Vikivojaĝo
eowikivoyage
https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.20
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikivojaĝo
Vikivojaĝo-Diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Ŝablono:Informkesto urbo/dokumentado
10
159
73228
69908
2026-09-19T01:50:35Z
CommonsDelinker
17
Replacing Flag_of_Kraków.svg with [[File:Flag_of_Kraków(2-3).svg]] (by [[:c:User:CommonsDelinker|CommonsDelinker]] because: [[:c:COM:FR|File renamed]]: different aspect ratio than statute.).
73228
wikitext
text/x-wiki
{{Ŝablona navigado}}
{{Uzante Vikidatumojn
|parametro= loĝantaro, alto
}}
;Celo
Krei informkeston pri urbo de iu lando.
;Uzo
Ĉi tiu ŝablono servas por rapide prezenti kelkajn utilajn informojn, kiuj tuj legeblas, je maniero aranĝita.
Ĉiuj kampoj estas teknike malnepraj; se unu linio mankas, la informkesto restos ĝusta.
La kampo <var>subregiono</var> estu uzata '''nur''' por urbo en Rusio, ekzemple [[Soĉo]].
La ŝablono utiligas : {{Ŝ|Informkesto urbo - elemento}} kaj {{Ŝ|Informkesto urbo - malplena}}.<br />
<pre><nowiki>{{Informkesto urbo
| nomo =
| flago =
| flagograndeco =
| bildo =
| bildotitolo =
| lando =
| regiono =
| loĝantaro =
| alto =
}}
Aldonu nur se lando = Rusio : | subregiono =
</nowiki></pre>
<!--
<pre><nowiki>
{{Informkesto regiono
| nomo =
| flago = PREFERU ĈI TIE AŬTOMATAN PLENIGON!
| flagograndeco =
| lando =
| bildo =
| bildotitolo =
| situo = PREFERU ĈI TIE AŬTOMATAN PLENIGON!
| ĉefurbo =
| areo =
| loĝantaro =
| horzono =
}}
</nowiki></pre>
-->
;Rilataj ŝablonoj
Aboce : {{Ŝ|Informkesto lando}}, {{Ŝ|Informkesto regiono}}, {{Ŝ|Informkesto subregiono}}, {{Ŝ|Informkesto urbo}}.
;Ekzemplo
{{Informkesto urbo
| nomo =Krakovo
| flago =File:Flag of Kraków(2-3).svg
| bildo =Image:Krakau Markt.jpg
| bildotitolo =La krakova Ĉefa Foirplaco.
| lando = Pollando
| regiono =[[Malgrandpollanda Provinco]]
| loĝantaro =756 183 (2010)
| alto =219 m
}}
[[Krakovo]].
<pre><nowiki>
{{Informkesto urbo
| nomo = urbonomo en Esperanto (apud flago)
| flago = Image:MallongigoUrbo-flag.png
| flagograndeco = eventuala grandeco de la flago en pikseloj (defaŭlte : 81)
| bildo = Image:bildonomo
| bildotitolo = priskribo de la bildo
| lando = lando
| regiono = [[regiono]]
| subregiono = [[nur se lando = Rusio]]
| loĝantaro = takso recenta de la loĝantaro
| alto = altitudo de la urbo super marnivelo
}}
</nowiki></pre>
== Kontataj problemoj ==
# nomo
## defaŭlta nomo ne montriĝas kiam estas uzita parametro ''nomo'' sen valoro
## defaŭlta nomo inkludas eventualajn krampojn (foje uzataj por distingi kiam estas pluraj urboj kun sama nomo)
# flago
## (superflue) postulas prefikson ''Dosiero:''
## ne montras flagon kiam estas uzita la parametro ''flagograndeco'' sen valoro
## nekongrua dokumentado kaj funkciado por ''flagograndeco'' (rilate al la parto ''px'')
# Vikidatumoj
## pluraj aferoj povus esti transprenataj de Vikidatumoj, sed dume ne estas (nomo, flago, bildo...)
<includeonly>
[[Kategorio:Ŝablonaro pri informkestoj]]
</includeonly>
knm5ayzryr7nq4hmrmq1ql9m2u8uesm
Krakovo
0
3454
73227
71279
2026-09-19T01:50:32Z
CommonsDelinker
17
Replacing Flag_of_Kraków.svg with [[File:Flag_of_Kraków(2-3).svg]] (by [[:c:User:CommonsDelinker|CommonsDelinker]] because: [[:c:COM:FR|File renamed]]: different aspect ratio than statute.).
