|c}} Iel nerimarkeble kaj neatendite okazis, ke ili ambaŭ enamiĝis reciproke. Kvankam en tiaj okazoj multe helpas oftaj kunvidiĝoj kaj servemeco reciproka, malgraŭ tio, inter Olga kaj Ivan estis granda profundaĵo, devinta ĉiam disigadi ilin. Olga, filino de riĉa butikisto kaj posedanto de grandaj arbaroj kaj falĉkampoj de urbeto S*** estis dekok-jara fraŭlino; Ivan, samurbano, dudekdu-jara filo de juĝisto. Ŝi lernis nur en komenca lernejo, li do finis lernkurson de meza lernejo, vizitadis dum du jaroj universitaton, sed pro sano malbona estis devigata lasi la universitaton kaj ekloĝi hejme. Tiamaniere li pasigis en la domo gepatra jam du jarojn. Dum ĉi tiu tempo, evitante societon de egalaĝuloj, mode malĉastiĝintaj, pasigantaj siajn tagojn sen idealo, sen ideoj noblaj, en ebrieco, en feliĉa nescio de deziregoj de bono kaj vero, li multe laboris por efektivigi sian penson malnovan pri religi-morala sanigo de la junularo lernanta. Por ĉi tiu celo li multe skribis en lokaj kaj ĉefurbaj gazetoj kaj sukcesis akiri multajn partianojn, kiuj entuziasme renkontadis ĉian lian novan artikolon, laŭdis liajn originalecon kaj ler-<noinclude><references/></noinclude> onh5qt2qvyei2fjw5g6sz2ecyiigr9y Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/55 104 26585 128113 83272 2026-11-19T09:27:16Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 128113 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tecon de pensfluo kaj antaŭdiris al li estontecon brilantan, kiam li prenos la unuan lokon en komitato kreota de la regnestraro por forigi la malbonon enradikiĝintan. Oni povus opinii lin homo feliĉa: memafere, li, videble, saniĝis, — almenaŭ lia vizaĝo, antaŭe maldika kaj flavkolora, nun ricevis nuancojn ruĝajn; li havis ĉie-dismetitajn samideanojn kiuj diigas lin; li ĝuis apudeston de gepatroj amantaj, ilian amon... Sed ofte okazas, ke ies feliĉo ŝajna estas tre ne konforma al realeco. Ivan sentis amikajn revokojn je postuloj de sia animo, ĝuis memkontentecon, kiu ĉiam aperas post plenumo de ia, notita de ni mem, celo kaj... nenion plu. La koro patrina nek varmigis lian animon luman, nek estis fonto de nesekiĝeblaj karesoj, dorlotoj kaj amo. Ĝi, tiu ĉi koro patrina, rajte apartenanta al li, — estis turnata al bagatelaj zorgoj de vivo vanta, al kontentigo de postuloj de la edzo, despoto, kaj okupata de du idoj pli junaj. La patro ankaŭ estis malmulte alportanta partoprenecon kaj amon en vivon de nia heroo: homo tre ekflamema, eterne premata de zorgo pri mongarantio de sia familio, eterne pasiganta vivon kim siaj klientoj jen en oficejoj, jen hoteloj, drinkejoj kaj bierejoj, li havis malmulte da tempo por iaj interrilatoj kun la filo. Vere, iafoje li, kvazaŭ rememorinte pri ekzistado de Ivan, interparolis kun li, pensis sciiĝi pri lia mondo interna, sed tiuj ĉi interparoloj, ordinare komenciĝintaj de ambaŭ flankoj amike, estis mallongaj, neagrablaj kaj ofendemaj. Pli ofte la patro en la komenco faradis facilan riproĉon al sia filo je lia kaŝemeco, izoleco de kolegoj, eĉ senlaboreco. Ivan rediris, trankvile kaj majeste li klarigis al la patro, ke li ne povas<noinclude><references/></noinclude> j2byw3tnu7g6koig5vo4j27o207ed2t Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/56 104 26586 128114 83273 2026-11-19T10:45:22Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 128114 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>agi alie, ke li nek aprobas agadon de siaj kolegoj kaj eĉ de mem sia patro, nek volas paroli pri tio. Tie ĉi estis finita la interparolo, plu sekvis monologo de la patro. Li kolereme frapis per la piedoj, ordonadis al la filo silenti kaj ĉirkaŭŝutadis lin per amaso da insultoj kaj riproĉoj maldelikataj, nemerititaj. Krom malutilo ĉi tiuj interparoloj alportadis nenion: post ĉia vana peno kuniĝi, ĉiu el ili sentis pli kaj pli forte, ke profundaĵo pligrandiĝas inter ili; ke estas proksima neevitebla disiĝo fina, disŝiro de ĉiuj rilatoj parencaj. {{f|II|c}} {{f|KIU IAFOJE ANSTATAŬAS LA PATRINON|c}} Sen bezono kaj zorgoj, gaje kaj trankvile fluis la vivo de Olga. Matene, post dormo sufiĉa kun sonĝoj sorĉemaj kaj revaj, ŝi sen rapideco ordiĝadis antaŭ granda spegulo kaj iris la butikon por anstataŭi la patron. Li estis foriranta riverbordon al arbokomercistoj aŭ falĉkampojn; ŝi pasigadis la restaĵon de tago en la butiko. Kontentiginte l’ aĉetantojn, ŝi aŭ legis ian romanon, aŭ interparolis kun ia senlaborulo, iranta preter ŝia butiko kaj veninta babili kun la bela butikistino. Malgraŭ ĉiuj siaj revoj