Vikivojaĝo eowikivoyage https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.12 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikivojaĝo Vikivojaĝo-Diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Nov-Kaledonio 0 4059 72946 60605 2026-07-28T21:25:17Z Tiguliano 53 72946 wikitext text/x-wiki {{Rubando}} {{Informkesto lando | bildo= | bildotitolo= | monunuo= | areo= | loĝantaro= | elektro= | antaŭkodo= | horzono= }} '''{{W|Nov-Kaledonio|Nov-Kaledonio}}''' estas lando (insularo) kaj de [[Francio]] {{Teritorioj dependaj de|Francio|dependa teritorio}} en [[Melanezio]]. == Esperanto == '''{{W|Nov-Kaledonia Esperanto-Asocio|Nov-Kaledonia Esperanto-Asocio}}''' {{Parto de|Melanezio}} {{Ĝermo|Melanezio}} 719ttnqqr4o2nzo7yglwbsses9qbron Nov-Zelando 0 4061 72945 60606 2026-07-28T21:23:05Z Tiguliano 53 72945 wikitext text/x-wiki {{Rubando|Seaward_kaikoura_mountain_range_banner.jpg}} {{Informkesto lando | ĉeflingvo = angla, maoria, novzelanda signolingvo | bildo= | bildotitolo= | monunuo= | areo= | loĝantaro= | elektro= | antaŭkodo= | horzono= }} '''{{W|Nov-Zelando|Nov-Zelando}}''' estas insulara lando en mondoparto [[Oceanio]]. == Dependaj teritorioj == De Nov-Zelando dependaj teritorioj estas: * [[Kukinsuloj]] * [[Niuo]] * [[Tokelao]] == Esperanto == '''{{W|Nov-Zelanda Esperanto-Asocio|Nov-Zelanda Esperanto-Asocio}}''' {{Parto de|Oceanio}} {{Ĝermo|Oceanio}} o0pnwzbfhgfu40pk9d9gltll0o3hbek Esperantujo 0 6311 72944 72833 2026-07-28T21:16:31Z Tiguliano 53 /* Regionoj */ 72944 wikitext text/x-wiki {{Rubando|1905-uk-eliro-el-la-kongresejo (cropped).jpg}} {{Informkesto lando | nomo= Esperantujo | bildo= Image:Landoj kie estas naciaj asocioj ligitaj al UEA.PNG | bildotitolo= Landoj kun landaj sekcioj de UEA | flago= Image:Flag of Esperanto.svg | situo= | ĉefurbo = | ĉeflingvo = Esperanto | areo = | loĝantaro = | monunuo = [[w:Stelo (monunuo)|Stelo]], [[w:Eŭro|eŭro]], [[w:Usona dolaro|usona dolaro]] kaj&nbsp;aliaj | elektro = | antaŭkodo = | horzono = }} '''{{W|Esperantujo}}''' estas neformala nomo de la komunumo de Esperanto-uzantoj kaj ties kulturo, de tiuj lokoj kaj institucioj kie la lingvo estas uzata, kvazaŭ temus pri lando. == Regionoj == [[Dosiero:Continenti con i confini degli stati.png|eta]] '''Landaj asocioj, laŭ kontinento''' Esperanto-organizoj ĉeestas en ĉiuj kvin kontinentoj de la mondo; jen la listo de landaj asocioj, laŭ kontinento: {{Listo de regionoj | mapo= | titolomapo= Mapo de la kvin kontinentoj de la mondo | tekstomapo= | grandecomapo= | nomoregiono1= [[Afriko]] | kolororegiono1= | elementojregiono1= | priskriboregiono1= [https://uea.org/landoj/afriko Estas 19 landaj asocioj de Esperanto] | nomoregiono2= [[Ameriko]] | kolororegiono2= | elementojregiono2= | priskriboregiono2= [https://uea.org/landoj/ameriko Estas 15 landaj asocioj de Esperanto] | nomoregiono3= [[Azio]] | kolororegiono3= | elementojregiono3= | priskriboregiono3= [https://uea.org/landoj/azio Estas 19 landaj asocioj de Esperanto] | nomoregiono4= [[Eŭropo]] | kolororegiono4= | elementojregiono4= | priskriboregiono4= [https://uea.org/landoj/europo Estas 39 landaj asocioj de Esperanto, plus la Eŭropa Esperanto-Unio] | nomoregiono5= [[Oceanio]] | kolororegiono5= | elementojregiono5= | priskriboregiono5= [https://uea.org/landoj/oceanio Estas 3 landaj asocioj