73227
wikitext
text/x-wiki
{{Rubando|Krakow banner Wawel hill by twilight.jpg}}
{{Informkesto urbo
| nomo =Krakovo
| flago =File:Flag of Kraków(2-3).svg
| bildo =Image:Krakau Markt.jpg
| bildotitolo =La krakova Ĉefa Foirplaco.
| lando = Pollando
| regiono =[[Malgrandpollanda Provinco]]
| loĝantaro =756 183 (2010)
| alto =219 m
}}
'''{{W|Krakovo}}''' (pole: ''Kraków'') estas urbo en suda [[Pollando]], ĉefurbo de la [[Malgrandpollanda Provinco]]. Ĝi situas ĉe la rivero Vistulo kaj ĝia regiono troviĝas apud Karpatoj. Ĝi estas la dua plej granda pola urbo, kun loĝantaro de 804.237 homoj en 2023.
== Kompreni ==
{{Situo sur mapo celloko Pollando|{{SUBPAGENAME}}}}
=== Historio ===
[[Dosiero:20110930 Krakow Wawel 0412.jpg|thumbnail|left|La monteto Vavelo, kiu jam de prahistorio estis setlejo de homoj.]]
Krakovo estas unu el la plej malnovaj urboj de Pollando. Arkeologiaĵoj montras, ke homoj loĝis ĉi tie jam dudek mil jarojn antaŭ Kristo. Laŭlegende ĝi estis fondita de la reĝo Krak, kiu sukcesis venki drakon loĝintan en kaverno en Vavelo. Tamen la unua historia mencio pri la urbo venas de la jaro 966, kiam juda komercisto el Hispanio priskribis ĝin kiel gravan komerc-centron en la slava Eŭropo.
Dank' al komerco kun la tuta Eŭropo, ĝi kreskis de malgranda setlejo en 1000 p.K. ĝis granda kaj riĉa urbo apartenanta al la gento Vistulanoj. Finfine ĝi estis konkerita de la pola dinastio de Pjastoj. En 1038 Kazimiro la Renoviganto igis Krakovon la ĉefurbo de Pollando.
En 1241 la urbo estis preskaŭ entute ruinigita de la tataroj, kiuj invadis centran Eŭropon. Ĝi estis tamen rekonstruita kaj ekde tiam restas plejparte neŝanĝita ĝis hodiaŭ. Tamen post pliaj sukcesaj atakoj de la mongoloj en la malfrua 13-a jarcento, la reĝo Kazimiro la Granda decidis konstrui fortikaĵojn por defendi la ĉefurbon. Samtempe fondiĝis la Krakova Akademio (nuntempe - {{W|Jagelona Universitato}}). Krome, la reĝo Kazimiro fondis la distrikton ''Kazimierz'' por judoj, por ke ili povu vivi libere de persekutoj. La areo restis ĉefe juda dum jarcentoj ĝis la nazigermana okupacio dum la dua mondmilito.
La 16-a jarcento estis la “ora epoko” de Krakovo. Pro la Pola-Litova dinastio de la Jagelonoj la urbo iĝis centro de scienco kaj arto. En 1569 la du landoj estis kunigitaj kaj rezulte la registaro komencis moviĝi al Varsovio. Finfine en 1609 la reĝo Sigismondo la 3-a Vasa igis Varsovion la ĉefurbo.
Tamen la 17-a jarcento estis reveno al problemoj por Krakovo kaj por Pollando. Post esti invadita de turkoj, svedoj, rusoj, prusgermanoj, aŭstroj kaj francoj, la lando ĉesis ekzisti en 1795. En 1807 estiĝis Varsovia Duklando sub granda influo de Francio. Post la viena kongreso en 1815 fondiĝis Krakova Respubliko, teorie sendependa, sed fakte influis ĝin la najbara Aŭstrio. Post la krakova ribelo en 1846 la urbo iĝis ĝia parto.
