Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.48.0-wmf.5
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/302
104
45550
128123
128117
2026-11-21T16:27:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128123
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|XXVII. KRITIKO KAJ MEMKRITIKO}}
La Komunista Partio ne timas kritikojn,
ĉar ni estas marksistoj, la vero estas ĉe ni,
kaj la bazaj amasoj laboristaj kaj kamparanaj
estas ĉe ni.
{{Moto|''Parolado en la Tutlanda Konferenco de la Komunista Partio de Ĉinio pri Propaganda Laboro'' (12 marto 1957).}}
Ĝisfundaj materiistoj nenion timas. Ni
esperas, ke ĉiuj, kiuj luktas kune kun ni,
kuraĝe prenu sur sin la respondecon, superu
la malfacilojn, ne timu malsukcesojn, ne
timu komentojn kaj mokojn, kaj ne timu
fari kritikojn kaj proponojn al ni komunistoj.
Diras proverbo: “Se mortpunon
per mil tranĉoj oni spitas, imperiestron
tiri de sur ĉevalo oni ne hezitas.” Ni devas<noinclude><references/></noinclude>
aqs3ic8h40tchv2hgd8jol3vrwxcfzt
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/303
104
45551
128124
128118
2026-11-21T16:30:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128124
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>havi tian sentiman spiriton en la lukto por
socialismo kaj komunismo.
{{Moto|''Parolado en la Tutlanda Konferenco de la Komunista Partio de Ĉinio pri Propaganda Laboro'' (12 marto 1957).}}
Ni havas la marksism-leninisman armilon
de kritiko kaj memkritiko. Ni povas
forigi la malbonan stilon kaj konservi la
bonan.
{{Moto|“Raporto al la Dua Plena Sesio de la Sepa Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio” (5 marto 1949), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. IV.}}
Konscienca praktikado de memkritiko
estas ankaŭ unu el la okulfrapaj signoj, kiuj
distingas nian partion disde la aliaj politikaj
partioj. Ni iam diris, ke ĉambro devas esti
konstante purigata, alie polvo akumuliĝos en
ĝi; la vizaĝo devas esti konstante lavata, alie
ĝi estos polvokovrita. Ankaŭ la mensoj
de niaj kamaradoj kaj la laboroj de nia<noinclude><references/></noinclude>
3xif6n20l42esn29y9qwq5bvxhpyph6
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/304
104
45552
128125
128119
2026-11-21T16:33:03Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128125
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>partio povas esti polvumitaj kaj ankaŭ devas
esti lavataj kaj purigataj. “Akvo fluanta
neniam putras, kaj pordĉarniro neniam
estas de vermoj mordita”, ĉar en konstanta
moviĝado ili rezistas kontraŭ la korodo
de mikroboj kaj aliaj vivaĵoj. Por ni,
konstante kontroladi la laborojn kaj disvolvi
demokratian stilon en la procezo de
kontrolado, timi nek kritikon nek memkritikon,
kaj apliki la utilajn maksimojn de la ĉina
popolo, kiel: “diru ĉion kion vi scias
kaj diru ĝin sen rezervo”, “ne kulpigu la
parolanton, sed prenu liajn vortojn kiel
averton”, “se vi havas erarojn, korektu
ilin; se ne, gardu vin kontraŭ ili”, estas la
sola efika rimedo por rezisti kontraŭ la
korodo de diversaj specoj de politika
polvo kaj politikaj mikroboj al la mensoj
de niaj kamaradoj kaj la organismo de nia
partio.
{{Moto|“Pri Koalicia Registaro” (24 aprilo 1945), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. III.}}<noinclude><references/></noinclude>
gs3z7co7c9rsfj5r46a28i1ickjty3k
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/305
104
45553
128126
128120
2026-11-21T16:39:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128126
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Kontraŭstaro kaj batalo inter malsamaj
ideoj konstante okazas en la Partio, tio
estas reflekto interne de la Partio de la
kontraŭdiroj inter la klasoj kaj inter la
nova kaj malnova aferoj en la socio. Se en
la Partio ne estus kontraŭdiroj kaj ideologiaj
bataloj por solvi tiujn kontraŭdirojn,
la vivo de la Partio ankaŭ finiĝus.
{{Moto|“Pri Kontraŭdiro” (aŭgusto 1937), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}}
Ni estas por aktiva ideologia lukto, ĉar
ĝi estas la armilo por atingi unuiĝon
interne de la Partio kaj la revoluciaj
organizoj por ke ĝi estu utila al nia batalo.
Ĉiu komunisto kaj revoluciulo devas preni
tiun ĉi armilon.
