Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.48.0-wmf.5
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/59
104
26589
128131
83276
2026-11-22T17:06:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128131
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>zaĝo jen ekflamadis, jen kovriĝadis per morta paleco. Juĝante je movetoj de lia buŝo, li intencis diri ion, sed restis silenta.
— Ha! Ili ambaŭ konfuziĝis... Ĉu mi eraris? Kon-fuz-iĝ-o est-as u-nu-a sig-no de en-am-iĝ-o! Jes. Volu memori ĉi tion.
— Bone! — diris Olga, fiere ekrigardinte l’ okulojn de Piscev. — Ĉu tio ĉi estas ĉio, kion vi volas diri?...
— Ne timu, mi ankoraŭ ne komencis. Nu, fraŭlinoj!... Ŝajne, ili konsentiĝos resti sen ia manĝo, nur ke oni parolu al ili pri najtingaloj, rozoj, varmaj kisoj...
— Nu, finu!... Ĉu vi ne komprenas, ke vi povas tediĝi post unu duonhoro?
— Ĉu vi scias klarigi la sonĝojn? Ne?... Vi ne scias? Mi volas rakonti al vi unu sonĝon... eble ni triope sukcesos iom klarigi ĝin. Mi sonĝis preĝejon... malplenan. En ĝia mezo staras la preĝejtableto kun kruco kaj evangelio, kuŝantaj sur ĝi. Subite mi aŭdas la voĉojn: ŝi iras!... ŝi iras!...
Olga senespere eksvingis per la mano kaj, sin klininte al Ivan, ion ekmurmuretis al li, ridetante. Piscev daŭrigis sen paŭzo:
— Mi rigardas kaj vidas kiun?... Vin, en la vestaĵo de fianĉino... Post vi rapidas amaso da popolo. Oni starigas vin antaŭ la preĝejtableto; aperas de ie pastro... En la popolo estas aŭdata murmuro: «kie estas la fianĉo?... Fianĉo forestas!...» Memafere, mi vidas: vi staras sola, malfeliĉulineto, kaj tremetas... Sed li, — Piscev ekpuŝis per la mano Ivan’on, — helpis al vi. Subite aperinte de ie, kvazaŭ falinte de ĉielo, li stariĝas kun vi... Li estas bravulo! Li, ka-<noinclude><references/></noinclude>
trds46jtk6ulu1iu32opupb2h7z3tpc
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/60
104
26590
128132
83277
2026-11-22T17:09:34Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128132
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>najlo, havas bonegan guston... ha-ha-ha!... Bonega sonĝo!...
— Bonega sonĝo! — laŭmokis Olga. — Vi sonĝis nenion!... Vi mensogas! Via sonĝo estas malbona, neagrabla...
— Ne koleru! Pro...
— Kio okazis post tio ĉi?... He, vi ne scias kion mensogi!
— Ĉio havas sian finon, ankaŭ la sonĝo. Malgraŭ mia deziro forta ĉeesti ĉe via festeno edziĝa, mi ne povis: matene mia edzino tiel subite ekpuŝis min je flanko, ke mi, kiel frenezulo, rule faliĝis de la lito sur plankon. Rimarkinda malĝentileco!... Ĉu vere, sinjoro?... He, li jam forkuris... sen adiaŭiĝo...
IV KIA IDEO!
— Ĉu vi ofendiĝis je l’ policisto? — Olga demandis Ivan’on, sin klininte tre proksime al lia vizaĝo, kiam li vizitis la butikon en la sekvanta fojo.
— Tute ne. Kial vi supozas tion?
— Tial ke estas malĝentile, lasi sian fianĉinon kaj svatinton sen adiaŭdiro... — ŝi diris, kaŝante sian vizaĝon per la maniko larĝa.
— Pardonu! Sed tiam mi estis malsana, mi eĉ ne memoras kiamaniere ni disiĝis.
— Bone! Mi tiam decidis, ke, se lia parolo ne estas plaĉanta al vi, vi mem, sen mia enmiksiĝo, scias kiel haltigi lian langon. Li estas nia ĉiama aĉetanto kaj mi timas ĉagrenigi lin iamaniere...<noinclude><references/></noinclude>
7v449alufjezpqs08c67a46ibkltbfv
128133
128132
2026-11-22T17:10:28Z
HenriLeFoll
4277
128133
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>najlo, havas bonegan guston... ha-ha-ha!... Bonega sonĝo!...
— Bonega sonĝo! — laŭmokis Olga. — Vi sonĝis nenion!... Vi mensogas! Via sonĝo estas malbona, neagrabla...
— Ne koleru! Pro...
— Kio okazis post tio ĉi?... He, vi ne scias kion mensogi!
— Ĉio havas sian finon, ankaŭ la sonĝo. Malgraŭ mia deziro forta ĉeesti ĉe via festeno edziĝa, mi ne povis: matene mia edzino tiel subite ekpuŝis min je flanko, ke mi, kiel frenezulo, rule faliĝis de la lito sur plankon. Rimarkinda malĝentileco!... Ĉu vere, sinjoro?... He, li jam forkuris... sen adiaŭiĝo...
{{f|IV|c}}
{{f|KIA IDEO!|c}}
— Ĉu vi ofendiĝis je l’ policisto? — Olga demandis Ivan’on, sin klininte tre proksime al lia vizaĝo, kiam li vizitis la butikon en la sekvanta fojo.
— Tute ne. Kial vi supozas tion?
— Tial ke estas malĝentile, lasi sian fianĉinon kaj svatinton sen adiaŭdiro... — ŝi diris, kaŝante sian vizaĝon per la maniko larĝa.
— Pardonu! Sed tiam mi estis malsana, mi eĉ ne memoras kiamaniere ni disiĝis.
— Bone! Mi tiam decidis, ke, se lia parolo ne estas plaĉanta al vi, vi mem, sen mia enmiksiĝo, scias kiel haltigi lian langon. Li estas nia ĉiama aĉetanto kaj mi timas ĉagrenigi lin iamaniere...<noinclude><references/></noinclude>
9eaa1bnpst37h1013ww2yae69eqj2va
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/61
104
26591
128134
83278
2026-11-22T17:15:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128134
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Kia ideo! Vi ĵus nomis sin mia fianĉino... Ĉu lia sonĝo estas neefektivigebla? Hieraŭ mi pensis pri ĝi preskaŭ la tutan nokton. Mi de longe ne povas rigardi vin sen amo!... Vi estas...
— Ĉesu!
— Ne, vi devas aŭskulti ĉion... Sen vi mi ne povas vivi! Vi estas mia sola konsolo...
— Ĉesu!... Silentu!... Ĉu vi nenion vidas, frenezulo, — ŝi murmuris, puŝante lin per sia mano.
Li estis tiom forlogita de sia parolo, ke li ne rimarkis subitan aperon de flanka persono.
{{f|V|c}}
{{f|DAŬRIGO DE ĈAPITRO ANTAŬA|c}}
— Olnjo, Olnjo!... Dio mia, kien vi kaŝiĝis?... — krietis Ivan, enirinte la butikon, kelkajn tagojn post tiu interparolo, kaj ne trovinte la vendistinon.
Malgranda pordo el ĉambro najbara malfermiĝis kaj antaŭ li aperis Olga en blanka nova vestaĵo kaj zorge farita harfrizo. Koketeme ridetante kaj petoleme minacante per la fingreto montra, ŝi diris:
— Kio?... Kion mi aŭdas!... Kiu permesis al vi min nomi Olnjo? Ĉu vi forgesis, ke oni povas ekaŭdi... — Kaj balancinte riproĉeme la kapon, ŝi, ŝanĝinte sian tonon severan je amike kvietan, daŭrigis: — Nu, bonan vesperon!... Kion vi volas aĉeti, sinjoro?
— Aĉeti? Kia stranga demando, kvazaŭ oni venas butikon sole por aĉeti ion. Ĉu vi ne povas doni ion, kion mi petos de vi? Mi ripetas, ke mi petos ion ''doni'' al mi, sed ''ne vendi''.<noinclude><references/></noinclude>
g9j0bfhkojie8xb35xelnb0qvx9z909
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/62
104
26592
128135
83279
2026-11-22T17:19:55Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128135
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Nu, kion vi elpensis ankoraŭ?... Eble vi bezonas alumeton? Vi pretigis cigaron, sed ne havas, videble, alumeton... — ŝi bruligis unu alumeton kaj metis ĝin al lia nazo.
— Dankon! Sed mi bezonas alian ion...
— Kion do?... Ĉu teon, sukeron, kolbason?...
— Ne! Ĉi tion oni ne aĉetas... ĉi tio estas vendata...