Post la unua mondmilito Pollando denove sendependiĝis. Tio daŭris tamen nur dudek jarojn - ĝis la dua mondmilito, kiam Germanio kaj Sovetunio dispartigis la landon. En septembro de 1939 germana armeo eniris Krakovon. La nazigermanoj mortigis multajn polajn profesorojn, detruis multajn historiaĵojn kaj monumentojn. Ĉirkaŭ la urbo konstruiĝis koncentrejo, interalie Płaszów kaj Auschwitz. La urbo sukcesis ne esti eksplodigita ĉar en 1945 ĝin eniris la soveta Ruĝa Armeo kaj en Pollando komenciĝis la komunisma periodo.
En la periodo fondiĝis granda ŝtalfandejo en la antaŭurbo ''Nowa Huta'' ("Nova Fandejo"). La komunistaj aŭtoritatoj provis tiel malgrandigi la signifon de la krakova intelektularo kaj la religia medio. En 1978 UNESCO listigis Krakovon en la listo de Monda Heredaĵo. En la sama jaro la krakova ĉefepiskopo, Karol Wojtyła, elektiĝis kiel la papo {{W|Johano Paŭlo la 2-a}}. La komunisma periodo finiĝis en 1989, tiam denove oni komencis interalie renovigi historiajn konstruaĵojn.
=== Klimato ===
Krakovo troviĝas en modera klimato. Estas kvar sezonoj, somero kutime varmega kaj humida (de ĉirkaŭ 20°C ĝis ĉirkaŭ 35°C), vintre foje neĝas, la temperaturo povas varii inter -10°C kaj 10°C (foje tamen povas esti aŭ pli varme aŭ pli malvarme).
Pro relative malmulte da vento, la urbo suferas aerpoluon, kiu povas malbone efiki infanojn kaj homojn kun spiradproblemoj, precipe dum vintro. Estas konsilinde konsideri la aerkvaliton dum planado de sia vojaĝo, oni povas kontroli ĝin ekzemple ĉe [https://aqicn.org/city/poland/malopolska/krakow-ul.-dietla/ AQICN].
== Eniri ==
=== Eniri avie ===
[[Dosiero:John Paul II Airport in Balice-Kraków night november 2017(3).jpg|thumbnail|right|La flughaveno Kraków Airport.]]
La flughaveno '''[http://www.krakowairport.pl/en/ Kraków Airport]''' (paĝo en la pola kaj la angla), konata ankaŭ kiel '''John Paul II International Airport Kraków - Balice''' (''Internacia Flughaveno Johano Paŭlo la 2-a Krakovo–Balice''; IATA: '''KRK''', ICAO: '''EPKK''') estas la ĉefa flughaveno de Krakovo, la dua plej granda en Pollando. Ĝi troviĝas en Balice, ĉirkaŭ 12 kilometrojn okcidente de la urbocentro.
Por vojaĝi al la urbocentro:
* '''per publika transporto''': plej facile estas trovi konekton pere de la retejo [https://jakdojade.pl/krakow jakdojade.pl] (disponebla pole kaj angle). Ĝi montras konektojn per la urba transporto (''KMK'': busoj kaj tramoj) kaj per regionaj trajnoj (''KMŁ'' kaj ''PolRegio''), montras ankaŭ la prezon de la bileto. Krome, per la samnoma poŝtelefona aplikaĵo eblas aĉeti la biletojn.
** '''per buso''': '''[http://rozklady.ztp.krakow.pl/?lang=PL&linia=252__2__25 n-ro 252]''' kaj '''[http://rozklady.ztp.krakow.pl/?lang=PL&linia=208__2__30 n-ro 208]''' ambaŭ forveturas de antaŭ la ĉefa konstruaĵo de la flughaveno. N-ro 252 iras dufoje hore al la proksimaĵo de la urbocentro (apud la Nacia Muzeo en Krakovo, haltejo ''Muzeum Narodowe''); n-ro 208 iras unufoje hore ĝis la ĉefa stacidomo (''Kraków Główny'', tuj apud la vendejaro ''Galeria Krakowska'', haltejo ''Dworzec Główny Wschód''). La kosto de la bileto varias laŭ la tempo de ĝia daŭro (vidu [[#Publika transporto]]). Memoru ke la flughaveno troviĝas en la dua zono. Nepre validigu la bileton tuj post komenco de la vojaĝo.
