Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.48.0-wmf.5
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Indekso:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf
106
18363
128174
61657
2026-11-23T19:41:38Z
HenriLeFoll
4277
128174
proofread-index
text/x-wiki
{{:MediaWiki:Proofreadpage_index_template
|Tipo=book
|Titolo=[[Sep rakontoj]]
|Subtitolo=
|Volumo=
|Aŭtoro={{de|Ivan Ŝirjaev}}
|Tradukinto=
|Redaktoro=
|Antaŭparolisto=
|Lingvo=
|Eldonejo=
|Eldona_loko=
|Jaro=1906
|Fonto=pdf
|Bildo=10
|Serio=
|Paĝoj=<pagelist 1to11="-" 12to15="highroman" 12="1" 15="-" 16="1" 89to96="-" />
|Enhavo={{Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/14}}
|Rimarkoj=
|Vikifontaro_Traduko=false
}}
[[Kategorio:Indeksoj - Ivan Ŝirjaev]]
116z0sv86vg32c0s8ubb1mpd9owl0no
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/45
104
22339
128175
72247
2026-11-23T20:48:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128175
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
"Ne! Pro kio? La biletojn ili havis, tion mi vidis, kaj se ili survoje volis forlasi la vagonaron, nu, pro mi! Tio estas indiferenta al mi!"
"Ĉu ili relasis vojaĝpakajon?"
"Ne, ĝin mi certe estus transdoninta al la oficejo por trovitaĵoj, mia bona sinjoro! Mi bone scias, kion mi devas fari, jes!"
"Kaj ĉu eble io alia estis trovata en la kupeo?"
"Ne, nenio, tute nenio!"
"Ĉu vi rimarkis ion specialan ĉe la du pasaĝeroj?"
"Ne, mi pensis, ke eble estas geamantoj, pro — "
"Nu?"
"Nu, mi nur pensis tion."
"Vi prisilentas ion! Mi bone rimarkas vian embarason! Eldiru! Pripensu, ke vi, malfaciligante la esploron per silento pri iu grava cirkonstanco, estas atendonta gravan punon, minimume disciplinan proceson!"
"Ho, pro tio, ne faru aferojn! Ne estas io tiel malbona, nur, se la direkcio ekscios pri tio — "
"La sinjoro donis al vi trinkmonon, por ke li restu sola kun la sinjorino en la kupeo!"
"Nu, se vi jam scias tion, jes, tiel estis! Sed ne faru aferojn pro tio ĉe la direkcio, ĉu ne? Mi estas malriĉulo, kaj tia guldeno estas bonvena subteno por mia sufiĉe granda familio."
"Mi ne denuncos vin pro tio, trankviliĝu! Sed nun diru al mi ankoraŭ, kiel aspektis la fremdulo?"
"Nu, ĝuste tiel, kiel la vojaĝantoj de la dua klaso aspektas! Li havis elegantan veston, elegantan palton, kaj la sinjorino ankaŭ estis tre elegante vestita."
"Ĉu li havis barbon?"
"Nur iomete laŭlonge de la vangoj."
"Ĉu ne lipharojn?"
" Ne!"<noinclude><references/></noinclude>
3xhgy8d990dcwmncpsiqkayzgt2lsgv
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/84
104
26614
128169
83301
2026-11-23T19:22:22Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128169
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ĉu en straton Komercan?... Sed pli proksima vojo estas tra strato Fera...
— Mi volas, ke vi veturu preter preĝejo nomita!...
La veturigisto ne rediris plu.
Ankoraŭ de malproksime Ivan rimarkis sur la angulo de strato Komerca apud la preĝejo ian figuron senmovan. Nenia dubo, ke ĝi estas la ĉifonulo.
La veturigisto, laŭ ordono de sia sinjoro, haltis apud la preĝejo mem, kaj, scivoleco nekaŝebla, rigardis jen Ivan’on, alproksimiĝintan al la knabo ĉifonulo, jen la ĉifonulon mem. Li estis mizera knabo 10-11 jara kun malpura vizaĝo kaj longa vestaĵo, farita el milo da diverskoloraj kaj diversformaj ĉifonoj. Kiam Ivan proksimiĝis al li, la knabo formetis sian ĉapon kaj, eltirinte al li sian manon, malfermis la buŝon por diri ion, — sed, anstataŭ parolo atendata, el lia gorĝo elflugis malklara naza sono: — «ghe-e!»