kuraĝaj, Olga neniam imagis sian idealon, kiu enkorpiĝis por ŝi en Ivan, en tiaj koloroj luksaj. Ŝi multe admiris lian instruitecon kaj malfierecon kaj estis tre malfeliĉa, se li ial ne povis vizitadi ŝin ofte, al kio ŝi jam kutimis. Kiel okazas en ĉiu urbeto, oftaj vizitoj de Ivan al butikistino juna fariĝis objekto de observoj penemaj<noinclude><references/></noinclude> 43jwk3wfrllztwm7ohvvy1lfhugrhbj Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/21 104 33924 128072 100906 2026-11-18T12:13:19Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 128072 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude> <center>'''Sceno 1'''</center> ''(Atuto pense sidas. Li tenas ŝraŭbturnilon kaj rigardas jen malprecize, reve, jen al surtabla muntaĵo.)'' '''Atuto:''' ''(fajfetas)'' .... ... ... ... ''(rideme)'' Gajni pli, pli da mono ricevi... monon... avanci... avanci ŝtupon post ŝtupo sur tiu senfina eskalo de |’gloro... ''(ride)'' Gloro ne!, ĝuo, mono, ni-diru... ''(Flago eniras vigle, kun ilo en la mano.)'' '''Flago:''' Nu, kion vi faras? Nenion, kiel ĉiam! Ha, tio ĉi estas bona vivo, vera vivo de elektronika cerbo... kiu pensas! '''Atuto:''' ''(moke, ankoraŭ pripense)'' Jes, amiko mia, mi pensas kiel elektronika cerbo, sed la diferenco kuŝas en tio, ke mi scias kial mi pensas, por kiu kaj pro kio mi agas... agadas... agados!... '''Flago:''' Kia genia parafrazo! '''Atuto:''' ''(serioze)'' Ne forgesu, knabo, ke antaŭ vi sidas via baldaŭ estro! '''Flago:''' ''(ride)'' Via estro? Mia dio, se la fabriko, la tuta nacio estus regata de individuo kiel vi, nia {{F|39|align=right}}<noinclude><references/></noinclude> f4bd88k0r04cv8efne7flzthl5em033 Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.pdf/1 104 33945 128080 110246 2026-11-18T13:46:47Z HenriLeFoll 4277 128080 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>{{f|Gilbert R. Ledon|c|g=100%}} {{f|'''VIRUSOJ'''|c|g=200%}} {{f|[[Virusoj/Enkonduko|Enkonduko]]|c|g=100%}} {{f|[[Virusoj/La Paranojulo|La Paranojulo]]|c|g=100%}} {{f|[[Virusoj/Viktimoj|Viktimoj]]|c|g=100%}} {{f|[[Virusoj/Niaj Patriotoj|Niaj Patriotoj]]|c|g=100%}} {{f|[[Virusoj/Ĉe la burokratejo|Ĉe la burokratejo]]|c|g=100%}} {{f|'''KVAR<br>TEATRAĴETOJ'''|c|g=80%}}<noinclude><references/> {{Ornamaĵo}}</noinclude> i50n98deuwhs1vhhn0db093wdcfovpa Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.pdf/51 104 36305 128078 109474 2026-11-18T13:32:15Z HenriLeFoll 4277 128078 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Ĉe la burokratejo'''|c|g=150%}} :'''Personoj:''' :::'''Oficisto:''' Paperaĉulo de laborministreja sekcio el iu ajn ŝtato. :::'''Proleto:''' Simpla laboristo. :::'''Kapitalisto:''' Fabrikestro. : '''Scenejo:''' :::''Ĉambro de laborministrejo en urbeto. Meze, akcept-balkono. Cie amaso da polvaj dosieroj kaj leĝlibroj. Aranĝo kaj kroma dekoro laŭplaĉe.''<noinclude><references/></noinclude> of8d3gytmh1jf8d3lau0dgwg0rog3uq Paĝo:Sennaciulo - 22 Januaro 1925.pdf/2 104 45040 128083 126523 2026-11-18T16:14:29Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 128083 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>klasajn kontraŭecojn, plifortigos la klasbatalon, ĵetegos la proletariaron en senfinan mizeron kaj pereon, el kiuj nure la Revolucio povos ĝin savi. Per tiu verko, kiu estas efektiva daŭrigo de la ĉefverko de Karl Marks, „Kapitalo“, Roza Luksemburg por ĉiam konkiris lokon en la unua rango de la postmarksa marksismo. Jam en 1900, ŝi pruvis, ke eĉ la trustiĝo kaj ja pli kaj pli firmaj organizo kaj interligiteco de la kapitalistaj entreprenoj ne forigas la anarĥion de la kapitalista produktado, sed ĝin reproduktas sur pli alta kaj vasta skalo. Ŝi montris sur la bazo de la valorleĝo de Marks, ke en kapitalista socio, pure sindikata agado kaj reformpolitiko neniam povis doni al la laboristaro iom post iom salajron egalan al la valoro de ĝia tuta produktaĵo, sekve neniam povas forigi la kapitalistan sistemon mem. Lenin analizis la internan strukturon de la kapitalista socio en la periodo de imperialismo. Li elmontris, ke la indiferentiĝo de partoj de la laborista klaso rilate al la klasbatalo estis fatala, sed nedaŭra fakto. La ekspluatado de la kolonioj permesis al la kapitalistaro de la imperialistaj ŝtatoj, akiri en la kolonioj grasajn kromprofitojn, tiel ke ili ne bezonis ĝissange ekspluati la proletarion de la kapitalistaj ŝtatoj. Dank’ al tiuj kromprofitoj, ili sukcesis interesigi parton de la kapitallanda laboristaro al la imperialista politiko kaj al la koloniekspluatado. Tiamaniere per ĝusta uzado de la Marksa teorio, Lenin komprenebligas la fakton, ke je la komenco de la milito grandaj amasoj da laboristoj aprobis la militeman politikon de siaj burĝaj registaroj.