de Esperanto] }} == Urboj == [[Dosiero:Centra Oficejo de UEA.jpg|eta|Centra Oficejo de UEA (2002)]] [[Dosiero:Varsovio, tombo de Ludoviko Zamenhof, omaĝo 2017.jpg|eta|Varsovio, esperantistoj dum vizito al la tombo de Ludoviko Zamenhof, (2017)]] * [[Roterdamo]] – sidejo de {{W|Universala Esperanto-Asocio}} kaj {{W|Tutmonda Esperantista Junulara Organizo}} * [[Varsovio]] – urbo, kie L. L. Zamenhof publikigis Esperanton kaj kie troviĝas lia tombo * [[Bjalistoko]] – naskiĝurbo de L. L. Zamenhof * [[Herzberg am Harz]] - tie estas la '''{{W|Interkultura Centro Herzberg|Interkultura Centro Herzberg}}''' (ICH) * [[Vieno]] - ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko estas la {{W|Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko|Esperantomuzeo kaj Kolekto pri Planlingvoj}} * [[Nová Dubnica]] – sidejo de {{W|E@I}} * [[Svitavy]] - tie estas '''[http://muzeum.esperanto.cz/eo/ Esperanto-Muzeo]''' * [[Baugé]] - la Esperanta kastelo Grésillon estas grava esperanta renkontiĝejo * [[Ĉaŭdefono|La Chaux-de-Fond]] - Ĉaŭdefono povas esti konsiderata kiel la Esperanta ĉefurbo de Svislando. Ĝi estas la sidejo de diversaj gravaj Esperanto-institucioj kun nacia kaj internacia signifo kaj renomo, ekzemple la Esperanta Civito. * [[Maso]] (Massa, en Italio) - tie estas la itala [https://eo.wikipedia.org/wiki/Nacia%20Biblioteko%20de%20Esperanto Nacia Biblioteko de Esperanto] * [[Halbe]] – urbeto apud [[Berlino]] kun {{W|Esperanto-Stacio}} === Eventaj urboj === * [[Graz]] – urbo de {{W|UK 2026}} * [[Tiana (Katalunio)|Tiana]] – urbo de {{W|IJK 2026}} === Aliaj eventaj cellokoj === * [https://eventaservo.org/afriko Afrika Kongreso] - en decembro 2026 ĉe [[Kpalimé]] (Togolando) * [https://eventaservo.org/ameriko/Argentino Argentina Kongreso] - en oktobro 2026 ĉe [[Bonaero]] (Argentino) * [https://eventaservo.org/ameriko/Meksiko Meksika Kongreso de Esperanto] - en novembro 2026 ĉe Querétaro (Meksiko) la tuta listo de eventoj ĉe: https://eventaservo.org/ == Kompreni == === Historio === [[File:Unua libro per russi - 1887 - 1a edizione - copertina fronte.jpg|eta|''Unua libro. Por Rusoj'', eldonita en Varsovio en 1887]] [[Dosiero:1905-uk-eliro-el-la-kongresejo.jpg|eta|Unua Universala kongreso de Esperanto en 1905 en Boulogne-sur-mer]] [[Dosiero:Group photo on IS 2005-2006 in Xanten.jpg|eta|Kelkaj el la partoprenantoj de la Internacia Semajno, kiu okazas ĉiujare dum la novjara semajno ekde 1957]] La historio de la Esperanto-movado, estas ankaŭ la historio de ĝia komunumo kaj de ĝiaj asocioj; La historio kompreneble komencas kun la publikigado de la "Unua Libro" en julio 1887 fare de Ludoviko Lazaro Zamenhof, en [[Varsovio]]. Fine de 1888 la volapukista klubo de Nurenbergo (Germanio) transiris al Esperanto. Kun ili Zamenhof eldonis la revuon La Esperantisto. Ĉar tamen la plej granda nombro de esperantistoj tiutempe estis en la Rusia Imperio, oni nomas tiun unuan periodon "rusa periodo" de la Esperanto-movado . Sed al la rusa censuro ne plaĉis ke la revuo venis el Germanio, do en 1895 ĝi por mallonga tempo malpermesis la revuon en Rusio. La taskon provizi gazeton al la movado transprenis do junaj svedoj en Upsalo, temis pri la revuo "Lingvo Internacia". Ekaperis kelkaj aliaj kluboj, ekzemple en Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj Schalke (nun parto de Gelsenkirchen). Ĝenerale, la kreskado de la movado estis malrapida. En 1898 la franca esperantisto Louis de Beaufront fondis societon. Ĝi havis ankaŭ membrojn en nefranclingvaj landoj, sed ĝia organo L'espérantiste estis preskaŭ nur en la franca. Al Beaufront oni aljuĝas la varbadon de intelektuloj, ekzemple Théophile Cart, Carlo Bourlet kaj Hippolyte Sebert. Tiu estis la "franca periodo" de la movado. De proks. 