— Eble sapon, farunon vi volas?...
— Ne, ne, ne!
— Nu, diru pli baldaŭ, kion vi bezonas!
— Ne! Oni povas ekaŭdi...
— Nu, montru per la mano l’ objekton bezonatan!...
Li prenis ŝian manon, almetis ĝin al sia brusto kaj, ĉirkaŭŝutante ĝin per varmaj kisoj, parolis: — jen kion mi bezonas!... Mi bezonas ĉi tiun karan knabineton...
Kiel intence, iu haltis apud enirpordo de la butiko kaj Ivan, ricevinte neatenditan baton je kolo, devis lasi sian amatinon.
Hejme li skribis letereton jenan: «Olnjo! Je nomo de sankta sento de l’ amo, volu skribi al mi ĉu vi amas min? Ĉu vi estas konsenta fariĝi mia edzino? Ĉu «jes» aŭ «ne»?... Via adoranta Ivan.»
Renkontinte sur la strato unu knabon, li komisiis al li transdoni la leteron al la fraŭlino kaj alporti ŝian respondon. Delogita per malavara rekompenco promesita, la knabo, kiel sago, ekkuris laŭ direkto montrita. Post kvaronhoro li estis reveninta, ekspirante malfacile.
Sidante sur la benko apud sia domo, Ivan tralegis respondon, skribitan krajone sur sama leterfolio<noinclude><references/></noinclude>
0e2n8eu7dq75i8ftbhst2ecm8zfsddh
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/63
104
26593
128136
83280
2026-11-22T17:24:57Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128136
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>per rapidema, nelegebla mano virina: «Mi ne atendis ĉi tion. Ĉu vi estos feliĉa kun mi — knabino malklera?... En strato de Malriĉuloj, apud drinkejo «''Ne mallevu malĝoje la kapon''», oni parolas, loĝas ĵus alveturinta ciganino antaŭdiranta estontecon; vespere, ferminte la butikon, mi vizitos ŝin... Morgaŭ volu veni al mi por sciiĝi rezultaton. «Jes, jes, jes!» Jes, mi amas vin! Via butikistino konata O. K.»
{{f|VI|c}}
{{f|ĈAPITRO SEN TITOLO|c}}
Traleginte kelkfoje la karan paperon, Ivan enreviĝis:
— Ŝi estas malklera! sed ĉi tio estas malhelpo malgranda. Dank’ al tio, nia vivo estos kaj devos esti pli ĉarma, pli feliĉa. Mi mem klerigos ŝin kaj faros el ŝia naturo mola kaj pura kion mi volos, simile al artisto sperta preparanta vaksajn skulptaĵojn delikatajn... Kaj lia imago forportis lin en malproksiman landon fantazian, pentrante antaŭ li unu post alia pentraĵojn mirindajn de feliĉo familia.
Jen li vidas grandan ĉambron en la domo propra. Sur la tablo staras temaŝino malvarmiĝinta. La hela lumo de lampo elektra lumigas amasojn da libroj, dikajn volumojn de enciklopedio, mikroskopon kaj vitrovazojn de plej diversa formo kaj grandeco. Sur la seĝo apoga sidas ŝi, profundiĝinta en legadon. Ŝia vizaĝo jam estas serioza, la vivo lasis sur ĝi nenian postsignon de senzorgeco knabina... En liaj brakoj sidas lia filo unuenaskita — dek-jara knabo; pli junaj idoj jam dormas sub kovrilo de afabla...<noinclude><references/></noinclude>
npcs2a9juuf4dyg2savcwtgqn0pbztt
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/64
104
26594
128137
83281
2026-11-22T17:29:53Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128137
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ĉu vi ekdormis? — li aŭdas subite ies konatan voĉon severan. Li ofte estis aŭdinta ĝin, sed, ŝajne, ĝi ne apartenas al Olga. La paca pentraĵo, ĵus vidita de li, subite kovriĝas per densa nebulo; li levas siajn okulojn kaj vidas antaŭ si la patron ebrian.
— Iru hejmen... Mi volas vespermanĝi...
Kiel flanka homo, Ivan, enmiksiĝante en nenian interparolon, silentis dum la vespermanĝo, malgraŭ ŝercaĵoj kaj spritaĵoj, de tempo al tempo ŝutiĝintaj sur lian kapon.
— Kio estos — ni vidos, — li pensis, sidante izole en sia ĉambro, — sed mi ekprovos morgaŭ rakonti al la patro ĉion pri mia konatiĝo kun Olga, pri mia amo... Mi imagas kiel li freneziĝos, sciiĝinte, ke mi ekamis knabinon malkleran. Li paliĝos, ekkrios, insultos min kaj, eble, proponos tuj foriri el lia domo... Jes, mi scias eĉ nun, ke nenio bona atendas min, sed, malgraŭ tio, mia kuraĝo ne perdiĝas, ĝi kreskas...
Longe li pensis, maldormante; fine la figuro de la knabino amata prenis lokon de l’ patro en lia imago; pensoj kaj revoj komencis miksiĝi, ĉirkaŭkovrante lin per sia senordeco kaosa.
{{f|VII|c}}
{{f|HEJME|c}}
La nokto pasis. La pluvo, batinta kun forto furioza je vitroj de fenestroj, revekis Ivanon. La kukolo de l’ granda horloĝo mura de la manĝoĉambro pepis dek horojn; malgraŭ tio en la ĉambro regis ankoraŭ duonlumo. Dum mallongaj paŭzoj, kiam bruado de la pluvo silentadis, el ĉambroj malproksimaj alfluga-<noinclude><references/></noinclude>
bmzc34dpx78h4lbx7im5iltvlqj7flk
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/65
104
26595
128138
83282
2026-11-22T17:35:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128138
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>dis jen ies parolo severa, jen nervema voĉo virina.
— Ne! Hodiaŭ mi entreprenos nenion, — decidis Ivan, sentante kiel ĉio trankviliĝas en lia animo. — Ĉi tiu vetero pluva kaj krioj nervemaj antaŭdiras nenion bonan. Mi ne devas rapidi... La vetero pluva finiĝos, ankaŭ la familia malpaco — tiam mi sukcesos sendube.
Preskaŭ la tutan tagon li sidis en sia ĉambro kun la plumo en la mano: tamen li estis skribinta nenian linion, ĉar liaj pensoj vojaĝis ie for de lia ĉambro.
Pasis fine, ĉi tiu tago enua. Post ĝi sekvis similaj al ĝi ankaŭ pluvaj, mallumetaj tagoj. La vento ŝiris barbare la foliojn de arboj kaj sternis per ili, kiel per tapiŝo, la vojon kotan.
Rigardante la neteneblan fluon de la pluvo, li pasigadis apud fenestro longajn horojn de anima subpremiteco: malgaja naturo aŭtuna metis profundan enpremon en lia humoro. Kelkfoje li rapidis la konatan butikon, sed ĉiafoje sendecideme revenadis hejmen, ĵus atinginte ĝian pordon: li timis montri al Olga sian malkuraĝecon.
Ĝis nun li ankoraŭ neniam estis sentinta tian malpacon animan kaj premitecon: la voĉo interna murmuretis tedeme: «iru al Olga! Ŝia malĝojo estas granda; konsolu ŝin!» aŭ «Malkovru vian animon al la gepatroj; ili ne estas ŝtonkoraj, ili komprenos vin.» — Sed samtempe li sentis, ke forestas la forto kaj la kuraĝeco por plenumi postulojn persistajn de la voĉo interna.
— Mi freneziĝos! — li murmuretis malespere. — Por kio vi, Olga, ekamis min?...<noinclude><references/></noinclude>
sifpsrih9ceogje9w10kt802fzftrop
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/66
104
26596
128139
83283
2026-11-22T17:42:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128139
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|VIII|c}}
{{f|«LA SPIKO MATURA BEZONAS RIKOLTILON|c}}
{{f|BRAVAN, LA FRAŬLINO GRANDAĜA —|c}}
{{f|FIANĈON JUNAN»|c}}
<p align="right">''(El poeto samlanda)''</p>
— ... Nu, kian veteron sendis Dio al ni! Kiam finiĝos ĉi tiu pluvo? Sur la stratoj estas la koto netrairebla; en la ĉambro, mallumo malafabla... — babilis senpaŭze la onklino de Olga, trinkante jam dudekan tason da teo. — Kiel vi fartas? Mi pensas, ke vi tre enuas sen la patro... aŭ vi jam kutimis al liaj oftaj forestoj? Hieraŭ mi apenaŭ ne mortis... vere! Mia kapo tiom doloris, ke ĝis mateno mi dormis neniom. La pastredzino Glikeria neniam eraras, antaŭdirante la veteron... Kia spertulino ŝi estas! Antaŭ unu semajno mi gastis ĉe ŝi kaj ŝi diris al mi: «Memoru Maremjana Feopemptovna, la vetero nepre ŝanĝiĝos. Mia tubero ĉiam jukas antaŭ la pluvo»... Ŝi havas apud la nazo jen ian tuberon grandan — pli ol via pugneto!...