Sed liberalismo nuligas ideologian lukton
kaj staras por senprincipa paco, kaj rezulte
kaŭzas dekadencan, filistran stilon kaj
kondukas al politika degenero de iuj unuoj<noinclude><references/></noinclude>
c365niiohtp9f87di3b5frn4ip2r1qa
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/144
104
45554
128127
128121
2026-11-21T17:12:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128127
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ne plenumitan. Ŝian babiladon Joĉjo aŭskultis silente, antaŭsentante ion nebonan de la konatiĝo nova, kiu atendis lin. Li preferus sidi hejme... li ankoraŭ ne alkutimiĝis al ĉeesto de altrangaj personoj.
== XIII. Pluaj detaloj==
Post kelkminuta freneza galopado la glitveturiloj haltis en unu el la ĉefstratoj antaŭ luksa perono de negranda duetaĝa masonita domo. Oni afable renkontis la gejunulojn, helpis al ili formeti suprajn vestaĵojn kaj kondukis ilin al hele lumigita per lumo elektra ŝtuparo, kie atendis ilin malaltkreska maljuna virino nigre vestita. Ŝiaj okuloj estis postploraj, blanka naztuko, kiun ŝi tenis en la mano kaj de tempo al tempo almetadis al la vizaĝo, videble, por forigi ankoraŭ ian neatendite aperintan larmon, ankaŭ atestis, ke ŝi ploris antaŭ nelonge. Ŝi salutis la gejunulojn kaj ekkisis kelkfoje je la lipoj Olnjon. Poste, kondukinte ilin en lukse meblitan gastoĉambron, ŝi sidigis ilin je tablo en molajn velurajn seĝojn kaj eksonorigis mallaŭte. Preskaŭ samtempe servistino alportis kaj metis antaŭ ili teon.
– Volu trinki, miaj karaj, varmiĝu! Ŝajne, vi malvarmiĝis, – diris la maljunulino. – Kia feliĉa okazintaĵo! Anĝelo gardanto mem, mi kredas, sendis vin por savi la infanon, – ŝi daŭrigis, farante krucosignon kaj viŝante la okulojn per la tuko. – Ni jam estis perdintaj preskaŭ ĉiun esperon iam revidi lin karan!... Mi povis nek manĝi, nek dormi dum tuta tiu ĉi tempo, li ja estas sola mia nepo... amata. Mi trovis solan konsolon en preĝado... kaj Dio, videble, aŭdis mian preĝadon, sendis vin karajn por savi la nepeton. La patrino malfeliĉa pro la malĝojo malsaniĝis kaj doktoro trovis ĉe ŝi tre seriozan nervomalsanon... Nun ŝi, dank'al Dio, estas ree feliĉa, eble, tiom feliĉa, kiom neniam. Ĵus ŝi trankviliĝos kaj sufiĉe ĝuos je la apudesto de la infano, ŝi alvokos vin; ŝi ordonis, ke oni ne lasu vin antaŭe, ol ŝi konatiĝos kun vi kaj inde dankos vin.
Joĉjo apetite trinkis la varman teon odoran, almanĝante dolĉajn molajn bulkojn, sed Olnjo, ŝajne, eĉ ne tuŝetis sian glason. Ŝi atente aŭskultis la maljunulinon, ne fortirante sian rigardon de ŝia bona, sulkita vizaĝo.
– Sed kiamaniere vi perdis la knabeton? – Olnjo demandis, kiam la maljunulino silentiĝis. – Ĉu li mem... sola foriris sur la straton?...
– Sola, sola!... Li ĉiutage promenis post tagmanĝo dum unu horo kun la vartistino – fraŭlino. En tiu tago... ĝi okazis antaŭ du tagoj, Lubnjo – ĝi estas nomo de la vartistino – kutime vestis lin kaj kia peko!... Ŝi lasis lin por unu minuto en la vestiblo... ŝi iris en sian ĉambron por ordigi sian hararanĝon. Videble, ŝi forestis pli longe, ol decis kaj al la knabo tedis atendi ŝin. La pordo estis fermita, li ne havis forton malfermi ĝin kaj li, evidente,<noinclude><references/></noinclude>
d8u2g928m5s1l2xdgijmh6fldtgj4dc
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/146
104
45555
128128
2026-11-22T01:31:57Z
U-sign
2952
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "iris en la kuirejon, de kie sen ia malhelpo li eliris sur la korton kaj de tie en la straton... Kiam Lubnjo revenis en la vestiblon, la knabo tie jam forestis. Ŝi ekkuris tra la ĉambroj, en la kuirejon, en la korton, sed nenie li estis kaj neniu vidis lin. Kun plorego ŝi reiris hejmen, al la patrino kaj sciigis al ŝi pri la malapero de la knabo. La patrino tuj svenis... La kolonelo – li estas la patro de la knabo – tiam forestis. Kion fari? Feliĉe, m...