1903 ĝis la unua mondmilito fondiĝis multaj landaj asocioj, ekzemple en 1903 la svisa, en 1906 la germana kaj en 1910 la usona. En tiu ĉi periodo komenciĝis ankaŭ la vico de la Universalaj Kongresoj. La unua grandeta internacia renkontiĝo de esperantistoj okazis en 1904 en la franca urbo Calais kaj la brita Dover. La unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-maro ĉe la nordfranca marbordo. Dum tiu kongreso oni akceptis interalie Lingvan Komitaton kaj la Fundamenton de Esperanto, por servi al la stabileco kaj evoluo de la lingvo. Universala Esperanto-Asocio fondiĝis en 1908. Malgraŭ la komenca intenco, ĝi ne sukcesis tiri ĉiun Esperanto-agadon sub sian ombrelon. La momento estis favora al Esperanto, kiu havis la ŝancon esti elektita kiel laborlingvo de la Ligo de la Nacioj, sed tiam okazis la Ido-krizo de 1907/1908 kaj la sekvaj jaroj. Ankaŭ se la esperantistoj kiuj transiris al tiu nova lingva projekto (IDO), estis tre limigita, tamen tio sufiĉis por perdi la ŝancon. Dum la unua mondmilito ne eblis multe agadi, krom ke diverslandaj esperantistoj uzis Esperanton por la militpropagando, donacis ruĝkrucan ambulancon aŭ instruis Esperanton al militkaptitoj aŭ aliaj internigitoj. La Deka UK en Parizo en 1914 okazis dum la komenco de la unua mondmilito. Je la 14a de aprilo 1917 L.L. Zamenhof mortis. Post la milito oni provis atingi akordon inter UEA kaj la landaj asocioj serve al komunaj celoj de la movado. Oni volis internacian lobiadon por la lingvo, propagandon kaj instruadon en landoj sen propra movado, atentigon pri radio-elsendaĵoj en Esperanto ktp., kaj por tio oni bezonis strukturon kaj financadon. En 1922 UEA kaj la landaj asocioj interkonsentis kunlabori laŭ la "kontrakto de Helsinki". En tiu Helsinko-sistemo, UEA unuflanke kaj la landaj asocioj aliflanke komune elektis kaj financis Internacian Centran Komitaton. Tiu ICK poste havis oficejon kaj direktoron (Robert Kreuz). Pro malkontentoj pri la helsinka organizo la naciaj societoj serĉis novan solvon. Ili minacis fondi novan internacian asocion, tiel ke UEA devis konsenti al kompromiso. En la UK de Kolonjo en 1933 oni subskribis interkonsenton, laŭ kiu la naciaj societoj aliĝas al UEA, pagas por siaj aligitaj membroj, kaj sendas anojn en la Komitaton. (La Interkonsento de Kolonjo estas la bazo ankaŭ por la nuntempa UEA, kun kelkaj intertempaj modifoj). Dum la 1930-aj jaroj en pluraj eŭropaj landoj kun ekstrem-dekstraj registaroj okazis malhelpoj al la libera disvolviĝo de la agado de de la asocioj kaj movadoj; tio frapis la laboristan Esperanto-movadon, sed ankaŭ neŭtralaj Esperanto-asocioj suferis malpermeson. Ankaŭ en Sovetunio esperantistoj ne plu povis havi organizan strukturon. La Dua mondmilito estis plia bato por la movado, precipe dum 1940-1944. Ankaŭ en la neŭtralaj aŭ nemilitantaj landoj la milito havis sekvojn, ekz. per rekrutigo de