Olga ekridis.
— Enverŝu, kara Olnjo, ankoraŭ unu taseton da teo... lastan!...
— Kial lastan? Trinku mia onklino!
— Dankon! Se mi havus apetiton, mi trinkus ankoraŭ; sed kion fari — nek trinki, nek manĝi mi povas: nenion akceptas mia internaĵo multepeka... Kiam forveturis la patro? Mi atendis, ke li venos al mi por adiaŭi... Du semajnoj ja estas granda intertempo. La malsanoj premas min — maljunulinon;<noinclude><references/></noinclude>
anj86us49q1hz3ram5u8wevlskzouxz
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/67
104
26597
128140
83284
2026-11-22T17:46:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128140
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>unu piedo mia jam staras en ĉerko, tamen morti dum foresto de la frato mi ne volas... Kvankam mia havo estas malgranda, tamen mi posedas ion por restigi al vi... kiel la doton... Vi devas ankaŭ iam fari vian nesteton... Jen, vi jam havas dekok jarojn! Via patrino mortinta edziniĝis, estante dekses-jara fraŭlino... Kion fari?... Videble, via sorto fraŭlina estas tia: dum vi estas junaj, vi delogas junulojn, sukcese «kaptas fianĉojn», kiel oni parolas; kaj ĵus vi iom maljuniĝos, estos taŭgaj por nenio, kiel malnova komercaĵo en la butiko!... Fu!... Kiom da teo mi trinkis hodiaŭ, eĉ ekŝvitis!... Dankon, mia kara...»
Olga silente aŭskultis ŝian babiladon, helpis al ŝi vestiĝi kaj, trifoje kisinte ŝin, jam malfermis la pordon por ellasi l’ onklinon, sed ŝi haltis subite apud mem sojlo kaj, svingante en la aero ambaŭ manojn ekdiris:
— Kia malsaĝulino mi fariĝis!... Kara Olnjo, mi ja forgesis diri al vi ĉefan... Mi trovis la fianĉon bonan!... Li estas riĉa, brava kaj serioza... Kial vi silentas belulino? Ĉu plaĉas al vi miaj paroloj?... Nu, diru unu vorteton! Ĉu vi konas lin, vian fianĉon Paŭlon Firsovon?...
— Kara onklino, se vi amas min... se vi... se... — Olnjo ekploris. — Mi ne volas... edziniĝi... Li estas maljuna...
— Nu, kial vi ploras?... Neniu vin devigas... Se li ne plaĉas al vi, ekkraĉu sur lin, ke li malaperu: ni trovos pli bonan...
La onklino kaj la nevino sidis ankoraŭ iom da tempo silente, poste ekploris ambaŭ kaj, ree kisinte unu alian, disiĝis.<noinclude><references/></noinclude>
togdmr7vtaxc11tl3h560eyc5hl99lc
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/68
104
26598
128141
83285
2026-11-22T17:50:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128141
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ĉu Ivan amas min? — Olga pensis malgaje, restinte sola en la domo. — Kio malhelpas al li vizitadi min?... La ciganino parolis, ke li estos mia edzo, sed mi ial ne kredas ŝian antaŭdiron. Estas danĝeraj sinjoroj instruitaj: ili senpene povas trompi nin simplajn fraŭlinojn... Kiu ne havas dian timon aŭ konsciencon, por tiu trompi fraŭlinon konfideman estas facila afero... Ĉu li intencas min trompi, fari min malfeliĉa por la tuta vivo?... Vere li estas bela, afabla, bonservema, sed liaj okuloj!... ho, mi timas ilin de longe... L’ onklino parolas la veron — nia juneco estas mallonga, post ĝi sekvas la maljuneco, velkiĝo de la beleco... Estas terure resti fraŭlino por la tuta vivo!
En la disduiĝo anima Olga pasigis ankoraŭ du tagojn kaj, fine, ne vidante Ivanon kaj nenion sciante pri li, disreviĝis je li. Dum la sekvanta vizito de l’ onklino, Olga rekte anoncis al ŝi, ke ŝi amas Firsov’n kaj estus preta tuj edziniĝi je li, se li estus iom pli juna.
— La junaj edzoj estas pli danĝeraj ol maljunaj, — parolis la svatistino sperta. — La junaj estas inklinaj al forlogoj, perfidoj — la lastaj neniam. Firsov amos vin, kiel sin mem, ornamados vin kiel pupeton. Sen bezonoj kaj mizero vi vivos kun li...
Ĉi tiu konvinko havis bonan rezultaton. La patro, reveninte hejmen kaj trovinte la filinon gajan kaj florantan, estis tre gaja. Sed lia ĝojo estis senfina, kiam li sciiĝis de sia fratino, ke Firsov, konata komercisto, estas lia bofilo estonta...<noinclude><references/></noinclude>
ekaw6l0c0qqxngaj78g6e2bxif7r243
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/69
104
26599
128142
83286
2026-11-22T21:24:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128142
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|IX|c}}
{{f|KARESO GEPATRA|c}}
— Ivan, vi ree estas malsana. Rigardu la spegulon, viaj okuloj estas malklaraj; grandaj rondoj ĉirkaŭas ilin! — parolis la patrino, ŝajne, je unua fojo dum lia vivo, almetante lian frunton varman al sia brusto. — Forĵetu ĉiujn viajn planojn utopiajn, ili mortigos vin... Komencu novan vivon...
Ivan ekspiris pli facile kaj, eksentinte alfluon de kuraĝeco, kisis ŝian manon. Lia decidemeco kreskis, sed ne trovis ankoraŭ konvenan eliron por elverŝiĝi pluvege.
— Nu, mia ido amata... Kial vi estas tiom enpensema? Nu! Diru al mi sincere, kio maltrankviligas vin? Kion vi pensas nun?...
— Patrino!... — li komencis, kun petego direktinte al ŝi siajn okulojn. — Patrino, kompatu min! Ne forgesu, ke, krom vi, mi nenie povas trovi partoprenon... Vi divenis... Mi vere suferas! Mi decidis edziĝi, sed sciante, ke...
— Dio mia!... Sinjoro!... — ŝi murmuretis. — Li memafere suferas... Sidiĝu rekte mia filo!... Kial vi ne diris ĉi tion pli frue? Bone... Vi estas grandaĝa. Kia feliĉo neatendita: mi povas esperi vidi nepojn!... Permesu, mi kisos vin...
Tiam la patro, okaze enirinta la ĉambron, haltis apud pordo, kvazaŭ frapita de la tondro: — tiom nekutima estis sceno, prezentanta Ivanon en brakoj de la patrino.<noinclude><references/></noinclude>
ov0oft5wsra3f1mw6f3qwcqpauq7ta4
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/70
104
26600
128143
83287
2026-11-22T21:31:14Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128143
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Kial vi staras? Nian domon volas viziti la feliĉo, — Ivan, nia amata Ivan edziĝas!... Ĉu vi ne scias ankoraŭ ĉi tion?...
— Edziĝas? Sed kiu estas lia elektitino?... — li demandis severe.
— Olga Krylova, filino de la butikisto el strato de Esperantistoj, — fiere respondis Ivan, kiel ajn fanfaronante je sia boparenceco estonta.
— Kiel?... Ŝi estas butikistino?... — ekkriis la patrino, larĝe malferminte sian buŝon kaj forpuŝante per la mano la filon.
— Kion vi parolas?... Ha?... Ripetu!... La filino de la butikisto?... — kriis la patro freneze.
— Jes. Nenio estas mirinda: ŝi estas tre saĝa kaj bela...
— Li ne ŝercas! — la patrino interrompis lian parolon. — Kial vi nenion kontraŭdiras al via filo, aŭ vi surdiĝis kaj ne aŭdas plu, ke li sin preparis por malhonorigi nian tutan familion per sia edziĝo... Aŭ vi forgesis, ke mi devenas el familio nobla de...
— Kiel?... — la patro rekomencis laŭtvoĉe, kunpremante la pugnojn kaj ĵetante sur la filon rigardon elvokantan. — Malhonorigi la kapon grizharan de sia patro?... Ekbati per piedoj la noblecon de parencoj patrinaj?...