** '''per nokta buso''': '''[http://rozklady.ztp.krakow.pl/?lang=PL&linia=902__2__25 n-ro 902]''' – la bileto estas la sama kiel por la tagaj busoj.
** '''per trajno''': trajnoj [https://malopolskiekoleje.pl/index.php/pierwsza-strona SKA-1] ekas unufoje hore de la stacio ''Kraków Lotnisko'' apud la flughaveno tra Krakovo ĝis [[Wieliczka]] (''Wieliczka Rynek-Kopalnia''). La vojaĝo daŭras malpli ol 20 minutojn ĝis la ĉefa stacidomo de Krakovo (''Kraków Główny''), preskaŭ 50 minutojn ĝis la finhaltejo en Wieliczka. La bileto kostas 12 zlotojn ĝis ajna stacio en Krakovo, kaj 16 zlotojn ĝis la finstacio. Biletoj aĉeteblas en aŭtomatoj sur la kajo, en aŭtomatoj en la trajno kaj ĉe la konduktoroj. Se vi ne havas bileton, memoru entrajniĝi uzante la unuan pordon kaj kiom eble tuj alparoli la konduktoron.
* '''per taksio''': '''Kraków Airport Taxi''' estas oficiala taksikompanio, sub kontrolo de la flughaveno. La taksioj estas uzeblaj antaŭ la konstruaĵo de la flughaveno. La prezo dependas de la distanco. Vi povas mem antaŭvidi la proksimuman prezon esplorante la distancon, ekzemple ĉe [http://maps.google.com Google Maps]. Vojaĝo al la urbocentro devus kosti malpli ol 70 zlotojn.
=== Eniri trajne ===
[[Dosiero:Krakow train station (8475570325).jpg|thumbnail|right|La konstruaĵo de la malnova stacidomo.]]
[[Dosiero:WK14 Kraków (15) Travelarz.jpg|thumbnail|right|La eno de la nova subtera stacidomo.]]
La ĉefa stacidomo, '''Kraków Główny''' (uziĝas ankaŭ la nomoj '''Dworzec Główny''', '''Dworzec Główny PKP'''), troviĝas ĉirkaŭ kvin minutojn piede de la Ĉefa Foirplaco (centro de la Malnova Urbo). La nova stacidomo troviĝas entute subtere, oni povas atingi ĝin per ''Galeria Krakowska'' aŭ tra la malnova stacidomo. La stacio havas rektajn internaciajn konektojn interalie el [[Prago]], [[Bratislavo]], [[Vieno]], [[Budapeŝto]] kaj [[Berlino]]. Horaron kaj trajn-konektojn en la tuta Pollando vi povas serĉi ĉe la paĝo [https://portalpasazera.pl/ Portal Pasażera] (pole kaj angle).
=== Eniri buse ===
La busa stacidomo troviĝas tuj apud la trajna, je ĝia orienta flanko. Ĝi nomiĝas '''[http://www.mda.malopolska.pl/en.home.html Małopolski Dworzec Autobusowy]''' (pole, angle, ruse).
Internaciajn buskonektoj ofertas pluraj buskompanioj, ekzemple '''[https://flixbus.com Flixbus]''', '''[http://www.eurolines.eu/ Eurolines]''' kaj '''[http://ecolines.net/en/ Ecolines]'''.
Utila retpaĝo por rigardi busajn konektojn (lokajn, landajn kaj internaciajn) estas [https://www.busy-krk.pl/rozklady-jazdy/ Busy KRK].
== Transportiĝi ==
=== Transportiĝi perpiede ===
Depende de via sportemeco, vi povas vidi la tutan urbocentron sen uzi ian ajn transporton. Estas kelkaj belaj promenvojoj, ekzemple la Reĝa Vojo aŭ tiu tra la parko Planty, kiu ĉirkaŭas la Malnovan Urbon. Estas ankaŭ kelkaj tra la kvartalo Kazimierz. Oni povas vidi ilin sur mapoj, kiuj troveblas en multaj rekoneblaj lokoj, ekzemple apud Vavelo.