<ref> El tiu socia disiĝo de la laboristaro li konkludis, ke estas necese starigi firmdiscipline organizitan partion revolucian de l’ proletariaro, por kontraŭbatali senindulge ĉiujn teoriajn kaj praktikajn erarojn enportatajn en la laboristan movadon de la partoj de l’ proletariaro profitantaj dank’ al la kromprofitoj de la kolonioj.</ref> Bazante sin sur la detruminaco de l’ kapitalismo kontraŭ la koloniaj popoloj, kiuj fariĝis unuarangaj faktoroj revoluciaj, Lenin starigis la lozungon de la komuna batalado de l’ proletariaro industria kun la kojoniaj popoloj subpremataj kontraŭ la burĝa tiraneco. Lenin konkludas el la monopolista karaktero de la lastepoka kapitalismo, kiu ekspluatas ĉiujn klasojn de la moderna socio, ke la proletariaro devas serĉi kunbatalantojn ankaŭ en la kamparanaro. La kunligo de ĉiuj revoluciaj fortoj en la momento de la superega krizo de l’kapitalista sistemo al li ŝajnis plej necesa. Ke tiu krizo alproksimiĝis malgraŭ la klasharmoniaj iluzioj de certaj imperialismemaj socialistoj — ''ne nur teorie'' ĝin elmontris Lenin kaj Roza Luksemburg, sed la eksplodo de la mondmilito en 1914 ĝin ''praktike pruvis''. For estis la iluzioj pri mildiĝo de la klasaj antagonismoj, for estis la utopioj pri malapero de la klasbatalo, de perpaca alveno al socialismo! La kapitalistaj hienoj tenis la laboristan klason firme ĉe la gorĝo kaj per senindulgaj batoj ĝin instruis, ke necesas perforto por liberiĝi de perforto. Roza Luksemburg estis mortigita sur la sojlo de la nova mondo, kiun konstruos la proletariaro. Lenin penetris en ĝin kaj gvidis la unuajn paŝojn de la venkinta laboristaro. Li restarigis la Marksan teorion pri la ŝtato, kiel subpremilo de reganta klaso, teorion, kiun la socialista movado estis forgesinta depost Marks kaj Engels. Kaj per la turno de la direktilo de la rusa politiko en 1922, per la Nova Ekonomia Politiko (NEP), li donis vivantan pravigon historian al la teorio marksista de la historia materialismo. Jam ses jaroj pasis depost la mortigo de Roza Luksemburg, jam unu jaro depost la morto de Lenin. Ilia malapero malfermas disstarantan malplenaĵon en la vicoj de la revolucia, marksista teoriularo de la laborista movado. Ilia morto forprenis al la laborista klaso la plej geniajn cerbojn depost Karl Marks kaj Frederik Engels. {{dekstre|''L. Revo''.}} {{kaŝita|.}} {{titolo|Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj}} {{centre|''A. Kantoroviĉ''}} {{c|IV}} Sur la bazo de la supre klarigita<ref>vidi n.o 16.</ref>, ni povas veni al la analizo de l’ alilandaj faktoroj en la ĵus finiĝinta fazo de ĉina interna lukto. Post sia malvenko en la jaro 1922 Ĉĵan-Czo-Lin estis pene fortiĝanta kaj armiĝanta sub japana defendo kaj kun japana akcelo. Duaflanke Ameriko, celante forpeli Japanion el ĝia ĉefa apogejo — Manĝurio, instigis pekinan registaron unuigi la landon kaj finvenki la landekstremajn ribelantojn. Konflikto estis kreskonta neeviteble, komenciĝo de militagoj estis ĝia natura finaĵo. De la komenco mem de la milito Japania malkaŝe subtenis Ĉĵan-Czo-Lin’on. Al li estis permesite transveturigi militistarojn laŭ Sud-Manĝuria Fervojo, oni lin provizis el Japanio per mono, provizaĵoj kaj nutraĵaro. En dajrenaj dokoj estis instalataj por li militistaj ŝipoj. Eĉ pli : ekstremaj rondoj de japana militarismo postulis rektan enmiksiĝon de Japanio en la militon — „por defendo de specialaj rajtoj kaj interesoj ĝiaj en Manĝurio kaj Mongolio.“ Argumentoj por kaj kontraŭ tiu-ĉi interveno ĉiutage estis diskutataj en ĉiuj japanaj ĵurnaloj kaj ĝenerale observantoj konstatis, ke de la tempo de rus-japana milito de 1904 en Japanio ne estis tia ekscito („{{lingvo|en|Far Eastern Times}}“ 12. X.). La registaro ĝis certa tempo daŭrigis deklari — kun kelkaj aludoj pri la samaj specialaj rajtoj en Manĝurio kaj Mongolio — pri sia neŭtraleco, ĉar Japanio konsideris, ke interveno povis plirapidigi la konflikton kun Ameriko kaj elvoki la saman rektan kontraŭ-intervenon de Ameriko kaj Anglio, kies rezultojn estus malfacile antaŭvidi. Sed la pozicio de Japanio kaj la lingvo de japana gazetaro estigis neniajn dubojn nek pri ĝiaj simpatioj nek pri tio, ke en la okazo de malvenko de Ĉĵan-Czo-Lin ĝi haltigos atakon de ĉĵiliaj militistaroj ĉe enirejo de Manĝurio. La situacio de U-Pej-Fu, se oni atentos realan