— Vi forgesis ĉiujn niajn zorgojn... formetis nian amon, besto sendanka! Sinjoro!... Kial vi ne punas per la tondro tiajn filojn malpiajn? Ho!... Mi mortos... mi ne povas toleri tian malhonoron... Akvon!... — ŝi falis.
— Vi mortigis la patrinon, mortigu ankaŭ min!... Tiam neniu malvastigos vian liberecon... For! For el mia domo, patrinmortigisto... butikisto!...<noinclude><references/></noinclude>
9ew7xz3k3v7llfzh084dlvu7p9wslm7
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/71
104
26601
128144
83288
2026-11-22T21:42:01Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128144
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|X|c}}
{{f|PLORU, LARMOJ PLIFACILIGAS SUFEROJN|c}}
Estis vespero kiam Ivan, en surtuto {{sic|disbutunumita|disbutonumita}}, kiel fantomo, paŝetis laŭ unu strato de la antaŭurbo. Amaso da knaboj sekvis post li, mokante je li kaj, de tempo al tempo, ĵetante sur lin ŝtonojn kaj kotbulojn. Li ne aŭdis iliajn mokojn, li ne sentis ekbatojn de ŝtonoj ĵetitaj.
Sur angulo de unu strato, policisto, rimarkinte ĉi tiun procesion nekutiman, dispelis la infanojn kaj prenis Ivanon je mano. Ivan haltis, ekrigardis lian vizaĝon per siaj okuloj malklaraj kaj, salutinte lin, ekpaŝis antaŭen. La policisto ne malhelpis. Svinginte la manon je direkto de lia vojo, li ekmurmuris:
— Li estas frenezulo.
Dum tiu ĉi jaro maljunuloj estis antaŭdirantaj fruan aŭtunon. Ili ne eraris, ĉar jam en komenco de septembro arboj senfoliiĝis kaj neĝo, preskaŭ ĉiutage aperanta sur stratoj kaj ree malaperanta, jam mirigis neniun.
Kiam Ivan estis veninta la kampon, kuŝantan post l’ antaŭurbo, subite ekblovis venteto kaj la neĝo ekŝutiĝis, kiel pluvo arĝenta. Tuŝeto de la neĝo malvarma al lia frunto varma formetis lian senkonsciencon {{sic|prufundan|profundan}}. Metinte sian manon malvarman al la vizaĝo, li ekrigardis ĉirkaŭe kaj ekspiris plenbruste. Li volis instinkte reveni urbon, sed la naturo ĉirkaŭa ĵus vestiĝinta je la vintra kostumo, ŝajnis al li tiom bela, ke li haltis nevole.
Malproksime antaŭe, en la profundaĵo de la nigre<noinclude><references/></noinclude>
oiw6mg0n6mykjku28gs4qi45l76b7na
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/72
104
26602
128145
83289
2026-11-22T21:48:59Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128145
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>blua ĉielo, fajreris silente la steloj, rebriliĝante per sennombra multeco da malgrandaj palaj fajreroj en la kristalaj neĝeroj kuŝantaj; similaj fajreroj, sed iom pli grandaj, brilis malantaŭe sur la fenestrovitroj prujnigitaj de malgrandaj dometoj de l’ antaŭurbo. Flanke, sur la monteto, ĉirkaŭata de rivereto vintre dormanta, li ekvidis konturon neklaran de alta abio izole staranta. La vento, ekŝirinte ĝiajn molajn branĉojn, alportis al lia orelo iajn parolsonojn ĉarme logantajn. Farinte kelke da paŝoj flanken, je renkonto al sonoj alflugintaj, li haltis, kovris sian vizaĝon per la manoj kaj ekploregis kiel infano. En la parolo de l’ abiaj pingloj li jam ne aŭdis plu ĉarmecon: l’ arbo, izole staranta sur la kamparo kaj ŝirata de ventegoj, ŝajnis al li simila al li mem, izole vaganta for de hejmo. La vento plifortiĝanta jam ne ŝiris, sed rompis arbbranĉojn kaj ĉirkaŭŝutadis la vaganton per polvo neĝa: li ploris ankoraŭ...
{{f|XI|c}}
{{f|STRATO DE MALRIĈULOJ|c}}
Malfrue vespere de sama tago Maremjana Feopemptovna, revenante hejmen de sia baptanino Skamja, sur angulo de unu malproksima strato estis subaŭskultinta sekvantan interparolon de nokta gardisto kaj ia sinjoro malpene vestita:
— Kiel estas nomata ĉi tiu strato?
— Strato de Malriĉuloj. Vi kiun bezonas?...
— Strato de Malriĉuloj!... — ripetis enpenseme la nekonato. — Ba! Se mi ne eraras, ĉi tie estas drinkejo «Vizitu min!»?...
— Ne. Eble, «Ne mallevu malĝoje la kapon»?...<noinclude><references/></noinclude>
ikbgz9xdklm424j9qnyqfj5cpvoh3vi
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/73
104
26603
128146
83290
2026-11-22T21:55:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128146
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Jes, jes!...
— Iru rekte. Post ponteto tria domo ĝi estas. Jen, eĉ de tie ĉi estas vidataj ĝiaj fajroj...
— Dankon.
— Rapidu! Ĝi estos baldaŭ fermata...
— Mi ne bezon... Bone! — respondis la nekonatulo, ekfumante cigaredon.
— Ŝajne, mi vidis vin ie, sinjoro, — diris la gardanto, ekvidinte ia vizaĝon de la nekonato ĉe lumo de l’ alumeto flamiĝinta.
— Volu ekfumi...
— Mi timas, ke vi malfruiĝos... Ĉu vi estas la maŝinisto de vaporŝipo «Vjaĉeslav»?...
— Ne!
— Pardonu! Kia simileco... He, tamen mi konas vin... Antaŭ du semajnoj mi renkontis vin en strato de Esperantistoj — en la butiko...
La maljunulino, ekaŭdinte nomon de la strato konata, formetis la kaptukon de la dekstra orelo kaj avideme kaptadis ĉiun sonon eĉ plej mallaŭtan. Dume l’ interparolo daŭris:
— Videble vi eraras.
— Ne!... Pardonu... Mi esperas, ke vi ne ofendiĝos, se mi memorigos al vi iajn detalojn: mi eniris la butikon kaj... vi kis...
— Nu, pli kuraĝe!...
— Nun mi vidas, ke vi estas sama sinjoro. Jes, vi tiam kisis la butikistinon, — belulinon.
— Kiun?... butikistinon... mian nevinon Olga’n?... — subite ekkriis tondre la maljunulino, arogante paŝanta al la interparolintoj kun pugnoj kunpremitaj, — jen mi kisos vin ambaŭ per ĉi tiuj pugnoj!... Nu... Aliru...<noinclude><references/></noinclude>
snwad4wo9r03ft2y01hf7944w2d5ie1
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/74
104
26604
128147
83291
2026-11-22T21:59:43Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128147
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Kiu vi estas, malbenita virino? — minace demandis la gardanto.
— Adiaŭ!... diris la foriranta nekonato.
— Estu sana, sinjoro!... Kiu vi estas, vagantino nokta? Ĉu vi volas pasigi hodiaŭ la nokton en policejo?...
Ŝi, kompreninte, ke ŝi havas aferon ne kun simpla mortemulo, sed kun policano, ekkuris foren, murmurante:
— Iun ŝi kisis... kia abomenaĵo!... Nu, Olga!...
La noktgardanto diris veron. Apenaŭ Ivan transiris ponteton, ĵetitan super profunda kavaĵo, li ekaŭdis ies ridon gajan, miksitan kun kantado, ebriajn voĉojn kaj raŭkantajn sonojn de gurdo malklara, flugantajn el duonmalfermitaj fenestroj de la drinkejo.
Malgraŭ la gajeco, reganta en la drinkejo, tiu ĉi estis lumigata modeste. La domo najbara estis pli malgranda, sed pli lumigata. Haltinte apud ĝia pordo, Ivan ekvidis ĉe lumo de lanternoj afiŝojn grandnombre algluitajn al muro kaj pordo:
<center>
{| class="wikitable"
|-
! ! Kun permeso de l’ Estraro ! !<br>Por la plej mallonga tempo ĉi tiun urbon vizitas
<u>'''Fraŭlino SUFFOL'''</u>
ciganino, instruita de la glora antaŭdiristino S-rino<br>LIRMAN.
Akcepto de vizitantoj ĉiutage de la 10-a horo matena<br>ĝis la 12-a horo nokta.