— Margarito!... — diris Ivan apud mem lia orelo.
Nenia muskolo ektremis en lia vizaĝo. Estis klare, ke ĉi tiu ĉifonulo havis neniajn rilatojn al la ciganino.
— Margarito!... Knabo diru, kie ŝi estas?... Mi rekompencos vin... — ree ekprovis Ivan. — Vi silentas, bone!... Mi invitos policiston...
La knabo ree ellasis sonon: «ghe-e!»... kaj eltiris al Ivan sian manon.
— Sinjoro, lasu lin: li estas mutulo... Mi konas lin... preskaŭ tri jarojn li staras ĉi tie ĉiutage kaj petas almozon.
— Tri jaroj... — pensis Ivan. — Sekve li estas sama ĉifonulo, pri kiu parolis la ciganino... Kial do li silentas, kvazaŭ li neniam aŭdis ŝian nomon — vor<noinclude><references/></noinclude>
6fdqie7bot93vhmuu5ekzrullc07bih
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/85
104
26615
128170
83302
2026-11-23T19:27:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128170
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ton kondiĉan. Mi uzos lastan rimedon: mi donos al li unu moneron arĝentan kaj ripetos ŝian nomon.
— Margarito!... Kial vi silentas, malsaĝulo. Prenu la monon kaj faru kion mi deziras!...
Tiam okazis io, kion atendis nek Ivan, nek lia veturigisto. L’ okuloj de la knabo ekbrilis per fajro, li ekkaptis la moneron kaj, laŭte ekkriinte: «atendu duonminuton», ekkuris laŭlonge de la strato.
— Mirindaĵo!... diris la veturigisto.
— Vi parolis, ke li estas mutulo, — ĉu vi aŭdis lian parolon?...
— Nun mi vidas, ke la mono igas paroli eĉ mutulojn...
Efektive, apenaŭ pasis ne pli ol duonminuto, la knabo revenis sian lokon. Post li paŝis rapide Margarito.
— Mia anĝelo! — ŝi diris, intencante ĉirkaŭkapti lin.
— Volu paroli sen karesaĵoj! Mi rapidas fervojon... Ĉu vi scias ion pri Olga?...
— Ĉi tie la vento subaŭskultas nin... Via veturigisto alveturigos nin ambaŭ al mia loĝejo.
Ŝi ensaltis la veturilon. Ivan sen kontraŭparolo sekvis post ŝi kaj la veturilo ekveturis laŭ la direkto montrita per ŝi.<noinclude><references/></noinclude>
fbycygsy4o6cpubcxkt7wfcxnqmudgx
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/86
104
26616
128171
83303
2026-11-23T19:32:14Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128171
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|XV|c}}
{{f|LASTA ĈAPITRO|c}}
— Sidiĝu, mia amato!... Ne maltrankviliĝu: neniu nin vidos aŭ subaŭskultos ĉi tie, — diris Margarito, enkondukinta lin en malpuran ĉambron de etaĝo subtera de unu granda domo. — Ne koleru, sinjoro, je mi. Mi estas ankoraŭ juna... ni ĝoju dum ni estas junaj... Via Olga estas sana!... Ĉu vi komisios al mi transdoni al ŝi letereton? Ŝi tre enuas je vi, serĉas okazon por kunvidiĝi kun vi kaj, ŝajne, ne havas rimedojn por tio.
— Kial vi scias ĉi tion?
— Kial?... Ha-ha-ha!... — ŝi ekridis. Ciganinoj scias multon, — mi do scias ĉion!... Jes! Mi havas pli multe da oreloj kaj okuloj ol vi — harojn... Mi scias, ke vi hieraŭ dancis sub ŝia fenestro... Kial vi ne eniris ĝin? Ĉu vi timis, ke ŝia patro forpelos vin?
