Vikivojaĝo eowikivoyage https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.22 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikivojaĝo Vikivojaĝo-Diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Ventimiglia 0 4920 73277 63548 2026-09-29T15:15:45Z Tiguliano 53 /* Historio */ 73277 wikitext text/x-wiki {{Rubando}} {{Informkesto urbo | nomo = Ventimiglia | flago = | flagograndeco = | bildo = Dosiero:Nice view close to Ventimiglia.jpg | bildotitolo =Bela vidaĵo proksime al Ventimiglia | lando = Italio | regiono = [[Ligurio]] | loĝantaro = 25.000 | alto = 9 m }} '''{{W|Ventimiglia|Ventimiglia}}''' estas urbo en regiono [[Ligurio]] en [[Italio]]. == Kompreni == La urbo Ventimiglia, (elp. Ventimilja), estas la plej okcidenta urbo de la liguria marbordo (en nordokcidenta Italio). Ĝi situas en la provinco de Imperia (IM), nur kelkajn kilometrojn de la limo al Francio, kaj havas ĉirkaŭ 25.000 loĝantojn. La nomo de la urbo en la itala signifas "dudek mejloj". Tial sur italaj vojŝildoj oni ofte indikas ĝin per romiaj ciferoj kiel "XX Miglia". === Historio === En la antikveco loĝis ĉi tie la ligura tribo de la Intemeloj; Poste alvenis la romianoj kiuj fondis Albium Intimilium (la nomo devenis de la simila esprimo en la ligura kiu signifis "ĉefurbo de la intemeloj"; kun la tempo la nomo estis misprononcita kaj ŝanĝita de Albintimilium al Bintimilium ĝis Vintimilium, kiu poste estis interpretita en la intemela liguria dialekto kiel Vinti Milia (dudek mejloj); (en la "oficiala" liguria lingvo (la ĝenova) la nomo estas Vintimiggia); fine ĝi estis italigita kiel Ventimiglia). En la mezepoko Ventimiglia iĝis feŭdo de la grafoj Lascaris, kaj poste ĝi estis konkerita de la Ĝenova Respubliko. === Klimato === La klimato estas tre milda, nur kelkfoje perturbita de la norda vento kiu malsupreniras el la valo de la Roja. La temperaturoj varias de minimume 6 gradojn vintre ĝis maksimume 27 somere; Pluvas malpli ol 100 mm en la tuta somero, kvazaŭ 300 en aŭtuno (la plej pluva sezono). == Eniri == === Eniri avie === === Eniri trajne === === Eniri buse === == Transportiĝi == === Transportiĝi perpiede === === Publika transporto === === Transportiĝi aŭte === == Vidi == [[File:Ventimiglia Bridge View.jpg|thumb|Vidaĵo en Ventimiglia]] [[File:Ventimiglia 082005.jpg|thumb|Mezepoka Ventimiglia]] Ventimiglia fakte prezentas sin per siaj tri malsamaj partoj: la arkeologia, la mezepoka, la moderna. La arkeologia Ventimiglia, en la orienta periferio de la moderna urbo, apartenas al la romia epoko: ĝi estas vera subĉiela muzeo kun sia teatro, la 'pordo de Provenco', la 'insulae' kaj 'domus', la termoj kaj la belaj mozaikoj. Alta sur la roko, staras, la mezepoka Ventimiglia super la dekstra bordo de la rivero Roja, kun ĝia muro de grizaj domoj. De malproksime ĝi elstaras per sia potenca muregcirklo, sia katedralo, la okangula baptejo kaj la monakinejo, proksime al la baroka preĝejo de 'Sant'Antonio Abate'. Sur la nuna strato Garibaldi, la antikva ĉefstrato, staras la palacoj de la jamaj aristokratoj. Fine, la moderna Ventimiglia etendiĝas inter la urbocentro kaj la marbordo kaj inter Francio kaj Piemonto. En la urbocentro, elegantaj konstruaĵoj kun eklektika stilo, provizitaj butikoj, servoj por turismo, hoteloj kaj loka gastigado, estas la nediskuteblaj protagonistoj. La promenejo, aliflanke, estas kovrita per palmoj, parkoj, banlokoj, distrejoj, restoracioj kaj gastejoj. Krome, la marborda parto direkte al Francio estas sovaĝa kaj riĉa je mediteranea vegetaĵaro: kun la Ĝardenoj Hanbury, parka alklimatiĝo por ekzotikaj plantoj, kaj la Kavernoj de 'Balzi Rossi', kie troviĝis spuroj de prahistoria homo. Sed tio, kio igas ĉi tiun parton de Ligurio aparte alloga, estas ankaŭ ĝia magia landinterno, kun ĝiaj historiaj mezepokaj vilaĝoj starantaj sur la montoj, kiuj malsupreniras krute al la maro. == Fari == == Lerni == == Labori == == Aĉeti == === Vendejaroj === == Manĝi == == Trinki == == Loĝi == === Esperanta loĝado === <!-- En (nomo de la urbo) estas {{Pasporta Servo gastigantoj|loko= |nombro= |jaro= |monato=}}. --> === Kampadejoj === === Hosteloj === === Hoteloj === == Sekureco == == Esperanto == === Lokaj esperantistoj === == Konsulejoj == == Viziti plu == == Rimarkoj == <references/> {{Skizo}} {{Parto de|Provinco Imperjo}} 3zohs2qa53q7cjipoy7f9pttn72osi9