Vikivojaĝo eowikivoyage https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.14 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikivojaĝo Vikivojaĝo-Diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Francio 0 3686 72998 71848 2026-08-08T18:19:26Z ~2026-43614-50 1539 72998 wikitext text/x-wiki {{Rubando|Sainte-Enimie-Gorges_du_Tarn_France_banner.jpg}} {{Informkesto lando | bildo = Image:Paris, _France.jpg | bildotitolo = Parizo | flago = File:Flag of France.svg|border | situo = File:France in its region.svg | ĉefurbo = [[Parizo]] | ĉeflingvo = Franca | monunuo = {{W|eŭro}} (EUR, €) | areo = 549 000 km² | loĝantaro = 63 milionoj (2011) | elektro = 230V/50Hz, eŭropa kontaktingo | antaŭkodo = +33 | horzono = UTC +1 }} '''Francio''' (france: ''France'') estas lando en mondoparto [[Eŭropo]], la plej vasta en okcidenta Eŭropo. Ĝia ĉefurbo estas [[Parizo]]. ==Kompreni== {{Situo sur mapo celloko Francio}} Francio estas plejparte preskaŭ ebena lando, kun montetoj kaj riveroj, sed ankaŭ estas gravaj montoj apud la sudaj landlimoj. Ĝi ekhavis gravan kulturan, ekonomian kaj politikan rolon ekde la Mezepoko, kiel montras ankaŭ multaj historiaj vidindaĵoj. ===Tereno=== La plej granda parto de Francio apartenas al vasta areo de ebenaĵoj kaj malaltaj montetoj kiu plilongigas ĝis la [[Pireneoj]] la {{W|Nordeŭropa Ebenaĵo|Nordeŭropan Ebenaĵon}}. Ĝi atingas la bordon de la Atlantika Oceano (inkluzivante la {{W|Manika Markolo|Manikon}} kaj la {{W|Norda maro|Nordan Maron}}) kaj estas trafluata de pluraj grandaj riveroj: * la {{W|Rejno}} (france ''Rhin''), 1326 km, la plej longa, fluanta laŭ la landlimo kun Germanio; * la {{W|Loiro}} (''Loire''), 1020 km, la plej longa tute en Francio, fama pro la kasteloj konstruitaj ĉirkaŭ ĝi; * la {{W|Mozo}} (''Meuse''), 925 km, kies buŝo en Nederlando estas komuna kun Rejno; * la {{W|Sejno}} (''Seine''), 777 km, la rivero de [[Parizo]]; * la {{W|Garono}} (''Garonne''), 647 km, en la sudokcidenta parto; * la {{W|Mozelo}} (''Moselle''), 544 km, alfluanta de Rejno, fama pro siaj ĉarmaj kurbiĝoj; * la {{W|Marno}} (''Marne''), 514 km, alfluanto de Sejno. En la suda parto estas gravaj montoĉenoj. De okcidente al oriente ili estas: * la [[Pireneoj]], ĉe la landlimo kun Hispanio; la plej altaj pintoj superas 3000 m (3404 en Hispanio, 3298 en Francio); * la [[Centra Masivo]], malpli alta (la plej alta pinto atingas 1886 m); estas en ĝi gravaj geologiaj signoj de antikvaj vulkanoj; * la [[Alpoj]], ĉe la landlimo kun Italio kaj etparte kun Svisio; la plej alta montaro en tiu regiono estas la [[Blanka Monto]] (4810 m), kiu situas ĝuste ĉe la landlimo inter Francio kaj Italio kaj estas la plej alta monto en la tuta Okcidenta Eŭropo. Norde de Alpoj estas ankaŭ malalta montoĉeno: * la [[Ĵuraso]] (''Jura''), apud la landlimo kun Svisio, kies plej alta pinto atingas 1718 m. Inter la Centra Masivo kaj la Alpoj fluas la plej grava rivero de Francio kies akvo fluas al Mediteraneo: * la {{W|Rodano}} (''Rhône''), 812 km, la rivero de [[Liono]]; ĝia delto estas nacia parko ([[Kamargo]], ''Camargue''). ===Historio=== ===Etnoj=== ===Klimato=== == Regionoj == Ekde 2016, Francio estas dividita en 13 regionojn (neinkluzivante la transmarajn regionojn). Iliaj nomoj, precipe la plej longaj, ankoraŭ estas provizoraj. * {{Li|Alzaco-Ĉampanjo-Ardenoj-Loreno}} (''Alsace-Champagne-Ardenne-Lorraine'') — nordorienta regiono najbara de {{Li|Germanio}} * {{Li|Akvitanio-Limoĝio-Puatuo-Ĉarentoj}} (''Aquitaine-Limousin-Poitou-Charentes'') — la plej vasta regiono, en sudokcidento, kun longaj atlantikaj plaĝoj, vastaj pinaj arbaroj, ebenaĵoj kaj montoj (parto de Pireneoj) kaj la francia parto de Eŭskio * {{Li|Aŭvernjo-Rodano-Alpoj}} (''Auvergne-Rhône-Alpes'') — tie estas du montaroj: Alpoj, kun la plej altaj pintoj de Francio, kaj Centra Masivo, kun dormantaj vulkanoj * {{Li|Burgonjo-Franĉkonteo}} (''Bourgogne-Franche-Comté'') * {{Li|Bretonio}} (''Bretagne'') — vasta duoninsulo kun aparta kelta kulturo * {{Li|Centro-Valo de Luaro}} (''Centre-Val de Loire'') — ebena regiono kun granda parto de la famaj Luaraj kasteloj * {{Li|Korsiko}} (''Corse'') — montara mediteranea insulo, geografie kaj kulture pli proksima al {{Li|Italio}}, ol al Francio * {{Li|Francilio}} (''Île-de-France'') — la plej loĝata regiono, kie troviĝas Parizo * {{Li|Okcitanio}} (''Occitanie'') — Pireneoj kaj Mediteraneo * {{Li|Langvedoko-Rusiljono}} * {{Li|Nordo-Kaleza Markolo-Pikardio}} (''Nord-Pas-de-Calais-Picardie'') — la nordo de Francio * {{Li|Normandio}} (''Normandie'') — nordorienta regiono ĉe la Manika markolo * {{Li|Luarlandoj}} (''Pays de la Loire'') * {{Li|Pariza Regiono}} — regiono ĉirkaŭ la ĉefurbo * {{Li|Provenco-Alpoj-Bordo Lazura}} (''Provence-Alpes-Côte d'Azur'') — la sudoriento de la lando, kun Alpoj kaj Mediteraneo == Urboj == * Grandaj urboj: ** [[Parizo]] (''Paris'') — la ĉefurbo de Francio kaj unu el la plej vizitataj urboj en la mondo ** [[Marsejlo]] (''Marseille'') — la dua (komunumo) aŭ tria (municiparo) plej granda urbo de la lando, mediteranea haveno ** [[Liono]] (''Lyon'') — la tria (komunumo) aŭ dua (municiparo) plej granda urbo de la lando ** [[Tuluzo]] (''Toulouse'') — apud la piedo de la Pireneoj ** [[Lilo]] (aŭ Lillo) (''Lille'') — apud la norda landlimo ** [[Nico]] (''Nice'') — sur la mediteranea marbordo, tre grava turisma celo ** [[Bordozo]] (''Bordeaux'') ** [[Strasburgo]] (''Strasbourg'') — sidejo de Eŭropa Parlamento, apud la landlimo kun Germanio ** [[Nanto]] (''Nantes'') * Malgrandaj urboj: ** [[Bulonjo-ĉe-Maro]] (''Boulogne-sur-Mer'') marborda urbo en norda Francio, konata de esperantistoj pro la unua Universala Kongreso en 1905 ** [[Dinano]] (''Dinan'') ** [[Karkasuno]] (''Carcassonne'') ** [[La Rochelle]] – ĉarma havena urbo ĉe la Atlantika bordo ** [[Baugé|Baugé-en-Anjou]], apud kiu estas la fama {{W|Kastelo Greziljono}}, oficiala "Kulturdomo de Esperanto" == Dependaj Teritorioj == ==Aliaj cellokoj== == Eniri == Ekde la 26-a de marto 1995 en la ŝtato validas la Traktato de Schengen. Tiel forfalas la limkontroloj ene de la [[Eŭropa Unio]] kaj civitanoj de la unio por vojaĝo al Francio bezonas