— Pro kio li forpelus min?...
— Pro kio?... Pro la kisoj!... Por kio vi babilis pri ili ie dum nokto?... Oni ĉion subaŭskultis. Se vi scius, kiom da larmoj kaj malĝojo kaŭzis al ŝi via babilemeco, do vi estus pli silentema.
— Permesu do... mi nenion komprenas. Kiu do sciigis vin pri ĉio... pri mia amo, hieraŭa vizito nesukcesa... pri nia kiso?...
Anstataŭ respondi, la ciganino ree ekridis.
— Kial do vi ne respondas?... Nu, diru al mi almenaŭ, kiu vi estas — ekzistaĵo mistera, ĉioscianta... Diru! Mi rekompencos vin malavare, nur vi faru min<noinclude><references/></noinclude>
m21go4dtm5e2nrwds2xo3ciowa2bm86
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/87
104
26617
128172
83306
2026-11-23T19:37:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128172
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>feliĉa... Diru, kies ''ŝi'' estos?... Kial hieraŭ, malgraŭ horo frua, la butiko estis fermita?... Diru al mi ankaŭ...
— Estu pa-ci-enc-ema! — majeste kaj tirate ŝi diris. — Neniu forprenos de vi tion, kion donacis al vi mem naturo. Vi estis, estas kaj estos la sola posedanto de Olga.
— Kiel?... Ripetu: mi estis, mi estas, mi...
— Vi estos ŝia fianĉo, poste la edzo, tirano, despoto! — ŝi aldonis.
— Silentu! Mi deziras esti nek despoto nek tirano... Por kio vi uzas ĉi tiujn vortojn nekonvenajn?...
{{***|1}}
Ivan estis feliĉa. Dum la tuta vojo li kantis ĝojajn kantetojn, sendis al iu kisojn aerajn tra fenestroj de l’ vagono; unuvorte li agis kiel homo ebria aŭ freneziĝanta.
Margarito kaj la tuta cigana nesto fripona ankaŭ estis tre feliĉaj dum ĉi tiu tago. Dank’ al malavara mondonaco de Ivan, trompita tiom facile, ĉiuj ili, ebriiĝinte pro granda kvanto da brando eldrinkita, dancis, kriis kaj kantis abomenajn kantojn malĉastajn.
Olga, longe aŭdinta nenion pri Ivan, forgesis lin tute kaj dum ĉi tiu vespero ĝuis ankaŭ feliĉon en brakoj de sia fianĉo Paŭlo Firsov.
Ĉi tiu vespero memorinda alportis feliĉon ankaŭ al la gepatroj de Ivan. Dum sama vespero ili sciiĝis, ke Olga — amatino de ilia filo — edziniĝas je komercisto Firsov...
{{***|1}}<noinclude><references/></noinclude>
lo183oyzqgu1x9k5vdenvcef665wogm
Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/88
104
26618
128173
83307
2026-11-23T19:41:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
128173
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Post du tagoj, reveninte sian loĝejon el universitato, Ivan trovis leteron. Disŝirinte la koverton, li tralegis nur tri komencajn ĝiajn liniojn, skribitajn de la patro, kolereme disŝiris la tutan leteron kaj ekfalis en la liton kun laŭtaj malbenoj. Li havis tempon tralegi nur jenon: «Nia kara filo! Kun ĝojo neesprimebla mi sciigas vin, ke via konata knabino Olga edziniĝis hodiaŭ. Esperante, ke vi ankaŭ partoprenos en nia ĝojo komuna, mi invitas vin ree hejmen. Monon por...»
... Ciganinoj neniam trompas!...<noinclude><references/></noinclude>
ofp9c3oj7qk7661l1083d0rkih5hka7
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/306
104
45556
128163
128157
2026-11-23T18:35:43Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128163
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj individuoj de la Partio kaj la revoluciaj
organizoj.