Atentu, ke dum vintro sur trotuaroj povas aperi neĝo, glacio aŭ kombinaĵo de neĝo kaj koto. Kutime tio estas kiel eble plej frue forigata, sed la paŝejoj povas esti glitaj kaj malsekaj precipe en malofte vizitataj stratoj kaj aleoj.
=== Publika transporto ===
[[Dosiero:Linia14-NGT8-RondoPiastowskie-POL, Kraków.jpg|300px|thumbnail|right|En plej multaj tramoj, precipe la novaj, troviĝas bilet-maŝinoj.]]
Publika transporto estas plej bona maniero por transportiĝi ĉirkaŭ la centro. Plej multajn busojn kaj ĉiujn tramojn prizorgas la kompanio '''MPK''' (''Miejskie Przedsiębiorstwo Komunikacyjne''). Ĉe [http://www.mpk.krakow.pl/ ilia retpaĝo] vi povas vidi mapojn kun la haltej-nomoj [http://www.mpk.krakow.pl/pl/mapki-komunikacyjne/] kaj serĉi plej bonajn konektojn inter la haltejoj [http://www.mpk.krakow.pl/en/search-routes/]. La horoj 7-9 kaj 15-17 estas apogeaj en la trafiko, do veturi tiam povas esti tre malfacila.
Biletojn oni povas aĉeti en kioskoj aŭ en tramo/buso per bilet-maŝino. Tramoj kaj busoj, kiuj havas la maŝinon, havas super la pordo skribite ''AUTOMAT BILETOWY'' kaj grandan literon ''A'' maldekstre. La lasta ebleco estas, se ne estas maŝino, ke vi povas aĉeti bileton ĉe la ŝoforo. La ŝoforo vendas nur 60-minutajn biletojn por ambaŭ zonoj (5 zlotoj) kaj akceptas nur apunton. Tuj post enigi buson/tramon, vi devas validigi vian bileton per meti ĝin en la fendon de la validigilo. Ĉiuj biletoj, krom la dufojaj, povas esti validigitaj nur unufoje.
'''Prezoj de la biletoj''' estas kontroleblaj ĉe la paĝo de la tram- kaj bus-kompanio MPK [http://www.mpk.krakow.pl/en/prices-of-tickets/] (la unua prezo estas la normala, la dua estas rabatita – interalie por posedantoj de ISIC/EURO 26<ref>Atentigo: memoru havi la karton ĉe vi dum la vojaĝo.</ref>):
* a) portempaj
** 20-minuta
** 50-minuta aŭ 1-foja (eblas ŝanĝi buson/tramon kaj veturi ĝis 50 minutojn aŭ daŭrigi unuopan vojaĝon ĝis la fina haltejo)
** 90-minuta
** 24-hora
** 48-hora
** 72-hora
** 7-taga
* b) semajnfina familia bileto (validas por grupo de du ĝis sep personoj, en kiu estas almenaŭ unu infano ĝis 16-jaroj kaj unu aŭ du plenkreskaj prizorgantoj)
* c) grupa bileto (ĝis 20 personoj)
* d) komuna bileto por tramoj, busoj kaj trajnoj SKA-1 (''krom al la flughaveno'')
=== Transportiĝi aŭte ===
Vojaĝi aŭte al la urbocentro estas vere malfacila, ofte estas tie granda trafiko, multaj stratoj estas atingeblaj nur por tieaj loĝantoj kaj taksioj. Mankas parkejoj, la ekzistantaj povas esti multekostaj. '''Taksioj''' dum tago kostas ĉirkaŭ 5-7 zlotojn kiel komenca pago plus ĉirkaŭ 2-3 zlotojn por ĉiu kilometro. Ĉiu taksio devus havi sur la tegmento signon "TAXI" kaj prezaron sur la malantaŭa pordo. Estas ankaŭ aliaj '''aŭtaj servoj''' kiel iCar [http://icarauto.pl], Car-o [http://www.car-o.pl/] aŭ MaxiDriver [http://maxidriver.pl/]. Ili estas malpli multekostaj, ĉe ili la prezo estas kalkulata laŭ la distanco kaj estas donata komence de la vojaĝo.