forton kaj influon de Japanio, estis tiamaniere de la komenco mem treege profita. Baldaŭ jam klariĝis, ke angla-amerika subteno de ĉĵilianoj tute ne estas tiel aktiva, kiel oni povis opinii pli frue. Dum Ĉĵan-Czo-Lin havis havis sufiĉe da mono por militi, U-Pej-Fu de la unua momento komencis suferi financan krizon. Liaj militistaroj ekestis en malbona materiala stato: ilin oni ne nutris kaj ne provizis, oni ilin ne salajris. Nome per tiuj ĉi cirkonstancoj Fin-Juj-Sjan klarigis sian perfidon al ĉĵilia partio. Cetere, ĉu indas paroli, ke Japanio ankaŭ senpere partoprenis en ĉi-afero? (La tuta historio de la renverso estis antaŭdirita en japanaj ĵurnaloj antaŭ unu kaj du semajnoj ĝis kiam ĝi estis okazinta.) {{titolo|V.}} La venko de Ĉĵan-Czo-Lin kaj de liaj alianculoj kaj prezidantigo de anjfuano Tuan-Ĉi-Ĝu signifas seriozan venkon de Japanio en tutĉinia skalo kaj same seriozan malvenkon de Ameriko. Anstataŭ forigi per la manoj de U-Pej-Fu Japanion kaj malfermi por sia kapitalo larĝajn „malfermitajn pordojn“ en Norda Ĉinio, Ameriko kaj Anglio troviĝas antaŭ la perspektivo de nova epoko de eksterordinara japana influo ne nur en la landekstremaĵo, sed ankaŭ en la centro de Ĉinio. Dank’ al tiu influo la militist-politika potenco de Japanio ekkreskos kaj japana kapitalo en la lukto pro Ĉinio troviĝos en speciale favoraj kondiĉoj kaj per tio ĝi fariĝos ankoraŭ pli danĝera por siaj konkurantoj. Estas memkompreneble, ke nek Anglio nek precipe Ameriko povas paciĝi kun tiu-ci aferstato (koncerne Francion — ĝi mem havas apartajn lokajn interesojn en sudo de Ĉinio — en Junkano) kaj tial li ne estas tro emaj al la principo de „malfermitaj pordoj“. La malvenko kondukos nur al plifortigo de ilia aktiveco en Ĉinio. Restas ekscii, kiun<noinclude><references/></noinclude> aqtloc65440b0tyn9tq2jaux8gc9lq4 Paĝo:Sennaciulo - 22 Januaro 1925.pdf/3 104 45044 128087 126544 2026-11-18T17:45:32Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 128087 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>nome ili elektos, kiel sian ilon — U-Pej-Fu’on, kiu ja ne foriros tute for de la scenejo aŭ iun el novaj homoj. Tiel aŭ aliel — la lukto estos daŭranta… super la faligita korpo de ĉina popolo. {{dekstre|El la rusa trad. S. ŜABARIN.}} {{---|3em}} {{centre|Travivaĵoj en Budapest}} Reveninte de Budapesto al mi estas nun eble skribi pri la vivado tiea. De tie mi ne kuraĝis, ĉar mi ne volis esti enkarcerigita en hungara kaptitejo kiel okazis al filo de iu germana direktoro, sciiginte siajn gepatrojn, kiel plaĉas al li la restado en la hungara ĉefurbo. Ĉiuj leteroj, kartoj, presaĵoj, entute ĉiaj poŝtaĵoj estas cenzurataj, kaj oni ankaŭ trovis la koncernan leteron de la direktorfilo. Tuj la polico venis al lia laborejo kaj enkarcerigis lin. Poste, oni rakontis, ke li estis vundbatita de la policanoj. Multon li devis suferi, multon lia patro devis pagi, antaŭ ol li estis liberigita kaj ĉio nur okazis, ĉar li skribis la veron ; li estis akuzita pro land- kaj policofendo kaj similaj „krimoj“. Mi veturis Hungarion tra Bavario kaj Aŭstrio kaj jam je la limkontrolejo mi rimarkis ke blovas tute alia vento, t. e. oni kontrolis la pasportojn, pakaĵojn kaj eĉ la homojn pli akurate ol ĉe la limo Germanio-Aŭstrio. Dum la veturado malantaŭ la hungara limo mi kelkfoje provis sendi telegramon al mia korespondanto, kies adreson mi trovis en la SAT-jarlibro, kiun mi estis petinta, informi min pri la vivkondiĉoj kaj la aliaj necesaj sciindaĵoj. Ĉiufoje mi malsukcesis, ĉar mi ne scipovis skribi ĝin hungare, spite oni komprenis min, donante al mi germanlingvan respondon. Sola mi estis tial je la stacidomo en Budapesto, kaj post kelkaj penadoj mi trovis hotelon, kie mi povis ripozi de mia 35 hora vojaĝo. Matene je la 9a mi vekiĝis, petis la kelneron telefoni al la firmo kiu dungis min kaj ricevis la proponon uzi fiakron. La pakaĵportisto ekspedis mian pakaĵon en ĝin, mi sekvis kaj havis belan veturadon interesan tra la plej distingaj kvartaloj de Budapesto. Sed mi ne povis vidi multon ; mia tuta atento estis kaptita de la veturigisto. Po ĉiuj 2—300 metrojn la rimeno de la vipo klaĉis senkompateme sur la dorson de la ĉevalo, kiu sufiĉe rapide formovis la fiakron. La turmentado konstanta malpaciencigis min tiom, ke mi meditis, ĉu mi devus diri al la veturigisto, ke li haltu kaj mi uzu alian, ĉu mi komprenigu lin, ke mi ne estas kutiminta vidi tian senĉesan turmentadon senefikan, ke tia agado ne estas inda je homo, kiu sin nomas „civilizita“. Tre kontenta mi tial