Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.48.0-wmf.5 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/138 104 45533 128122 128050 2026-11-21T10:09:54Z U-sign 2952 Mi ŝanĝis la stilon de la titolo ~~~~ U-sign 128122 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>== XII. La akcidento== En la sabato sekvinta en la horo kutima Julia Andreevna kaj kelkaj samideanoj, venintaj al la leciono, longe vane atendis Joĉjon. Ĝis nun li ĉiam estis akurata, tial lia neatendita foresto estis temo de longa konversacio de la ĉeestintoj. Oni faris plej diversajn supozojn kaj, fine, decidis, ke la instruisto subite malsaniĝis, kaj disiris. Sed Joĉjo estis sana, li nepre vizitus la kunvenon, se ne okazus al li io tre grava, havinta grandajn sekvojn por lia estonteco. Revenite el la lernejo, en tiu tago Joĉjo trovis leteron de Olnjo. Ŝi petis, ke li tuj post tagmanĝo venu al ŝi kaj akompanu ŝin al urba malsanulejo, kuŝinta sur rando mem de la urbo. Olnjo devis viziti unu konatan fraŭlinon, kiu havis en la urbo neniajn parencojn kaj nun estis resaniĝanta. El la malsanulejo la gejunuloj ambaŭ devis tuj veni al Julia Andreevna. – Ni malfruiĝos! – Olnjo diris kun ĉagreno en la voĉo, ĵus venis Joĉjo. – Dum du horoj mi jam atendas vin kaj nun estas jam mallume en la stratoj. La knabino pro ĉagreno estis kolerema. Joĉjo petis pardonon, li asertis, ke li hejme ne prokrastis eĉ unu minuton, ke kun li – tia fidinda akompananto – ŝi povas timi nenion eĉ nokte kaj, fine, iom post iom li tute trankviligis la knabinon. Post kvaronhoro ŝi kun bona ridetanta vizaĝeto aperis antaŭ li, vestita por la promeno. Haltinte en la antaŭĉambro antaŭ la junulo, ŝi koketeme demandis: – Ĉu mi estas bela fraŭlino?.. – kaj, ne ricevinte respondon, ŝi aldonis: – Ni iru!.. Joĉjo ne sciis, kion respondi, tiel neatendita estis la demando. Pli belan, pli ĉarman knabinon li eĉ neniam sonĝis, sed konfesi je tio ĉi antaŭ ŝi li ne havis kuraĝon. Ili iris silente la mano je la mano. Estis frosta vespero. Neĝo knaris sub la piedoj kaj brilis, kiel diamanto. Trairinte unu homriĉan straton kaj komercan placon, la gejunuloj baldaŭ eniris straton malriĉan kun mizeraj domaĉoj kaj longaj lignaj bariloj, per kiuj estis baritaj legomejoj, kiuj tiriĝis tie ĉi je ambaŭ flankoj laŭlonge de la strato. Ĉio – la domaĉoj, neĝo ne forbalaita de trotuaroj, sed amase kuŝinta ĉie, eĉ renkontatoj mizere kaj malriĉe vestitaj, – ĉio atestis, ke ili ĉiam estis pli kaj pli for de la centro de la urbo, ke ili alproksimiĝis al la antaŭurbo. Krepusko rapide densiĝis, jam estis neeble pro mallumo vidi vizaĝojn de irintoj de kontraŭa flanko de la strato mallarĝa, tamen neniu rapidis bruligi stratajn lanternojn, sendube, pro ekonomio de petrolo kaj ĉefe pro konvinkiĝo, ke ili, pro sia malmulteco kaj lummalfortikeco ne multe dispelos noktan mallumon de la strato. Kiam la gejunuloj renkontadis ebriulojn, ĉifonvestitajn homojn suspektindajn, Olnjo pli proksime alpremiĝadis al Joĉjo, fermis la okulojn kaj la orelojn, se est-<noinclude><references/></noinclude> fer1v2hlgmy50qw5lwxsk8h6h3htq9r Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/302 104 45550 128117 2026-11-20T22:27:11Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 128117 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>{{Titolo|XXVII. KRITIKO KAJ MEMKRITIKO}} La Komunista Partio ne timas kritikojn, ĉar ni estas marksistoj, la vero estas ĉe ni, kaj la bazaj amasoj laboristaj kaj kamparanaj estas ĉe ni. {{Moto|''Parolado en la Tutlanda Konferenco de la Komunista Partio de Ĉinio pri Propaganda Laboro'' (12 marto 1957).