{{Moto|“Kontraŭ Liberalismo” (7 septembro 1937), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. II.}}
Oponante kontraŭ subjektivismo,
sektismo kaj partia formalisma verkmaniero, ni
devas nepre atenti du celojn: unue, “lerni
el pasintaj eraroj por eviti la estontajn”,
kaj due, “kuraci la malsanon por savi la
homon”. La erarojn de la pasinteco oni
nepre devas malkaŝi sen indulgo al ies ajn
sentemo; kaj estas necese analizi kaj kritiki
la pasintajn malbonaĵojn kun scienca
sinteno, por ke oni faru la laboron en la
estonteco pli zorgeme kaj pli bone. Tio estas
la signifo de “lerni el pasintaj eraroj por
eviti la estontajn”. Tamen, nia celo en
malkaŝado de eraroj kaj kritikado de mankoj,
same kiel tiu de kuracisto kuracanta
malsanon, estas nur savi la homon kaj ne
kuraci lin al morto. Kiam al homo su-<noinclude><references/></noinclude>
hawwxj0cd8z8a3pdcyps7gbsmworp20
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/307
104
45557
128165
128158
2026-11-23T18:46:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128165
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>feranta apendiciton la ĥirurgo forigas la
apendicon, li do estas savita. ĉiun, kiu
faris erarojn, se li nur ne kaŝas sian malsanon
por eviti kuracadon, ne obstinas en siaj
eraroj ĝis li fariĝos nekuracebla, kaj honeste
kaj sincere deziras esti kuracita kaj korekti
siajn erarojn, ni do devas bonvenigi kaj
kuraci lian malsanon por ke li fariĝu bona
kamarado. Ni ne povas sukcesi en tio
per senbrida skurĝado por momenta
kontentiĝo. En traktado de ideologia aŭ
politika malsano, oni nepre ne devas esti kruda
kaj senpripensa, sed devas alpreni la
sintenon “kuraci la malsanon por savi la
homon”, kio estas la sola korekta kaj efika
metodo.
{{Moto|“Ĝustigo de la Partia Laborstilo” (1 februaro 1942), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. III.}}
Alia punkto, kiu devas esti menciata
koncerne al kritiko interne de la Partio,
estas ke iuj kamaradoj ignoras en kritikado<noinclude><references/></noinclude>
kvz3zrgcsz4pzqf49rlxbm7gpzk8vh7
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/308
104
45558
128166
128159
2026-11-23T18:49:55Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128166
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la pli gravajn problemojn sed limigas sian
atenton nur al malpli gravaj aferoj. Ili ne
komprenas ke la ĉefa tasko de kritiko estas
montri politikajn kaj organizajn erarojn.
Koncerne al personaj mankoj, se ili ne rilatas
kun politikaj kaj organizaj eraroj, ne estas
necese tro kritiki, alie la koncernaj kamaradoj
konfuziĝos nesciante kion fari. Cetere, se
tia kritiko disvolviĝas, estiĝos la granda
danĝero, ke en la Partio atento koncentriĝos
ekskluzive sur malgravajn difektojn, kaj
ĉiuj fariĝos timemaj kaj trosingardemaj pri
malgravaj aferoj kaj forgesos la politikajn
taskojn de la Partio.
{{Moto|“Pri Korekto de Eraraj Ideoj en la Partio” (decembro 1929), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}}
En kritiko interne de la Partio, oni devas
gardi sin kontraŭ subjektiveco, arbitreco
kaj la trivialigo de kritiko; asertoj devas<noinclude><references/></noinclude>
b4lrl56ory1m2fxw4zfy0gg9qi1hsr7
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/309
104
45559
128167
128160
2026-11-23T18:55:44Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128167
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>baziĝi sur faktoj kaj kritiko devas emfazi
la politikan flankon.
{{Moto|“Pri Korekto de Eraraj Ideoj en la Partio” (decembro 1929), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}}
Kritiko interne de la Partio estas armilo
por fortigi ĝian organizon kaj pliigi ĝian
batalforton. En la partia organizo de la
Ruĝa Armeo, tamen, kritiko ne ĉiam estas
de tia karaktero, kaj kelkfoje ĝi turniĝas
en personan atakon. Rezulte, ĝi damaĝas
ne nur individuojn, sed ankaŭ la partian
organizon. Tio estas manifesto de etburĝa
individuismo. La metodo de korektado
estas komprenigi al partianoj ke la celo
de kritiko estas pliigi la batalforton de la
Partio por atingi venkon en la klasbatalo
kaj ke kritiko ne devas esti uzata kiel rimedo
por ataki personon.