junaj viroj. Nur dum mallonga fazo post la milito, en orienta Eŭropo la esperantistoj rajtis reorganizi la landajn movadojn. Jam en 1949, kiam la komunismaj diktaturoj estis firme establitaj, multaj el tiuj landaj movadoj devis ĉesi labori. Nur post la morto de Stalin en 1953 la situacio fariĝis pli bona, sed en unuopaj landoj refondiĝo de landa asocio estis permesita nur post multaj jaroj. Daŭris sufiĉe longe ĝis tiuj landaj asocioj povis aliĝi al UEA, ekz. la soveta nur en 1989. uzo de Esperanto en Tajvano dum regado de Ĉiang Kai-ŝek estis ankaŭ tabua. Post la reveno de la orienteŭropaj asocioj (ĉ. aŭ post 1955) la movado penis laŭeble kunlabori kaj havi rilatojn malgraŭ problemoj en komunismaj diktaturoj. Okazis ekzemple, ke Universalaj Kongresoj kelkfoje estis aranĝataj en komunismaj landoj. La unua kazo estis en Zagrebo, Jugoslavio, en 1953. La unua UK aranĝita en lando de la sovetia bloko estis tiu de Varsovio en 1959. Poste proks. ĉiun kvaran fojon UK estis en orienteŭropa lando. Dum tiu ĉi periodo plifortiĝis Esperanto ankaŭ en Ĉinio kaj ankaŭ en la suda duono de la tero. Tio vidiĝis en la 1970aj jaroj ekzemple en la aliĝo de pluraj sudamerikaj landaj asocioj al UEA. En 1981 okazis la unua UK en la suda terduono, nome en Brasília. Teknika evoluo favoris Esperanto-muzikon, ĉar produktado de sondiskoj iĝis malpli multekosta. En la 1970aj jaroj ekaperis la kompaktkasedo (sonkasedo), kaj en la 1980aj jaroj la kompaktdisko (lumdisko). La orienteŭropa eksigo de komunismo en la komenco de la 1990-aj jaroj signifis novan epokon por la orienteŭropaj Esperanto-asocioj. La disfalo de burokrataj socialistaj reĝimoj en Sovetunio kaj la orienta Eǔropo forprenis per unu bato signifajn materiajn rimedojn, kiel subvenciitajn propraĵojn kaj eldonaĵojn, salajratajn funkciulojn kaj instruistojn. Esperantistaj organizaĵoj estis dekumitaj kaj kluboj fermitaj. Aliflanke, oni liberiĝis el oficialaj propagandaj politikoj. La interreto ekstaris kiel komunikilo por la ĝenerala publiko, kio profitigis la internacian Esperanto-komunumon. Konsidera parto de la Esperantaj komunikado kaj publikigado okazis de tiam nur interrete. En 2007 la Pola Radio havis sian lastan aeran elsendon kaj estis transigita al la interreto. == Eniri == La ĝenerala regulo por internacia vojaĝado estas, ke oni bezonos pasporton kaj vizon eldonitan de la cellando, ambaŭ validaj almenaŭ kiam vi transiras la limon (kvankam en multaj kazoj la postuloj estas multe pli striktaj). Kelkaj landoj donas al iulandaj civitanoj vizan escepton, do en tiu kazo, simple prezenti pasporton ĉe la landlimo povas esti sufiĉa, aŭ oni eble bezonos peti antaŭan vojaĝpermeson, kiu estas multe pli facile akirebla ol vizo. Krome, kelkaj landoj, kiuj estas tre allogaj por turistoj, permesas al turism-vojaĝantoj de eniri kaj resti por turismaj celoj nur per identigilo (nur se ĝi validas por vojaĝi eksterlanden). === Pasporto === [[Dosiero:Passaportoitaliano2006.jpg|eta|Ekzemplo de itala pasporto]] Pasporto estas ĉefe identeca dokumento, donita al civitanoj dezirantaj vojaĝi eksterlanden. Formale, ĝi reprezentas peton de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj al la aŭtoritatoj de la fremda lando por permesi al la vojaĝanto transiri la limon kaj resti en la fremda lando. Kelkaj gravaj rekomendoj: * Ĉiam kontrolu, ke via pasporto ne eksvalidiĝis aŭ baldaŭ eksvalidiĝos: multaj landoj postulas kelkajn monatojn da valideco antaŭ ol eldoni enirpermeson aŭ permesi al vi transiri la limon. Inter la landoj kun la plej striktaj regularoj estas Ĉinio: por akiri vizon, krom plenumi aliajn postulojn, via pasporto devas esti valida dum ses monatoj de via planita forirdato el Ĉinio (tial, via pasporto devas eksvalidiĝi almenaŭ ses monatojn post la dato de via planita revena flugo). * Kelkaj landoj povas rifuzi al vi eniron se vi havas vizojn aŭ stampojn de specifaj landoj en via pasporto. Tipa ekzemplo estas stampo de Israelo, kiu malhelpos vin eniri en multajn arabajn landojn (male, limstampo de araba lando ofte kaŭzas prokrastojn dum eniro en Israelon). Por tio, vi povas peti duan pasporton ĉe la policejo, por ke vi povu uzi unu por eniri kaj eliri Israelon kaj la alian por najbaraj arabaj landoj. * Certigu, ke vi havas sufiĉe da liberaj paĝoj en via pasporto por alglui ĉiujn necesajn stampojn kaj glumarkojn: vizoj por multaj landoj ofte okupas plenan paĝon, kaj vi bezonas almenaŭ unu plian liberan paĝon por eniraj kaj eliraj stampoj, por ĉiu lando, kiun vi vizitas. * Konservu vian pasporton tiel, ke ĝi ne fleksiĝu, trapikiĝu, varmiĝiĝu aŭ malsekiĝi: vi riskas difekti la elektronikan peceton interne de la kovrilo, kio povus malhelpi (aŭ malrapidigi) vian trairon tra la sekva landlimo. Ne necesas esti tro maltrankvila: ĝi estas desegnita por vojaĝado, do ĝi normale daŭros sian dekjaran validecon. * Kiam vi estas eksterlande kaj simple vagas tra la urbo, eble estas saĝe lasi vian pasporton en la hotela monŝranko kaj kunporti Fotokopio kaj alia dokumento pruvanta vian identecon: kvankam ili ne havas juran valoron, ili estos pli ol sufiĉaj en kazo de hazardaj kontroloj (se necese, vi estos akompanata al via hotelo por repreni la originalan dokumenton). Kompreneble, se vi vojaĝas ene de la lando, vi devas havi la originalojn kun vi. ====Eŭropa Unio==== Ĉiuj pasportoj el landoj de la Eŭropa Unio havas kelkajn komunajn trajtojn: ruĝa ("burgonj-vina") kovril-koloro, la surskribo "Eŭropa Unio" sur la kovrilo, teksto en la nacia lingvo kaj almenaŭ la angla, plus legendo tradukanta ĉiujn vortojn en la 24 oficialajn lingvojn de la Unio). Novaj pasportoj estas konataj kiel "elektronikaj" aŭ "biometriaj", kio signifas, ke ili inkluzivas elektronikan RFID (radiofrekvenca identigo) peceton sur la kovrilo, kiu povas esti legita sen rekta kontakto kun la metala surfaco de la peceto. La peceto enhavas alt-rezolucian version de la foto de la pasporto, ĉiujn informojn enhavitajn sur la ĉefa paĝo de la pasporto (tiu, kiu enhavas la foton), kaj la fingrospurojn de la posedanto. La tuta afero estas ĉifrita tiel ke la datumoj konservitaj sur la ĉipo povas esti legitaj nur per enigo de iuj informoj en la pasporto mem (tio estas, ĝi certigas, ke nur tiuj, kiuj povas fizike legi la ĉefan paĝon, ankaŭ povas legi la elektronikan ĉipon, teorie malhelpante malicajn individuojn ŝteli la informojn malproksime) kaj ke la informoj origine enigitaj ne estis ŝanĝitaj (tio estas, ĝi malhelpas, ke la cifereca foto en ŝtelita pasporto estu ŝanĝita por kongrui kun la aspekto de la ŝtelisto). La ĉefa paĝo de la pasporto ankaŭ enhavas sekcion enhavantan iujn personajn datumojn en