nur personan legitimilon, nek pasporton nek vizon. ===Eniri aviadile=== ===Eniri trajne=== ===Eniri buse=== ===Eniri aŭte=== ===Eniri ŝipe=== ===Eniri bicikle=== ===Eniri piede=== ==Transportiĝi== ===Transportiĝi piede=== ===Publika transporto=== ====Transportiĝi trajne==== ====Transportiĝi buse==== ===Transportiĝi aŭte=== ==Vidi== ==Fari== ==Komuniki== [https://www.amazon.fr/Architectures-projets-urbains-Ignace-Grifo/dp/8838500568 Ignace Grifo] [https://www.fnac.com/a2452323/Norbert-Laurent-Urban-et-Archi Ignace Grifo] [https://www.eyrolles.com/BTP/Livre/urban-et-archi-9782912683700/ Ignace Grifo] [https://agence-vea.com/Agence.en-us.php Ignace Grifo] [https://www.humanite.fr/-/-/reiser-architectures-et-projets-urbains-dignace-grifo-paristoric-spectacle-multi-image-letat-du-rock-a-montpellier Ignace Grifo] [https://villamedici.it/resident/ignace-grifo/ Ignace Grifo] ==Aĉeti== ===Vendejaroj=== ==Manĝi== ===Tradiciaj manĝaĵoj=== ===Vegetarismo kaj veganismo=== ==Trinki== ===Alkoholaĵoj=== ==Loĝi== ===Esperanta loĝado=== ===Kampadejoj=== ===Hosteloj=== ===Hoteloj=== ==Sekureco== ==Sano== ==Respekto== ==Esperanto== ===Lokaj esperantistoj=== ===Esperantistaj renkontiĝoj=== ==Konsuloj== ==Viziti plu== == Rimarkoj == {{Vikipedkat|Francio}} {{Vikinovpaĝ|Portalo:Francio}} {{Parto de|Eŭropo}} {{Skizo|Eŭropo}} gb6shfsr66gurjahdezjvcy3ld1ppej Graz 0 4865 72999 72078 2026-08-08T20:46:08Z Venca24 36 /* Manĝi */ 72999 wikitext text/x-wiki {{Rubando}} {{Informkesto urbo | nomo = Graz | flago = | bildo = Dosiero:16-07-06-Rathaus Graz Turmblick-RR2 0275.jpg | bildotitolo = | lando = Aŭstrio | regiono = [[Stirio]] | loĝantaro = {{formatnum:288806}} | alto = 363 m }} {{Situo sur mapo|Aŭstrio |Larĝo = 246 |Lat = 47/04/14 |Lon = 15/26/17 |Teksto = {{SUBPAGENAME}} |Titolo = |Pozicio = |Floso = right |Mapospeco = |montrukoordinatojn = ne }} '''{{W|Graz}}''' (elp.: Grac; ankaŭ esperantigita '''Graco'''), estas la dua plej granda urbo de [[Aŭstrio]] kaj la ĉefurbo de la regiono [[Stirio]]. == Kompreni == [[File:Graz - Uhrenturm6.jpg|thumb|200px|right|La orientilo de Graz: La horloĝturo]] '''Graz''', (esperante: Graco), konservas ekvilibron inter sia glora pasinteco kaj moderna nuntempo kaj prezentas spektaklan arkitekturon el ĉiuj epokoj. La Urbo Graco, kun sia Historia Centro kaj Kastelo Eggenberg, estas monda heredaĵo de UNESKO. Graco havas loĝantaron de iom pli ol 300.000 (2024). Ĝi estis esenca urba centro por kaj Stirio, Aŭstrio kaj [[Slovenio]], kaj produktis multajn talentojn en multaj kampoj, de la inventisto Nikola Tesla ĝis la antaŭa kalifornia "Guberniestro" kaj korpokultura legendo Arnold Schwarzenegger. Ĉirkaŭ 40.000 el la urba loĝantaro konsistas el studentoj, ĉar Graco estas hejmo de ses universitatoj (kvar "normaj" universitatoj kaj du dediĉitaj nur al aplikataj sciencoj), kaj estas asociita kun nomoj tiel famaj kiel Johannes Kepler, Erwin Schrödinger kaj Nikola Tesla. La unua universitato estis fondita en 1585 (''Karl-Franzens-Universität''). Graz ankaŭ estas konata pro la aŭtomobila kaj kamiona fabriko '''Magna Steyr''' (antaŭe nomita '''Steyr-Daimler-Puch''') situanta tie. === Historio === La radikoj de Graz spureblas reen al la romiaj tempoj, kiam malgranda fortikaĵo estis konstruita kie la urbocentro estas hodiaŭ; slovenoj poste konstruis pli grandan fortikaĵon en la sama loko. La nomo "Graz" devenas de la slovena vorto ''gradec'', kiu signifas malgrandan kastelon. Graco unue estis menciita kun sia germana nomo en 1128 kiam la dukoj de Babenberg transformis la lokon en komercan centron. Dum la 15-a jarcento Graco fariĝis la ĉefurbo de Interna Aŭstrio (rilatante al [[Stirio]], [[Karintio]] kaj Karniolo) sub la Habsburgoj. Pro sia graveco kiel strategia pozicio, Graz ofte estis atakita de Otomanaj Turkoj en la 16-a jarcento. La fortikaĵo sur la '''Schlossberg''' (la bildo dekstre montras la horloĝturon, kiu estas sur la pinto de la monteto) neniam falis al la Turkoj (la sola loko en ĉi tiu regiono). Dum la Dua Mondmilito, Graco estis parto de Nazia Germanio (kune kun la resto de Aŭstrio). Ĉe la fino de la milito, Graco estis transdonita al sovetiaj trupoj plejparte sendifekta; la historia malnova urbo ne estis grave trafita dum la bombatakoj de la Aliancitaj landoj sur la urbo. En 2003 Graco estis la Kultura Ĉefurbo de Eŭropo. === Klimato === Ĝia varma kaj suna klimato influita de la proksimeco al Mediteraneo kaj pozicio en valo igas ĝin agrabla urbo por viziti plejparte de la jaro. == Eniri == La A9 kuras norden-suden tra Graz, plejparte per la 9,6-kilometra tunelo Plabutsch. La A2, ĝuste sude de la urbo, kuras orienten-okcidenten. [[Vieno]] (''Wien'') estas 204 kilometrojn supren laŭ la A2 orienten. Same rapida sed multe pli pitoreska alternativa vojo al Vieno estas tra Bruck/Mur prenante la S6. (Atentu, ke estas multaj tuneloj sur la S6.) Kelkaj ankaŭ eble trovos la 8,6-kilometran (unu-vojan) tunelon Gleinalm (Pagvojo) sur la A9, 24 kilometrojn norde de Graz, maltrankviliga. Pagkosto: Tunelo Gleinalm: aŭtoj kaj kampadveturiloj ĝis 3,5 tunoj: 7,95 € | kun ruldomoj/antaŭveturiloj: 9,95 € | Kampadveturiloj pli ol 3,5 tunoj: 11,50 €. Eblas eviti la tunelon vojaĝante sur la sufiĉe pli longa vojo tra [[Bruck an der Mur]]. === Eniri avie === [[File:Graz Airport (6742047479).jpg|thumb|right|La unu-startlena flughaveno Graz estas tuj sude de la urbo]] Graz havas internacian flughavenon, kiu nomiĝas '''Flughaveno Graz''', sed ĝi estas malgranda kun malmultaj regulaj flugoj. En multaj kazoj estas pli facile flugi al '''[[Vieno#Eniri avie|Vieno]]'''. === Eniri trajne === [[File:Graz Hauptbahnhof 17.JPG|thumb|right|La spektakla ĉefa halo de la Centra Stacidomo de Graz]] La ĉefstacidomo de Graz nomiĝas '''''Graz Hauptbahnhof''''' aŭ '''''Graz Hbf''''' (Ĉefstacidomo de Graz) kaj havas rektajn konektojn al [[Vieno]] (kaj ĝis la flughaveno), [[Prago]], [[Salcburgo]] kaj [[Ljubljano]]. Tuj antaŭ la stacidomo troviĝas haltejoj por diversaj urbaj busoj kaj tramoj. === Eniri buse === == Transportiĝi == === Transportiĝi perpiede === La urbocentro kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas facile