{{Moto|“Pri Korekto de Eraraj Ideoj en la Partio” (decembro 1929), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. I.}}<noinclude><references/></noinclude>
tbuk92y2wl7s6m4ycqhijitgwwy1e7f
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/310
104
45560
128168
128161
2026-11-23T19:03:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128168
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Ĉar ni servas al la popolo, sekve se ni
havas mankojn, ni ne timas, ke aliaj ilin
montras kaj kritikas. Ĉiu ajn povas montri
al ni niajn mankojn, kaj ni estas pretaj
korekti ilin, se li nur kritikas prave. Kaj ni
tuj akceptas proponon de iu ajn, se nur la
propono estas utila al la popolo.
{{Moto|"Servu al la Popolo” (8 septembro 1944), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. III.}}
Ni ĉinaj komunistoj, kiuj prenas la plej
grandajn interesojn de la plej vastaj amasoj
de la ĉina popolo kiel nian elirpunkton,
estas konvinkitaj pri la plena justeco de
nia afero, domaĝas nenian personan oferon
kaj estas ĉiam pretaj oferi la vivon por nia
afero. Ĉu ni povas esti ne volontaj forĵeti
iajn ajn ideojn, vidpunktojn, opiniojn aŭ
metodojn, kiuj ne konformas al la bezonoj
de la popolo? Ĉu ni povas bonvenigi
iajn ajn politikan polvon kaj politikajn
mikrobojn makuli nian puran vizaĝon kaj<noinclude><references/></noinclude>
1vrwlrtnxrhry1xx6ntue93w1i7bz2h
Paĝo:EO Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong.pdf/206
104
45561
128162
2026-11-23T12:20:13Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
128162
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>{{Titolo|XVII. SERVI AL LA POPOLO}}
Ni devas esti modestaj kaj singardemaj,
sed ne fieraj kaj malpaciencaj, kaj servi
al la ĉina popolo tutkore kaj tutanime…
{{Moto|“Du Eblaj Sortoj de Ĉinio” (23 aprilo 1945), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. III.}}
Tutkore kaj tutanime servi al la popolo,
neniam disiĝi de la amasoj; konsideri ĉion
pro la interesoj de la popolo kaj ne pro
tiuj de individuo aŭ malgranda grupo;
identigi la respondecon al la popolo kun
tiu al la gvidantaj institucioj de la Partio —
tio estas nia elirpunkto.
{{Moto|“Pri Koalicia Registaro” (24 aprilo 1945), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. III.}}<noinclude><references/></noinclude>
ronkolz7wi88xk5i934fx6z4xbeao32
128164
128162
2026-11-23T18:39:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
128164
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|XVII. SERVI AL LA POPOLO}}
Ni devas esti modestaj kaj singardemaj,
sed ne fieraj kaj malpaciencaj, kaj servi
al la ĉina popolo tutkore kaj tutanime…
{{Moto|“Du Eblaj Sortoj de Ĉinio” (23 aprilo 1945), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. III.}}
Tutkore kaj tutanime servi al la popolo,
neniam disiĝi de la amasoj; konsideri ĉion
pro la interesoj de la popolo kaj ne pro
tiuj de individuo aŭ malgranda grupo;
identigi la respondecon al la popolo kun
tiu al la gvidantaj institucioj de la Partio —
tio estas nia elirpunkto.
{{Moto|“Pri Koalicia Registaro” (24 aprilo 1945), ''Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong'', vol. III.}}<noinclude><references/></noinclude>
7fk2rl9puftcb5uspn1djnchefdkl7e
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/148
104
45562
128176
2026-11-24T04:11:07Z
U-sign
2952
/* Provlegita */
128176
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="U-sign" /></noinclude>policejo. Paro de iaj inteligentaj gejunuloj venigis lin tien... "Ĉion ceteran vi scias pli bone ol mi, – ŝi aldonis post paŭzo. Nun diru vi, miaj karuloj, kiu vi estas kaj kiamaniere vi trovis la knabon? Mi ne scias eĉ viajn nomojn.