== Vidi ==
<mapframe text="Mapo de Krakovo" zoom="15" align="right" width="400" height="500" latitude="50.06" longitude="19.938" >
</mapframe>
[[Dosiero:Wawel castle.jpg|300px|thumbnail|left|La vavela katedralo kaj reĝa palaco sur Vavelo.]]
La plej popularaj vidindaĵoj, inter ili la monteto '''Vavelo''' (''Wawel''), sur kiu troviĝas la '''reĝa palaco''' kaj la '''vavela katedralo''', kaj la '''Ĉefa Foirplaco''' (''Rynek Główny'') troviĝas en la [[Krakovo/Malnova Urbo|Malnova Urbo]].
Apud la Malnova Urbo troviĝas la juda kvartalo [[Krakovo/Kazimierz|Kazimierz]], kiu estas certe tre interesa por tiuj, kiuj volas vidi la judan heredaĵon de la Mez-Eŭropo. Ekzemple, indas viziti la sinagogon Remuh kaj apudan tombejon el la 16-a jarcento, lastatempe revivigita.
[[Krakovo/Oriento|Nowa Huta]] estas tipa ekzemplo de socialisma realismo. Ĝi estas kvartalo konstruita dum la komunisma periodo por laborantoj de la Nowa Huta (''Nova Ŝtalfandejo''), kies nomon havas la tuta parto de la urbo. Krom la arkitekturo, admirindas ankaŭ multaj parkoj kaj artefaritaj lagetoj.
<br style="clear:both>
== Fari ==
Krakovo estas eksa ĉefurbo de Pollando, tial estas tie multaj aferoj kiujn oni povas fari, ekzemple:
* Promani tra la '''Reĝa Vojo''', de la Barbakano kaj la Floriana Pordego, tra la strato Floriańska, Ĉefa Foirplaco, strato Grodzka ĝis Vavelo.
* Aŭskulti la '''hejnalon''' (trumpetan signalon) ludatan ĉiun plenan horon el la pli alta turo de la Maria preĝejo. La melodio finiĝas subite, kio memorigas pri trumpetisto mortigita per tatara sago en 1241.
* Promeni tra la tuta '''Planty-parko''', kiu ĉirkaŭas la Malnovan Urbon.
== Aĉeti ==
=== Vendejaroj ===
Proksime de la urbocentro troviĝas du vendejaroj, en kiuj oni povas aĉeti vestaĵojn, manĝaĵojn, librojn kaj multe pli:
* '''[http://www.galeriakrakowska.pl/ Galeria Krakowska]''' ([http://goo.gl/maps/ACsYW ul. Pawia 5]) - tuj apud la ĉefa stacidomo, ĉirkaŭ 5 minutojn piede de la urbocentro;
* '''[http://www.galeriakazimierz.pl/ Galeria Kazimierz]''' ([http://goo.gl/maps/uKAEq ul. Podgórska 34]) - sude de la kvartalo Kazimierz, ĉe la bordo de {{W|Vistulo}}.
Pli grandaj, sed ankaŭ pli foraj vendejaroj estas interalie '''[http://www.bonarkacitycenter.pl/english Bonarka]''' ([http://goo.gl/maps/oacbk ul. Kamieńskiego 11]) kaj '''[http://www.galeriabronowice.pl/ Galeria Bronowice]''' ([http://goo.gl/maps/vt5lT ul. Stawowa 61]). Krome, multaj vendejoj (kiel Auchan, Carrefour, Real, Tesco, Lidl, Biedronka) troviĝas en diversaj partoj de la urbo.
== Lerni ==
En Krakovo troviĝas 10 publikaj, 2 ekleziaj kaj 11 privataj altlernejoj. La plej grandaj estas:
* '''{{W|Jagelona Universitato}}''' (''Uniwersytet Jagielloński'') - Plej malnova universitato en Pollando.