}} Ĝisfundaj materiistoj nenion timas. Ni esperas, ke ĉiuj, kiuj luktas kune kun ni, kuraĝe prenu sur sin la respondecon, superu la malfacilojn, ne timu malsukcesojn, ne timu komentojn kaj mokojn, kaj ne timu fari kritikojn kaj proponojn al ni komunistoj. Diras proverbo: “Se mortpunon per mil tranĉoj oni spitas, imperiestron tiri de sur ĉevalo oni ne hezitas.” Ni devas<noinclude><references/></noinclude> awu11dn6lpouximx24snse0u66uq4q4 Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/303 104 45551 128118 2026-11-20T22:32:12Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 128118 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>havi tian sentiman spiriton en la lukto por socialismo kaj komunismo. {{Moto|''Parolado en la Tutlanda Konferenco de la Komunista Partio de Ĉinio pri Propaganda Laboro'' (12 marto 1957).}} Ni havas la marksism-leninisman armilon de kritiko kaj memkritiko. Ni povas forigi la malbonan stilon kaj konservi la bonan. {{Moto|“Raporto al la Dua Plena Sesio de la Sepa Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio” (5 marto 1949), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. IV.}} Konscienca praktikado de memkritiko estas ankaŭ unu el la okulfrapaj signoj, kiuj distingas nian partion disde la aliaj politikaj partioj. Ni iam diris, ke ĉambro devas esti konstante purigata, alie polvo akumuliĝos en ĝi; la vizaĝo devas esti konstante lavata, alie ĝi estos polvokovrita. Ankaŭ la mensoj de niaj kamaradoj kaj la laboroj de nia<noinclude><references/></noinclude> 00jrbcyziwh4f1dokhyhprqyicixoyw Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/304 104 45552 128119 2026-11-20T22:35:13Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 128119 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>partio povas esti polvumitaj kaj ankaŭ devas esti lavataj kaj purigataj. “Akvo fluanta neniam putras, kaj pordĉarniro neniam estas de vermoj mordita”, ĉar en konstanta moviĝado ili rezistas kontraŭ la korodo de mikroboj kaj aliaj vivaĵoj. Por ni, konstante kontroladi la laborojn kaj disvolvi demokratian stilon en la procezo de kontrolado, timi nek kritikon nek memkritikon, kaj apliki la utilajn maksimojn de la ĉina popolo, kiel: “diru ĉion kion vi scias kaj diru ĝin sen rezervo”, “ne kulpigu la parolanton, sed prenu liajn vortojn kiel averton”, “se vi havas erarojn, korektu ilin; se ne, gardu vin kontraŭ ili”, estas la sola efika rimedo por rezisti kontraŭ la korodo de diversaj specoj de politika polvo kaj politikaj mikroboj al la mensoj de niaj kamaradoj kaj la organismo de nia partio. {{Moto|“Pri Koalicia Registaro” (24 aprilo 1945), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. III.}}<noinclude><references/></noinclude> m6xj7g3zezsb8o651evmzz8h4qcd283 Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/305 104 45553 128120 2026-11-20T22:45:35Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 128120 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude><nowiki /> Kontraŭstaro kaj batalo inter malsamaj ideoj konstante okazas en la Partio, tio estas reflekto interne de la Partio de la kontraŭdiroj inter la klasoj kaj inter la nova kaj malnova aferoj en la socio. Se en la Partio ne estus kontraŭdiroj kaj ideologiaj bataloj por solvi tiujn kontraŭdirojn, la vivo de la Partio ankaŭ finiĝus. {{Moto|“Pri Kontraŭdiro” (aŭgusto 1957), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}} Ni