Enirpago estas <u>'''nur'''</u> 50 kopekoj.<br>Infanoj kaj lernantoj pagas duonprezon.
''Ridi, moki, partopreni en flanka interparolo estas malpermesata''.
|}
</center>
— He! jen kien mi venis! — diris Ivan, traleginte unu afiŝon kaj maldecideme prenis pordkrampon. En la vestiblo li renkontis neniun. Tiu ĉi cirkonstanco<noinclude><references/></noinclude>
38lsd0re1s5lfqujypby3o7ke3fudiw
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/75
104
26605
128148
83292
2026-11-22T22:04:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128148
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>iom konfuzis lin kaj li diris al si mem: — Kia malsaĝeco. Pro kio mi iros al ŝi... Ĉu mi estas superstiĉa?
Sed liaj pensoj pluaj estis trarompataj per ies voĉo agrabla: — «Volu eniri!»
Antaŭ li staris beleta juna ciganino. Koketeme ridetante kaj sendinte al Ivan kison aeran, ŝi malfermis al li pordon nerimarkeblan kaj malaperis, kvazaŭ tra la planko.
{{f|XII|c}}
{{f|EN REGNO DE SORĈAĴOJ|c}}
Farinte kelkajn paŝojn, li ekaperis en sufiĉe vastan ĉambron kvadratan. Foresto de fenestroj, tabloj kaj seĝoj laŭlonge de muroj, kiujn li kutimis vidi en ordinara vivo hejma, multe influis lin. La tuta ĉambro estis sternita per molaj tapiŝoj; la muroj kaj plafono estis kovritaj per nigra teksaĵo kaj grandaj pentraĵoj, en helaj koloroj, prezentantaj: tripiedon kun granda kaldrono sur ĝi kaj granda nubo da vaporo eliranta; fermitan ĉerkon kun granda «?» sur ĝia tegmento; gufojn, strigojn kaj ankoraŭ iajn birdojn fablajn. En ĉiuj kvar anguloj fumiĝis en glasaj vazetoj ia pulvoro, disvastiganta akran malsobrigantan odoron. De la plafono kaj tapiŝoj, kuŝantaj sur la planko blovetis orienta parfumo. En la mezo de la ĉambro staris unu tableto malgranda, kovrita per blanka kovrilo. Je ĝiaj ambaŭ flankoj, unu kontraŭ alia, staris du benkoj molaj sen apogiloj. Sur unu el ili sidis virino nek juna, nek maljuna, nigre vestita, kun nigraj brovoj, nigraj okuloj kaj nigraj haroj. Tiu ĉi nigraĵo, superreganta en la ĉambro, estis tre konvena al ŝia vizaĝo palega;<noinclude><references/></noinclude>
pog7ogq8zmbdl8kos6vmcz780v1u1ei
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/76
104
26606
128149
83293
2026-11-22T22:09:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128149
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ŝajne, se, okaze, ŝi estus blondulino, la unueco de koloro, tiom frapanta ĉiun nove veninton, ne estus konservita kaj la mistereco ne tiom influanta. Ŝi ekbruligis sur la tableto du kandelojn kaj, per movo gracia de l’ mano, montris al Ivan lokon kontraŭ ŝi.
Nun, sidiĝante, li rimarkis, ke la tuta tableto estis kovrita per kartoj de diversa grandeco kun plej diversaj avertoj: «Oni malpermesas fumi ĉi tie» ; «Volu silenti» kaj ceteraj. Rigardante ilin oni povus multe miri je ŝia antaŭvidemeco.
Dum li estis trarigardanta la kartojn, la ciganino almovis al li unu el ili kun vortoj skribitaj: «Permesu enirpagon!» Ĵus li ekprenis monujon, kaj ekvolis ion paroli, li ekvidis alian karton turnitan al li: «Volu silenti!» Li nevole ekridetis, sed la ciganino faris vizaĝon severan kaj montris karteton parolantan: «Ni ridos alifoje.»
— Ke prenu diablo viajn kartojn, — li apenaŭ sin detenis por ne diri, ĉar ekvidis la subskribon ree turnitan al li: «Volu silenti!» — Kio estos? Mi havas malgrandan provizon da pacienco, — li pensis, — kiam ŝi komencos antaŭdiradon?
— Alta frunto!!... tuj ŝi diris laŭte kun alilanda akcento, atente rigardante lian vizaĝon. — Via frunto, sinjoro, estas alta kaj larĝa... Laŭlonge kaj laŭlarĝe ĝi estas kovrita per skribaĵoj nevideblaj kaj nelegeblaj por simplaj homoj.
— Nu, tralegu ion! Tio estas tre interesa... — li diris ree ridetante kaj ne finis, rememorinte l’ avertojn.
— Ĉu vi opinias tiujn ĉi skribaĵojn tre interesaj?... Tamen ni vidos; volu aŭskulti skribitan: «Ne rompu silenton!...» poste estas skribita ordono, ke mi ne legu por vi ĉion skribitan...<noinclude><references/></noinclude>
gdeqsnm7k3c7p3pyb7kj27igpzg4dnd
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/77
104
26607
128150
83294
2026-11-22T22:14:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128150
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Kial? Mi deziras scii ĉion, por tio mi venis al vi.
Anstataŭ respondo ŝi metis antaŭ li bileton kun: «Pagu unu rublon por sciiĝi nescieblan».
Li sen kontraŭparolo plenumis ĉi tiun postulon.
Ŝi daŭrigis: — Vi estas feliĉa. Jes! Tio ĉi estas skribita sur via frunto. Vertharo krispaĵa estas ankaŭ vera signo de la feliĉo... Ha-ha-ha!... Ho, kion scias mi nun!... Vi estas enamiĝinta — via lipharo dekstra montras ĉi tion!
— Bone! — li pensis, — ŝi divenis, ke mi estas enamiĝinta. Kion ŝi parolos plu? Kaj li decidis pacience atendi pluan fluon de la antaŭdirado.
— Sinjoro, estu malavara, ĉar nenia amatino amas avaran amanton... Tamen vi plaĉas al mi. Ĉu vi volas — mi donos al vi unu objekton... Mi deprenos ĝin de miaj propraj infanoj kaj donacos al vi. Volu aŭskulti: kien ajn vi veturos aŭ iros — ĉiam havu ĝin sur via kolo... Donu al mi ian ĉifonon puran!
Ivan eltiris sian puran poŝtukon, sur unu angulo kies estis broditaj liaj komencaj nomliteroj. Tio ĉi estis laboro de Olga.
La ciganino enŝovis sian manon en la poŝon, longe serĉis tie ion kaj, fine, metis ion en mezon de la poŝtuko. Dum ŝi, murmuretante iajn vortojn strangajn, estis kunliganta tukangulojn, li, rerigardinte, ekvidis la knabinon, antaŭ ne longe renkontitan en la vestiblo. Ŝi tenis en siaj manoj grandan kaptukon kaj, videble, subaŭskultis la antaŭdiradon.
— Ŝi estas simila al la antaŭdirantino, — ĉu ŝi estas ŝia filino? — li pensis.
La knabino, rimarkinte, ke li observas ŝin, sin<noinclude><references/></noinclude>
lpahy2t3y4m0pjslz4ogoeji6v54ps5
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/78
104
26608
128151
83295
2026-11-22T22:21:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128151
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaŝis post nigra teksaĵo, prezentanta muron; ĝi ekmoviĝis kun brueto apenaŭ aŭdebla.
— Ba!... Jen mi trovis ''ŝian'' laboron! — ekkriis la ciganino ruza, kaŝante lian poŝtukon en sian poŝon, — Mi diros al vi kiu ŝi estas!... Ŝi estas...
Ĉe tiuj ĉi vortoj la koro de Ivan ekbatis nerveme, la sango alfluis al kapo. — «Ĉu ŝi divenos?» — li pensis. «Se ŝi eraros, mensogos...»
— Ŝi estas bela, bluokula, blondharulino... ŝi estas riĉa, fraŭlino!... ŝia nomo estas... Olga!... Ĉu mi divenis, sinjoro?
Kun ruĝa vizaĝo kaj manoj tremantaj pro neatendita diveno de lia sekreto, Ivan estis simila al knabo, kies petolaĵon ĵus sciiĝis la patro. Sed la ciganino ne bezonis respondon: lia vizaĝo parolis jesige kaj pli elokvente ol mem vortoj. Tial ŝi daŭrigis paroladon, malice ridetante kaj minacante nian heroon per la malgranda fingro:
— Ruzulo, li amas fraŭlinon junan, rimarkinde belan... Mi opiniis, ke vi estas pli modesta. Nun volu montri vian manplaton! Bone!... Vi atendu plej baldaŭ la larmojn... Sed kiu ploros?... Atendu: jen estas ĝojo, jen — larmoj. Baldaŭ vi ambaŭ ploros pro ia ĝojo... Volu aĉeti nun ĉi tiun taseton. Vi prenos ĝin kun vi: ĝi kostas nur 50 kopekojn!