128128
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="U-sign" /></noinclude>iris en la kuirejon, de kie sen ia malhelpo li eliris sur la korton kaj de tie en la straton... Kiam Lubnjo revenis en la vestiblon, la knabo tie jam forestis. Ŝi ekkuris tra la ĉambroj, en la kuirejon, en la korton, sed nenie li estis kaj neniu vidis lin. Kun plorego ŝi reiris hejmen, al la patrino kaj sciigis al ŝi pri la malapero de la knabo. La patrino tuj svenis... La kolonelo – li estas la patro de la knabo – tiam forestis. Kion fari? Feliĉe, mi ne perdis spiritĉeeston kaj tuj sendis la servosoldaton por tuj venigi lin hejmen. La patro anoncis pri la perdo en la polico, avertis siajn soldatojn, ke ili observu sur la stratoj aperon de la knabo, kies eksteraĵsignoj estis sciigitaj al ĉiuj. Pasis unu horo, du de atendado streĉita. Ĉiu sensignifa ekbato de ekstere, ĉiu telefonsonoro, poŝtknaro devigis nin ektremi je espero ŝanĝi la malĝojon je ĝojo; sed iom post iom la espero malaperis, cedante sian lokon al malespero. Venis vespero, nokto... sed neniu pensis pri dormo. Teruraj estis suferoj de la patrino: antaŭ nelonge ŝi aŭdis de iu, ke en la urbo estis kelkaj okazoj de ŝtelado de infanoj, ke ia bando de sentaŭguloj tiamaniere varbas estontajn burleskulojn kaj arlekenojn por cirkoj... ke la infanojn oni turmentas terure por atingi flekseblecon en iliaj artikoj... kaj la malfeliĉulino jam antaŭsentis, ke oni jam turmentas tiamaniere ŝian solan idon. Dum la tuta nokto, ankaŭ dum la tago sekvinta neniu alportis ian sciigon konsolan, – eĉ, kiel intence, neniu vidis la knabon en stratoj... – la maljunulino silentiĝis kaj kelkfoje viŝis denove la okulojn malsekajn.
– Vi ne ploru, kara! – diris Olnjo. – Mi nun bedaŭras, ke mi igis vin rakonti ĉi tion kaj per tio liveris al vi la maltrankviliĝon.
– Vi estas tre bona, mia infano. Por via kondolenco kaj la savo de la knabo vin rekompensos la Sinjoro... Pro la malĝojo ni ĉiuj estis ne rekoneblaj: ni evitis renkonti unu la alian en la domo, interparoli... Kaj hodiaŭan tagon mi neniam forgesos. Mi sidis apud lito de la malsanulino. Ŝi dormis post daŭra sendormeco, kvankam la dormo estis maltrankvila, ofte trarompata... Mi sidis apude kaj preĝis... Ĉiuj esperoj je homoj estis perditaj, restis tamen espero je helpo de la Reĝo Ĉiela. Subite terura, daŭra sonorado de telefono, kiel tondro trakuris tra la ĉambroj, poste ĝi ree ripetiĝis kaj ree, ĉiam kun nova persisteco. Mi ektremis, la koro ekbatis, kiel birdeto timigita, neatendite ree naskiĝis la espero... La malsanulino ankaŭ malfermis la okulojn kaj, penante leviĝi de la lito, sencele vagis per la rigardo tra la ĉambro kaj demandis: „Kio okazis?.. Ĉu oni lin trovis?.. Kie?.. Kial vi silentas, parolu, ne turmentu min..." Ĉe la telefono estis aŭdata nekutime laŭta parolo de la kolonelo... Kaj mi ankoraŭ ne havis tempon por klarigi al mi, kio estas de la telefono, ke per ĝi parolas la filo, ke mi devas tuj konsoli la malsanulinon, kiam la pordo kun bruo malfermiĝis kaj sur ĝia sojlo aperis la kolonelo ridetanta, ĝoja. Li nenion diris, sed kelkfoje farinte krucosignon per la mano tremanta, ekkisis min kaj poste la edzinon... kaj nur post tio li diris malrapide, sed klarvoĉe: „La Sinjoro indulgis nin! Vladjo, nia kara Vladjo estas trovita... sana kaj sendifekta. Oni ĵus telefonis el la<noinclude><references/></noinclude>
c9bx8ivgx0u5l6vf0l6yxmx46gncudg