estas por aktiva ideologia lukto, ĉar ĝi estas la armilo por atingi unuiĝon interne de la Partio kaj la revoluciaj organizoj por ke ĝi estu utila al nia batalo. Ĉiu komunisto kaj revoluciulo devas preni tiun ĉi armilon. Sed liberalismo nuligas ideologian lukton kaj staras por senprincipa paco, kaj rezulte kaŭzas dekadencan, filistran stilon kaj kondukas al politika degenero de iuj unuoj<noinclude><references/></noinclude> 0fxudkyagw8ryrxj7kl9tje3i6bi3ln Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/144 104 45554 128121 2026-11-21T10:05:51Z U-sign 2952 /* Provlegita */ 128121 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="U-sign" /></noinclude>ne plenumitan. Ŝian babiladon Joĉjo aŭskultis silente, antaŭsentante ion nebonan de la konatiĝo nova, kiu atendis lin. Li preferus sidi hejme... li ankoraŭ ne alkutimiĝis al ĉeesto de altrangaj personoj. == XIII. Pluaj detaloj== Post kelkminuta freneza galopado la glitveturiloj haltis en unu el la ĉefstratoj antaŭ luksa perono de negranda duetaĝa masonita domo. Oni afable renkontis la gejunulojn, helpis al ili formeti suprajn vestaĵojn kaj kondukis ilin al hele lumigita per lumo elektra ŝtuparo, kie atendis ilin malaltkreska maljuna virino nigre vestita. Ŝiaj okuloj estis postploraj, blanka naztuko, kiun ŝi tenis en la mano kaj de tempo al tempo almetadis al la vizaĝo, videble, por forigi ankoraŭ ian neatendite aperintan larmozon, ankaŭ atestis, ke ŝi ploris antaŭ nelonge. Ŝi salutis la gejunulojn kaj ekkisis kelkfoje je la lipoj Olnjon. Poste, kondukinte ilin en lukse meblitan gastoĉambron, ŝi sidigis ilin je tablo en molajn velurajn seĝojn kaj eksonorigis mallaŭte. Preskaŭ samtempe servistino alportis kaj metis antaŭ ili teon. – Volu trinki, miaj karaj, varmiĝu! Ŝajne, vi malvarmiĝis, – diris la maljunulino. – Kia feliĉa okazintaĵo! Anĝelo gardanto mem, mi kredas, sendis vin por savi la infanon, – ŝi daŭrigis, farante signon kaj viŝante la okulojn per la tuko. – Ni jam estis perdintaj preskaŭ ĉiun esperon iam revidi lin karan!... Mi povis nek manĝi, nek dormi dum tuta tiu ĉi tempo, li ja estas sola mia nepo... amata. Mi trovis solan konsolon en preĝado... kaj Dio, videble, aŭdis mian preĝadon, sendis vin karajn por savi la nepeton. La patrino malfeliĉa pro la malĝojo malsaniĝis kaj doktoro trovis ĉe ŝi tre seriozan nervomalsanon... Nun ŝi, dank'al Dio, estas ree feliĉa, eble, tiom feliĉa, kiom neniam. Ĵus ŝi trankviliĝos kaj sufiĉe ĝuos je la apudesto de la infano, ŝi alvokos vin; ŝi ordonis, ke oni ne lasu vin antaŭe, ol ŝi konatiĝos kun vi kaj inde dankos vin. Joĉjo apetite trinkis la varman teon odoran, almanĝante dolĉajn molajn bulkojn, sed Olnjo, ŝajne, eĉ ne tuŝetis sian glason. Ŝi atente aŭskultis la maljunulinon, ne fortirante sian rigardon de ŝia bona, sulkita vizaĝo. – Sed kiamaniere vi perdis la knabeton? – Olnjo demandis, kiam la maljunulino silentiĝis. – Ĉu li mem... sola foriris sur la straton?... – Sola, sola!... Li ĉiutage promenis post tagmanĝo dum unu horo kun la vartistino – fraŭlino. En tiu tago... ĝi okazis antaŭ du tagoj, Lubnjo – ĝi estas nomo de la vartistino – kutime vestis lin kaj kia peko!... Ŝi lasis lin por unu minuto en la vestiblo... ŝi iris en sian ĉambron por ordigi sian hararanĝon. Videble, ŝi forestis pli longe, ol decis kaj al la knabo tedis atendi ŝin. La pordo estis fermita, li ne havis forton malfermi ĝin kaj li, evidente,<noinclude><references/></noinclude> hhki7nm2qe7ft8cqlgmcj7cf979a1yx