maŝinlegebla formato, kiu, kombinita kun la biometria ĉipo, ebligas pli rapidajn limtransirojn: ekzemple, vojaĝante per aviadilo kun biometria pasporto (nun la plimulto), plenkreskaj eŭropaj civitanoj povas transiri la limon de la Schengen-areo (kaj enirante kaj elirante) uzante aŭtomatajn turnkrucojn. Biometria pasporto estas necesa por uzi la Programon pri Vizo-Senigo por Usono kaj tial peti ESTA. Pli detalaj informoj estas provizitaj Rete kaj ĉe ambasadejo de la loĝlando. == Vidi == === Spekti === * '''''[https://www.youtube.com/watch?v=FAu6vWQbdqg June kaj kune]''''' (2022) estas satira muzikalo pri IJK kaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj ĝenerale * '''''[https://www.youtube.com/watch?v=kFK5C2khdug&t=308 Petveturaj Aventuroj]''''' (2023) estas komedia muzikalo pri petvetura vojaĝo el la IJK al la oficejo de TEJO * '''''[https://www.youtube.com/watch?v=C4SUrL_3C3M La sorto gvidos vin]''''' (2023) === Zamenhof/Esperanto-objektoj === {{W|Zamenhof/Esperanto-objekto|Zamenhof/Esperanto-objektoj}} estas memoraĵoj kreitaj omaĝe al Esperanto aŭ al ĝia kreinto – {{W|L. L. Zamenhof}}. Ili troviĝas sur ĉiuj kontinentoj de la Tero kaj kelkaj eĉ [[Kosmo|ekstertere]]. Ilia listo troviĝas en {{W|Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj|Esperanto-Vikipedio}}. == Fari == === Esperanto-renkontiĝoj === '''{{W|Universala Kongreso de Esperanto}}''' estas la plej granda kaj signifa Esperanto-renkontiĝo. Ĝi okazas ĉiujare en alia loko ekde 1905. Por vojaĝantoj kun infanoj ĝi estas ofte akompanata de {{W|Internacia Infana Kongreseto}}. '''{{W|Internacia Junulara Kongreso}}''' estas la plej granda junulara Esperanto-renkontiĝo. Simile al UK ĝi okazas ĉiujare en alia loko. Krom UEA kaj la Landaj Asocioj, estas [https://uea.org/fakoj Fakaj Esperanto-asocioj] kiuj estas specialigitaj esperantistaj organizaĵoj, kiuj kunigas homojn laŭ specifaj profesioj, ŝatokupoj, mondkonceptoj aŭ interesoj. Ili funkcias kiel internaciaj retoj, ofte kunlaborantaj kun UEA (Universala Esperanto-Asocio) por pligrandigi la uzon de Esperanto en diversaj sferoj. Ili kompreneble ankaŭ organizas multajn eventoj. '''[https://eventaservo.org/ eventaservo.org]''' estas retejo, kiu listigas Esperanto-renkontiĝojn tutmonde – ekde la plej malgrandaj ĝis la plej grandaj. == Komuniki == La ĉefa lingvo de Esperantujo kompreneble estas Esperanto. Estas ankaŭ homoj kiuj parolas ĝin denaske, kiel filoj de diversnaciaj esperantistoj. {{W|Ido}} estas grandparte interkomprenebla kun Esperanto. Krom la denaskan lingvon, la E-parolantoj ofte parolas ankaŭ aliajn naciajn lingvojn, ja estas pruvite ke Esperanto faciligas la lernadon de aliajn lingvojn. == Aĉeti == "Esperantaĵoj" signifas "aĵojn rilatajn al Esperanto". Ĉi tiu termino ofte kovras kulturaĵojn, varojn, kantojn, aŭ kuriozaĵojn en la Esperanto-mondo, ekzemple tra UEA aŭ la Landaj Asocioj. Ili ofte estas aĉeteblajn Rete, ekzemple de la [https://katalogo.uea.org/ katalogo de UEA] aŭ de aliaj esperantaj organizoj. Ankaŭ, dum kongresoj, kutime eblas aŭ estas aĉeti librojn ktp. Estas ankaŭ privataj retaj vendejojn, ekzemple: : [https://esperantoworld.odoo.com/shop Vendejo de Lulu] – == Manĝi == Jen kelkaj fontoj kaj informoj pri receptoj en Esperanto: === Tradiciaj manĝaĵoj === : Ekzistas kuirlibroj en Esperanto, kiel