Olnjo ĉion detale rakontis al la kortuŝita maljunulino, pro kio Joĉjo sin sentis nekutime senĝena kaj gaja. Lia samideanino parolema malkaŝe eĉ tuŝetis en la konversacio demandon pri sia lingvo mirinda, pri ĝia celo kaj elokvente rakontis ĉion pri la kunvenoj ĉiusabataj ĉe Julia Andreevna, por perfektiĝi en la lingvo. Joĉjo aŭskultis ŝin kun scivoleco nekaŝata, kvazaŭ ĉion, kion ŝi parolis al la maljunulino, li aŭdis je unua fojo. Kun miro aŭskultante la entuziasman parolon de Olnjo, Joĉjo konstatis, ke li havus nek kuraĝon, nek scion tiel simple kaj konvinkige paroli al la tute nekonata homo pri tio, kio estis lia plej grava vivcelo, plej amata okupiĝo kaj sekreto profunda de ĉiuj ceteraj konatoj.
Pro sia naiveco Joĉjo jam antaŭvidis rezultaton de tiu ĉi prediko de la knabino. Li jam antaŭsentis – tio ĉi ŝajnis al li tiel natura kaj neevitebla, – ke la maljunulino tuj ekinteresiĝos je la lingvo, ankaŭ la kolonelo kaj lia edzino, ke ili baldaŭ fariĝos fervoraj adeptoj de la lingvo kaj ke la rondeto samideana nun ĉiam grandiĝados seninterrompe en la urbo.
En la fino de la parolo de Olnjo en la ĉambron eniris la kolonelo.
– Ni iru, – li diris, – la patrino, kiu nun sufiĉe trankviliĝis, malpacience atendas vian venon.
La gejunuloj trovis ŝin kuŝanta en granda ĉambro komforta. Ŝi estis neordinare bela virino de tridek jaroj proksimume. Ŝia antaŭnelonga malfeliĉo restigis klarajn postsignojn sur la vizaĝo delikata. Kun forto ŝi premis dankeme la manojn de ambaŭ gejunuloj kaj longe kisis kaj karesis Olnjon je la kapo, post kio la lasta estis devigita je tria fojo detale rakonti la historion de la vespera aventuro. Dum ŝi parolis, la juna virino feliĉa gaje ridis kaj ne deturnis de la knabino siajn okulojn, plenajn de amo kaj danko. Kiam la knabino ankaŭ je tiu ĉi fojo ektuŝis demandon pri Esperanto, Joĉjo kolereme ekrigardis ŝin kaj faris per la mano malkontentan geston. Responde ŝi nur ekridis kaj malkaŝeme klarigis al la aŭskultantoj, kiom timema kaj silentema estis li – la ĉefa heroo de la okazintaĵo kaj entuziasma semanto de esperanta propagando en la urbo.
– Kompreneble, ĉio tio ĉi estas bona, – diris la kolonelo ekspirinte, kiam la knabino silentiĝis, – sed bona, ja oni parolas, estas nur tio, kio bone finiĝas. Vi estas tro junaj kaj allogemaj kaj mi timas, ke pro amo, kiun mi sentas al vi, ke la lingvo laŭdata de vi malutilos al vi... Ankaŭ estus pli bone, se vi evitadus viajn opajn kunvenojn dum vesperoj. Se pri tio sciiĝos polico, ĝi ne laŭdos vin... Kaj viajn kunvenojn oni facile povas opinii sekretaj. Sciigu tiun ĉi averton al viaj gesamideanoj. Mi ripetas, ke mi timas pri via plua sorto!
Estis jam la tria horo post noktmezo, kiam, akompanataj de ĉiuspecaj bondeziroj kaj<noinclude><references/></noinclude>
tqxj8qgim9aj8hhz05uwwexfdvwx89l