* {{W|AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio|AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio]
}} (''Akademia Górniczo-Hutnicza'')
* Ekonomia Universitato en Krakovo (''Uniwersytet Ekonomiczny w Krakowie'')
* Krakova Akademio de Andrzej Frycz Modrzewski (''Krakowska Akademia im. Andrzeja Frycza Modrzewskiego'')
* Krakova Politekniko (''Politechnika Krakowska im. Tadeusza Kościuszki'')
* Pedagogia Universitato (''Uniwersytet Pedagogiczny im. Komisji Edukacji Narodowej'')
* Agrikultura Universitato (''Uniwersytet Rolniczy im. Hugona Kołłątaja w Krakowie'')
== Manĝi ==
[[Dosiero:0999 People in Cracow.JPG|thumbnail|left|Tipa stando, kie oni povas aĉeti krakovan ringbulkon.]]
La plej karakteriza manĝaĵo el Krakovo estas '''obwarzanek''' (ringbulko), nomata ankaŭ '''precel''' (breco). Ĝi plej ofte povas esti kun papavo (''z makiem''), kun salo (''z solą'') aŭ kun sezamo (''z sezamem''), foje ankaŭ kun fromaĝo (''z serem''). Ĝi kostas ĉirkaŭ 1,30-1,60 zlotojn.
Se vi volas gustumi polajn manĝaĵojn kontraŭ malmulte da mono (plena tagmanĝo kontraŭ 8-14 zlotoj, sed memserve), vi povas trovi '''Bar mleczny''' (''lakta baro'', tre popularaj dum la komunisma periodo, nomataj tiel, ĉar ili ne vendas alkoholaĵojn). La plej proksima al la Ĉefa Foirplaco troviĝas ĉe [http://goo.gl/maps/98tQF Grodzka 43], aliajn vi trovos ekzemple ĉe [http://goo.gl/maps/Et8Kb Królewska 84] kaj [http://goo.gl/maps/VCL2I Czarnowiejska 75]. Plej ofte oni povas mendi nur en la pola lingvo.
Tipaj "tagmanĝaj" polaj manĝaĵoj estas:
* '''żurek''' - faruna supo el sekalo, ĝi estas acida kaj densa, ofte servita kun kolbaso aŭ malmole kuirita ovo;
* '''barĉo''' - supo el ruĝa beto, pikanta;
* '''pierogi''' - buloj farĉitaj per fromaĝoj kaj terpomoj (''ruskie''), viando (''z mięsem''), brasiko (''z kapustą''), fungoj (''z grzybami''), fragoj (''z jagodami''/''z borówkami'') aŭ pomoj (''z jabłkami''); en specialaj "pierogejoj" (''pierogarnia'') oni povas gustumi pierogojn kun diversaj farĉoj.
La plej popularaj "strataj manĝaĵoj" estas '''{{W|kebabo|kebabo}}''' kaj '''zapiekanka''' - duono da bastonpano, ĉirkaŭ 30 cm longa, kun bakitaj ingrediencoj (kutime fromaĝo, fungoj kaj multaj kondimentoj kiel keĉupo kaj ajla saŭco). La plej populara "zapiekankejo" estas ĉe [http://goo.gl/maps/7bAFd Plac Nowy] en la kvartalo Kazimierz. Dum semajnfinaj noktoj oni povas atendi tie en vico ĝis la mateno.
== Trinki ==
== Loĝi ==
Nombro de turistoj en Krakovo rapide kreskas, kreskas do ankaŭ prezoj de loĝigo. Provu eviti hotelojn kaj hostelojn en la distrikto ''Nowa Huta'', ĉar plejmulto de ili estas eksaj loĝejoj de partatempaj industriaj laboristoj. Krome, la distrikto estas sufiĉe for de la urbocentro.
Pli multajn kaj detalajn informojn vi povas trovi en la punktoj de turisma informado ([http://www.infokrakow.pl InfoKraków]).
=== Esperanta loĝado ===
En Krakovo estas {{Pasporta Servo gastigantoj|loko=Krakovo |nombro=7 |jaro=2021 |monato=1}}.
=== Kampadejoj ===
Estas malmultaj kampedejoj en Krakovo, plejmulto el ili estas fermita dum malvarmaj monatoj.
=== Hosteloj ===
En la Malnova Urbo kaj Kazimierz estas multaj hosteloj kun prezoj ĉirkaŭ 40-60 zł, inkluzive matenmanĝo (pano, konfitaĵo, fromaĝo), littolaĵo, deponujoj kaj interret-konekto.
