Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.48.0-wmf.5 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/57 104 26587 128115 83274 2026-11-19T19:02:44Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 128115 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj ĉikanaĵoj de maljunaj najbarinoj. Kiom da fojoj ilia interparolado amika estis interrompita de subita apero de ia ĉikanulino, veninta butikon sole pro scivoleco vidi «enamiĝintojn». En tiaj okazoj, timante, ke lia apudesto povu malhonorigi ŝian purecon, li, rapide stariĝinte de la seĝo metita de ŝiaj manoj por li, postulis unu skatoleton da alumetoj, kvazaŭ li venis nur por tio, pagis la monon kaj foriradis, lasinte la malhelpinton en malkompreniĝo. Pli ofta atestanto de iliaj renkontoj estis policisto Piscev, homo tre ŝercema kaj gaja. Li ankaŭ amis pasigadi siajn liberajn minutojn en la butiko de Olga, sed lia ĉeesto estis neniom ĝenanta gejunulojn; kontraŭe, ili sentis, kvankam malklare, ian sindonemecon kaj estimon al li, kiel al sia favoranto. {{f|III|c}} {{f|NEAGRABLA SONĜO|c}} Ankoraŭ en la komenco de ilia konatiĝo Piscev rimarkis la interligon vivan kaj reciprokan inter la gejunuloj kaj malkaŝeme sciigis ilin pri sia eltrovo. Tiu ĉi cirkonstanco memorinda havis grandan signifon en la historio de disvolviĝo de ilia amo, tial ni sciigos ĝin al legantoj. Unufoje, kiam Ivan kutime sidis kun Olga vizaĝo al vizaĝo, venis la butikon Piscev. Interrompita interparolado ne estis renovigita; ankaŭ nova, kelkfoje komencita de Piscev, ne havis sukceson deziratan. Olga nekontenta, longe farinte nuban vizaĝon, subite vigliĝis kaj, sin turnante al Ivan, ekparolis: — Ĉu vi volas nuksojn? Prenu por memoro...<noinclude><references/></noinclude> qzg5ntuhcrr22mptpwden4jo764kzl2 Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/58 104 26588 128116 83275 2026-11-20T09:55:21Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 128116 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Kio?... — enmiksiĝis Piscev. — Li ne volas nuksojn! Mi nepre plendos al via patro, ke vi ĉiam regalas fraŭlojn je dolĉaĵoj... — Plendu!... Ĉu vi envias, ke vi ne estas regalata? — Mi ne bezonas vian regalon, ĉar kutime en via butiko mi ĉiam mem regalas min. Nun ankaŭ, — mi manĝas nuksojn almenaŭ dum kvin minutoj, dume tiu ĉi kavaliro nur estas regalata kaj manĝis ankoraŭ nenion. — Ĉesu, mia sinjoro, ruzi!... Mi vidas je viaj okuloj, ke vi envias. Kial vi ne estas fraŭlo? Fi, mi ne amas virojn!... — Mi scias ĉi tion! — kaj post mallonga silento, li, rigardante rekte okulojn de gejunuloj, daŭrigis: — Bela paro! Mi ĵuras, ke post Ĉieliro de Mario ili estos gefian... — Adiaŭ! — trarompis konfuziĝinta Ivan, eltirante sian manon al Piscev. — Mi venis ĉi tien por aĉeti alumetojn kaj, dank’ al vi, preterlasis la limtempon. — Atendu. Mi forgesis ion rakonti al vi ambaŭ. Mi diros solan veron... Pardonu mian arogantecon, sed mi ne estas homo babilema. Cetere, vi, kredeble, kelkfoje havis jam okazon konvinkiĝi je mia honesteco. Nun mi devas ripeti al vi: parolu kion vi volas, — mi estos muta kiel fiŝo!... Je Dio!... Tamen, kial mi proponas paroli al vi, se mi mem pli frue volis diri ion... Ĉu vi volas aŭskulti, ha?... Olga staris silente, direktinte sian rigardon malsupre kaj, respondante nenion, distrite foliis ian libron. Ivan, kiel knabo malgranda, kaptita en malpropra fruktĝardeno, staris mallevinte la kapon. Lia vi-<noinclude><references/></noinclude> c2fyhg2jr4ifojn2m8mfrmkigqe92dj