estis, kiam ni haltis antaŭ la fabriko, kaj mi povis forlasi la veturilon. Post la anonco tie kaj ĉe polico mi havis sufiĉan tempon por viziti kamaradon fidindan, kies adreson mi ricevis per nia bone kaj akurate funkcianta administrejo. Sed mi lin ne renkontis. Lia frato helpeme akompanis min por serĉi loĝejon. Ni atingis post nelonge alian straton, je kies kruciĝo troviĝis ligna stratvendejeto, kiu estis plene gluita per manskribitaj anoncetoj plej diversaj. Tuj ni notis kelkajn adresojn; ni iris eble kvin minutojn, la kamarado ekstaris antaŭ dometo kies tegmento estis tiom riparenda, ke mi tute ne volis kredi, ke homoj loĝus en ĝi. Ni eniris la korton, la antaŭlasta pordo estis la de ni serĉita. Dufoje ni frapis ĝin, antaŭ ol oni malfermis; hungare diris mia akompananto nian deziron, kaj la vidvino petis enveni. Malbonodoro preskaŭ sufokis nin, pro malhelo ni vidis nenion (ni venis el hela sunbrilado). La vidvino faris grandan paroladon, kaj miaj okuloj iom post iom alkutimiĝis al la malhelo, ekkonis mallarĝan ejon, kies spaco estis plenigita per du malpuregaj litoj, malgranda forno kaj kesto, laŭŝajne anstataŭante la tablon. Kiam ni elestis, la k.do resumis la paroladon jene: la vidvino ne plu kapabla labori iel ajn pro maljuneco, trovas siajn vivbezonaĵojn per la luigado de la duo lito, en kiu ofte dormis kune dum monatoj, eĉ kvaronjaroj du personoj. Kostoj posemajne 50 miloj da kronoj hungaraj. Alia bildo: Kelo malseka, 6 malgrandaj infanoj preskaŭ nur kovritaj per ĉifonoj, la plej maljuna knabo purigas la plej junan kiu sidas en ĉifonita ĉemizeto sur la cementa planko. La patrino estis en laborejo; kie estis la patro, ni ne povis sciiĝi, la infanoj mem ne sciis, kaj la solan liton oni intencis doni al fremdulo, por ke ĉiuj infanoj almenaŭ ricevu la necesan panon. La tria estis en proksimo de fabriko ; sur la antaŭa domo estis kvin- aŭ sesfoje anoncite, ke dormejo estas luebla; ni demandis laboriston, kiu staris antaŭ la pordo fumante sian longan pipon. Li diris: „Tio ne plaĉos al vi, tion m scias. Germanoj neniam loĝas en tiaj malbonaj domoj. Dum la milito longtempe mi vivis en Germanio kiel vundito. Tamen, eniru por konvinki vin, la sepa pordo dekstre estas la loĝejo“. Ni frapis ĉe la koncerna pordo kaj eniris. Varmega vaporo miksita kun malbonodorego kaj fumo ĉirkaŭis nin. Maldekstre en la kontraŭa angulo ia grizaĵo nedifinebla, ĉu ĝi estas putrantaj ĉifonoj, ŝlimo aŭ io alia. Rekte kontraŭ ni, laŭ la helaj radioj, la forno aŭ alia fajrujo. La posedantino de tiu ĉi „loĝejo“ irigas nin en apudan ĉambreton. En la mezo forneto, maldekstre de ĝi sep litoj, dekstre kvin — preskaŭ ne imageble, ke tri personoj samtempe povas esti starante en neokupita spaco, ĉar laŭlonge la pordon je la alia flanko staris la lito de la mastrino kaj tableto sur kiu troviĝis ŝajne la manĝaĵo por kvin tie dormantaj, kiuj sidis laŭ ebleco en siaj litoj. La mastrino klarigis al ni, ke ĉiuj 12 litoj estas okupitaj; tamen ŝi povus havigi ankoraŭ dormokazon por ni ambaŭ; ja eĉ 16 ope ili dormis en la ĉambreto, krom ŝi! ''Ŝi sola meze inter 16 viroj''. Mi ne volis kredi, kaj la kamarado demandis trifoje kaj ricevis ĉiufoje la jesigon pri tio! Nun imagu: La litoj staras plej dense unu ĉe la alia, ne lasante spacon inter la du longaj muroj; unu enloĝanto devas superpâsi la alian, kiam li havis la „feliĉon“ ricevi dormokazon. Unu lito kostis 17 mil kronojn. Mi mem post kelkaj minutoj, kiam mi jam estis sur la strato, ne konsciis, ĉu tio estis vero, ĉu mi vidis tion mem per miaj okuloj aŭ ĉu nur image kaŭzis tion la vaporo kaj malbonodorego! La k.do ankaŭ ĝis nun ne vidis tian loĝejon; sed ĝi ekzistis antaŭ ¼ jaro kaj ekzistas verŝajne ankoraŭ hodiaŭ en Buda<ref> Buda estas la malnova parto de Budapest, kiu nomo signifias du urbojn. </ref> Zsigmond-ter. En la fabrikoj la laboristoj estas same ekspluatataj kiel en Germanio, sed ili ne havas fabrik-sovetojn, kaj pli malmulte da rajtoj; decidi pli laborkomenco kaj fino ili tute ne rajtas. Sed despli multe la laboristaro, precipe en fabrikoj kie estas okupataj prefere inaj laboristoj, estas titulata per ĉiuspecaj bestnomoj. La salajroj eĉ ne sufiĉas por la plej simplaj vivnecesaĵoj; laboristino okupata en la sama fabriko kiel mi, foje diris al mi tute senhonte, ke ŝi, kiam ŝi havas okazon, vendas sin mem por mono, se la amsoifanta voluptulo donacas al ŝi sufiĉe grandan sumon. Klarige ŝi aldonis, ke la perlabora salajro estas tro malmulta por aĉeti vestaĵon, pagi la luprezon ktp., ja, ĝi eĉ estas