=== Hoteloj ===
En la tuta urbo estas multaj hoteloj, de la plej luksaj (Sheraton, Qubus ktp.), troviĝantaj tuj apud la urbocentro, ĝis malpli luksaj kaj pli foraj, sed malpli multekostaj.
== Sekureco ==
== Esperanto ==
=== Lokaj esperantistoj ===
Por pliaj informoj kaj ĉiĉeronado (laŭeble) vi povas kontaktiĝi kun la lokaj esperantistoj:
* [http://esperantujo.w.interia.pl/ Krakova Societo Esperanto] - renkontiĝas ĉiuĵaŭde (krom somero) je la 16-a en la teretaĝo de la Kulturdomo "Podgórze" (adreso: [http://goo.gl/maps/ygk2p Sokolska 13]).
== Konsulejoj ==
* Aŭstrio, ul. Cebulskiego 9, (12) 424 99 40. (plena konsulejo) [http://www.bmeia.gv.at/botschaft/gk-krakau.html]
* Brazilo, ul. Wrocławska 53, (12) 633 40 88. (honora konsulejo)
* Britio, ul. św. Anny 9, (12) 421 70 30. (honora konsulejo)
* Ĉilio, ul. Floriańska 3, (12) 428 92 50. (honora konsulejo)
* Kroatio, ul. ks. Jerzego Popiełuszki 36, (12) 290 65 10. (honora konsulejo) [http://www.konsulat.chorwacja.krakow.pl/]
* Danio, ul. św. Anny 5, (12) 421 71 20. (honora konsulejo)
* Estonio, ul. Floriańska 15/4, 0501 014 230. (honora konsulejo)
* Francio, ul. Stolarska 15, (12) 424 53 00. (plena konsulejo)
* Germanio, ul. Stolarska 7, (12) 424 30 00. (plena konsulejo) [http://www.krakau.diplo.de/]
* Hungario, ul. św. Marka 7/9, (12) 422 56 57. (plena konsulejo)
* Italio, ul. Wenecja 3, (12) 429 29 21. (honora konsulejo)
* Japanio, ul. Grabowskiego 5/3, (12) 633 43 59. (honora konsulejo)
* Litovio, ul. Chłopickiego 10, (12) 413 65 18. (honora konsulejo)
* Latvio, ul. Malborska 130, (12) 350 55 50. (honora konsulejo)
* Meksiko, ul. Wiedeńska 72, (12) 636 52 59. (honora konsulejo)
* Norvegio, ul. Mazowiecka 25, (12) 633 03 76. (honora konsulejo)
* Peruo, ul. Straszewskiego 28, (12) 422 80 18 ext. 28. (honora konsulejo)
* Ruslando, ul. Biskupia 7, (12) 422 26 47. (plena konsulejo)
* Slovakio, ul. św. Tomasza 34, (12) 425 49 70. (plena konsulejo)
* Svedio, ul. św. Anny 5, (12) 421 73 80. (plena konsulejo)
* Turkio, ul. Jaracza 10, (12) 416 30 05. (plena konsulejo)
* Ukrainio, ul. Beliny-Prażmowskiego 4, (12) 429 60 66. (plena konsulejo) [http://www.plk.internetdsl.pl/]
* Usono, ul. Stolarska 9, (12) 424 51 00. (plena konsulejo) [http://krakow.usconsulate.gov/]
== Viziti plu ==
* '''[[Auschwitz|Auschwitz-Birkenau]]''' - nazigermana koncentrejo de la dua mondmilito, 2 kilometrojn de [[Oświęcim]], ĉirkaŭ 65 kilometrojn de Krakovo
* '''[[Wieliczka]]''' - urbo konata pro ĝia salminejo, nun parte vizitebla; ĉirkaŭ 17 kilometrojn de Krakovo, oni povas atingi ĝin per publika buso n-ro 304 (busbileto kostas 4 zlotojn; la bileto por la minej-muzeo estas multekosta, t.e. 64 zlotojn)
== Rimarkoj ==
<references/>
{{Uzebla}}
{{Parto de|Malgrandpollanda Provinco}}
8jurvh0dwcq35kn22mgrko5nr27by3l