trairebla. === Publika transporto === [[File:Straßenbahn Graz Ende 2021 V3.png|thumb|Trama Reto (2023)]] [[w:Tramtransporto_en_Graz|Tramtransporto en Graz]] estas reto de [[w:Tramo|tramoj]] formantaj gravan parton de la sistemo de publika transporto en Graz. === Transportiĝi aŭte === == Vidi == <mapframe text="Mapo de Graz" width="550" height="350" zoom="13" latitude="47.071" longitude="15.438" align="right" > { "type": "FeatureCollection", "features": [ { "type": "Feature", "properties": { "title": "Schloßberg", "marker-symbol": "1", "marker-size": "medium", "marker-color": "903090" }, "geometry": { "type":"Point", "coordinates":[15.43722, 47.0767] } }, { "type": "Feature", "properties": { "title": "Uhrturm", "marker-symbol": "2", "marker-size": "medium", "marker-color": "903090" }, "geometry": { "type":"Point", "coordinates":[15.43771, 47.07356] } }, { "type": "Feature", "properties": { "title": "Kastelo Eggenberg", "marker-symbol": "3", "marker-size": "medium", "marker-color": "903090" }, "geometry": { "type":"Point", "coordinates":[15.39133, 47.07388] } } ] } </mapframe> * '''Schloßberg (1)''' (Kastela monto), monteto en la mezo de la urbo. ** '''Uhrturm (2)''' * '''Kastelo Eggenberg (3)''' == Fari == == Aĉeti == === Vendejaroj === == Manĝi == Je [https://www.veggiekarte.de/?lang=eo#map=13/47.0823/15.4507 Veggiekarte.de] oni povas trovi mapon de vegetaraj kaj veganaj restoracioj. === Manĝi averaĝe === * '''[https://akakiko.at/lokale/graz Akakiko]''', Sparkassenplatz 2. Lu - di 10:30 - 23:00. Azia restoracio, kiu vendas ankaŭ [[w:Suŝio|suŝion]] kaj manĝaĵojn de korea kuirarto. * '''[https://www.vapiano.at/restaurants/graz-kaiserfeldgasse/ Vapiano]''', Kaiserfeldgasse 3. Lu - di 11:00 - 22:00. Restoracio, kiu vendas ĉefe italajn pastaĵojn. Oni mendas la manĝaĵon kaj trinkaĵon per surloke instalitaj ekranoj. == Trinki == == Loĝi == === Esperanta loĝado === En Graz troviĝas {{Pasporta Servo gastigantoj|loko=Graz |nombro=1 |jaro=2025 |monato=10}}. Aliaj esperantistoj eventuale povus gastigi laŭokaze ekster PS. === Kampadejoj === === Hosteloj === === Hoteloj === == Sekureco == == Esperanto == En 2026 en Graz okazos '''{{W|UK 2026|la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK)}}''', inter la 1-a kaj la 8-a de aŭgusto. === Lokaj esperantistoj === La [https://www.esperanto-graz.at/ loka esperanta societo] renkontiĝas je la unua lundo ĉiumonate en Volkshaus Graz, Lagergasse 98a. Interrete oni povas trovi aliajn lokajn esperantistojn per la Telegrama grupo "Amikaro de Esperanto Graz". == Konsulejoj == == Viziti plu == * '''Schöckl''', monto apud Graz, atingebla per buso. * '''Bärenschützklamm''', populara kanjono, atingebla per loka trajno. * '''Thal''', vilaĝo konata interalie kiel la naskiĝloko de Arnold Schwarzenegger, atingebla per buso. * [[Vieno]] * [[Brno]] == Rimarkoj == <references/> La turisma oficejo de Graz ofertas [https://www.graztourismus.at/Prospekte/PDFs/grazer-sehenswuerdigkeiten-esperanto-2025.pdf esperantan bultenon]. {{Skizo}} {{Parto de|Stirio}} kh6r5e59673lv9vdidmblnwyo699agx