tro malmulta por povi aĉeti tutan dumsemajnan manĝaĵon, spite ke ĝi konsistas plej multe nur el pano, papriko, iomete da lardo kaj dumsomere multe da melonoj, kiujn oni volonte manĝas pro ilia malvarm-enhavo. La junaj laboristinoj, aĉetinte ekster la fabriko manĝaĵojn, ĉiufoje antaŭ sia foriro estis traserĉataj kaj ĉirkaŭpalpataj sur la tuta korpo, por ke ili ne povu — ŝteli ion. Antaŭ la vespera foriro ĉiuj laboristinoj devis elpreni globeton el malvasta saketo; ti-kiu nun havis la ŝancon, ekkapti helan, devis toleri, ke post la vestigo ŝi estis traserĉata kaj ĉirkaŭpalpata, sed ti-kiuj devis montri nigran, devis senvestigi sin en apuda ejo ĝis la ĉemizo, kie ili eĉ devas demeti (ne ĉiufoje) la ŝtrumpojn, ĉar povus esti, ke eble iu sub la propraj portus ŝtelitajn. Kaj tio tamen okazis. Mi persone vidis ke pro kelkaj paroj da ŝtrumpoj multaj policanoj estis penadigitaj fiksi kiom kaj kiamaniere ili estis elport-<noinclude><references/></noinclude> bkevoa88x2mrbbdc7e4yawrepi20opg Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/300 104 45464 128092 127762 2026-11-18T17:58:54Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 128092 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>opono kontraŭ la decido estas permesebla en agado. {{Moto|“Pri Korekto de Eraraj Ideoj en la Partio” (decembro 1929), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}} La Tri Ĉefaj Reguloj de Disciplino estas la jenaj: (1) Obeu ordonojn en ĉiuj viaj agoj. (2) Ne prenu de la amasoj eĉ kudrilon aŭ fadenon. (3) Elliveru ĉion militkaptitan. La Ok Punktoj de Atentigo estas la jenaj: (1) Parolu afable. (2) Aĉetu kaj vendu juste. (3) Redonu ĉion prunteprenitan. (4) Pagu por ĉio de vi difektita. (5) Ne batu aŭ insultu. (6) Ne damaĝu plantaĵojn. (7) Ne flirtu kun virinoj.<noinclude><references/></noinclude> taz3gxugleijk7kwp0mm6s6lrw5d2tw Virusoj/Enkonduko 0 45541 128081 2026-11-18T13:48:41Z HenriLeFoll 4277 Kreis novan paĝon kun "{{paĝokapo | titolo = Virusoj | aŭtoro = Gilbert Ledon | jaro = 1999 | kvalito = 1 | notoj = }} <pages index="Ledon - Virusoj, 1999.pdf" from=6 to=8 />" 128081 wikitext text/x-wiki {{paĝokapo | titolo = Virusoj | aŭtoro = Gilbert Ledon | jaro = 1999 | kvalito = 1 | notoj = }} <pages index="Ledon - Virusoj, 1999.pdf" from=6 to=8 /> 4rcdfucmnqmh2mnou0li61i04iz93vd Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/196 104 45542 128084 2026-11-18T17:25:23Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 128084 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>devas esti okazigitaj plurfoje. Tia milita demokratio estis praktikita kun grandega sukceso ambaŭ en la batalo de Panlong en norda Ŝenhi kaj en la batalo de Ŝigiaĝuang en Ŝanhi-Ĉahar-Hebej-a Limregiono. Kaj pruviĝis ke la praktiko kondukas nur al bona rezultato sen ajna damaĝo. {{Moto|“La Demokratia Movado Interne de la Armeo” (30 januaro 1948), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. IV.}} En la nuna granda lukto, la Komunista Partio de Ĉinio postulas la gvidantajn organojn de la tuta Partio, siajn membrojn kaj kadrojn altgrade disvolvi sian aktivecon; nur per tio ĝi povas akiri la venkon. La aktiveco devas manifestiĝi konkrete en la krea kapablo de ĝiaj gvidantaj organoj, kadroj kaj membroj, en iliaj preteco por alpreni respondecon, vigleco montrita en sia laboro, kuraĝo kaj kapablo bone elmeti demandojn, prezenti opiniojn kaj fari kri-<noinclude><references/></noinclude> po31mijoe8r4g8vz88kxad86b5m7n9m 128088 128084 2026-11-18T17:50:08Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 128088 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>devas esti okazigitaj plurfoje. Tia milita demokratio estis praktikita kun grandega sukceso ambaŭ en la batalo de Panlong en norda Ŝenhi kaj en la batalo de Ŝigiaĝuang en Ŝanhi-Ĉahar-Hebej-a Limregiono. Kaj pruviĝis ke la praktiko kondukas nur al bona rezultato sen ajna damaĝo. {{Moto|“La Demokratia Movado Interne de la Armeo” (30 januaro 1948), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. IV.