Ivan penis esti obstina, sed ne povis toleri ŝian akran rigardon kaj plenumis ankaŭ ĉi tiun postulon.
— Bone! Rigardu: mi plenigos ĝin per akvo... Sed mi bezonas ankoraŭ unu puran poŝtukon!
Kiam ĉi tiu ŝia ordono estis plenumita, ŝi kovris la taseton per la donita tuko, metis ĝiajn angulojn sub la tasfundon kaj diris:
— Estu pli serioza, sinjoro. Jen, mi renversos ĉi<noinclude><references/></noinclude>
8a58pmot77xkrcmo0sw1hyod2snd05y
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/79
104
26609
128152
83296
2026-11-22T22:45:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128152
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tiun taseton kaj se l’ akvo elverŝiĝos, do vi baldaŭ perdos la feliĉon; se l’ akvo restos en la taseto neelverŝiĝinte, — do via feliĉo restos kun vi, — via amo alportos fruktojn... vi baldaŭ edziĝos je ''ŝi''. Mi mensogas neniam. Antaŭ ses jaroj mi same antaŭdiris al komercisto de Hluŝica kaj ĉio antaŭdirita plenumiĝis. Nun li estas riĉa, feliĉa kaj sanema... li ĉiam akceptas min, kiel sian fratinon. Prenu ĉi tiun karbon malgrandan kaj donu ĝin al mi...
Ŝi polvigis la donitan karbon super lia poŝtuko, per kiu estis kovrita la taseto, dismetis ĝin per la mano laŭ la supraĵo de la taseto kaj ekmurmuris:
— ''Ténty, Salomy'' — ke ĉiu malsanulo saniĝu, malriĉulo — riĉiĝu, fraŭlo edziĝu!... La komercistoj riĉiĝas — ''fukĉi!'' (ŝi ekblovis al la taseto). Junuloj amas... la juna sinjoro amas fraŭlinon — tukĉi! (ŝi ekbatis la taseton per la mano). ''Ténty, ŝalomy'' — ne disverŝiĝu!... Ŝi rapide renversis la taseton kaj eĉ unu guteto ne falis la tablon.
— Konservu ĉi tiun akvon, — ŝi diris. — Unu ĝia guto, metita en la tetaseton de virino amata, unuigos vin kun ŝi nedisŝireble. Volu preni ĉi tiun fadenglobon. Ĝi signifas vian vivon; deŝiru de ĝi unu fadenon mallongan — ĝi signifos vian junecon fraŭlan, baldaŭ deŝirotan de via vivo... Bone. Nun vi prenu ĝin en la manojn kaj faru tri ligotuberojn. Sed, dum ĉi tiu via laboro, vi volu pensi pri tio, kion vi deziras plej forte. Se ĉi tiuj ligotuberoj post nelonge maliigiĝos, do viaj deziroj plenumiĝos plej baldaŭ... Nu, pensu ion kaj faru la ligotuberon!
— Ke Olga estu mia edzino, — li ekmurmuretis kaj faris unu ligotuberon.<noinclude><references/></noinclude>
baylrl0fwjwnl1pz1wquxfko38w4kr3
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/80
104
26610
128153
83297
2026-11-22T22:50:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128153
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ke mi ne disreviĝu je ŝi, — daŭrigis li, farante alian ligotuberon.
— Ankoraŭ unu ligotuberon!...
— Ke la gepatroj paciĝu, — fine, li ekmurmuris kaj redonis la fadenon en ŝiajn manojn.
Ŝi metis ĝin en peceton de pano mola, kliniĝis super ĝi, murmuretante iajn vortojn sorĉajn kaj baldaŭ redonis ĝin al Ivan.
Per manoj tremantaj pro ekscitiĝo li elprenis el panpeceto la fadenon metitan tien — ĝi ne havis eĉ postsignon de la ligotuberoj.
Ie, kvazaŭ sub tero, eksonis sonorileto. La ciganino eksaltis de sia loko, estingis ambaŭ kandelojn kaj, subite lasinte lin en la mallumo, anoncis:
— Estas dekdua horo!... Ĉio estas finita...
Ŝia mano alkondukis lin en vestiblon. Ĉi tie jam atendis lin la juna ciganino. Almetiĝinte al Ivan kaj ĉirkaŭkaptinte lian kolon per siaj manoj, ŝi ekmurmuretis pasie: — Mi amas vin!...
— Ĉu vi freneziĝis? — diris Ivan, penante liberiĝi el ŝia brako. — Kiu vi estas?...
— Pli mallaŭte!... Mi estas via servantino... Kisu min, kisu!... He, vi ne volas, do mi... — Ŝi eksaltis, kiel katino, lian bruston kaj kovris lian vizaĝon per kisoj.
— Sufiĉe! — fine ŝi diris. — Nun ni iru...
— Kien? — demandis Ivan, ankoraŭ nenion komprenante kaj nur dezirante kiel eble plej rapide liberiĝi de karesoj superfluaj.
— Kiel kien?... Mi akompanos vin ĝis via loĝejo... mi ja estas via servantino.<noinclude><references/></noinclude>
5zw8jdp49ht4bmbq7gol8vcgk5zai63
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/81
104
26611
128154
83298
2026-11-22T23:02:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128154
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Mi ne bezonas je viaj servoj... Foriru!...
— Sed mi volas servi ai vi...
— Mi ekkrios, se vi tuj ne liberigos mian kolon, diris Ivan per voĉo pli laŭta, kun nervemeco rimarkeble kreskanta.
— Kriu!... Mi ŝtopos vian buŝon...
— Lasu min! — freneze ekkriis Ivan, forŝirinte ŝiajn manojn de sia kolo, — aŭ mi mortigos vin... — kaj li ekkuris straton.
— Mia kara! Kial vi ofendiĝis je ciganino malfeliĉa... Pardonu min! Mi amas vin!... Mi mortos sen vi... Vi ne scias amon pasian de ciganino!...
— Mi alvokos policiston! — minacis Ivan.
— Ĉi tio estos superflua — mi restigos vin tuj. Donacu, kara, unu rublon... vi ne pentos je via malavareco. Mi bonservos at vi... Se vi iam bezonos sekretan helpon flankan, vi nur rememoru min, Margariton... Apud preĝejo de Tri Sanktuloj vi povos ĉiam renkonti knabon, ĉifonulon... donu al li unu monereton kupran kaj ekmurmuretu mian nomon, — vi vidos kio okazos...
Li elprenis sian monujon maldikiĝintan, fordonis al ŝi rublon arĝentan kaj ekrapidis antaŭen.
— Ne forgesu, sinjoro: preĝejo de Tri Sanktuloj... Strato Komerca! — ŝi kriis, starante ankoraŭ sur sama loko.<noinclude><references/></noinclude>
ieczjmaz8f31gghz26jt5bbbextupi0
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/82
104
26612
128155
83299
2026-11-22T23:08:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128155
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|XIII|c}}
{{f|APUD LA BUTIKO|c}}
Plua restado en domo gepatra estis neebla. Ivan estis intencanta forveturi ĉefurbon post unu tago, trovi tie malkaran loĝejon kaj labori. Li sentis sufiĉan provizon da forto kaj energio kaj ankoraŭ ne perdis esperon ree eniri en nombron de studentoj de la universitato.
Nur je antaŭtago de sia forveturo li trovis okazon oportunan lastfoje viziti la butikon kaj rakonti al Olga sian malfeliĉaĵon. Vespere, ĵus la fajroj eklumiĝis en la domoj, li ekiris straton de Esperantistoj. Ĉio estis antaŭmontranta feliĉan finon de l’ afero intencita: neordinara trankvileco kaj ĝojo nekomprenebla estis sentata; al ĉi tiu humoro estis ankaŭ konforma la naturo. Estis unua frosto granda. La neĝo gaje krakis sub botoj. Seka frosta aero, enflugante pulmojn, aldonadis viglecon al ĉiu ekzistaĵo.
Proksimiĝinte al butiko, Ivan konfuziĝis: ĝi estis fermita. — Kion signifas ĉi tio? — li pensis. — Ĉu Olga estas malsana?... La butiko neniam estis fermata pli frue ol je la oka horo de vespero.