ekzemple '''Kuirado kun koro''': familiaj receptoj kaj memoroj. === Vegetarismo kaj veganismo === '''[https://eo.wikipedia.org/wiki/Kiel_kuiri_sen_viando Kiel Kuiri Sen Viando]''' de Clara de Hess, enhavas pli ol mil receptojn. ankaŭ interesa la retejo: :[https://apetito.ikso.net/ Bonan Apetiton] - por vegetaraj kaj veganaj receptoj en Esperanto. == Trinki == === Drinkejo === [[Dosiero:Teoj en la gufujo (3167193668).jpg|eta|dekstre|240px|Teoj en gufujo dum la 52-a Internacia Seminario.]] '''Drinkejo''' estas dum pluraj Esperanto-aranĝoj loko por trinki alkoholajn kaj senalkoholajn trinkaĵojn. Ĝi povas esti proksime aŭ eĉ tute kunigita kun diskejo. === Gufujo === '''{{W|Gufujo}}''' estas loko dum Esperanto-aranĝoj, kie oni povas nokte trinki teon kaj eventuale manĝeti dolĉaĵojn. La loko estas kutime trankvila kun kandeloj anstataŭ normala lumo de lampoj. Foje en gufujo ankaŭ okazas koncertoj de kelkaj muzikistoj, kies ĝenro de muziko taŭgas por etoso de gufujo. == Loĝi == === Kampadejoj === [[Dosiero:Feliĉigaj Ferioj.jpg|eta|Libro pri la Primoŝtena esperanta kampadejo (1961-1980)]] En Esperantujo, kampadejoj ofte rilatas al la tendaraj ejoj uzataj dum Esperanto-renkontiĝoj aŭ al organizitaj tendaroj de junularaj Esperanto-grupoj. Jen kelkaj aspektoj de kampadejoj kaj tendaroj en Esperantujo: :Esperanto-renkontiĝoj: Multaj aranĝoj, precipe somere, okazas en lokoj kiuj ofertas kampadejojn por partoprenantoj, permesante pli malmultekostan loĝadon. :Junularaj tendaroj: Iuj Esperanto-asocioj organizas tendarojn, kie junuloj lernas kaj praktikas la lingvon en natura medio. :Lokoj: Kampadejoj ofte situas proksime de turismaj lokoj, kiel en la ĉirkaŭaĵo de Poreč, Kroatio, kiu ofertas belajn kampadejojn. :Kuba Esperanto-Asocio: La asocio ofte organizis sian nacian renkontiĝon, nomatan "Zamenhofa Metiejo", en diversaj kampadejoj kaj regionoj de la provinco Guantánamo. Tendaroj kaj kampadejoj estas grava parto de la Esperanto-kulturo, provizante lokon por komunuma vivo kaj lingva enmergiĝo. === Hosteloj === === Hoteloj === Esperanto estas la nomo de diversaj restoracioj kaj hoteloj en la mondo. Estas rimarkinde, ke plej multaj servistoj kaj eĉ estroj de la restoracioj apenaŭ scias, ke Esperanto estas neŭtrala internacia lingvo. Ofte la posedantoj de restoracioj kun la nomo "Esperanto" tute ne estas konataj kiel esperantistoj, sed ŝajne elektis la nomon pro ĝia ekzoteco. Hoteloj kun la nomo "Esperanto" troviĝas ekzemple en Slovakio, Germanio, Pollando kaj Senegalo. == Sekureco == [[File:1987 Gerda Malaperis!.jpeg|thumb|Gerda Malaperis!]] Esperantujo estas sekura komunumo, ja esperantistoj estas pacemaj homoj, kaj pri krimoj en Esperantujo oni povas nur legi en la fantaziaj krimromanoj de esperantaj verkistoj kiel la fama [http://claudepiron.free.fr/ Claude Piron]. Tion dirite, ankaŭ esperantistoj estas homoj, kompreneble, do la minimumaj normalaj atentigoj estas memorindaj. == Sano == == Respekto == == Konsulejoj == == Viziti plu == == Rimarkoj == <references /> == Eksteraj ligiloj == {{Vikipedio}} * [https://eventaservo.org/ Eventa Servo] * [[b:Esperantuja gvidlibro por komencantoj|Esperantuja gvidlibro por komencantoj]] – libro ĉe [[w:Vikilibroj|Vikilibroj]] {{Skizo}} [[Kategorio:Esperanto-veturceloj|Esperantujo]] j7jab4qastqqcgzk2vv9bgs7ugrl9im