}} En la nuna granda lukto, la Komunista Partio de Ĉinio postulas la gvidantajn organojn de la tuta Partio, siajn membrojn kaj kadrojn altgrade disvolvi sian aktivecon; nur per tio ĝi povas akiri la venkon. La aktiveco devas manifestiĝi konkrete en la krea kapablo de ĝiaj gvidantaj organoj, kadroj kaj membroj, en iliaj preteco por alpreni respondecon, vigleco montrita en sia laboro, kuraĝo kaj kapablo bone elmeti demandojn, prezenti opiniojn kaj fari kri-<noinclude><references/></noinclude> cuog3ctdf41d87dv0oope0rn6jjvzyx Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/197 104 45543 128085 2026-11-18T17:35:29Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 128085 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>tikojn kontraŭ difektoj kaj en ludo de ilia rolo en kontrolado super la gvidantaj organoj kaj kadroj el la vidpunkto de kamaradeca prizorgo. Aliel, la tiel nomata aktiveco estos senenhava afero. Kaj la disvolvo de tiu aktiveco dependas de la demokratiigo de la partia vivo. Sen sufiĉa demokratia vivo en la Partio, ne estas atingebla la disvolvo de tiu aktiveco. Nur en la atmosfero de demokratia vivo, povas kreiĝi grandaj nombroj da kapablaj personoj. {{Moto|“La Rolo de la Komunista Partio de Ĉinio en la Nacia Milito” (oktobro 1938), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}} Ĉiu devas esti permesata paroli, kiu ajn li estas, se nur li ne estas malamika elemento kaj ne faras malican atakon; kaj estas negrave, se li diras ion eraran. Diversnivelaj gvidantoj havas la devon aŭskulti aliajn.<noinclude><references/></noinclude> ehv5ok77lid8fioa1btpbzoiigq5n6e 128089 128085 2026-11-18T17:53:20Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 128089 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tikojn kontraŭ difektoj kaj en ludo de ilia rolo en kontrolado super la gvidantaj organoj kaj kadroj el la vidpunkto de kamaradeca prizorgo. Aliel, la tiel nomata aktiveco estos senenhava afero. Kaj la disvolvo de tiu aktiveco dependas de la demokratiigo de la partia vivo. Sen sufiĉa demokratia vivo en la Partio, ne estas atingebla la disvolvo de tiu aktiveco. Nur en la atmosfero de demokratia vivo, povas kreiĝi grandaj nombroj da kapablaj personoj. {{Moto|“La Rolo de la Komunista Partio de Ĉinio en la Nacia Milito” (oktobro 1938), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}} Ĉiu devas esti permesata paroli, kiu ajn li estas, se nur li ne estas malamika elemento kaj ne faras malican atakon; kaj estas negrave, se li diras ion eraran. Diversnivelaj gvidantoj havas la devon aŭskulti aliajn.<noinclude><references/></noinclude> 1bt3csrllmg8tkjylgy7yud2qjaz5w5 Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/198 104 45544 128086 2026-11-18T17:40:02Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 128086 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>Du principoj devas esti observataj: (1) diri ĉion kion oni scias kaj diri ĝin senrezerve; (2) ne kulpigi la parolanton, sed preni liajn vortojn kiel averton. Sen la principo “ne kulpigi la parolanton”, aŭ se ĝi estas observata ne vere sed false, ne rezultos “diri ĉion kion oni scias kaj diri ĝin senrezerve”. {{Moto|“La Taskoj por 1945” (15 decembro 1944).}} Estas necese entrepreni edukadon pri demokratia vivo interne de la Partio, por ke la membroj komprenu, kio estas demokratia vivo, kio estas la interrilato inter demokratio kaj centralizismo, kaj kiel oni praktiku demokratian centralizismon. Nur tiamaniere oni povas efektive disetendi unuflanke demokratian vivon interne de la Partio, kaj aliflanke eviti ultra-demokra-<noinclude><references/></noinclude> m1o0klyddan5tobqx9d1iwamhb78y3f 128090 128086 2026-11-18T17:55:33Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 128090 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Du principoj devas esti observataj: (1) diri ĉion kion oni scias kaj diri ĝin senrezerve; (2) ne kulpigi la parolanton, sed preni liajn vortojn kiel averton. Sen la principo “ne kulpigi la parolanton”, aŭ se ĝi estas observata ne vere sed false, ne rezultos “diri ĉion kion oni scias kaj diri ĝin senrezerve”. {{Moto|“La Taskoj por 1945” (15 decembro 1944).}} Estas necese entrepreni edukadon pri demokratia vivo interne de la Partio, por ke la membroj komprenu, kio estas demokratia vivo, kio estas la interrilato inter demokratio kaj centralizismo, kaj kiel oni praktiku demokratian centralizismon. Nur tiamaniere oni povas efektive disetendi unuflanke demokratian vivon interne de la Partio, kaj aliflanke eviti ultra-demokra-<noinclude><references/></noinclude> djqkreyvooag6jo5jkz16l4ph053i1q Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/199 104 45545 128091 2026-11-18T17:55:46Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 128091 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>tion kaj senbridecon, kiu detruas disciplinon. {{Moto|“La Rolo de la Komunista Partio de Ĉinio en la Nacia Milito” (oktobro 1938), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}} Tiel