Alian eniron en ŝian loĝejon, krom unu eniro tra la butiko, li ne sciis, kvankam ĝia ekzistado estis supozebla. Ne volante eniri domon, Ivan, tamen, deziregis vidi aŭ, almenaŭ, aŭdi ion en ĝi. La fenestroj estis tre proksimaj al la tero, ilian servon li intencis uzi. Sed, kiel intence, ĉiuj fenestroj estis kovritaj de interne per blankaj kurtenoj nepenetreblaj por la ri-<noinclude><references/></noinclude>
6hrtnsqr18gt5cwc7llcka1sstohjlu
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/83
104
26613
128156
83300
2026-11-22T23:15:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128156
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>gardo. Dume tra duoblaj fenestrokadroj estis aŭdata ia bruado malklara. Subaŭskultante ĝin, Ivan baldaŭ ekaŭdis konatan voĉon de Olga kaj ies du voĉojn virajn. Unu el ili ankaŭ estis konata al li — ĝi, sendube, apartenis al ŝia patro, sed dua?...
Farante plej diversajn supozojn kaj atinginte nenian rezultaton konsolantan, post longa, vane perdita, tempo, li estis revenanta kun disreviĝo. Lasi la urbon, gepatrojn kolerantajn je li kaj Olgan, de longe neviditan, estis tre malfacile. Sed kiel plibonigi ĉi tiujn cirkonstancojn, almenaŭ la lastan?
Rememorante siajn aventurojn de lastaj tagoj, li subite rememoris la misteran ĉifonulon apud preĝejo de Tri Sanktuluj kaj ankoraŭ pli misteran Margariton.
— Eble, ili ion sciigos al mi pri Olga? — li ekpensis. — Sendube Margarito havis nenian profiton trompi min, promesante al mi sian helpon... Kial mi ne turnis min pli frue al ŝi?...
{{f|XIV|c}}
{{f|NE MINACOJ, SED MONO IGAS PAROLI MUTULOJN|c}}
— Kien?... — demandis veturigisto Ivan’on, kiam je mateno sekvanta, metinte en veturilon ĉiujn siajn valizojn kaj sakojn, li sidiĝis la veturilon por lasi la urbon.
— Al la stacidomo... preter preĝejo de Tri Sanktuloj...<noinclude><references/></noinclude>
gwfwrc50qpbxdnxp3gipeusiy4efuml
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/146
104
45555
128129
128128
2026-11-22T12:07:19Z
U-sign
2952
/* Provlegita */
128129
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="U-sign" /></noinclude>iris en la kuirejon, de kie sen ia malhelpo li eliris sur la korton kaj de tie en la straton... Kiam Lubnjo revenis en la vestiblon, la knabo tie jam forestis. Ŝi ekkuris tra la ĉambroj, en la kuirejon, en la korton, sed nenie li estis kaj neniu vidis lin. Kun plorego ŝi reiris hejmen, al la patrino kaj sciigis al ŝi pri la malapero de la knabo. La patrino tuj svenis... La kolonelo – li estas la patro de la knabo – tiam forestis. Kion fari? Feliĉe, mi ne perdis spiritĉeeston kaj tuj sendis la servosoldaton por tuj venigi lin hejmen. La patro anoncis pri la perdo en la polico, avertis siajn soldatojn, ke ili observu sur la stratoj aperon de la knabo, kies eksteraĵsignoj estis sciigitaj al ĉiuj. Pasis unu horo, du de atendado streĉita. Ĉiu sensignifa ekbato de ekstere, ĉiu telefonsonoro, poŝtknaro devigis nin ektremi je espero ŝanĝi la malĝojon je ĝojo; sed iom post iom la espero malaperis, cedante sian lokon al malespero. Venis vespero, nokto... sed neniu pensis pri dormo. Teruraj estis suferoj de la patrino: antaŭ nelonge ŝi aŭdis de iu, ke en la urbo estis kelkaj okazoj de ŝtelado de infanoj, ke ia bando de sentaŭguloj tiamaniere varbas estontajn burleskulojn kaj arlekenojn por cirkoj... ke la infanojn oni turmentas terure por atingi flekseblecon en iliaj artikoj... kaj la malfeliĉulino jam antaŭsentis, ke oni jam turmentas tiamaniere ŝian solan idon. Dum la tuta nokto, ankaŭ dum la tago sekvinta neniu alportis ian sciigon konsolan, – eĉ, kiel intence, neniu vidis la knabon en stratoj... – la maljunulino silentiĝis kaj kelkfoje viŝis denove la okulojn malsekajn.
– Vi ne ploru, kara! – diris Olnjo. – Mi nun bedaŭras, ke mi igis vin rakonti ĉi tion kaj per tio liveris al vi la maltrankviliĝon.
– Vi estas tre bona, mia infano. Por via kondolenco kaj la savo de la knabo vin rekompensos la Sinjoro... Pro la malĝojo ni ĉiuj estis ne rekoneblaj: ni evitis renkonti unu la alian en la domo, interparoli... Kaj hodiaŭan tagon mi neniam forgesos. Mi sidis apud lito de la malsanulino. Ŝi dormis post daŭra sendormeco, kvankam la dormo estis maltrankvila, ofte trarompata... Mi sidis apude kaj preĝis... Ĉiuj esperoj je homoj estis perditaj, restis tamen espero je helpo de la Reĝo Ĉiela. Subite terura, daŭra sonorado de telefono, kiel tondro trakuris tra la ĉambroj, poste ĝi ree ripetiĝis kaj ree, ĉiam kun nova persisteco. Mi ektremis, la koro ekbatis, kiel birdeto timigita, neatendite ree naskiĝis la espero... La malsanulino ankaŭ malfermis la okulojn kaj, penante leviĝi de la lito, sencele vagis per la rigardo tra la ĉambro kaj demandis: „Kio okazis?.. Ĉu oni lin trovis?.. Kie?.. Kial vi silentas, parolu, ne turmentu min..." Ĉe la telefono estis aŭdata nekutime laŭta parolo de la kolonelo... Kaj mi ankoraŭ ne havis tempon por klarigi al mi, kio estas de la telefono, ke per ĝi parolas la filo, ke mi devas tuj konsoli la malsanulinon, kiam la pordo kun bruo malfermiĝis kaj sur ĝia sojlo aperis la kolonelo ridetanta, ĝoja. Li nenion diris, sed kelkfoje farinte krucosignon per la mano tremanta, ekkisis min kaj poste la edzinon... kaj nur post tio li diris malrapide, sed klarvoĉe: „La Sinjoro indulgis nin! Vladjo, nia kara Vladjo estas trovita... sana kaj sendifekta. Oni ĵus telefonis el la<noinclude><references/></noinclude>
gzas013cxxoc745llobypevz9rxun4l
128130
128129
2026-11-22T13:02:59Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128130
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>iris en la kuirejon, de kie sen ia malhelpo li eliris sur la korton kaj de tie en la straton... Kiam Lubnjo revenis en la vestiblon, la knabo tie jam forestis. Ŝi ekkuris tra la ĉambroj, en la kuirejon, en la korton, sed nenie li estis kaj neniu vidis lin. Kun plorego ŝi reiris hejmen, al la patrino kaj sciigis al ŝi pri la malapero de la knabo. La patrino tuj svenis... La kolonelo – li estas la patro de la knabo – tiam forestis. Kion fari? Feliĉe, mi ne perdis spiritĉeeston kaj tuj sendis la servosoldaton por tuj venigi lin hejmen. La patro anoncis pri la perdo en la polico, avertis siajn soldatojn, ke ili observu sur la stratoj aperon de la knabo, kies eksteraĵsignoj estis sciigitaj al ĉiuj. Pasis unu horo, du de atendado streĉita. Ĉiu sensignifa ekbato de ekstere, ĉiu telefonsonoro, pordknaro devigis nin ektremi je espero ŝanĝi la malĝojon je ĝojo; sed iom post iom la espero malaperis, cedante sian lokon al malespero. Venis vespero, nokto... sed neniu pensis pri dormo. Teruraj estis suferoj de la patrino: antaŭ nelonge ŝi aŭdis de iu, ke en la urbo estis kelkaj okazoj de ŝtelado de infanoj, ke ia bando de sentaŭguloj tiamaniere varbas estontajn burleskulojn kaj arlekenojn por cirkoj... ke la infanojn oni turmentas terure por atingi flekseblecon en iliaj artikoj... kaj la malfeliĉulino jam antaŭsentis, ke oni jam turmentas tiamaniere ŝian solan idon. Dum la tuta nokto, ankaŭ dum la tago sekvinta neniu alportis ian sciigon konsolan, – eĉ, kiel intence, neniu vidis la knabon en stratoj... – la maljunulino silentiĝis kaj kelkfoje viŝis denove la okulojn malsekajn.
– Vi ne ploru, kara! – diris Olnjo. – Mi nun bedaŭras, ke mi igis vin rakonti ĉi tion kaj per tio liveris al vi la maltrankviliĝon.
– Vi estas tre bona, mia infano. Por via kondolenco kaj la savo de la knabo vin rekompensos la Sinjoro... Pro la malĝojo ni ĉiuj estis ne rekoneblaj: ni evitis renkonti unu la alian en la domo, interparoli... Kaj hodiaŭan tagon mi neniam forgesos. Mi sidis apud lito de la malsanulino. Ŝi dormis post daŭra sendormeco, kvankam la dormo estis maltrankvila, ofte trarompata... Mi sidis apude kaj preĝis... Ĉiuj esperoj je homoj estis perditaj, restis tamen espero je helpo de la Reĝo Ĉiela. Subite terura, daŭra sonorado de telefono, kiel tondro trakuris tra la ĉambroj, poste ĝi ree ripetiĝis kaj ree, ĉiam kun nova persisteco. Mi ektremis, la koro ekbatis, kiel birdeto timigita, neatendite ree naskiĝis la espero... La malsanulino ankaŭ malfermis la okulojn kaj, penante leviĝi de la lito, sencele vagis per la rigardo tra la ĉambro kaj demandis: „Kio okazis?.. Ĉu oni lin trovis?.. Kie?.. Kial vi silentas, parolu, ne turmentu min..." Ĉe la telefono estis aŭdata nekutime laŭta parolo de la kolonelo... Kaj mi ankoraŭ ne havis tempon por klarigi al mi, ke ĝi estas de la telefono, ke per ĝi parolas la filo, ke mi devas tuj konsoli la malsanulinon, kiam la pordo kun bruo malfermiĝis kaj sur ĝia sojlo aperis la kolonelo ridetanta, ĝoja. Li nenion diris, sed kelkfoje farinte krucosignon per la mano tremanta, ekkisis min kaj poste la edzinon... kaj nur post tio li diris malrapide, sed klarvoĉe: „La Sinjoro indulgis nin! Vladĉjo, nia kara Vladĉjo estas trovita... sana kaj sendifekta. Oni ĵus telefonis el la<noinclude><references/></noinclude>
41sp8hdtod40sg355gorbppzycobx9x
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/306
104
45556
128157
2026-11-23T09:00:44Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
128157
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>kaj individuoj de la Partio kaj la revoluciaj
organizoj.
{{Moto|“Kontraŭ Liberalismo” (7 septembro 1937), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}}
Oponante kontraŭ subjektivismo,
sektismo kaj partia formalisma verkmaniero, ni
devas nepre atenti du celojn: unue, “lerni
el pasintaj eraroj por eviti la estontajn”,
kaj due, “kuraci la malsanon por savi la
homon”. La erarojn de la pasinteco oni
nepre devas malkaŝi sen indulgo al ies ajn
sentemo; kaj estas necese analizi kaj kritiki
la pasintajn malbonaĵojn kun scienca
sinteno, por ke oni faru la laboron en la
estonteco pli zorgeme kaj pli bone. Tio estas
la signifo de “lerni el pasintaj eraroj por
eviti la estontajn”. Tamen, nia celo en
malkaŝado de eraroj kaj kritikado de mankoj,
same kiel tiu de kuracisto kuracanta
malsanon, estas nur savi la homon kaj ne
kuraci lin al morto. Kiam al homo su-<noinclude><references/></noinclude>
958u5ik29engqu8wd402m8hgb7ebkng
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/307
104
45557
128158
2026-11-23T09:05:34Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
128158
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>fetanta apendiciton la ĥirurgo forigas la
apendicon, li do estas savita. ĉiun, kiu
faris erarojn, se li nur ne kaŝas sian malsanon
por eviti kuracadon, ne obstinas en siaj
eraroj ĝis li fariĝos nekuracebla, kaj honeste
kaj sincere deziras esti kuracita kaj korekti
siajn erarojn, ni do devas bonvenigi kaj
kuraci lian malsanon por ke li fariĝu bona
kamarado. Ni ne povas sukcesi en tio
per senbrida skurĝado por momenta
kontentiĝo. En traktado de ideologia aŭ
politika malsano, oni nepre ne devas esti kruda
kaj senpripensa, sed devas alpreni la
sintenon “kuraci la malsanon por savi la
homon”, kio estas la sola korekta kaj efika
metodo.
{{Moto|“Ĝustigo de la Partia Laborstilo” (1 februaro 1942), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. III.}}
Alia punkto, kiu devas esti menciata
koncerne al kritiko interne de la Partio,
estas ke iuj kamaradoj ignoras en kritikado<noinclude><references/></noinclude>
hc75el81qz9orjid6d0s065ggq6yy2c
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/308
104
45558
128159
2026-11-23T09:20:57Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
128159
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>la pli gravajn problemojn sed limigas sian
atenton nur al malpli gravaj aferoj. Ili ne
komprenas ke la ĉefa tasko de kritiko estas
montri politikajn kaj organizajn erarojn.
Koncerne al personaj mankoj, se ili ne rilatas
kun politikaj kaj organizaj eraroj, ne estas
necese tro kritiki, alie la koncernaj kamaradoj
konfuziĝos nesciante kion fari. Cetere, se
tia kritiko disvolviĝas, estiĝos la granda
danĝero, ke en la Partio atento koncentriĝos
ekskluzive sur malgravajn difektojn, kaj
ĉiuj fariĝos timemaj kaj trosingardemaj pri
malgravaj aferoj kaj forgesos la politikajn
taskojn de la Partio.
{{Moto|“Pri Korekto de Eraraj Ideoj en la Partio” (decembro 1929), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}}
En kritiko interne de la Partio, oni devas
gardi sin kontraŭ subjektiveco, arbitreco
kaj la trivialigo de kritiko; asertoj devas<noinclude><references/></noinclude>
lnww801f3gvjc1oxou4cy8zfh7xbp6h
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/309
104
45559
128160
2026-11-23T09:52:21Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
128160
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>baziĝi sur faktoj kaj kritiko devas emfazi
la politikan flankon.
{{Moto|“Pri Korekto de Eraraj Ideoj en la Partio” (decembro 1929), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}}
Kritiko interne de la Partio estas armilo
por fortigi ĝian organizon kaj pliigi ĝian
batalforton. En la partia organizo de la
Ruĝa Armeo, tamen, kritiko ne ĉiam estas
de tia karaktero, kaj kelkfoje ĝi turniĝas
en personan atakon. Rezulte, ĝi damaĝas
ne nur individuojn, sed ankaŭ la partian
organizon. Tio estas manifesto de etburĝa
individuismo. La metodo de korektado
estas komprenigi al partianoj ke la celo
de kritiko estas pliigi la batalforton de la
Partio por atingi venkon en la klasbatalo
kaj ke kritiko ne devas esti uzata kiel rimedo
por ataki personon.
{{Moto|“Pri Korekto de Eraraj Ideoj en la Partio” (decembro 1929), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}}<noinclude><references/></noinclude>
2cz3uwvkk7b6k9ty4riegfflw0tgd5z
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/310
104
45560
128161
2026-11-23T10:21:11Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
128161
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude><nowiki />
Ĉar ni servas al la popolo, sekve se ni
havas mankojn, ni ne timas, ke aliaj ilin
montras kaj kritikas. Ĉiu ajn povas montri
al ni niajn mankojn, kaj ni estas pretaj
korekti ilin, se li nur kritikas prave. Kaj ni
tuj akceptas proponon de iu ajn, se nur la
propono estas utila al la popolo.
{{Moto|"Servu al la Popolo” (8 septembro 1944), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. III.}}
Ni ĉinaj komunistoj, kiuj prenas ia plej
grandajn interesojn de la plej vastaj amasoj
de la ĉina popolo kiel nian elirpunkton,
estas konvinkitaj pri la plena justeco de
nia afero, domaĝas nenian personan oferon
kaj estas ĉiam pretaj oferi la vivon por nia
afero. Ĉu ni povas esti ne volontaj forĵeti
iajn ajn ideojn, vidpunktojn, opiniojn aŭ
metodojn, kiuj ne konformas al la bezonoj
de la popolo? Ĉu ni povas bonvenigi
iajn ajn politikan polvon kaj politikajn
mikrobojn makuli nian puran vizaĝon kaj<noinclude><references/></noinclude>
rmhdhramtzqhy6hrhjusypsgkbdlb7n