en la armeo, kiel en la lokaj organizoj, enpartia demokratio devas celi al firmigo de disciplino kaj pliigo de batalforto, sed ne al la malo. {{Moto|“La Rolo de la Komunista Partio de Ĉinio en la Nacia Milito” (oktobro 1938), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}} Teorie eliminu la radikojn de ultra-demokratio. Unue, estas necese montri ke la danĝero de ultra-demokratio kuŝas en tio, ke ĝi difektas aŭ eĉ komplete detruas la organizon de la Partio, malfortigas aŭ eĉ komplete ruinigas la batalforton de la Partio, igas la Partion nekapabla porti sur<noinclude><references/></noinclude> s69x53m3hx3yw8na8j6mgajhv99sl5t 128094 128091 2026-11-18T18:02:06Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 128094 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tion kaj senbridecon, kiu detruas disciplinon. {{Moto|“La Rolo de la Komunista Partio de Ĉinio en la Nacia Milito” (oktobro 1938), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}} Tiel en la armeo, kiel en la lokaj organizoj, enpartia demokratio devas celi al firmigo de disciplino kaj pliigo de batalforto, sed ne al la malo. {{Moto|“La Rolo de la Komunista Partio de Ĉinio en la Nacia Milito” (oktobro 1938), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}} Teorie eliminu la radikojn de ultra-demokratio. Unue, estas necese montri ke la danĝero de ultra-demokratio kuŝas en tio, ke ĝi difektas aŭ eĉ komplete detruas la organizon de la Partio, malfortigas aŭ eĉ komplete ruinigas la batalforton de la Partio, igas la Partion nekapabla porti sur<noinclude><references/></noinclude> 658lr2iqoagzdf2nqp14cf5v5at2yar Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/200 104 45546 128093 2026-11-18T18:00:19Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 128093 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>si la batalajn respondecojn, kaj per tio kaŭzas la malvenkon de la revolucio. Due, estas necese montri ke la fonto de ultra-demokratio troviĝas en la etburĝa malinklino al disciplino. Kiam tiu emo estas alportita en la Partion, ĝi disvolviĝis en ultra-demokratiajn ideojn politike kaj organize. Tiuj ideoj absolute ne povas kunekzisti kun la batalaj taskoj de la proletaro. {{Moto|“Pri Korekto de Eraraj Ideoj en la Partio” (decembro 1929), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}}<noinclude><references/></noinclude> s0pmdsocxrouwloltbml5g2a22s1dy0 128095 128093 2026-11-18T18:03:49Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 128095 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>si la batalajn respondecojn, kaj per tio kaŭzas la malvenkon de la revolucio. Due, estas necese montri ke la fonto de ultra-demokratio troviĝas en la etburĝa malinklino al disciplino. Kiam tiu emo estas alportita en la Partion, ĝi disvolviĝis en ultra-demokratiajn ideojn politike kaj organize. Tiuj ideoj absolute ne povas kunekzisti kun la batalaj taskoj de la proletaro. {{Moto|“Pri Korekto de Eraraj Ideoj en la Partio” (decembro 1929), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}}<noinclude><references/></noinclude> 6t1qyqytg443kj2ckvpn2sl8nrq66vn Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong/Tri Vastaj Demokratioj 0 45547 128096 2026-11-18T18:14:56Z Lepticed7 3194 Kreis novan paĝon kun "<pages index="EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf" from="193" to="200" header="1" /> [[Kategorio:Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong|]]" 128096 wikitext text/x-wiki <pages index="EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf" from="193" to="200" header="1" /> [[Kategorio:Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong|Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong]] 7s3qo6y1wmr93vuf0ktdz35dhwnco1e 128097 128096 2026-11-18T18:15:11Z Lepticed7 3194 128097 wikitext text/x-wiki <pages index="EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf" from="193" to="200" header="1" /> [[Kategorio:Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong|15]] h06e19m79lsrfyv3nhksac7t2xwhfyh Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/7 104 45548 128098 2026-11-18T18:27:32Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 128098 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude> qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/8 104 45549 128099 2026-11-18T18:27:45Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 128099 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude> qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh